Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
04-aŭg-2017
yura

Ni scias taksi la valoron de la ideoj

Hasán Pérez Casabona

La 17-an de julio 2017

La 17-an de decembro 2014 la internacia publika opinio tremis pro la samtempaj anoncoj – faritaj de la prezidantoj Raúl Castro kaj Barack Obama – komenci novan etapon en la rilatoj inter Kubo kaj Usono. En la plej strikta historia vero tiu estis la volo de la revolucia estraro ekde la venko en januaro 1959.

Por pruvi tion sufiĉas relegi la multajn paroladojn de Fidel dum lia vizito al tiu lando, inter la 15-a kaj la 27-a de aprilo en tiu jaro, okaze de lia dua vojaĝo al eksterlando, post tiu farita al Venezuelo apenaŭ du semajnojn post lia heroa eniro en Havanon la 8-an de januaro 1.

La usona politika elito, tamen, ne akceptis, ke proksime de ĝia teritorio establiĝas projekto sur kodoj malsamaj al tiuj instigataj de ili, kaj ankaŭ ne toleris la naskiĝon de revolucio rompanta la interamerikan sistemon trudatan de Wall Street dum la dudeka jarcento. Alivorte, ili ne povis toleri la ekzemplon naskiĝintan de alternativo ne trovata en la hemisfero, kaj kiu bazis sin sur la konscienca partopreno de la popolo kaj firmaj kulturaj bazoj.

De tiam ili utiligis la plej diversajn ilojn kaj strategiojn. Foje en tiu politiko regis la forto (kies ĉefa armilo estas la komplika strukturo de la ekonomia, komerca kaj financa embargo oficialigita de Kennedy la 3-an de februaro 1962, kvankam la punoj komenciĝis multon antaŭe, kaj pluraj atakoj faritaj dum jardekoj) 2 kun pli subtila formo (ĉi-okaze uzante pli „rafinitajn” eblojn, de la monsubteno de certaj programoj kaj interŝanĝoj ĝis vasta grupo da ebloj en la kontaktoj people to people) kvankam ambaŭ pozicioj celis klarajn aferojn: faligi la kuban revolucion kaj remeti nian landon en la grupon da landoj submetiĝintaj je la dominado de la Blanka Domo.

Ambaŭ pozicioj – la stagno kaj la karoto – frakasis sin kontraŭ la heroa rezistado de popolo 3. En la komenco, kiam la usona premado ebligis, ke registaroj de la regiono submetiĝis al ĝia intereso, kaj jarojn poste – kiam ili fariĝis gigantoj rilate al solidareco kaj ekstera politiko – la plej granda insulo en la Antiloj sukcese alfrontis ĉiun minacon, kvankam tio implicis grandegajn fordonojn. Mallonge dirate, la maniero estis digne alfronti ĉiujn malfacilaĵojn.

En tiu merkredo de 2014, kiu famiĝis kiel la 17-a D, la situacio en Kubo estis tre malsimila de la cirkonstancaro en la 1960-aj jaroj. Ni estis ne senspertaj en iu ajn spaco nek senhelpaj en la internacia medio. La homforto kreita en ĉiuj branĉoj (kun la celo alproksimiĝi al la nova homo antaŭanoncata de Che [Ernesto Guevara de la Serna (1928-1967), argentina kuracisto kaj internacia batalanto por la liberiĝo de la popoloj. -ndlt], kapabla superi la barojn de la izoliganta kapitalismo kaj sindediĉe konstrui socion bazitan sur aliaj valoroj) fariĝis trezoro tre ŝatata en ĉiuj mondopartoj.

La unua afrikdevena prezidanto de la potenca najbaro havis la meriton agnoski, ke la granda arsenalo de uzataj rimedoj ne atingis la superajn celojn detrui nin: elimini la politikan sistemon kaj je monda nivelo malprestiĝigi nin. La popolo plu partoprenis en grandaj kvantoj (nekonataj en aliaj lokoj) en elektoj kaj aliaj taskoj, kaj 191 landoj n-foje firme malakceptis la embargon.

