Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
22-mar-2019
vlutermano

Unsere Zeit (UZ) Internacia politiko

Urĝe bremsi la kapitalismon

4-partia konferenco diskutis pri la rolo de la partioj en la bataloj

Günter Pohl


 

En Nederlando, en la urbeto Oisterwijk en la provinco Brabant la Nova KP de Nederlando (NCPN) la 9-an kaj10-an de Marto gastigis la ĉi-jaran Kvarpartian Konferencon kun partopreno de la Patrio de Laboro de Belgujo, de la KP de Luksemburgio, de la Partio de Laboro de Svislando kiel observanta partio kaj de la DKP (Germana Komunista Partio). La temo de la konferenco estis la rolo de la partioj en la klasbataloj kaj ĉu la partioj povas plenumi sian mem starigitan taskon kiel avangardo. Antaŭ la konferenco okazis konsiderinda manifestacio tra la urbo Tilburg, kiu pritraktis la kreskadon de la faŝisma danĝero en Eŭropo.


 

La gastiganta NCPN malfermis la konferencon okaze de la Internacia Virin-tago per kontribuaĵo de la kamaradino Moraya Hussein, kiu prezentis, kiel la Komunista Junular-ligo aliras la socian rolon de la virinoj el socialista vidpunkto, kaj analizis la rolon de la virinoj en la klasbatalo. Laŭ ŝi, multaj iluzioj ĉe la feministinoj de la reganta tendenco estas kritikendaj.

La kvar partioj estis interkonsentintaj por la unua diskutbloko pri teoriaj kontribuaĵoj por interveno de komunistaj partioj sub la nunaj kondiĉoj. Por tio oni uzis tekston de la sekretario de la fervojista sekcio de la franca sindikato CGT, Laurent Brun, kiu instigis la Francan PK antaŭ ties lastjara partikongreso reveni al la aktivaj klasbataloj anstataŭ priortati politikajn aliancojn. Aris Spanoudis (NCPN) vidas la rolon de la partio en la sindikata movado kiel klare tro malgranda. La urĝe necesa konstruado de entreprenaj grupoj devas konduki la sindikatojn en pli bataleman sintenon. Por la DKP ĝia prezidanto Patrik Köbele orientis al pli forta kunlaborado de la progresemaj fortoj. Ankaŭ en la DKP la entreprena ankriteco estas subevoluinta, la partio tamen per enkondukado de branĉaj entreprengrupoj povas sukcese kompensi tion.


 

La Partio de Laboro de Belgujo en sia lando ne havas konkurenco de Maldekstra Partio, sed en siaj vicoj kovras komunistajn same kiel ankaŭ maldekstre reformismajn postulojn. Laŭ tio ĝiaj evolukondiĉoj estas pli favoraj, kiujn ĝi, kontraste al multaj novaj maldekstraj partioj en najbaraj landoj ankaŭ konsekvence utiligas. Kamaradino Alice Bernard klarigis, kiel oni starigis bazajn unuojn ankaŭ laŭ temoj, por en dua fazo transigi la laboron al la entreprenoj. La KPL-prezidanto Ali Ruckert en teorie bazita kontribuaĵo prezentis la kvar neprajn trajtojn, kies observado estas esenca por KP: orientado al la laborista klaso, klasbatalo sur ekonomia, ideologia kaj politika nivelo, socialismo kaj komunismo kiel celo, proletara internaciismo. Sendepende de tio ankaŭ la KPL konstatas, ke pro mankanta entreprena ankriteco estas tre malproksima de pretendo je revolucia gvido. Same pri la Partio de Laboro de Svislando, kies nacia sekretario Jeannot Leisi priskribis la konsci-staton de la klaso kiel malaltan; en la sindikata ligo UNIA la partio ja havas kelkajn membrojn laborantajn en oficialaj funkcioj, sed aktuale ĝi ne vidas opcion progresemigi la UNIA.


En la dua diskutbloko oni analizis konkretajn spertojn. La PTB raportis pri sukcese organizitaj strikoj ĉe la flughaveno Zaventem, kie ĝi per malmultaj membroj per la principo „sentebligi – orienti – mobilizi” povis bataleme influi la evoluon de la laborbatalo. La rekompenco estas ankaŭ duobligo de la PTB-membraro ĉe la flughaveno. La DKP per la sekretario pri entrepreno kaj sindikato, Olaf Harms, priskribis la sukcesan evoluon de la strikoj en la sansistemo, ĉe kio la DKP en la malsanulejoj en Eseno (Essen) kaj Duseldorfo (Düsseldorf) partoprenis en la bataloj kaj subtenis ilin. Al la „Fallpauschalensystem” – sistemo de laŭokaza ĉio-inkluziva sumo – la sindikato ver.di kontraŭmetis „strikon de malplenaj litoj”, per tio ke ĝi antaŭe anoncis, en kiu parto de la malsanulejo oni strikos.


En Luksemburgio intertempe 48 elcentoj de la loĝantaro devenas el eŭropuniaj kaj el aliaj ŝtatoj; aldoniĝas pli ol 180 000 regulaj limpaŝantoj. La manko de komuna lingvo malfaciligas al la KPL kunlabori kun tiuj homoj, laŭ Gilbert Simonell. La KPL fine ne sukcesis ludi gravan rolon en la bataloj. Ankaŭ la NCPN estas multe malproksima de tiu politika pretendo Jan Ilsink klarigis, kiel en Nederlando pensio-politiko kaj klaskonscio interrilatas.


 

La sukceso de la konferenco konsistis en la interesa interŝanĝo de la aktualaj batalo kaj en la senkompata analizado de la propra malforto, kiu estas malforto ne nur de la gekomunistoj, sed speguliĝas ĉe la maldekstraj kaj socialdemokrataj partioj, kio urĝe postulas respondojn – ĉar la revolucio laŭ Walter Benjamin ne estas trajno ekster kontrolo, sed la necesa uzado de ĝia urĝobremso.


 

Anstataŭ maloptimismon la kvin partioj en la vespero demonstris tion, en kio konsistas ilia forto kaj kion, spite al ĉia malforto, ili neniam forgesas … En duhora debato Wilhen Díaz, aferŝarĝito de la venezuela ambasadejo en Hago, informis pri la aktualaj evoluoj en sia lando. En la diskuto ludis gravan rolon la provoj de diversaj EU-ŝtatoj kiel Germanujo kaj de Usono fakte forigi la regulbazitan Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj kaj per tio perspektive la UN mem.


 

Elgermanigita la 21-an de Marto 2019 de Vilhelmo Lutermano el Den Kapitalismus notbremsen en: Unsere Zeit (UZ), organo de la Germana Komunista Partio (DKP).