Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
01-dec-2018
yura

Alfredo Kozingo

Supreniro kaj pereo
de la reala socialismo

Okaze de la 100-a datreveno
de la Oktobra Revolucio

Monda Asembleo Socia (MAS)

 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano

Embres-et-Castelmaure
Monda Asembleo Socia (MAS)

2018

 

Enhavo

Enkonduko 8

1-a ĉapitro: Teoriaj antaŭkondiĉoj 30

1. La bazaj ideoj de la marksismo 31

2. Kio estas scienca socialismo? 40

3. Du nemalhaveblaj kolonoj de la socialismo 46

4. La distribu-principo de la socialismo 53

5. Socialismo kaj komunismo 60

6. Ĉu la marksismo estas preterpasita? 70

2-a ĉapitro: La mondhistorie unua provo – La sovetsocio kiel ĝenerala modelo de la socialismo? 76

1. La principa kaj aktuala graveco de la demando 76

1. Ideologia batalo pri la signifo de la reala socialismo 76

2. Teoriaj kaj metodaj antaŭdemandoj 80

2. Antaŭkondiĉoj de la socialismo en Ruslando 88

1. Ĉu en Ruslando socialisma revolucio estis ebla? 88

2. La Oktobra Revolucio ne estis puĉo! 117

3. Ĉu la konstruado de la socialismo en Ruslando estis ebla? 131

4. Interna milito kaj imperiisma interveno kreas novan situacion 136

3. Nova orientiĝo 145

1. La serĉado de vojo al socialismo 145

2. La transira socio de la NEP 150

3. Komenco kaj kaŭzoj de la diktatora regsistemo 153

4. Stalino ricevas la potencon super la partiaparato 157

4. Ĉu en helika rapido al la socialismo en unu lando? 160

1. Kiel plu sen Lenino? 160

2. Socialismaj industrio kaj privata kampkulturo 166

3. Internpartia potencbatalo sub la slogano: Ĉu leninismo aŭ trockismo? 171

4. Ĉu kampkulturaj komercaj kooperativoj kiel vojo al socialismo? 179

5. Kritiko kaj proponoj de la Unuiĝinta Maldekstra Opozicio 183

5. La politiko de Stalino pri konstruado de la socialismo 210

1. La fiasko de la zigzaga kurso kaj la dekstra opozicio 210

2. La kolektivigado de la kampkulturo 214

3. La rapidigita industriigo 225

4. Karaktero kaj kontraŭdiroj de la politika sistemo 238

a) La ideoj de Lenino pri la ŝtato de la diktatoreco de la proletaro 238

b) La reala evoluo de la sovetŝtato 252

3-a ĉapitro: La socialismo-modelo de Stalino 279

1. La problemeco de socialismo-modelo 279

2. La unuaj ideoj de Stalino pri socialismo 283

3. Ĉu internacia socialismo aŭ socialismo en unu lando? 290

4. Aŭtarcia ekonomio kiel ekonomia bazo de la socialismo 299

5. Historiaj tempolimoj ĉe la konstruado de la socialismo 312

6. Diktatora regsistemo anstataŭ socialisma demokratio 317

7. Ideologia regado kiel spirita ligilo de la socio 335

8. Internaciaj konsekvencoj de la teorio de la socialismo en unu lando 351

4-a ĉapitro: La sovetsocio de Nikito Ĥruŝĉovo ĝis Miĥaelo Gorbaĉovo 377

1. La stalina heredaĵo 377

2. La hezitema malstalinigo de Ĥruŝĉovo kaj la transiro en la fazon de stagnado 388

3. La Breĵnev-erao: modera restalinigo 398

4. La sovetsocio en la krizo 411

5-a ĉapitro: Intera konkludo 419

1. Kio en la realo estis la sovetsocio? 419

6-a ĉapitro: La serĉado de aliaj “modeloj” de socialismo 449

1. Ĉu diversaj modeloj de socialismo eblas? 449

 

Enkonduko

Antaŭ cent jaroj la Socialisma Oktobra Revolucio en Ruslando skuis la mondon kaj malfermis novan epokon de la mondhistorio. Tio okazaĵo superis ĉiujn revoluciajn transformegojn en la ĝistiama historio de la homaro, ĉar ĉi tie temis jam ne pri anstataŭo de antagonisma klasa socio per alia kun nova reganta ekspluatista klaso. La en tiu ĉi revolucio intencita anstataŭigo de la kapitalisma socio per la socialismo malfermis al la homaro la perspektivon, per la forigo de la lasta antagonisma klas-socio baziĝanta sur la privata proprieto je la produktadrimedoj forigi entute la fendiĝon de la socio en regantajn posedantajn kaj regatajn neposedajn klasojn kaj per tio ankaŭ definitive forigi la ekspluatadon de la homo fare de la homo. Ĝuste tiu perspektivo trovis grandan eĥon ĉe la laborantaj klasoj en la tuta mondo kaj estigis entuziasmon kaj ankaŭ esperojn, dum ĉe la posedantaj regantaj posedantaj klasoj ĝi kaŭzis konsternon, akran rifuzon kaj malamon.

El la bataloj kaj konfuzaĵoj de la revolucio kaj kontraŭrevolucio, de la sanga interna milito kaj de la armea interveno de imperiismaj potencoj la revolucia sovetpotenco eliris venke. Ĝi kapablis firmigi la novan socialisman ŝtatordon kaj poste komenci la konstruadon de socialisma socio, kvankam sub eksterordinare malfacilaj kaj malfavoraj kondiĉoj. Nun la tuta mondo streĉe rigardis tiun grandegan historian eksperimenton, ĉar la unuafoja provo krei komplete novan socian ordon, por kiu ekzistis neniaj historiaj modeloj, havis ja la eksperimentan karakteron de enpenetrado en historie novan kampon. La progresoj ĉe la konstruado de la nova socio kaŭzis admiron kaj ankaŭ entuziasmon ĉe la progresemaj fortoj de la homaro, kiuj vidis en la estiĝo kaj kreskado de la nova socio de la Sovetunio la esperon de pli bona estonteco de la homara historio. Inverse ili fortigis la malamikecon de ĉiuj reakciaj fortoj de la mondo kaj kondukis al kalumniaj kampanjoj por repuŝi la influon de la estiĝanta socialismo.

La iam socialista socialdemokrataro, kiu en la Unua Mondmilito plejparte estis transirinta al la pozicio de savado de la kapitalismo, aliĝis al la ideologia batalo de la reakciaj fortoj kontraŭ la Sovetunio, ĉe kio ĝi aparte fervore klopodis por eltrovi punktojn de nesufiĉo kaj erarojn de la soveta socialismo. La malbona konscienco de la iamaj socialistoj estis en iliaj argumentoj ĉiam sentebla.

Malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj kaj ankaŭ aperantaj eraroj kaj partaj misevoluoj la socialisma socio faris impresajn progresojn kaj transformis Ruslandon en fortan industripotencon, kies pezo kreskis en la internacia politiko. Kvankam la socialismo venkis nur en la Sovetunio, la kontraŭeco de la du sociaj sistemoj estis ĉiam pli sentebla kiel grava faktoro de la mondpolitiko.

Post la fino de la Dua Mondmilito la Sovetunio povis forigi la damaĝojn kaj detruojn de la milito jam en malmultaj jaroj, rapide rekonstrui la detruitajn urbojn, vilaĝojn kaj industri-instalaĵojn kaj daŭrigi la pluan disvolvadon de la socialisma socio. Ĉe tio ĝi atingis impresajn sukcesojn en la kresko de la produktado, en scienco kaj teĥniko kaj en kulturo kaj klerigado. Ĝi konstruis la unuan atom-elektrejon de la mondo, ĝi kiel la unua lando penetris en la kosmon, kaj per la flugo de la unua kosmonaŭto Jurij Gagarin ĝi malfermis la eraon de la spac-veturado. La Sovetunio kapablis ankaŭ forigi la usonan monopolon pri atombomboj kaj per la starigo de la milit-strategia ekvilibro fronte al Usono certigi la mondan pacon kaj starigi efikajn barilojn kontraŭ imperiismaj militemoj.

Sub la influo kaj helpe de la Sovetunio en Eŭropo kaj Azio estiĝis kromaj socialismaj ŝtatoj, kiuj kuniĝis al internacia ŝtataro kaj kunordigis sian ekonomian disvolvadon per la Konsilantaro pri Reciproka Ekonomia Helpo (KRE).

La plej multaj el tiuj ŝtatoj ne estis progresintaj industrilandoj, sed komence disponis nur pri malforta ĝis meza ekonomia bazo por la transiro al la socialismo, escepte de Ĉeĥoslovakujo kaj la GDR. Helpe de la Sovetunio kaj ankaŭ per reciproka subtenado ili tamen povis en relative mallonga tempo transiri konsiderindan ekonomian kaj socian evoluon kaj ankaŭ transformiĝi en modernajn industrilandojn.

La socialisma tendaro ricevis krome eksterordinaran fortiĝon per la venko de la ĉina revolucio, la starigo de la Popolrespubliko kaj la komenco de socialisma konstruado en Ĉinujo.

Tiel, komence de la 1960-aj jaroj oni povis akiri la konvinkon, ke la nova sociordo de la socialismo intertempe fariĝis mondsistemo, kiu spite al diversaj malfacilaĵoj kaj ankoraŭ solvendaj problemoj certe evoluos sukcese kaj en la disputo kun la kapitalisma mondsistemo marŝos antaŭen.

Tiu opinio estis ankaŭ detale prezentita en la deklaro de la komunistaj kaj laboristaj partioj decidita en Oktobro 1960 en Moskvo. En ĝi por la unua fojo estis donita ampleksa karakterizo de la ĉefa enhavo de la nova historia epoko komencita per la Socialisma Oktobra Revolucio en 1917. La epok-difino tekstis jene:

“Nia epoko, kies ĉefa enhavo estas la transiro de la kapitalismo al la socialismo, komencita de la Granda Socialisma Oktobra Revolucio, estas la epoko de batalo de la du kontraŭaj soci-sistemoj, la epoko de la socialismaj revolucioj kaj de la naciaj liberigaj revolucioj, la epoko de kolapso de la imperiismo kaj de likvido de la kolonia sistemo, la epoko de transiro de ĉiam novaj landoj al la vojo de la socialismo, la epoko de mondskala triumfo de la socialismo kaj komunismo.”1

Samtempe en tiu deklaro oni karakterizis ankaŭ la bazajn evolutendencojn de la du socisistemoj, per kio oni donis ian prognozon pri la plua evoluo de la mondhistoria disputo kaj per tio kompreneble ankaŭ kreis certan vidmanieron kaj atendo-sintenon. Ĉe tio oni jam preskaŭ tute ne atribuis evolu-ŝancojn al la kapitalisma sistemo, kaj ties okazonta pereo ŝajnis certa.

“La kapitalisma mondsistemo estas kaptita de profund-atinga procezo de pereo kaj disfalo […]. La kapitalisma ekonomio fariĝas ĉiam pli malstabila. Kvankam en kelkaj kapitalismaj landoj en pli aŭ malpli granda mezuro konstateblas certa kresko de produktado, la kontraŭecoj de la kapitalismo senĉese akriĝas naci- same kiel internaci-skale.”2

Tute male al tio oni eksterordinare pozitive taksis la evolutendencojn kaj la stabilecon de la socialismo. Laŭvorte tekstis en la deklaro:

“Neniaj kiom ajn kramfaj klopodoj de la imperiismo povas haltigi la progreson de la historio. […] La plena venko de la socialismo estas neevitebla […]. Nun la sociaj kaj ekonomiaj eblecoj de restarigo de la kapitalismo ne nur en la Sovetunio, sed ankaŭ en la ceteraj socialismaj landoj estas forigitaj.”3

Tiu principa poziciiĝo, kiu – certe inspirita kaj preparita de la KPSU – estis diskutita dum la internacia diskuto de la 91 partoprenantaj partioj kaj unuanime aprobita, restis ankaŭ en la sekva tempo la pli aŭ malpli oficiala bazo por taksi la pluan evoluon de la du sociaj sistemoj.

Ĉar la socialismaj landoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ĝenerale sufiĉe sukcese evoluis, sed la aperantaj malfacilaĵoj, problemoj kaj ankaŭ malsukcesoj estis prisilentigataj de intensa sukces-propagando, tiu baza sinteno daŭrigeblis dum iom longa tempo, kvankam la pritaksoj en la deklaro de la komunistaj kaj laboristaj partioj de 1960 jam tiam entenis multrilate fakte kaj ankaŭ teorie gravajn erarojn kaj mankojn. Sen jam ĉi tie priparoli poste detale diskutotajn detalojn, ili estis en konsiderinda amplekso pli esprimo de subjektivista dezir-pensado ol de realisma pritakso de la objektivaj faktoj. Samtempe ili estis ankaŭ signo de orgojla memsufiĉeco.

Pro tio la tiel rapida pereo kaj disfalo de la socialismo en la Sovetunio kaj en la ceteraj socialismaj landoj estis por la plej multaj samtempuloj surpriza kaj ne atendita, antaŭ ĉio kompreneble por la granda nombro de tiuj, kiuj vidis en la socialisma socio necesan kaj pravan alternativon al la kapitalismo.

Efektive multaj demandoj de la historio de la socialismo kaj de la marksismo estas ne sufiĉe klarigitaj por kompreni kaj racie klarigi la kaŭzojn de la disfalo kaj pereo de la socialisma socisistemo en la Sovetunio kaj en la eŭropaj socialismaj landoj. Multaj demandas sin: Ĉu tio estis neevitebla konsekvenco de la objektivaj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj kondiĉoj de la postrestinta Ruslando, aŭ ĉu ĝi estis neevitebla sekvo de precipe subjektive klarigeblaj misevoluoj kaj degeneraĵoj en la KPSU kaj en la sovetia socio? Aŭ ĉu ĝi estis pli rezulto de komplikaj interefikoj inter la du kaŭzo-kompleksoj? Kaj kian rolon ĉe tio ludis la eksteraj internaciaj kondiĉoj, speciale la rivaleco kaj batalo de la du kontraŭaj socisistemoj kaj militaj blokoj?

La subjektivaj faktoroj, kiuj povus esti kaŭzintaj la pereon de la socialismo, estas kelkfoje en malsama maniero kaj graveco ĝenerale ligitaj kun la marksismo, sed parte pli kun la bolŝevismo aŭ leninismo kiel laŭdire rusa speco de la marksismo. Sed tre ofte ili estas klarigataj per la efikado de Stalino kaj de la “stalinismo”, kiu siavice estas konsiderata kiel logika konsekvenco de la leninismo kaj ankaŭ de la marksismo entute. Tiel oni konstruas sufiĉe perforte laŭdire konsekvencan teorian kaj historian evolu-linion de Markso tra Lenino al Stalino kaj al la sovetia modelo de la socialismo kaj al la politika praktiko de la “stalinismo”, kiu devis nepre konduki al tiu rezulto.

Tia misinterpreto kaj falsado de la marksismo aktuale troviĝas aparte ofte ĉe rusaj renegatoj, kiuj post la kolapso de la sovetia socialismo subite malkovris, ke la marksismo estas ne nur utopio, sed ankaŭ politika mitaro, kies kerno konsistas en la absolutigo de perforto en la homa historio.4

Sed aliflanke ankaŭ disvastiĝis la versio, ke la laŭdira reviziismo de Ĥruŝĉovo konsiderendas kiel ĉefa kaŭzo de la pereo kaj disfalo de la socialismo, ĉar nur tiu enkondukis la politikan-ideologian erozion de la stabila socialisma socio kreita de Stalino kaj fine, per la politiko de liaj posteuloj – de Breĵnjevo ĝis Gorbaĉovo – pere de paca “desupra kontraŭrevolucio” kondukis al ĝia subfosado kaj dissolviĝo kaj per tio ankaŭ al la restarigo de la kapitalismo.

Egale, ĉu oni preferas la unuan variaĵon, kiu respondecigas precipe Stalinon, aŭ la duan, en kiu Ĥruŝĉovo kaj en ties sinsekvo Gorbaĉovo estas la propekaj kaproj, tiuj klarigoj lastanalize restas en la kadro de subjektivisma koncepto de la historio, laŭ kiu la “grandaj homoj” faras la historion. Per tio oni atribuas al unuopaj personoj historiajn efikojn, kiuj ege transiras iliajn realajn eblecojn, kaj la historio per tio ne estas klarigata, sed pli mistifikata.

Lenino siatempe ĉe esplorado de la kaŭzoj de la kolapso de la 2-a Internacio polemikis kontraŭ provoj respondecigi pri tio unuopajn personojn.

“Tiun demandon ni kompreneble ne metu en la senco de persona biografio de tiuj aŭ aliaj aŭtoritatoj. Iliaj estontaj biografoj devos rigardi la aferon ankaŭ el tiu flanko”, skribis li, sed la socialista movado pli interesiĝas pri “pri la esplorado de la historia origino, de la kondiĉoj, de la signifo kaj de la forto de la socialŝovinisma tendenco. […] Nur tia meto de la demando estas serioza, dum la deŝovo de la afero al 'personoj' signifas en la praktiko simplan pretekston, sofisman trukon.”5

Precize tio verŝajne validas respektive ankaŭ por la kolapso de la socialismo, ĉar ankaŭ ĉi tie temas unuavice ne pri unuopaj personoj, sed pri la klarigo de la origino kaj de la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj por la estiĝo kaj efikado de tuta sistemo de deformadoj de la socialismo kaj ankaŭ de la marksismo, kiu estiĝis kiel flanka produkto de la unua socialisma revolucio kaj de la starigo de la socialisma socio kaj kiu akiris grandan influon precipe al la formado de la sovetsocio.

La rigardo kontraŭa al la personrilata, kiu asertas, ke jam el la objektivaj historiaj kondiĉoj de la postrestinta carisma Ruslando tia rezulto devis neeviteble okazi, male pli omaĝas meĥanisman determinismon kaj fatalismon, kiu volas klarigi la historion de la homa socio sen la socia praktiko, sen la aktivecoj kaj bataloj de la homoj, de la sociaj klasoj kaj de iliaj organizaĵoj kaj ĉe tio ignoras, ke en la rezulto ĉiam povas estiĝi ankaŭ diversaj eblecoj – kaj tio signifas ankaŭ: alternativoj. Pro tio la evoluo kaj la rezulto de la historio tute ne estas klare antaŭ-decidita de la donitaj kondiĉoj, sed en certaj limoj restas malfermita. Ĉiukaze, tiaj determinismaj-fatalismaj konceptoj havas nenion komunan kun la materiisma histori-koncepto kaj kun la marksismo entute.

Multe tro da tiaj simpligaj juĝoj cirkuladas, ĉe kio la opinioj kaj klarigoj de adeptoj kaj de kontraŭantoj de la marksismo kaj de la socialismo ne nur kontraŭstaras unu la alian, sed ofte ankaŭ parte kongruas, kio ne faciligas la komprenon de tiu historio. Ankaŭ oni ofte enordigas kompleksajn faktarojn kaj procezojn en tre simplajn kategoriojn, kelkfoje oni konfuzas kaŭzojn kaj efikojn, kaj oftege oni ĉe tio anstataŭigas seriozan analizon de la historiaj faktoj per ne pruvitaj asertoj kaj sloganoj.

Ĉe tio ludas apartan rolon la “stalinismo”, kiu devas tre ofte servi kiel universala klarigo de la okazaĵoj, same ĉe amikoj kiel ĉe malamikoj de la socialismo, kvankam plej ofte restas sufiĉe malklara, kion oni volas precize kompreni sub “stalinismo”. Legendoj pri kaj ĉirkaŭ Stalino estiĝis, pozitive glorantaj same kiel negative kondamnantaj, kiuj estas kredataj aŭ rifuzataj, sed ili tute ne kapablas klarigi la historian okazadon, ĉar ili mem estas ankaŭ nur ideologia produkto kaj elemento de tiu historia procezo.

Sed la “stalinismo”, kiu en la evoluo de la historio de Sovetunio ekformiĝis kiel tuta sistemo de deformiĝoj de la marksisma teorio kaj de la socialisma politiko kaj rezulte de la interefikadoj kun la objektivaj kondiĉoj en Ruslando kondukis al la sovetia modelo de socialismo, ludis gravan rolon ĉe la estiĝo kaj evoluo de la unua mondhistoria provo starigi la socialisman socion kaj ankaŭ decide kunstampis ĝin. Pro tio en la sekvaj diskutoj kaj prezentadoj ĝi kompreneble ne eviteblas, ĝi estas konsiderenda en la koncernaj kuntekstoj tiom, kiom la kompreno de la historia evoluo de la socialismo kaj la teoriaj diskutoj bezonas tion.

En la origina versio de mia laboraĵo la problemaro de la “stalinismo” estis detale esplorita kaj ĝiaj kaŭzoj, ĝia esenca teoria kaj politika enhavo kaj ĝiaj historiaj efikoj estis prezentataj lige kun la ĉioma evoluo de la socialismo. Sed poste evidentiĝis, ke tiu libro alprenis multe tro grandan amplekson. Pro tio la eldonejo proponis unue eldoni la ampleksan parton pri la “stalinismo” kiel apartan libron. Ĝi aperis sub la titolo “«Stalinismo» – Esplorado pri origino, esenco kaj efikoj”6 kaj tiuflanke kompletigas tiun ĉi laboraĵon.

La kompreno de la reala historio de la socialismo estas tamen malfacila pro la legendoj kaj mitoj pri la historio de la KPSU, pri la bolŝevismo, la leninismo kaj ankaŭ de la trockismo, kiuj estis disvastigitaj tra jardekoj speciale en la fifama stalina “Historio de la KPSU(b). Konciza kurso” kaj per la stalina versio de la “marksismo-leninismo”. Bedaŭrinde multaj el ni tro senkritike sekvis tiujn opiniojn dum pli aŭ malpli longa tempo kredante je ties boneco, kaj mi mem ne povas ekskludi min el tio. Ĝuste en tiu kunteksto la detalaj kritikaj analizoj de la “stalinismo” kiel teoria sistemo en la menciita libro estas rekomendindaj kiel kompletigaĵo.

Ĉar tiu historio de la socialismo plenigas la konscian parton de mia vivo, en praktika same kiel en teoria rilato, mi ja ne estis pasiva observanto, sed – stampita de la sperto de la faŝisma milito kaj de ĝiaj sekvoj – en plej bona konscienco klopodis aktive kunlabori en la starigo kaj disvolvado de pacema, socia pli justa, humana socio de la socialismo en la GDR –, mi sentas min ne nur profunde trafita, sed ankaŭ devigata kontribui mian parton al la kritika kaj memkritika analizo de tiu historio. Ĉe tio mi kompreneble konscias, ke unuopulo povas kontribui al tio nur modestan parton, sed tiu kompreno ne estu kialo por eviti la moralan devon honeste konfesi tion.

Mi sentas tiun devon des pli ke mi dum longa tempo per multaj publikigitaj tekstoj kontribuis al disvastigo de la marksisma teorio, argumenti por la socialismo kaj defendi ĝin, kion mi ankaŭ nuntempe konsideras ĝusta, kvankam mi devas memkritike ekzameni diversajn erarojn kaj mistaksojn kaj korekti aŭ eĉ forĵeti plurajn aferojn.

Sed jam komence mi devas deklari, ke mi ne apartenas al la supersaĝuloj, kiuj laŭdire jam ĉiam sciis, ke tiu ĉi socialismo ne povas funkcii. Tute male: Dum longa tempo mi estis firme konvinkita, ke spite al ĉiaj malfacilaĵoj, malgraŭ eraroj kaj malprogresoj tamen eblas atingi tiun celon, kvankam dum miaj studoj kaj spertadoj mi ankaŭ pli kaj pli akiris sufiĉe kritikan sintenon pri la teoria kapablo kaj pri la el ĝi sekvantaj praktika politiko de la gvidantoj same de la KPSU kiel ankaŭ de la SED7. Sed se mi estus konsiderinta la socialismon sensenca entrepreno, tiam mia vivo estus okazinta tute alie.

Se mi ĉi tie enplektas kelkajn pli biografiajn indikojn, tio okazas malpli, ĉar mi opinias min kaj mian vivon aparte interesa, sed sole por klarigi mian sintenon, mian metodon kaj ankaŭ la kondiĉojn, kiujn mi kunportas por la malfacila tasko, kiun mi aliras per tiu ĉi laboraĵo.8

Mia studado de la bazoj de la marksismo mi komencis jam tuj post la militfino en la jaro 1946. Tamen la okupiĝo pri la marksismo sub la tiam regantaj kondiĉoj por novulo eblis nur en la senco de la marksismo-leninismo, kreita de Stalino, same kiel ankaŭ la klerigo de juna socialisto tiutempe povis okazi nur per la aktiva partopreno en la politika laboro de la KPD, de la SPD, kaj post la unuiĝo de tiuj du partioj en la SED. Pro tio mia aliĝo al la SED post la unuiĝo de KPD kaj SPD estis konscia kaj logika paŝo.

Mia komenca kompreno de marksismo kaj de socialismo sub tiaj kondiĉoj estis neeviteble stampita unue de tiu “stalinisma” tendenco, kvankam mi en mia vekiĝanta sciemo studis krom la fundamentajn verkojn de Markso, Engelso kaj Lenino ankaŭ tute alian literaturon, nome laboraĵojn de Buĥarin, Zinovjev, Trocko, Deborin, Ruth Fischer, Isaak Deutscher kaj de kromaj aŭtoroj, kiuj pli hazarde trafis en miajn manojn, kvankam la plej multaj el tiuj aŭtoroj tiam estis konsiderataj fiuloj, kio ja altigis mian sciemon. Sed mi devas konfesi, ke la stato de konoj kaj la juĝkapablo de la juna studento, kiu post fino de sia masonist-lernado ĵus komencis okupiĝi pri filozofio kaj historio, tiam ne sufiĉis por ĝuste pritaksi kaj prilabori la legiton. Akiri kritikan sintenon kontraŭ la stalinisma marksismo-leninismo ne estis simpla afero, postulis pli longan tempon kaj pli profundan enpenetradon en la originan teorion de la marksismo.

Tiu procezo okazis ĉe mi laŭŝtupe kaj malegale, ĉe kio unue la marksisma filozofio estis centra kaj mia strebado direktita al superado de la dogma skemismo de la stalina “dialektika kaj historia materiismo”, kiu reduktis la marksan filozofion al kelkaj malmultaj ĝeneralaj “bazaj trajtoj” kaj al formulecaj gvidfrazoj kaj per tio platigis, deformis kaj vulgarigis ĝin. Tiuj klopodoj rezultis unue en serio da artikoloj en revuoj, sed poste precipe en la libro “Marksisma filozofio”, kiu aperis en la jaro 19679, post du eldonoj estis kondamnita kiel “reviziisma” kaj fariĝis viktimo de la – ankaŭ al la GDR transiranta – re-staliniĝo de la Sovetunio, kiu komenciĝis post la eksigo de Ĥruŝĉovo fare de Breĵnjevo en 1964.10

En mia scienca agado mi okupiĝis pli pri bazaj problemoj de la filozofio kaj de la ekkonteorio, pro tio pli profunda okupiĝo pri la pli rekta kaj detala teorio de la socialismo kaj ties kritika komparo kun la socia realo de la socialismo en mia laboro ankoraŭ ne ludis iom grandan rolon. Nur en la 1970-aj jaroj mi komencis turni min al tiuj demandoj, kaj per tio ankaŭ la socialpolitikaj opinioj de Stalino kaj la de ili determinita soveta socialismo-modelo pli rekte venis en mian vidkampon.

Unu el la sekvoj de tiu neglekto estis, ke pri la pritakso de la stato de la socialisma socio en la Sovetunio kaj ankaŭ en la GDR same kiel de la politiko de la KPSU kaj de la SED mi troviĝis en sufiĉe kontraŭdira situacio, kiun mi tiam ankoraŭ ne sufiĉe teorie pripensis.

Unuflanke kiel rezulto de intensaj kontaktoj kun sovetiaj kolegoj en Moskvo kaj de la studado de rusa literaturo mi ja ekkonsciiĝis pri fundamentaj deficitoj kaj ankaŭ misevoluoj en la sovetia socio kaj pro tio akiris entute pli kritikan takson pri tio, kiom ĝi jam plenumas la postulojn je socialisma socio. Sed aliflanke mi kredis, ke tiuj mankoj kaj ankaŭ deformaĵoj klarigeblas precipe el la historia ŝarĝo de la antaŭa postrestinteco de Ruslando, el la malfacilaj komencaj kondiĉoj kaj ankaŭ el negativaj trajtoj de la politiko de Stalino, kaj mi ligis kun tio la esperon, ke eblos superi ilin en iom pli longaj tempospacoj.

La 20-a kongreso de la KPSU februare de 1956 jam pli frue fortigis tiun mian opinion. Miaj per tio ligitaj opinioj kaj praktika sinteno de kritika solidareco do vidis la Sovetunion malgraŭ ĉiaj mankoj kiel la decidan bastionon de la socialismo, kiun necesas defendi kontraŭ ĉiaj atakoj, kion mi ja faris en diversaj laboraĵoj. Sed tio kondukis al tio, ke mi neglektis pli profundan kaj konsekvencan teorian analizon de la opinioj regantaj en la “stalinisma” marksismo-leninismo pri la esenco, la karaktero kaj la enhavo de la socialismo kaj ke mi subpremis plurajn dubojn pri tio, ke ĝia demokratia karaktero kaj ĝia humanisma enhavo en ĝi ne nur aperis tro malmulte, sed ke ili ĝis tiam estis ankaŭ parte ignorataj.

Tre baldaŭ ja klariĝis al mi, ke la tasko formulita en la nova partiprogramo de la KPSU de 1961, konstrui ene de dudek jaroj la komunismon kiel la pli altan fazon de la nova socia formacio, estis malreala kaj iluzia, sed mi alkroĉis min ĉe la opinio, ke la Sovetunio tamen estas sufiĉe forta kaj stabila por plu evolui kaj en la reala vivo iom post iom alproksimiĝi al la idealoj de funkcianta socialisma socio. En tiuj konsideroj tutcerte ludis rolon – ĉu konscie, ĉu nekonscie – ankaŭ la kompreno, ke la pli malgrandaj socialismaj ŝtatoj, kaj speciale ankaŭ la GDR, sen ligo kaj densa kunlaborado kun la Sovetunio apenaŭ kapablus teni sin kontraŭ la potenca kapitalisma medio.

Nur lige kun tio, ke oni donis al mi la respondecon pri libroprojekto “Dialektiko de la socialismo”, mi estis devigata profundiĝi en tiun komplikan kaj politike tiklan problemaron kaj okupiĝi ankaŭ pri la ĝisnuna evoluo kaj la stato de la socialisma socio en la GDR. Per tio mi pli forte konsciiĝis pri tiu kontraŭdiro kaj nun neeviteble trafis en konfliktojn. Tiuj sub la donitaj kondiĉoj solveblis nur per kompromisoj kun la oficialaj opinioj pri la socialisma socio regantaj en la SED post la enpotenciĝo de Honecker en 1971, ĉar malgraŭ la potencoŝanĝo en la gvidantaro de la SED mi restis adepto de la reformpolitiko de Valtero Ulbriĥto11 kaj per tio ankaŭ de la teoria koncepto de la socialismo kiel longdaŭra socia sistemo.

Ĉar tiu koncepto jam grandparte malproksimiĝis de la sovetia socialismo-modelo, Erich Honecker post la eksigo de Ulbriĥto deklaris ĝin simple malĝusta kaj kondamnis ĝin. Daŭre konfesi ĝin malkaŝe estis konsiderata “parti-malamika” kaj estis laŭ tio punata. Honecker esence revenis al la “elpruvitaj” sovetiaj opinioj kaj metodoj pri la evoluo de la socialismo, kiuj nun esprimiĝis en la decidoj de la 8-a kaj 9-a kongresoj de la partio kaj en la nova partiprogramo de la SED de 1976. Li estis evidente konvinkita, ke povas esti nur malĝusta forlasi la sovetian vojon kaj ne plu sekvi tiun modelon, des pli ke Honecker kompreneble sciis, ke la memstaraj opinioj de Ulbriĥto jam estis delonge suspektaj al la sovetia gvidantaro sub Breĵnjevo.

Do, la teoriaj analizoj de la evoluo kaj de la stato de la socialisma socio en la GDR kaj la eliroj pri filozofia bazo de la teorio de la socialismo devis teni sin en la kadro de la tiam validaj decidoj de la SED-kongreso kaj de la programo de la SED, se ili aperu publike. Tiu limo ne estis transpaŝebla, pri tio jam zorgis la diskutado de la tekstaj malnetoj en la rektorejo de la Akademio pri sociaj sciencoj ĉe la CK de la SED, en kiu mi laboris.

Kvankam kelkaj malprecizaj formulaĵoj de la parti-programo donis ankaŭ ian agospacon por kritikaj analizoj kaj progresigaj ideoj pri kiel tiu socialisma socio formeblus pli efike, pli loge kaj pli demokratie, sed entute la libro “Dialektiko de la socialismo”, kiu estiĝis rezulte de tiuj laboraĵoj kaj sub mia gvido kaj kiu aperis de 1980 ĝis 1989 en sep eldonoj, ne kongruis kun mia reala stato de konoj pri nia socio.12 Tio precipe ĉar per la neevitebla adapto al la partiprogramo kaj al al decidoj de la lasta kongreso de la SED necesis ne nur tro multaj teoriaj kompromisoj, sed devis grandparte foresti ankaŭ objektiva kritika analizo de la reala stato de nia socio, kiu eblis nur en modesta mezuro.13 Ne bagatela kaŭzo por tio estis ankaŭ la fakto, ke necesaj empiriaj esploraĵoj kaj materialoj mankis aŭ estis ne alireblaj, ĉar ili estis tenataj sekretaj. Sub tiaj kondiĉoj mi provis, sendepende de tio, en pluraj eseoj pri la teorio de la socialismo kaj pri la socia strategio de la SED fari kritikan bilancon de la evoluo de la socialismo en la GDR. Tio kompreneble okazis ĉiam nur sub referenco al la taŭge interpretata partiprogramo, ĉar mi intencis publikigi tiujn laboraĵojn kiel kontribuaĵon al la diskuto por la preparado de la posta kongreso de la SED. Deirante de kritika bilanco, mi en ĝi formulis larĝatingajn proponojn por fundamenta ŝanĝo de la tiama politiko, ĉar mi pli kaj pli konsciiĝis, ke la socialisma socio de la GDR ĉe daŭrigo de la kurso de “unueco de ekonomia kaj sociala politiko” – kiel Honecker nomis sian linion dislimante ĝin de la ulbriĥta politiko – devos perdi sian vivoforton kaj evolukapablon, jam sole ĉar tiu politiko pli aŭ malpli frue devas superi la ekonomian kapablon de la GDR.

Mi akiris tiun komprenon jam fine de la 1970-aj jaroj, post kiam mi iom pli ĝisfunde okupiĝis pri la ekonomia kaj sociala evoluo de la GDR laŭ la nova linio de la “unueco de ekonomia kaj sociala politiko”.14 Ĉe tio nun ankaŭ la sovetia socialismo-modelo, stampita de Stalino, pli forte enfokusiĝis, pri kiu la politiko de la SED grandparte orientiĝis, post kiam Ulbriĥto per sia reformpolitiko en la 1960-aj jaroj jam grandparte estis disiĝinta de ĝi.

En la menciitaj laboraĵoj mi submetis la kutimajn, de longa tempo validajn kiel memkompreneblajn “stalinismajn” opiniojn pri la socialismo, kiaj ili modifite estis efikaj ankaŭ en la politiko de la SED, al unua kritika analizo kaj proponis ideojn, kiel la plua disvolvado de la socialismo estus ebla. Ĉe tio mi tre baldaŭ konvinkiĝis, ke ĝi bezonos ankoraŭ pli ol cent jarojn por sufiĉi al ĉiaj postuloj de evoluinta socialisma socio supera al la kapitalismo, kvankam Honecker en diversaj paroladoj jam deklaris, ke la socio de la GDR baldaŭ troviĝos en la komunismo.

Tamen tiuj laboraĵoj – escepte de artikolo en la Germana Revuo pri filozofio – bedaŭrinde ne povis esti publikigitaj.15 Kvankam en la Akademio pri sociaj sciencoj ĉe la CK de la SED ili estis libere alireblaj al ĉiuj kunlaborantoj, almenaŭ de la Instituto pri filozofio, kaj cirkulis kaj estis legataj ankaŭ en kelkaj sekcioj de la CK de la SED, neniu pretis eniri pri tio seriozan diskuton.

Tion konfirmas ankaŭ la tiama vica gvidanto de la sekcio de sciencoj de la CK, Gregor Schirmer, en siaj postaj memoraĵoj: “Neniu kuraĝis tion”16, li skribis pri tiu ĉi laboraĵo. Mi tiam parolis kun li pri mia rigardo al la problemoj kaj proponis, ke la sekcio de sciencoj de la CK organizu diskuton pri la manuskripto. Sed Schirmer opiniis, ke tion devas fari la akademio.

Sed ankaŭ la gvidantoj de la akademio ne kuraĝis tion. Mi certas, ke la rektoro Otto Reinhold tre bone konis mian laboraĵon, sed konsidere la politikan situacion kaj sian pozicion li verŝajne opiniis, ke li prefere ne parolu kun mi pri tio. La vicrektoro Heinz Hümmler, kiu ankaŭ konis mian laboraĵon, diris al mi, ke la akademio ne povas plu irigi tiun ĉi mian tekston, sed li proponis al mi, ke mi kvazaŭ private havigu ĝin al la membro de la politika buroo Kurt Hager. Kvankam ne estis permesate ke membroj de la akademio turnu sin private al membroj de la partia gvidantaro, tamen ĉar mi – kiel li scias – ĉiukaze ne tenas min je tiaj reguloj, tio estus irebla vojo. Mi respondis al li, ke mi jam faris tion ke kaj Kurt Hager posedas tiun laboraĵon.

Mi estis transdoninta mian manuskripton en persona letero, en kiu mi skribis, ke mi estas ekstreme maltrankvila pri la stato de nia socio kaj havas grandajn timojn, se ni ne ĝisfunde ŝanĝas la politikon. Miaj ideoj pri tio povus esti diskutbazo, kaj mi proponis diskuti pri tio en taŭga rondo.

