Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
05-aŭg-2017
yura

La mensogoj en sia centro

Enrique Ubieta
La 18-an de julio 2017

La sociala vero povas esti malfacile trovebla. Ne sufiĉas pretendi ĝin por ĝin trovi. Malsame al la pomo de Newton, ĝi ne ĉiam falas malsupren. Ĝia malkovro grandparte dependas de niaj okuloj; kaj dependas precipe de nia vido, aŭ pli ĝuste dirate, de nia viddirekto, de nia gvatturo. Ĝi ekzistas sendepende de la individuoj; sed la debato pri ĝia leĝeco esprimas interesojn. La plej ordinaraj simpligoj havas falsajn ekstremojn: ke la vero estas disdividita inter ĉiuj, ke ĝi estas la sumo de ĉiuj viddirektoj; ke sen la vero de la ekspluatantoj la vero de la ekspluatatoj estas parta kaj nekompleta. Tio estas kurioza, sed la ekstremismoj paradokse lokiĝas en la komforto de la centro.

Iuj tekstoj de aprezataj kolegoj, publikigitaj en ciferecaj gazetoj, kaj mia intervjuo kun Cubadebate – aperinta ankaŭ en la gazeto Granma, kaj ĉiuj pritraktantaj la supozatan centrismon de ideologiaj emoj, kiuj volas enradikiĝi en Kubo – estigis grandan agitiĝon en diversaj retejoj, el kiuj kelkaj havas klaran kontraŭrevolucian emon. La paradokso estas, ke almenaŭ en la unuaj labortagoj la aludatoj kaj ankaŭ la ne aludatoj – kiuj sentis sin aludataj – anstataŭ pridiskuti la argumentojn ŝanĝis la rolojn: ili akuzis nin, ke ni estas viktimigantoj, cenzuristoj. La postulo pri tio, ke ni parolos pri la problemoj de la agrikulturo, aŭ de la burokrateco, aŭ pri iu ajn ne solvita afero, sed ne pri ideologiaj emoj, stagnigis la debatadon. Sed la pravigo estis nekontestebla: neniu el la aktualaj problemoj alfrontataj de la lando povos esti solvata se ni malhavas la revolucion 1.

Mi komencos tiujn ĉi komentojn, kiuj volas reloki la devojiĝintan debatadon, per mallonga prikomento de artikolo publikigita en Cuba Posible – ĉefa retejo kun la plej subtila reloka pensado – kiel unua respondo al la priraporto pri ĝia malstabiliga intenco, kaj mi iom post iom analizos aliajn temojn. La aŭtoro de la teksto Lennier López akceptas kaj relokas la terminon jam en la propra titolo: La centraleco de la tabulo estas radikala, demokratia, socialisma kaj ilustrita. Por tion atingi li bazas sin sur du aŭ tri tre simplaj ideoj ne aplikataj kaj ne aplikeblaj: oni devas ĉesigi la bdquo;unuflankigajn diskursojn”, la „politikon de milito”, ĉar laŭ ĝia asepsa kompreno la politiko „estas la efika administrado de povo” sed ne „nelojala batalo, sen regularo”; pro tio li proponas ŝanĝi la akson „maldekstro-dekstro” al „la centraleco de la tabulo (...) de aktuala ŝakludo”. Tio videblas, ni agnosku laŭ eleganta formo, de turo nomata „laboratorio de ideoj” – kiel nomiĝas tiu Kubo ebla nur se ni malhavas Kubon – konstruita, laŭ ĵusa deklaro de ĝiaj fondintoj, por ebligi „iom-post-ioman evoluon de la aktuala socipolitika kuba modelo”, dum aliuloj en Vaŝingtono kaj aliaj alternativaj kaj subkapitalismaj sidejoj en Latinameriko mastras en Karakaso la fadenojn de la „politiko de milito”, de la perforto, aŭ de kromaj funkcioj en la disdonado de karotoj kaj stagnoj por Kubo (Obama dixit).

Lennier insistas pri la metaforo de la ŝakludo — antaŭe uzata de la dekstremulo Aznar, kiam li estis ĉefministro de Hispanujo, kaj kontestata de Fidel – por kompreni la politikon: „la ŝakpecoj – diras la citita artikolisto – dise okupas vertikalojn, diagonalojn kaj fakojn en ĉiuj spacoj de la tabulo. La centraleco estas do, klopodo fari politikon de la transverseco”. Estas nun bona okazo memori la respondon de Fidel al la hispana politikisto: „Estis iu sinjoro, kiu – kvazaŭ sur ŝaktabulo – diris al mi, ke se Kubo movas pecojn ili movas pecojn, kaj mi diris, ke la estonteco de iu lando ne estas afero de ŝaktabulo”. Lennier, kompreneble, ne pretendas diskuton de popolo kvankam li ĝin aludas kaj listigas ne-strukturajn problemojn aŭ mankojn, kiujn iu ajn agnoskos, por eviti la fonajn temojn.

