Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
02-jun-2017
vlutermano

Alina Martínez kaj Felipa Suárez: Intervjuo kun Doktoro Arnaldo Silva León

Pri la realo de tiu periodo, kiun eksterlande oni memorigas kiel „malaperintan paradizon”, parolis al ni doktoro Arnaldo Silva león, Konsult-Profesoro pri Historio de Kubo, en la Havana Universitato.

La imperiisma propagando, inter la kampanjoj kontraŭ la kuba revolucio, enkondukis la prezentadon de la pasintjarcenta 50-a jardeko kiel periodo de prospero en la insulo. Tio estas furioza klopodo „pruvi” la supozatajn avantaĝojn, kiujn la kapitalismo venigis en nian landon.

TRABAJADORES: Kiuj okupiĝis pri la tasko „beligi” la 1950-ajn jarojn, kaj kiam komenciĝis tiuj klopodoj?

ASL: La klopodoj fari alloga la jardekon antaŭan al la revolucia venko estas malnovaj; ili okazis jam en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kun la agado de intelektuloj kiel Jorge Domínguez, Carmelo Mesa Lago, kaj de kelkaj burĝaj talentaj kubaj ekonomikistoj forlasintaj la landon, kiel Felipe Pazos, José Álvarez Díaz, Rufo López Fresquet kaj Justo Carrillo, kiuj strebis prezenti la 50-ajn jarojn kiel periodon de granda prospero kaj socia evoluo en Kubo, kun unu sola politika problemo: la diktaturo de Fulgencio Batista1, kiu trudis sin per puĉo la 10-an de marto 1952.

Iliaopinie, oni devis forigi tiun diktaturon, reestabli konstitucian ordon kaj reprezentan burĝan demokration, sen nei la bezonon en la lando fari bonedukita la politikan vivon, kiel anoncis la ortodoksoj, kaj doni pli grandan ekonomian kaj politikan spacon al la burĝaro de la ne-sukerindustria spaco de Kubo, de kiu almenaŭ la menciitaj kubaj ekonomikistoj estis ideologoj kaj reprezentantoj.

Ankoraŭ daŭras ĉi tiu kampanjo, en kiu ĉefrolas multe malpli altrangaj homoj kun malpli da informiĝoj kaj konoj pri la kuba realo, kiuj estas ligataj al la dungosoldatismo.

TRABAJADORES: Sur kiuj argumentoj ili bazas sin por montri tiun supozatan prosperon?

ASL: Preskaŭ la tuto de ĉi tiuj ekonomikistoj uzas kelkajn ekonomiajn kaj sociajn indicojn de Kubo en tiuj tempoj, kaj ilin komparas kun la evoluo de tiuj samaj indicoj en aliaj landoj de Latinameriko kaj Karibio. Tio estas tre saĝa kaj tre lerta manipulado de la statistikaĵoj.

Ni prenu kiel ekzemplon la indicon de senlaboreco: en la 1950-aj jaroj ĝi estis altega. En la tiel nomata malaktiva periodo de la sukerindustrio – ĉirkaŭ ok monatoj en la jaro – la indico estis preskaŭ 25 % (600 mil laboristoj) el la ekonomie aktiva loĝantaro, kies kvanto estis konsiderata ĉirkaŭ du milionoj da laboristoj. Ankoraŭ en la aktiva periodo de la sukerindustrio, kiam estis abundaj la laborpostenoj, la indico de senlaboreco troviĝis inter 10% kaj 12%, kio signifas grandan kvanton.

Ili nun komparas tion kun aliaj latinamerikaj landoj, inkluzive de Meksiko, Brazilo, Argentino, kie tiu indico estis foje pli granda. Kompreneble, se ili tion komparos kun Centrameriko, Karibio aŭ Bolivio aŭ Paragvajo, en Sud-Ameriko, la indico de senlaboreco de Kubo estos malpli alta.