Sed Hager tiam vidis sin ne kapabla poziciiĝi pri tio, kiel li poste komunikis al mi en persona letero. Tio tutcerte ne estis kaŭzita de teoria nekapablo, sed de la kondiĉoj en la politika buroo kaj eble ankaŭ de la timo de Hager, en la politika buroo disputi kun la ĝenerala sekretario ĝisfunde pri tiom kritikaj demandoj. Bedaŭrinde Gregor Schirmer pravas: Nek en la politika buroo kaj la Centra Komitato nek en la registaro aŭ sur alia nivelo de la partio kaj de la ŝtato iu kuraĝis malkaŝe elpaŝi kontraŭ la misa politiko de Honecker kaj Mittag, kvankam multaj jam delonge havis samajn aŭ similajn kritikajn opiniojn kaj timojn – de malsupre en la partiaj organizaĵoj ĝis supre en la politika buroo. Mi estis certe ne la sola en la lando kiu sentis la deziron diskuti kaj ŝanĝi. En tiu “stalinisme” stampita sistemo simple ne ekzistis reala internpartia demokratio kaj sekve ankaŭ ne demokratiaj kondiĉoj en la socio, kiuj ebligintus malkaŝe diskuti pri la urĝaj problemoj kaj efike influi la politikon.17

Nur poste, post la pereo de la socialismo, mi prezentis miajn opiniojn en la libro “Internaj rigardoj kiel tempaj atestoj. Filozofio kaj politiko en la GDR”18. Kvankam tio estis paŝoj survoje al la ekkono de gravaj interrilatoj kaj procezoj en la historio de la marksismo kaj de la socialismo kaj samtempe al kritika kaj memkritika memkompreniĝo, ili restis – el hodiaŭa vidpunkto – tamen ankoraŭ tre nekompletaj kaj malmulte kontentigaj.

Pro tio mi nun same kiel antaŭe konsideras grava tasko la ĉiuflankan esploradon de tiu malfacila problem-komplekso, ĉar ĝi estas “laŭ sia naturo senfina, kiel la scienco entute estas senfina”.19

La laboraĵoj kunmetitaj en tiu ĉi libro estas kromaj kontribuaĵoj en tiu direkto, ĉe kio ili pli amplekse kaj pli ĝisfunde analizas kaj prezentas serion da problemoj, kompreneble sen jam elĉerpi ilin. Ili estas samtempe ankaŭ paŝoj de memkompreniĝo, ĉar pli profunda enpenetrado en nian historion estas neeviteble ligita kun kritika kaj memkritika ekzamenado de la propraj starpunktoj, kaj ĉe tio ĉiu ankaŭ devas esti severa al si mem. Intelekta kaj morala sincero ordonas, ke oni sincere disiĝu de eraraj, senbazaj kaj antaŭtempaj opinioj kaj ĉe tio ankaŭ akceptu tre amarajn verojn, kaj ĉion ĉi ne por malkonfesi marksismajn opiniojn kaj socialismajn konvinkojn, sed por nove trapensi kaj firmigi ilin sur pli solida fundamento.

Kvankam tiu ĉi libro en pluraj ĉapitroj havas pli la karakteron de kolektaĵo, ĉar ĝi ligas relative memstarajn partojn al tutaĵo, ĝi entute tamen havas certan ruĝan fadenon, kaj tiu konsistas en la provo kompreni kaj komprenigi la internan logikon de la evoluo de la reala socialismo ekde ĝia komenco ĝis sia fino, tiel ke eblas akiri el tio instruojn kaj ekkonojn por la plua batalo por la socialisma transformado de la socio en la estonteco.

Tiu ĉi laboraĵo do eksplicite ne estas historio de la socialismo en la senco de kronologia historia prezentado, sed la provo diskuti fundamentajn problemojn de la socialismo-teorio, kiu aperis en la evoluo de la socialismo, kaj analizi, kiel ili estis perceptataj kaj komprenataj de la gvidaj personoj, kiaj diskutoj okazis pri tio kaj kiel ili estis praktike solvitaj. Kompreneble tio postulas reveni al esencaj historiaj evoluoj, procezoj kaj okazaĵoj, por ke la pritraktitaj teoriaj problemoj ne ŝvebu en la senaera spaco, sed povu esti komprenataj lige kun la respektivaj realaj procezoj.

Sed aliflanke tio estas ebla nur se ni enprenas en la esploraĵon la imagojn kaj pensmanierojn de la gvidaj praktikaj agantoj kaj same la motivojn de iliaj decidoj kaj agoj, kvankam tio estas tre malfacila, ĉar al neniu oni povas rigardi en la kapon por ekkoni liajn pensojn kaj motivojn, pro kio oni ofte restas dependa ankaŭ de indikoj kaj supozoj.

El la aparta strukturo de la libro sekvas, ke okazas interkroĉiĝoj kaj ripetoj, ĉar pluraj problemoj estas pritraktataj en la unuopaj partoj sub diversaj vidpunktoj. Tio estas malavantaĝo, kiu tamen eble havas ankaŭ avantaĝojn, ĉar “ripetado estas la patrino de la studoj”.

Envere superfluus emfazi, ke ĉe tiu ĉi laboraĵo ne temas pri definitivaj aŭ eĉ absolutaj veroj, sed pri provoj atingi pli profundan komprenon de nia propra historio. Aŭ – en la senco de la engelsa Kontraŭ-Duringo kaj de la lenina Materiismo kaj empiriokritikismo – pri relativa vero, per kiu ni proksimiĝas al la absoluta vero sen iam atingi tiun.

1-a ĉapitro: Teoriaj antaŭkondiĉoj

Ĉar la kono de la teorio de la marksismo, de la originaj opinioj de Markso, Engelso kaj ankaŭ de Lenino dum longa tempo, estis limigita precipe al ĝia de Stalino stumpigita kaj skemece deformita prezentado de la “marksismo-leninismo” en la “Historio de la KPSU(b). Konciza kurso”, sed tiu kono por la kompreno de la socialismo estas nemalhavebla kondiĉo, ŝajnas esti taŭga ĉe la komenco mallonge prezenti tiujn teoriajn bazojn. (Kiu ne bezonas ilin, tiu povas ilin simple transsalti.) Tiu ĉi prezentado kompreneble baziĝas sur mia kompreno de la marksismo kaj neniel pretendas esti la sole ebla aŭ eĉ la sole ĝusta.

Ĝi tamen devas limiĝi ĉi tie al la decidaj fundamentaj ideoj de la marksisma teorio kaj rezigni pri pli detalaj prezentoj, same pri la kritika diskutado de misprognozoj, eraroj kaj diversspecaj tempe kondiĉitaj eldiroj, kiuj ĉiam povas esti ligitaj kun la dialektiko de vero kaj eraro en la evoluo kaj aplikado de scienca teorio kaj kiuj ekzistas kompreneble ankaŭ en la verkoj de Markso, Engelso, Lenino kaj de aliaj teoriuloj de la marksismo.

La kompreno de la marksisma teorio tute ne signifas kredan-senkritikan akcepton de ĉia tempe kondiĉita opinio aŭ eldiro de Markso kaj Engelso pri estontaj evoluoj aŭ okazaĵoj en la historio de la homa socio. Pli ĝuste temas ĉe tio pri la fundamentaj teoriaj kaj metodaj opinioj pri la pozicio de la homo en la naturo kaj en la socio, pri la interrilato de naturo kaj socio, pri la laŭleĝa evoluo de la socio kiel necesa sekvo de la spirita kaj praktika alproprigo de la naturo fare de la homo pere de ilia produkta agado ene de certaj sociaj strukturoj kaj rilatoj surbaze de la historie estiĝintaj objektivaj kondiĉoj en la formo de produktadfortoj kaj produktadkondiĉoj same kiel en la formo de la respektiva socia formacio.

Tiuj opinioj estas sisteme resumitaj kaj prezentataj en konsekvence materiisma kaj samtempe dialektike-historia mondpercepto, kiu entenas la esencajn ĝenerale filozofiajn, metodajn kaj ekkonteoriajn instrumentarojn, per kiuj la objektiva socia realo interefike kun la respektivaj unuopaj sciencoj estas pli kaj pli ekkonata kaj ŝanĝebla de la socia praktiko de la homoj.

Marksismo ne estas kredinstruo, kian speciale anoncis konvertitaj renegatoj kiel Aleksander Nikolajeviĉ Jakovlev (1923-2005), sed historie kondiĉita empirie bazita teorio, kiu bezonas konstantan ekzamenadon, kritikan korektadon kaj riĉigon surbaze de la progresanta evoluo de la socio, de la scienca ekkono kaj de la praktikaj spertoj de la politika batalo. Pro tio ĝi tiusence neniam povas esti finfarita. sed ĝi konsistas el malfermita teoria sistemo, kiu konstante troviĝas en pluevoluo. La formulo, okaze uzata en la marksisma literaturo, ke la marksismo estas “fermita mondpercepto”, okazigas miskomprenojn, kvankam per tio oni envere volas nur esprimi, ke temas pri konsistanta, logike ĝusta teoria sistemo, sed tute ne pri io fermita.

1. La bazaj ideoj de la marksismo

Sub marksismo ni ĉi tie komprenas unue la sistemon de opinioj kaj teorioj de Markso kaj Engelso, kiun ili komune ellaboris kaj science bazis dum la jaroj 1847 ĝis 1895. La marksismo estiĝis en la 1840-aj jaroj en la diskutoj pri la sociaj, politikaj kaj ideologiaj evoluoj en la tempo, kiam la kapitalisma socio estis jam tute elforminta siajn konturojn, kiam ĝiaj bazaj klasoj burĝaro kaj proletaro kun siaj kontraŭaj vivkondiĉoj kaj klasaj interesoj estis elformiĝintaj kaj la klasbatalo inter ili ekbrulinta.

La laborista klaso nun aperis kiel memstara socia forto kaj provis konsciiĝi pri siaj propraj interesoj, formuli kaj taŭge reprezenti ilin. Diversaj laboristaj asocioj kaj politikaj organizaĵoj estiĝis kaj provis determini vojon kaj celon de la batalo de la laborista klaso.

La plej multaj el ili trafis unue sub la influon de etburĝaj ideoj pri justeco aŭ de socialaj utopioj pri pli bona socio, kiuj baziĝis pli sur deziraj imagoj ol sur solidaj konoj pri la realaj sociaj kondiĉoj kaj de la objektivaj ekonomiaj evolutendencoj de la kapitalisma socio. Tio estis komprenebla, ĉar por ekkoni tiujn kaj sur ilia bazo disvolvi klaran ideon pri kiel la laborista klaso povas liberigi sin el la kapitalismaj ekspluatado kaj subpremado, pri kiajn vojojn iri por tio kaj kiajn sociajn celojn alstrebi, por tio necesis scienca kompreno ne nur de la ekonomia strukturo de la kapitalisma socio, sed antaŭ ĉio ankaŭ de ĝiaj leĝoj kaj evolutendencoj.

Ĉe la teoria analizado de la socio kaj dum la kritika diskutado pri la tiamaj ideologiaj kaj politikaj tendencoj Markso kaj Engelso ekkonsciis pri tiu deira situacio, kaj ili ekkonis, ke la konsekvenca daŭrigo de iliaj ĝis tiam akiritaj filozofiaj, historiaj kaj ekonomiaj komprenoj devis konduki ilin al la flanko de la laborista klaso kaj de ĝia batalo. Pro tio ili decidis meti sian pluan sciencan laboradon en la servon de la supren strebanta laborista movado kaj – precipe per la ekonomia analizado de la strukturo, de la leĝecoj kaj de la evolutendencoj de la kapitalismo – krei por ĝi solidan teorian fundamenton por ĝia socia kaj politika batalo.

Ide-historie ili ĉe tio daŭrigis la progresemajn filozofiajn, ekonomiajn kaj socialpolitikajn teoriojn, kiuj estiĝis jam en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Tiuj estis en la germana filozofio precipe la idealisma dialektiko de Georgo Vilhemo Frederiko Hegelo20 kaj la materiismo de Ludoviko Fojerbaĥo21, en la ekonomio la instruoj de la anglaj klasikaj ekonomikistoj Adam Smith kaj David Ricardo,22 kaj en la koncepto de socialismo la instruoj de la francaj utopiaj socialistoj Claude-Henri de Saint-Simon, Charles Fourier, de la utopiaj komunistoj Étienne Cabet kaj Théodore Dézamy kaj de la angla socialisto Robert Owen. Markso kaj Engelso kritike kaj kreeme prilaboris tiu heredaĵon, kaj deirante de tio ili iom post iom kreis ampleksan sciencan teorion, kiu povis doni bazitajn respondojn al la decidaj problemoj, kiuj estis levitaj de la moderna socia evoluo, de la batalo de la laborista movado kaj de la progresema pensado de tiu tempo.

Oni povas kompreni la teorian sistemon de la marksismo kiel unuecon de filozofio, ekonomio kaj de scienca socialismo, kion Lenino proponis en sia eseo “Tri fontoj kaj tri partoj de la marksismo”.23 Tio esence kongruas ankaŭ kun la strukturo de la materialo, kiun Engelso uzis en sia libro “La transformego de la scienco fare de s-ro Eugen Dühring” (la “Kontraŭ-Duringo”)24, kiun, kiel konate, ankaŭ Markso aprobis. Per tio la ĉefaj partoj de la marksismo estas nomitaj per la respektivaj teoriaj fontoj, sed estus tute malĝuste, se oni farus el tio dogman skemon, de kiu oni ne devojiĝu. Tio unue kontraŭdirus la intencojn de Markso kaj Engelso, ĉar en tiu teoria sistemo ne ekzistas rigidaj limoj; male, la fundamentaj filozofiaj, ekonomiaj kaj politikaj ekkonoj kondiĉas sin reciproke kaj interpenetriĝas; kaj due ĉe tio la fakto malaperus, ke la marksismo entenas ankaŭ transe de tiuj tri kampoj historiajn, politikajn, kulturajn, etikajn kaj ekologiajn komprenojn, kiuj tute ne enirus tian skeman ordon kaj tamen ne restu ne rimarkitaj. Krome necesas konsideri, ke la marksismo estas ja konsistanta, sed ne finita sistemo, ke kiel malfermita sistemo ĝi estas evolukapabla en ĉiuj direktoj surbaze de siaj principoj. Estas do ja ebla kaj pravigebla elekti por prezenti la teorion de la marksismo kaj de ĝiaj partoj kaj aspektoj tute malsamajn deirpunktojn kaj strukturojn.

Jam pro siaj spiritaj originoj kaj fontoj la marksismo estas internacia produkto de la progresema eŭropa pensado. Ankaŭ la pludisvolvado kaj aplikado de la marksisma teorio en la fluo de la tempo okazis en multaj landoj per la laborado de multaj teoriuloj kaj politikistoj. Tio sekvigis, ke ĝi ankaŭ ricevis diversajn elformiĝojn, en kiuj esprimiĝas la apartaĵoj de la naciaj kondiĉoj pro estiĝo kaj evoluo de socialistaj partioj kaj ankaŭ individuaj apartaĵoj kaj influoj de diversaj pensskoloj de la marksistaj teoriuloj.

En la germana socialdemokrataro la marksismo devis trudiĝi en la kritika diskutado kun la lasalismo25 kaj ankaŭ kun etburĝaj socialismo-konceptoj de la tiel nomataj katedro-socialistoj, kiuj unue akiris certan influon en la laborista movado. Ankaŭ la tradicioj kaj postsekvoj de la klasika germana filozofio havis certan influon al la laboro de marksistaj teoriuloj. El tio rezultis provoj ligi la marksisman filozofion kun la kantiismo, speciale kun la kantiaj ekkonteorio kaj etiko (Max Adler aŭ Karl Vorländer). Tio kondukis ja al interesaj laboraĵoj, kiuj tamen kelkrilate forlasis la bazon de la marksismo kaj pro tio estis ankaŭ taksitaj kiel formo de la “filozofia reviziismo”.

En la angla laborista movado la marksismo trafis sur la trade-union-ismo, kiu tie pro longa tradicio estis profunde enradikiĝinta kaj malfacile superebla pro la avantaĝoj, kiujn la angla burĝaro por korupti ilin koncedis al certaj tavoloj de la laborista klaso pro siaj altaj kromprofitoj el la ekspluatado de siaj ampleksaj kolonioj. Tio en la Laborist-partio (Labour Party) neniam sukcesis, kaj ankaŭ en la posta Komunista Partio tio sukcesis nur limigite, ĉar ĝi sub tiaj kondiĉoj ne povis atingi grandan amas-influon.

En la postromiaj landoj regis aliaj kondiĉoj por la unuiĝo de la marksismo kun la laborista movado kaj por la akceptado de la marksismo, ĉar tie la anarĥiismo posedis konsiderindan influon, pro kio la batalo kontraŭ la anarĥiismaj opinioj donis al la teoriaj laboraĵoj de la tiulandaj marksistoj sian direkton.

En Ruslando, male, la marksismo unue devis disputiĝi kun la “popolistoj” aŭ narodniki, kiuj, portataj precipe de revoluciaj intelektuloj, iris en la popolon por mobilizi la kampulojn al batalo kontraŭ la feŭda sistemo. Surbaze de la kampulaj vilaĝ-komunumoj ili volis krei primitivan socialismon evitante la kapitalisman evolu-stadion.26 Dum longa tempo oni diskutis pri la pruvo, ke la kapitalisma evoluo ankaŭ en Ruslando estas ne evitebla kaj ke ĝi kondukos al elformiĝo de burĝaro kaj de laborista klaso kaj per tio ankaŭ al klasbatalo inter ili. Pro tio en Ruslando, laŭ tio, baldaŭ la burĝa-demokratia revolucio staros en la tagordo, en kiu la laborista klaso kiel la plej konsekvenca revolucia forto devas aktive partopreni. Krome la carisma Ruslando estis multpopola ŝtato, en kiu multaj nacioj, popoloj kaj etnaj grupoj estis subpremataj. Tio estis la kazo ankaŭ en Aŭstrujo-Hungarujo, pro kio la nacia demando en la teoria laboro de la marksistoj de tiuj landoj ludis apartan rolon kaj eĉ esence stampis la aŭstromarksismon, dum tiu problemaro en la okcidenteŭropaj socialistaj partioj malmulte gravis.

Estas tute natura kaj memkomprenebla, ke la marksismo krome per la laboro de teoriuloj, kiuj laboris sub la tre malsamaj sociaj, politikaj kaj ideologiaj kondiĉoj de siaj respektivaj landoj, deiris ankaŭ de ties progresema heredaĵo.

La akceptado de la marksismo estas do ankaŭ historia procezo, en kiu estiĝas diversaj elformiĝoj de la baze unueca teorio, kiuj stampiĝas de la malsamaj kondiĉoj en la respektivaj landoj. Teoriuloj de diversaj landoj ĉe tio disvolvis ankaŭ malsamajn metodojn kaj pens-stilojn, tiel ke iliaj kontribuaĵoj al la marksisma teorio ricevis ankaŭ individuan formon kaj nuancon. Tiusence ekzistis ja klaraj diferencoj inter la marksismaj laboraĵoj de Karlo Kaŭcko27 en Germanujo, kiun Lenino karakterizis kiel la reprezentanton de la ortodoksa marksismo (ĉe kio tiu ortodokseco komence posedis ja avantaĝojn, sed poste efikis negative), kaj la laboraĵoj de Lenino aŭ Trocko28, kiuj pro la proksimiĝo de la revolucio en Ruslando disvolvis multe pli aktivan version de la marksisma teorio, kiu mobilizis kaj organizis la laboristan movadon, sed kiuj estis ankaŭ influataj de siaj revoluciaj antaŭuloj (Ĉerniŝevskij, Neĉajev k.a.).

Tio ĝustas ankaŭ pri la laboraĵoj de Rozo Luksemburgo29, kiu per sia kono de la rusa-pola same kiel ankaŭ de la germanaj kondiĉoj venis al memstaraj opinioj speciale pri la strategio kaj taktiko de la pola batalo, kiuj distingiĝis de Kaŭcko kaj kelkrilate ankaŭ de Lenino. Poste tio ĝustas ankaŭ pri la laboraĵoj de Antono Gramŝo30, kiuj jam pripensis la spertojn de la rusa kaj de aliaj revolucioj, sed samtempe ankaŭ uzis progresemajn tradiciojn de la tiala spirita vivo. Ankaŭ la laboraĵoj de la grava marksista teoriulo Georgo Lukaĉo31 montras tre klarajn apartaĵojn, kiuj – precipe en liaj fruaj verkoj – spegulas la gigantan influon de la Oktobra Revolucio al la progresema pensado en Eŭropo kaj samtempe lian individuan evoluon de idealisma pozicio orientita al Hegelo ĝis la marksismo.

Sed ĉe tio tute ne temas pri malsamaj marksismoj, ekzemple germana, rusa, itala aŭ aŭstra, ĉar tiuj diversaj elformiĝoj baziĝas sur la bazaj ekkonoj kaj principoj de la marksismo, aplikas ilin al novaj kampoj de la ekkono kaj de la socia praktiko kaj per tio riĉigas ĝian enhavon kaj ĝian teorian instrumentaron. La marksismo per tio ne disfalas en memstarajn unuecajn marksismojn, sed evoluas kiel teoria unueco en sia multeco, pro kio estus tute malĝusta deklari iun el tiuj elformiĝoj la sole ĝusta kaj per tio fari dogmon.

La influo de la marksismo al la spirita vivo de Eŭropo post la Oktobra Revolucio estis eksterordinara, speciale en la homaj sciencoj. Bazaj ekkonoj de Markso estis pli aŭ malpli grandparte transprenitaj de sciencistoj el la kampoj de historiografio, de ekonomio, de filozofio, de sociologio – parte kovrite, parte malkaŝe, tiel ke en la ĉirkaŭaĵo de la marksismo diversaj tendencoj estiĝis, kiu estis proksimaj al ĝi, parte kovriĝis kun ĝi sed en esencaj aspektoj ankaŭ distingiĝis de ĝi. Tio ĝustas ekzemple pri la “espero-filozofio” de Ernst Bloch, kiu en sian pensadon kvazaŭ enkorpigis la marksismon, sed kiel lasta teleologia metafizika sistemo ne identas kun la marksismo. Tio ĝustas ankaŭ pri la scio-sociologio de Karl Mannheim kaj de liaj daŭrigantoj, kiuj uzas marksismajn bazajn ekkonojn, sed en diversaj rilatoj ekstreme simpligas ilin. Aŭ pri la “kritika teorio” de la Frankfurta Skolo, kiu grandparte kongruas kun marksismaj ekkonoj, uzas ilin, sed en esencaj bazaj demandoj kaj praktikaj konsekvencoj tamen ne identas kun la marksismo.

La fakto, ke tiaj spiritaj tendencoj evoluis, atestas pri la granda influo kaj la inspira forto de la marksisma teorio, kaj en tio tiu tuta evoluo taksendas pozitive, des pli ke ĝi tre ofte malfermis la vojon al pli profunda studado de la marksismo. Pro tio mi opinias erara vidi tiujn tendencojn – sub la frota influo de la ideologio de la Malvarma Milito – ekskluzive aŭ plejparte negative, precipe kiel objekton de la kritika diskuto, des pli ke en ili okazis ankaŭ konsiderindaj akiroj de ekkono. Sed mi opinias senbaza simple alkalkuli ilin al la marksismo en strikta senco de la vorto, kio tre ofte okazas.

En multe pli granda mezuro ol en la eŭropaj landoj la alproprigo kaj akceptado de la marksismo en landoj de aliaj regionoj kaj kulturoj kun tute aliaj sociaj, politikaj kaj spiritaj tradicioj devis konduki al tre specifaj elformiĝoj de la marksismo. Tio ĝustas tute speciale pri Ĉinujo, kiu el sia longa historio kunportas kiel tradicion socian, kulturan kaj spiritan sperton tre malsaman ol tiu de la eŭropa evoluo. Tiu tradicio kondukis al aliaj kondutmanieroj kaj pensformoj, kiuj ne estas simple harmoniigeblaj kun la eŭropaj, kiuj estis stampitaj precipe de la greka kaj roma antikveco kaj de la renesanco kaj de la klerismo. Pro tio la alproprigo kaj aplikado de la marksisma teorio estas multe pli komplika, kaj la ligiĝo kun la kulturaj kaj spiritaj tradicioj de Ĉinujo verŝajne kondukos neeviteble ankaŭ al certa ĉiniĝo. Tiun oni ne nomu unuflanke negativa, ĉar ĝi sendube larĝigas ankaŭ la horizonton de la marksisma teoria pensado en Eŭropo.32

Tiu multeco en la unueco de la marksismo poste, de Stalino, estis ĉiam pli striktigita per senbazaj verdiktoj kaj fine komplete forigita per lia dogma skemismo en la “marksismo-leninismo”, kio neeviteble kondukis ne nur al platigo, malriĉigo kaj deformado de la marksismo, sed ankaŭ al stagnado de la marksisma teoria pensado entute.33


 

2. Kio estas scienca socialismo?

Kiel sciencan socialismon ni nomas ĉi tie la parton de la teorio de la marksismo, kiu ekonomie, socialpolitike kaj historie argumentas por la ebleco kaj neceso de anstataŭigo de la kapitalismo per pli alta socia formacio kaj kiu prezentas la bazojn, principojn kaj evolutendencojn de la socio, kiu estiĝas el tio. Tiu koncepto de la socialismo estas nomata scienca, ĉar ĝi, malsame ol la antaŭaj konceptoj de la utopiaj socialistoj kaj ankaŭ ol aliaj socialismaj teorioj ne plu en idealisme-utopia maniero kontraŭmetas al la realo de la kapitalismo kun ties kontraŭecoj kaj “malsanoj” elpensitan idealan socion de ĝenerala harmonio, kiu enkondukeblas, se oni sukcesas konvinki ĉiujn homojn, speciale ankaŭ la regantajn klasojn kaj la regantojn, pere de ekonomiaj kaj moralaj argumentoj, pri la avantaĝoj de tia socio.

La scienca marksismo, anstataŭ tio, science argumentite pruvas, unue, ke la kapitalisma socio mem per sia ekonomia evoluo en sia propra sino neeviteble produktas la materiajn kondiĉojn por pli alta ekonomia socia formacio; due, ke la leĝeca evoluo de la kapitalisma socio konstanta pli akrigas siajn internajn kontraŭecojn, speciale la fundamentan kontraŭecon inter la produktadfortoj, kiuj dum sia evoluo alprenas ĉiam pli socian karakteron, en internacia kaj eĉ tutmonda skalo, kaj la privatkapitalismaj produktadkondiĉoj, kiuj fariĝas ligilo por la racia uzado kaj disvolvado de la produktadfortoj. La kapitalisma socio kiel sekvo de tiu kontraŭeco estas puŝata en ĉiam pli profundajn krizojn, en ekonomiajn krizojn, financajn krizojn, en spirite-moralajn krizojn kaj ankaŭ en tutmondan median krizon. Per tio la vivo de la homoj estas pli kaj pli malcertigata, okazas kreskanta malriĉeco ĉe grandaj tavoloj de la laboruloj, speciale en la malpli evoluintaj landoj, dum aliflanke giganta riĉaĵo amasiĝas en ĉiam malpli da manoj. Trie tiu evoluo de la kapitalisma socio pro la akriĝo de la klasaj antagonismoj, ligita kun tio, en la formo de la laborista klaso kaj de ĉiuj laboruloj (la salajro-dependuloj) produktas la socialajn fortojn, kies senperaj vivinteresoj objektive postulas la superadon de la kapitalisma profitsistemo. Pro tio tiuj fortoj pro la minaco al siaj vivkondiĉoj kaj pro ilia malboniĝo pli aŭ malpli frue ekkonos, ke sole la kapitalismo estas la kaŭzo de ĉiaj krizoj kaj ili estos instigataj serĉi kaj fari tiun transiron al pli alta sociformo per politika revolucio kaj per transformado de la ekonomiaj bazoj de la socio, speciale de la propriet-rilatoj. En longa perspektivo por la homa socio ekzistas nur unu alternativo: socialismo aŭ malprogreso en la “modernan” barbarecon, en kiun la homaro nuntempe jam ĉiam pli enprofundiĝas.

La decidaj sciencaj fundamentoj de la ekkono, ke la ekonomia evoluo de la kapitalisma socio mem per siaj internaj kontraŭecoj kaj leĝecoj produktas tiun objektivan tendencon al socialismo kaj ke tiu ĉi pro tio fariĝas reala ebleco de la plua socia evoluo, estis kreitaj de Markso per la materiisma historia koncepto kaj la malkovro de la ekonomiaj leĝoj de la kapitalisma produktadmaniero, speciale de la leĝo de plusvaloro kiel la movleĝo de la kapitalismo. Per tio, la origino kaj la karaktero de la kapitalisma ekspluatado de la salajruloj estas klarigita kaj samtempe la vojo montrita al superado de la ekspluatado de la homo fare de la homo kaj por kreado de pli humana socio de socia justeco kaj en la perspektivo ankaŭ de sociala egaleco.

La fakto, ke moralaj prijuĝoj de la kapitalisma kaj ankaŭ de la alstrebinda nova socio en la verkoj de Markso kaj Engelso ĉe la argumentado de la ebleco kaj neceso de la transiro al la socialismo ne ludas rolon, estas ofte miskomprenita en la senco ke en la socialismo moralo kaj etiko entute estas subtaksataj aŭ eĉ malestimataj. Tio estas tamen fundamenta eraro, ĉar la ekonomia analizo de la kapitalismo en la ĉefverko de Markso “La kapitalo” estas samtempe ankaŭ akra morala pritakso kaj pasia kondamno de tiu socio.34 Sed morala rifuzo ne estas scienca analizo de la ekonomia, socia kaj politika-ideologia sistemo de la kapitalismaj kondiĉoj kaj pro tio ne povas argumenti por la ebleco kaj neceso de la transiro al pli alta socia formacio, sed ĝi ja povas altigi kaj firmigi la motiviĝon por la batalo kontraŭ la kapitalismo. Pro tio ĉiaj provoj pravigi la socialismon per moralaj juĝoj estas ja bonintencaj, sed senefikaj, des pli ke ili plej ofte kondukas al la idealisma konkludo, ke oni devas unue morale plibonigi la homojn, antaŭ ol la socialismo fariĝu ebla.

Nur el la fundamento de la materiisma historia kompreno kaj el la ekkono de la decida movleĝo de la kapitalisma socio la socialismo jam ne aperas kiel dezir-imago, kiel iluzia utopio, sed pruviĝas kiel necesa evoluprodukto de la kapitalisma socio mem.

Tamen la homa historio kiel naturhistoria laŭleĝa procezo ne evoluas en la maniero de leĝaj naturprocezoj, kiuj plenumiĝas sen scio kaj aldono de la homoj. Sociaj leĝecoj estiĝas kaj efikas nur pere de la aktiva materia kaj spirita agado de la homoj. Tiu ĉi estas ja determinata de la objektivaj kondiĉoj kaj leĝoj de la respektiva socio, sed ĉar la ekzistkondiĉoj kaj la el ĝi rezultantaj interesoj de la diversaj klasoj kaj tavoloj, des pli de antagonismaj klasoj, estas malsamaj kaj ofte ankaŭ kontraŭaj, en la socia vivprocezo rezultas pelmelo kaj kontraŭaj agadoj de senfine multaj streboj kaj agadoj. Laŭ la respektiva ekonomia fortrilato, la pezo de la interesoj de la agantoj kaj de ilia socia aktiveco en la fluo de la historia procezo certaj tendencoj trudiĝas kiel dominantaj kaj tiam efikas kiel leĝecoj de la socia evoluo. Sed el tiu ĉi aparta karaktero de la sociaj leĝecoj samtempe ankaŭ sekvas, ke ne okazos aŭtomata kolapso de la arĥaiĝinta kapitalisma sistemo kiel rekta sekvo de tiuj leĝecoj, kion iuj eble atendas, sed aliaj imputas al la marksisma socialismo.

Konata argumento kontraŭ la marksisma teorio estis, ke la batalo por la socialismo estus superflua, se ĝi estas la rezulto de la kapitalisma evoluo, ĉar neniu kapricus batali por la ĉiutaga sunleviĝo, kiu estas la leĝa rezulto de la Ter-rotacio kaj de la planedaj moviĝoj ĉirkaŭ la Suno. Sed tiu argumento preteriras la esencon de la afero, ĉar ĝi baziĝas sur egaligo de naturleĝoj kaj sociaj leĝoj kaj ignoras la specifecon de sociaj leĝecoj, kiuj ĉiam estas ligitaj kun la aktiva agado de la homoj.

Tiom longe, kiom la reganta klaso posedas la ekonomian kaj per tio ankaŭ la politikan potencon, ĝi ankaŭ serĉos kaj verŝajne trovos vojojn por ĉiapove konservi la arĥaiĝintan kapitalisman sistemon. Pri tio oni ne iluziu. Sed aliflanke estas ankaŭ iluzio supozi, ke povas okazi iom-post-ioma enkreskiĝo en la socialismon, ekzemple per sociaj reformoj intertrakteblaj inter kapitalo kaj laboro kiel “social-partneroj”, kion ankaŭ iuj asertas kaj esperas. Ĉar ĉiaj tiaj reformoj estas nur etaj koncedoj de la reganta klaso al la regataj kaj ekspluatataj klasoj kaj restas en la kadro de la kapitalisma socia sistemo. Ankaŭ kiam ili alportas plibonigojn kaj faciligojn por la laborista klaso, ili servas antaŭ ĉio al stabiligo de la kapitalismo, ĉar la ekonomiaj bazoj de la regado kaj politika potenco de la posedantaj klasoj kaj per tio ankaŭ de la ekspluatado de la neposedantaj klasoj per tio ne tuŝiĝas.

Ĉu kaj kiam la reala ebleco de socialismo, kiu estas jam donita de la alta evolustato de la produktadfortoj kaj aliflanke de la sennombraj fenomenoj de disfalo de la kapitalismo, tio sub tiuj kondiĉoj dependas unuavice de subjektivaj faktoroj, do de la kompreno de granda plimulto de salajruloj, ke estas en ĝia intereso superi la kapitalismon, kaj krome de ilia preteco kaj kapablo, per taŭgaj agadoj en la klasbatalo konkeri la politikan potencon kaj uzi ĝin por fundamenta transformado de la socio. Kaj tiu preteco kaj la kapablo por tiaj agoj siavice grandparte dependas de tio, kiel la politikaj organizaĵoj de la laboruloj akiras teorian komprenon de la realaj sociaj kondiĉoj kaj kiom ili kapablas disvolvi kaj disvastigi kontraŭkapitalisman konscion, organizi kaj gvidi taŭgajn agojn kaj fine transformi ilin en politikan potencon.

Ĉiujn ĉi interrilatojn Markso kaj Engelso formulis kaj koncize skizis jam en la programaj prezentoj de la “Komunista Manifesto”35 Ankaŭ en aliaj iliaj verkoj troviĝas, plejparte nur sufiĉe kompakte, eldiroj pri la problemaro de la transiro al socialismo, ne jam detale disvolvitaj. Tio klariĝas el la fakto, ke la praktika problemo de la batalo por la politika potenco kaj por starigo de la socialisma socio siatempe ankoraŭ ne troviĝis sur la tagordo. Pro tio ili opiniis, ke la konkretaj formoj kaj la detaloj de tiu procezo povas esti klarigataj nur sur la bazo de la tiam donitaj kondiĉoj kaj historiaj spertoj. Ĉiaj prognozoj kaj supozoj pri tio, kiam kaj kie revolucio komenciĝos, laŭ ili, estas do senbazaj. Sed la fundamentaj ekkonoj de la historia materiismo kaj la kun ili ligitaj komprenoj pri la karaktero kaj la efikado de sociaj leĝecoj estas en ĉiu kazo konsiderendaj kaj devas esti la teoria bazo por esplorado kaj klarigado de tiuj pli specialaj demandoj. Ili estas ĉiam enprenendaj en ĉiujn tiurilatajn pensadojn, se oni ne volas veni al skemecaj kaj simpligitaj opinioj pri la vojo al socialismo.

Bedaŭrinde tio tre ofte ne estis sufiĉe konsiderata, kiam en la malnova ankoraŭ revolucia socialdemokrataro same kiel ankaŭ poste en la komunista movado oni ofte opiniis, ke la venko de la socialismo estas certa, ĉar ĝi kongruas kun la historia leĝeco.

Ja ĝustas, ke la ebleco de starigo de la socialismo rezultas el la objektivaj leĝecoj de la evoluo de la kapitalismo. Sed el tio tute ne aŭtomate sekvas la neeviteblo de ĝia venko, ĉar nek la historio nek historiaj leĝecoj garantias tiun venkon. Tion povas fari nur la homoj per siaj konsciaj kaj laŭcelaj agoj, kiujn ili faras surbaze de tiuj historiaj leĝoj, de siaj konoj kaj de ties konscia aplikado. Tiu kompreno ankaŭ ne nuliĝas per tio, ke la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj de la liberiĝa batalo de la laborista klaso dum la evoluo de la historio konsiderinde ŝanĝiĝis kaj nuntempe, post la granda malvenko de la socialismo, fariĝis multe pli komplikaj ol en la pasinteco.

Male: Ĝuste la pereo de la reala socialismo devigas kritike trapensi ĉiujn teoriajn fundamentajn demandojn en la lumo de la historiaj spertoj, por lerni el tio kaj fari la necesajn konkludojn.


 

3. Du nemalhaveblaj kolonoj de la socialismo

La du decidajn paŝojn por la transiro al la socialismo Markso kaj Engelso vidis en la konkero de la politika potenco fare de la laborista klaso kaj en la ŝanĝo de la propriet-rilatoj je la produktadrimedoj per ties transigo en socian proprieton. El la historiaj spertoj ĝis tiam konataj ili deduktis, ke la politika regado de la laborista klaso kaj de ĉiuj laboruloj – do de la giganta plimulto de la popolo – elbataleblas en politika revolucio, en kiu al la reganta kapitalista klaso la politika potenco estas pli aŭ malpli perforte elŝirota. Sed ili ne ekskludis aliajn formojn de klasbatalo por atingi tiun celon. Markso en tiu kunteksto nomis la perforton la naskiganto de ĉia socia formacio, kiu gravedas je nova, sed tiu perforto povas alpreni tre diversajn formojn, kiuj ne necese ligiĝas kun armitaj bataloj. Ekzemple la akiro de granda plimulto en elektoj sub certaj cirkonstancoj povas jam signifi politikan (per)forton36, kiu ebligas potencoŝanĝon en la ŝtato.

Ne la vojo estas decida, sed la rezulto.

Tamen politika plimulto kaj forto pro elektoj ja atingeblas per elektoj, sed per ili ne konserveblas por la daŭro, sed la ĝis tiam reganta klaso ne estas ekonomie kaj politike senpotencigita.

El la spertoj de ĉiaj ĝisnunaj revolucioj en la historio Markso kaj Engelso do deduktis, ke tia ebleco ja ne ekskludeblas, sed ke ĝi estas tre malverŝajna, ĉar nenia reganta potenco libervole rezignas pri sia potenco. La evoluo de la ĉilia revolucio de 1970, en kiu la unuiĝintaj socialistaj fortoj en la parlament-elektoj povis akiri plimulton kaj per tio la politikan potencon en la ŝtato, tre imprese konfirmas tion. Jam komence de la ekonomia kaj socia transformado de la socio la politike senpotencigita, sed ekonomie ankoraŭ reganta burĝaro, helpe de reakciaj militistoj kaj kun aktiva subteno de la usonaj sekretaj servoj organizis armitan kontraŭrevolucion kaj starigis militistan diktatorecon, tiel ke la potenco akirita sur parlamenta vojo post mallonga tempo perdiĝis.