Al tio endas aldoni, surbaze de kelkaj ekzemploj, la kreskantan aŭtoritatecon de projektoj, pro la batalo de kuracistoj kontraŭ Ebolo en la Okcidenta Afriko, kaj pro la subskribo en Havano de la proklamo de Latinameriko kiel Paca Regiono; la grava kontribuado al la solvo de la kolombia konflikto (la plej malnova en la regiono) aŭ la okazigo en Havano – nomumita kiel unu el la nuntempaj tutmondaj mirindaĵoj – de la nomata jarmila kunsido de la estro de la Katolika Eklezio papo Fransisko, kaj patriarko Kirill, de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Renkontiĝo de superaj estroj de tiuj ĉi religioj ne alifoje okazis depost la jaro 1058. Ne plu eblis ignori tiujn faktojn.

Samtempe – kaj tion bedaŭrinde kelkaj homoj ne komplete bone taksas – la prezidanto Obama emfazis pri tio, ke la restarto de la diplomatiaj rilatoj rezultis el ŝanĝiĝo de metodoj fare de la usona registaro, sed ne el forlaso de la kernaj celoj rilate al la kariba insularo, kies esencaj bazoj ekzistas ekde la fondiĝo de tiu lando.

„Mi kredas, ke nenio estas pli efika ol la valoroj de la usona vivmaniero” estis lia kerna diro en la pluraj alparoloj en tiuj tagoj 4. Li tiel klarigis, ke la usona registaro potence utiligos la allogecon kiel ĉefan metodon por atingi la malnovan celon.

Resume, oni klopodis uzi tion nomatan de pluraj fakuloj „kultura milito”, kiel formulon konsistantan el pluraj efikopotencaj ebloj, kelkaj el kiuj ne estas konsiderataj atakoj de la malamiko 5.

Endas precizigi ion: en tiu ĉi flanko de la tranĉeo ne estas nenionfarantoj sen kapablo pensi nek homoj ebriigitaj de la imperia eliksiro. De San Antonio ĝis Maisí (tio estas same nekontestebla) estas pli ol 1,4 milionoj da universitataj diplomitoj kaj socio, kiuj alte taksas la valoron de la konoj kaj la ideoj.


elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/2017/07/17/sabemos-aquilatar-el-valor-de-las-ideas/


[1] En la tagmanĝo preparita de la Amerika Asocio de Gazeto-Eldonantoj, en la hotelo Statler la 17-an de aprilo 1959, la kuba pioniro diris: „Estas multaj interesoj en la diversaj landoj kaj multfoje tiuj interesoj havas konfliktojn, sed la nura kaj nekontestebla maniero solvi niajn problemojn estas defendante la rajton de la kubanoj plibonigi sian landon kaj sian propran situacion. Ni volas, ke la usona popolo komprenu tion. Ĉu tio signifas, ke ni ne aĉetos de Usono? Ni aĉetos pli de Usono, sed ni devas aĉeti la plej bezonatajn aferojn, kaj produkti en Kubo tion, kion ni povas produkti. (...) Kiam iu demandis min kiel Usono povos helpi nin se ni ne venis peti monon, mi respondis nur, ke per justa interrilato en la ekonomia kampo. Due, per justa kaj respektema interkompreno, ĉar tio estas, kion ni bezonas”. „Fidel Castro kaj Usono. 90 paroladoj, diskursoj kaj meditaĵoj”. (Kompilis: Abel Enrique González Santamanría), Ocean Sur, 2016, p. 14.

