Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
30-jun-2017
yura

Kiso de la morto

Sergio Alejandro Gómez


Prezidanto Donald Trump kisas kaj donas la parolvicon al la kontraŭrevoluciulino Cary Roque.
Malsupre, Cary Roque kun la teroristo Luis Posada Carriles.

Prezidanto Donald Trump, eble sen scii tion, pasintvendrede metis sin en grandan danĝeron en Miamo. Inter trompistoj kaj fiaj deliktuloj, en la publiko aŭskultanta lian anoncitan ŝanĝon de la politiko pri Kubo, troviĝis kelkaj el la plej famaj teroristoj de ĉi tiu hemisfero, kiuj ĝuas la privilegion esti liberaj kaj subtenataj de la usona registaro, ĉar ili laboris laŭ la ordonoj de la Centra Oficejo de Esplorado (COE).

La prezidanto salutis kaj laŭdis la vivon kaj agadon de figuroj, kiuj murdis centojn da senkulpuloj, kaj tio estas malhonestaĵo ne nur kontraŭ la kuba popolo, sed ankaŭ kontraŭ ĉiuj viktimoj de la internacia terorismo.

La supra foto montras la momenton, kiam Trump salutas kaj donas la parolvicon al Cary Roque, post rakonti draman historion pri la maniero, kiel ŝi estis senkiale enkarcerigita komence de la revolucio.

La vero estas, ke Roque estis kondamnita en 1961 je 20 jaroj da mallibereco (el kiuj ŝi restis en karcero nur 16) pro sabotoj kaj helpado al la krimulaj grupoj da ribelantoj, kiuj agadis en pluraj regionoj de la kuba teritorio.

Roque estis membro de teroristaj grupoj kiel Movado de Revolucia Rekuperado, organizita kaj monsubtenata de COE; tiu grupo faris mortigajn atakojn kontraŭ ne armeaj konstruoj kaj ordinaraj civitanoj en la unuaj jaroj de la revolucio.

En Miamo ŝi estis daŭre rilatiĝinta al figuroj kiel Orlando Gutiérrez Boronat, membro de la Kuba Demokratia Direkcio, fakulo pri la maniero havi monon de la COE kaj la Usona Agentejo por la Internacia Evoluo (UAIE), kaj uzi ĝin por malstabiligaj agadoj en Kubo.

La alia foto pruvas la rilatojn kun Luis Posada Carriles, kiu ­­­­– Trump malprobable ne scias tion – estas la teroristo numero unu en la okcidenta hemisfero, kaj li senpune promenas en Miamo kvankam li konfesis al New York Times sian rilaton kun pluraj atakoj al kubaj hoteloj en 1997, kiuj kaŭzis la morton de la juna italo Fabio Di Celmo [(1965-1997). Itala juna turisto mortinta en la havana hotelo Copacabana, kiam la 4-an de septembro 1997 eksplodis tie bombo pro ordono de Luis Posada Carriles. N. de la T.].

Multon antaŭ ol la atako al la Ĝemelaj Turoj en Novjorko, kio estigis krucmiliton en Usono kaj metis la temon terorismo en la centron de la internacia politiko, Posada eksplodigis flugantan kuban aviadilon, per kio li mortigis 73 homojn en 1976.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez Parrilla postulis al la usona registaro konfirmi aŭ malkonfirmi la fakton, ĉu la prezidanto estis helpata aŭ ne de teroristoj. Ni ankoraŭ atendas la respondon.


esperantigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: gazeto Granma, la 21-an de junio 2017