Odorsignaloj en la teksto allogas la saĝan publikon kapablan „gustumi” ĝin; sintenoj de bonedukiteco, kiuj donas grandan prestiĝon: Lennier defendas fakte la racion kaj alprenas la diskurson de la ilustriteco, de la kreskanta burĝaro, en ia reakcia utopio, kvankam li deklaras sin samtempe moderna, postmoderna kaj poststrukturisma. Li pretendas troviĝi en la centro, esti kontraŭdogma, sed li alprenas ĉiujn dogmojn de la dekstrularo. Indas agnoski, ke li estis kreema uzante la terminon centraleco … Kia eltrovo! Iu, kiu ne respektas tiun grandegan figuron komentis al mi: li estas kato en la centro de varma zinka tegmento. Kun malgaja veo li deklaras: „Kia bagatelaĵo estas por lando tio, ke plurajn partoj de ĝi mem estas forigitaj de la politika agado!” Jes, kia bagatelaĵo estas tio, mi diras, ke ekzistas klasoj kaj batalklasoj, premantaj kaj premataj landoj, patriotoj kaj perfiduloj! Lennier estas tiom socialisma kiel Felipe González.

Ĉar en la ordinareco ne temas pri perspektivoj aŭ malsamaj opinioj, sed pri kontraŭdiraj interesoj. Mi ripetas kaj precizigas: interesoj de klasoj. La historia konflikto de Usono kun Kubo, kiu ankoraŭ hodiaŭ apartigas nin, havas neniun ligon kun malsama kompreno de la homaj rajtoj. Batista, Trujillo, Somoza, Pinochet, estis socios [tromp-kolegoj] – laŭ la kuba nuanco de la termino – de la imperiismo (mi parolas pri ne nur la usonaj prezidantoj). Donald Trump ĵus revenis de Saŭd-Arabujo, li adoras la saŭdarabajn ŝejkojn – la nomo de la lando devenas de la familinomo de la reĝa familio – kaj vendos al ili armilojn kun israelaj pecoj. Ne miskomprenu: ne temas pri la fina brakumo de araboj kaj judoj, temas pri la brakumo de riĉaj araboj, riĉaj judoj kaj riĉaj usonanoj kontraŭ siaj respektivaj popoloj. En la 1970-aj jaroj la hipioj kuraĝe kaj sincere alfrontis la sistemon: „ni amindumu kaj ne militu”, ili diris kaj ricevis baton post bato kiel respondon, dum la tre koleraj aviadiloj B-52 ekflugis kun siaj ĥemiaj armiloj – nun temas pri senpilotaj aviadiloj aŭ „saĝaj” misiloj, la morto estas disdonata per komputilo – al Vjetnamujo. La imperiisma milito en Hindoĉinio ĉesis, ĉar la vjetnama popolo forpelis per la armiloj la invadantojn kaj la lokajn salajratojn. Ĉu tio estas afero de la pasinteco?

Ĉu la vastaj frontoj de la maldekstrularo estas centrismaj?

En la mondo ĉio ŝajnas konduki al centrismo: la revoluciaj movadoj konstruas vastajn frontojn, kiuj enkorpigas ne tradician soldataron – kiu historie estas neaktiva kaj senfida – kiu postulas la striktan plenumadon de la burĝa demokratio. Tio estas bona; tio estas unu paŝo antaŭen kaj mortiga bato, ĉar ni scias, ke en krizaj tempoj la sistemo ne volas nek povas plenumi la regulojn elpensitajn por reprodukti la burĝan povon, ne por ĝin faligi. Tamen, la procezo devas utili por eduki la homamason kaj super ĉio, la gvidantojn; la burĝa demokratio venigos ilin al la registaro se ĝi estas rompita, se iu el ĝiaj oksigentuboj estas ŝtopita de la krizo, sed eĉ tiam ankoraŭ ne al la povo; jam en la registaro ili havos du alternativojn: daŭrigi danĝeran konduton de senfinaj malzorgoj kaj koncesioj turnante la dorson al la popolo, kio seniluziigos la elektantojn en la venonta elektofazo (kaj ne evitos la kruelan demoniigon de la amaskomunikiloj) aŭ klopodi havigi al si la povon, nome, radikaliĝi.