Ili ne diras, ke ne sufiĉis la laborpostenoj por la viroj, kaj ke multaj postenoj estis malpermesitaj por la nigruloj, kaj laborpostenoj apenaŭ estis por la virinoj; la plimulto el la virinoj ne laboris aŭ eventuale laboris kiel instruistinoj, flegistinoj aŭ hejmlaboristinoj.

Alia ekzemplo de manipulado: la nia pokapa enlanda enspezo estis pli granda ol tiu de preskaŭ ĉiuj latinamerikaj kaj karibaj landoj. La ekonomikistoj tre lerte manipulis tiun indicon, ĉar preskaŭ ĉiuj opiniis, ke la ekonomia progreso de iu lando mezuratas laŭ la enlanda enspezo, kio ne estas ĝusta.

Sed, kiel oni distribuis tiun enlandan enspezon? Certe tre malekvilibre, kaj la ordinara civitano ne ricevis tiom, kiom Julio Lobo, Gómez Mena, Pepín Bosch aŭ iu alia el tiuj grandaj riĉuloj. Okazis, ke ili aplikis mezumon: ili dividis la tutan enlandan enspezon per la kvanto de loĝantoj, kaj tiel ni ĉiuj ricevis la saman kvanton; sed tiu distribuado estis entute ne sama. Vere, en Kubo la enlanda enspezo estis partigita ĉefe inter la grandaj posedantoj, la farmantoj, la grandbienistoj, la granda komercburĝaro.

Tiuj ekonomikistoj ankaŭ ne konsideris, ke parto de tiu enlanda enspezo ne restis en la lando. Ĝi estis ĉi tie produktita, sed sendita al eksterlando. Ĝi kvazaŭ ne ekzistis.

Pri aliaj indicoj okazis same: kvanto de televidiloj, radioaparatoj, gazeto por unu loĝanto, kvazaŭ ili estas samkvante distribuataj al ĉiu, sed tiel ne estis.

En la socia kampo ili konsideris la analfabetecon, kiu laŭ sufiĉe precizaj oficialaj kvantoj rezultintaj el la homkalkulado de 1953, en Kubo ĝi estis 23,6 %, kaj ili ĝin komparis kun tiu de Meksiko, kie la indico estis tiam pli ol 40 %, kaj kun tiuj de aliaj landoj havantaj pli ol 60 %. Tiel, ĉi tiu lando ŝajnis paradizo.

Sed tiuj ekonomikistoj ne parolas pri la signifo de tiu 23,6 % de analfabetoj, en loĝantaro de iom pli ol kvin milionoj da loĝantoj. La aludita homkalkulado rezultigis indicon de preskaŭ unu miliono da analfabetoj, sen kalkuli la duonanalfabetojn – homoj nekapablaj apenaŭ legi tri vortojn, skribi la nomon kaj tamen povis legi nek libron nek gazeton – kiuj konsistigis preskaŭ unu plian milionon. Multaj homoj scipovis skribi nur la nomon kaj ilin oni tamen kalkulis kiel malanalfabetojn. La ekonomikistoj ne diras, ke ĉe la nigruloj, la virinoj kaj la kamparanoj la analfabeteco estis pli granda. La fakto, ke aliaj landoj troviĝis en pli malbona situacio ne signifas, ke ni estis en prospero.

TRABAJADORES: Rilate al la publika sano, kion vi opinias?

Hodiaŭ ni havas infanmortindicon de malpli ol ses el ĉiu milo da vivnaskiĝintoj, sen en tiu tempo laŭ oficialaj kvantoj ĝi estis 60. Se ni tion komparas kun aliaj landoj de la regiono, kelkaj havis 90, 100 kaj pli ol 100; do, ili prezentis Kubon kiel tre prosperan landon.

La espero pri vivodaŭro donis limon de 55 jaroj; laŭ oficialaj kvantoj; hodiaŭ la kvanto alproksimiĝas al 80. Tiu kvanto de 55 jaroj tiam estis pli alta ol tiu de aliaj landoj.

