Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
22-apr-2022
vlutermano

Socialismo en Kubo, ĉu disputebla eblo?

de Ricardo Ronquillo

La 16-an de Aprilo 2022

La ĉiujara kunveno de kuba reprezentantaro en la historia stratangulo de la stratoj 23 kaj 12 en Havano ne estas simpla omaĝa festo en ĉiu 16-a de Aprilo.

La decido apogi la socialisman karakteron de la revolucio – akceptita en fervora etoso antaŭ la atako al Playa Girón [1] en 1961 – markas la politikan, ekonomian kaj socian karakteron de Kubo kaj ankaŭ ĝian estontecon.

Nur la granda patrujama, digna, justa, libereca kaj esperplena mistiko, kiun la revolucio vekis en tre mallonga tempo, faris la miraklon de la alvoko, en cirkonstanco de la kreskanta kontraŭkomunismo de la Malvarma Milito, kiu jam tiam klopodis rompi la unuecon de la revoluciaj fortoj venkintaj en januaro 1959.

Se estis tiel, ke la sangoverŝa diktaturo de Fulgencio Batista [2] – kies fuŝojn kaj krimojn kelkaj emas purigi nun – impulsis la kaŭzojn de la revolucio, kiujn la imperiistoj pligravigis per siaj blindeco kaj superpotenco, la socialisma vojo alprenita kun tia grandega kaj firma entuziasmo markis la celatan horizonton.

La frua revolucia justeca agado, kiu nur en historiaj sekundoj pravigis jarcentojn da batalado, instigis la flamon de la firmeca pensado de la plej elstaraj gvidantoj – ĉefe de Fidel – en la popolo. La socialismo enhavis la ideojn, kiujn pri la bono esprimis la kuba apostolo José Martí [3], kiu estas nepra referenco en la nacia politika idearo.

Pli ol 60 jarojn poste la socialismo en Kubo enhavas la samon, sed estus naivece ignori, ke la cirkonstancoj ne estas la samaj. La socialisma idearo suferis siajn proprajn problemojn, kaj ankaŭ la insistan klopodon de la transnacia kapitalismo devojigi la spertojn, kie ajn la socialismo estas elektita.

Fidel Castro Ruz, historia gvidinto de la revolucio kaj inspirinto de la decido farita la 16an de aprilo, agnoskis – en sia parolado de la 17-a de novembro 2005, en la ĉefhalo de la Universitato de Havano – ke la plej grava eraro, el la multaj faritaj de ni, estis kredi, ke iu sciis pri socialismo, aŭ ke iu sciis kiel konstrui la socialismon.

Tiu ideo de Fidel poste puŝis lian fraton Raúl Castro Ruz konsideri, ke kvankam ni posedas la marksimo-leninisman teorion – kie estas science pruvata la praktikebleco de la socialismo – kaj la praktikajn spertojn pri ĝia konstruado en aliaj landoj, la konstruado de nova socio en la ekonomia kampo estas, en lia opinio, vojo al nekonataĵo.

En decembro de 2010, en sia parolado ĉe la parlamento li emfazis, ke la konstruado de la socialismo devas preni en konsideron la trajtojn de ĉiu lando, kaj tiun historian lecionon ni tre bone lernis. „Ni pensas kopii el neniu”, li insistis, „ĉar multajn problemojn ni ekhavis pro kopiado kaj krome, ni tre ofte malbone kopiis ...”.

Ne estas hazardo, ke kelkaj analizistoj situas en la jaro 2007 – kiam Raúl alprenis la ĉefajn publikajn respondecojn en la lando – la komencon de la serĉado de nova ekonomio-socia modelo kun socialisma karaktero, kies bazo estas en la Konceptado [4] pridebatita en pluraj forumoj kaj aprobita jarojn poste, kun alĝustigoj. En la klopodo modernigi la modelon estis aprobita ankaŭ nova konstitucio.

La referenduma akcepto de la dua konstitucio aprobita dum la revolucio – kun 86,85 % de jesaj voĉoj – pruvis, ke la socialismo en Kubo havas grandan popolan bazon malgraŭ la klopodo malprestiĝigi kaj rompi ĝin.

Kaj la Konceptado kaj la renovigita leĝaro montras, kiel ni diris en aliaj momentoj, ke en Kubo okazas dua restrukturigo – certe la plej drameca – de la socia taskaro de la revolucio en la socialisma periodo, kun unikaj avantaĝoj kaj instigoj, kvankam ankaŭ kun notindaj kostoj, kiujn ni devas malgrandigi.