Se ili anoncas pliajn aspirojn – ke ili volas la povon – la tigro (kiu ne estas papera) saltos al la kolo por mordi la aorton; kaj se ili tion anoncas kaj faras nenion, ili malvenkas. Se tamen ili restas en la ĝustaj limoj de la burĝa demokratio kaj malgraŭ tio ili baras la projektojn de transnacia pliriĉiĝo – el kiuj la kontraŭnacia vicburĝaro ĉiam havas iun gajnon – ALCA (projekto de tutamerika iberkomerca zono), ekzemple, la jura sistemo taskita protekti la riĉulojn klopodos ilin forte puni. Por tio ekzistas la „apartiĝo” de povoj, ĉiuj dominataj de malplimulta socia klaso. Vi elektu la plej efikan varianton: jurajn puĉojn (Honduro, Paragvajo, Brazilo), procesojn kaj kondamnojn de eksaj prezidantoj „maldisciplinaj”, kiuj plu havas la subtenon de la popolo kaj povas reveni al la registaro – ili neniam havis la povon – (Dilma kaj Lula en Brazilo, Cristina Fernández en Argentino).

Fine, se la granda fronto alprenas la povon ĝi estos konsiderata totalisma, kontraŭdemokratia kaj popolisma (tiun vorton ili senigas de historiaj kaj konkretaj signifoj por redukti ĝin al la plej akra signifo: demagogio). Jen paradokso, la ceteraj frontoj povantaj ekzisti en la mondo en elektobatalo, devos ankoraŭ pli mildigi la lingvaĵon, eviti paroli pri tiuj, kiuj sukcesis alveni, apartiĝi de ili. Ĉiuokaze la sistemo akuzos ilin, ke ili estas komplicoj aŭ pli malbone ĝiaj sekvantoj: ekzemple, nun estas furoraĵo timigi la koloniigitan elektantaron – kaj la „bonedukitajn” politikistojn – per la minaco, ke la nova maldekstrularo volas transformi la landon en alian Venezuelon, aŭ en alian Kubon.

Do, dum la sistemo dronas en la duono de la mondo ĝiaj ideologoj klopodas revivigi ĝin dronigante revoluciojn. Se ili postulas de pova revolucio, ke ĝi restaŭru la burĝan demokration (apartiĝo de povoj, plurpartiismo kaj privataj amaskomunikiloj), ĉar tiu demokratio estas grava (por ke ili povos rehavi la perditaĵojn, kompreneble), kaj ili kiel ekzemplon metas tiujn, kiuj klopodas al la povo en burĝaj landoj konstruante vastajn frontojn – ĉi tiujn ili akuzas pro simileco al ni, nin ili akuzas pro malsimileco al ili –, ni jam scias kion ili volas.

Endas kompreni ĉi tion: la nura akceptebla konfirmo por la sistemo, ke ni ĝuste alprenis tiujn iliajn rimedojn estas, ke en la elektoj ni ne atingos la registaron nek la povon. Venezuelo estas klasika ekzemplo: la strikta respekto de la kodoj de tiu demokratio neniam havis la imperiisman validigon. Ĉar se tiu „demokratio” ekzistas por malebligi, ke la popola volo faligu la dominantan sistemon, tie, kie ĝi estis faligita kaj en la sekvantaj kvin aŭ dek jaroj ne sukcesis restariĝi – ĉi tion oni povas „science” aserti – ĝi malbone funkcias.

Ni vere volas demokration, jes, tio estas la revolucioj, grandaj demokratiaj saltoj, kaj temas pri tio, ke oni klopodas evoluigi la novan vidon pri ĝi, sed ne restaŭri ĝiajn malnovajn postulatojn. Ni ne kontentas pri la nivelo atingita en la aplikado de tiu nova demokratio, sed ni ne volas alian, kiun ni jam konas neutila: la komparo estas kaj estos kun niaj propraj idealoj, ĉar oni devas tion memori, en Kubo ni ne klopodas alpreni la povon, ni jam havas ĝin.