La kvanto de ses mil kuracistoj estis la plej granda pokapa indico en la tuta Latinameriko: po unu kuracisto al ĉiu milo da loĝantoj, sed ĉi tiuj sinjoroj ne klarigis, ke la plimulto de kuracistoj estis en Havano; ankaŭ la ĉefaj malsanulejoj estis en la ĉefurbo, kaj por enhospitaliĝi oni bezonis „helpanton”, petparoli al la urbestro, kiu tiam petis favoran voĉon tiel, ke la malsanulo devos voĉdoni por li en la sekvontaj elektoj. Estis ja kelkaj mutualismaj malsanulejoj, kiel La Dependiente, La Covadonga, kaj aliaj ĉefe en urbo Havano, fonditaj de la hispanoj. Estis alia pli malgranda mutualismo, malsanulejoj kun 10 kuracistoj kaj 10 aŭ 15 litoj.

Tiu statistika analogiismo, laŭ kiu Kubo estis en pli bona situacio kompare kun aliaj landoj, igis tiujn ekonomikistojn supozi, ke nia lando havis eksterordinaran ekonomian kaj socian progreson. Sed vere, tiuj landoj havis situacion pli malbonan ol la nia. Kompreneble, en tiu idilio ne havas lokon la prostituado, la ludo, la almozpetado, la infanoj ŝupurigistoj aŭ vendantoj de gazetoj, la surstrataj handikapuloj vivantaj per la publika karitato, kaj ankaŭ ne aliaj ĉiutagaj realoj de tiuj tempoj.

Ke Kubo havis indicojn pli altajn ol tiuj de la aliaj landoj en la kontinento, ne estis sinonimo de progreso, sed de pli granda dependeco, ĉar la insulo estis la ĉefa scenejo de la usonaj investoj, kaj pro sia geografia situo Kubo estis tre grava por la nacia sekureco de Usono.

TRABAJADORES: Parto de tiu klopodo beligi tiun historian etapon, estas la pretendo purigi la figuron de Batista.

Por ĉi tiuj de mi menciitaj homoj la diktaturo estis netolerebla. Kiuj aliaj povas defendi Batista-n kaj ties diktaturon, se ne tiuj kvar frenezuloj en Miamio? Tiu defendo devenas ĉefe de Rubén Batista Godínez, lia pli aĝa filo jam mortinta, kiu okupis sian tempon por laŭdegi la patron per serio da paroladoj; ankaŭ de aliaj filoj de la tirano naskitaj de Marta Fernández, ĉefe Jorge, kiu paroladis favore de la patro surbaze de libroj verkitaj de Batista; la unua libro estis "Respondo", eldonita en 1960, kaj la dua estis "Ŝtonoj kaj leĝoj", en 1961. En tiu lasta oni preskaŭ atribuis al li la konstruadon de la Morro2.

"Ŝtonoj" signifas ĉion, kion li konstruis, kaj oni mencias tre multajn konstruojn faritajn dum lia regado, sed komenciĝintajn en antaŭaj epokoj, kaj ne eblas atribui ilin al li. La libro enhavas ankaŭ grupon da leĝoj, kaj de lia unua diktaturo kaj de la dua, kies plimulto estis senvalidaj leĝoj, kvankam kelkaj estis pozitivaj, en la periodo de 1936 ĝis 1940, kiam li komencis sian kampanjon por la prezidantiĝo; tiuj leĝoj celis helpon, simpation al li en epoko, kiam konvenis al li krei figuron de demokrato kaj progresemulo.

El ĉi tiu libro, "Ŝtonoj kaj leĝoj", kelkaj prenis informon falsigitan de Batista mem, por laŭdi kaj prezenti lin bonfaranto de la kuba popolo. Ĉi tiu ideo malfortiĝis. Tiu, kiu defendas Batista-n malprestiĝigas sin mem, ĉar mankas bazo, subteno. Ĉi tiu defendo estas subtenata de Batista-sekvantoj kiel Mario kaj Lincoln Díaz Balart, filoj de Rafael, amiko de Batista; de Ileana Ross, filino de subpremanta oficiro de la diktaturo; de Roberto Martín Pérez, eksa policano de tiu reĝimo, filo de la murdista kolonelo Lutgardo Martín Pérez; de la filoj kaj nepoj de Batista, kaj de aliaj kiel Rafael Rojas, talenta homo, kiu kun granda monenspezo verkas por El Nuevo Herald.

