Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
23-jan-2020
vlutermano

Provizora revolucia registaro en Bjalistoko en la jaro 1920

Antaŭ 100 jaroj en la ĉi- somera SAT kongresurbo okazis grava evento por la pola komunista movado de la komenco de 20-a jarcento.
La 29-an de Julio 1920 oni fondis la Polan Revolucian Provizoran Komitaton ( Polski Rewolyniy Komitet Tymczasowy − polrewkom )
Kiu, fakte estis ĝermo de sovet-tipa registaro en Pollando.
Tiu komitato funkciis nur 23 tagojn, kvankam ĝi neniam estis formale likvidita. Por kompreni ĝian kreon kaj kolapson oni devas skizi la historian kuntekston de tiu epoko.


Post la venko de la bolŝevistoj en Ruslando la nova registaro devis batali kontraŭ multaj malamikoj, enlande kaj eksterlande.
Kiam la nova reĝimo firmiĝis, la Ruĝa Armeo estis preta porti revoluciajn ideojn al okcidenta Eŭropo. Milita konflikto inter la soveta revolucio kaj la renaskiĝinta pola burĝa ŝtato estis ne evitebla.
Batalado komenciĝis jam en jaro 1919, sed nur unu jaron poste la milito prenis tutan impeton.

Unue, la pola armeo de marŝalo Pilsudski, kune kun ukrainaj soldatoj de otomano Petljura konkeris la ĉefurbon Kievo kaj poste la Ruĝa Armeo rompis la fronton kaj post du monatoj ĝi troviĝis apenaŭ kelkajn kilometrojn for de Varsovio.
La soveta registaro estis preskaŭ certa pri la venko de sia armeo. La 28-an de Julio ĝi okupis Bjalistokon, kaj la sekvan tagon polaj komunistoj proklamis estiĝon de la komitato. Tiu komitato fakte estis ekzistanta jam de antaŭ unu semajno, ĉar ĝi estis kreita en Smolensko, laŭ iniciato de polaj komunistoj, kiuj agis kadre de la Rusa Komunista Partio.


Ĉefan rolon ludis Feliks Dzierynski (fakta prezidanto), sed la plej elstara estis sendube Julian Marchlewski (oficiala prezidanto). Aliaj membroj estis: Edward Prochniak (sekretario) , Feliks Kon (edukado) , Jozef Unszlicht (aferoj partiaj), Bernhard Zaks (industrio) , Stanislaw Boninski (agrikulturo), Tadeusz Rydwanski (propagando kaj agitado). La sidejo de la komitato troviĝis en la palaco Branicki.

 

La 30-an de Julio la komitato publikigis manifeston al la pola popolo.
En la unuaj tagoj en Bjalistoko regis la rusa komandanto Shpov. La oficiala lingvo fariĝis denove la rusa kaj jida. En la urba administrado estis akceptita homoj de diversaj etnoj. Rusoj eĉ pensis transloki polojn el tiu regiono, sub preteksto, ke ĝi estas tereno de bataloj.

La 2-an de Aŭgusto venis Marchlewski, kiu kun Dzierzynsky ŝanĝis la malfavoran al poloj politikon. Tiun tagon okazis en la centro de Bjalistoko granda manifestacio. Al la venintaj homoj parolis Julian Marchlewski, marŝalo Miĥael Tuhhaŝevskij, la reprezentanto de la bolŝevista centra komitato , Ivan Skvorcov -Stiepanov. Plej amase venis fervojistoj kaj judaj loĝantoj, precipe el la malriĉaj kvartaloj de la urbo.
 

En la sekvaj tagoj la komitato publikigis multajn manifestojn, proklamojn kaj alvokojn. Oni eldonis gazeton: Goniec Czerwony [Ruĝa Kuriero}. Ĝi aperis nur 12 tagojn. La komitato planis ŝanĝi la eduk- kaj san-servan sistemojn. Oni pensis pri agrokultura reformo.


Al la alvoko de internacia helpo respondis multaj laboristoj de okcidenta Eŭropo. En Dover, ekzemple, la dokistoj strikis kaj haltigis la eksportadon de armiloj al Pollando. La komitato decidis, ke la 8-an de Aŭgusto estu libera de laboro kaj festa tago de liberigita laborista Pollando.
Tamen la entuziasmo baldaŭ finiĝis, ĉar la iniciaton en la milito transprenis la pola armeo, kiu proksimiĝis al Bjalistoko.


La 22-an, kiam la soldatoj de Pilsudski troviĝis 32 kilometrojn de la urbo, la komitatanoj malaperis kaj la Ruĝa Armeo sin retiris. En la sekvaj du tagoj en Bjalistoko okazis progromoj kaj ekzekutoj de tiuj, kiuj kuraĝis kunlabori kun la bolŝevistoj. Pluraj revoluciuloj ricevis mortpunon aŭ devis pasigi multajn jarojn en malliberejo.


Ĝis la dua mondmilito polaj komunistoj estis akuzitaj en sia lando kiel perfiduloj de sia patrujo. En 1938 en Moskvo pro falsa akuzoj oni likvidis la polan komunistan partion (KKP) kaj multaj malnovaj kaj meritplenaj kamaradoj estis mortpafitaj aŭ senditaj al laborkampoj kaj malliberejoj en Siberio. Jozef Unszlihht. ekzemple, estis mortpafita en Moskvo. Julian Marchlewski mortis en Italio en 1925.
Por la sekva komunista registaro Pollando atendis ĝis jaro 1945. Ĝi daŭris ĝis 1989 …

 

(El pola retpaĝo esperantigis Marek Bamberski)