Koncerne la formon de la politika regado de la laborista klaso, ĝis tiam ne ekzistis historiaj spertoj, se ne konsideri la Parizan Komunumon, kiu estis nur urba ŝtato kaj krome ekzistis nur mallonge. Markso opiniis, ke la malnova ŝtatpotenco, kiu estigas la diktatorecon de la burĝaro, devas esti forigata kaj ke la nove kreita ŝtatpotenco de la laborista klaso estos la plej grava instrumento por plenumi la necesajn transformadojn de la socio. Li nomis la novan ŝtaton, analoge al la diktatoreco de la burĝaro, diktatoreco de la proletaro.

Tiu nocio kondukis al konfuzoj kaj al misinterpretoj, ĉar ĝi kompreneblas kiel la malo de demokratio, kio tute malkongruas kun la intencoj de Markso. Ĉar li komprenis ankaŭ la politikan regadon de la kapitalo kiel diktatorecon de la burĝaro, sendepende de la respektiva konkreta formo, egale ĉu ĝi estis organizita kiel konstitucia monarĥio, parlamente demokratia respubliko aŭ kiel militista diktatoreco, ĉar per tiu nocio li volis determini precipe la klasan enhavon kaj la klasan karakteron de la ŝtato, sed ne ĝiajn formon kaj efikmanieron.

Analoge al tiu nocio li vidis en la politika regado de la laborista klaso kaj de la laboruloj la diktatorecon de la proletaro. Sed ke la politika regado de la plimulto de la popolo devas havi demokratian karakteron kaj devas esti multe pli demokratia ol la plejparte formala burĝa demokratio, tio estis por li memkomprenebla. Tute tiusence Engelso klarigis, ke verŝajne la demokratia respubliko estos la normala formo de la diktatoreco de la proletaro.

Ankaŭ Lenino poste en Ŝtato kaj revolucio37 emfazis, ke la diktatoreco de la proletaro devas esti centoble pli demokratia ol la burĝa demokratio. Tamen en tiuj eldiroj ankoraŭ ne estis diritaj, kiajn specifajn formojn kaj metodojn la demokratia regado de la socialisma ŝtato povus alpreni, ĉar, laŭ la aŭtoroj, tion devos instrui precipe la praktikaj spertoj.

Ĝenerale la abstrakta kontraŭmeto de demokratio kaj diktatoreco en la politika sistemo de la burĝa socio estas same malprava kiel en la politika sistemo de la socialisma socio, ĉar estas esenca trajto de ĉia ŝtato, ke ĝi havas la monopolon je perforto kaj ke ĝi ankaŭ uzas perfortajn rimedojn por certigi sian ekzistadon kaj por trudi siajn celojn. Pro tio ĉia ŝtato kiel perfort-instrumento de la reganta klaso estas ankaŭ perfort-aparato kaj ankaŭ en sia efikmaniero neeviteble posedas diktatoran komponanton, sendepende de sia demokratia procedmaniero en certaj kampoj de la socia kaj politika vivo.

Tamen la gvidantoj kaj la teoriuloj de la komunista partio post la venko de la Oktobra Revolucio preterlasis aŭ ankaŭ ne kapablis, deirante de tiuj ĉi fundamentaj ekkonoj, plu disvolvi la marksisman ŝtatteorion ankaŭ kiel teorion de la socialisma demokratio kaj pli detale klarigi kaj determini antaŭ ĉio la funkcisistemojn kaj funkci-meĥanismojn de socialisma-demokratia praktikado de la potenco.

La prava kritiko pri la plejparte formala karaktero de la burĝa demokratio kondukis al subtaksado kaj malestimo de ĝiaj pozitivaj atingoj kaj progresoj. Anstataŭ adapti ilin sur pli alta nivelo en socialisma demokratio, pli profundigi ilin kaj certigi la kondiĉojn por reala trudado de demokratiaj rajtoj kaj liberecoj de la laboruloj, oni kontentiĝis grandparte per proklamado de la supereco de la socialisma demokratio, sen amplekse disvolvi kaj praktiki ĝin. En la praktiko la socialisma ŝtato do fariĝis efikanta malpli per demokratiaj procedoj kaj proceduroj ol burokrate-diktatorece. Tiu deficito je demokratio estis ĝia plej granda manko kaj poste fariĝis unu el la kaŭzoj de la pereo.

Krome Markso opiniis, ke tiu socialisma ŝtato devas resti ekzistanta dum iom pli longa tempo, ĝis kiam la nova socio kapablos organizi sian tutan vivprocezon en formoj de memmastrumado, tiel ke tiuj sociaj memmastrumaj organoj tiam perdos sian politikan karakteron, la ŝtato do formortos. Tre ofte en kelkaj prezentadoj ĝuste la formortado de la ŝtato estas nomata la esenco de la marksisma ŝtatteorio, sen konsideri ke tiu formortado en la marksa opinio ne povas okazi tuj post la socialisma revolucio, sed ke ĝi postulas evolustaton de la nova socio, sur kiu la klasaj antagonismoj jam malaperis kaj la ankoraŭ restantaj klasaj diferencoj plu malfortiĝos, tiel ke la sociaj interrilatoj jam ne posedos politikan karakteron.

Sed la kompleta superado de la klasaj diferencoj estas longa kaj komplika procezo, kiu postulas multe pli altan gradon de matureco de la socialisma socio ol tiu atingita en la reale ekzistantaj socioj de la socialismo. Pro tio en tiu socio ankoraŭ ekzistis klasoj, tavoloj kaj socialaj diferencoj kaj ankaŭ politikaj rilatoj inter ili. La supozo, ke la ŝtato en tiu evolufazo de la nova socia formacio jam formortos kaj malaperos, sekve estas fakte kaj teorie senbaza kaj krome ne povas apogi sin sur la opinioj de Markso. Tamen tute prava restas la demando, ĉu kaj en kiaj limoj jam en la socialisma socio ŝtataj funkcioj kaj taskoj povas transiri en formojn de socialisma memmastrumado kaj per tio la procezo de formortado de la ŝtato enkondukeblas. Tio bezonas kroman esploradon kaj klarigadon.

Koncerne la ŝanĝon de la proprietkondiĉoj, Markso kaj Engelso tre klare emfazis, ke ĉe tio temas ekskluzive pri la proprieto je la produktadrimedoj kaj ne pri la individua proprieto de la homoj je uzvaloroj. En kiaj konkretaj tempospacoj kaj en kia amplekso la transigo de la produktadrimedoj en socian proprieton okazu – pri tio ili ne faris pli detalajn indikojn, ĉar tio certe ĉiam dependas de la respektivaj konkretaj kondiĉoj. En la Komunista manifesto ni legas:

“La proletaro uzos sian politikan regadon por iom post iom elŝiri de la burĝaro ĉian kapitalon, centrigi ĉiujn produktadinstrumentojn en la manoj de la ŝtato, t.e. de la proletaro organizita kiel reganta klaso, kaj kiom eble plej rapide pliigi la amason da produktadfortoj.”38

Tiu formulo iom post iom evidente ankaŭ inkludas, ke parto de la produktadrimedoj por iom pli longa tempo ankoraŭ povas resti en privata proprieto, do ke la sociigo de la produktadrimedoj devas unue koncerni nur la decidan sektoron de la grandindustrio, dum pli malgrandaj entreprenoj dum ankoraŭ pli longa tempo ja povas resti en privata posedo, se tio por la nova socio montriĝas avantaĝa.

Por la transigo de la privataj kampulaj produktadrimedoj en kooperativan proprieton per kunigo al kampkulturaj produktad-kooperativoj oni ĉiukaze antaŭvidis pli longajn tempospacojn, ĉar la kunigo de la individuaj kampkulturaj entreprenoj unue bezonas respektivan teĥnikan ekipaĵon kaj krome povas okazi nur libervole en la mezuro laŭ kiu la kampuloj konvinkiĝas pri la avantaĝoj de la kolektiva kampkulturo. Pri tio jam Engelso esprimis sin tre klare.39

Cetere Lenino tuj post la Oktobra Revolucio en Ruslando faris similajn konsiderojn, kiuj poste, en la komenca periodo de la Nova Ekonomia Politiko (NEP) ludis ankaŭ praktikan rolon, ĝis kiam Stalino poste transiris al ŝtatigo de ĉiuj privataj entreprenoj kaj al deviga kolektivigado de la kampulaj entreprenoj, sen ke la necesa teĥnika ekipaĵo ekzistis kaj sen ke modelaj kolektivaj entreprenoj povu konvinki la kampulojn pri la supereco de tiu socialisma entreprena formo.

Sur tiu ĉi teoria bazo ekzemple la SED sub Ulbriĥto en la GDR opiniis ankaŭ ebla kaj avantaĝa konservi malgrandajn privatajn industriajn kaj komercajn entreprenojn en la socialisma socio por iom pli longa tempo kaj ligi ilin kun la socialisma ekonomio.

Markso kaj Engelso limiĝis al tio, ke ili en la demando de proprieto determinis la fundamentajn poziciojn, por klarigi, ke novaj, socialismaj produktadkondiĉoj bezonas socian proprieton. Sed el tio tute ne sekvas, ke starigo kaj disvolvado de socialismaj produktadkondiĉoj limiĝas al transigo de la plej gravaj produktadrimedoj en ŝtatan proprieton.


 

4. La distribu-principo de la socialismo

Per la transigo de la plej gravaj grandaj produktadrimedoj en socian proprieton estiĝas socialismaj produktadkondiĉoj, kaj pro tio ankaŭ la distribu-principo de la socio devas fundamente ŝanĝiĝi, ĉar ankaŭ la distribu-kondiĉoj estas aspekto de la produktadkondiĉoj. La produktado en la socialismo okazas jam ne pro la profito de la kapital-proprietuloj, sed por kontentigi la bezonojn de la loĝantaro, antaŭ ĉio de la laboruloj.

Ĉar pri tiu demando ekzistis larĝe disvastiĝintaj ekonomie senbazaj kaj utopiaj imagoj, ekzemple tiu, ke la laboruloj nun devas ricevi la “kompletan laborproduktaĵon” anstataŭ la salajron, Markso vidis sin instigita, en la Kritiko de la Gotaa Programo40, iom pli detale klarigi la distribuprincipon de la socialismo, por kontraŭargumenti tiajn iluziajn opiniojn.41 Tiuj, sub influo de la lasalismo42 kaj ankaŭ pro postsekvoj de la utopia socialismo trafis en la programon de la Socialista Laborista Partio de Germanujo, kiu en 1875 estiĝis el la kuniĝo de la Socialdemokrata Partio kaj de la Ĝenerala Germana Laborista Asocio. Markso klarigis, ke tiuj postuloj estas ekonomie sensencaj, ĉar el la “kompleta laborproduktaĵo”, do el la socia ĉiomprodukto, ĉiam necesas uzi certan parton por la simpla kaj ankaŭ por la etendita reproduktado kiel akumulad-fonduso, se la socio volas plu produktadi. Krome certa parto estas uzenda por tutsociaj taskoj, ekzemple instruado, kulturo, sansistemo, pensioj ktp ktp, do tiu parto devas eniri la socian konsumfonduson, tiel ke la “kompleta laborproduktaĵo” jam estas konsiderinde malkompletigita, antaŭ ol la rimedoj por individua konsumado disponeblas.

Tiuj nun devas veni al la laboruloj en la formo de salajroj, sed en la unua fazo de la nova socia formacio, la socialismo, pro ekonomiaj kaŭzoj, ekzistas nur unu ebleco de distribuado, nome laŭ la respektiva laboro farita de ĉiu individuo. Nek ĉiu povas ricevi kiel salajro kompletan nek egalan parton pro la individua konsumado el la socia ĉiomprodukto, ĉar tio unue devus signifi la ekonomian ruiniĝon de la socio kaj ĉar due kondukus al tia egaligo, kiu devus sufoki ĉian pretecon kvalifikiĝi kaj kreskigi la laborrezulton.

La principo de efikeco, formulita jene: “Ĉiu laŭ siaj kapabloj kaj al ĉiu laŭ lia efikeco” estas do nemalhavebla por la socialisma socio, kvankam ĝi iel restas maljusta. Ĝi estas maljusta, ĉar ĝi mezuras la efikecon per sama mezurilo ĉiujn individuojn, kies kapabloj tamen ja estas tre malsamaj, kaj tiel honoras naturajn privilegiojn kaj malavantaĝas malpli fortajn produktantojn. Sed tiu efikec-principo realigas tiun gradon de sociala justeco, kiu estas objektive ebla laŭ la grado de ekonomia matureco de la nova socia formacio en ties unua evolufazo. Samtempe, per la materia interesigo de la laboruloj pri pli alta efikeco, ĝi kreas ankaŭ la necesajn pelfortojn por la disvolvado de la produktadfortoj de la socio, antaŭ ĉio ankaŭ por altigo de la kvalifiko de la produktantoj. Jam el tio videblas, ke la riproĉo, kiun ideologoj de la kapitalo ĉiam denove lanĉas, ke socialismo signifas egaligadon kaj malebligas strebadon al efikeco kaj individuan evoluon, baziĝas aŭ sur nesciado aŭ estas konscia imputo.

Sed kiel la historiaj spertoj de la socialismaj socioj montris, la praktika realigo de tiu efikec-principo estas ligita kun konsiderindaj problemoj kaj malfacilaĵoj. Neniu socialisma ŝtato solvis ilin kontentige. Tio ne okazis interalie ĉar la komplikaj teoriaj problemoj de la politika ekonomio de la socialismo pro la ideologia regado de Stalino kaj pro liaj dogmaj konceptoj ne estis sufiĉe ĝisfunde prilaboritaj.

Principe jam per la sociigo de la plej granda parto de la produktadrimedoj en formo de ŝtata proprieto kaj de kooperativa kolektivproprieto kaj per enkonduko de la efikec-principo, la ekspluatado de la homo fare de la homo estas superata, ĉar nenia klaso aŭ tavolo havas nun la eblecon alproprigi al si la plusprodukton produktitan de la laboruloj, estigi kapitalon, akumuli kaj produktive plivalorigi kaj pliigi ĝin per ekspluatado de fremda laborforto.

Ĉar en la socialisma socio ne ekzistas propriet-formo kiu ebligas tion, sur tiu bazo ankaŭ ne povas estiĝi nova klaso – tute male al disvastiĝintaj asertoj, laŭ kiuj en la socialismo en la formo de reganta burokrataro nova klaso estiĝis. Tio sur la ekonomia bazo de la socia proprieto principe jam ne eblas. Ankaŭ eblaj rompoj de la distribua principo de la socialismo povas ja konduki al individuaj avantaĝoj de favorataj personoj, sed ne al estiĝo de novaj klasoj. Malgraŭ eblaj distordoj en la distribuado la produktita plusprodukto en kompleta amplekso eniras en la akumulad-fonduson kaj en la fondusojn de la socia kaj individua konsumado. En tiuj diversaj formoj ĝi servas al ĉiuj membroj de la socio.

Kun tio estas ligita granda atingo de la socialisma socio, kiu jam ne konas senlaborecon, nome la alta mezuro je socia sekureco por ĉiuj membroj de la socio. Ili havas en nur sekuran laborlokon kun fiksa enspezo, ĉar la rajto je laboro estas leĝe garantiata kaj tribunale trudebla. Ili povas ankaŭ uzi ĉiajn sociajn atingojn kiel klerigado (de la bazlernejo ĝis la universitato), kulturo, sanprizorgado (inkluzive de ĉiaj medikamentoj), infan-prizorgado en bebejoj kaj infanejoj ktp, parte senpage, parte per tre malaltaj prezoj, ĉar tiuj estas plejparte financataj el la socia konsumfonduso. Per tio ankoraŭ ne atingeblas kompleta socia egaleco, sed por la unua fojo en la historio de la homaro stariĝas reala ŝanco-egaleco por ĉiuj membroj de la socio.

Se nun tiaj renegatoj kiaj la jam menciita Jakovlev asertas, ke la marksismo predikis tiajn iluziajn sav-atendojn, kiuj en la praktika vivo dissolviĝas en aeron, tiam temas pri inventoj. Ili devojigas la atenton de la tasko esplori la verajn kaŭzojn kaj kialojn de la nekompetenta agado de la gvidaj personoj de la KPSU. Kolektiva kaj subjektiva misagado estas imputata al la marksisma teorio. Starigo kaj elformado de socialismaj produktadkondiĉoj tute ne estas finfaritaj per ŝtatigo de la produktadrimedoj kaj per enkonduko de socialismaj distribu-kondiĉoj laŭ la efikec-principo, kiel ŝajnis al la stalina primitiva socialismo-teorio. Por ke ili povu estigi la sociajn pelfortojn por la seninterrompa disvolvado de la produktadfortoj kaj por la kreskigo de la laborproduktivo, ili devas esti formataj tiel, ke estiĝu maksimuma ligo de interesoj kun la laboruloj, do la veraj proprietuloj, kaj ke per tio – kiel subjektiva flanko de la produktadkondiĉoj – povu estiĝi ankaŭ konscio de proprietulo kaj respektiva praktika konduto. Por tio oni devintus, lige kun la ŝtata proprieto, krei malsamajn formojn de memmastrumado, de kundeterminado kaj de formado de la salajra kaj imposta sistemo, anstataŭ kontentiĝi per la simpla formo de ŝtata proprieto kaj ties ŝtata mastrumado. La stalina dogmismo malebligis la kompleksan kaj nuancitan disvolvadon kaj elformadon de la socialismaj produktadkondiĉoj, kaj pro tio tiuj ne povis sufiĉe forte efiki kiel materiaj interesoj kaj pelfortoj por disvolvi la produktadfortojn kaj por kreskigo de la laborproduktivo.

Markso samtempe klarigis, ke la unua aŭ malsupra evoluŝtupo de la nova socio ne signifas finan punkton, sed enordigas sin kiel etapo aŭ fazo en la ĉioma evoluo de la nova socia formacio. Tiu ne simple enkondukeblas laŭ preta ideala plano en perfekta formo, sed en pli longa historia evoluprocezo ĝi devas iom post iom laŭŝtupe elformiĝi, en la sama mezuro laŭ kiu la produktadfortoj kaj, de ili dependaj, la novaj produktadkondiĉoj kreeblas. Engelso skribis en tiu kunteksto, ke la socialisma socio “ne estas afero unufoje preta por ĉiam, sed, kiel ĉiaj aliaj sociaj statoj, komprenenda kiel estanta en senĉesa ŝanĝiĝo kaj transformiĝo”.43

Sen okupiĝi pri divenprovaj antaŭdiroj pri la detaloj de la estonta socio, Markso limigis sin al la decida prognozo, kiu kun certeco estis deduktebla el la ekonomiaj leĝecoj, nome ke la estonta socia formacio entute baziĝos antaŭ ĉio sur la socia proprieto je la produktadfortoj kaj ke ĝi esence distingeblas en du grandaj evolufazoj, ĉe kiuj la kriterio de tiu distingo estos la grado de ekonomia matureco.

La unua aŭ malsupra evoluŝtupo povas esti nur socio, kiu senpere eliras el la sino de la kapitalismo kaj sekve ankoraŭ estas ŝarĝita per la “denaskaj makuloj” de la malnova socio.

“Temas ĉi tie pri komunisma socio, ne kia ĝi disvolviĝis sur sia propra bazo, sed inverse, kia ĝi eliras el la kapitalisma socio, do ĉiurilate, ekonomie, morale, spirite, estas ankoraŭ makulita per la denaskaj makuloj de la malnova socio, el kies utero ĝi venas.”44

Ĉe tio supereblas ja la klasa antagonismo kaj per tio iom post iom ankaŭ la klasbatalo, sed klasoj, tavoloj kaj sociaj diferencoj ankoraŭ plu restos, ĉar iliaj materiaj ekzistadkondiĉoj ne forigeblas simple per decido, sed ili estas transformendaj per iom longa ekonomia kaj socia evoluo, do unuavice per progresoj en la produktadfortoj kaj en la produktadkondiĉoj. Sed entute en tiu ĉi evolufazo de la socialismo estiĝas ankaŭ la ebleco praktiki la ankoraŭ ne eviteblan klasbatalon, kiu sampaŝas kun la bridado de la faligitaj ekspluatantaj klasoj kaj kun la iom-post-ioma social-ekonomia transformado de la etburĝaj tavoloj de la socio, en plej humanaj formoj kaj eviti sociajn perdojn. Kiel Markso diris, la laborista klaso ne povas simple nuligi la klasbatalon, ĉar ĝi necese elkreskas el la ekonomiaj kondiĉoj kaj el la kontraŭaj interesoj estiĝantaj el ili, “sed ĝi kreas la racian interan stadion, en kiu tiu klasbatalo povas trairi siajn diversajn fazojn plej racie kaj plej humane”.45

Stalino poste asertis, ke la klasbatalo, tiom kiom la socialisma socio progresas, devas plu akriĝi; tio estas tute kontraŭa al la opinioj de Markso kaj ankaŭ al la objektivaj necesoj de la socialisma disvolvado. Pro tio tiu tezo de Stalino tute ne signifas pluan disvolvadon de la marksisma teorio, sed ĝian deformadon kaj falsadon cele al pravigo de perforta praktiko.

La en tiu ĉi nova socio atingita mezuro je socia justeco estas samtempe ankoraŭ ligita kun elementoj de socia maljusteco, kiuj estas ja mildigataj de la efiko de la socia konsum-fonduso, sed ankoraŭ ne komplete eviteblaj. La produktata socia riĉaĵo ankoraŭ ne estas sufiĉe granda por ebligi la kompletan socian egalecon. La sociaj interrilatoj kaj agadoj daŭre posedas politikan karakteron, ĉar ili estas rilatoj inter klasoj kaj sociaj tavoloj, kiuj posedas kaj komunajn kaj malsamajn interesojn, tiel ke la ŝtato kun siaj politikaj kaj juraj institucioj (inter ili ankaŭ subpremaj kiel polico, tribunaloj kaj malliberejoj) ankoraŭ estas bezonata por reguligi tiujn interrilatojn kaj certigi la respektadon de la leĝoj.

Ankaŭ la esencaj diferencoj inter korpa kaj spirita laboro, same kiel ankaŭ la granda diferenco en la labor- kaj viv-kondiĉoj inter urbo kaj kamparo ankoraŭ restas, ĉar tiuj adapteblas kaj supereblas nur iom post iom en pli longaj tempospacoj. En kiaj konkretaj formoj tio povas okazi, tio decideblos nur kiam la materiaj kondiĉoj, necesaj por tio, ekzistos, kaj tiuj en diversaj regionoj de la mondo povas esti ankaŭ tre diversaj. La ĝisnunaj praktikaj spertoj de la socialisma socio en la Sovetunio same kiel ankaŭ en aliaj socialismaj landoj ankoraŭ ne allasas bazitajn taksadojn pri la demando, en kiaj formoj la egaligo de urbo kaj kamparo fine solveblos.

Ankaŭ la spiritaj, ideologiaj kaj moralaj skorioj kaj restaĵoj de la pasinteco en la formo de socia kaj individua psiĥo stampita de egoismaj pens- kaj kondut-manieroj, tradicioj kaj kutimoj, ankoraŭ dum pli longa tempo plu efikos, antaŭ ol esti definitive demeteblaj. Tio ne simple dekreteblas nek per ideologia kaj morala influado kaj edukado atingeblas, sed bezonas stabilajn kaj kutimiĝintajn materiajn socialismajn vivkondiĉojn kaj sur tio bazantan vivmanieron kaj ĉiutagan kulturon. Sed ties disvolvado kaj elformado estas tre longa kaj komplika procezo, kiu daŭras dum generacioj, antaŭ ol la respektivaj pens- kaj kondut-manieroj fariĝis memkomprenebla normo por la plimulto de la loĝantaro. Tiurilate en la socialismaj landoj sendube ekzistis konsiderinde simpligitaj imagoj kaj troigitaj atendoj en la efiko de kodigita kaj propagandata socialisma moralo, kvankam elementoj de tiu en la fluo de la socia evoluo iom post iom elformiĝis. Sed malgraŭ tio la supozo, ke surbaze de la socialismaj kondiĉoj jam en mallonga tempo “novaj homoj” evoluas, estis sufiĉe troigita kaj ne libera de utopiaj-iluziaj imagoj.


 

5. Socialismo kaj komunismo

Nur sur esence pli alta ekonomia evoluŝtupo, kiam “ĉiuj fontoj de la socia riĉeco” (Markso) pli amplekse fluas, la nova socio povas atingi la staton, en kiu tiam eblos komplete nuligi la ekonomie kondiĉitajn klas-diferencojn, perfektigi la socian justecon per la kompleta socia egaligo de ĉiuj membroj de la socio kaj per tio krei kaj garantii la kondiĉojn por la kiom eble ĉiuflanka elformado, disvolvado kaj aktivigado de la kapabloj de ĉiuj individuoj. Sed tiu stato atingeblos nur sur la pli alta evoluŝtupo de la nova socia formacio, en la envera komunismo. Sed la socia egaleco ne forigas la naturajn nek la socie akiritajn diferencojn de la individuoj nek la individuecon, kion oni ofte asertas, tute male: ĝi estas la bazo por la evoluo de ĉiuj individuoj kun iliaj malsamaj kapabloj, ĉar jam ne ekzistos socia selektado kaj ĉiuj homoj havas la samajn ŝancojn.

La evolustato de la produktadfortoj tiam – ĉe konsiderinde mallongiigta labortempo – povas ebligi la produktadon de socia riĉeco, kiu ebligas kontentigi la raciajn bezonojn de ĉiuj homoj sendepende de la laborefiko, kiun ili respektive atingis. Pro tio tiam la distribuprincipo por la individua konsumado ŝanĝeblas, kaj la efikec-principo (certe nur laŭpaŝe) anstataŭigeblos per distribuado laŭ la bezonoj, sed kies formojn oni ne konfuzu kun speco de naturaĵ-ekonomio. La primitivaj imagoj, kiujn Stalino en sia lasta verko Ekonomiaj problemoj de la socialismo en la USSR prezentis pri la rekta “produkt-interŝanĝo inter industrio kaj kampkulturo”, tutcerte ne povos esti modelo de “komunisma distribu-maniero”.

Sed kun certeco supozeblas, ke al tiu stato devas antaŭiri multe pli alta evolustadio de la socialisma socio, karakterizita de multe pli alta bonstato, ol la ĝisnunaj formoj de socialismo povis atingi. Ili ĉiuj estis ankoraŭ multe malproksimaj de la ebleco transiri en tiun pli altan fazon de la komunismo.

Kio en tia socio de superabundo estu konsiderata kiel uz-produktoj kiel racia bezonstrukturo, tion la membroj de la socio decidos mem en demokratiaj procezoj de interkompreniĝo. Pro tio ne havas multan sencon spekulacii pri tio. Sed kun certeco supozeblas, ke tiuj decidoj ĉesigos la produktadon de artefaritaj kaj ofte sensencaj bezonoj, karakterizan por la malfru-kapitalisma ekonomio, ĉar ĝi signifas nur malŝparon de naturaj kaj homaj resursoj kaj malaltigas la homon al laŭplaĉe manipuleblan konsum-maŝinon.

Krome eblas kun certeco supozi, ke tiuj decidoj baziĝos sur multe pli grandaj kaj pli solidaj konoj pri la interefikado de naturo kaj socio, ol ni hodiaŭ havas kaj respektas, tiel ke en la estonta socio oni ĉesigos ankaŭ la senmezuran kaj sensencan malŝparadon kaj detruadon de la naturaj resursoj. Ĉar la socia produktado fariĝas jam en pro la profito de malgranda malplimulto, sed por certigi la materiajn ekzistad-kondiĉojn de riĉa kaj kulturplena vivo de ĉiuj homoj, nun solveblos ankaŭ la kontraŭeco inter ekonomio kaj ekologio sur konstante pli alta ŝtupo, kaj realigeblas la jam de Markso formulita “ekologia imperativo”, laŭ kiu la homoj ne estas proprietuloj de la naturo, sed nur ĝiaj uzantoj kaj pro tio devigataj, transdoni ĝin al la sekvaj generacioj en plibonigita formo.46

La alta stato de laborproduktivo tiam ebligos konsiderinde mallongigi la socie necesan labortempon por ĉiuj socianoj, tiel ke la libera tempo, kiun la individuoj disponas por ajnaj kreaj aktivecoj kaj por kontemplado, povas konsiderinde kreski. Ĉar la socie necesa laboro ĉesas esti la decida rimedo por la vivtenado de la individuo, sed rimedo por la ekzistado kaj disvolvado de la komunumo kaj per tio de ĉiuj individuoj, kaj la laboro surbaze de la modernaj produktadrimedoj akiros ĉiam pli krean enhavon, ĉar ĝi estos antaŭ ĉio aplikado de scienco kaj de teĥnologio, ĝi transformiĝos el ĝena devo en vivbezonon de la homoj, ĉar la laboro fariĝos grava sfero, en kiu la individuoj disvolvas siajn kreajn fortojn kaj en kiu ili povas pruviĝi.

En tiu stadio de la socia evoluo la homoj akiros konscian regadon super siaj materiaj ekzistadkondiĉoj; la mondo de uz-objektoj, kiujn ili produktis, jam ne povas alpaŝi ilin kiel fremda potenco kaj regi ilin. Nur per tio la fremdiĝo reale nuligeblas.

La demando, ĉu tiu evoluo postulos konstantan ekonomian kreskon, nuntempe ankoraŭ apartenas al la disputataj problemoj. Tre verŝajne kun la plua progreso de la produktadfortoj okazos ankaŭ certa ekonomia kresko, sed tiu estos precipe kvalita kaj ne kvanta, kaj orientiĝos al konservado de la naturaj resursoj ekzemple per kiom eble fermitaj materialaj cirkuladoj.

Markso resumis la socian staton rezultintan el tiu reale ebla evoluo en la programeca frazo:

“En la lokon de la malnova burĝa socio kun ĝiaj klasoj kaj klasaj antagonismoj venos asocio, en kiu la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj.”47

En tiu formulo samtempe esprimiĝas, ke por Markso la starigo kaj disvolvado de la komunisma soci-formacio estas la vojo por amplekse realigi la idealojn de la humanismo, tiel ke humanismo kaj komunismo fine identiĝos.

Se oni volas aliri tiun problemaron historie-dialektike, tiam apenaŭ eblas dubi, ke tiu stato atingeblos nur en la komunisma stadio de la nova socia formacio, pro kio estas senbaza atendi aŭ eĉ postuli ĝin jam de la socialismo.

La verkisto Stephan Hermlin siatempe kaŭzis konsiderindan konfuzon, kiam li diris, ke li subite malkovris, ke laŭ la “Komunista manifesto” jam la socialismoj devus esti tia asocio.

Siajn prognozojn pri la estonta socia formacio Markso de strikte limigis al la vidpunktoj, kiuj jam dedukteblas el la scienca analizo de la ekonomiaj leĝoj kaj el la historiaj evolutendencoj de la kapitalisma produktadmaniero. Sed pro evidenta kialo li evitis disvolvi detalajn ideojn pri tiu socio, ĉar tiu eblos nur tiam, kiam la materiaj kondiĉoj kaj la praktikaj spertoj donas por tio empirian bazon. Ĉio alia signifus refalon en la utopiismon.

Ankaŭ Lenino, kiel konate, poste rifuzis enpreni priskribon de la finfarita socialismo en la programon de la Komunista Partio de Ruslando, postulitan de Buĥarin. Por tio ankoraŭ ne ekzistis empiriaj spertoj kaj materialoj. Neniu povas scii, tiel Lenino, kia tiu socio estos.

La nomoj socialismo kaj komunismo en la verkoj de Markso kaj Engelso ne estas ĉiam klare dislimitaj, ofte ili estas uzataj sinonime. Nur en la komenca periodo de la elformiĝo de iliaj ideoj, cele al klara dislimigo disde ĉiaj eblaj duon- kaj pseŭdo-socialismaj teorioj tiutempe disvastiĝintaj, ili preferis la nomojn komunismo kaj komunisma resp. komunista. Post kiam tiuj teorioj jam ne ludis rolon kaj la laborista movado evoluis sub la nomo de socialistaj aŭ socialdemokrataj partioj, ili evidente ne plu tiom insistis pri tiu distingo kaj plej ofte parolis pri la scienca socialismo, kiam temis pri la teorio, kion Engelso komunikis en sia verketo La evoluo de la socialismo de utopio al scienco.48

Ankaŭ pri la estonta socio oni parolis en la marksisma literaturo plejparte pri socialismo, ĉe kio tiu nocio estis plej ofte uzata sendistinge por la tuta ekonomia socia formacio, kiu devis estiĝi el la superado de la kapitalismo. En la Kritiko de la Gotaa Programo, en kiu Markso dividis la estontan socian formacion en du diversajn evolufazojn, li tamen nomis la tutan el la kapitalismo estiĝantan ekonomian soci-formacion, laŭ ilia komuna bazo de socia proprieto je la produktadrimedoj, “komunisma”.

La distingo inter socialismo kaj komunismo akiris pli grandan gravecon nur post la venko de la Oktobra Revolucio en Ruslando kaj la unuaj paŝoj survoje al la socialismo. Sed ankaŭ la estiĝo de komunistaj partioj – kiuj per sia nomo dislimis sin disde la socialdemokrataj partioj, ĉar tiuj estis fakte rezignintaj pri la celo anstataŭigi la kapitalismon per socialisma socio – kondukis al ree pli ofta uzado de la nocioj komunismo kaj komunista.

Surbaze de la marksa prognozo, ke la nova soci-formacio distingiĝos en du per la grado de sia ekonomia matureco klare malsamaj evolufazoj, Lenino proponis nomi la malaltan aŭ unuan fazon socialismo kaj la pli altan aŭ duan fazon komunismo. Sed ĉe tio oni konsideris ambaŭ kiel ŝtupojn de unueca socia formacio, kiu entute nomeblas komunisma, ĉar ilia komuna determinanta bazo estas la socia proprieto je produktadrimedoj. En prelego li diris:

“Se ni demandas nin, kio la komunismo estas alia ol la socialismo, tiam ni devas diri, ke la socialismo estas tiu socio, kiu senpere elkreskas el la kapitalismo; ĝi estas la unua formo de la nova socio, dum la komunismo estas pli alta formo de la socio, kiu povas evolui nur tiam, kiam la socialismo komplete firmiĝis.”49

Tiuj nociigoj estis en la teorio de la marksismo ĝenerale akceptitaj, ĉar ili estas tute evidentaj kaj antaŭ ĉio donas klaran orientadon por la praktika politiko ĉe la starigo de la nova socio.

Sed Lenino samtempe avertis kontraŭ misuzado de la nocioj komunismo kaj komunista, kio povus veki la malĝustan ideon, ke jam temas pri aktuala tasko “enkonduki” la komunismon. Pri tio li tre klare esprimis sin:

“Estas memkomprenebla, ke la nocio komunismo por tiuj, kiuj faras la unuajn paŝojn al la definitiva venko super la kapitalismo, troviĝas en granda malproksimo.”50

Ĉar tiutempe ekzistis ankoraŭ sufiĉe konfuzaj ideoj pri la rapida “enkonduko de la komunismoj”, li klarigis la problemon detale. Estus “kruda deformado, kava fanfaronado kaj praktike kaŭzus nur damaĝon, se oni volus interpreti la nomon “Komunista Partio” tiel kvazaŭ la komunisma ordo estus tuj realigota. Pro tio la vorto oni devas uzi la vorton 'komunista' kun plej granda prudento.”51

Ĉar neniu povis jam havi detalajn konojn pri la en la estonta komunisma socio ebla ekonomiaj, socialaj kaj ideologiaj kondiĉoj, pri la konkretaj vivkondiĉoj kaj pri la sur tiu baziĝanta vivmaniero, ne mirigas, ke tio malfermis grandan spacon al la sociala fantazio. Pro tio ekzistis ne malmultaj provoj detale priskribi la kondiĉojn, vivmanieron kaj pensmanieron de estontaj homoj en la venonta socio. Pro tio oni ankaŭ ofte uzis la utopiajn ideojn de la antaŭuloj de la scienca socialismo, kaj samtempe oni imagis la komunisman socion precipe kiel la totalan negacion de la ĝisnunaj socioj, kiom eble sen ajna kontinueco.

La itala historiisto Domeniko Losurdo pro tio demandas: “Ĉu ni komprenu la postkapitalisman estontecon kiel la realan malaperon ne nur de la klasaj kontraŭecoj, sed ankaŭ de la ŝtato kaj de la politika potenco kaj de la jura normo entute, kaj krome de la religioj, de la nacioj, de la labordivido, de la merkato, de ĉia fonto de konflikto?”52 Li prave turnas sin kontraŭ tia idealisma kaj beata vido al la estonta komunisma socio, kiu taŭgas nur por veki iluziajn atendojn kaj por imagi teran paradizon plena de ĝuado kaj nenifarado, sen konfliktoj kaj plena de harmonio.

Kompreneble kontraŭkomunistaj ideologoj tre volonte apogas tian koncepton, por prezenti la marksismon kiel specon de religia savatendo, kies absurdeco post la pereo de la socialismo nun, laŭ ili, estas definitive pruvita.

La nocio de utopio, kiu post la fino de la socialismo en la vicoj de la maldekstruloj ree iom enmodiĝis – egale ĉu temas pri konkreta aŭ pri abstrakta utopio – rigardeblas prefere kiel retiriĝo el la socia realeco kun ties akraj spertoj ol kiel la laŭdiran ekiron al novaj bordoj. Ĉar la spertoj de la reala socialismo klare montris, kiom komplika, malfacila kaj ankaŭ longdaŭra estas la reala – neeviteble ankaŭ kun eraroj ligita – transiro al postkapitalismaj sociaj kondiĉoj. Sed tiuj spertoj samtempe ankaŭ postlasis gigantan empirian materialon, per kies teoria prilaborado la ekkon- kaj lern-procezo ligita kun tiu evoluo devas esti daŭrigata kaj la marksisma teorio liberigata el simpligoj kaj deformadoj same kiel ankaŭ el restaĵoj de la utopiismo.

Post la venko de la revolucio per la konkero de la politika potenco kaj la starigo de la diktatoreco de la proletaro do unue necesas konstrui la socialismon aŭ ankaŭ en transira periodo krei la ankoraŭ mankantajn civilizajn kaj kulturajn kondiĉojn por tio. Antaŭ ol eblas pensi pri la pli alta fazo de la komunismo, la socialisma socio en iom longa evoluo devas unue atingi multe pli altan gradon de ekonomia matureco. Kiel gradmezurilo kaj kriterio de la evolustadio necesa por tio, Lenino (kongrue kun la opinioj de Markso) nomis la altecon de la laborproduktivo, kiu en la nova socio devas superi tiun de la kapitalismo.