Se estas tiel, ke per la unua Konstitucio post 1959 – la de 1976 – oni rompis la burĝan potencon en la lando kaj ekiris la vojon de konstruado de socialista socio, kiu reprenis kaj aktualigis la aspirojn de libereca patrujo havanta socian justecon – kun ĉiuj kaj por la bono de ĉiuj, kiel asertis José Martí –, per la konstitucio de la 24-a de februaro 2019 oni celas superi la modelon de la socialismo de la 20-a jarcento, kiu funkciis en Kubo dum longa tempo, kvankam ĝi estis koroda kaj senefika, kiel pruvis ĝia disfalo en Sovetunio kaj Orienta Eŭropo.

Ni serĉadas la manieron superi tiun modelon en la malfacilaj cirkonstancoj de multflanka krizo prigravigita de la sekvoj de COVID-19 kaj la pli ol 240 rimedoj, kiuj igas pli kruela kaj perforta la embargon fare de Usono.

De tiu cirkonstancaro cinike profitas la gazetaro de la seniluziiĝo – ankaŭ de niaj eraroj, internaj melemo, malrapideco kaj neefikeco – por kiel eble plej rapide seniluziigi la apogantojn de la nacieco kaj la modelo de socialisma progreso en Kubo.

Pro tio hodiaŭ ne sufiĉas rezisti kun tenaca fiereco, kiel ni faris dum tiom da jaroj antaŭe. Al la lando – kiun ili klopodas bildigi malvenkinta – ne sufiĉas heroe rezisti, sed kreive rezisti, kiel ni faris por alfronti la pademion. Oni devas ekfunkciigi la landon de la ebloj, de la ŝancoj kaj de la instigoj; la landon de la partopreno, de la „plursuvereneco” – kiu estas necesa krom la politiko –, de la kreskanta prospero, kiel prezentiĝas en la nova modelo.

Kvankam pasis jam 61 jaroj kaj ŝanĝiĝis la cirkonstancoj kaj la problemoj, ni plu bezonas la forton, emon kaj esperon de tiu inaŭgura 16-a de aprilo de 1961.

1. Kontraŭrevolucia grupo armita, trejnita kaj transportita de Usono alvenis al la sudo de la provinco Matanzas, Kubo, en la frumateno de la 17-a de aprilo 1961.

2. Fulgencio Batista y Zaldívar (1901-1973). Kuba militisto kaj politikisto. Li estis prezidanto de Kubo en du okazoj: 1940-1944 kaj 1952-1959. En la dua periodo li estris tiranecan registaron post la puĉo okazinta la 10-an de marto 1952.

3. José Julián Martí Pérez (1853- 1895). Kuba Nacia Heroo. Li havis firmajn principojn, latinamerikan kaj internaciisman sintenon. Li multon verkis pri tre diversaj temoj.

4. Konceptado de la kuba ekonomia kaj socia modelo de socialisma progreso.

Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara el:

http://www.cubadebate.cu/opinion/2022/04/16/socialismo-en-cuba-opcion-en-disputa/2022 abr 18

 

Jen la originala hispanlingva teksto:
 

Socialismo en Cuba, ¿opción en disputa?

 

Por: Ricardo Ronquillo

16 abril 2022

 

 

No es simple rito celebrativo el regreso anual de una representación de los cubanos a la esquina histórica de 23 y 12, en La Habana, cada 16 de abril.

 

La decisión de apoyar el carácter socialista de la Revolución, acogida en medio del fervor previo a la invasión de Playa Girón, en 1961, marca la naturaleza política, económica y social de Cuba, así como su destino en el porvenir.

 

Solo la enorme mística patriótica, dignificante, justiciera, libertaria y esperanzadora que la Revolución despertó en tiempo relampagueante hizo el milagro de aquella aclamación, en momentos del anticomunismo rampante de la Guerra Fría, que ya intentaba carcomer la unidad de las fuerzas revolucionarias triunfantes en enero de 1959.

 

Si la dictadura sangrienta de Fulgencio Batista —cuyos desmanes y crímenes ahora algunos pretenden lavar— había precipitado las causas de la Revolución, y el imperialismo las acentuó con su ceguera y prepotencia, la opción socialista, acogida con tan estremecedor y contundente entusiasmo, había puesto el horizonte.

 

La temprana obra de justicia revolucionaria, que reivindicaba en segundos históricos siglos de lucha, estimuló que el pensamiento radical de los más connotados representantes del liderazgo, especialmente de Fidel, prendiera en el pueblo. El socialismo encarnaba la idea del bien del Apóstol cubano, referente esencial en el ideal político nacional.

