Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
04-aŭg-2017
yura

La tria vojo aŭ politika centrismo en Kubo

Elier Ramírez Cañedo

La 30-an de majo 2017

De antaŭ kelka tempo ekzistas en Kubo, ĉefe en la ciferecaj gazetoj, la ideo pri „politika centrismo“ en la hodiaŭa Kubo, kiel unu el la strategioj de Usono por renversi la kuban socialismon, pro la grandaj malvenkoj kaj la malprestiĝo de la tiel nomata „kuba kontraŭrevolucio“.

Unu el la dokumentoj malkaŝitaj de Wikileaks en 2010 montris, ke Jonathan Farrar, tiama ĉefo de la Diplomata Oficejo de Vaŝingtono en Havano, la 15-an de aprilo 2009 informis la Ŝtat-Oficejon, ke tiu „opozicio“ vere ne konis la kuban realon; ĝi havis neniun influon sur la junuloj, kaj ĝi estis pli zorgema pri la mono ol pri la vastigo de siaj programoj en la socio.

La politika centrismo origine estas koncepto kun geometria radiko: la punkto egaldistanca de ĉiuj ekstremoj. Supoze tio estas politika pozicio, kiu troviĝas inter la maldekstrularo kaj la dekstrularo, inter la socialismo kaj la kapitalismo; tria vojo, kiu „akordigas la plej bonajn ideojn“ de la ekstremoj, kiuj vivigas ĝin, kaj kie regas la modereco fronte al iu ajn radikalismo.

Lenin nomis tiun pozicion „perfida utopiismo rezultinta el la burĝa reformismo“. Estas vere, ke la tiel nomataj triaj vojoj aŭ centrismoj neniam estis revoluciaj ebloj, sed strategioj por establi, savi, refari, modernigi aŭ restaŭri la kapitalismon.

Kiam oni laŭdegas la moderecon kontraŭ la kuba revolucia radikalismo – kiu estas irado al la radiko, neniel ligita al ekstremismo, kiu estas alia afero – mi neeviteble trovas certan analogecon inter tiu centrismo, kiun hodiaŭ oni klopodas establi en Kubo, kaj la 19-jarcenta aŭtonomiismo.

La aŭtonomiismo kiel politika emo aperis en la unua duono de la 19-a jarcento, sed ĝi estiĝis politika partio jam en 1878, kiel unu el la sekvoj de la revolucio de 1868. Ĝi estis emo historie kunekzistanta kun la sendependismo, la integrismo kaj la aneksismo. Ĝi estis la kerna emo de la modereco, de la progreso, malamiko de la kubaj radikalaj sendependistoj. Ili alprenis pozicion same „egaldistancan“ inter la integrismo – la defendo de la status quo – kaj la sendependeco, sen en tiklaj momentoj ili kuniĝis al la integrismo por bari kaj ataki la revolucion, kiun ili konsideris la plej malbona afero.

Kelkaj famaj figuroj de la aŭtonomiismo fakte alprenis la aneksismajn ideojn, kiam okazis la usona interveno–okupado en Kubo. Ĝiaj ĉefaj pioniroj elstaris pro siaj intelektaj kapabloj; ili estis grandaj oratoroj, sed kun elita pensado esence burĝa, kaj pro tio ili neniam povis allogi la kubanojn. En tiu momento la kuba popolo ne bezonis laboratoriajn ideojn, kaj pro tio – kiam okazis la nova sendependisma agado en 1895 – la aŭtonomiisma partio ne trovis lokon en la nova nacia realo.

La aŭtonomiismo defendis moderecon kaj malinkluzivan naciismon de la grandaj plimultoj, kies ĉefaj aspiroj ne estis rompi la ligon kun la “hispana patrujo“, sed modernigi siajn dominadon en la insulo; ne senkiale la kuba patruja avangardo gvidata de José Martí [José Julián Martí y Pérez (1853-1895), kubano de universala penso, kiu fariĝis la plej granda hispanamerika politika pensulo. -ndlt] tiom kontraŭbatalis la ideojn. La 31–an de januaro 1893, en unu el siaj eksterordinaraj paroladoj Martí diris: „... estis la unika okazo, ke tiuj proklamantaj la politikan dogmecon de la evoluo estis simplaj malprogresemuloj, kiuj aplikis por popolo formiĝinta en la revolucio la solvojn elpensitajn antaŭ ol tiu revolucio okazis ...“.

Tamen, la ideo subteni en Kubo trian forton – moderan, centrisman aŭ triavojan ­– havis pli grandan forton en la ekstera politiko de Usono en la fino de la 1950-aj jaroj, kun la celo eviti, ke la movado 26-a de Julio atingos la povon; tio fariĝis obsedo de la registaro de Eisenhower en la lastaj monatoj de la jaro 1958. Tiu ĉi tendenco devis esti egaldistanca inter Batista [Fulgencio Batista y Zaldívar, Kuba militisto kaj politikisto, prezidanto de la Respubliko en du periodoj: 1940-1944 kaj 1952-1958. -ndlt] kaj Fidel Castro, kaj ĝia evoluo estis instigata kaj en la militisma kaj en la politika spaco. La loka sidejo de la Centra Oficejo de Esplorado (COE) en Havano estis la unua, kiu konsideris tiun ĉi ideon, kaj poste ĝi estis la ĉefa aganto.