[2] La usona esploristino Jane Franklin prikomentis tiun ĉi momenton en sia libro „Kubo-Usono. Kronologio de historio” publikigita de la Eldonejo de Sociaj Sciencoj en 2015: „La registaro Kennedy anoncas grandan embargon de la kuba komercado ekde la 7-a de februaro. Depost la malpermeso eksporti (vd. „19 de octubre de 1960”), la embargo fariĝis eksterteritoria pro la leĝaj malpermesoj reeksporti (fare de Kubo) iun ajn produkton aŭ teĥnikan datenon produktitan en Usono. La Kongreso dekretis, ke Usono ĉesigos la helpadon al ĉiu lando „helpanta” la kuban registaron”. Ed. Cit., p. 68.

[3] En opinio de unu el la tiutemaj fakuloj, por scii la faktorojn ebligantajn al la prezidanto Obama malsame agi, oni devas teni en konsidero, ke „La duflanka politiko klopodis akordigi la izoligon kaj la punojn kun la kreskigo de la premoj per la nomataj molaj rimedoj, kiel la vojaĝoj kaj la monhelpoj, kiuj estas konataj ankaŭ kiel ,diplomatio popolo al popolo’. Tamen, la praktiko pruvis nesolveblan kontraŭdiron inter tiuj ĉi du flankoj, kaj la plej malbona afero estis, ke de la usona vidpunkto la malsukceso fariĝis daŭre pli evidenta: oni ne sukcesis faligi la revolucian kaj socialisman sistemon”, kaj la fakulo aldonis „La iel sukcesa izoliĝo trudata de Usono al Kubo en la 1960-aj jaroj fariĝis defio ne nur por la usona politiko kontraŭ Kubo, sed ankaŭ por la rilatoj kun Latinameriko kaj la interamerika sistemo”. Luis René Fernández Tabío: „Obama: alĝustigoj de lia politiko por Kubo (2015-2016)”, en Gazeto de Strategiaj Studoj, No. 03, Unua Semestro de 2015, Centro de Esploroj pri Internacia Politiko, Havano, p. 59-60.

[4] Spertulo pri tiu ĉi fako opinias, ke „La elementoj kuniĝantaj kiel kerno de la ,usonanismo’ inkluzivas principojn, valorojn, difinojn, kiuj de la procezo de formiĝo de la lando esprimiĝas en la pensado de la fondintoj kaj en la historiaj dokumentoj pri la sendependiĝo kaj la naskiĝo de Usono: la mesianisma rolo, la emo je ekspansio, la konvinko esti la prioritata popolo, la puritana fundamentismo, la protestanta etiko, la klara destino, la firmiĝo de la privata posedaĵo, la kongruo inter la individuaj kaj ĝenerala interesoj, la mito pri la egaleco de ŝancoj, la certeco pri la rolo de la merkato kaj la konkurenco kiel reguligiloj de ĉiuj sociaj rilatoj, la kompletigo de liberalismo kaj konservemismo, la etnocentrismo kaj la konvinko, ke la ŝtato bezonis kelkajn limojn en sia sociala agado”. Jorge Hernández Martínez: „Usono, hegemonio, nacia sekureco kaj politika kulturo”, Eldonejo de Sociaj Sciencoj, Havano, 2010, p. 86-87.

[5] En sia parolado dum la 10-a Internacia Kongreso de Altlernejo Universitato 2016, Abel Prieto Jiménez klarigis: „Ni ĉiuj, kompreneble eĉ la kubanoj, estas ĉiutage sub la influo de tiu lavango da kulturaj subproduktoj, kies bazaj celoj estas verŝajne vendiĝi kaj distri; kvankam estas evidente, ke ili kunportas valorojn alte venenajn: konsumismon, perforton, rasismon, trolaŭdon de la aspekto kaj la kutimoj de la koloniigantoj, ferocan konkurencon, instigadon de la leĝo de la plej forta homo, la propran fanatikecon pri la teĥnologio (preter ĝia utileco kaj etiko), la aliigon de la historio aŭ ties malaperon pro estigata forgeso”. Citita de Ernesto Limia Díaz en sia libro „Kubo, ĉu fino de la historio?”, Ocean Sur, 2017, p. 91.