“La laborproduktivo estas lastinstance la plej grava, la decida por la venko de la nova sociordo. La kapitalismo kreis laborproduktivon tian, kia ĝi estis sub la feŭdismo ne konata. La kapitalismo definitive venkeblas kaj estas definitive venkota, kiam la socialismo kreas multe pli altan laborproduktivon. Tio estas tre malfacila kaj tre longdaŭra klopodo.”53

Ĉar nur multe pli alta laborproduktivo surbaze de evoluintaj produktadfortoj povas ebligi kaj certigi la realigon de la humanismaj, socialaj kaj kulturaj celoj de la socialismo kaj per tio ankaŭ sian superecon super la kapitalismo. Kiaj tempospacoj por tio povas esti necesaj, ne abstrakte determineblas, ĉar tio dependas de la konkretaj kondiĉoj kaj de multaj naciaj kaj internaciaj cirkonstancoj.

Ĉi tie estu jam notita, ke la socialisma socio en la Sovetunio kaj ankaŭ en aliaj landoj en la tempo de ilia ekzistado pro diversaj kaŭzoj ne kapablis atingi tiun necese altan nivelon de la laborproduktivo, tiel ke ĝi en la ekonomia konkurado restis malsupera al la kapitalisma sistemo. Ĉu kaj kiom tio estis kaŭzita de la ekonomia izoliteco de la Sovetunio – kiel la unua lando de la socialismo disde la mondmerkato – ligita kun la politika izoliteco de la USSR, kaj per tio aŭtomate ankaŭ de la internacia labordivido kaj disvolvado de la produktadfortoj, tiu demando restas pridisputata, kvankam tio estas tre verŝajna. Tiu demando jam en la historio de la KPSU estis objekto de akraj disputoj inter la stalina gvidantaro kaj la opozicio (precipe de Trocko), ĉar Stalino apenaŭ atentis tiun decidan demandon.54

6. Ĉu la marksismo estas preterpasita?

Tiuj ĉi tie resume prezentitaj opinioj de Markso kaj Engelso pri la scienca socialismo estas en la esenco la teoria fundamento kaj la orientado por la revolucia batalo de la eŭropa laborista movado, kiu, organizita en socialistaj kaj socialdemokrataj partioj, kuniĝis al la Socialista Internacio. Deirante de tio, Lenino poste, kiam post la transiro de la kapitalismo en la imperiismon la socialisma revolucio kaj la starigo de la socialismo fariĝis rekta praktika tasko, disvolvis gravajn novajn vidpunktojn kaj per tio esence riĉigis kaj profundigis la teorion de la scienca socialismo. En liaj laboraĵoj – laŭ la novaj bezonoj de la revolucia batalo – nature tiaj problemoj ludis apartan rolon, kiuj estis ligitaj kun la strategio kaj taktiko de la socialisma revolucio kaj kun la unuaj praktikaj paŝoj de la transiro al la socialisma socio. Pri tiuj mi malsupre ankoraŭ pli detale parolos.

Entute Lenino liveris tiom gravajn kontribuaĵojn al la evoluo de la teorio de la marksismo – al la parti-teorio, al la revoluci- kaj ŝtat-teorio, al la teorio de la socialismo kaj ankaŭ al la filozofio –, ke estas demando nur de la diskuto, ĉu li pro tio alkalkulendas al la klasikuloj de la marksismo. El tio tamen ne aŭtomate sekvas, ke lia kontribuaĵo al la marksismo estas aparta kaj estigas la teorion de la leninismo, kiel Stalino asertis post la morto de Lenino. La invento de aparta teorio, de leninismo, servis al Stalino antaŭ ĉio kiel bazo kaj rimedo por akiri sian ideologian regadon super la KPSU. En la sekva tempo la eklektika pec-kunigado de malmultaj bazaj konoj de la marksismo kun kelkaj elektitaj opinioj de Lenino kaj kun tre dubindaj kontribuaĵoj de Stalino en formo de la “marksismo-leninismo” kondukis al deformado, platigo kaj falsado de la aŭtenta teorio de la marksismo kaj faris el tio skeman dogmaron.

Lenino mem neniam pretendis ion tian, kaj certas, ke li estus decide rifuzinta la konstruadon de aparta teorio de “leninismo”.

Aktuale oni tre ofte prezentas kiel rifuzan argumenton kontraŭ la marksismo, ke temas pri teorio de la antaŭlastaj jarcentoj, kiuj estas nur historie interesa, sed por la nuntempo jam ne havas ion por diri. La fakto, ke la marksismo estiĝis en la 19-a jarcento, kompreneble ĝustas. Sed estas absolute sensenca argumento dependigi la valoron de scienca teorio de ĝia estiĝotempo kaj ne de ĝia ver-enhavo. La klasika fiziko estis fondita de Newton en la 17-a jarcento, sed el tio tute ne sekvas, ke ĝi intertempe fariĝis sensignifa. Ĝi estas nun kiel antaŭe la fundamento ankaŭ de la moderna fiziko. La scienco de la fiziko tamen ne restis senmova ĉe la fundamentaj ekkonoj de Newton, sed pli profundigis la fizikan ekkonon de la naturo kaj kreis novajn kampojn de la fiziko, ekzemple la kvantum-teorion, la relativec-teorion, la kernfizikon ktp. Kial la newtona fiziko – produkto de la scienca pensado el la 17-a jarcento – povas konservi sian gravecon ankaŭ por la 21-a jarcento? Ĉar la hodiaŭa moderna fiziko pritraktas esence daŭre la saman naturon, ĝiajn strukturojn kaj ĝiajn leĝecojn kiel Newton, kvankam en la ekkono de tiu naturo ĝi estas multe pli progresinta.

Tute simile okazas pri la teorio de la marksismo, kiu jam en la 19-a jarcento akiris la fundamentajn ekkonojn pri la kapitalisma soci-formacio, analizis kaj formulis ĝiajn esencajn trajtojn kaj leĝecojn, ĝian decidan evoluleĝon kaj ĝiajn evolutendencojn, kaj sur tiu fundamento faris la argumentitan prognozon, ke la internaj kontraŭecoj de la kapitalismo neeviteble pelas al novaj krizoj kaj fine ankaŭ al dissolviĝaj tendencoj, tiel ke maturiĝas la kondiĉoj por la anstataŭigo de la kapitalismo per pli alta socia formacio.

Tiuj fundamentaj ekkonoj – prezentitaj antaŭ ĉio en la ekonomikaj verkoj Grundrisse der Kritik der Politischen Ökonomie [Kompendio de la kritiko de la politika ekonomio] kaj La kapitalo55 de Karlo Markso – konservas sian validon kaj aktualan gravecon, ĉar la socia evoluo de la homaro daŭre restas sur la ŝtupo de la kapitalisma socia formacio. Kompreneble tiu ĉi socio ekde la 19-a jarcento plu evoluis kaj akiris esence novajn trajtojn; ekzemple La koncentriĝo de la kapitalo kaj la konkurencbatalo de la kapitaloj, prisiribitaj de Markso, okazis precize en la maniero kaj kondukis al starigo de monopoloj, kiel Markso antaŭvidis. La kapitalismo de libera konkurenco transiris en la stadion de monopolkapitalismo. Per tio fariĝis necesa pli profundigi la ekkonojn de la kapitalismo, kaj tiu laboro estis farita de marksismaj teoriuloj kiel Rudolf Hilferding, Rozo Luksemburgo56 kaj speciale de V. I. Lenino, kiu en sia laboraĵo La imperiismo kiel la plej alta stadio de la kapitalismo57 liveris ampleksan analizon kaj karakterizon de la imperiismo. Samtempe Lenino decide kontribuis al la marksisma revoluci-teorio kaj post la Oktobra Revolucio donis gravajn konsiderojn kaj proponojn por la konstruado de la socialisma socio en Ruslando.

Multaj marksismaj teoriuloj – Georgij V. Pleĥanov58, Karlo Kaŭcko59, Max Adler, Otto Bauer, Leo Trocko60, Nikolaj Buĥarin, Rozo Luksemburgo, Georgo Lukaĉo, Karl Korsch, Roman Rosdolsky kaj multaj aliaj – riĉigis la marksisman teorian pensadon.

Ankaŭ nuntempe okazas klopodoj por pli profundigi la marksisman teorion, ĉe kio unuflanke antaŭrangas la analizo de la evolutendencoj de la tutmondigita ŝtatmonopolisma kapitalismo, por klarigi la fundamente ŝanĝitajn objektivajn kondiĉojn kaj ties konsekvencojn por la batalo por socia progreso en la nuntempo. Aliflanke oni analizis ankaŭ la objektivajn kaj subjektivajn kaŭzojn por la misevoluoj kaj deformaĵoj en la historio de la reala socialismo, kiuj kondukis al ties pereo, por tiri el tio la neprajn teoriajn kaj praktikajn konkludojn. La argumento, ke la marksisma teorio estas preterpasita, ĉar ĝi devenas el la 19-a jarcento, estas do tute senbaza.

Sed tio ne malhelpas la renegatojn reuzadi tiun malmulte konvinkan argumenton, por pravigi sian deturniĝon de la marksismo – kiun ili, preterpase notite, apenaŭ ĝisfunde konis. Ekzemple Jakovlev, kiu estis diplomito de la Akademio de Sociaj Sciencoj ĉe la CK de la KPSU, sub Breĵnjevo gvidis la sekcion Propagando de la Centra Komitato kaj sub Gorbaĉovo avancis al sekretario de la CK kaj membro de la Politika Buroo, skribas:

“Por mi fariĝis ĉiam pli evidenta, ke la ideoj de Markso pri la socialismo prezentas nenion alian ol la esprimon de tempe kondiĉita konjunkturo. Jam pro la sola kaŭzo, ke ili ekde la komenco spegulas ideajn kaj moralajn celojn, kaj konojn kaj antaŭjuĝojn, kiuj apartenis al alia tempo ol la nia. Pli frue aŭ pli malfrue la revoj pri la socialismo devis same elĉerpiĝi kiel la mobilizaj eblecoj de ilia realigo.”

Tio ne bezonas komenton!

Oni nuntempe uzas kiel aparte fortan kaj laŭdire konvinkan argumenton kontraŭ la marksismo la disfalon kaj pereon de la socialismo en Eŭropo, kvazaŭ la teorio de la scienca socialismo estus la kaŭzo de ĝia malvenko. Sed tio estas iluziista truko. La disfalo de la socialismo havas antaŭ ĉio realajn, objektivajn kaj subjektivajn kaŭzojn, ĉe kio unu el la subjektivaj kaŭzoj troviĝas ankaŭ en la fakto, ke la gvidantaj personaroj de la regantaj komunistaj partioj montriĝis nekapablaj en sufiĉa mezuro kreeme plu disvolvi la marksisman teorion laŭ la la novaj taksoj, kiujn la konstruado de la socialisma socio metis. Tio estis esence ligita ankaŭ kun la estiĝo, kripligo kaj dogmigo de la marksisma teorio fare de Stalino kaj de lia sekvantaro, ĉar la teoria kaj ideologia regado de la stalinismo kondukis al stagnado de la marksisma teoria pensado. Tio sekvigis fatalajn praktikajn-politikajn konsekvencojn. Tiu ĉi problemaro estos pli malsupre detale diskutota. Ĉe tio montriĝos, ke ankaŭ la pereo de la ĝisnuna socialismo racie kompreneblas kaj klarigeblas nur se ĉe la analizo de tiu historia okazaĵo la ekkonoj de la marksisma teorio – speciale de la historia materiismo – estas uzataj kaj aplikataj.

Cetere estas miskompreno supozi, ke la teorio de la marksismo entenas kompletan programon kun ĉiaj esencaj aŭ eĉ detalaj instrukcioj por la konstruado de la socialisma socio. La mallonga prezentado de la fundamentaj ideoj de la marksisma teorio, kiu estis metita en la komencon por pli bona kompreno de la problemaro, klare montras, ke tiaj receptoj en ĝi ne ekzistas, sed nur fundamentaj ekkonoj pri la ekonomiaj bazoj, leĝecoj kaj evolutendencoj de la homa socio ĝenerale kaj de la kapitalismo speciale, kaj el tio deduktitaj sekvoj por la transiro al la socialismo.

Deirante de tiu fundamento estas la tasko de la progresemaj kaj revoluciaj fortoj, teorie kaj praktike ellabori la vojojn kaj metodojn por la konstruado de socialisma socio laŭ la respektive donitaj kondiĉoj, analizi la kolektitajn spertojn de la socialisma konstruado, korekti aperantajn erarojn kaj tiel kreeme pli disvolvi la marksismon. Ĝenerale valida recepto, detala konstruplano aŭ deviga modelo por tio en la marksisma teorio ĉiukaze ne ekzistas.

2-a ĉapitro: La mondhistorie unua provo – La sovetsocio kiel ĝenerala modelo de la socialismo?


 

1. La principa kaj aktuala graveco de la demando

1. Ideologia batalo pri la signifo de la reala socialismo

La opinioj pri tio, kio la socio, kiu estas plej ofte nomata reala socialismo, envere estis, tre disas: ĉu tute ne socialismo aŭ la malo de socialismo, ŝtatsocialismo aŭ partisocialismo, ŝtatkapitalismo aŭ deformita socialismo, transira socio aŭ simple diktatoreco kaj maljusto-ŝtato? Ankaŭ sinceraj adeptoj kaj defendantoj de la socialismo ofte ne scias kiel taksi, karakterizo kaj nomi la estintan realan socialismon. Ĉi tie la skalo etendiĝas de senkondiĉa senkritika defendado ĝis kompleta distanciĝo kaj kondamno, kelkfoje ankaŭ en la formulo, ke tio ankoraŭ ne estis “ĝusta” socialismo, do certe “malĝusta”. Kun tia sinteno respondas ankaŭ plimulto de pli aĝaj iamaj GDR-civitanoj, ke la socialismo estis bona ideo, sed ne estis ĝuste realigita. Sed per kio eblas distingi, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta socialismo?

Bedaŭrinde simpla respondo, kiu konas nur la paron ĝusta-malĝusta, ne servas, ĉar tiom kompleksaj historiaj evoluprocezoj kiel la estiĝo de nova socia formacio ne premeblas en la skemon de simplaj pens-determinadoj. Ĉi tie necesas dialektika, historia-materiisma aliro, kiu konsideras same la historiajn deir-kondiĉojn, pesas la objektivajn eblecojn, kiuj rezultas el ili, kaj poste konkrete-historie esploras la iom-post-ioman procezon de formado de tiu nova socio kaj ekzamenas, kiel kaj kun kiaj rezultoj la objektivaj eblecoj estis transformitaj en realojn, kaj ankaŭ la kaŭzojn, pro kiuj tio kelkfoje nur nesufiĉe sukcesis kaj fine eĉ fiaskis.

En la sekvo mi provos, sur tiu vojo de konkreta historia analizo kaj laŭ tiu per teoria diskutado kaj pripensado proksimiĝi al sobra taksado de la reala socialismo. Ĉar la evoluvojo de la socialismo kiel historia realaĵo komenciĝis en Ruslando kaj la Sovetunio, ankaŭ la klarigo de la karaktero kaj de la enhavo de tiu socio devas nepre komenci per la sovetia modelo de socialismo, des pli ke ĝi servis kiel sperto-bazo kaj kiel modelo al ĉiuj kromaj provoj starigi la socialismon. Tio estas certe malfacila entrepreno, sed nur sur tiu ĉi bazo la kromaj provoj starigi en aliaj landoj socialisman socion estas kompreneblaj kaj takseblaj.

Sed ekzistas ankoraŭ alia vidpunkto, ankaŭ konsiderenda: La klopodoj pri interpret-suvereneco pri la historio de la socialismo estas ne malgrava parto de la ideologia klasbatalo de la nuntempo, kaj tiu fariĝas – almenaŭ flanke de la burĝaj-kontraŭsocialistaj fortoj – kun granda elspezo kaj decida akreco. Ĉe tio oni uzas ĉiajn rimedojn: de primitiva ideologia cerblavado en la amaskomunikiloj, kiu laboras per mensogoj, kalumnioj kaj diskriminacioj, ĝis grandaj historiaj falsadoj en ampleksaj historiaj kaj teoriaj prezentaĵoj de pli scienca karaktero. La nombro de libroj estas intertempe tiom granda, ke ne eblas mencii eĉ nur la plej gravajn titolojn. Ili en tre malsama maniero sekvas ĉiuj la saman celon, nome prezenti la socialismon kiel malpravan erarvojon de la historio, kiu neeviteble povas konduki nur al socio de devigo, de subpremado kaj de malriĉeco.

La baza celo de tiuj klopodoj evidente konsistis en tio, principe nei la historian ekzistorajton de la socialismo, ĉar lastanalize la celo estas ĝenerale forstreki la socialismon kiel pravan kaj necesan socian alternativon al la kapitalismo el la agendo de la homara historio.

Vide al la akriĝantaj krizoj kaj evidentaj misoj de la hodiaŭa kapitalismo oni volas estingi ĉian pozitivan memoron pri la reala socialismo, por ke oni povu enkapigi al la homoj, ke la kapitalismo – por kiu oni inventis la belan nomon “sociala merkatekonomio” – estas kaj restu la plej bona el ĉiaj eblaj socioj. Tiu ĉi ideologia klasbatalo de la nuntempo havas diversajn aspektojn, kiujn la itala historiisto Domeniko Losurdo tre trafe formulis.

“La ideologia hegemonio de la burĝaro hodiaŭ esprimiĝas sur duobla ebeno. Ĉia perspektivo de postkapitalisma socio, de socio kiu ne baziĝas sur ekspluatado, estas diskreditigata kaj ridindigata kiel fantazio. Sed koncerne la historian bilancon, tiuj momentoj aŭ periodoj, en kiuj la regado de la burĝaro estis faligita aŭ en danĝero esti faligota, estas asociataj kun barbareco aŭ kun krimo. La reganta klaso do solidigas sian regadon per tio, ke ĝi prirabas la subajn klasojn ne nur je perspektivo al estonteco, sed ankaŭ je ilia pasinteco. Oni postulas de la subaj klasoj ke ili akceptu aŭ eltenu sian situacion, ĉar ili ĉiam, kiam ili provis ĝin ŝanĝi, tio produktis nur hororaĵojn kaj ruinaĵojn.”61

Pli granda klareco en tiu ĉi demando havas eksterordinaran gravecon por ĉiuj nunaj socialistaj kaj komunistaj fortoj kaj movadoj, ĉar kiu – senrigarde de kritikaj taksoj de multaj aspektoj de la reala socialismo – ne havas principe pozitivan sintenon al tiu mondhistorie unua provo superi la kapitalismon kaj starigi socialisman socion, tiu ankaŭ ne kapablos formi socialisman estontecon. La prilaborado de la pozitivaj same kiel de la negativaj spertoj de la ĝisnuna socialismo estas nemalhavebla teoria antaŭkondiĉo por disvolvi realisman socialisman programaron por la hodiaŭaj kondiĉoj surbaze de la scienca socialismo kaj klare dislimi ĝin de la fiaskinta sovetia modelo kaj de la nun remodiĝintaj laŭdire modernaj socialismo-teorioj. Ĉar tiuj ĉi estas plejparte modernigita remaĉaĵo de malnovaj reformismaj konceptoj de demokratia enkreskado en la socialismon sen klasbatalo, sen konkero de la politika potenco fare de la laborantaj klasoj kaj sen revoluciaj transformo de la proprietrilatoj je la produktadrimedoj.

Ili simple ignoras la pozitivajn ekonomiajn, socialajn kaj kulturajn spertojn de la reala socialismo, akiritajn sub tre malfacilaj kondiĉoj, per la stulta argumento ke ili estas sensignifaj, ĉar tiu socialismo fiaskis. Sed kiajn kompareblajn rezultojn la socialreformismo ĝis nun atingis? En ĉiaj versioj kaj variaĵoj ĝi ne nur simple fiaskis, sed ĉe ĉiu provo de sia praktika realiĝo ĝi faris eĉ nur plej etan paŝon el la kapitalismo en socialisman socion, sed faris nur modestajn reformojn en la kadro de la kapitalisma socio, kiu neniel kapablas ŝanĝi ties karakteron. Tiu socialismo de la “tria vojo”, kia ĝi estis praktikata dum iom da tempo ekzemple en Svedujo, kiu iam estis konsiderata la modellando de la “tria vojo”, estas delonge forigita de la refortiĝinta ŝtatmonopolisma kapitalismo. Restas ĝusta: La socialreformismo estas nek pli ĝusta nek pli moderna, nur ĉar ĝi nun nomiĝas transformad-teorio.

Ĉar la Sovetunio estis la unua lando, en kiu oni faris la provon starigi la socialisman socion kaj ĉar la rezultoj kaj spertoj ĉe tio akiritaj estis ĝeneraligitaj al modelo de la socialismo, esplorado de la problemaro devas neeviteble komenciĝi per la sovetsocio kaj per ties pozitivaj kaj negativaj spertoj. Tre grava demando, kiun oni devas ĉe tio klarigi, estas, kiel okazis la estiĝo de tiu sovetia modelo de socialismo, kiuj estas ties karakterizaj enhavoj kaj trajtoj, ĉu kaj kiom ĝi kongruas kun la principoj de la scienca socialismo kaj kial ĝi poste povis akiri tioman gravecon kiel deviga modelo de la socialismo. Sed por fari tion komprenebla, necesas koncize skizi kelkajn kromajn teoriajn kaj historiajn antaŭkondiĉojn.


 

2. Teoriaj kaj metodaj antaŭdemandoj


 

En kia situacio ni nun troviĝas kiel konsekvencaj adeptoj de la scienca socialismo, kiuj malgraŭ la historiaj spertoj de la malvenko de la unua mondhistoria provo starigi kaj formi la socialisman socion, daŭre estas konvinkitaj, ke la superado de la kapitalisma socisistemo per pli alta socia formacio restas sur la agendo de la historio? Eĉ pli: kiuj ankaŭ deiras de tio, ke la nunaj kaj estontaj evolutendencoj de la imperiismo ne nur por la laborantaj amasoj, sed pro la tuta homaro alportas tiom grandajn danĝerojn kaj minacojn, kiuj kondukas nin ĉiam pli proksimen al la alternativo “socialismo aŭ barbareco”.

Tiun konvinkon ni konservas ne ĉar ni estas neinstrueblaj dogmuloj aŭ naivaj kredantoj, sed ĉar la ekkonoj de la marksismo pri la fundamentaj leĝecoj de la socia evoluo entute, same kiel ankaŭ pri la ekonomia movleĝo de la kapitalismo, de la ĝisnuna historio ne estas refutitaj, sed konfirmitaj. Pro tio la estontaj sekvoj de plua regado de la imperiismo super la mondo en la nova historia epoko post la provizora fino de la socialismo ne estas senpravaj timoj, sed ja antaŭvideblaj realismaj prognozoj. En konsiderinda parti ili estas jam amara realo.

Ĉi tie eblas tuj kontraŭbati al ni, ke la ekkonoj de la marksismo pro la pereo de la socialismo arĥaiĝis, tiel ke surbaze de tiu teoria fundamento ankaŭ ne eblas fari realismajn prognozojn pri la estonta socia evoluo. Sed tio estas eraro, pri kiu ni jam parolis pli supre. Ĉar la pereo de la socialismo neniel refutis la marksismon. Kvankam tio povas al iuj ŝajni paradoksa, tamen ĝustas, ke ankaŭ la kolapso de la reala socialismo en la Sovetunio kaj en la aliaj socialismaj landoj62 fariĝas klarigebla nur surbaze de la fundamentaj ekkonoj de la marksismo, se ni ne volas refali en nesciencajn klarig-modelojn de subjektivisma kaj fatalisma speco. Ĉar ankaŭ tiu ĉi historia procezo ne okazis ekster la kadro de la fundamentaj sociaj evoluleĝoj kaj de la historia evoluo, kiu en sia baza tendenco estas determinita, sed pro tio ĝi povas kaj devas esti esplorata kaj klarigata ankaŭ per la teoriaj instrumentoj de la historia materiismo kaj de la materiisma dialektiko. Nenio estas pli malĝusta ol la ĉiam denove prezentata aserto, ke la malvenko de la socialismo signifas samtempe ankaŭ la definitivan refuton de la materiisma teorio pri socio kaj pri historio kaj de la dialektika metodo de la marksismo.

La historia sorto de la socialismo ne estas hazarda akcidento de la historio, kiun kelkaj politikistoj kaŭzis pro sia malĝusta politiko, pro kio eblas nun meti ilin kiel propekajn kaprojn al pilorio, sed okazaĵo, kiu estas plej profunde ligita kun la historiaj kondiĉoj kaj la objektivaj sociaj leĝecoj. Kiel kompreni tion?

Ĉi tie unue nepre necesas klarigi ion, ĉar pri estiĝo kaj efikmaniero de sociaj leĝecoj bedaŭre ekzistas daŭre simpligitaj kaj ankaŭ eraraj opinioj, kiuj povas konduki al la konkludo, ke la historia evoluo de la Oktobra Revolucio ĝis la pereo de la socialismo estis ĉiuaspekte necesa, do neevitebla procezo. Ke sur la bazo de la historie estiĝintaj objektivaj kondiĉoj ĝi tute ne povintus okazi alie. Laŭ konataj kontraŭuloj al la socialismo, ĉio okazis tiel, kiel ĝi devis okazi, kaj ili indikas, ke ili jam ĉiam antaŭdiris tion. Ke pro tio ankaŭ ĉiaj pensadoj pri tio, ĉu eventuale ekzistis alternativoj al tiu evoluo, estas sensencaj, ĉar ili kondukas nur en la kampon de senbazaj spekulativadoj.

Sed tiu koncepto kaj la opinio pri la historia materiismo kaj speciale pri la sociaj leĝecoj ne trafas, ĉar ĝi skemece identigas ilin kun naturleĝoj, kvankam inter ambaŭ specoj de leĝecoj ekzistas grava diferenco. Dum naturleĝoj estiĝas el interefikado de longe efikantaj nekonsciaj naturfortoj kaj naturprocezoj kaj pro tio ekzistas kaj efikas tute sendependaj de homa ekkono kaj homa agado, sociaj leĝecoj ja estiĝas surbaze kaj en interefikado de materiaj kondiĉoj kaj procezoj de la socio, sed ĉiam nur en kunefikado kun la konscia praktika agado de la homoj, kiuj kiel historiaj subjektoj ekkonas, taksas kaj praktike ŝanĝas la donitajn objektivajn kondiĉojn. Tio estas sekvo de tio, ke la sociala moviĝformo de la materio en la homa socio akiras tute alian kvaliton ol en ĉiuj naturaj moviĝformoj de la materio, ĉar ĝi ĉi tie elpaŝas en la formo de sociaj praktiko kaj ekkono de la homoj. Per aliaj vortoj: Sociaj leĝecoj estiĝas kaj efikas ne sponte kaj ne nekonscie kiel naturleĝoj, sed ili estiĝas nur en la aktiva interefikado de la objektivaj kaj subjektivaj faktoroj de la socia moviĝo kaj evoluo, kaj ili ankaŭ efikas kaj trudas sin nur pere de la konscia aktiva praktika agado de la homoj, kiuj kiel historiaj subjektoj antaŭen pelas la socian evoluon aŭ provas haltigi kaj malebligi ĝin.

Sed tiuj subjektoj estas ĉiam de certa naturo, ili estas sociaj klasoj, tavoloj, individuoj, organizitaj en politikaj partioj kaj movadoj, kiuj agadas laŭ siaj materiaj kaj ankaŭ ideaj interesoj, tiel ke el iliaj kunefikado kaj kontraŭefikado ĉiam rezultas multe da malsamaj kaj ankaŭ kontraŭaj strebadoj kaj agoj, kiuj plejparte aperas en formoj de klasbatalo. El tio sekvas, ke sociaj leĝecoj – alie ol naturleĝoj – povas trudiĝi ĉiam nur kiel dominantaj tendencoj en tiu multtavola agado kaj socia evoluo. Tio okazas ja ankaŭ sendepende de la volo de la unuopaj agantoj, tiom longe, kiom tiuj ne ekkonas ilin kiel leĝecojn kaj ankaŭ ne konscie uzas ilin. Sed ili efikas ĉiukaze, kvankam “malantaŭ la dorso” de la homoj, ĉu tiuj volas aŭ ne volas tion, ĉar temas ankaŭ pri objektivaj leĝoj.

Hegelo trafe nomis tiun formon de efikado de objektiva leĝeco en la historio la “ruzo de la racio”, ĉar la rezultanto de la giganta nombro da praktikaj agoj montriĝis multe pli kaj ofte ankaŭ alie ol la agantoj pensis, volis kaj alstrebis. El tio rezultas la grava fakto, ke la agantaj subjektoj de la historiaj procezoj kelkfoje havas ankaŭ malĝustan konscion pri tio kaj subiĝas al memtrompiĝoj aŭ povas esti konscie manipulataj kaj erarigataj. Ili ofte komencas kun la plej bonaj intencoj kaj finas per malsukceso, ĉar ili ne povis ĝuste ekkoni kaj taksi la objektivajn kondiĉojn kaj la de ili donitajn eblecojn (kio siavice ankaŭ havas kaŭzojn, ekz-e en la regantaj ideologiaj kondiĉoj), kaj pro tio elpaŝis al agoj, kiuj taŭgis nek por la kondiĉoj nek por iliaj veraj interesoj.

La objektivaj leĝecoj ja determinas la bazan direkton de la socia evoluo, kaj tiurilate la historia evoluo estas ja determinita kaj ne hazarda, sed ili neniel determinas ankaŭ la unuopajn paŝojn, okazaĵojn kaj procezojn, ĉar tiuj influeblaj kaj modifeblas de multnombraj kromaj faktoroj de la socia vivo, ekzemple de la apartaj naciaj kondiĉoj, de internaciaj influoj, de la pezo de la diversaj interesoj de la agantaj klasoj, la fortrilato de la klasoj aŭ ankaŭ de diversaj frakcioj de la klasoj, de la regantaj ideologiaj tendencoj en la socia konscio, sed ankaŭ de pli hazardaj okazaĵoj kaj “konstelacioj” de la nacia kaj internacia evoluo. Ja ankaŭ la kapabloj kaj konoj kaj la karakterizaj trajtoj de influhavaj personoj inter la gvidaj grupoj de la diversaj klasoj kaj de iliaj politikaj organizaĵoj povas havi konsiderindan influon al tio, tiel ke ankaŭ psiĥaj faktoroj eniras la komplekson de la determinita tendenco de la socia evoluo.

El tiu ĉi specifa estiĝ- kaj ekfik-maniero de sociaj leĝecoj rezultas, ke surbaze de la donitaj objektivaj materiaj kaj parte ankaŭ de la ideologiaj kondiĉoj de la socio determinas ĉiufoje spektron de objektivaj eblecoj de ŝanĝo kaj de evoluo, certan “ebleco-kampon”, en kies kadro kaj limoj diversaj alternativoj kaj ag-variaĵoj ja estas entenataj. Sed kiu el tiuj eblecoj aŭ alternativoj ĉiufoje estas realigata, do transformita en realon, tio ankaŭ tre dependas de subjektivaj faktoroj: nome de la ekkono kaj taksado de la objektivaj kondiĉoj kaj eblecoj fare de la historiaj subjektoj, de ilia kapablo trovi taŭgajn rimedojn kaj vojojn por ilia realigo kaj organizi sufiĉe grandajn sociajn fortojn kaj gvidi ilin tiel, ke unu el la objektive eblaj alternativoj realiĝu.

Tiuj kapabloj ĉe unuopaj individuoj estas tre malsame elformitaj, pro kio ankaŭ certaj karakteraj trajtoj de gvidaj personoj ludas ne malgravan rolon en la historio. La homoj en la historia procezo do tute ne estas seninfluaj marionetoj de objektivaj kondiĉoj kaj de sociaj leĝecoj, sed ili estas la aŭtoroj kaj aktoroj de sia historia dramo sur la scenejo de la objektivaj sociaj kondiĉoj, kiel Markso trafe diris.

Ĉar en ĉiu historia evoluetapo de la socio ekzistas objektive determinitaj alternativoj, la historio en la limoj kaj en la kadro de tiu respektiva determinita komplekso estas ĉiam malfermita en tiu senco, ke ne ĉio devis veni precize tiel, kiel ĝi okazis. Iuj aferoj povintus ankaŭ evolui alie, kaj pro tio estas tute pravigita teorie ekzameni eblajn alternativojn kaj pripensi aliajn evoluvojojn de la historio, kvankam la marksista historiisto Eric Hobsbawm opiniis, ke tio ne havas sencon por la historia scienco. Certe li pravas en la senco ke la estinta historio per tio jam ne ŝanĝeblas – kiel jam la granda burĝa historiisto Leopold von Ranke diris, historio estas “historia res gestae” (tio, kio efektive okazis) – sed malgraŭ tio, alternativaj vidmanieroj restas interesaj por la posta taksado de la historio kaj ankaŭ instruaj por la estonteco.

Ĉe tio grava vidpunkto estas, ke per ĉia grava politika, social-ekonomia kaj alia decido kaj per la respektivaj sociaj agadoj oni faras elekton el la spektro de objektivaj eblecoj kaj per tio oni praktike ŝanĝas la ekzistantajn objektivajn kondiĉojn; sed tio samtempe ankaŭ signifas, ke per tio certaj aliaj eblecoj estas ekskluditaj. Kiel jam Spinozo diris, “omnis determinatio est negatio” (ĉia determinado estas negacio), ĉar tiuj tiel ŝanĝitaj kondiĉoj nun siavice donas novan spektron de pens- kaj ag-eblecoj, en kiu certaj antaŭaj eblecoj jam ne estas entenataj.

Sed eblecoj preterpasitaj per misdecidoj plej ofte nur malfacile aŭ eĉ tute ne plu estas postantingeblaj, kaj se la novaj kondiĉoj pro nesufiĉaj analizo kaj ekkono denove kondukas al misdecidoj, ĉar ili siavice kreas novajn pens- kaj kondut-manierojn, tiam el tio povas rezulti longdaŭra ĉeno de misevoluoj de la socio, kiujn korekti fariĝas des pli malfacila, ju pli grandiĝas la hipoteko de mistaksoj kaj misdecidoj. El tio povas estiĝi ne nur seriozaj krizoj, sed en la fluo de la evoluo povas estiĝi ankaŭ disskuiĝo kaj perdo de la vivkapablo de la socia sistemo.

La socia progreso pro ĉiuj ĉi kaŭzoj ne povas konstante kaj lineece trudiĝi, kaj en la historia procezo ankaŭ ja eblas periodoj de stagnado kaj de malprogresoj, per kontraŭrevolucioj kaj restaŭrado de antaŭaj sociaj kondiĉoj.

Nur per tiu ĉi deir-pozicio de la materiisma historia kompreno eblas trovi trafajn respondojn kaj klarigojn al multaj demandoj, kiuj estas ligitaj kun la estiĝo, evoluo, la pereo kaj ankaŭ kun la taksado de la reala socialismo, sen trafi en la ekstremojn de subjektivisma, do idealisma historia koncepto aŭ de fatalisma determinismo, do de la meĥanisma materiismo.

Dum la subjektivisma versio de la historia rigardo volas redukti la kaŭzojn de la evoluo de la reala socialismo lastanalize al la opinioj, la agoj kaj la karakterizaj trajtoj de unuopaj personoj – egale, ĉu temas pri Stalino kun lia dogmismo aŭ pri Ĥruŝĉovo kun lia reviziismo –, la fatalisma versio klarigas la tutan historian evoluon kun ĉiuj ĝiaj konsekvencoj precipe el la objektivaj kondiĉoj de la postrestinta Ruslando, kiu laŭdire ne allasis socialisman evoluon. Pro tio (tiel oni konkludas el tio) povis estiĝi el tio ankaŭ nur la dikatatoreca sovetsistemo, kiu poste estis malĝuste deklarita kiel socialisma socio.

Sed ambaŭ alirmanieroj estas neakordigeblaj kun la marksisma soci- kaj histori-teorio nek kun la marksisma dialektiko. La unua, ĉar ĝi atribuas al unuopaj personoj kaj al iliaj opinioj historian rolon, kiu multe transiras iliajn realajn efikeblecojn, la dua, ĉar ĝi klarigas la historion de la homa socio kun grandparta nekonsidero de la aktiva praktika agado de la historiaj subjektoj kvazaŭ meĥanikan naturprocezon. Pro tio ambaŭ kondukas nepre ankaŭ al nekontentigaj rezultoj kaj lasas spacon por ĉiaj eblaj spekulativaj klarigoj.

Por kompreni la estiĝon, la evoluvojon kaj la kaŭzon de la pereo de la socialismo, do nepre necesas esplori la objektivajn same kiel la subjektivajn faktorojn de tiu mondhistoria procezo en ilia interefikado kaj samtempe ankaŭ en ilia konstanta ŝanĝiĝo, sed ĉe kio konsiderendas nepre ankaŭ la interplektiĝo de internaj nacioj kaj eksteraj internaciaj kondiĉoj kaj faktoroj.

En la novtempa historio jam ne povas ekzisti aŭtarcia, de internaciaj interrilatoj sendependa evoluo de unuopaj ŝtatoj nur el siaj internaj kondiĉoj, ĉar la internaciiĝo kaj tutmondiĝo de la moderna produktado kaj – depende de tio – de la plej multaj kampoj de la socia vivo kondukis al tio, ke la hodiaŭa socia evoluo fariĝis reala mondhistorio.

Sed la klarigo de tiuj historiaj kaj teoriaj problemoj kaj la zorgema analizo de la pozitivaj kaj negativaj spertoj de la ĝisnuna socialismo kreas ankaŭ necesajn teoriajn antaŭkondiĉojn por disvolvi realisman socialisman programaron por la hodiaŭaj kondiĉoj surbaze de la scienca socialismo kaj dislimi ĝin de la nun modiĝinta laŭdire pli moderna socialismo-teorioj.


 


 

2. Antaŭkondiĉoj de la socialismo en Ruslando


 

1. Ĉu en Ruslando socialisma revolucio estis ebla?

Ĉe la komenco de ĉiuj argumento-ĉenoj, prezentataj por kontesti la socialisman karakteron de la sovet-socio, plej ofte staras la tezo, ke en la postrestinta, ekonomie ankoraŭ relative malforte evoluinta kaj kulture postrestinta Ruslando socialisma revolucio kiel necesa kondiĉo kaj antaŭkondiĉo de la socialismo entute ne eblis. Pro tio oni nomas la Oktobran Revolucion plejparte puĉo, organizita de bando de potencavidaj revoluciuloj, por akapari la ŝtatpotencon. Tio laŭdire ne estis historie necesa okazaĵo, sed perfortado de la historio, kiu poste povis ankaŭ konduki nur al perforta sistemo.

