Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
21-okt-2018
vlutermano

La Franca Komunista Partio (PCF) gratulas kaj varme salutas la rezultojn akiritajn de la Partio de la Laboro de Belgujo, kiu faris historian sukceson en la tuta Belgujo ĉe la komunumaj elektoj de tiu ĉi 14-a de Oktobro 2018. Sukceso tre grava, unue en Bruselo, kie la nombro de ĝiaj elektitoj pasis de 2 al 36, sed ankaŭ en Flandrujo kaj en Valonujo kun grandaj rezultoj, kiuj kelkfoje superis 20 elcentojn en kelkaj komunumoj de la lieĝa regiono. Sur federacia nivelo la PLB triobligis sian nombron de lokaj elektitoj kaj pasis de 50 al 156 elektitoj.

 

Tiuj rezultoj konfirmas la lokon de la PLB kiel politika forto kun kiu necesas kalkuli en Belgujo, ĉar ĝi montras fortigitan lokan ankriĝon. Ili estas frukto de konsiderinda laborado de la membroj, kiu ebligis trudi en la publika debato socialajn, ekologiajn kaj demokratiajn temojn.

 

La membroj de la FKP loĝantaj en Belgujo ne nur voĉdonis por la PLB, sed ankaŭ en diversaj lokoj partoprenis en la elektokampanjo. La PCF daŭrigas la dialogon kaj la interŝanĝon kun la PLB precipe tra la konsdtruado de solidareco inter la francaj komunistaj elektitoj kaj la elektitoj de la PLB.

 

Tiu ĉi rezulto krome markas etapon en la belga politika krizo. La liberaluloj de la ĉefministro Charles Michel ricevis malsukceson. La supreniro de la PLB, kune kun tiu de la Verduloj, estas akompanata de grava malprogreso de la Socialista Partio (PS) kaj nove desegnas la pejzaĝon de la belga maldekstro. La radikala dekstro kaj la ekstremdekstro, eĉ post la ĵusa skandalo, kiu montris la ligojn inter la N-VA [Nova Flandra Alianco], partio membro de la federacia registaro, kaj novnazia studenta organizaĵo, solidigas siajn poziciojn en Flandrujo. Tio montras, ke la konstruado de batalema perspektivo de la maldekstro celanta akiri la plimulton restas pli ol iam urĝa kaj necesa.

 

Franca Komunista Partio,

Parizo, la 16-an de Oktobro 2018