 

Más de 60 años después el socialismo en Cuba encarna lo mismo, pero sería cuando menos ingenuo desconocer que no son iguales las circunstancias. El ideal socialista ha sufrido sus muy particulares viacrucis, junto al persistente intento del capitalismo transnacional por descarrilar sus experiencias en cualquier parte del mundo donde se adoptó como elección.

 

El mismo Fidel Castro Ruz, líder histórico de la Revolución e inspirador de la decisión de aquel 16 de abril fundacional, reconocería, en su aldabonazo del 17 de noviembre de 2005, en el Aula Magna de la Universidad de La Habana, que entre los muchos errores que hemos cometido todos, el más importante error era creer que alguien sabía de socialismo, o que alguien sabía de cómo se construye el socialismo.

 

Esa idea de Fidel llevaría después a su hermano de luchas e ideales, Raúl Castro Ruz, a considerar que aunque hemos contado con el legado teórico marxista leninista, donde científicamente está demostrada la factibilidad del socialismo y la experiencia práctica de los intentos de su construcción en otros países, la edificación de la nueva sociedad en el orden económico es —en su opinión— un trayecto hacia lo ignoto.

 

Al intervenir ante la Asamblea Nacional, en diciembre de 2010, enfatizó que la construcción del socialismo debe realizarse en correspondencia con las peculiaridades de cada país, una lección histórica que hemos aprendido muy bien, enfatizó entonces. No pensamos volver a copiar de nadie, insistió, porque bastantes problemas nos trajeron hacerlo y porque, además, muchas veces copiamos mal…

 

No por casualidad, algunos estudiosos ubican en el año 2007, con el ascenso de Raúl a las principales responsabilidades públicas del país, el inicio de la búsqueda de un nuevo modelo económico-social de carácter socialista, que encontraría su base en la Conceptualización, discutida en amplios foros, y aprobada años después, y seguida por readecuaciones. Como parte del empeño de modernizar el modelo se aprobó también una nueva Constitución de la República.

 

Que la segunda de nuestras cartas magnas en Revolución fuera ratificada en referéndum popular con el 86,85 por ciento de los votos muestra que la opción socialista cuenta con una amplia base popular pese al intento por demeritarla y desmontarla.

 

Tanto la Conceptualización como la Ley de leyes renovada develan, como hemos subrayado en otros momentos, que Cuba está asistiendo a la segunda reconfiguración, y seguramente la más dramática, del contrato social de la Revolución en el período socialista, con beneficios e incentivos singulares, aunque también con costos que no debemos subestimar y que es preciso atenuar.

 

Si con la primera Constitución después de 1959, la de 1976, se desmontaba el orden burgués en el país para iniciar el camino de la construcción de una sociedad socialista, que reivindicaba y temporizaba las aspiraciones de una patria en libertad y con justicia social, con todos y para el bien de todos, como postuló José Martí, con la del 24 de febrero de 2019 se apunta a superar el modelo de socialismo del siglo XX que, aunque corrosivo y deficiente como evidenció su derrumbe en la URSS y Europa del Este, resultó funcional para Cuba durante una larga etapa.

 

Ese modelo lo estamos buscando superar en las duras condiciones de una crisis combinada, agravada por las secuelas de la COVID-19 y las más de 240 medidas que hacen más criminal y abusivo el cerco de Estados Unidos.

 

Dicho escenario es el que aprovechan, cínicamente, las maquilas comunicacionales de la decepción, junto a nuestros errores, insensibilidades, lentitudes e ineficacias internas, para restarles adeptos, a marcha forzada, a los defensores de la institucionalidad y el modelo de desarrollo socialista en Cuba.

 

Por ello no basta resistir hoy, con orgullo numantino, como durante tantos años. Al país de los fracasos que buscan prefigurarnos no alcanza con oponerle el de la resistencia heroica, sino el de la resistencia creativa, como lo hicimos para enfrentar la pandemia del coronavirus… Hay que poner a funcionar el país de las posibilidades, el de las oportunidades y los incentivos, el de la participación, el de la «plurisoberanía» —necesaria más allá de lo político—, el de la prosperidad creciente, como está en el nuevo diseño del modelo…

 

Aunque pasaron 61 años, cambiaron los tiempos y las tempestades, seguimos necesitando la fuerza, la disposición y la esperanza de aquel 16 de abril inaugural.

http://www.cubadebate.cu/opinion/2022/04/16/socialismo-en-cuba-opcion-en-disputa/

2022 abr 18