La jam menciita Jakovlev donas originalan klarigon de la kaŭzoj kaj de la karaktero de revolucioj en la socia evoluprocezo, kaj per tio li malkaŝas, ke li ne nur konvertiĝis al kontraŭmarksisto, sed ankaŭ ĝenerale transiris al la pozicio de la kontraŭrevolucio, kiun li tamen prezentas kiel “evoluciismo”. Revolucioj estas por li nun entute abomenaĵoj: Kio estas por li revolucio?

“Revolucio estas histerio kaj senpoveco antaŭ la prema irado de la okazaĵoj. Ago de malespero, la sensenca provo, el staro kaj en plena kurado superi ĉion, kio postulas jardekojn da streĉaj penadoj de la tuta socio. La emo al revolucio devenas de mesia ambicio kaj de malsana psiĥo.”63

Sed sendepende de klarigo de la revolucio el malsana konscio la unua kaj multrilate jam decida demando, pri kiu necesas trovi klarigon, tiu pri la karaktero, la pelfortoj kaj la socia same kiel politika enhavo de la rusa revolucio.

La aserto, tre disvastigita en la kontraŭsocialista literaturo, ke la Februara Revolucio estis la vera rusa revolucio, ĉar kiel burĝa-demokratia revolucio ĝi kongruis same kun la objektivaj kondiĉoj kiel ankaŭ kun la postuloj de historia evoluo de Ruslando, komplete preteriras gravajn historiajn faktojn.

Ĝusta estas nur, ke la burĝa-demokratia revolucio en Ruslando objektive ankoraŭ staris en la tagordo, ĉar ties taskoj estis nepre solvendaj por entute ebligi pluan socian progreson. Sed la egaligo – ligita kun tiu opinio – de la rusa revolucio kun la pli fruaj burĝaj-demokratiaj revolucioj en la eŭropaj landoj tre grandparte ignoras decidajn faktojn kaj cirkonstancojn de la rusa historio, kiuj kondiĉis, ke la revolucio en Ruslando neeviteble devis alpreni alian karakteron ol en la aliaj eŭropaj landoj.

Por kompreni la esencajn cirkonstancojn, necesas eta retrorigardo al la rusa historio ekde la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento.

La carisma Ruslando dum multaj jarcentoj estis lando kun feŭda socio, en kiu la gigante plimulta amaso de la loĝantaro estis servutaj kampuloj, kiuj kvazaŭ apartenis al la grundo, kiun la nobelaj grandgrundproprietuloj posedis. La aristokratoj laŭplaĉe ekspluatadis la kampulojn, ili povis krome sufoki ĉian rezistadon, ĉar ili praktikis ankaŭ la ŝtatajn administrajn funkciojn kaj la justicon. Ĉepinte de tiu feŭda nobela klasregado staris “paĉjo Caro”, kiu kiel kapo de la rusa-ortodoksa eklezio samtempe enkorpigis la aŭtokratan, absolutan, mondan kaj spiritan potencon, ĉar la regado de la caro estis konsiderata donita de Dio: la caro estis kvazaŭ la reprezentanto de Dio sur Tero.

La fitraktataj kampuloj ĉiam denove leviĝis kontraŭ siaj nobelaj ekspluatantoj kaj subpremantoj, ĉe kio kolerego kaj malespero esprimis sin en kruela perforto: la nobelaj rezidencoj estis detruataj kaj forbruligataj, kaj ankaŭ okazis murdoj al aparte abomenataj bienposedantoj. Sed la izolitaj kampulaj ribeloj helpe de la carisma armeo estis ĉiam disbatitaj. La sorto de la kampuloj ne ŝanĝiĝis tiom longe, kiom la regantaj sociaj statoj daŭris. Tiel Ruslando malgraŭ sia eksterordinara teritoria grando pro sia ekonomia kaj socia postrestinteco kompare kun la ceteraj eŭropaj potenclandoj restis malforta ŝtato, kiu ĉiam pli perdis sian internacian influon.

Tio aparte draste montriĝis en la milita malvenko en la krimea milito de 1854 ĝis 1856 kontraŭ Anglujo kaj Francujo. Tiu hontinda malvenko kondukis al tio, ke reformemaj personoj en la registaro ĉe la cara kortego povis pli forte trudiĝi. En 1861 ili atingis la nuligon de la servuteco kaj trudis kelkajn kromajn reformojn de la ŝtata administrado, de la justico kaj de la klerigado, per kiuj la plej grandaj malhelpoj de la feŭdismo por la evoluo de la burĝa socio estis forigitaj. Kvankam al la nun komenciĝanta evoluo de la kapitalismo certa agospaco estis malfermita, tio tute ne signifis la forigon de la feŭdaj sociaj kondiĉoj kaj strukturoj.

La ekspluatado kaj subpremado de la kampuloj fare de la nobelaj grandgrundposendantoj tamen tute ne ĉesis per la nuligo de la servuteco, ĉar la grundo daŭre restis proprieto de la grandkampuloj. La kampuloj ja fariĝis “liberaj”, sed per tio perdis sian ĝisnunan ekzistobazon kaj estis devigataj aĉeti grundon de la bienposedantoj per ŝtataj kreditoj. Ili do plu suferis mankon de grundo kaj samtempe ili nun devis fari servutajn servojn por pagi la kreditojn. Pro tio fundamenta kampara reformo, kiu ebligus memstaran kaj liberan kampularon, restis nesolvita problemo en Ruslando, kiu daŭre restis en duonfeŭdaj kondiĉoj.

Sed tiuj reformoj almenaŭ ebligis, ke precipe ekde la 1870-aj jaroj rapida evoluo de la industria kapitalismo komenciĝis. La impeto de la industrio estis unuflanke tre forte subtenata de la carisma ŝtato, ĉar ĝi urĝe bezonis certan modernigon – antaŭ ĉio de sia armea ekipaĵo kaj ankaŭ de la trafikaj vojoj. Por financi tiun evoluon ĝi alprenis grandajn kreditojn ĉe eŭropaj bankoj kaj konsiderinde enŝuldiĝis. Aliflanke la reformoj liberigis ankaŭ la vojon por eksterlandaj investoj, tiel ke la industria evoluo helpe de eŭropa kapitalo kaj per starigo de eksterlandaj entreprenoj povis esti rapidigita. Laŭ la bezonoj de la carisma ŝtato ĉe tio estis prioritataj la konstruado de la krudmateriala industrio (elminado de ercoj, karbo kaj nafto), de la metalurgia industrio (fer- kaj ŝtal-produktado), de konstruado de peza maŝinaro (vapormaŝinoj kaj lokomotivoj) kaj la ŝipkonstruado. Krome estiĝis ankaŭ fabrikoj de malpeza industrio, precipe teksaĵ-entreprenoj.

Ruslando post la reformoj de 1861 do spertis ŝtorman evoluon de la industrio. Kiel la renoma Rusland-historiisto Manfred Hildermeier konstatis, bazante sin sur novaj esploraĵoj, la mezumaj jaraj kreskokvotoj de la rusa ekonomio inter1880 kaj 1904 estis konsiderindaj 3,25 elcentoj, per kio ili superis la kvoton de la eŭropaj landoj, ĉar tiu estis ĉe 2,7 elcentoj.64 Se oni konsideras la tutan tempon de 1861 ĝis 1914, tiam “la ekonomio de la cara regno kreskis pli rapide ol la brita, germana, norvega kaj itala, sed klare pli malrapide ol la usona, japana kaj dana.”65

Karakteriza trajto de tiu spronita industria evoluo konsistis en tio, ke la entreprenoj evoluis ne iom post iom, en iom longa tempo, pro la konkurencbatalo de malgrandaj manufakturoj al pli grandaj entreprenoj kaj tiel nur kun la fluo de la tempo atingis altan koncentriĝon de la produktado – kiel okazis en la eŭropaj landoj en la periodo de la kapitalismo de libera konkurenco. Per la konstruado de gigantaj fabrikoj ili tuj atingis tre altan gradon de koncentriĝo de la produktado. Tio sekvigis, ke ankaŭ tre rapide estiĝis industria proletaro, kiu ricevis konstantan alfluon el la kampula vilaĝa loĝantaro kaj koncentriĝis en la grandaj urboj, ĉar la industriaj entreprenoj ĝenerale estis lokitaj en la urboj. Laŭ Hildermeier la nombro de la salajruloj en la duonjarcento ĝis la eksplodo de la Unua Mondmilito kreskis proksimume kvaroble.

La ekonomia postrestinteco de Ruslando estas do taksenda pli nuancite ol tio kutime okazas.66 La evoluo de la moderna kapitalismo estis plene okazanta kaj atingis konsiderindan ekonomian kreskon. La postrestinteco kompare kun pli evoluintaj landoj tamen montriĝis en la ankoraŭ multe pli malgranda pokapa produktado.

Se oni volas priskribi la ekonomian strukturon de la tiama cara regno, tio ne eblas per unusola nocio, ĉar ĉi tie feŭdaj kaj duonfeŭdaj kondiĉoj en la kamparo estis kunigitaj kun rapide progresanta kapitalismo – ne nur en la industrio, sed ankaŭ en la kampkulturo, ĉe kio la alta grado de centralizo kaj koncentriĝo de la produktado en la industrio jam kongruis kun la situacio de la imperiisma stadio de la kapitalismo.

Trocko nomis tiun apartan kaj tre kontraŭecan staton “kombinita evoluo”. Grava trajto de la evoluo komencita per la 1861-aj reformoj estis, ke la sfero de la ŝtato kaj de la politikaj kondiĉoj estis esceptitaj el tio, ĉar la aŭtokrata memregado de la caro obstine rezistis al ĉia ŝanĝo kaj modernigo de la politika sistemo. Nur sub la sturmo de la grandaj manifestacioj de la laboristoj kaj de la kampulaj ribeloj en la revolucio de 1905 li vidis sin devigata promesi konstitucion kaj parlamenton (la duma). Sed post la disbato de la revolucio tiuj promesoj estis plenumitaj tiel, ke ne multo ŝanĝiĝis, des pli ke en la poste komenciĝanta periodo de reakcio la plej multaj koncedoj estis grandparte forigataj.

Pro la konservado de la tradiciita korporacia strukturo de la socio, kiuj kontraŭstaris al la novaj kapitalismaj evolutendencoj, la sociaj kontraŭecoj tute konsiderinde pli akriĝis. En la kamparo pli aŭ malpli senŝanĝe restis la akra klasa kontraŭeco inter kampularo kaj bienposedula aristokrataro, kvankam jam okazis kapitalisma evoluo kun respektiva diferencigo de la kampuloj en sociajn tavolojn. Lenino pruvis tion en sia frua verko “La evoluo de la kapitalismo en Ruslando” surbaze de ampleksa statistika materialo.67

La rusa burĝaro, elformiĝanta kun la industria impeto – enpremita en la korporacia socio kaj la ŝtata aŭtokratia sistemo, de kiu ĝi grandparte dependis – restis malforta kaj malmulte memkonscia. Sed la rapide kreskanta kaj en la grandurboj koncentrita proletaro estis en tiu socia sistemo kvazaŭ fremda korpo. Ĝi ne havis lokon en la korporacia sistemo, ĝi estis senrajta, vivis en ekstrema malriĉeco kaj estis konsiderata “subtavolo”. En la leĝoj ekzistis nenia regulado pri laborkondiĉoj, por tute ne paroli pri laborprotekto kaj sociala sekureco. La laborista klaso estis elmetita al arbitre-senbrida ekspluatado en mezuro, kiu en la ceteraj eŭropaj kapitalismaj landoj estis jam delonge pasinteco. Pro tio la rusa laborista klaso – kvankam nombre ankoraŭ malplimulto en la socio – sekve al sia granda koncentriteco en la urboj estis tie fariĝinta tre granda socia forto, kiu pli kaj pli konsciiĝis pri siaj interesoj kaj elpaŝis ĉiam pli aktive kaj batalprete.

Tio montriĝis por la unua fojo ĉe la strikoj kaj manifestacioj dum la revolucio de 1905. Hildermeier priskribas tiun staton de la rusa socio en la antaŭrevolucia tempo sufiĉe trafe: “La laboristaro ne sidis en la tradiciita kampkultur-socia ordo. Ĝi restis fremdaĵo, […] kiun nek la aŭtokratio akceptis nek la nobelaro, kiu esence portis la ŝtaton.”68 Plue li skribas: “Restante en stranga transira stadio inter parte superita korporacia strukturo kaj en principa, sub la nobelaro estiĝanta jura egaleco, ĝi ne havas sekuran lokon en ĝi.”69 La limigita formala jura egaligo neniom ŝanĝis ĝian materian senrajtecon; nur la rajto starigi sindikatojn kaj asociojn havis gravecon. Sed tiu libereco ĉesis jam du jarojn post la disbatita revolucio de 1905 en la reakcia periodo, kiam partioj kaj sindikatoj estis malpermesataj kaj devigataj labori kontraŭleĝe.

Tute evidente la rusa socio en la tempo antaŭ la revolucio posedis komplete alian socian strukturon kaj aliajn politikajn kondiĉojn ol la socio en la aliaj eŭropaj landoj en la tempo de la burĝaj-demokratiaj revolucioj. La rusa burĝaro estis pli aŭ malpli subtenata dependaĵo de la carisma aŭtokratio, kiu bezonis kapitalisman ekonomion por sia parta modernigo. Pro tio la burĝa klaso restis relative malforta kaj ne trovis la forton por energie kaj bataleme reprezenti siajn proprajn interesojn. Unuflanke ĝi estis ankoraŭ tro forte dependa de la carisma ŝtato, sed aliflanke troviĝis en ĝia dorso jam forta batalpreta proletaro, kiu esprimis siajn interesojn en potencaj strikmovadoj, tiel ke al la burĝaro mankis la kuraĝo por decide batali kontraŭ la aŭtokratio.

Sekve al tiu konstelacio la rusa proletaro fariĝis ĉiam pli la decida revolucia forto – ankaŭ por solvi la taskojn de la burĝa-demokratia revolucio.

Tio jam montriĝis en la revolucio de 1905. Dum la burĝaro eĉ ne estis estiginta proprajn politikajn partiojn, la laborista klaso de Ruslando staris jam grandparte sub la politika-ideologia influo de la marksista socialdemokrataro.70

Eĉ la kampula movado estis politike pli progresinta ol la kontentiĝema burĝaro, ĉar ĝi posedis en la Socialrevolucia Partio de iom da tempo politikan reprezentanton. La socialrevoluciuloj estis la posteuloj de la popoluloj (narodniki), de politika sekreta organizaĵo kiu, gvidata de revoluciaj intelektuloj, volis forigi la aŭtokratan regadon de la caro antaŭ ĉio per individuaj teroraj agoj, kaj poste alstrebis “kampulan socialismon”, kiu, evitante kapitalisman evoluon, devis estiĝi surbaze de la kampulaj vilaĝkomunumoj.

La rusa socialdemokrataro, post preparaj provoj, kiuj unuigis la diversajn laboristajn organizaĵojn de Ruslando al unu partio, estis fine fondita en 1903 dum la londona kongreso, post kiam la ekzile eldonata gazeto Iskra sub la gvido de Pleĥanov kaj Lenino faris intensan politikan-ideologian kaj organizan preparlaboron. Sed jam en la debatoj de la fondokongreso okazis malsamaj opinioj pri la karaktero kaj la celoj de la proksimiĝanta revolucio. Tie montriĝis du politikaj linioj inter la plimulto kaj malplimulto de la parti-delegitoj. Skiziĝis ia fendiĝo, kiu komenciĝis per disputo pri la statuto, sed lastanalize baziĝis sur pli profundaj politikaj opinioj pri la revolucio. La plimulto, gvidata de Lenino, estis nomataj la bolŝevistoj (“plimultuloj”), dum la malplimulto, sub la gvido de Martov, estis de tiam nomataj menŝevistoj (“malplimultuloj”). La du tendencoj restis kiel frakcioj en la komuna Socialdemokrata Laborista Partio de Ruslando, ĝis kiam, post diversaj senrezultaj provoj de unuiĝo, fine en 1912 oni faris ankaŭ formalan kaj definitivan organizan disiĝon.

Ĉe la diferencoj kaj disputoj temis precipe pri la karaktero, la celoj kaj la enhavo de la rusa revolucio, speciale pri la sinteno de la diversaj klasoj kaj tavoloj al tiu revolucio kaj ĝiaj celoj. Dum la menŝevistoj, elvokante la pli fruajn burĝajn revoluciojn sufiĉe dogmece defendis sian opinion, ke en burĝa revolucio nur la burĝaro povas esti la gvida forto kaj en kazo de venko devas ankaŭ transpreni la politikan potencon, la bolŝevistoj gvidataj de Lenino, male, opiniis, ke sub la kondiĉoj regantaj en Ruslando la burĝa-demokratia revolucio ne povas esti la simpla ripeto de antaŭaj revolucioj, ĉar tiu ĉi revolucio trovas tute aliajn objektivajn kaj subjektivajn kondiĉojn, ĉar ĝi okazas jam en nova historia epoko. La rusa burĝaro, tiel la bolŝevistoj, ĉi tie jam ne estas revolucia forto, pli precize dirite: Ĝi tute ne akiris la kapablon gvidi revolucion, pro la alispeca evoluo.

Ĝis la revolucio de 1905 la burĝaro eĉ tute ne sukcesis fondi burĝan politikan partion. Nur poste, kiam la caro sub la premo de la ribelantaj amasoj estis devigata allasi konstitucion kaj parlament-elektojn, estiĝis du burĝaj partioj: la Konstituciaj Demokratoj (laŭ la komencliteroj K kaj D nomataj “kadetoj”) kaj la Oktobristoj, kiuj en siaj programaj deklaroj apogis sin sur la Oktobra Manifesto de la caro, en kiu li estis promesinta elektojn kaj konstitucion. Kvankam en la burĝa literaturo ili plej ofte estas prezentataj kiel progresemaj, tio estas pura plibeligado, ĉar la malforta liberalismo de la kadetoj ne celis la faligon de la aŭtokrata carismo, sed nur modestajn konstituciajn reformojn. La oktobristoj estis klare konservativa, reakcia partio.

Ĉe tia socia kaj politika konstelacio, tiel Lenino, la proletaro devas elpaŝi, sub gvido de la socialista laborista movado kiel decida revolucia forto, kaj samtempe apogi sin sur la kampularo, kies intereso estis antaŭ ĉio la forigo de la regado de la aristokrataj grandgrundposedantoj. Lenino detale prezentis kun argumentoj tiun ĉi pozicion de la bolŝevistoj en sia teksto “Du taktikoj de la socialdemokrataro en la demokratia revolucio”.

Tute similajn opiniojn esprimis ankaŭ Trocko, kiu tiam ne apartenis al la bolŝevista frakcio. Duarangaj taktikaj diferencoj, kiuj temis pri la karaktero de revolucia registaro en kazo de venko de la revolucio, estis relative sensignifaj, sed poste ili estis de Stalino per senmezura troigo pufigitaj, por pravigi la malĝustan aserton, ke Trocko estis kontraŭ la revoluciaj pozicioj de Lenino.

El la specifaj ekonomiaj, socialaj, politikaj kaj ankaŭ ideologiaj kontraŭecoj ene de tiu “kombinita evoluo” de la rusa socio, parte ankoraŭ en la feŭdismo, sed samtempe kun forta evoluo de la kapitalismo, kaj parte jam en la imperiisma stadio, lige kun la internacia evoluo de la imperiismo rezultis revolucia situacio, kiu komplete distingiĝis de pli fruaj burĝaj revolucioj, kiam la kapitalismo kiel nova soci-formacio ankoraŭ troviĝis en sia estiĝo-fazo kaj moderna proletaro ankoraŭ ne ekzistis.

En Ruslando la burĝa revolucio maturiĝis nur kiam la epoko de la imperiismo estis jam komencinta. Aldoniĝis, ke Ruslando partoprenis en la imperiisma mondmilito ĉe la flanko de la Entento-potencoj Anglujo kaj Francujo, por mem fari teritoriajn konkerojn. La milito pro la nekapablo de la aŭtokrata reĝimo kondukis al rapide kreskanta malboniĝo de la vivsituacio de la rusa loĝantaro, speciale de la laborista klaso kaj de la kampularo. La militaj malvenkoj de la cara armeo tre baldaŭ kaŭzis fortan ruiniĝon de la nekapabla kaj korupta regsistemo. Sub tiuj kondiĉoj estiĝis revolucia krizo, kiu fine kondukis al eksplodo de la revolucio. Ĝi komenciĝis en februaro de 1917 per potencaj strikoj kaj manifestacioj de la peterburgaj kaj moskvaj laboristoj en la Internacia Virintago, ĉe kiu por la unua fojo virinoj en granda nombro intervenis en la politikan batalon. Samtempe la kampuloj denova ribelis. Ili atakis rezidejojn de bienulaj moŝtoj, forpelis ties posedantojn kaj ekokupis la grundon. La burĝaro kaj iliaj politikaj partioj unue neniel partoprenis en tiu revolucia evoluo.

La revolucia etoso rapide kaptis la tutan landon, kaj la registaro jam ne kapablis garantii la malnovan ordon. Ĝi abdikis, sed antaŭe ankoraŭ dissolvis la parlamenton. Nur nun ĉe la burĝaj partioj montriĝis malforta rezistado. La dissolvo de la parlamento estis ja tolerata, sed la konsilantaro de plejaĝuloj de la parlamento nomumis komisionon, kiu nun fariĝis Provizora Registaro. Jam ĝia nomo indikis, ke la politikaj gvidantoj de la burĝaro havis nur tre modestajn celojn: Ili nomis sin “Provizora komitato por restarigo de la publika ordo”. Sed ili montris tiom da kuraĝo nur kiam la caro, sub la premo de la generalaro, estis abdikinta.

La cara milita gvidantaro estis preta, por konservi la ŝtatsistemon kaj por daŭrigi la imperiisman militon, oferi la caron, des pli ke li kiel diletanta supera komandanto, kiu nur malmulton sciis pri armeaj aferoj, sen tio estis por la militistoj pli malhelpo ol helpo. (Estas interesa, ke tiu historia epizodo en la jaro 1918 ripetiĝis en Germanujo kun la eksigo de la imperiestro Vilhelmo la 2-a.)

Dum la reprezentantoj de la burĝaj partioj marĉandis pri la postenoj en Provizora Registaro, la laboristoj en Peterburgo, en Moskvo kaj en multaj aliaj industriaj urboj fondis “sovetojn”, konsilantarojn kun elektitaj reprezentantoj, al kiuj tuj aliĝis “soldataj konsilantaroj”. Tiel estiĝis revolucia potenco, kiu apogis sin sur larĝa amasmovado.

Apartan gravecon havis la soveto en la ĉefurbo Petrogrado (tiel Sankt Peterburgo nomiĝis ekde 1914 kaj ĝis 1924), ĉar en la strikte centralisma-aŭtokrata sistemo la ŝanĝoj en la ĉefurbo ludis la decidan rolon. Ili estis en la aliaj regionoj pli aŭ malpli rapide transprenitaj. Tiel la sovet-movado rapide disvastiĝis en la lando kaj kaptis ankaŭ la kampulojn, kiuj ankaŭ starigis sovetojn. La fakto ne estis malgrava, ke la soldato-konsilantaroj estis precipe kampuloj en uniformo, ĉar la soldatoj de la cara armeo konsistis plejparte el kamplaboristoj kaj kampuloj, dum la oficiraro estis plejparte nobela. Inter oficiroj kaj soldatoj regis profunda abismo, des pli ke la oficiroj ofte traktis la simplajn sodatojn kvazaŭ servutulojn. Tiu cirkonstanco estas grava por kompreni, kial la soldatoj tuj aliĝis al la laboristoj kaj grandparte senpotencigis siajn oficirojn. Sed per tio antaŭ ĉio kompreniĝas, kiel eblis, ke la petrogradaj garnizonoj dum la apogeo de la revolucia evoluo rifuzis obei al la Provizora Registaro kaj al la reakcia arme-gvidantaro kaj submetis sin al la komando de la sovetoj, kiuj intertempe estis vidataj de la bolŝevistoj, kaj al ilia Revolucia Armekomitato sub la gvido de Trocko.

La petrograda laborista kaj soldata konsilantaro elektis Plenumkomitaton, kiu posedis konsiderinde pli fortan potenc-bazon ol la Provizora Registaro, kiu estis starigita de la burĝa parlamenta komitato kun la princo Georg Jevgenjeviĉ Lvov kiel ĉefministro (ministroprezidanto).

Kiom malmultaj historiistoj, kiuj troviĝas en burĝaj antaŭjuĝoj, komprenas la karakteron de la rusa revolucio, tio videblas en la prezentado de Hildermeier: “Per tio ambaŭ revolucioj, la liberala de la socio kaj la socialista de la laboristoj kaj soldatoj (kiuj sekvatage aliĝis al la konsilantaro) produktis ĉiu novan potenc-centron. La duobla regado de la februara revolucio estis naskita.”71

En la februara revolucio efektive estiĝis ia “duobla regado” – unuflanke la petrograda soveto de la laboristoj kaj soldatoj kaj aliflanke la burĝa registaro. Laŭ Hildermeier tamen ŝajnas ke temis pri du diversaj revolucioj, pri “liberala” kaj pri ”socialisma”, kvankam en la realo jam la revolucia movado, kiu estis kondukinta al faligo de la cara aŭtokratio, estis portata de la amasmovado de la laboristoj kaj kampuloj, dum la malforta kaj malkuraĝa burĝaro provis, surdorse kaj en la ombro de tiu revolucia ŝtormo, “restarigi la ordon”, t.e. ĉirkaŭdigi la revolucion kaj tiel enkanaligi, ke eblis malebligi urĝe necesajn sociajn transformadojn.

Sed en la petrograda soveto kaj en ĝia plenumkomitato komence de la revolucio la menŝevistoj troviĝis en la plimulto. La bolŝevistoj estis pli malforte reprezentitaj, iliaj plej gravaj gvidantoj ankoraŭ troviĝis en ekzilo, pro kio ili ne povis disvolvi sian plenan batalforton. Ĉar la menŝevistoj opiniis, ke en burĝa revolucio la politikaj reprezentantoj de la burĝaro devas transpreni la potencon kaj estigi la registaron, ili libervole rezignis pri sia revolucia potenc-pozicio kaj translasis la kampon al la Provizora Registaro.

Laŭ premo kaj postulo de la laboristoj kaj soldatoj ili en intertraktadoj kun la Provizora Registaro trudis nur, ke registaraj decidoj submetiĝu al kontrolo de la plenumkomitato de la soveto. Post tio la unue fakte ekzistanta duobla regado estis reduktita al “kontrolfunkcio”, kiu tamen estis laŭleĝa. Tio evidente estis rezulto de la dogma opinio de la menŝevistoj pri la karaktero, la enhavo kaj la pelfortoj de la burĝa-demokratia revolucio en Ruslando. “La menŝevistoj en la laborista kaj soldata konsilantaro, ĉepinte la kartveloj Nikolaj S. Ĉeidze kaj Matvej J. Skobelev, lasis la antaŭrangecon al la parlamentaj liberaluloj. La rezigno estis kongrua kun ilia ortodoksa-marksisma ideologio, kiu deiris de la ideo, ke al la 'feŭdisma monarĥio devas sekvi burĝa-kapitalisma demokratio, kaj pro tio la liberala burĝaro devas regi”, tiel Hildermeier priskribis la situacion.72

Rerigarde al tiu fazo de la revolucio de 1917 Trocko poste skribis en la antaŭparolo de 1919 al sia en 1906 verkita laboraĵo pri la revolucio de 1905 – en kiu li kiel prezidanto de la tiama peterburga soveto li ricevis sian revolucian “fajrobapton”: “La menŝevistoj provis ĉie kaj ĉiam malkovri signojn de evoluo de burĝa demokratio, kaj kiam ili trovis neniajn, tiam ili elpensis iajn. Ili troigis la gravecon de ĉia 'demokratia' deklaro aŭ parolado kaj samtempe subtaksis la forton de la proletaro kaj la perspektivojn de ĝia batalo. La menŝevistoj tiom fanatike avidis trovi gvidan burĝan demokration, por ke la 'laŭleĝa' burĝa karaktero de la rusa revolucio estu certigata, ke ili dum la revolucio, kiam nenia burĝa demokratio aperis, mem pli aŭ malpli sukcese transprenis la taskon plenumi ties devojn.”73 Trocko per sia karakterizo de la “demokratiaj” iluzioj de la menŝevistoj precipe aludas la fakton, ke tiuj ĉi post la kompleta fiasko de la Provizora Registaro mem ekokupis ministrajn postenojn, por savi la “demokration”. La sekvo de tio estis, ke la februara revolucio, kvankam portata de potenca movado de la amasoj, en siaj rezultoj aperis kiel politika palast-revolucio: La cara registaro estis anstataŭita de burĝa registaro – baldaŭ kun partopreno de la socialrevoluciuloj kaj de la socialdemokrataj menŝevistoj. Sed iom profundaj sociaj transformadoj ne fariĝis.

La revolucio komence limigis sin esence al la politika sfero de la socio: La caro estis eksigita, provizora burĝa registaro formiĝis kaj burĝaj-demokratiaj liberecoj estis enkondukitaj, do gazetara libereco, kunvenlibereco, libereco por starigi sindikatojn kaj partiojn kaj al tio konforma leĝaro. Tio estis ja gravaj demokratiaj progresoj, sed ili apogis sin sur malforta bazo, ĉar ili ne estis portataj de la amasoj de laboristoj kaj kampuloj, kiuj estis atingintaj la faligon de la carismo. Sed tio estis sekvo de la fakto, ke ne okazis seriozaj paŝoj por solvi la premajn sociajn problemojn en la ŝtato. La postuloj de la kampularo je grundo restis ne plenumitaj, ĉar la granda grundposedo kaj la potenco de la kampara aristokrataro ne estis tuŝataj. La postulo ĉesigi la murdan militon kaj fari pacon estis ignorata, la imperiisma konkermilito ĉe la flanko de la okcidentaj aliancanoj estis daŭrigata. Tio kondukis al rapida dissolviĝo de la malnovaj potencstrukturoj, precipe en la armeo, kaj samtempe al plua revoluciigo de la laborista klaso kaj de la kampulaj amasoj. Ili ĉiuj ne plu volis militi kaj postulis intertraktadojn por paco. Kaj la kampuloj en la armeo amase dizertadis, ĉar ili volis hejmen, por disdividi kaj transpreni la grundon de la grandaj grundproprietuloj.

Pro tio la provizora burĝa registaro estis malforta, unuflanke ĝi staris sub la forta premo de la malnova arme-gvidantaro, ĉar ĝi volis kun tiu daŭrigi la militon, sed aliflanke ĝi devis dividi la potencon kun la petrograda soveto, kvankam tiu divido estis malegala. Tiu malstabila stato ne povis daŭri tre longe, tro forte la kontraŭaj interesoj de la laborantaj klasoj koliziis kun tiuj de la nun politike reganta burĝaro. La revolucio aŭ solidiĝos aŭ pereos. Sed solidiĝo evidente eblis nur, se ĝi estis konsekvence daŭrigata kaj profundigata, se do la decidaj demokratiaj postuloj de la laborista klaso kaj de la kampularo, do de la absoluta plimulto de la popolo, estis plenumotaj.

Sed tio postulis pliajn paŝojn, ekzemple la senpotencigon de la malnova kontraŭrevolucia arme-gvidantaro, antaŭ ĉio ampleksan kampar-reformon por kontentigi la vivinteresojn de la kampuloj, pli grandan influon de la laboristaj komitatoj kaj de la sindikatoj en la entreprenoj, por plibonigi la situacion de la laboristoj. Tio ankoraŭ ne estis rekte socialismaj celoj, sed ili diversrilate transiris la burĝan enhavon de la revolucio, kio estis neevitebla sub la kondiĉoj donitaj en Ruslando.

La Provizora Registaro nek kapablis nek volis realigi la fundamentajn taskojn de la revolucio; tio dum ĝia agado kaj en ĝia plua evoluo montriĝis ĉiam pli klare. Ankaŭ la rekta partopreno de la menŝevistoj en la registaro ŝanĝis nenion. En sia – laŭdire marksisma – dogmismo ili insistis pri sia tezo, ke temas pri burĝa revolucio kaj ke la tasko de la laborista klaso estas fari premon al la registaro por ke tiu solvu la taskojn de la “demokratio”. La sekvo de tiu politiko tamen estis, ke la menŝevistoj pli kaj pli perdis sian influon en la laborista klaso kaj ke la influo de la bolŝevistoj kreskis.

Sed se la revolucio ne en tiu direkto profundiĝos kaj solidiĝos, tiel Lenino, tiam, pro sia malforteco kaj malkonsekvenco, ĝi neeviteble fariĝos viktimo de la jam formita kontraŭrevolucio gvidata de la cara generalaro. En la rezulto povus tiam estiĝi brutala armea diktatoreco, kaj tre verŝajne eĉ restaŭrado de la cara aŭtokrateco. Sociaj progresoj tiam estus blokitaj por longa tempo.

La asertoj de burĝaj historiistoj, ke la oktobra renverso, do la daŭrigo de la socialisma revolucio, malebligis brilan disvolvadon de la burĝa-parlamenta demokratio en Ruslando, sed ili ne trovas bazon en la historiaj faktoj. Tio tre klare montriĝas en la prezentado de Hildermeier. Dum li kiel serioza historiisto zorgeme prezentas la faktojn, lia takso kaj historia enordigo estas stampita de antaŭjuĝa vidmaniero: la celo de la revolucio povis esti nur burĝa-parlamenta demokratio. La ideo, ke vigleco kaj logiko de la revolucia procezo sub la donitaj kondiĉoj devis konduki al transiro en la socialisman revolucion, simple transiras la limojn de la burĝa horizonto.

Sed estas tre instrua, ke la logiko de Hildermeier vide al tiu kontraŭdiro almenaŭ ekstumblas. Tio montriĝas en tio, ke li klare ekkonas, kion la provizora burĝa registaro devintus fari por solidigi sian regadon, sed ne solvis la taskojn, kiuj kun tio estis ligitaj kaj pro tio iom post iom perdis ĉian apogon en la loĝantaro. Liaj eldiroj pri tio meritas mallongan komenton.

“La nekontestata premiso de ĉiuj februaraj revoluciuloj estis senriproĉe demokratia kaj liberala. Ili havis nur tiun solan – fatalan, kiel montriĝis – eraron: prokrasti decidojn de fundamenta graveco, antaŭ ĉio la kamparan reformon, trans la limojn de la pacienco.”74

Tiel Hildermeier unue karakterizas la laŭdirajn agantojn de la revolucio, sub kiuj li evidente komprenas nur la reprezentantojn de la kadetoj kaj de la oktobristoj, kiuj kreis komitaton “por restarigo de la publika ordo” kiel antaŭŝtupon por starigo de Provizora Registaro. La strikoj kaj gigantaj manifestacioj de la laboristoj en Petrogrado, Moskvo kaj en la aliaj grandurboj, ankaŭ la subtenado de la soldatoj por la laboristoj kaj la leviĝoj de la kampuloj kontraŭ la kampara aristokrataro, do la revolucia amasmovado, kiu kondukis al la faligo de la cara aŭtokratio, laŭ tio havas nenion komunan kun la revolucio.

Tiu, en la vido de la historia esplorado, evidente limigis sin al la konsilado de eta grupeto de burĝaj parlament-deputitoj, kiuj, – gvidata de senriproĉaj demokratiaj kaj liberalaj principoj, kvazaŭ sur la dorso de tiu revolucia amasmovado – transprenas la registaron. Kiom liberala kaj demokratia ilia sinteno kaj pensmaniero estis, tio videblas el tio, ke la programaj celoj de iliaj partioj direktis sin al konstituciaj reformoj de la aŭtokrata sistemo, sed ne al ties forigo. Tiu sekvo, per la impeto de la revolucia movado sur la stratoj kaj en la kamparo, por ili falis el la ĉielo, sen ke ili mem movis la manojn. Tiu gajno ja ne estis elbatalita en la malantaŭa ĉambro de la parlamenta frakcio!

Tiuj fortoj do estis devigataj de la jam kreitaj faktoj kaj cirkonstancoj starigi burĝan-demokratian registaron – parte eĉ sufiĉe reziste – kaj nun konduti kiel “demokratiaj revoluciuloj”. La fatalaj eraroj, kiujn Hildermeier riproĉas, ne estis “eraroj” en la komuna senco, kiaj ili en la politiko, des pli en revolucia situacio, povas aperi pli aŭ malpli neeviteble. Sed ili estis la konscia esprimo de ilia strebo limigi la revolucion al la politika kampo kaj malebligi ĝiajn revoluciajn sociajn konsekvencojn. Ilia nekapablo sekurigi la revolucian procezon en ĉiuj sociaj kampoj kaj per tio unue plenumi la burĝan-demokratian fazon, estis de tiu registaro nur tre heziteme tuŝata. Hildermeier vidas tion jene: “Tiu honorinda, sed politike malsaĝa hezitemo havis des pli malbonajn sekvojn, ke la Provizora Registaro ĉe la solvado de la urĝaj ĉiutagaj problemoj elmordis al si la dentojn.“75

Ke “hezitemo” aŭ pli ĝuste: nenifarado en revolucio estas honorinda, tio estas tamen ja tre stranga historia ekkono. Almenaŭ tiu mankanta aktiveco havas konsekvencojn: “Politike la registaro – kaj tio signifis nun la kompleta februara reĝimo – estis malagnoskita en la okuloj de multaj homoj. La konfido forvaporiĝis, la horo de ĝiaj radikalaj kontraŭuloj proksimiĝis.”76

Kiel ni vidas, eĉ Hildermeier spite al sia evidentaj simpatioj por la “februara reĝimo” estas devigata diri, per faktoj kaj per argumentoj, ke la politikaj gvidantoj de la burĝaro eĉ kun helpo kaj aktiva subtenado de la menŝevistoj ne kapablis kaj parte ankaŭ ne volis solvi la taskojn de la burĝa-demokratia revolucio en Ruslando.

La registaro estis profunde disopinia, ĉar la ministroj de la diversaj burĝaj partioj tute ne sekvis komunajn demokratiajn premisojn, sed reprezentis malsamajn klasajn interesojn. La socialrevoluciuloj kaj ilia ministro pri kampkulturo, Ĉernov, volis trudi kamparan reformon, sed la rezistado de la kadetoj kaj de la dekstra alo de la socialrevoluciuloj malebligis tion, tiel ke la ministro senkuraĝigite abdikis kaj forlasis la registaron.