Tion konfirmas la oficiro David Atlee Philips en sia aŭtobiografia libro The Night Watch, kiam li asertas, ke en unu el la malmultaj oftaj kunsidoj James Noel – tiama ĉefo de la loka COE-sidejo en la kuba ĉefurbo – informis lin pri lia rekomendo al la usona registaro diskrete patronadi la agadon de tria politika forto en Kubo, „grupo inter Castro kaj la maldekstrularo, kaj Batista ĉe la dekstrularo (...)”.

En februaro 1958 aliĝis al la 2-a Nacia Fronto de la montaro Escambray, gvidata de Eloy Gutiérrez Menoyo, la usona sekreteca agento William Morgan, kiu havis la taskon fariĝi la vicĉefo de tiu gerilo; tion li atingis en mallonga tempo samkiel la rangon de komandanto. Morgan ne estis la sola agento aktivigita de Usono en tiu regiono kun la intenco instigi trian gerilan forton, kiu iam povos alfronti kaj venki la fortojn gvidatajn de Fidel Castro en Sierra Maestra.

Ankaŭ Usono engaĝiĝis en aliajn komplotojn, kie oni konsideris plurajn figurojn, kiuj povos konsistigi politikan eblon venki la revolucion: kolonelo Ramón Barquín, Justo Carrillo, ĉefo de la Grupo Montecristi, kaj Manuel Antonio, Tony, de Varona. Jam la 23-an de decembro 1958, en kunsido de la Nacia Sekurec-Konsilantaro Eisenhower esprimis sian esperon je la kresko, fortiĝo kaj influo de „tria forto”.

La kreo de „tria forto” estis instigata ne nur de Usono, sed ankaŭ de kelkaj politikistoj. „La tria forto – diras Jorge Ibarra Guitart – estis movado de privataj civilaj institucioj, kiu reprezentante la senton de gravaj sektoroj de la burĝaro kaj la etburĝaro instigis demarŝojn pri paco kaj akordoj kun la reĝimo.

La kaŝita instiganto de ĉiuj demarŝoj estis José Miró Cardona, kiu jam kiel ano de la Societo de Amikoj de la Respubliko planis mobilizi la burĝajn instituciojn por devigi la reĝimon veni al interkonsento. Tiu ĉi estis la momento apliki tiun planon, ĉar estis favoraj cirkonstancoj: konstatinte, ke en ĉiu tago pli da revoluciaj organizaĵoj fortiĝis, la burĝaro timis pro eventuala civila milito kun aktiva partopreno de la popolo, kio povos endanĝerigi siajn politikajn kaj ekonomiajn interesojn.”

Ĉar Usono ne povis eviti la venkon de la kuba revolucio kaj la povalprenon de la fortoj de la 26-a de Julio, en la unuaj monatoj de 1959 la ĉefa celo de Vaŝingtono estis subteni kaj grupigi la figurojn, kiuj ene de la revolucia registaro estis konsiderataj „moderaj”, centrismaj, disde tiuj konsiderataj „ekstremismaj”, kaj tiel, per la dominado de tiu ĉi linio eviti, ke la revolucio evoluigos sian socialan atingon.

Kiam Fernando Martínez Heredia diras, ke en Kubo hodiaŭ ekzistas dekstrisma naciismo kun centrismaj trajtoj, kiu havas „aludeblan kulturan akumuladon”, li aludas la longan historion de tiu naciismo, kiu en la nivelo de la politikaj sintenoj havas antaŭaĵojn en la aŭtonomiismo. Dum la jaroj de la burĝa novkolonia respubliko tiu aŭtonomiismo rekonis kaj defendis la dominadon, kaj en multaj okazoj ĝi estis uzata de la usona registaro kun la celo bari, eviti aŭ atingi postrevoluciajn situaciojn, kiuj restigos la strukturojn de kapitalisma dominado en Kubo, kun pli bonaj konsentoj.

Hodiaŭ ni konstatas, ke tiu dekstrisma naciismo instigata de tiuj, kiuj sub la trompa vesto de centrismo kontraŭas nin, havas la celon senespere klopodi restaŭri la kapitalismon en Kubo. Unu plian fojon tio estos malsukcesa klopodo, ĉar la ĉefa obstaklo ĉiam alfrontata de tiu politiko estas, ke ĝiaj ideoj neniam enradikiĝas en la popolo. Tiu popolo, kiu laŭlonge de la historio plimulte sekvis la sendependisman, patriotisman, nacia-revolucian kaj kontraŭimperiisman tradicion; neniam tiun de la aŭtonomiismo, la aneksismo aŭ la dekstrisma naciismo.


elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: http://www.cubadebate.cu/opinion/2017/05/30/la-tercera-via-o-centrismo-politico-en-cuba/#.WXGGTbahc1k