TRABAJADORES: Vi asertis, ke en la 1950-aj jaroj la kuba socio eniris en profundan krizon.

En la 50-a jardeko kunestis du krizoj: la struktura de la sistemo, kiu dependis de la ekonomia modelo trudata de Usono de la komenco de la respubliko, kaj la funkcia, kiu estas tiu de relativa superproduktado jam analizata de Karlo Markso en La kapitalo3. La struktura krizo de la sistemo venis de la 1920-aj jaroj, sed nur en la 1950-aj jaroj la modelo kadukiĝis.

Kiuj estis la ĉefaj trajtoj de tiu modelo? Kubo estis unuprodukta lando dependanta de la sukerindustrio; ĝi estis ankaŭ unueksportanto, ĉar 80 % de la eksportvaloroj venis el tiu produktaĵo; nome, kiu ajn problemo koncernanta la sukerindustrion estigis enlandan katastrofon. Se la usonanoj minacis malaltigi la sukerporcion, ĉiuj komencis tremi; se okazis malaltigo de la prezo ĉu en Usono ĉu en la tiel nomata monda libermerkato, al kiu oni destinis parton de la tuto de la produktaĵoj, komenciĝis krizo damaĝanta la tutan ekonomion. En la 1950-aj jaroj 24-25 % el la enlanda enspezo devenis de la sukerindustrio. Temis pri ekonomia modelo kun tre granda dependeco de tiu branĉo.

Kubo estis krome plurvara importanto. Ĝi importis preskaŭ ĉiujn konsumaĵojn kaj ĉiujn kapitalrimedojn bezonatajn de la lando. Koncerne la kapitalrimedojn temis pri fakte 100 %, ĉar ni produktis nek maŝinojn, nek riparpecojn nek transportilojn; koncerne la konsumaĵojn ni importis grandan kvanton de produktaĵoj, kiujn oni povis produkti en la lando, kiel rizon, tomaton, laktukon kaj aliajn legomojn, kiuj tamen venis de Usono.

Kvaran trajton de la ekonomio estis la unulanda komercado: 70 % de nia eksterlanda komerco okazis kun la usona komerco. La kvina kaj lasta trajto, certe esenca, estas la ekonomia dependeco. Kubo multe dependis de la sukerindustrio kaj de Usono.

Mi volas atentigi pri io tre interesa, la tiel nomata Raporto pri Kubo, ellaborita de la Komisiono Truslow, kiu vizitis nin en aŭgusto 1950 pro peto farita de la registaro de Prío4 al la Internacia Banko de Rekonstruo kaj Progreso (IBRP) – poste fariĝinta la Monda Banko. La komisiono, kiu estis taskita pri analizado de la kuba ekonomio, konsistis el 17 ekonomikistoj gvidataj de Adam Truslow, altranga oficisto de la IBRP kaj prezidanto de la borso de Novjorko.

La dokumento kun la rezulto de la analizado havis ĉirkaŭ 1700 paĝojn. Oni neniam faris tiom profundan enketon al la kuba ekonomio; ŝajnis, ke Kubo estis metita en tomografon. Montriĝis multaj problemoj. La dokumento estis anglalingva kaj neniam, laŭ mia scio, estis tute tradukita al la hispana lingvo. La Ministraro de la Trezorejo kaj la Nacia Banko faris siajn respektivajn skizojn kaj tradukis ilin.

Jam en tiu momento la Komisiono Truslow kun bedaŭro konfirmis la kadukiĝon de la ekonomia modelo. Ili alvenis al la konkludo, ke daŭrigi ĝin endanĝerigos la kapitalisman sistemon de imperiisma submetado kaj dominado, kaj por restigi ĝin aktiva la propono estis fari ŝanĝojn. Laŭ la analizado, sen ŝanĝoj estiĝos du probablaj politikaj scenejoj: la dekstrisma diktaturo kaj la maldekstrisma diktaturo. Oni ne povos daŭrigi la saman ekonomia-produkteman strukturon; oni devos transiri al multprodukta, multeksporta modelo malpli dependeca. Sed tio ne estis facila.