Ankaŭ la eksiĝo de la kadetoj kaj la eniro de la menŝevistoj en la registaron ne alportis ŝanĝon, sed la menŝevistoj per tiu paŝo pli kaj pli perdis sian influon en la laborista klaso, dum la adeptaro de la bolŝevistoj konstante kreskis. La amasoj jam ne iluziis pri la burĝa karaktero de la registaro kaj pri ĝia imperiisma politiko de daŭrigo de la milito. Ili per la politika praktiko konvinkiĝis, ke la sloganoj de la bolŝevistoj estis ĝustaj kaj ke necesis faligi tiun Provizoran Registaron en la intereso de daŭrigo de la revolucio. La politika radikaliĝo kaj la decidemo en la laborista klaso konstante kreskis.

En Julio de 1917 en Petrogrado okazis granda manifestacio, en kiu partoprenis ankaŭ taĉmento de armitaj soldatoj. La revolucia etoso fariĝis pli senpacienca kaj la situacio minacis transiri la celojn de la manifestacio: leviĝis voĉoj postulantaj la tujan faligon de la Provizora Registaro. Sed la gvidantoj de la bolŝevistoj sub Lenino opiniis, ke la revolucia situacio ankoraŭ ne atingis sian apogeon. Lenino kaj liaj kamaradoj nur kun granda penado sukcesis reteni la emociitajn amasojn kaj certigi la pacan karakteron de la manifestacio. Tamen la Provizora Registaro panikis kaj forgesis ĉiajn demokratiajn principojn: Ŝi malpermesis la partion de la bolŝevistoj kaj arestis nombron da iliaj gvidantoj, interalie ankaŭ Trockon. Oni volis meti Leninon antaŭ tribunalon, sed li evitis la arestiĝon per fuĝo al Finnlando.

Sed en pli grandan panikon trafiĝis la generalaro. Ŝajnas ke ĝi konkludis, ke ne eblas pli longe daŭrigi la militon ĉe la flanko de la Entento-aliancanoj kun tiu malforta kaj nekapabla Provizora Registaro. Pro tio la supera komandanto, generalo Lavr G. Kornilov organizis kontraŭrevolucian ŝtatrenverson kaj ordonis ekokupi Petrogradon. Liaj trupoj avancis, kaj partoj de ili staris jam antaŭ la urbaj pordegoj. Sed la armitaj Ruĝaj Gvardioj de la bolŝevistoj retrobatalis ilin. Aliflanke ne nur la sorto de la registaro, sed de la revolucio estus decidita. Estiĝintus kontraŭrevolucia armea diktatoreco. Hildermeier ne povas alie ol lakone konstati: “La Ruĝaj Gvardioj pruviĝis kiel la sola fidinda defendanto de la revolucio.”77

Nun oni povas divenludi pri la demando, kien enordigi la bolŝevistojn,kiuj savis la revolucion per armita batalo; laŭdire ili ja ne estis parto de la februara revolucio. Ĉiukaze per tio kreskis ilia renomo, kaj ilia politika influo kreskis plu. La Provizora Registaro vidis sin devigata nuligi la malpermeson de la partio kaj liberigi la arestitojn. Sed oni ne ĉesigis la akuzon kontraŭ Lenino, pro kio li devis daŭre resti en kontraŭleĝa situacio.

En Aŭgusto 197 en Petrogrado okazis elektoj por la urba parlamento, ĉe kiuj la bolŝevistoj atingis 33,4 elcentojn de la voĉoj.

Post novelektoj de la petrograda soveto de la laboristoj kaj soldatoj la bolŝevistoj posedis la plimulton en la soveto, kaj tiel, la 25-an de Septembro, oni anstataŭigis la kartvelan menŝeviston Nikolaj S. Ĉeidze, kaj laŭ propono, la bolŝevisto Leo Trocko estis elektita nova prezidanto de la plenumkomitato. Per tio la bolŝevistoj pro sia senĉesa laboro de klarigado kaj konvinkado konkeris decidajn laŭleĝajn poziciojn de potenco en demokratia maniero, kio estis plej grava por la daŭrigo de la revolucio.

Per tio neeviteble la demando venis en la centron, kiel la Provizora Registaro estu anstataŭigota kaj la politika potenco transprenota. Estis klare, ke la registaro ne libervole abdikos kaj ke ĝi eventuale apogos sin sur la reakciaj generaloj kaj sur tiuj partoj de la armeo, kiuj troviĝis sub ilia komando. Pro tio estis nur logika prepari sin al armita ribelo, por rompi eblan armean rezistadon. Sed revoluciuloj, kiuj timis tiun konsekvencon, jam perdis tiun decidan batalon antaŭ ol ĝi komenciĝis. Pro tio Lenino insistis por fari decidon pri la neceso de armita ribelo kaj fari respektivajn disponojn. Li bezonis sian tutan aŭtoritaton en la partio por atingi, ke en la sekreta kunsido de la Centra Komitato la 10-an de Oktobro post longa debato fine tiu decido estis farita.

Tamen estis du gravaj kontraŭaj voĉoj: Lev B. Kamenjev kaj Grigorij J. Zinovjev deklaris, ke ili konsideras tiun decidon malĝusta kaj malutila. Ili vidis neniajn ŝancojn por la revolucia konkero de la potenco. Tio estis kompreneble ilia bona rajto, kvankam ĝi devis malfortigi la batalforton de la partio, des pli ke temis pri la plej intimaj kunbatalantoj de Lenino. Ilia disa pozicio estis iasence la daŭrigo de la linio, kiun Kamenjev jam antaŭ la reveno de Lenino defendis kune kun Stalino kaj la aliaj gvidantoj de la bolŝevistoj. Ili ja rezignis pri la malkaŝa rezistado kontraŭ Lenino, sed nur maleme sekvis lian linion, kaj nun ilia vera sinteno malkaŝe montriĝis.

Tiom longe, kiom tiu internpartia konflikto ne fariĝis publika, ĝi ne endanĝerigis la politikon de la partio. Sed Zinovjev kaj Kamenjev malobservis la partian disciplinon kaj la 16-an de Oktobro publikigis en la gazeto Novaja Ĵizn, eldonatan de Maksim Gorkij ampleksan poziciiĝon kontraŭ la decido, tiel ke ili perfidis al la Provizora Registaro kaj al ĉiuj kontraŭrevoluciaj fortoj, ke la bolŝevistoj planis kaj preparis armitan ribelon por konkeri la politikan potencon.

Lenino indigne kondamnis la konduton de Zinovjev kaj de Kamenjev kiel perfidon kaj postulis ilian ekskludon el la partio. Ĉar li mem daŭre vivis kontraŭleĝe kaj ne povis partopreni en kunsidoj kaj interkonsiliĝoj, la ekskludo ne okazis. Ĉe tio estas interesa, ke Stalino malkaŝe esprimis sin kontraŭ la ekskludo. Stalino unue ankaŭ elpaŝis kontraŭ la April-tezoj de Lenino, sed poste silente aliĝis al la pli fortaj batalionoj kaj ripete voĉdonis por la linio de Lenino. Ĉu lia sinteno baziĝis sur konvinko aŭ sur kalkulo, tiun demandon ni ne tuŝu, sed lia okulfrapa pasiveco en la decidaj Oktobraj tagoj donas sufiĉan kialon por dubi pri lia sinteno al Lenino.

Ekzemple, Stalino estis taskita de la Centra Komitato konservi la interrilaton kun Lenino, kiu ĝis la 20-a de Oktobro vivis en Finnlando kaj poste en kontraŭleĝa situacio en Ruslando. Li asertis, ke li plurfoje vizitis Leninon, por informi lin kaj por akcepti instrukciojn. Poste montriĝis, ke tio ne estis la vero. En la kriza tempo antaŭ la Oktobra renverso Lenino restis sen ajna informo kaj ne sciis, ĉu kaj kiel la decido, farita pro lia insista premo, estis praktike realigata. Tio tute klare montriĝas el liaj leteroj al la Centra Komitato.

Vere malespere Lenino avertis, ke la decida tempopunkto povas esti maltrafita, ke estas “idiota” atendi ekzemple la malfermon de la 2-a sovet-kongreso. Ĉiukaze la Centra Komitato en tiuj decidaj tagoj faris neniajn preparajn disponojn por realigi tiun decidon.

Sed la petrograda soveto sub la gvido de Trocko kreis Revolucian Arme-komitaton por protekto de la revolucio, kiu tuj ekrilatis kun la trupaj partoj de la garnizono kaj nomumis plenpovajn komandantojn por ĉiuj unuoj. Kiam la Provizora Registaro ordonis al la garnizonoj ekmarŝi al la fronto, la Plenumkomitato de la Sovetoj rifuzis sian konsenton – kio apartenis al ĝiaj laŭleĝaj kompetentoj – kaj submetis ĉiujn garnizonajn trupojn al la ordono de la Revolucia Arme-komitato, kio kompreneble eblis nur danke al la intensa politika klariga laboro de la bolŝevistoj.

En malmultaj tagoj en Petrogrado la 2-a Tutruslanda Kongreso de la Sovetoj devis kunveni, tiel ke Trocko povis deklari ĉiajn armeajn disponojn necesaj por protekti la kongreson. Hildermeier priskribas tiun decidan okazaĵon jene:

“Ankaŭ la moderaj plimultaj partioj en la soveto opiniis, ke estas bone kontroli la registaron kaj cele al propraj planoj por la defendo-kazo starigis 'Armean Revoluci-Komitaton'. La bolŝevistoj ekkonis la ŝancon, kiu per tio prezentiĝis al ili, por prepari la ŝtatrenverson sub la protekto de la leĝeco kaj de la sovetoj. La inventinto de tiu strategio estis Trocko, kiu plej frue per tio ĉi profiliĝis kiel same genia puĉist-gvidanto. Lenino kaj Trocko estis por la ebleco de la Oktobro same nemalhaveblaj kiel la aktiva kaj pasiva subtenado de la petrogradaj laboristoj kaj soldatoj.“78

Ekzistas kelkaj malgrandaj malprecizoj en tiu prezentado: La “plimultaj partioj” en la petrograda soveto post la lasta elekto, en kiu la bolŝevistoj atingis la plimulton kaj elektis Trocko prezidanto de la soveto, estis maksimume ankoraŭ “estintaj” plimultaj partioj, kaj la Revolucia Arme-komitato ankaŭ ne estis kreita laŭ ilia iniciato, sed de Trocko, kiu tamen ne simple kaptis tiun laŭdire hazardan okazaĵon, sed estis konscie preparinta ĝin kiel decidan parton de la strategia plano de potenc-transpreno. Sendepende de tio estas tamen miriga, kun kia obstino la historiisto Hildermeier nomas la Ruĝan Oktobron “puĉo”, des pli ke li mem sufiĉe precize priskribis, ke la faligo de la Provizora Registaro kaj la konkero de la politika potenco fare de la bolŝevistoj estis la natura rezulto de la kreskeganta revolucia movado kaj de la sukcesa politiko de la bolŝevistoj same kiel de la kompleta misfunkciado de la Provizora Registaro kaj de la partioj, kiuj portadis ĝin de Aprilo ĝis Oktobro 1917.

En tiuj tagoj Lenino estis maltrankvila kaj en zorgo, ĉar li havis neniajn informojn pri tiuj decidaj okazaĵoj. Pro tio li decidis, spite al la danĝero esti rekonata, en la nokto de la 24-a al la 25-a de Oktobro sekrete iri al Petrogrado kaj en la Smolni, la sidejo de la Plenumkomitato de la sovetoj, persone informiĝi pri la situacio. Kiam li tie alvenis, Trocko povis raporti al li, ke revoluciaj trupopartoj sub la komando de la Revolucia Arme-komitato de la soveto en tiu ĉi momento estas ekokupantaj ĉiujn strategiajn punktojn de la ĉefurbo. Ke antaŭ la malfermo de la kongreso sentis la latentan [Tutruslanda kongreso de la sovetoj] la potenco fakte troviĝos en la manoj de la sovetoj kaj de la bolŝevistoj. Ke ankoraŭ mankas nur la aresto de la Provizora Registaro, kiu kaŝas sin en la Vintra Palaco.

Lenino montriĝis senmezure senpeziĝinta kaj tuj komencis prepari la malfermon de la kongreso kaj la koncernajn dekretojn, per kiuj la sovetreĝimo sekvatage devis aliri la publikon.

Multaj historiistoj zorgeme esploris ĉiujn okazaĵojn de tiuj mondhistoriaj tagoj, analizis ĉiujn alireblajn dokumentojn kaj kontrolis ankaŭ la rolon de la agantoj de tiuj tagoj. Ĉe tio ili konstatis strangan fakton: Ne ekzistas atestoj aŭ eĉ nur spuroj de partopreno de Stalino! Neniu scias, kiel li estis en tiuj tagoj kaj kion li faris, li simple estis for de la scenejo. Kiel la Stalin-biografo Isaak Deutscher rimarkigis: “Oni ne trovas konvinkan klarigon por la reteniĝemo aŭ nenifarado de Stalino en la ĉefstabo de la ribelo. La fakto, ke estas tiel, estas stranga, sed ne refutebla.”79

Sed en ĉiuj postaj prezentadoj oni asertis, ke Lenino kaj Stalino gvidis la Oktobran Revolucion kaj kondukis ĝin al la venko, sed neniu povis klarigi, kiel la nevidebla Stalino povintus partopreni en la okazaĵoj. Multaj tiutempaj astestantoj poste raportis pri siaj travivaĵoj en la revoluciaj tagoj kaj priskribis la elstarajn agantojn – la nomo de Stalino en ili ne aperis. La libro de la usona ĵurnalisto John Reed “Dek tagoj kiuj skuis la mondon” estas mondvaste konata: Stalino en ĝi ne estas menciita. En la libro de Karlo Radeko “Portretoj kaj pamfletoj” li portretas ĉiujn elstarajn kapojn de la revolucio, kiel la decidajn gvidantojn de la revolucio li prezentas Leninon kaj Trockon. La nomo de Stalino en ĝi eĉ ne aperas.

Ĉu ekzistas konvinka klarigo pri la foresto de Stalino en la revoluciaj tagoj? Pri tio eblas nur supozi, sed unu afero ŝajnas komprenebla: Stalino estis – kiel poste tre klare montriĝis – tre kalkulema homo, kiu lasis sin gvidi malpli de principoj kaj de konvinkoj ol de konsideroj pri avantaĝoj. Kiam li rezignis pri siaj opinioj – kiujn li antaŭ la reveno de Lenino defendis kune kun Kamenjev kaj Zinovjev – kaj silente aliĝis al Lenino, tio okazis pro praktika kalkulo – kontraŭ Lenino li havis nenian ŝancon por ludi pli gravan rolon. Same kiel Kamenjev li sekvis Leninon, sed nur maleme. Kvankam li parolis favore al la armita ribelo, li faris praktike nenion por realigi la decidon ankaŭ praktike.

Lenino sentis la latentan rezistadon en la gvidantaro. En letero al la CK la 24-an de Oktobro 1917 li skribis: “Estas klara kiel la suno, ke nun prokrasto de la ribelo signifas jam vere la morton.”80 Ĉar li ricevis neniajn informojn pri la preparoj de la Revolucia Arme-komitato, li tie klarigis:

“Necesas, ke […] ĉiuj fortoj estu tuj mobilizataj kaja ribelo, li faris praktike nenion por realigi la decidon ankaŭ praktike.
Lenino sentis la latentan rezistadon en la gvidantaro. En letero al la CK la 24-an de Oktobro 1917 li skribis: “Estas necesa […] ĉiuj fortoj estu tuj mobilizi ĉiujn fortojn kaj senprokraste sendi delegitojn al la Revolucia Arme-komitato, al la CK de la bolŝevistoj. […] Neniakaze la potenco devas esti lasita en la manoj de Kerenskij kaj Ko ĝis la 25-a, neniakaze; la afero estas nepre decidenda ĉi-vespere aŭ ĉi-nokte.”81

Lenino ne ricevis respondojn al siaj leteroj nek informojn, pri kio Stalino respondecis. Stalino sciis, ke Trocko kun la Revolucia Arme-komitato sekvis planon por la ribelo, sed ne pensis informi Leninon pri tio.

Kial okazis tiel? Eble li ne estis certa, ĉu la plano sukcesos, pro kio li en la sekvaj tagoj preferis malaperi el la scenejo. Se la plano malsukcesis kaj per tio la revolucio ricevis neniigan malvenkon, tiam li povis aserti, ke li havas nenion komunan kun tio, li povintus deŝovi la kulpon al Trocko. Sed se la plano estos sukcesinta, tiam troviĝos okazo por ĝustatempe poziciiĝi.

Konsentite: Tio estas spekulativo kaj nur unu klarigo, sed tre verŝajna. Kun tiu bildo kongruas ankaŭ la fakto, ke Stalino la leteron de Lenino de la 19-a de Oktobro por la Pravda, en kiu li kun la Revolucia Arme-komitato sekvis planon por la ribelo, sed ne pensis informi Leninon pri tio.

Kial okazis tiel? Eble li ne estis certa, ĉu la plano sukcesos, pro kio li en la sekvaj tagoj preferis malaperi el la scenejo. Se la plano malsukcesis kaj per tio la revolucio ricevis neniigan malvenkon, tiam li povis aserti, ke li havas nenion komunan kun tio, li povintus deŝovi la kulpon al Trocko. Sed se la plano estos sukcesinta, tiam troviĝos okazo por ĝustatempe poziciiĝi.

Konsentite: Tio estas spekulativo kaj nur unu per plej akraj vortoj kondamnis la perfidon de Kamenjev kaj de Zinovjev, presigis nur la 1-an de Novembro.


 

2. La Oktobra Revolucio ne estis puĉo!

Kelkaj historiistoj ŝajnas havi strangan ideon pri revolucioj. Ili simple ignoras, ke ĉiuj grandaj revolucioj evoluas tra certa tempospaco, ĝis kiam la malnova potenco estas ruiniĝinta, ne povas plu regi kaj la ribelantaj amasoj ne volas plu vivi sub ĝia regado, tiel ke tiam sur la apogeo de la revolucia krizo plej ofte en la formo de armita ribelo la malnova potenco estas forigata kaj la nova starigata. Ili reduktas la tutan revolucion al la mallonga okazaĵo de faligo de la malnova potenco kaj tiam nomas tion puĉo, ĉe kio ili plej ofte aŭdigas moralan lamentadon pri la fakto, ke ĉe tio oni aplikis perforton kaj ke la leĝoj estis malobservataj.

La karakteriza trajto de finfarita revolucio konsistas ja ĝuste en tio, ke estas forigata ne nur la politika potenco de reganta klaso, sed ankaŭ la leĝoj kreitaj por protekti tiun potencon. La burĝa socio ja ne povis estiĝi sur la bazo de la feŭda korporacia juro kaj de la absoluta regado de la monarĥo, sed devis tiun faligi kaj kun sia politika potenco samtempe krei ankaŭ burĝan-demokratian konstitucion kaj respektivajn leĝojn, do novan legitimecon.

Alie ankaŭ la Oktobra Revolucio ne procedis, kaj ke la bolŝevistoj ĉe la apogeo de la revolucia krizo preparis la armitan ribelon, estis tute normala. Se ili ne estintus pretaj rompi la atendendan armitan rezistadon ankaŭ per armita forto, tiam ili ne estintus revoluciuloj.

Cetere, en la Ruĝa Oktobro apenaŭ okazis pafoj; la aplikado de armita forto okazis entute en la tre paca formo, ke ĉiuj strategie gravaj punktoj en Petrogrado estis okupataj kaj sekurigataj. Nur en la Vintra Palaco, en kiu la Provizora Registaro tenis sin barikadita, okazis mallonga interŝanĝo de pafoj.

Kial la “perforta” renverso okazis tiom pace? Ĉar la submeto de la trupoj de la petrograda garnizonoj sub la komandon de la Revolucia Arme-komitato fakte signifis la senpotencigon de la Provizora Registaro, sed tiu eĉ ne rimarkis tion. Post tio ĝi jam disponis pri neniaj decidaj potenc-rimedoj.

La 25-an de Oktobro la 2-a Tutruslanda Kongreso de la Sovetoj devis esti malfermita en Petrogrado, kaj tio – laŭ la strategia plano de la bolŝevistoj – kun la tondra novaĵo de plenumita faligo de la Provizora Registaro kaj de la transpreno de la potenco fare de la sovetoj gvidataj de la bolŝevistoj. Por tio, Trocko en la nokto al la 25-a de Oktobro igis revoluciajn arme-unuojn ekokupi kaj sekurigi ĉiujn strategiajn punktojn en Petrogrado.

La formala eksigo de la registaro kaj la transpreno de la politika potenco fare de la sovetoj estis grandparte certigita dum la malfermo de la kongreso. Ĉio cetera estis poste afero de la sovet-kongreso mem. Per tio la revolucio eniris sian socialisman fazon, kiu estis preparita de la evoluo ekde la februara revolucio.

Spite al tio, la burĝa historiografio insistas pri la versio, ke la faligo de la Provizora Registaro kaj la transpreno de la potenco fare de la sovetoj estis nur maldemokratia puĉo, en kiu la bolŝevistoj perforte transprenis la potencon. Tiu tute senbaza versio lastatempe estas transprenita ankaŭ tre senkritike de socialistaj aŭtoroj kaj politikistoj, verŝajne ĉar ili kredas, ke tio signifas dislimiĝon de la “stalinismo”.

Sed tio estas fundamenta eraro, kiu baziĝas plejparte sur la nesufiĉa kono de la historia evoluo de la rusa revolucio. Ne estas vera, ke Lenino post sia reveno el la svisa ekzilo en sia parolado la 4-an de Aprilo 1917 kaj en la “apriltezoj” postulis la tujan faligon de la Provizora Registaro kaj la potenckonkeron fare de la bolŝevistoj. Lia pozicio estis tute alia, kiu tamen troviĝis en akra kontraŭeco kun la ĝis tiam gvidantaj kaj ĉefaj bolŝevistoj en Petrogrado, kiuj ariĝis precipe ĉirkaŭ Kamenjev kaj Stalino kaj disvastigis siajn opiniojn en la gazeto de la bolŝevistoj Pravda. Jam en Svislando Lenino akre kritikis iliajn poziciojn kaj postulis ŝanĝon de ilia linio.

En kio konsistis la diferencoj?

Kamenjev, Stalino, Nogin, Rikov kaj aliaj en la principo opiniis same kiel la menŝevistoj, ke temos pri burĝa revolucio, pro kio la politikaj reprezentantoj de la burĝaro devos estigi la registaron. Ili vidis la taskon de la laborista movado en tiu revolucio ĉefe en forta premado al la burĝa registaro kun la celo devigi ilin ĉesigi la imperiisman militon kaj ankaŭ konsideri la interesojn de la laboristoj kaj kampuloj. Ili konsideris la soveton de laboristoj kaj soldatoj ne kiel revolucian potenc-organon, sed kiel “kontrol-instancon” por povi premi la registaron. Do, ĉar ili principe samopiniis kun la menŝevistoj, estas tute komprenebla, ke Stalino tiam pledis por unuiĝo de la bolŝevistoj kun la menŝevistoj kaj en tiu senco ankaŭ esprimis sin en artikolo. Sed tion li forgesis post la alveno de Lenino kaj ŝajnigis esti strikta kontraŭulo al la menŝevistoj.

La gvidantoj de la menŝevistoj opiniis sian pozicion marksisme pravigita linio, kiu ankaŭ, laŭ ili, kongruas kun la programo de la Socialdemokrata Laborista Partio. Ili elvokis la “ortodoksan marksismon”, kia ĝi estis disvastiĝinta en la plej multaj eŭropaj socialdemokrataj partioj kaj reprezentata precipe de Karlo Kaŭcko.

Ĉe tio ili tamen ignoris, ke ankaŭ la ortodoksa marksisto Kaŭcko sub la impreso de la revolucio de 1905, kaj certe ankaŭ sub influo de Rozo Luksemburgo, konkludis, ke la rusa proletaro – sub la apartaj kondiĉoj de Ruslando – en la batalo por la socialisma revolucio povas iri antaŭ la eŭropa proletaro kaj kiel unua starigi revolucian potencon. Inter 1905 kaj 1910 Kaŭcko estis tre revolucia – kvankam nur en la teorio. Sed poste, post aliĝi en la mondmilito al la “patrujdefendantoj” en la socialdemokrataro, kiuj subtenis la imperiisman militon en la respektiva lando, li distanciĝis de sia antaŭa pozicio kaj ektimis antaŭ la praktika forto, per kiu la revolucio en Ruslando, kiun li estis antaŭdirinta, nun eksplodis.

Lenino konsideris la pozicion de la menŝevistoj kaj per tio ankaŭ de la bolŝevistoj ĉirkaŭ Kamenjev kaj Stalino ne marksisma, sed dogma daŭrigo de formuloj, kiuj iam estis ĝustaj, sed intertempe preterpasintaj de la socia kaj politika evoluo. En sia teksto “Du taktikoj de la socialdemokrataro en la demokratia revolucio” li pruvis, ke la venonta revolucio en Ruslando okazos jam ne laŭ la modelo ekzemple de la Franca Revolucio, ĉar intertempe pro la aparta evoluo de la kapitalismo en Ruslando estiĝis tute aliaj kondiĉoj, tiel ke la burĝaro jam ne povas agi kiel gvidanto de la demokratia revolucio. La proletaro, aliance kun la kampularo, estos la decida forto de la revolucio.

Ankaŭ Trocko, per la spertoj de la revolucio de 1905, venis al principe sama opinio, kiu distingiĝis de tiu de Lenino nur en postrangaj taktikaj variaĵoj.

Sed la februara revolucio 1917 komenciĝis – kiel jam dirite – sub eĉ pliprogresintaj kondiĉoj, kio kondukis interalie al tio, ke en la formo de la sovetoj de laboristoj, kampuloj kaj soldatoj revoluciaj potencorganoj estis estiĝintaj, kiuj povis apogi sin sur larĝa plimulto de la loĝantaro. Lenino rekonis en ili la novan formon de revolucia ŝtatpotenco, kiu povus malfermi la vojon de la rusa socio al socialismo. En siaj April-tezoj li nur logike plu disvolvis la punktojn jam entenatajn en “Du taktikoj”, anstataŭ insisti pri arĥaiĝintaj formuloj. En tiu spirito li submetis la opiniojn de la ĝis tiam gvidantaj bolŝevistoj al akra kritiko kaj senmaskigis ilian laŭdiran marksismon kiel dogmismon. Kontraŭ forta rezistado li sukcesis konvinki la plimulton kaj trudi sian linion en la partio.

Sed tiu ne celis tuj faligi la Provizoran Registaron, kaj la slogano “Ĉiujn povojn al la sovetoj” tute ne entenis la deziron tuj transdoni la potencon al la sovetoj tiam dominataj de la menŝevistoj. Sed per tio la decidaj perspektivaj taskoj por la daŭrigo kaj profundigo de la februara revolucio trans ĝiajn burĝajn limojn estis markita.

Lenino ne estis fantaziulo, kion oni riproĉis al li, sed realpolitikisto. Li sciis, ke la bolŝevistoj aktuale estis la malplimulto kaj ne posedis la forton tuj realigi tiujn celojn. Li ankaŭ ne estis aventuristo, kiu pretis iri al batalo kun nesufiĉaj fortoj, por pere de perforta bato – puĉo – konkeri la politikan potencon. Lenino orientis la bolŝevistojn al la tasko, per insista laboro de klarigado kaj de politika konvinkado akiri la plimulton de la laborista klaso, konvinki la soldatojn ke la murda milito ĉesigeblas, se tiuj fortoj estos batitaj, kiuj havas intereson pri la milito, kaj ankaŭ klarigi al la kampuloj, ke nur la venka laborista klaso kapablos definitive liberigi ilin el la jugo de la bienposedula regado kaj transdoni al ili grundon. Klarigo por la vera karaktero de la burĝa Provizora Registaro kaj pri la celoj de ĝia politiko, gajni la plimulton ĉe elektoj, por ŝanĝi la fortrilatojn en la soveto – ĉio ĉi estis la malo de puĉpolitiko kaj de interna milito, kiujn oni konstante riproĉas al la bolŝevistoj.

Lenino sciis, ke la februara revolucio daŭrigeblis nur sur tiu vojo. La progresanta senmaskigado kaj diskreditigado de la Provizora Registaro same kiel ankaŭ de la menŝevisme dominata soveto devis pli profundigi la revolucian krizon, tiel ke la kondiĉoj por la transkonduko en la socialisman fazon der la revolucio povis maturiĝi.

Ĉar la malforta Provizora Registaro ne kapablis solvi la decidajn sociajn kaj politikajn problemoj de la rusa socio, tial troviĝis tute en la logiko de la historia evoluo de Ruslando, ke la februara revolucio devis aŭ finiĝi en kontraŭrevolucio aŭ fariĝi la antaŭŝtupo al pli profunda kaj multe pli forta revolucio – de revolucio portata ĉefe de la proletaro kaj de la kampularo ĉiam pli aktive ribelanta kontraŭ la regado de la grandaj bienuloj.

La opinio de Lenino kaj ankaŭ de Trocko, ke la revolucia procezo en Ruslando, post esti komenciĝinta, povas kaj devas esti daŭrigata, kompreneble implicas, ke tiu revolucio en sia daŭrigo neeviteble kondukos al starigo de socialismaj celoj. La revolucia politika potenco, estiĝanta rezulte de venka revolucio, povus esti starigata nur sub gvido de la proletaro, ĉar tiu estas la plej forta kaj la plej konsekvenca revolucia forto. En 1905 Lenino nomis tion la “demokratia diktatoreco de la laboristoj kaj kampuloj” sen plie karakterizi ĝin. Sed Trocko volis pli precize klase determini tiun revolucian potencon kaj pro tio opiniis, ke oni devus karakterizi ĝin jam kiel “diktatorecon de la proletaro, kiu apogas sin sur la kampularo”, ĉar la kampularo ne povas ludi decidan memstaran rolon kiel portantoj de diktatoreco.

Kvankam Lenino kaj Trocko en la principaj demandoj de la rusa revolucio kaj en la strategio de la socialdemokrataro samopiniis, tiutempe inter tiuj du okazis polemika disputo pri tiu pli taktika demando. Tiu disputo estis poste de Stalino uzata por prezenti Trockon kiel principan kontraŭulon al Lenino, kio li absolute ne estis. Ĉar Lenino post la revolucio de 1905, en kiu Trocko kiel prezidanto de la peterburga soveto jam ludis gravan rolon, plene solidariĝis kun lia sinteno kaj kun lia agado.

Post la eksplodo de la mondmilito kaj la iom-post-ioma kolapso de la 2-a Internacio, Trocko same kiel ankaŭ Lenino komencis decidan batalon kontraŭ tiuj socialdemokrataj politikistoj, kiuj estis transirintaj al la flanko de siaj imperiismaj registaroj kaj kiuj anstataŭigis la principojn de la internaciismo per la “patrujdefendo”. Tio kondukis al proksimiĝo de Trocko al la revoluciaj pozicioj de Lenino. Pro tio estis nur logike, ke Trocko post sia reveno el la ekzilo tuj kaj senkondiĉe poziciiĝis ĉe la flanko de Lenino kaj aktive intervenis en la batalon de la bolŝevistoj por daŭrigo de la revolucio, kvankam li formale ne estis membro de la bolŝevistoj. Interkonsente kun Lenino li organizis la transiron de la “intera grupo”, de li gvidata, en la partion nur en la 6-a kongreso de la bolŝevistoj en Julio de 1917, por havi la tempon por konvinki tiujn internaciistajn interajn grupojn pri la neceso de tutgrupa transiro en la bolŝevistan partion. Tiam Trocko estis elektita en la Centran Komitaton kaj en ties politikan buroon, kaj li pruviĝis ankaŭ kiel entuziasmiga oratoro kaj brila aŭtoro. Rapide li fariĝis unu el la elstaraj gvidantoj de la bolŝevistoj, kiu ankaŭ en la internaj disputoj de la partio ĉiam staris decide ĉe la flanko de Lenino.

La politika kaj teoria maturiĝ-procezo de Trocko al revolucia gvidanto okazis sur alia vojo ol tiu de la disĉiploj de Lenino, kiuj estis de tiu ĉi klerigitaj kaj edukitaj, pro kio ili poste – kelkfoje bedaŭrinde tro – fieris. Trocko venis al la bolŝevistoj ne kiel politika lernanto, sed kiel memstara marksista politikisto kaj teoriulo, kiun la teoria prilaborado de la praktikaj spertoj de la politika batalo en la fluo de la tempo ĉiam pli proksimigis al la bolŝevistoj. Sur tiu vojo li pruviĝis kiel neŝancelebla revoluciulo. Tamen li faris ankaŭ erarojn, kio ne eviteblas, se oni estas tiom aktiva, kiom Trocko estis. Kiel li poste malkaŝe konfesis, lia plej granda eraro estis, ke li dum longa tempo supozis, ke la politikaj-strategiaj diferencoj inter bolŝevistoj kaj menŝevistoj ne estis tiom gravaj ke ili pravigis skismon. Liaj klopodoj por superi la disopiniojn kaj atingi unuiĝon baziĝis sur la erara supozo, ke la spertoj de la klasbatalo devos konvinki ankaŭ la menŝevistojn, ke ilia pozicio ne estas tenebla.

Post la kompleta misfunkcio kaj la kolapso de la 2-a Internacio Trocko konsciiĝis, ke la konsekvenca rompo kun la menŝevismo, kiun Lenino estis farinta, estis absolute ĝusta kaj necesa. Kiam kelkaj bolŝevistoj en la tempo de la februara revolucio denove prezentis la proponon de unuiĝo, Lenino elvokis la spertojn de Trocko kaj diris, laŭsence, ke Trocko, post kiam li faris la konsekvencan disiĝon disde la menŝevistoj, fariĝis la plej bona bolŝevisto.

Do ekzistis faktaj same kiel personaj kaŭzoj pro kiuj Trocko en la mallonga tempo de la rusaj revolucioj akiris tiom grandan renomon. Tamen estis eksterdube, ke Lenino estis la gvida kapo de la bolŝevistoj. Sen lia multe antaŭen vidanta politika linio ne okazintus Oktobra Revolucio. Same certe eblas diri, ke sen la kapablo kaj la energio de Trocko tiu revolucio ne estus sukcesinta. Ĉar la konkreta plano de la ribelo estis konceptita de Trocko kaj ĝia praktika realigo okazis sub lia gvido. Tio estis tiom evidenta, ke eĉ Stalino en sia artikolo pri la unua datreveno de la Oktobra Revolucio en la Pravda devis skribi:

“La tuta praktika laboro, kiu rilatis kun la organizado de la ribelo, staris sub la rekta gvidado de la kamarado Trocko, la prezidanto de la petrograda soveto. Oni devas klare konstati, ke la partio ŝuldas dankon unue kaj antaŭ ĉio al la kamarado Trocko, ke la garnizono tiom rapide transiris al la flanko de la soveto, sed ankaŭ pro la efika maniero, per kiu li gvidis la laborojn de la Revolucia Arme-komitato.”82

Jam malmultajn jarojn poste Stalino falsis la historion kaj en publika parolado disvastigis la mensogon, ke Trocko en la Oktobra Revolucio ludis nenian rolon “kaj ankaŭ ne povis ludi”. (Tiu senenhava parolturno fariĝis unu el liaj plej uzataj pseŭdo-argumentoj.)

La venko de la Oktobra Revolucio malfermis la pordon por la socia progreso en Ruslando. Tion koncedas ankaŭ Hildermeier:

“La novaj regantoj ne redonis sian potencon, sed defendis ĝin obstine. Samtempe ili kreis la instituciajn bazojn de nova ekonomia, socia kaj politika ordo, kiun ili nomis socialisma almenaŭ en la senco de vojpreparo al ĝi. Kion ili tiel fondis, en la fluo de la jardekoj ŝanĝiĝis plurfoje kaj ja kvalite. Sed unu trajto restis […]: la elstara pozicio de la partio.“83

Postkomunistaj renegatoj de la tipo de Jakovlev superas en falsado de la revoluci-historio ĉiujn burĝajn historiistojn.

“Mi akiris la profundan konvinkon, ke la renverso en Oktobro 1917 estas la kontraŭrevolucio, kiu produktis terorisman, faŝisman ŝtaton de ruslanda tipo. La radiko de la malbono kuŝas en tio, ke la advokato Vladimir Uljanov, kiu konatiĝis sub la kaŝnomo Lenino, sukcesis forĝi profesian grupon de batalantoj kaj la partion de la barikado kaj de la potencakiro.”84

La postokaza malamo kontraŭ la socialisma Oktobra revolucio instigis Jakovlev-on meti la historion precize sur la kapon, fifamigante la revolucion kaj beligante la aŭtokratan carisman sistemon kaj glorante la timemajn reform-ideojn de la carista ministroprezidanto Stolipin. Kvankam ties ideoj celis nur modernigon de la carisma aŭtokratio kaj cetere estis neniam realigitaj, Jakovlev vidis en ili la veran vojon de Ruslando al socia progreso. Ĉe tio li eĉ malkovris, ke Pjotr Arkadjeviĉ Stolipin (1862-1911) estis la inventinto de la termino “perestrojko” [“perestrojka”], kiun tiu uzis kiel resuman nomon por siaj reformproponoj.

