Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
13-aŭg-2017
vlutermano

Ideoj en la centro de la debato

Elier Ramírez Cañedo

La 21-an de julio 2017

 

Tiuj ĉi tagoj estis tre intensaj en la sociaj retejoj. Intervjuo – publikigita en Cubadebate kaj poste en Granma – kun la rekonata kuba intelektulo Enrique Ubieta, kiu asertis, ke la tiel nomata „centrismo” estas nur masko de tiuj, kiuj hodiaŭ klopodas perfide [1] restaŭri la kapitalismon en Kubo, agitis la jam konatan kotomaŝinon kontraŭ li. Krom la grandaj insultoj kaj la manipulado publike montriĝis – en multaj okazoj fiaskigante la eblon honeste kaj respekteme debati – la oportunistoj, kun rankoro kaj eĉ „konvertitaj”; tiuj, kiuj antaŭe estis rezolutaj defendantoj de la dogmo, kaj nun prezentiĝas kiel advokatoj kun kiel eble plej multaj ideoj.

Multaj homoj, kiuj por maski sin arde atakis la uzon de iu ajn kromnomo, respondis per granda kvanto de ili: „ideologiaj cenzuristoj”, „ekstremistoj”, „oficialistoj”, „stalinistoj”, „dogmistoj”, inter multaj aliaj esprimoj. Oni parolis eĉ pri kampanjo, pri ĉasado de sorĉistinoj, pri la reveno de la „griza jarkvino” kaj aliaj elpensaĵoj, kaj tio evitas la esencon de la debato, kaj ofte uzas la malnovan rimedon de la viktimiĝo.

Mi ne pridubas, ke honestaj kaj revoluciaj kamaradoj estas ĉiam pretaj kritiki kaj alfronti iun ajn diron, kiu celas renovigi kelkajn el tiuj malfeliĉaj faroj de la pasinteco, kiujn ni feliĉe forigis de nia kultura politiko; ni kune agadas en tiu ĉi batalo, sed la penso, ke ĉar ni malkonsentas pri iuj asertoj, opinioj kaj ideoj surbaze de argumento – ne povas ekzisti alia vojo – ni denove troviĝas en tiuj grizaj jaroj, ŝajnas al mi troigo aŭ rimedo celanta ĝuste tion, kion ĝi kondamnas: tranĉi la diversecan pensadon. Mi estas firma defendanto de la ideodebato kaj la polemikojn inter revoluciuloj, sed fakte la cirkonstancoj kaj la partoprenantoj grandparte difinas la pozitivan aŭ ne pozitivan ekvilibron de tiuj debatoj kaj polemikoj. Kiam tiun etoson poluas ofendoj kaj personaj atakoj preferindas ne daŭrigi la debaton.

En antaŭa teksto publikigita en Cubadebate kaj Granma, „La tria vojo aŭ politika centrismo en Kubo” mi faris la jenan komenton: „ Kiam oni laŭdegas la moderecon kontraŭ la kuba revolucia radikalismo – kiu estas irado al la radiko, neniel ligita al ekstremismo, kiu estas alia afero – mi neeviteble trovas certan analogecon inter tiu centrismo, kiun hodiaŭ oni klopodas establi en Kubo, kaj la 19-jarcenta aŭtonomiismo [2]. Verŝajne tiu ĉi diro ne estas ĝuste komprenita de kelkaj homoj aŭ ĝi simple falis en la spacon de la manipulado. Certe, la historio ne ripetiĝas imitece – kvankam foje ĝi ripetiĝas kiel tragedio kaj alifoje kiel farso, por tion diri kiel Markso –, sed multaj el ĝiaj procezoj kaj politikaj emoj havis ian evoluon ĝis la nuntempo. Ignori tion estas simple barbaraĵo. La hodiaŭa aneksimo ja ne estas la sama de la 19-a jarcento, sed ĉu ni povas diri, ke ne estas aneksismo en nia enlanda realo? Multaj el la aŭtonomiistoj de la 19-a jarcento fine transiris al aneksismo, kiam okazis la usona interveno en 1898, kaj ili fariĝis sekvantoj de la novkolonia dominado establita en la komenco de la 20-a jarcento. Ne estis hazarde, ke la unua registaro de Estrada Palma estis fakte kopiita de antikvaj aŭtonomiistoj. Nia patruja kulturo, sendependisma, naciisma-revolucia kaj kontraŭimperiisma ankaŭ estas ne ĝuste sama al tiu de la 19-a aŭ 20-a jarcento; temas pri evoluanta vivanta fenomeno, sed kies kernoj estas komprenataj nur per enprofundiĝo en ĝia historia evoluo.