Samtempe, la ne-sukerindustria kuba burĝaro estis prezentanta tre similajn aferojn, kun la klopodo havigi al si ekonomian spacon kaj politikan ĉefrolon antaŭ la tiutema dominado de la imperiismo kaj ties amiko, la kreola oligarkio, kiuj ne volis partigi tiun dominadon.

Jen ekzemplo: en 1955 okazis debato pri la produktado de rizo kaj teksaĵoj. De la regado de Carlos Prío, Kubo kreskadis la produktadon de rizo, kaj en tiu jaro la kvanto atingis 50 % de la enlanda konsumo; la usonaj rizproduktistoj maltrankviliĝis, ĉar Kubo importis la rizon el Usono. La industrio de teksaĵoj komencis progresi en Kubo surbaze de henekeno5, kaj ankaŭ la usonaj eksportistoj komencis plendi. Kiam tiu polemiko okazis, la usonanoj minacis per malaltigo de la sukerkvanto akceptita de Usono.

Nome, rompi la modelon trovis grandajn kaj potencajn barojn, tamen tio devis okazi, por ke la sistemo mem povos supervivi. Notu la kontraŭdiron, laŭ kiu evoluis la kuba ekonomio en tiuj jaroj. Pri tio ne parolas Mesa Lago nek Jorge Domínguez, ankaŭ ne iu el tiuj apologiistoj.

TRABAJADORES: Kiel kontribuis la puĉo de Batista al la akrigo de la krizo?

La puĉo estis, de unu flanko, rezulto el la krizo travivata de la lando, kaj samtempe ĝi fortigis la krizon ĝis krei situacion de revolucio.

En tiu tempo la burĝaj partioj malfortiĝis kaj malhavis aŭtoritaton, malhavis pionirecon. Jam en 1952 Fidel faris apologion: „Denove estas tiranio, denove estos pluraj Mella6, Trejo7 kaj Guiteras8”.

Dum la regado de Batista, la premado, la koruptado, la sindonemo al Usono kaj kontraŭ la kubaj interesoj, la aplikado de ekonomia politiko praktike elĉerpiganta la monrezervojn de la lando, kaj la baldaŭa malplivalorigo de la kuba peso, akrigis la krizon.

Ne estas hazardo, ke de 1957 la dominantaj klasoj komencis malsubteni Batista-n kaj malproksimiĝi de li, kompreneble kun granda zorgo, ĉar ili konsciis, ke lia reĝimo estis ekonomie ne-subtenebla. Iom poste pruviĝis, ke ankaŭ politike la reĝimo estis ne-subtenebla, ĉar ĝi ne povis bari la revolucian puŝon.

La kuba burĝaro kaj Usono strebis al solvo sen Batista, sed tio ne estis facila, ĉar la tirano estis tre obstina kaj tia li estis ĝis la lasta momento. Oni devis per la forto formeti lin de Kubo, sed tion ne faris la burĝoj nek la usonanoj, sed la Revolucia Armeo.

Intervjuo farita de Alina Martínez kaj Felipa Suárez

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

origina fonto: gazeto "Trabajadores".


Komentoj de legantoj


Jen la „malgrandaj kontrastoj” de la 1950-aj jaroj, kiujn mi travivis kaj volas rakonti.

Mi havis la ŝancon ĉeesti privatan akademion ĝis la fino de la kvara lerneja nivelo, kaj poste mi matrikuliĝis en publika akademio. Malantaŭ mia domo estis domaro kun lignaj muroj, teraj plankoj escepte de la salono, kaj zinkaj tegmentoj.

Multaj familioj supervivis per gladado de vestoj por kuracistoj kaj aliaj homoj uzante „ferajn gladilojn”, kiujn oni prenis per manfaritaj teniloj el neutilaj ŝtofpecoj. La gladilon oni varmigis per karbo, kaj tiel oni briligis la blankajn vestojn (ĉefe tiujn de kelkaj proksimaj kuracistoj) aŭ la gvajaberojn9, kiuj estis antaŭe amelitaj.