La rifuzo de la Oktobra Revolucio havas siajn konsekvencojn: Al Aleksander N. Jakovlev la reakcia cara regno brilas al li en hela lumo, ĉar ĝi laŭdire jam komencis la socian progresadon ankaŭ sen revolucio sur evolucia vojo. “Mi volas nur emfazi”, li skribis, “ke Ruslando havis la praktikan ŝancon eskapi al la detruaj tumultoj de la Oktobro 1917 kaj resti prospera jurŝtato. Tion celis la pasia engaĝiĝo de Stolipin, ĉar li vidis la realajn vojojn por la necesaj transformadoj en la lando..”85

Sed la “perestrojko” de Stolipin, pardonu, restis blokita en siaj komencoj kaj tre malmulte ŝanĝis ĉe la aŭtokrata sistemo de la carismo. Tiel ankaŭ Jakovlev devis agnoski, ke la intencoj de tiu perestrojko restis nur piaj deziroj kaj ke la akra socia realo aspektis tute alie: “Sed la sistemo estis ostiĝinta, la pensado de la nobelaro mizera, la kampularo de la obŝĉina (la rusa vilaĝa komunumo, al kiu ĉiuj kampuloj apartenis, kiuj la grundon de ili uzataj periode disdividis inter si – A.K.) obstine en patriarĥeco kaj la intelektularo nekapabla rigardi trans la propran telerrandon – ĝi grandparte implikiĝis en la demagogio de mondsavado kaj de la nova homo. Ĉio ĉi kune stampis la reformojn de Stolipin kiel nefinitajn kaj en la sekvo kondukis al milito, revolucio, kontraŭrevolucio kaj ŝtata teroro, kiuj detruis Ruslandon.”86

Dubinda en tiu klarigo estas la kompreno de historio, kiu en fatalisma maniero postulas neprecon de la okazaĵoj. Kial tiu evoluo en la sekvo devis konduki al milito kaj revolucio, restas sekreto. Gravas ankaŭ tio, kion Jakovlev imagas pri la celoj de alstrebita socia progreso, ĉar tio rilatas ankaŭ kun la celoj de la posta perestrojko, kiun Gorbaĉovo kaj Jakovlev en la USSR alstrebis. Al tiu demando la plej grava konsilanto de Gorbaĉovo donis tre klaran respondon: “La plej granda espero de Ruslando estas la libera kaj memstare ekonomie aganta homo. Se ni realigas ĝin praktike, tiam Ruslando estos renaskita kaj savita.”87

Ĉu per tio li celis la starigon de socio de etproprietuloj, kiuj okupiĝas en siaj industriaj entreprenetoj aŭ kampulaj bienoj? Pro la aktuala stato de la produktadrimedoj, de la internacia labordivido kaj de la tutmondiĝo de la ekonomio tio estis reakcia etburĝa utopio, kiu estas neeviteble kondamnita al fiasko. Tiu “vizio” kongruis kun la socia idealo de la francaj etburĝaj teoriuloj Prudono el la mezo de la 19-a jarcento, kiun jam Markso en sia verko “La mizero de la filozofio”88 kritike pritraktis. Jakovlev transprenis la tezojn de Stolipin, kiu eble estis influita de Prudono, kiu estis deklarinta, ke “la etentreprenisto konsistigas la ĉelon, sur kiu la daŭrema ordo en ŝtato baziĝas”. Do, el tiu ekkono Jakovlev volis dedukti ankaŭ la celojn de la sovetia perestrojko: “La sovetpotenco lasis forbloviĝi en la vento tiun savan veron. Ĝuste per tiu amasa entreprenistaro oni devintus komenci la merkatekonomiajn reformojn. Gorbaĉovo ja komprenis tiun problemon, sed li timis ataki ĝin. Jelcin ne timis tion, sed li ne povis rompi la bolŝevistan rezistadon en la parlamento.”89

Do, ĉar la stolipinaj reformoj tiutempe ne realiĝis, okazis la februara revolucio en 1917, ĉar “la tradicia ruslanda konscio same kiel la neestingebla strebado al senfina disputado kondukis kaj al la milito kaj al la februara revolucio kaj al la sekvanta kontraŭrevolucio en Oktobro de la jaro 1917.”90

Tiu ĉi klarigo de la imperiisma milito kaj de la revolucio el la profundoj de la rusa konscio montras tre ilustre, en kiajn mistike-idealismajn spekulativojn iu povas trafi, kiu liberigis sian pensadon el la fundamentaj ekkonoj de la marksisma socia kaj historia teorio, kion Jakovlev ripete kaj ne sen fiero deklaris.

En tiu kunteksto kreskas ankaŭ malamika sinteno al la Oktobra Revolucio, kiu – el la vidpunkto de Jakovlev – laŭ sia karaktero kaj laŭ siaj celoj estis “kontraŭrevolucio”. Laŭvorte: “Efektive tio estis la kontraŭrevolucio – la plej detrua, konstanta kontraŭrevolucio de la mondhistorio. Se ni ne ekkonscias pri tiu fakto, tiam daŭre persekutas nin la turmentaj demandoj pri la kaŭzoj de niaj fatalaj vojoj.”91

Se ni deiras de la ideo, ke kontraŭrevolucio sekve al antaŭa revolucio restarigas la antaŭajn sociajn kaj politikajn kondiĉojn, tiam do la “kontraŭrevolucio” de 1917 devintus konduki al restaŭrado de la carisma aŭtokratio. Anstataŭ tio la Oktobra Revolucio zorgis pri la forigo de la kapitalismo kaj de ĉiaj restaĵoj de la feŭdismo.

Programecaj por la vojo de la reĝimo starigita en Oktobro 1917 estis la tri unuaj dekretoj de la Konsilantaro de la Popolkomisaroj pri la sovetpotenco, pri la paco kaj pri la grundo. Tiuj kongruis kun la plej urĝaj bezonoj de la plimulto de la loĝantaro. Sed Jakovlev falsas la historion: “Jam en la unuaj tri tagoj de la kontraŭrevolucio oni do proklamis la tri strategiajn programojn de la nova potenco: la programon MALAMO, la programon VENĜO, la programon POPOLMALAMIKOJ.”92

Sendepende de tio, ke la sovetia socio dum sia konstruiĝo kaj disvolviĝo estis submetita ankaŭ al gravaj deformadoj kaj ke okazis konsiderindaj kontraŭdiroj inter la sociaj bazoj kaj enhavoj kun la politika regsistemo, estas absurda karakterizi tian socian evoluon kiel konstantan kontraŭrevolucion kaj kiel “plej detruan kontraŭrevolucion de la mondhistorio”. Eĉ la plej amaraj kontraŭantoj al la socialismo ne neis la gigantajn konstru-sukcesojn de la Sovetunio en la kampoj ekonomio, klerigado kaj kulturo kaj en socialaj aferoj.

La aserto de burĝaj historiistoj kaj de politikaj renegatoj, ke la Oktobra Revolucio malebligis la pluan progresan evoluon de Ruslando, estas unu el la grandaj histori-falsaĵoj, per kiuj oni principe kontestas la legitimecon de la socialisma revolucio kaj de la socialismo. La refutado de tiu histori-mensogo estas do la unua necesa paŝo en la refutado de la atakoj al la socialismo.


 


 

3. Ĉu la konstruado de la socialismo en Ruslando estis ebla?


 

La sekva principa argumento, kiu estas kutime uzata de la kontraŭantoj al la socialismo same kiel de la gvidantoj de la socialdemokrataro, konsistas en la aserto, ke la bolŝevistoj povis ja akapari la potencon, sed poste pro la ekonomia, socia kaj kultura postrestinteco de Ruslando ne kapablis starigi socialisman socion, ĉar por tio ĉiuj civilizaj kondiĉoj mankis. Antaŭ ĉio Karlo Kaŭcko ne laciĝis ripetadi tiun litanion en tuta serio da publikigaĵoj. Ŝajnas ke lia ĝusta prognozo de 1905 tre pezis sur lia oportunisma animo, kaj li klopodis por forgesigi ĝin per agresema kontraŭkomunismo. Lenino ĝisfunde okupiĝis pri li kaj pri liaj argumentoj, speciale en la teksto “La proletara revolucio kaj la renegato Kaŭcko”. En ĝi li montris, kiom ne tenebla kaj dogmeca la vido de Kaŭcko estis.

La demando, antaŭ kiu la bolŝevistoj post la Oktobra Revolucio staris, estis: Kion revolucio, kiu laŭ siaj ĉefaj pelfortoj kaj laŭ siaj celoj estas socialisma, povas fari, se ĝi en lando kun tiom postrestintaj kondiĉoj venkas kaj en la formo de diktatoreco de la proletaro starigas novan politikan potencon? Kiom daŭrema estas tiu potenco, se la proletaro estas en la plimulto kaj la kampularo prema plimulto? (Ĉe kio krome konsiderendas, ke tiu kampularo estis tre diferenciĝinta klaso de plejparte etproprietuloj – et- kaj mez-kampuloj –, sed ankaŭ entenis la tavolon de grandkampuloj – kulakoj –, tiel ke ĝi kiel tutaĵo laŭ sia socia naturo ne povis havi socialismajn celojn.

Antaŭ tiu ĉi komplika problemaro staris la bolŝevistoj post la venko de la revolucio kaj konkero de la politika potenco. Tio estis mondhistorie komplete nova situacio, kiu kunportis multajn malfacilajn demandojn, al kiuj neniu sciis pretajn respondojn. Lenino tiam ripete diris, ke la marksisma teorio peras konojn pri la ĝeneralaj leĝecoj kaj pri la bazaj linioj de la socia evoluo same kiel ankaŭ pri la agantaj klasoj, sed ke ĝi ne entenas instrukciojn pri kiel en iu lando komenci la konstruadon de la socialisma socio. “Ni ne asertas, ke Markso aŭ la marksistoj konas la vojon al la socialismo en ĉiuj detaloj. Tio estus sensencaĵo. Ni konas la direkton de la vojo, ni scias, kiuj klasaj fortoj sur tiu vojo estas gvidaj, sed konkrete, praktike tion montros nur la sperto de la milionoj, ekde kiam ili atakas la aferon.”93 Li diris, ke oni devas apliki tiun ĉi ĝeneralan teorion al la specifaj kondiĉoj, en respektiva maniero konkretigi ilin kaj plu ellabori. “Nia socialismo ankoraŭ troviĝas en la stadio de eksperimentado”, diris Lenino,. “Ĝiaj ĝeneralaj principoj estas klaraj, sed la maniero ĝuste apliki ilin, la kombinadoj, […] la maniero kiel la socialisma ŝtato estu konstruata, ĉio ĉi estas demandoj, kiuj estas diskutendaj kaj pri kiuj la lasta vorto ankoraŭ ne estas dirita. Ĝisfunda studado de ĉiuj ĉi demandoj proksimigos nin al la vero.”94

Lenino opiniis, ke ankaŭ en malĝustaj ideoj kaj proponoj povas troviĝi grajno da vero, ĉar la ekkonprocezo ĉiam entenas dialektikon de vero kaj eraro. Pro tio li preferis klarajn disputojn kaj ankaŭ akrajn argumentojn, por klarigi la starpunktojn. Sed li esprimis sin strikte kontraŭ diskrimaciado aŭ eĉ persekutado de iu pro deviantaj aŭ eĉ eraraj opinioj. Li ankaŭ opiniis, ke en la elektitaj gvidorganoj de la partio ĉiuj diversaj opinioj kaj tendencoj devas esti reprezentataj, ĉar por la starigo de nova socio ĉiuj estas bezonataj, por eviti unuflankaĵojn.

Post detalaj interkonsiliĝoj kaj debatoj en la fundamenta demando, ĉu en Ruslando malgraŭ la postrestinteco de la lando eblas meti socialisman celon kaj komenci la konstruadon de la socialismo, regis unue relative unueca pozitiva opinio. Dominis la entuziasma opinio, ke Ruslando gvidata de la bolŝevistoj iru kiel la unua lando la vojon de la socialismo kaj per tio provizore eĉ estu ĉe la pinto de la internacia socialista movado.

Al la kontraŭargumento, ke la civilizaj – ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj – antaŭkondiĉoj de la socialismo ankoraŭ mankas, Lenino respondis per la prava argumento, ke tio ne estas principa malhelpo, ĉar la socialisma ŝtatpotenco en iom longa transira periodo ja kapablas mem krei la ankoraŭ mankantajn kondiĉojn en postatinga disvolvado. Al la kontraŭargumento, ke la nombre malforta laborista klaso pro la multoble pli forta kampularo ne povos teni la potencon dum longa tempo, Lenino respondis, ke eblas alianciĝi kun la kampuloj, ĉar la tuta kampularo profitis la liberiĝon el la regado de la bienposedantoj kaj el la transdono de la grundo. Ankaŭ estontece ĉe ĝusta politiko eblos konservi kaj firmigi tiun aliancon, se la laborista klaso apogas sin sur la vilaĝaj malriĉularo kaj neŭtraligas la relative malgranda tavolo de la grandkampuloj. Tiel la internaj naciaj kondiĉoj kreeblas por konservado kaj firmigado de la sovetpotenco kaj por la posta transiro al la socialismo.

Aliflanke multe pli grandajn problemojn Lenino vidis en la eksteraj internaciaj kondiĉoj, ĉar la soveta lando estis ĉirkaŭata de kapitalismaj ŝtatoj, kiuj rilatis malamike al ĝi kaj strebadis malebligi la estiĝon de alternativa socio. Dum la 8-a kongreso de la KPR en februaro 1919, la unua en Moskvo, li diris pri tio: “Ni vivas ne nur en ŝtato, sed en sistemo de ŝtatoj kaj la ekzistado de la sovetrespubliko apud la imperiismaj ŝtatoj estas por la daŭro nepensebla. Fine aŭ la unua aŭ la alia venkos.”95 Pro tio, li diris, necesas uzi la kontraŭecojn en la interesoj de la kapitalismaj landoj, por konservi la ekziston de la sovetpotenco kaj por eviti militajn intervenojn.

La konstruado de la socialisma socio, laŭ li, kondukos al tio, ke socialismo kaj kapitalismo eniros konkuradon, en kiu lastinstance unu el la du sociaj sistemoj devos venki kaj superi la alian, sed ambaŭ por iom longa tempo ekzistus unu apud la alia. Por tiu tempospaco necesas laŭeble lerte eviti militajn agojn de la kapitalismaj landoj per lerta ekstera politiko de la Sovetunio kaj ilian subtenon de la laborista klaso de la kapitalismaj ŝtatoj, kaj atingi staton, kiun oni poste nomis “paca kunekzistado”.

Ĉe tio Lenino kaj la gvidantoj de la bolŝevistoj kalkulis per tio, ke tre baldaŭ kromaj socialismaj revolucioj en la plej gravaj eŭropaj landoj okazos, ĉar ties sociaj kontraŭecoj pro la daŭrigo kaj la sekvoj de la imperiisma milito rapide akriĝos, tiel ke ankaŭ tie revoluciaj situacioj estiĝos. En tiaj kazoj la sovetpotenco helpos kaj subtenos la revoluciajn fortojn en la senco de la proletara internaciismo.

La bolŝevistoj vidis la rusan revolucion nur kiel la unuan paŝon de la internacia proletara revolucio, kiu en la epoko de la imperiismo, laŭ ili, ĝenerale staras en la tagordo. La venko de la revolucio en aliaj landoj, speciale en Germanujo kaj Francujo, ne nur firmigus la situacion de la sovetpotenco kaj forigus la danĝeron de armita interveno, sed antaŭ ĉio per ampleksa ekonomia kaj teĥnika helpo faciligus kaj rapidigus la konstruadon de la socialisma socio en Ruslando.

Tiu ĉi pozicio – ke socialisma revolucio kaj la starigo de diktatoreco de la proletaro en la postrestinta Ruslando estas ebla kaj prava, ke la konstruado de la socialismo eblas komenciĝi, sed ke ĝia plenumado eblos nur kun helpo kaj subteno de kromaj revolucioj en progresintaj landoj – eniris fundamentajn dokumentojn, ekzemple en la programon de la KPR(b), en la programon de la Komsomolo (de la Komunista Junulara Ligo) kaj en la fondajn dokumentojn de la Komunista Internacio. Tio estis oficiala parti-opinio.

La interrilatoj inter la internaj naciaj taskoj de la socialisma konstruado kaj la eksteraj internaciaj kondiĉoj kaj influoj estis jam videbla en tiuj konsisteroj kaj decidoj. Sed la kontraŭecoj, kiuj estis kun ili ligitaj, ludis pli grandan rolon nur poste.


 

4. Interna milito kaj imperiisma interveno kreas novan situacion

Sed antaŭ ol eblis praktike realigi tiun ĉi politikan linion, la kontraŭrevolucio, preparita de oficiroj de la carisma armeo kaj de la partio de la kadetoj, zorgis por fino de la pacaj planoj. En la Volgo-regiono ĉirkaŭ Samaro kaj Saratovo formiĝis “kontraŭregistaro” el burĝaj politikistoj kaj “blankaj” generaloj. Laŭdire ĝi batalis por la “demokratio”, do por la februara reĝimo, sed la generalo tute evidente volis restarigi la aŭtokratan monarĥion.

“La socialisma patrujo en danĝero!” kriis la bolŝevistoj, nun necesas centri ĉiujn fortojn al la milita defendo de la sovetpotenco. Kiel Hildermeier tute ĝuste konstatis, “la internaj kaj eksteraj minacoj de la interna milito sumiĝis al la plej akra pruvilo por la nova reĝimo. Kompare kun la viktimoj, kiujn tiu batalo je vivo aŭ morto kostis, kun la detruoj, kiun ĝi faris, kaj kun ĝia etendiĝo tra la tuta regno, la sekvaj bataletoj de la Oktobra puĉo paliĝas al nuraj teatraj manovroj.”96

Efektive temis pri la transvivado de la sovetpotenco.

Ĉar la kontraŭrevolucio ricevis subtenon de la milita interveno de la imperiismaj potencoj Anglujo kaj Francujo, estiĝis longdaŭra, detruega kaj sanga interna milito, kies gravaj sekvoj decide ŝanĝis la objektivajn kaj subjektivajn kondiĉojn por la plua disvolvado de la sovetlando. Jam ĉi tie montriĝis, ke la Oktobra Revolucio ne estis pure rusa afero, sed dekomence posedis internaciajn dimensiojn. Ankaŭ Hildermeier vidis tion tiel: “Samtempe la eksterlanda interveno donis al ĝi internacian karakteron. En ĝi esprimiĝis ne nur la decidemo de la aliancanoj nuligi la rusan eliĝon [el la milita alianco] mallonge antaŭ la venko super Germanujo. Multe pli ĝi spegulas ankaŭ la ideologian defion de la 'Okcidento' fare de la bolŝevista reĝimo. En la rusa interna milito komenciĝis la tutmonda alfrontiĝo inter 'kapitalismo' kaj 'socialismo', kiu poste regis la tutan mallongan jarcenton ĝis 1991.”97

La evoluo de la Sovetunio post la venko super la kontraŭrevolucio kaj kontraŭ la imperiismaj intervenantoj kompreneblas nur, se oni konsideras, kiaj rigoraj disponoj estis farataj por savi la sovetpotencon kaj kiom longe efikajn sekvojn ili havis por la plua evoluvojo.

En ĉiuj kampoj de la socio oni enkondukis duonarmean, diktatorecan sistemon, kiu severe centrigis la kompetentojn pri politikaj, ekonomiaj, militaj kaj administraj decidoj en malmultajn organojn. Sub tiuj kondiĉoj tio estis necesa, se la sovetpotenco ne volis perei. Sed tio estis samtempe la preciza malo de la socialisma demokratio, kiu devis esti multe pli demokratia ol la formala burĝa demokratio.

Ĉiuj gravaj demandoj de la socio kaj de la ŝtato estis nun interkonsilataj kaj decidataj en la politika buroo de la Komunista Partio de Ruslando kaj, kun la nepreco de ordonoj, rigore trudataj desupre malsupren. Tio tute ne povis esti demokratio. La pura necesego, la ekzistad-batalo, devigis krei militan komando-sistemon, kiu tamen influis la tutan pluan evoluon.

Per dekreto de la 9-a de Januaro 1919 la Ruĝa Armeo estis fondita. Tio estis kontraŭ la antaŭa intenco anstataŭigi la armeon per popolaj milicoj. Lenino taskis Trockon pri tiu ekstreme malfacila kaj por pluekzistado de la juna sovetŝtato decida tasko. Tiu transprenis la oficon de popolkomisaro pri defendo kaj fariĝis la supera komandanto. La Ruĝa Armeo estis nove kreenda, rapide pligrandigenda kaj ekipenda. De 100.000 homoj en Aprilo 1919 ĝi kreskis ĝis Oktobro 1919 al miliono, fine de la interna milito ĝi nombris kvin milionojn da soldatoj.

Ĉar sen kunlaborado de spertaj militistoj el la cara tempo ne eblis konstrui kaj gvidi batalfortan armeon, laŭ propono de Trocko oni dungis grandan kvanton da iamaj oficiroj. Sed oni zorgis pri tio, ke ili estu akompanataj de militaj komisaroj el la vicoj de la Komunista Partio, kiu devis superrigardi kaj kontroli ilin. Entute aliĝis al la Ruĝa Armeo 48.000 oficiroj kaj pli ol 200.000 suboficiroj, ĉe kio iliaj motivoj estis tre diversaj. En multaj okazoj sendube ludis rolon rusa patriotismo, ĉar temis pri la defendo de la patrujo kontraŭ eksterlandaj invadantoj. Certe ne estis malgrava faktoro, ke multaj eksaj oficiroj estis senlaboraj kaj sen enspezo. Sed parto de precipe pli junaj oficiroj konscie poziciiĝis por la bolŝevistoj kaj baldaŭ fariĝis elstaraj komandantoj.

La konstruado de batalforta armeo en tiom mallonga tempo estis giganta organiza, politika kaj ankaŭ milita atingo. Ĝi estas taksenda des pli alte, ke ĝi okazis post la kompleta disfalo de la malnova armeo. Jam tiu fakto demonstras la superecon de la bolŝevista registaro super la februara registaro, kiu ne kapablis agi. “La rapida konstruado de la 'Ruĝa Laborista kaj Kampula Armeo' apartenas al la plej grandaj faroj, kiujn la bolŝevista reĝimo en tiu decida jaro plenumis”, taksas Manfred Hildermeier. “La sovetpotenco en tiu ĉi demando pri vivo kaj morto ĝi plian fojon pruvis sian elstaran lernkapablon, sed samtempe ankaŭ la pretecon senhezite ĵeti principojn de hieraŭ transborden.”98

Al tiu konstato de la historiisto estas nenio aldonenda. Hildermeier eĉ devis – certe sen miro – koncedi, ke la Ruĝa Armeo, kiu en la plej altaj komandaj pozicioj estis gvidata precipe de nemilitistoj, estis plurrilate eĉ supera al la kontraŭrevoluciaj armeoj de la “blankaj” generaloj. “La ne plej malgranda faro de la bolŝevistoj konsistis en tio, ke ĝi produktis kelkajn altrangajn strategiistojn. Miĥail Frunze, kiu konkeris la sudorienton de Turkestano, la juna Miĥail Tuĥaĉevskij, kiu retropuŝis Kolĉak-on, la baldaŭ legenda kavalerigeneralo Zemjon Budjoni, kiu superis la bravecon de la kozakoj en ties plej propra batalmaniero, ili pruvis militajn kvalitojn, kiuj surprize ne postrestis tiujn de la spertaj ĉefstabaj oficiroj ĉe la kontraŭa flanko.”99

Ĉiuj fortostreĉoj de la socio estis subordigitaj al la necesoj de la milito. La tuta industrio estis kiom eble orientita al produktado de militaj ekipaĵoj kaj por prizorgado de la Ruĝa Armeo kaj la kampkultura produktado per ĝenerala liverdevo de la kampuloj komplete uzata por provizado de la Ruĝa Armeo kaj de la urboj. Samtempe oni enkondukis sistemon de porciumado kaj de distribuado de ĉiuj vivnecesaj produktoj, kiu grandparte ekskludis liberan komercon kaj merkatajn rilatojn.

Tiu ĉi pure diktatoreca ordonsistemo kaj egaliga distribu-sistemo estis nomata “militkomunismo”. Tamen tio havis nenion komunan kun komunismo kiel pli alta fazo de la nova socia formacio. Ĝi estiĝis sole pro la necesoj de la milito kontraŭ la kontraŭrevolucio kaj kontraŭ la milita interveno de la imperiismaj potencoj. Sed la kelkfoje aŭdebla aserto estas absurda, laŭ kiu la bolŝevistoj konsideris la militkomunismon ankaŭ kiel eblecon tuj enkonduki la veran “komunismon” kiel socian sistemon, por forigi la klasojn kaj estigi la socian egalecon.

Lenino deklaris ripete kaj emfaze, ke oni ne povas “enkonduki” la socialismon nek la komunismon. Oni ne povas nuligi sociajn klasojn per dekreto nek decidi socian egalecon, ĉar tiuj estas ligitaj kun ekonomiaj kondiĉoj, kiujn eblas krei nur en longaj tempospacoj per la disvolvado de la produktadfortoj kaj de la produktadkondiĉoj. Pri tio la gvidantoj de la partio komence de la vojo post la rekta konkero de la potenco estis samopiniaj.

Sed ju pli longe la militkomunismo daŭris kaj oni kutimiĝis al tiu maniero de egaliga distribuado, ankaŭ la ideo enradikiĝis, ke per tiuj metodoj oni eble tamen povus atingi la socialismon kaj la komunismon. Mono intertempe preskaŭ ne ludis plu rolon, multaj vivnecesaj produktoj estis senpage distribuataj, gaso, akvo, elektro en la urboj ne estis plu fakturataj, kaj parte oni loĝis en la loĝejoj sen pagi luprezon. Tiu “komunisma” etoso disvastiĝis dum certa tempo, kaj eĉ Lenino estis tuŝita de ĝi, kiel li poste foje koncedis, kiam li alfrontis tiun pensadon kaj korektis la eraron.

Lia klarigo pri tio estas interesa ne nur pro la memkritika publika koncedo de eraro, sed ankaŭ, ĉar en ĝi videblas, kiom malfacila estis trovi vojon el la konfuzaĵoj de la interna milito direkte al socialismo. Lenino diris en parolado okaze de la kvara datreveno de la Oktobra Revolucio, en 1921: “Ni kalkulas – eble estus pli ĝusta diri: Ni supozis, sen sufiĉe kalkuli –, ke per rektaj ordonoj de la proletara ŝtato povus komunisme reguligi la ŝtatan produktadon kaj la ŝtatan distribuadon de la produktoj en etkampula lando. La vivo montris al ni nian eraron.”100 Kaj plu: “[…] ni faris la eraron, ĉar ni decidis fari la senperan transiron al la komunismaj produktado kaj distribuado. Ni opiniis, ke la kampuloj pro la liverdevo liveros al ni la necesan kvanton da greno, kiun ni distribuos al la fabrikoj kaj entreprenoj kaj ke per tio ni havos komunismajn produktadon kaj distribuadon. Mi ne povas diri, ke ni tute tiel klare kaj ilustre skizis tian planon, sed ni agis proksimume en tiu senco. Bedaŭrinde tio estas fakto.”101

Tiu mallonga devio estis antaŭ ĉio ankaŭ esprimo de primitivaj imagoj pri socia egaleco, disvastiĝintaj en la laborista klaso, sed ankaŭ ligitaj kun la emo de komunistaj intelektuloj propagandi kaj praktiki “revolucian askezon”. Kio povis rezulti el tio, estis kompreneble nur primitiva naturaĵ-ekonomio kaj “egaleca malriĉeco”, kiun oni malĝuste opiniis komunisma.

En la kruela interna milito, kiun ambaŭ flankoj faris kun ĉia akreco, temis ne nur pri la transvivado de la sovetpotenco, sed ankaŭ pri konservado de la atingoj de la revolucio de Februaro ĝis Oktobro 1917, ĉar la kontraŭrevoluciaj generaloj volis restarigi la malnovajn kondiĉojn de la aŭtokratio, la duonfeŭdajn proprietrilatojn en al kamparo kaj la kapitalismajn en la industrio.

La Ruĝa Armeo povis atingi la venkon nur ĉar ĝia supera komando sub la gvido de Trocko enkondukis kaj trudis rigoran militan disciplinon, laŭ kiu perfido estis severe punata de milittribunaloj kaj ofte ankaŭ per mortpuno. Malkuraĝo kaj fuĝo antaŭ la malamiko ne estis tolerataj kaj akre punataj. Ĉi tie la regulo validis “dans la guerre comme à la guerre“ (laŭsence: milito estas milito), tiel, kiel milito kutimas esti en ĉiu armeo.

Ĉiuj militoj estas kruelaj kaj brutalaj, sed interna milito estas plej ofte eĉ pli brutala kaj pli viktimiga. Ĉar ne eblas ĉesigi ĝin per intertraktita paco, sed nur per la pereo de unu flanko, la bataloj okazas ambaŭflanke kun plej granda decidemo kaj akreco. Oni ofte prezentas Trockon kiel “buĉiston”, ĉar en la Ruĝa Armeo li enkondukis rigoran militan disciplinon, dum en tiuj prezentadoj de la “blankaj” generaloj, iliaj kontraŭrevoluciaj trupoj kaj eĉ la marodantaj bandoj aperas kiel pacanguloj kaj virtaj kavaliroj, sed tiaj prezentadoj montras nur sian unuflankecan antaŭjuĝon.

Kvankam la atingoj de Trocko kiel organizanto kaj gvidanto de la Ruĝa Armeo estis elstaraj, li ricevis ankaŭ kritikon kaj rezistadon el la propraj vicoj. Speciale Stalino kaj liaj adeptoj rifuzis la dungon de iamaj carismaj oficiroj, ili konsideris ilin ĉiujn perfiduloj. Kompreneble inter ili estis ankaŭ perfiduloj, sed la plej granda parto el ili estis lojala kaj batalis kontraŭ la intervenantoj, kiuj subtenis la kontraŭrevolucion. Tio ĝustis ankaŭ pri la generalo Aleksej A. Brusilov (1853-1926), konsiderata kiel unu el la plej kapablaj oficiroj de la carisma armeo. Kvankam li rifuzis la celojn de la socialisma revolucio, li pro patriotaj kialoj disponigis sin al la Ruĝa Armeo. Li fariĝis prezidanto de la Aparta Konsilado ĉe la Supera Komandanto de la armeo.

Tamen okazis ankaŭ unuopaj perfidoj fare de komunistoj en la Ruĝa Armeo, kaj kiam ili estis same severe punataj kiel la aliaj, Stalino indignis kaj akre kritikis Trockon. Pro tio Lenino mem intervenis en la konflikton kaj komplete solidariĝis kun la sinteno de Trocko.

Por la venko de la Ruĝa Armeo gravis la sinteno de la kampularo, ĉar la plej granda parto de la ruĝarmeanoj venis de ili. En giganta plimulto la kampularo subtenis la revoluciulojn kaj la Ruĝan Armeon. La kampuloj sciis ke la kontraŭrevoluciaj (“blankaj”) trupoj kaj ankaŭ la eksterlandaj intervenantoj volis forpreni de ili la grundon kaj restarigi la regadon de la aristokrataj bienposeduloj. La subtenado de la kampularo estis esenca faktoro, kiu ebligis la venkon de la Ruĝa Armeo. Ĉar la “blankaj” generaloj kun siaj armeoj batalis por klasaj interesoj, kiuj estis kontraŭaj al tiuj de la kampuloj, ili ne ricevis tian subtenon. En tiu kunteksto la historiisto Hildermeier skribis: “La demando trudiĝas, kial la blankaj armeoj kaj la kontraŭregistaroj spite al masiva alianca helpo malvenkis? Centra kaŭzo certe troviĝis en la disspliteco de la kontraŭbolŝevistaj fortoj. Kadetoj kaj demokratiaj socialistoj eble povintus superi siajn disopiniojn – sed inter ili kaj la generaloj troviĝis mondoj. Ĉar kun la blanka movado revenis nelaste monarĥistoj el Francujo, kiuj en la revolucia jaro havis nenian ŝancon. Kaj kie tiuj, same kiel en la siberia armea diktatoreco, estis grandparte inter si, mankis populareco. Kiu pretendis esti la savanto de Ruslando, bezonis krom samideanojn subtenon en la loĝantaro. Sed tiu ne okazis.”102

Sed decida por la stabileco de la Ruĝa Armeo estis la fakto, ke la plej granda parto de la politike konscia laborista klaso batalis en ĝiaj vicoj en la unua frontlinio. Sekve ĝi ankaŭ perdis plej multajn homojn. Post la venko la revolucia laborista klaso estis malfortiĝinta persone kaj nombre, kio havis tre konsiderindajn sekvojn por la plua disvolvado de la sovetlando.

La venko super la kontraŭrevolucio kaj super la imperiisma interveno estis elbatalita kun gigantaj ofero je homoj kaj materialo. Fine de la interna milito la lando estis grandparte ruinigita, el la industriaj produktad-kapacitoj ekzistis jam nur proksimume 15 elcentoj de la antaŭmilita tempo; la trafik-reto estis grave damaĝita, antaŭ ĉio mankis lokomotivoj. La reorientado de la fabrikoj de milita al paca produktado montriĝis tre malfacila, ĉar mankis brulaĵoj, krudmaterialoj kaj aliaj materialoj.

La entuziasmo kaj impeto de post-Oktobra tempo intertempe perdiĝis. Defetismo kaj indiferento disvastiĝis. La batalo de la sovetpotenco por transvivi finiĝis sukcese, sed nun la plej multaj homoj staris en batalo kontraŭ mizero kaj malsato, por individue transvivi. La plej multaj, sub gvido de la entrepren-komitatoj kaj de la sindikatoj, provis ripari siajn entreprenojn kaj organizi la produktadon de uzvaloroj. Sed ofte tio limiĝis al fajrigiloj kaj kuirpotoj.


 


 

3. Nova orientiĝo

1. La serĉado de vojo al socialismo

Post la venko de la sovetpotenco kaj fino de la interna milito la paca konstrulaboro fariĝis ĉefa tasko kaj per tio leviĝis ankaŭ la demando pri la konkreta vojo de Ruslando al socialismo. Sed: La malnormalaj kondiĉoj estiĝintaj en la tempo de la interna milito intertempe stampis pli aŭ malpli forte la pensadon kaj konduton ne nur de la loĝantaro, sed ankaŭ de la politike aktivaj homoj. Maldemokratiaj strukturoj kaj organizformoj kun siaj komando-metodoj firme enradikiĝis. La sovetoj, kiuj en la tempo de la interna milito preskaŭ tute perdis sian gravecon, nun estis ja reaktivigataj, sed per la praktikoj kaj sintenoj estiĝintaj en la interna milito ili jam ne funkciis en la origina maniero kiel demokratiaj organoj de la laboruloj. Nova socia realaĵo estis estiĝinta.

Lenino ja ekkonis tion kaj tre ofte kritikis la sekvojn kaj kondutmanierojn, kiuj estis kun tio ligitaj, sed li komprenis, ke fundamenta ŝanĝo estos malfacile atingebla, ĉar tiu stato de la socio interrilatis precipe kun la ĝenerala senkultureco. “Tiu ĉi malalta kulturnivelo efikas tiel, ke la sovetoj, kiuj laŭ la programo devas esti organoj de la administrado fare de la laboruloj, en la realo estas organoj de la administrado por la laboruloj.”103

Krome en la tempo de la interna milito la sekurec-aparato estis provizita per eksterordinaraj plenpovoj kaj samtempe ege pligrandigita. Tiu estis kreita sub la nomo “Eksterordinara Komisiono por Kontraŭbatalo de Kontraŭrevolucio kaj Sabotado” (Ĉeka), kiam la maldekstraj socialrevoluciuloj, kiuj ankoraŭ partoprenis en la registaro, ĉiapreze volis saboti la pac-traktaton de Brest-Litovsko de la 3-a de Marto 1918 kaj ĉe tio ankaŭ uzis rimedojn de individua teroro. La 6-an de Julio 1918 ili murdis en Moskvo la germanan ambasadoron, Wilhelm von Mirbach, kun la intenco provoki militan konflikton inter Sovetruslando kaj Germanujo. La 30-an de Aŭgusto 1918 ili faris murdatencon al Lenino, kiu estis neresanigeble vundita de du kugloj.

Dum la Ĉeka sub la gvidado de Feliks Dzjerĵinskij en la unua tempo moviĝis en la kadro de la leĝoj, en la periodo de la interna milito ĝi akiris ŝlosilan pozicion kaj fariĝis klare pli memstara. La Ĉeka poste fariĝis ia politika sekreta polico sub la nomo GPU (Objedinjonnoje gosudarstvenoje politiĉeskoje upravlenije, Unuiĝinta ŝtata politika administracio). Ĝi fariĝis pli kaj pli la instrumento de la politika buroo de la Komunista Partio – sed baldaŭ jam sole nur de la ĝenerala sekretario Stalino. La ĉefa tasko de la GPU konsistis ne nur en la defendo kontraŭ atakoj de la klasa malamiko, sed baldaŭ etendiĝis – pravigite per “revolucia atentemo” – al superrigado de la tuta socio inkluzive de la parti-membroj kaj de la gvidaj organoj de la partio kaj de la ŝtato. Tiu ĉi ŝanĝo estis unu el la negativaj sekvoj de la interna milito.

La diskutoj en parti-konferencoj kaj parti-kongresoj klare videbligis, ke ankoraŭ ne ekzistis sufiĉe trapensita kaj maturiĝinta ideo pri la plua vojo al socialismo. Pro tio estiĝis ne nur tre malsamaj, sed parte eĉ tre kontraŭaj proponoj, kiuj sekvigis akrajn disputojn. Oni luktis ekzemple pri loko kaj rolo de la sindikatoj en la socialisma ŝtato kaj pri la enkonduko de ĝenerala labordevo. La diskutoj, farataj tre malkaŝe, estis esprimo de serĉado de raciaj solvoj post la militkomunismo, kiun oni volis adiaŭi. Lenino taksis tiujn konstruemajn diskutojn pozitive.

Tute evidente nun fariĝis ĉiam pli urĝa ĉesigi la militkomunismon, ĉar la rezistado de la kampuloj kontraŭ la devigaj liveradoj senteble kreskis. Dum la interna milito ili vole-nevole akceptis tiujn disponojn, ĉar ili sciis, ke ili estis necesaj – ili ne volis reveni en la pasintecon, kio tamen okazintus neeviteble, se la kontraŭrevolucio estus venkinta. Sed nun, kiam tiu estis venkita kaj normalaj kondiĉoj komencis aperi, ili ne volis pli longe toleri tiun devigan reĝimon. Ilia rezistado kreskis, kelkloke okazis eĉ ribeloj kontraŭ"stalinismo la sovetpotenco. Pro tio oni nepre devis trovi vojon por meti la aliancon kun la kampularo sur solidan bazon, por certigi la ekzistadon de la sovetpotenco. La militkomunismo ĉiukaze montriĝis por tio maltaŭga, ĉar ĝi estis trudita de milito kaj ruino. Ĝi ne estis politiko kongrua kun la ekonomiaj taskoj de la proletaro”, diris Lenino.104

La elirvojo estis la Nova Ekonomia Politiko (NEP), kiun Lenino en Marto de 1921 en la 10-a kongreso de la Komunista Partio kun argumentoj proponis. Laŭ ĝi, la devigaj liveradoj de la kampuloj estu anstataŭataj de naturaĵ-imposto. Krome oni permesu al la kampulo la eblecon libere bazare vendi siajn kromaĵojn. Per tio merkatekonomio kaj komerco estis ĝenerale permesataj en certaj limoj. En la urboj oni permesis la agadon de privataj produktadaj kaj komercaj entreprenoj. Tiucele oni nuligis la ŝtatigon de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj redonis ilin al iliaj posedintoj.

La baza linio de la NEP estis, pere de la merkato starigi ekonomian interrilaton inter la laborista klaso kaj la kampularo, inter la ŝtata industrio kaj la privata kampkulturo, interrilaton, kiu kongruis kun la interesoj de ambaŭ klasoj kaj do devis firmigi ilian aliancon.105

Iuj bolŝevistoj vidis en tio malprogreson aŭ eĉ malvenkon, des pli ke nun ankaŭ la mono komencis reludi pli gravan rolon, kio malfermis eblecojn al spekulado. Kvankam en la ekonomio de Ruslando la kampkulturo dominis, la ŝtata aŭ socialisma industrio estis la decida bazo de la proletara potenco, pro tio oni volis rapide disvolvi ĝin, por firmigi la poziciojn de la laborista klaso kaj ankaŭ por certigi ĝian urĝe necesan pluan kreskadon. Samtempe per sia produktado tra la merkataj interrilatoj ĝi devis provizi la kampularon per kampkulturaj maŝinoj, ilaroj kaj aliaj urĝe bezonataj industrivaroj, tiel ke ankaŭ la kampuloj estis materie interesataj pri kreskado de la kampkultura produktado."stalinismo

Tiu ĉi baza linio de la NEP sub la donitaj kondiĉoj kongruis kun la interesoj de la laborista klaso kaj de la kampularo. Ĝia praktika realigo povis certigi kaj firmigo la aliancon, kiu baziĝis sur la komunaj ekonomiaj interesoj. Sed unue la malfacilaĵoj konsistis en la fakto, ke la industrio ne kapablis liveri la bezonatajn kampkulturajn ilarojn kaj maŝinojn.