Estas vere, ke Fidel – kiel Martí [José Julián Martí y Pérez (1853-1895), kubano de universala penso, kiu fariĝis la plej granda hispanamerika politika pensulo. -ndlt] en la 19-a jarcento – estis la ĉeffaranto de la unuiĝo de ĉiuj revoluciaj fortoj. Fidel savis por la revolucio honestajn homojn, kiuj estis revoluciuloj aŭ fariĝis revoluciuloj dum la okazintaĵoj aŭ neniam estis kontraŭrevoluciuloj, sed li ne kunigis eklektike malsamajn ideologiajn emojn, nek inkluzivis unu solan homon pagitan el Usono aŭ Eŭropo. Blas Roca kiel prezidanto kaj Raúl Roa kiel vicprezidanto de la unua Nacia Parlamento konsistigis simbolan duopon: ambaŭ disponigis siajn talenton kaj kreemon al la plej radikala el la eblaj rigardoj, tiu de Fidel, de la Partio, kiun sub lia gvidado ĉiuj konstruis. Fidel no faris paktojn, li konstruis novan konsenton, tiun, kiu emanis el la prokrastita sociala justeco prisopirata de la popolo. Li malakceptis la Pakton de Miamo en momentoj, kiam ĝi ŝajnis pli necesa ol iam ajn, per klaraj argumentoj: „la grava afero por la revolucio – skribis Fidel – ne estas la unueco en si, sed la bazoj de tiu unueco, la maniero survojigi ĝin kaj la patrujamaj intencoj pri ĝi”. Li alprenis la socialisman vojon ne ĉar la usona registaro estis malamika, tiu estas reduktisma aserto, kvankam sendube tiu estis akcelanta faktoro. En septembro 1961 li skribis:

„La revolucio ne fariĝis socialisma en tiu tago [la 16-an de aprilo]. Ĝi estis socialisma en sia volo kaj en siaj difinitaj aspiroj, kiam la popolo faris la Deklaron de Havano. Ĝi fariĝis definitive socialisma en la konstruoj, en la ekonomi-socialaj faktoj, kiam ĝi transformis en kolektivan posedaĵon de la tuta popolo la sukerfabrikojn, la grandajn fabrikojn, la grandajn bazarojn, la minojn, la transportilojn, la bankojn, ktp.

„La socialisma ĝermo de la revolucio jam troviĝis en la Movado de la [kazerno] Moncada, kies celoj klare prezentitaj inspiris ĉiujn unuajn leĝojn de la revolucio.

„La 16-an de aprilo la revolucio refirmiĝis kaj nomiĝis tiel, kio kondukis jam al la socialisma idealo de la tago mem, kiam fronte al la kreneloj de la fortikaĵo de Santiago de Cuba aŭ en ties tortur- kaj morto-ĉeloj aŭ antaŭ la plotonoj da krimuloj – kiuj defendis kadukan povon – ĉirkaŭ unu cento da junuloj fordonis sian vivon por entute ŝanĝi la vivon en la lando. Ene de duonkolonia kaj kapitalisma sociala reĝimo kiel tiu, ne povis okazi iu alia revolucia ŝanĝiĝo ol la socialismo post la plenumo de la etapo de la nacia liberiĝo”.

En sia lasta publika parolado, kiu fakte estis lia adiaŭo, antaŭ la delegitoj de la Partia Kongreso – en aprilo 2016 – Fidel konfirmis sian komunisman kredon: „Al ni ĉiuj alvenos la lasta momento, sed postrestos la ideoj de la kubaj komunistoj”, li diris.

Ne surprizas min, ke Arturo López Levy, unu el la oftaj ideologoj de Cuba Posible, en unu el la plej travideblaj artikoloj de la lasta semajno, skribis: „La kerna demando de tiu ĉi debato pri ideologiaj ebloj ne devas fariĝi en historiaj kadroj, sed politikaj [ni forgesu la historion, petis Obama]. La demando ne devas temi pri la hodiaŭaj faroj de Fidel Castro (...) Kubo apartenas al la nuntempaj generacioj de kubanoj”. Tiu ĉi aŭtoro, kiu deklaras sin socialdemokrato kaj sionisto, metas plurajn allogilojn en sia hoko, sed en komento en publika blogo li finas en la ĝusta punkto: „Mi opinias, ke la tagon, kiam ĉesigos la embargo, devas komenciĝi procezo por la establiĝo de plurpartia demokratio en Kubo, kun libereco de gazetaro, asocioj kaj ĉiuj aliaj liberecoj kolektitaj en la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj, kiel ilin komprenas la komitatoj taskitaj pri ilia interpreto”. La titolo de la artikolo – kiu manipulas frazon de Martí, la plej radikala el la kubanoj – tamen malkaŝas la sencon: „La pruvita modereco de la spirito de Kubo”. Ni reprenos ĝin.