Post la sesa lerneja nivelo multaj infanoj devis ĉesigi la lernadon.

Infano 16-jara aliĝis al la „kaskuloj” de la armeo kontraŭ salajro de 33.33 pesoj, samkiel la „stukaĉoj”, kiuj tiam ekzistis. Aliaj junuloj aliĝis al la „kamparpolico” kaj foriris al Camagüey konstatinte, ke la laboro estis bati per la maĉeto la dorsojn de la strikantoj, unue, kaj de la revoluciuloj poste.

La plimulto el la senlaboraj junuloj forlasintaj la lernejon en la sesa aŭ oka nivelo, ludadis bazpilkon en la vesperoj de lundo ĝis vendredo (mildan bazpilkon), kaj dimanĉe temis pri „oficialaj” matĉoj, kiam kelkaj vendejoj, juvelejoj ktp. disponigis uniformojn kaj kelkajn bezonatajn rimedojn. Abundis la pilkoj faritaj el gluema ŝtofbendo.

Iam mi skribis, ke en la Alt-Lernejo (7-a kaj 8-a nivelo) oni devis aĉeti la mapojn ktp., kiuj estis faritaj de kelkaj instruistoj. Same okazis, kiam ni troviĝis en la Dua-Nivela Instituto, precipe.

La devigajn uniformojn oni devis aĉeti samkiel la ceterajn lernejajn rimedojn. Estis unusola vendejo por tion aĉeti, ĉar tiu estis indikita de la instruistoj. Same faris la kuracistoj koncerne la „devigan” apotekon (ĉar ili ricevis porcion de la vendogajnoj).

Dum kristnasko la diktaturo organizis la nomatan „Kristnaska Kesto”. Fronte de la konstruo de la Provinca Estraro kaj la biblioteko, en la urbo Santa Clara, sur longan tablon oni metis:

1 funton da rizo 1 funton da nigraj fazeoloj 1 ternuksan nugaton 1 dolĉaĵon el cidonio 1 peson por bakita porka viando

Mi memoras la longajn vicojn, kaj ke la maljunulinoj vokis nin, por ke ni enviciĝu kun ili por povi preni pli ol unu keston.

Estis dancofestoj en ĉiuj „kluboj”, laŭ la haŭtkoloro; tamen, multaj festoj okazis en la domoj. La festo en la domaro estis la plej vizitata de najbaroj kaj amikoj, ĉar ĝi okazis en granda salono kun glatigita planko el masonaĵo, tre taŭga por danci. La ĉeestantoj faris la nomatajn „monkolektojn”; la festoj estis nomataj „Atakoj” por ne apartiĝi de la samnomaj aranĝoj en la societoj.

Oni dungis furorajn orkestrojn aŭ muzikensemblojn, kiuj estis nepageblaj por la ne-membroj, kvankam se ili pagis estis rajto partopreni, ĉiam laŭ la afero de la haŭtkoloro.

En la temo de la diktatoro kaj la societoj mi legis en libro de Mario Kuchilan, ke dum iu gazetara rondo organizita de la „Diktatoro”, iu estis demandita pri la „Viro” (la diktatoro) „ĉu li estas blankulo aŭ nigrulo?”, kaj la respondo estis „li ŝajnas blankulo”.

En tiaman societon Batisto petis membriĝi, sed en la balotoj li ricevis „nigran pilkon”; en multaj aferoj la nigra koloro estis malbono, kaj en la balotoj ĝi signifis malakcepton. La pilko havis neniun rilaton kun lia haŭtkoloro, sed tiu estis la vera kialo de la malakcepto, ĉar lin oni tiam nomis „la aborigeno”. Verŝajne poste estis fondita „societo” de blankuloj, por ke li povos membriĝi kun sia familio.