Mi asertas vidi analogiojn inter la kuba aŭtonomiismo de la 19-a jarcento kaj iu dekstrularo hodiaŭ alprenanta la maskon de centrismo – kun socialdemokrataj emoj –, ĉar ambaŭ emoj estas en ligo kun tiu dekstrema naciismo, kiu havas longdaŭran kulturan akumuladon en la kuba historio, kiel avertis Fernando Martínez Heredia en intervjuo kun la artikolistino Rosa Miriam Elizalde [3].

Same, la afero „centrismo” aŭ „tria vojo” ne estas inventaĵo nia; tiras la atenton, ke ilustritaj homoj tion demandas al si, kiam estas vaste dokumentite de la historio, ke ĝis nia tempo ĝi estis efika rimedo en diversaj variantoj uzata de la dominantaj sektoroj de la kapitalisma sistemo, por daŭrigi aŭ refari sian hegemonion surbaze de pli bonaj konsentoj, por eviti la venkon de revoluciuloj, malgrandigi la influon de la komunistaj ideoj, aŭ por – kiel la nuntempa afero de Kubo – restarigi la kapitalismon. Tio ne estas negrava fenomeno, kiel kelkaj homoj klopodas montri uzante la mensogon – por eviti la debaton –, ke ekzistas aliaj pli urĝaj aferoj, aŭ indikante, ke ni devos koncentriĝi en la solvado de la ĉiutagaj problemoj de la kuba popolo anstataŭ serĉadi „fantomojn”. Tio estas interesa propono, kiam kelkaj el la homoj alprenanta tiun pozicion – laŭ miaj konoj – okupiĝas ĝuste nur pri la reproduktado de siaj laboratoriaj ideoj, la reproduktado de ideologio ĝuste ne tiu, kiun la kubanoj defendis en tiuj ĉi revoluciaj jaroj. Ĉu oni pretendas, ke ni forlasos la ideologian batalkampon tiom necesan por nia projekto, kiel la ekonomian batalon? Mi bone scias, ke la plej bona maniero konstrui ideologion estas realigi ĝin en la praktiko, sed oni neniam devas senvalorigi la subjektivecon. Se por fari ideologion la kubaj revoluciuloj estus atendintaj la solvojn de ĉiuj niaj ĉiutagaj problemoj ni ne estus povinta fari eĉ tiun ĉi debaton, ĉar la revolucio ne ekzistus. Nia rigardo devas esti vasta; dum ni ekonomie progresas – tre grava afero por ni – ni devas krei kulturon – laŭ antropologia senco – malsaman kaj superan al tiu de la kapitalismo.

El pluraj legitaj hodiaŭaj tekstoj venas demando: Ĉu oni povas esti kontraŭkoloniisma kaj kontraŭimperiisma, firmaj bazoj de nia revolucia movado, sur kiuj strukturiĝis la unueco, kaj samtempe instigi aŭ diskonigi la ideojn kaj simbolojn – aŭ emi al ili – de la kapitalismo, ĉu laŭ ĝia socialdemokratia ĉu laŭ ĝia novliberala varianto? Tio maleblas.

La socialisma kaj liberiga kultura hegemonio de ni defendata iras kontraŭ la dominanta hegemonio de la kapitalismo. Tiu estas la vera batalo de leono kontraŭ simio. Vere nia limigita dominado devas ĉiam rilati al la emancipiĝo, sed kial kompreni, ke iu estas konsiderata herezulo fronte al ĉiuj eblaj dominadoj, kiam konscie aŭ naive tiu emas al platformoj hodiaŭ uzataj en Kubo por venigi al ni la kapitalismajn ideojn per multe pli artefaritaj vojoj?