Kiuj estas la plej bonaj aferoj de unu kaj alia sistemo?

Kial mia aserto, ke ne eblas kunigi „la plej bonajn aferojn” de la kapitalismo kaj „la plej bonajn aferojn” de la socialismo, kaŭzis tiom da maltrankvilo? Tiu maniero vidi la kunekzistadon (ne pacan en socialaj kadroj) de elementoj de unu kaj alia sistemo, kio estas neevitebla, ŝajnas establi ĝin kiel celon kaj ne kiel deirpunkton. Mi parolas de la vidpunkto de revoluciulo (kiu defendas la interesojn de la malriĉuloj), kiu estas malsama al tiu de reformemulo (kiu timas la popolojn, kvankam li aludas ĝin klopodante protekti siajn interesojn). Menciante la ŝanĝojn, kiujn la kuba popolo decidis fari, la hegemonia transnacia gazetaro uzis la vorton „portempa” – ripetitan de Veiga, unu el la fondintoj de Cuba Posible – kvazaŭ temis pri la komenciĝo de procezo de kapitalisma restaŭrado.

La instigado de ŝanĝiĝoj ne estas per se revolucia; ankaŭ ne estas reakcia aŭ konservema la intenco konservi ion. Ĉio dependas de la aferoj, kiujn oni volas ŝanĝi, kaj de la aferoj, kiujn oni intencas konservi. En ambaŭ okazoj la kerna punkto estas en la bezonoj de la plej malriĉaj homoj („kun la malriĉa homaro mi volas disdividi mian sorton”, skribis Martí); nur rilate al ili oni estas aŭ ne estas revoluciulo. La stato de la revoluciulo ne estas mezurata per la uzataj metodoj, nek per la intencoj pri ŝanĝoj; lin oni povas klasifiki en du ecoj: li pritraktas la radikon de la problemoj (li estas radikala) kaj sentas kiel rektan ofendon la maljustecon, kie ajn ĝi okazas. Sed mi avertas la burĝajn akademianojn (surdaj, blindaj kaj mutaj antaŭ la vero): en la 20-a jarcento definitive malsukcesis la kapitalismo. Tiuj, kiuj ŝatas la statistikaĵojn devas tion scii: 1 % de la monda loĝantaro havas tiom da mono kiel la alia 99 % (laŭ datenoj de la neregistara organizaĵo Oxfam diskonigitaj de BBC). Laŭ RTVE, kiun oni ne suspektas nefidinda, 1 % de la hispanoj havas tiom da riĉaĵoj kiel la alia 88 %, kio signifas, ke 466.000 homoj posedas tiom multe kiom 37,7 milionoj da civitanoj.

Kelkaj aŭtoroj, kiuj de supozata modereco ŝatas la ideon „kunfandi” la du sistemojn, nome, reveni al la kapitalismo, cinikece asertas, ke ili konservos la socialajn atingojn kaj la nacian suverenecon, kvankam ili scias – certe ili tion scias, kaj tiuj, kiuj ne scias estas stultuloj – ke en la estonteco ambaŭ aferoj perdiĝos, pro tio ili postulas „profundigi” la ŝanĝiĝojn. Ni scias la gravecon por ili de la verbo profundigi. Pro tio, en mia intervjuo kun Cubadebate mi insistis pri la bezono malkaŝi la direkton de ĉiu diskurso, ne surbaze de la pozicio, kiun ĉiu atribuas al si, sed surbaze de simpla demando, kiun Lenin efike uzis: Al kiu la ŝanĝiĝoj utilas? Por la kubaj revoluciuloj la vorto ŝanĝiĝo implicas, ke la socialismo perfektiĝos; por la kontraŭrevoluciuloj ĝi signifas, ke la socialismo dispeciĝos, ke ĝi evoluos al la malo. Ĉi tiu ne estas teoria diskuto fremda al la interesoj de la popolo: ĉiuj malfacilaĵoj, eraroj, kiujn ni hodiaŭ suferas jes aŭ ne havos solvon depende de la venko aŭ malvenko de la kuba socialismo. Pro tio, sen subtaksi la (konfliktajn) kontraŭdirojn estigatajn de la elementoj de kapitalismo kaj socialismo en Kubo, kiel en iu ajn alia loko, la kernaj demandoj estas: Je kiu el la du sistemoj la ŝanĝiĝoj submetiĝas? Je kiu ili utilas? Kien ni volas iri?