Estis konata lia „intima” rilato kun la ambasadoro Jefferson Caffery, ĉar li havis trajtojn ĝenerale karakterizantajn la eŭfemisme nomatajn „koloritajn homojn”; tiu rilato helpis lin en la politikaj aspiroj. (Persona komento de la profesoro Gaspar Jorge García Galló).

Prof. D-ro. F. Juan Águila Duagrada Fakulo pri Dentaro. Ph. D.; Dr. Sc.


Estas fakto, ke la tempon antaŭan al la revolucio sopiras nur tiu malplimulto, kiu entute posedis la riĉaĵojn de la lando; mastroj kaj sinjoroj de insulo, kiu dependis politike kaj ekonomie de la potenca najbara lando, nome Usono.

Se ne estintus tiel, kiel eblas la fakto de la radikala revolucia venko, kiu pelis tiujn dominantajn klasojn al la deviga ekzilo dum pli ol duonjarcento?

Ne estas dubo, ke por la ekspluatantoj tiu pasinta tempo estis pli bona; ne estas dubo, ke por la ekspluatatoj la estanteco estas pli bona ol tiu pasinteco. Simple, ĉiu meditas laŭ siaj propraj interesoj; alia afero estas, ke la tiamaj ekspluatantoj jam ne havas interesojn, nur hipokritajn sopirojn spicumitajn de avaraj mensogoj kaj trompoj por la naivuloj.

Kamilo.


Doktoro Arnaldo Silva León pravas, sed okazas, ke multaj kubanoj en Miamio volas vidi la vendejojn plenaj de liberigitaj varoj, kvankam ilin oni ne aĉetos; la transportadon kaj la komunikadon aktualaj, kvankam oni ne posedas veturilon nek telefonon; kaj la domojn bonstataj, kvankam oni ne havas lokon por vivi. Krome, ili parolas pri paradizo, ĉar ne estis embargo kaj jes liberkomercado. Por ili ne gravas la diktaturo de Batista nek la sansistemo nek la edukado; eĉ tro, ankaŭ ne la statistiko.

Héctor A.


Notoj

[1] Fulgencio Batista y Zaldívar. Kuba militisto kaj politikisto. Prezidanto de la Respubliko en du periodoj: 1940–1944 kaj 1952–1969. La 10-an de marto 1952 li faris puĉon kaj diktatorece ekregis la landon ĝis la venko de la revolucio en 1959. -ndg

[2] Fortikaĵo de la Tri Reĝoj de la Promontoro. Kreita de la inĝeniro Bautista Antonelli en la lastaj jardekoj de la 16-a jarcento, kun la celo protekti la vilaĝon. Ĝi kaj la surloka lumturo estas simboloj de Havano kaj de Kubo. -ndg

[3] En Esperanto: Karlo Markso: La kapitalo. Vol. 1. 3-a eld. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, ISBN 978-2-36960-071-8. -ndg

[4] Carlos Prío Socarrás. (1903-1977). Kuba politikisto, prezidanto de 1948 ĝis 1952. Li diplomiĝis en la Havana Universitato. -ndg

[5]  Speco de agavo, kiun oni uzas por fabriki teksaĵojn, en Meksiko ankaŭ por produkti la alkoholaĵon Téquila. -ndg

[6] Julio Antonio Mella (1903-1929). Kuba revoluciulo, kunfondinto de la Kuba Komunista Partio kaj de la Federacio de Universitataj Lernantoj. -ndg

[7] Rafael Trejo González. Kuba pioniro de la studentaro. Li estis murdita de la polico dum la regado de la diktatoro Gerardo Machado. -ndg

[8] Antonio Guiteras Holmes (1906-1935). Kuba politikisto, revoluciulo kaj kontraŭimperiisto. -ndg

[9] Guayabera. Vestaĵo kreita de geedza paro en Sancti Spíritus, en 1709. Ĝi estas ĉemizo kun du aŭ kvar grandaj poŝoj kaj broditaj laŭlongaj vertikalaj strioj. Ĝi fariĝis grava vestaĵo en Kubo. -ndg

Esperantigita de Norberto Díaz Guevara