Ĉiu povas libere emi kaj senti sin heredanto de iuj ideoj, sed tre malfacilas bildigi al si homon eman al la pensado de Martí [José Julián Martí y Pérez (1853-1895), kubano de universala penso, kiu fariĝis la plej granda hispanamerika politika pensulo. -ndlt] – konsiderante la tutan projekton de Martí – kaj samtempe eman al la socialdemokratio jam en la 21-a jarcento. Oni ne povas forgesi, ke José Martí personigis la plej radikalan kaj aŭtentan revolucian naciismon de la 19-a jarcento entute opozician al la aŭtonomiismaj kaj aneksismaj ebloj. Paroli pri naciismo kontribuas nur al malklareco. Estas ankaŭ sensence aspiri al socialdemokratia Kubo laŭ la stilo de la skandinavaj landoj kaj samtempe defendi la suverenecon de Kubo. Ĉi tio estas malestime flankenlasi la historion de Kubo kaj Latinameriko en ties rilatoj kun Usono, samkiel la aktualan ordon de la kapitalisma sistemo, kie la centroj per ĉiuj rimedoj malebligas, ke la submetiĝintaj landoj rompos sian kondiĉon de ĉirkaŭantoj; ni rigardu al Brazilo kaj Argentino. Koncerne Kubon, Usono neniam permesis la ekziston de nacia burĝaro dum preskaŭ 60 jaroj da burĝa novkolonia respubliko. Sed ne temas nur pri permeso, sed ankaŭ pri tio, ke la kapitalisma sistemo establas sian regularon, internaciiĝas, por tiel funkcii. Laŭ tiu regularo Kubo ne havos alian destinon ol tiun de submetiĝo al fremdaj povoj, malgraŭ la eventuala ne ekzistado de la embargo nek de la usona milittrejnejo en Guantanamo. Kubo ne estos alia Svedujo, Danlando – kiel idilie komentas iuj aŭtoroj, kiuj eĉ ignoras la hodiaŭajn problemojn de tiuj landoj –; la komparmodeloj de Kubo rilatas al Salvadoro, Honduro aŭ Domingo [Dominika Respubliko] se ĝi aspiras al iu loko ene de la mondo-sistemo de la kapitalismo. Nur la socialismo, kiel estis pruvite en tiuj ĉi preskaŭ 60 jaroj da revolulcio, estas garantio de nia sendependeco kaj suvereneco.

En libro baldaŭ aperonta – eldonata de la Eldonejo Ocean Sur – de la elstara artikolisto kaj diplomato Pedro Prada, kiu rekte travivis la rompiĝon de la socialismo en Sovetunio, estas tre grava diro rilate al tiu ĉi debato:

Unu el la plej komplikaj kontraŭrevoluciaj kaj malstabiligaj interpretoj de la historio, farita de tiuj generacioj – aludo al la generacio de Gorbaĉovo – estis tiu, ke la eŭropa kaj latinamerika socialdemokratio kunportis la semon de ,socialismo kun homa vizaĝo’ – laŭ la ideo, ke tiu [sovetia] socialismo ne havis vizaĝon – kapablan allogi per trompaj promesoj, kiel la disponigo, per se, de bazaroj plenplenaj de altkvalitaj kaj altkonkurencaj produktoj ne akireblaj en la fermita sovetia merkato.

(…)

Do, post kiam Gorbaĉovo prezidantiĝis, li volis ŝanĝi la aferon, sed laŭ la kapitalismaj skandinavaj modeloj de komforto, li alvokis plian homecon kaj sentemon, sed li mise paŝis al la bataloj en Afganujo, al aĉeto de multekostaj kostumoj {Armani} kaj francaj parfumoj, kaj al festenoj kun Margaret Thatcher kaj Ronald Reagan, dum la lando malriĉiĝis. Li volis veki la gazetaron, por ke ĝi anoncos la necesajn ŝanĝojn, kaj li faras la ĵurnalismon malĝentila profesio de {striptease}. Li elmetas la genion el la kruĉo, malfermas la skatolon de Pandoro kaj ne scipovas kolekti kuraĝon, talenton nek emon ĝin haltigi, ĉar – en la fino li konfesis – ,Oni devis ĉion ŝanĝi’… Ĉu ĉion?