La Konceptado de la Modelo, pridiskutita kaj aprobita de dek-miloj da kubanoj en aŭtente demokratiaj kunsidoj, kiuj kolektis kaj klasifikis ĉiun opiniojn, kaj en la Nacia Parlamento, kun la amendoj rezultintaj el tiuj debatoj, diras en la unua ĉapitro:

„[Tiu ĉi dokumento] (…) estas gvidilo por evolui al la kompleta realiĝo de la Vido de la Nacio: sendependa, suverena, socialisma, demokratia, prospera kaj daŭrigebla per la Nacia Plano de Ekonomia kaj Socia Progreso kaj aliaj agoj.

La strategiaj celoj de la aktualigo de la Modelo estas: garantii la nerenversecon kaj daŭrigeblon de nia socialismo firmigante ĝiajn bazajn principojn, al ekonomian progreson kaj la egalecan altigon de la nivelo kaj kvalito de la vivo. Tio okazos en kongruo kun la necesa kreado de la etikaj kaj politikaj valoroj kontraŭ la egoismo, la individuismo kaj la senpropriga kaj preda konsumismo.

Kompreneble, la interagado kaj interbatalo de kapitalismaj kaj socialismaj elementoj en la mondo, kie ni loĝas, estas realo de multaj flankoj. De unu flanko la kapitalismo en sia milito por la supervivado enkondukis iujn meĥanismojn kaj socialismajn vidpunktojn kun flanka karaktero: la batalojn de sindikatoj, de sekso, la kontraŭkoloniismajn venkojn, la revoluciojn de la 20-a jarcento, la ekziston de spertoj sukcesaj aŭ ne, pri socialisma konstruado; ili enkondukis elementojn de sociala justeco ĉefe en la plej riĉaj landoj. Ni ne faru la eraron atribui al la kapitalismo – en ties versio de socia komforto en landoj, kiuj estis fruktuzantoj de la kolonia kaj novkolonia sistemo ĉu ili jes aŭ ne havis koloniojn, kaj de maljusta internacia labordivido aŭ simple de ĝiaj laboratingoj – la ĝermojn de la nova socio (mi libere uzas bildon de Lenino) kreitajn de la rezistemo kontraŭ la kapitalismo. La kapitalismo, kiel sistemo, estas la sama en ĉiuj landoj. Kial ni prenas kiel ekzemplon la nordajn landojn, kaj ne tiujn de la sudo, kiuj suferadas historion da perfortaj forprenadoj similan al la nia, kaj tiuj landoj estas, krome, la plimulto? Kial la kapitalismo en Kubo – se temas nur pri kopiado de sistemo – faros la insulon Svedujo, Svislando aŭ Unuiĝinta Reĝlando, kaj ne Honduro aŭ Haitio? Sed en Svedujo, indas diri, estas elementoj de la nova ordo soci-ekonomia, por kiu ni batalas, kiuj iel kontraŭstaras tiun tie ekzistantan.

Do, la kontraŭstaro al la kapitalismo okazas laŭ diversaj vojoj samtempe. Kiam la latinamerikaj landoj, ekzemple, alprenas komunan pozicion, kiu opozicias la imperiisman entrudon aŭ rehavas la nacian suverenecon – kiu povas esti defendata nur kiel regiona valoro – preter iliaj punktaj kialoj, ili batas la sistemon. Se iu sektoro de la argentina aŭ de la brazila burĝaro decidas restarigi siajn interesojn kaj alfronti la ekonomian kaj politikan hegemonion de la imperiismo la bato ne estas duflanka, ĝi estas simetria. Ĉiu bato al la imperiismo estas bato al la kapitalismo. La plej radikalaj sektoroj de tiuj landoj foje ne kaptas, ke tiu burĝa registaro estas sekvanto de „la nova afero naskiĝanta”. La imperiismo, male, se tion kaptas, militas kontraŭ ĝi.

