Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
30-jun-2017
yura

Milagro Sala estis enkarcerigita pro sia batalo

Gabriela Ávila Gómez

Antaŭ unu jaro kaj kvin monatoj la indiĝena sekretariino kaj pioniro de la kvartala organizaĵo Túpac Amaru Milagro Sala, estis arestita en sia domo en Argentino pro supozata „instigado fari deliktojn kaj tumultojn, kun reala partopreno”.

La sociala batalantino dum unu monato kampis kiel protesto kontraŭ ŝanĝoj faritaj de Gerardo Morales, guberniestro de provinco Jujuy, kie Túpac Amaru havas 10 % de siaj membroj. Tiuj ŝanĝiĝoj, laŭ Telesur, koncernis tion, ke tiuj sociaj organizaĵoj, kiuj ne enregistriĝos malhavos siajn sociajn bonojn kaj sian juran personecon.

Tamen, ŝia aresto estis neleĝa, ĉar estante parlamentanino ĉe Mercosur Sala ne povas esti arestita.

Kelkajn monatojn post la aresto Sala estis kondamnita je tri monatoj da latenta mallibereco (tio permesas al la juĝisto en certaj cirkonstancoj ne efektivigi la enkarcerigon de la kondamnito). La akuzo estis atako kontraŭ la estro Morales, kiu tiam estis senatano. Tiu estis la unua el pluraj akuzoj kontraŭ ŝi, inter kiuj ankaŭ la kulpo pro deliktoj de neleĝa aliĝo, fraŭdo kaj eldevigo.

El Argentino kaj diversaj partoj de la latinamerika kontinento aŭdiĝas la voĉoj de tiuj, kiuj postulas la liberigon de la indiĝena gvidantino. La Institucia Prokurorejo kontraŭ Perforto priraportis la neleĝan areston de Sala kaj petis komencigi jurajn agojn kontraŭ la juĝistojn, kiuj arestis ŝin.

Al ĉi tiu alvoko favore reagis internaciaj organizaĵoj; en aprilo 2017 la Labor-Grupo pri Arbitraj Arestoj (LGAA) de la Unuiĝintaj Nacioj prezentis raporton vizitinte plurajn argentinajn malliberejojn, kie okazis urĝa alvoko al la liberigo de la indiĝena gvidantino „ne-leĝe” arestita.

Milagro Sala naskiĝis en San Salvador de Jujuy, Argentino, la 20-an de februaro 1964, sed ŝin oni abandonis antaŭ hospitalo, kaj poste ŝin adoptis mezklasa familio. Tamen, kun 14 jaroj ŝi fuĝis el la domo sciinte, ke tiu ne estis ŝia vera familio.

Jarojn poste ŝi trovis laboron en la Asocio de Laboristoj de la Ŝtato (ALŜ), kiu estas parto de la Laborista Centralo de Argentino (LCA).

En la regiono San Salvador de Jujuy estis fondita en 1999 la organizaĵo Túpac Amaru, kiu sekvas la figurojn de Ernesto Che Guevara kaj Evita Perón, kaj havas kiel modelon la bolivian prezidanton Evo Morales. De la komenco la organizaĵo proponis al si batali por la rajtoj de la malplimultoj (virinoj, indiĝenoj kaj la komunumo LGBTI).

En la komenco la instanco gvidata de Sala organizis kaj kunordigis la laktodistribuadon al malriĉaj infanoj, kaj kun la tempopaso ĝi sukcesis konstrui lernejojn, loĝejojn, kreis laborpostenojn kaj malsanulejojn.

En tiu organizaĵo Milagro Sala sukcesis krei ankaŭ la Partion de la Popola Suvereneco, kiu estis rekonita de la regionestroj de Jujuy en la jaro 2013, kiam la batalantino estis tie elektita deputitino.

Malgraŭ ŝia aresto, ŝi ne malhavas la esperon: „Kiam mi liberiĝos mi plu batalos. La faroj de (Mauricio) Macri kaj (Gerardo) Morales ne timigas min; male, tio fortigas min”, ŝi diris.


esperantigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: gazeto Granma, la 21-an de junio 2017