Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
07-feb-2019
vlutermano

Carolus Wimmer: Revoluciaj kaj kontraŭimperiismaj organizaĵoj en Venezuelo renkontiĝis


 

La falilo devis jam delonge esti kaptinta, la reĝimŝanĝo farita kaj la prezidanto Maduro enfermita en la usona militbazo de Gŭantanamo, kiel John Bolton antaŭdiris, la konsilisto pri sekureco de Donald Trump. Sed ankaŭ por la 20-a datreveno de la Bolivara Revolucio tio ne funkciis, spite al la fanfaronemo de la usona registaro.

Al la diplomatiaj malvenkoj de Trump en la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj kaj en la Sekurec-Konsilantaro de la UN sekvis kreskanta internacia kontraŭimperiisma solidareco kaj malfortiĝo de la opoziciaj faŝistaj fortoj. La agnosko de Juan Guaidó kiel “intera prezidanto” de Venezuelo, trudata de Usono, semas ĉiam pli grandajn dubojn eĉ inter la aliancanoj de Usono. Ankaŭ la Eŭropa Unio, kiu komence volis ĉantaĝi por demisio de Maduro ene de nur ok tagoj, nun parolas pri tempo de 90 tagoj por dialogo.

La agospaco por la registaro de Donald Trump fariĝas ĉiam pli malgranda kaj pro tio milita “solvo” ŝajnas ĉiam pli verŝajna.

Por tio Vaŝingtono konfiskas la proprieton de la ŝtata petrolfirmao PDVSA kun la valoro de 7 miliardoj da usonaj dolaroj kaj forstrekas estontajn petrol-liverojn al Usono en valoro de 11 miliardoj da dolaroj.

Krome, la fakulo pri sekureco Elliott Abrams, kiun partoj de la usonaj komunikiloj nomas „militkrimulo” kaj kiu estis kondamnita pro la Iran-Kontraŭ-afero, estas nomumita “taskito pri sekureco de la sekcio Venezuelo” de la usona registaro.

Tiu ĉi minaco al la paco en Venezuelo urĝe bezonis revolucian respondon. Pro tio, iniciate de la Komunista Partio de Venezuelo (PCV) diversaj revoluciaj kaj kontraŭimperiismaj organizaĵoj renkontiĝis por fari ĝeneralan taksadon de la nacia kaj internacia situacio en la aktuala kunteksto de la agresoj de Usono, de la Eŭropa Unio, de Kanado kaj de la oligarĥioj de la Limo-grupo.

En tiu ĉi kunteksto oni faris jenajn decidojn:

a) fortigo de la kunordigaj meĥanismoj inter la organizaĵoj per starigo de konstanta komisiono por prezenti al la venezuela popolo komunajn proponojn;

b) kunlaborado de la respektivaj regionaj strukturoj por profundigo de la rilatoj kaj por unuecaj disponoj;

c) urĝa renkontiĝo kun la prezidanto Nicolás Maduro, por priparoli fundamentajn demandojn:

  • komuna starpunkto de la revoluciaj fortoj por defendi la suverenecon;

  • konkretaj disponoj por kontraŭbatali la hiperinflacion kaj la kontrabandon de varoj vivnecesaj por la popolo al Kolombio;

  • nova difino de la viv- kaj labor-kondiĉo por la salajruloj, kio inkludas interalie la reakiron de ĝia aĉetpovo la esplorado de ne pravigitaj maldungoj kaj tiel plu;

  • formulado de integra plano sur internacia nivelo por defendi la suverenecon kaj memdeterminadon de la venezuela popolo.

     

Ĉio staras en alarma preteco. La faŝismo avancas.