Aliflanke, la socialisma kulturo (kontraŭkapitalisma) ekzistas kiel kontraŭkulturo eĉ en la landoj kun revoluciaj registaroj, ankaŭ en tiuj, kie la transformiĝoj estis pli radikalaj, ĉar la kulturo de la kapitalismo (mi parolas pri ĝiaj vivstiloj, ĝiaj konceptoj de sukceso kaj feliĉo) estas hegemonia. La materiala bazo subtenanta la novan kulturon estas ankoraŭ malforta, rezistema; ĝi havas limojn. Sekvanto estanta eĉ ĉefrolanto de la revolucio povas esti ŝatanto ankaŭ de la realitys shows de Miamo aŭ reproduktanto de la kulturo de la posedo, nome, de la kapitalismo; li povas labori la tutan semajnon por la firmiĝo de la revolucia registaro, kaj reprodukti en sia privata vivo, en siaj plej intimaj revoj la valorojn de la kontraŭa reĝimo.

Ĉar en la kapitalismo la venko nepre ligiĝas al la mono sen teni en konsidero ties originon, kaj la persona laborpenado ne ofte kondukas al la promesita sukceso, la sistemo disponigas malgrandajn eblojn fremdajn al la sociala kontribuo de la individuo: la heredaĵon, ĉiutipajn ludojn, geedziĝon pro konveno kaj por la virino kaj por la viro, la delikatan ŝteladon aŭ per armilo (kondiĉe, ke la aŭtoro sukcesas eviti la justecon). La sportmerkato fariĝas irinda vojo por la malriĉuloj. Neniu alia klasika prezento esprimas la esencon de tiu ĉi aserto, kiel tiu de Cenicienta: rakonto bildigita kaj aktualigita per ĉiuj eblaj manieroj. La koruptado estas subprodukto de la kapitalismo. Se la origino de la mono ne estas grava, kaj ties posedo establas la mezuron de sociala sukceso aŭ malsukceso de la individuo, la fraŭdaj vojoj estas rimedoj tolerataj. Diri, ke ankaŭ la socialismo estigas burokratismon kaj koruptadon signifas rekoni, ke estas partoj de kapitalismo en sia interno.

Kion supozigas la normaligo de rilatoj kun Usono?

Estas dirite, ke tiuj, kiuj opozicias la centrismajn maskojn konsistigas firman grupon kontraŭ la normaligo de rilatoj inter Usono kaj Kubo. Tio estas ekster la realo. Tio estas ideo reproduktanta la skemon, kiu donas falsan egalecon al la supozataj ekstremoj de Florido kaj Havano: ĉar la florida ekstremo povus eble ligiĝi al la terorismo kaj la kontraŭkuba politikumado, nome, al la porimperiisma servuteco, al kiu ligiĝas tiu de Havano? Al la defendo de la socialisma patrujo? Neniu kuba revoluciulo vojaĝis per rapidboatoj por pafadi floridajn komunumojn, kaj ankaŭ ne metis – aŭ pagis iun por tion fari – bombojn en industriejoj aŭ distrejoj en Miamo. Tiu ankaŭ ne bruligis usonajn flagojn. Sed ekzistas tria grava elemento: la imperiismo de tiu lando. Jam malfamiĝinta kontraŭrevolucia blogo antaŭ kelkaj jaroj publikigis klarigan artikolon de Castillón:

„Malmultaj homoj pli multe batalas por la landoj, kien ili transloĝiĝis, ol la enmigrintoj. La usona historio estas plena de ekzemploj […] Posada Carriles estis usona soldato en milita tempo, kaj tio donas al li la rajton resti en Usono. Kvankam li batalis en alitipa kampo, li ne estas malsama disde ĉiuj aliaj soldatoj. Kvankam ni forgesis kaj metis ĝin en tiun skatolon da ĝenaj memoraĵoj, la Malvarma Milito estis reala milito, kie partoprenis multaj ekzilitoj kontraŭ la registaroj gvidantaj iliajn landojn.

Ĝuste ĉi tie aperas la aŭtonomiismaj kaj aneksismaj detaloj. Ambaŭ 19-jarcentaj projektoj, kiuj ne komprenas la nacian progreson sen la dominanta ĉeesto de eksterlanda potenco, estas en ligo kun la nuntempa reformismo, ĉu tion jes aŭ ne ŝatas López Levy. Evidente, ne ekzistas kongruo inter la humilaĉa ekstremismo kaj la radikala defendo de la nacia suvereneco. Permesu al mi mallonge citi min: „Kion signifas esti ekstremisto? – diris la artikolo „La ebla patrujo” –kiuj estas la ekstremoj de la nacia debato? La kubaj revoluciuloj konsideras, ke ekstremisto estas tiu, kiu senpripense alprenas sloganojn kaj frazojn, kies koncepton li ignoras aŭ ne komprenas, kaj li estas do nekapabla analizi tion, kio estas aŭ ne estas esenca. La ekstremismo kondukas al la dogmismo kaj al la duobla moralo. (...) Sed ĝi havas neniun ligon kun la radikala vido – kiu troviĝas en la radikoj – kaj kun la revolucia vidpunkto fronte al la realo”.