(…)

Pro tio iuj preparas sin kaj faras planojn por semi la malbonon en nian popolon, ĝermigi la semojn en la ĝeneralaj elektoj de 2018, por ke tiuj semoj donos venenajn florojn kaj fruktojn en la Nacia Parlamento kaj en la elektoj de 2023 aŭ poste, sen hasto, kiel kancero.

(…) La reformismo estas nun realpolitiko. Ĉio revolucia estas kontraŭrevolucia. La dekstrularoj, inkluzive de la ultradekstrularoj estas nun la centro – kion ili diras al ni, estas ĝusta, ĉar tio estas sinonimo de ekvilibro. La maldekstrularoj, oni klarigas al ni, estas ekstremismaj”.

Mi komprenas ankaŭ, ke kolegoj kaj amikoj zorgas pri la disdivido, kiun tiuj ĉi debatoj povos estigi, sed tio neniam povas esti nerompebla baro de la debatado kaj analizado inter revoluciuloj. Tute klare tiu ĉi debato estas delikata, ĉar temas pri agadoj kaj problemoj, kiujn iuj konsideras paranojo aŭ preteksto por ekskludoj. Sed ĉiam necesas demandi nin, pri kiu unueco oni parolas, ĉar nun furoras iu ekstrema relativismo uzanta kiel argumenton la ideon „Kun ĉiuj kaj por la bono de ĉiuj”, venintan el la parolado de José Martí en 1891 – en Tampa, dum la revolucia kampanjo – kaj kies signifon oni aliigas. Estas klare, ke en tiu „ĉiuj” de Martí troviĝas nek la aŭtonomiistoj nek la aneksistoj, tiuj ĝisostaj konstraŭrevoluciuloj – tiu estas frazo de Fidel en liaj historiaj {Vortoj al la intelektuloj}, la 30-an de junio 1961. Laŭ la instruoj de Martí kaj Fidel ni devas klopodi laŭeble kunigi ĉiujn, la hezitantojn kaj la konfuzitojn. Martí diris: „La templo estas malfermita kaj la tapiŝo pretas ĉe la enirejo, por ke irintoj sur koto aŭ sur malĝusta vojo lasu tie la ŝuojn” [4]. La tempo ja pruvos la veron kaj metos ĉiun en sian ĝustan lokon.

La unuecon oni devas konstrui sur kontraŭdogmismaj sed firmaj bazoj rilate al la defendataj principoj kaj politikaj esencoj, sen ignori la historiajn cirkonstancojn. La 14-an de decembro 1957, priraportante la Interkonsenton de Miamo, Fidel skribis: „La plej grava afero por la revolucio ne estas la unueco en si mem, sed la bazoj de tiu unueco, la maniero evoluigi ĝin kaj ĝiajn patriotismajn intencojn”. [5]

Oni povas multon pli diri kadre de la nuna debato, sed mi kredas, ke nun sufiĉas la diritaj aferoj.

 

Notoj

[1]- „Eblas kunigi la plej bonajn aferojn de la kapitalismo kaj la socialismo”, gazeto Granma, la 7-an de julio 2017.

[2]- Elier Ramírez Cañedo, „La tria vojo aŭ politika centrismo en Kubo. Alproksimiĝo surbaze de la historio”, gazeto Granma, la 6-an de junio 2017.

[3]- „Obama, ne maltrafu la okazon fari ion historian”, retejo Cubadebate, la 17-an de marto 2016. http://www.cubadebate.cu/noticias/2016/03/17/obama-no-pierda-la-oportunidad-de-hacer-algo-historico-podcast-video-y-fotos/#.WW-JzbbB-sx

[4]- José Martí: „La lasta lingvaĵo de iuj aŭtonomiistoj”, Kompleta Verkaro, Eldonejo Socialaj Sciencoj, Havano, 1975, t. 3, p. 266.

[5]- Fidel Castro, „Al la subskribintoj de la Interkonsento de Miamo”, http://www.fidelcastro.cu/es/correspondencia/los-firmantes-del-pacto-de-miami

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/2017/07/21/ideas-en-el-centro-del-debate-2/