La kubaj revoluciuloj (mi apartenas al neniu grupo) emas al „normalaj” rilatoj inter bonedukitaj najbaroj; tamen, la plej danĝera parto de tiu supozo atribuata al ni estas, ke ĝi elmontras tion, kion kelkaj homoj konsideras normaligo. Estas jam sciate, ke la restarto de la diplomatiaj rilatoj estas la unua paŝo, kaj ke la normaligo, kian Kubo planas, implicas la absolutan ĉesigon de la ekonomia, komerca kaj financa embargo, la redonon de [la spaco de -ndlt] la milittrejnejo en Guantanamo, kaj la ĉesigon de la malstabiligaj agadoj en la lando. Tamen, López Levy estas aŭdaca kaj – mi ne povas eviti la vorton – cinika, kiam li skribas:

„Ĉar ni donas prioritaton al la interesoj pri ekonomia progreso kaj komforto de la kuba popolo, samkiel al la neokazigo de milito kun Usono, kiu povas esti detrua por Kubo, ne ekzistas duboj, ke la „centrismemuloj” havas vidpunktojn malsamajn disde tiuj de Iroel Sánchez kaj Enrique Ubieta pri la celataj rilatoj kun Usono. Pli preferindas malŝtreĉiga politiko, eĉ de maltrankviligaj agoj kun hegemoniaj trajtoj, ol strategio de imperia entrudo kaj rekta monsubtenado al opoziciantoj. (…) Tiu ĉi malŝtreĉiga etoso ebligas ankaŭ evolui koncerne al reformoj celantaj merkato-ekonomion kaj diversecon en la politiko, kun ligoj al pozicioj kiel la niaj, ĉar Kubo havus pli grandan interagadon kun mondo pli favora al tiu direkto.”

Tiel, preskaŭ en la fino de sia artikolo la socialdemokrato López Levy klare deklaras sian subtenon al la obameca projekto ĉesigi la embargon pro ties neefikeco – laŭ politikaj vidpunktoj – kaj ne pro malmorala kaj krima trajtoj, kaj anstataŭigi ĝin per alia politiko same entruda, sed malpli alfronta, kiu establos en Kubo la kapitalismon (kaj la submetiĝon al Vaŝingtono). Ni akceptas la defion – ni kredas, ke tiu ĉi malgranda Davido scipovas venki Goliaton en la kampo de la ideoj – kvankam la artikolisto scias, pli pro maljuneco ol pro diableco, ke temas pri ne intensa milito kun monsubtenado de malstabiligaj projektoj sen alfrontaj trajtoj, kiel Cuba Posible. Tamen, ĉu ili ricevas pagon aŭ ne, kiuj klopodos redoni al Kubo pasintecon de duonkoloniisma kapitalismo, ili estas miaj malamikoj. Mi ne kredas je la centrismoj; neniu, eĉ ne ili mem kredas, ke eblas „resti en la centro”.


Notoj:

(1) La debato en la socialaj retejoj malproksimiĝas de la debato. Ĝi estas la festo de la miroj, kiam ĉi foje aperas grupo. La „saĝulo” Pedro Monreal skribis preskaŭ traktaton por redoni gravecon al la statistikaĵoj – Julio Carranza, antaŭ aŭ post li, insistas pri tio – surbaze de primitivan kaj/aŭ tendenca legado de mia intervjuo. Ili restas ĉe la enirejo, sen eniri. Domingo Amuchástegui kulpigas min pri ĉiuj devojiĝoj de la revolucia spirito okazintaj de post mia tria vivojaro kaj eĉ antaŭ tiu tempo. Tamen, kelkaj el la ĉefrolantoj de tiuj devojiĝoj, cenzuristoj kaj ŝatantoj de gvidlibroj skribas longajn tekstojn pri la fleksebleco de la pensado kaj la dialektiko. Haroldo Dilla, kiu estas forpelita de la dominika politikumado pro sia troa oportunismo proponas, ke oni forpelu min de la politika debato pri la kuba revolucio.

elhispanigita de Norberto Díaz Guevara
fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/2017/07/18/las-falacias-en-su-centro/