Dum la 12-a kongreso de la KPR Trocko prezentis tezojn pri la disvolvado de la ŝtata industrio kaj detale klarigis ilin en referaĵo. La kongreso decidis la tezojn unuanime kiel gvidlinion por la ekonomia politiko. Sed – precipe pro la agado de Stalino – ili ne estis realigataj. Inter la gvidantoj okazis disputoj, sed ne sufiĉan klarigon kaj fiksadon de la unuopaj disponoj kaj paŝoj, por realigi la NEP. Tio okazis nur en la fluo de la tempo, kun kreskanta sperto, ĉe kio okazis diversaj ŝanĝoj kaj linio trudiĝis, kiu orientis unuavice al disvolvado de la kampkulturo.

Kiel malhelpo tre baldaŭ montriĝis la “preztondilo” inter kampkulturaj kaj industriaj produktoj. Ĉar la kampkulturaj prezoj plejparte restis sur la antaŭmilita nivelo, dum la industriprezoj estis konsiderinde kreskintaj, al la kampularo mankis kapitalo, kio sekvigis, ke la entreprenoj ne povis vendi siajn produktojn. Korekto siavice sekvigis la malon, tiel ke baldaŭ estiĝis ĉe la kampularo tiom da mono, ke la varbezono ne povis esti kontentigita.

Ankaŭ la fiksado de impostoj estis malfacila pro la forta socia diferenciĝo de la kampularo, tiel ke multaj disponoj okazis laŭ la principo “provo kaj eraro”. Ĉiukaze jam pro objektivaj kaŭzoj estis sufiĉe malfacila fari la respektive ĝustajn decidojn, kio estis krome komplikigita de disputoj kaj konfliktoj ene de la politika buroo, kiuj aparte pliiĝis post la eksiĝo de Lenino, pro malsano, el la rekta gvidado, ĉar ili estis jam ligitaj kun la batalo de la diadoĥoj pri la ebla postsekvado.


 

2. La transira socio de la NEP


 

Tio, kio estiĝis dum la solidiĝo de la NEP, estis unue transira socio inter kapitalismo kaj socialismo kun stranga karaktero. La ekonomia bazo de tiu socio entenis tre diversajn ekonomiajn tipojn kaj produktadkondiĉojn: En la ŝtata industrio estiĝis produktadkondiĉoj, kiujn oni povis jam nomi socialismaj, kvankam ili ankoraŭ ne plenumis tiun pretendon kaj montris maksimume nur socialismajn elementojn kaj tendencojn. Krome ekzistis produktadkondiĉoj de simpla varekonomio en la privata etindustrio, en la metio kiel ankaŭ en la kampkulturo kaj en la komerco. Kapitalismaj produktadkondiĉoj aliflanke estiĝis en iom grandaj privataj industriaj kaj komercaj entreprenoj kaj en grandkampulaj ekonomioj de la tiel nomataj kulakoj.

Laŭ tiu ekonomia strukturo ankaŭ la klasaj kondiĉoj fariĝis pli diferencaj, ĉar nun denove estiĝis ne nur etburĝaj tavoloj en la privata industrio, en la metio kaj en la komerco, sed ene de certaj limoj ankaŭ la klaso de nova burĝaro en la mezaj kapitalismaj entreprenoj kaj kiel grandkampula tavolo (kulakoj) en la kampkulturo.

Sur tiu ĉi ekonomia kaj socia bazo evoluis tre diversaj formoj de klasbatalo, ĉe kio la ĉefa fronto troviĝis inter la laborista klaso ĉe unu flanko kaj la burĝaro, kiu luktis por pli granda ekonomia, socia kaj ideologia influo, kaj partoj de la etburĝaro ĉe la alia flanko. Temis pri tio, kiu en tiu batalo venkos kiun. La klasbatalo en la vilaĝo, kiu okazis precipe inter la vilaĝaj malriĉuloj kaj la iom riĉaj mezaj kampuloj kaj la grandkampuloj, tamen restis ankoraŭ reteniĝema, ĝi nur iom bruletis, ĉar tiuj klasaj bataletoj estis dampitaj unuflanke pro la alianco inter la laborista klaso kaj et- kaj mez-kampuloj, kaj aliflanke pro la ekonomia dependeco de la vilaĝaj malriĉuloj de la pli riĉaj kampuloj. Fine ankaŭ la vilaĝa komunumo, kiu de jarcentoj ekzistis, ludis esencan rolon kaj konkurencis al la malfortaj sovetoj.

Do, en tiu ĉi transira socio estiĝis tre komplikaj sociaj kaj politikaj-ideologiaj interrilatoj kaj kontraŭecoj. La arto de la politiko de la Komunista Partio kaj de la soveta ŝtato sekve devis konsisti antaŭ ĉio en trovado kaj aplikado de movformoj por tiuj kontraŭecoj, kiuj ebligu fortigi la socialismajn evolutendencojn, do laŭpaŝe pligrandigi la ekonomian pezon de la socialismaj kaj tendence socialismaj kondiĉoj kaj limigi kaj reŝovi la kapitalismajn elementojn.

Tiu transira socio do ne estis stato, sed moviĝema evoluprocezo, kiu laste devis konduki al la venko de la socialismaj produktadkondiĉoj. Kiom longe tiu transira socio ekzistos, tio estis unue sufiĉe malklara. Dum la 3-a Tutruslanda Sovetkongreso Lenino diris: “Estas ankoraŭ longa vojo, ĝis kiam ni estos finintaj la transiran periodon de la kapitalismo al la socialismo. Ni neniam karesis la esperon, ke ni povos fini ĝin sen la helpo de la internacia proletaro.”106

La kondiĉoj kreitaj post la venko super la kontraŭrevolucio malfermis tiun realan eblecon – tamen nur, se oni sukcesos en ĉiu etapo fari la ĝustajn decidojn kaj praktike realigi ilin. Ĝenerale tiu vojo montriĝis kiel sukcesa: La kampuloj forte profitis el ĝi, tiel ke ilia rilato kun la sovetpotenco estis firmigita; la laborista klaso povis atingi grandajn socialpolitikajn progresojn, per tio ke oni enkondukis modernan laborleĝaron, la okhoran labortagon, socian asekuron kaj laborprotektajn leĝojn kaj ke la salajroj estis altigitaj. Tio estis sendube socialaj atingoj direkte al socialisma socio. Ankaŭ Hildermeier juĝas: “Tamen ŝajnas, ke la baza opinio, esti ekirintaj al novaj bordoj, disradiis multe trans la rondon de firme pensantaj bolŝevistoj kaj akceptis multe pli larĝajn enhavojn ol nur socialisman.”107

Tamen la politika evoluo ne iris egalece en tiun direkton, ĉar la politika strukturo kaj la funkci-meĥanismoj de la partio kaj de la ŝtato ne estis demokratiigitaj, tiel ke la politika influo de la laborista klaso kiel reganta klaso povis evolui nur nesufiĉe kaj ke ĝi restis slogano.

Tio metis la gvidantojn de la Komunista Partio antaŭ tre malfacilajn taskojn, antaŭ ĉio ankaŭ pro la stato de la ŝtataparato kaj de la tuta politika kaj ideologia superstrukturo de tiu ĉi socio, en kiu ĉio estis fluanta, sed ankaŭ pro la giganta teritoria grando de la lando kun tre malsamaj kondiĉoj en la diversaj regionoj.


 

3. Komenco kaj kaŭzoj de la diktatora regsistemo

La sovetŝtato, laŭ sia klasa bazo kaj laŭ sia celaro, estis ja socialisma ŝtato, sed nek la persona provizo nek la strukturo kaj la funkci-meĥanismoj de tiu ŝtato kongruis jam kun socialismaj principoj. Pro tio ekzistis serio da kaŭzoj, kiuj parte rilatis kun la postrestinteco de Ruslando, sed parte ankaŭ kun la sekvoj de la interna milito.

En Ruslando ne ekzistis demokratiaj spertoj kaj tradicioj, ĉar la plej gravaj taskoj de la burĝa-demokratia revolucio estis solvitaj, kiel konate, nur de la februara kaj oktobra revolucio. En la mallonga tempo inter la Februaro kaj la Oktobro burĝa-demokratia evoluo ja estis komencinta, sed tiu malforta kaj de kontraŭrevoluciaj fortoj kunregata demokratio pro sia sinteno en la revolucio estis pli diskreditigita ol ke ĝi kontribuis al firmigo de demokratia konscio. Novaj socialismaj demokratiaj organoj kiel la sovetoj post la revolucio estiĝus sur ĉiuj niveloj de la socio, en la kadro de la ĉioma ŝtato, en la regionoj, urboj kaj komunumoj. Sed antaŭ ol tiuj ĉi povu firmiĝi, post la komenco de la interna milito ili pli kaj pli perdis siajn influon kaj gravecon, ĉar nun ĉiuj decid-kompetentoj estis centrigitaj kaj centraligitaj en la plej altaj potencorganoj. La komando- kaj ordon-stilo, kiu ĉe tio estiĝis, tre baldaŭ eniris la tutan ŝtatan gvidadon, ĉe kio la fakto ludis ne malgravan rolon ke same ŝtatoficistoj kiel civitanoj de ĉiam estis kutimiĝintaj je la burokrata komando-stilo de la carisma administracio kaj ke ankaŭ la obeemo al superuloj estis firme enradikiĝintaj en la menso de la homoj.

Aldoniĝis, ke la nove konstruenda aparato de la ŝtata administracio de la sovetreĝimo devis laborigi en siaj vicoj grandan nombron de iamaj carismaj oficistoj kaj administraj dungitoj, ĉar mankis taŭgaj novaj kunlaborantoj. Negativan rolon ludis krome la cirkonstanco, ke la plej konsciaj partoj de la laborista klaso en la interna milito estis nombre tre reduktitaj, ĉar ili estis batalintaj en la Ruĝa Armeo ĉe la plej antaŭa fronto kaj nun mankis ankaŭ ĉi tie.

Post kiam la konraŭrevolucio estis venkita, la sovetpotenco evidente persistis kaj por longa perspektivo povis firmiĝi, okazis forta alfluo de novaj membroj en la Komunista Partio. Inter ili troviĝis en konsiderinda kvanto ankaŭ karieristaj elementoj el la etburĝaro, kiuj pro sia pli bona kleriĝo tre ofte atingis postenojn en la ŝtataparato. Pro tiuj kaŭzoj kreskanta burokratiiĝo de la ŝtataparato spite al bonaj intencoj estis pli aŭ malpli neevitebla. Lenino ja konsciis pri tiu malbono.

Li devis ekkoni, ke inter la nun estiĝintaj cirkonstancoj la disvolvado de larĝa socialisma demokratio kun rekta partoprenado de la laboristoj kaj kampuloj en la administrado de la ŝtato, kiun li estis proponinta en sia verko “Ŝtato kaj revolucio”, estis ne realigebla. Tion li taksis tre kritike, kaj en parolado li draste nomis la tiaman sovetŝtaton eĉ carisma aparato, kiu nur estas sanktoleita per soveta oleo. Sed ankaŭ li ne povis proponi, kiel tiu stato povus esti principe ŝanĝata. La plifortigita batalo kontraŭ la kreskeganta burokratismo povis efiki nur modeste, ĉar tiu surbaze de la ekzistantaj strukturoj kaj de la jam establitaj funkci-meĥanismoj de la ŝtataparato ĉiam denove estiĝis.

Por la plua evoluo ne nur de la politika superstrukturo, sed de la tuta soci poste tre negative efikis la fakto, ke en la malfacila tempo de la interna milito – kun la koncentrado de la decid-kompetentoj – fakte okazis kunfandiĝo de la partia kaj la ŝtata gvidado. La partipinto de la Komunista Partio en la formo de la politika buroo funkciis kiel ia superregistaro. Tiu faris la decidojn pri ĉiuj gravaj aferoj de la ŝtato kaj de la socio kaj donis al la ŝtataj organoj la respektivajn instrukciojn.

Tiu ĉi koncentrado de la politika potenco sub la kondiĉoj de la interna milito estis certe ĝusta, ĉar alie apenaŭ eblus organizi la venkon. Sed sub la novaj kondiĉoj de paca konstruado tiu stato estis nek necesa nek helpa, ĉar ĝi baris la vojon al pli larĝa demokratiigo de la gvida agado de la partio same kiel de la ŝtato.

Nun montriĝis, ke nek teorie nek praktike ekzistis iom maturaj imagoj pri la demando, kiel la socialisma ŝtatpotenco, la diktatoreco de la proletaro, kiel socialisma demokratio detale estu organizenda. Historiaj ekzemploj ne ekzistis, laŭ kiuj oni povintus orientiĝi. Markso en 1871 nomis la Parizan Komunumon la fine trovita formo de la diktatoreco de la proletaro. Sed tiu, ĉe preciza rigardo, estis nur urba administracio kaj krome ekzistis nur mallongan tempon, tiel ke ĝia trezoro je sperto estis relative malgranda.

Markso nomis ĝin laboranta korporacio, kiu praktikis leĝdonajn kaj plenumajn funkciojn samtempe, el kio oni poste deduktis, ke la potencdisigo108 inter leĝdona kaj plenuma povo, ellaborita kaj praktikata en la burĝa-demokratia ŝtatsistemo, por la ŝtato de la diktatoreco de la proletaro estas neuzebla kaj ne allasebla.

Sed tiu opinio kaj ĝia argumentado per la konstato de Markso pri la labormaniero de la Pariza Komunumo estas malprava, ĉar Markso nur konstatis fakton, sed tute ne diris, ke tiu estos deviga por socialisma ŝtato. Tiu miaopinie malĝusta interpreto ĉe la plua evoluo kaj nuancigita elformado de la socialisma ŝtato kondukis al serio da nesolvitaj problemoj kaj ankaŭ al pluraj malkoheraĵoj, kiuj estis fortigitaj de tio, ke ĉi tie la “gvida rolo de la partio” estis konsiderata kiel decida konstanto de la ŝtato, kvankam nek ĝia konstitucia statuso nek ĝiaj kompetentoj estis iam ajn senambigue klarigitaj kaj determinitaj. En la Pariza Komunumo tia konstruaĵo tamen ne ekzistis, ne ekzistis “gvida partio”, tiel ke ankaŭ tiurilate ne ekzistis klaraj ideoj; kaj Markso pri tio tute ne esprimis sin.

Post kiam la negativaj sekvoj de tiu konstruaĵo en la praktiko jam sufiĉe montriĝis, Lenino konkludis, ke tiu stato estas urĝe ŝanĝenda, ĉar ĝi fakte forigas la kompetentojn kaj la respondecon de la sovetoj kiel ŝtataj plenum-organoj. Pro tio li proponis fari klaran disigon inter la funkcioj kaj taskoj de la partioj kaj tiuj de la sovetoj, do de la ŝtataj potenc- kaj administraci-organoj. Bedaŭrinde li ne havis la eblecon pli precizigi kaj praktike realigi tiun proponon, kaj tiel la malnova stato ne nur restis daŭre tia, sed poste estis de Stalino ĝisekstreme pli disvolvita, tiel ke la sovetoj de ĉiuj niveloj estis degraditaj al nuraj aneksaĵoj de la partio.

Unu el la sekvoj de tiuj ĉi ne klarigitaj problemoj kaj de la maldemokatia praktiko, estiĝinta en la interna milito, estis ke jam en la komenca tempo de la Sovetunio tiaj kondiĉoj estiĝis, kiuj ebligis kaj apogis, ke la unuaj paŝoj direkte al socialismo estis tuj makulitaj per gravaj naskaj eraroj.


 

4. Stalino ricevas la potencon super la partiaparato


 

Al la politika buroo de la Komunista Partio de Ruslando apartenis unue kvin personoj, nome Lenino, Trocko, Kamenjev, Stalino kaj Buĥarin. Poste alvenis Zinovjev kaj Tomskij, tiel ke ĝi tiam nombris sep personojn. Formale ne ekzistis prezidanto, sed Lenino pro sia aŭtoritato estis ĝenerale agnoskita kiel gvidanto. Dum la partiaparato unue restis relative malgranda kaj la de Sverdlov gvidata sekretariejo havis nur malmultajn kunlaborantojn, ĝi kreskis kun la taskoj, kaj post la frua morto de Sverdlov la 16-an de Marto 1919 estiĝis la bezono kunigi la sekretariejon kun la intertempe kreita organiza buroo sub unueca gvidado. Kamenjev kun la subteno de Zinovjev proponis taski Stalinon kiel ĝeneralan sekretarion pri la gvidado de la sekretariejo. Li konis Stalinon el sia tempo en Kartvelujo komence de ilia revolucia agado, li pasigis kun li kune la jarojn en la siberia ekzilo antaŭ la Februara revolucio kaj kun li gvidis la redaktejon de la Pravda post ilia reveno ĝis la alveno de Lenino en Petrogrado.

Ĉar Kamenjev konsideris tiun oficon de ĝenerala sekretario antaŭ ĉio kiel instancon subordigitan al la politika buroo kun precipe organizaj-teĥnikaj taskoj kaj ĉar li sentis sin per klereco kaj konoj multe supera al li, li ne povis vidi ian danĝeron en tiu nomumado, sed pli fortiĝon de sia propra influo en la parti-gvidantaro. Lenino ne estis tre feliĉa pri tiu persona decido kaj opiniis, ke “tiu kuiristo servos akrajn pladojn”, sed li fine cedis al la premoj de Kamenjev kaj de Zinovjev kaj konsentis, ĉar Stalino sen ajna dubo posedis organizan talenton kaj kapablon trudiĝi.

Sed per tiu decido oni decidis la direkton de la estonta evoluo, kiu tiutempe ankoraŭ ne estis videbla. Tiom longe, kiom Lenino staris ĉe la pinto de la partio, la subordigo de la sekretariejo sub la politika buroo kaj ties kontrolado eble estis garantiata. Sed post kiam Lenino sekve al grava malsaniĝo devis forlasi la aktivan laboron, la situacio ŝanĝiĝis. Stalino sciis, ankaŭ danke al la favoro de la nun estiĝantaj cirkonstancoj, el la sekretariejo, kiun li regis, krei burokratan potencaparaton, kiu pli kaj pli seniĝi je ĉia kontrolo kaj ricevis ĉiam pli grandan influon al la tuta partio kaj al la ŝtataparato. Ĉar la sekretariejo samtempe estis taskita pri la personar-politiko, Stalino iom post iom povis provizi ĉiujn gravajn funkciojn en la partio kaj en la ŝtato – ne nur en la centralo, sed ankaŭ en regionoj de la granda lando – per homoj persone al li obeemaj kaj tiujn, kiujn li ne ŝatis, transloki aŭ eksigi. Poste li abunde uzis tiujn eblecojn, por ĉiam pli firmigi sian potencon, tiel ke en la fluo de la plua evoluo en la partiaparato povis estiĝi la fonto de burokratie diktatora regsistemo.

Kontraŭ tiu deformanta evoluo en la partio ja okazis decida rezistado, de la flanko de Trocko en la politika buroo same kiel ankaŭ en la centra komitato kaj en multnombraj parti-organizaĵoj, sed Stalino sukcesis kun helpo de Zinovjev kaj Kamenjev subpremi ĉiajn postulojn restarigi la internpartian demokration, per misuzado de la potenco kaj per trompaj manipuladoj.109 Aldoniĝis, ke la Komunista Partio estis nombre tre forte kreskinta kaj ke la plej multaj novaj membroj ne disponis pri politika klereco kaj eĉ malpli pri teoriaj konoj, tiel ke ili estis facile manipuleblaj.

Lenino estis pri tio en granda zorgo kaj postulis redukti la nombron de la membroj je almenaŭ 200.000 per kontrolado kaj purigado. Sed Stalino tuj post la morto de Lenino faris la precizan malon. Kiel la tiel nomatan Lenin-alkreskon li igis anigi kromajn 200.000 membrojn, per kio la politika-ideologia kaj la teoria nivelo de la partio eĉ pli malaltiĝis.

4. Ĉu en helika rapido al la socialismo en unu lando?

1. Kiel plu sen Lenino?


 

Per la transiro al la Nova Ekonomia Politiko unue klariĝis la decida demando, kiel la sovetpotenco post la fino de la interna milito devas plu procedi por konservi kaj firmigi la diktatorecon de la proletaro en Ruslando kiel garantianton por socialisma disvolvado de la lando kaj kiel bastiono kaj deirpunkto por kromaj proletaraj revolucioj. La interefikado de la naciaj kaj internaciaj evoluprocezoj restis ĉe tio grava vidpunkto, ĉar oni samopiniis, ke Ruslando ja povas komenci la socialisman konstruadon, sed ke ĝi sukcese plenumeblas nur se kromaj revolucioj en eŭropaj landoj sekvos kaj donos al Ruslando potencan ekonomian kaj teĥnikan subtenon. Pri tio Lenino esprimis sin tiom ofte kaj klare, ke dum lia vivtempo ne ekzistis diskutoj pri tio. Tio estas simple nerefutebla fakto, kvankam ĝi poste de Stalino estis sisteme prisilentigata kaj neata.

Kiam dum la ellaborado de la partiprogramo de la KPR oni postulis enpreni en ĝi priskribon de la socialisma socio, Lenino rifuzis tion per la argumento, ke oni nun ankoraŭ ne povas scii, kia la finfarita socialismo aspektos, ĉar por tio ankoraŭ ne ekzistas empiriaj materialoj. Nur la estonta sperto montros tion. Samtempe li avertis kontraŭ trotaksado de la rusaj spertoj kaj diris, ke ĉia provo de lando starigi la socialismon devas nepre esti unuflanka kaj malperfekta. Nur la spertoj de pluraj evoluintaj landoj ebligos ricevi kompletan bildon de la socialisma socio. Li diris: “Estus ridinda prezenti nian revolucion kiel ian idealon por ĉiuj landoj, iluzii ke ĝi faris serion da geniaj malkovroj kaj enkondukis amason da sociaj novigoj.”110 Nur la spertoj de pli evoluintaj landoj montros, kia la evoluinta socialismo povus aspekti. “Sovetrespublikoj en landoj de alta kulturŝtupo kaj kun pli granda pezo kaj influo de la proletaro havas ĉiajn ŝancojn preterpasi Ruslandon, ekde kiam ili iros la vojon de la diktatoreco de la proletaro.”111

Per la baza linio de la Nova Ekonomia Politiko la multaj problemoj de la plua socia disvolvado direkte al socialisma socio, laŭ la konvinko de Lenino, estis tute ne klarigitaj. En siaj lastaj laboraĵoj, ekzemple “La venontaj taskoj de la sovetpotenco”, “Pri la kooperativa sistemo”, “Kiel ni organizu la laboristan kaj kampulan inspektadon” kaj “Prefere malpli sed pli bone” li pritraktis plurajn el tiuj demandoj kaj faris proponojn por solvi ilin. Pro sia malsano (la 22-an de Majo 1922 li suferis gravan apopleksion, al kiu poste sekvis du kromaj) li ne plu havis la eblecon ellabori ampleksan koncepton por tio, restis nur pecoj kaj vidpunktoj. Tiuj ankoraŭ ne konsistigis teorion de la konstruado de la socialismo, kaj eĉ tute ne teorion de la ebleco konstruadi kaj elkonstrui la socialisman socion en la kadro de unu sola lando, kiel Stalino poste asertis.

Bedaŭrinde Lenino grave malsanis ĝuste en la momento, kiam oni devis diskuti kaj decidi pri la klarigo kaj solvado de tiuj ĉi demandoj, por determini la pluan disvolvovojon de la Sovetunio. Tio estis peza perdo kun gravaj sekvoj, ĉar neniu en la politika buroo posedis tiom ampleksan scion kaj tiom elstarajn kapablojn kiel Lenino, neniu havis la senduban aŭtoritaton por trudi necesajn disponojn, kaj krom li ankaŭ neniu kapablis certigi la lojalan kunlaboradon de ĉiuj membroj de la politika buroo. En tiu komisiono ekzistis ne nur konsiderindaj disopinioj, sed ankaŭ kontraŭecoj kaj konfliktoj.

En la politika buroo tute ne regis la unueco, kiun oni tiutempe ŝajnigis al la publiko. Male, okazis akraj disputoj pri serio da fundamentaj demandoj de la plua politiko, ĉe kio la internpartia demokratio, la rilato inter industrio kaj kampkulturo, la monopolo de la ŝtato pri ekstera komerco, la preparo de la sovetŝtato kiel federacia unio de la naciaj sovetrespublikoj staris en la centro. Bedaŭrinde ĉe tio montriĝis ne nur faktaj disopinioj, sed ankaŭ personaj malŝatoj kaj malamikecoj, kiuj parte ankaŭ radikis en la pli frua historio de la partio.

Jam antaŭ la morto de Lenino ekflamiĝis diadoĥaj bataloj por la dominado en la gvida pinto de la partio. Zinovjev kaj Kamenjev kiel la multjare plej intimaj kunlaborantoj de Lenino kompreneble estis konvinkitaj, ke post la morto de Lenino ili meritos la decidan rolon en la rondo de gvidantoj, kvankam pro sia ŝanceliĝanta sinteno kaj malkaŝa rifuzo de la potenc-transpreno estis ludinta nenian rolon. En Stalino ili ne vidis konkuranton, ankaŭ ne en Buĥarin, al kiu potenc-alstrebo estis fremda, sed ja en Trocko, ĉar tiu en la jaroj post la Oktobra Revolucio pro sia elstaraj meritoj en la Oktobro de 1917 kaj pro sia rolo kiel Supera Komandanto de la Ruĝa Armeo en la interna milito estis ĉiam konsiderata la dua homo post Lenino. Pro tio Zinovjev kaj Kamenjev aliancis kun Stalino kaj konsistigis “Triopon” en la politika buroo. Tiu triopo per antaŭaj sekretaj interkonsentoj povis sisteme paralizi kaj redukti la influon de Trocko al decidoj. Ĉe tio personaj motivoj sendube ludis grandan rolon, kaj ĉe preciza rigardo tio estis jam la komenco de frakciigo, kio estis strikte malpermesata depost la decido, iniciatita de Lenino, de la 10-a partikongreso pri la portempa malpermeso de frakcioj.

Tiu decido estis farita en la tempo de la plej profunda krizo de la bolŝevista partio ĉe la transiro de la militkomunismo al la Nova Ekonomia Politiko kiel portempa dispono. Sed Stalino poste faris el ĝi ion konstantan, kio ebligis al li prezenti kaj subpremi ĉian kritikon kaj alian opinion kiel frakciigon, kvankam ĝuste li, kune kun Zinovjev kaj Kamenjev, la unua faris frakcion ene de la politika buroo.

Kiam Lenino sentis, ke li ne resaniĝos, lia ĉefa zorgo temis pri la konservado de la unueco de la partio, kiun li vidis en danĝero ankaŭ pro la personaj rilatoj de la membroj de la politika buroo, ĉe kio li pensis antaŭ ĉio pri Stalino kaj Trocko, ĉar certe li ne forgesis, en kia fia kaj insida maniero Stalino jam en la interna milito intrigis kontraŭ Trocko.

Fendiĝo en la gvidantaro povis facile konduki al fendiĝo en la partio, kaj tio estus mortiga danĝero por la ankoraŭ ne firmigita sovetpotenco. Li fiksis skribe siajn ideojn pri la gvidado de la partio kaj ĉe tio ankaŭ karakterizis la plej gravajn membrojn de la politika buroo kaj ĉe tio priskribis iliajn fortajn kaj malfortajn trajtojn. Estas vere, ke li ne faris proponon kiu el ili transprenu la ĉefan respondecon en la partipinto, des pli ke ja ankaŭ ne ekzistis funkcio de prezidanto. Sed li almenaŭ konstatis, ke Trocko estas sendube “la plej kapabla homo en la nuna CK”, kvankam li ankaŭ kritike notis ties troan memkonscion kaj lian emon je administrado.112 Certe lia rimarko pri troa memkonscio de Trocko ne estis malprava, sed apenaŭ refuteblis, ke la memkonscio de Lenino tute ne estis malpli elstara.

La kritikajn taksojn de Lenino pri Zinovjev kaj Kamenjev estis politike pli gravaj, ĉar ili rilatis al ilia ŝanceliĝanta kaj rifuza sinteno kontraŭ la potencakiro per la armita ribelo en la tagoj antaŭ la Oktobra Revolucio, kaj Lenino konsideris tiujn kiel ne hazardan epizodon. Evidente li kredis, ke al ili mankas la necesa decidemo en krizaj situacioj.

Supozendas, ke la du sentis sin malaltigitaj kaj ofenditaj, ĉar Lenino estis skribinta, ke li konsideras Trockon pli kapabla, kvankam li formale aliĝis al la bolŝevistoj nur en 1917, dum ili ja dum longa tempo estis la plej intimaj kunlaborantoj de Lenino.

Lenino esprimis sin tre akre pri la krudeco kaj mallojaleco de Stalino, li eĉ proponis lian eksigon el la pozicio de ĝenerala sekretario. “K-do Stalino, post kiam li fariĝis ĝenerala sekretario, koncentris senmezuran potencon en siaj manoj, kaj mi ne estas konvinkita, ke li ĉiam scios uzi tiun potencon sufiĉe prudente”, tiel lia juĝo.113 Jam sole la fakto, ke unuopulo en la partio akaparis “senmezuran potencon”, ne estis akceptebla kaj kontraŭis al la statuto de la partio, sed ke Lenino krome timis, ke Stalino povos tiun potencon misuzi, tio estis neniiga takso.

La notoj de Lenino, kontraŭ lia esprimita volo per maldiskretaĵo trafis en la manojn de Zinovjev, Kamenjev, Buĥarin kaj Stalino, kaj tiuj kvar decidis teni ilin unue sekretaj. Sed ili tuj per ĉiaj fortoj komencis intrigi kontraŭ Trocko kaj izoli lin, ĉar ili samopiniis, ke li ne ludu decidan rolon inter la gvidantaro, kvankam ĉe tio ili sekvis tre malsamajn personajn motivojn kaj interesojn.

Sendube ĉiu de ili akiris politikan sperton en la revolucia batalo, Buĥarin, Kamenjev kaj Zinovjev posedis pli aŭ malpli solidajn teoriajn konojn de la marksismo, ĉe kio Trocko ankaŭ tiukampe superis ilin, dum la avantaĝoj de Stalino troviĝis pli en la praktika organizado, sed ne en la teorio. Li mem nomis sin ĉiam “praktikulo”.

Se ili post la morto de Lenino estus flanken ŝovintaj ĉiujn duarangajn opinidiferencojn, personajn diferencojn kaj ambiciojn kaj en lojala kunlaborado kune disputintaj por la plej bonaj solvoj de la urĝaj malfacilaj problemoj, sen intrigoj nek provoj iun forŝovi el la gvidantaro aŭ alstrebi solregadon, tiam ili kolektivo verŝajne kapablintus gvidi la partion kaj la socialisman ŝtaton tiel, ke grandaj skuoj kaj krizoj povintus esti evitataj. Sed ĝuste pri tio Lenino dubis, kaj pro tio li skribis leterojn al la partikongreso, kiuj sub la nomo “La testamento de Lenino” estis longe tenata sekreta kaj nur poste fariĝis konataj.114 Ĉar li ne faris definitivan proponon, kiu eventuale estu konsiderata lia posteulo, supozeblas, ke li volis konsili al ili ĉiuj labori kiel kolektiva gvidantaro kaj daŭrigi lian heredaĵon. La fakto, ke ili pro egoismaj interesoj tion fari ne kapablis, estas unu el la kaŭzoj por la postaj problemoj kaj skuiĝoj en la evoluo de la KPSU kaj de la Sovetunio.

2. Socialismaj industrio kaj privata kampkulturo

Evidente la kiom eble plej rapida konstruado de la socialisma industrio devis esti tasko prioritata, ĉar tio estis la decida bazo por la plua kreskado de la malfortigita laborista klaso kaj ankaŭ por la firmigo de la alianco kun la kampularo. La ekonomia ligo de la interesoj de la laborista klaso kun tiuj de la kampularo povis funkcii nur se la industrio liveris al la kampkulturo la urĝe bezonatajn maŝinojn, ilarojn, ekipaĵojn kaj produktojn de bezono. La monenspezoj pro merkata vendo de greno kaj de aliaj kampkulturaj produktoj neniel utilis al la kampuloj, se ili per tio ne povis aĉeti varojn.

Por la restarigo de la grandparte detruita industrio kaj por ties disvolvado oni necesis eksterordinaraj investoj, kiuj pro la situacio devis veni el la kampkulturo, ĉar aliaj akumulad-fontoj ne ekzistis. Pri la tiel nomata origina akumulado okazis akraj disputoj, speciale inter la ekonomikistoj Buĥarin kaj Preobraĵenskij. Tiu lasta opiniis, ke la enspezoj el la kampkulturo unue devas esti la plej grava fonto de akumulado, ĉerpenda per diferencigita impostpolitiko, ĉe kio antaŭ ĉio la riĉaj gandkampuloj devus porti la plej grandan parton. Buĥarin, male, opiniis tion metodo kiu detruos la aliancon inter la laborista klaso kaj la kampularo. Lia ĉefa argumento estis, ke la ekonomia evoluo de la lando ankoraŭ estos dominata de la kampkulturo. La provizado de la urboj dependis de la grenproduktado, kaj krome greno estis provizore ankaŭ la sola eksportprodukto, pri kiu la soveta ŝtato disponis por ricevi devizojn por la importo.

Vide al tiu situacio estis objektive tre malfacila trovi ĝustan ekvilibron en la disvolvado de industrio kaj kampkulturo. Sed fine neniu povis eviti la fakton, ke la bezonataj rimedoj estis ĉerpendaj precipe al la kromproduktoj de la pli riĉaj kampuloj, antaŭ ol la industrio mem perlaboros la rimedojn por la etendita reproduktado. En tiu baza demando ne ekzistas unueca opinio en la politika buroo. Dum Trocko kaj certagrade ankaŭ Zinovjev kaj Kamenjev estis konvinkitaj, ke la socialisma industrio estas la decida ekonomia fundamento de la diktatoreco de la proletaro kaj de la disvolvado direkte al socialismo, Buĥarin, Rikov kaj Tomski unue opiniis, ke la kampkulturo estas la plej grava bazo por la plua disvolvado. Stalino tiutempe ĉe opini-diferencoj alprenis perantan pozicion aŭ tute ne esprimis opinion, laŭ la rusa proverbo “li silentas saĝe” – ĉar lia pozicio ankoraŭ ne estis sufiĉe firmigita, kaj pri ekonomiaj temoj lia ankaŭ ne tre multon sciis. Do li aliĝis al la plimulto ĉirkaŭ Buĥarin kaj Rikov. Sub la donitaj cirkonstancoj li certe opiniis tion la plej sekura pozicio, ĉar ene de la Triopo mem ekzistis konsiderindaj diferencoj kaj ĉar Zinovjev klopodis pro limigi la kreskantan influon de Stalino kaj liajn dominad-kapricojn.

Tiel Stalino levis tiun politikon de preferata disvolvado de la kampkulturo al “parti-linio”, ĉe kio Stalino kiel la ĝenerala sekretario transprenis la ĉefan respondecon, dum Buĥarin avancis al ĉefteoriulo de tiu politiko.

La kontraŭeco al Trocko estis la unuiga ligo de la Triopo Stalino, Zinovjev, Kamenjev, cetere la komuna politika bazo estis sufiĉe malforta. Sub tiuj cirkonstancoj post la forpaso de Lenino tute ne ekzistis unueca politika linio por la komenco de la socialisma konstruado per la Nova Ekonomia Politiko. Multaj decidoj estis farataj pli aŭ malpli pragmate kaj ankaŭ dependis de ŝanĝiĝantaj plimultoj en la politika buroo, kaj estis baldaŭ ŝanĝotaj, pro kio, anstataŭ klara linio tre ofte okazis zigzagaj moviĝoj. Ĉar protokoloj de la politikburoaj kunsidoj ne estis plublikigataj, la plej multaj disputoj restis kaŝitaj al la partimembroj. Io tamen konatiĝis el la leteroj, kiujn Lenino en siaj lastaj vivmonatoj direktis al Trocko; ekzemple la politika buroo kontraŭ la rezistado de Trocko decidis partan nuligon de la ŝtata monopolo pri ekstera komerco. Kiam Lenino eksciis tion, li tuj postulis la nuligon de la decido kaj petis Trockon protesti ankaŭ en lia nomo (de Lenino) kaj kun kunigitaj fortoj atingi ŝanĝon. Ankaŭ pri aliaj demandoj Lenino turnis sin al Trocko kun taskoj kaj petoj elpaŝi lianome kontraŭ certaj decidoj.

La unua, kiu en la politika buroo iom pli funde okupiĝis pri la la problemoj de la industrio, estis Trocko. Li skribis detalajn tezojn pri tio kaj klarigis ilin en sia referaĵo dum la 12-a kongreso de la KPR, kiu okazis jam sen la grave malsana Lenino. En ĝi li argumentis, ke la laŭplana konstruado de la industrio en la necesaj proporcioj de peza kaj malpeza industrio devas esti la ekonomia bazo por la kreskado de la laborista klaso, por la firmigo de la diktatoreco de la proletaro kaj por la efektiva realigo de la alianco de laborista klaso kaj la kampularo kaj ankaŭ por la disvolvado de la kampkulturo. Li proponis la transiron al tutŝtata planado kaj la provizadon de la plankomisiono per la necesaj plenpovoj. Lenino, kun kiu li jam pli frue diskutis pri tiu punkto, esprimis unue rezervojn pri la rajtoj de la plankomisiono, sed poste subtenis la proponon de Trocko.

En la tezoj kaj en la referaĵo estis klare formulita, kio estas la decida bazo de la diktatoreco de la proletaro: “La laborista klaso lastanalize pova konservi kaj firmigi sian gvidan situacion ne per la ŝtataparato, ne per la armeo, sed per la industrio, kiun la proletaro mem reproduktas. […] Nur la disvolvado de la industrio kreas la neskueblan bazon de la proletara diktatoreco. Kvankam nia kampkulturo estas daŭre sur malalta teĥnika nivelo, ĝi havas precipan gravecon por la tuta ekonomia vivo de Sovetruslando.”115

La dependeco de la kampkulturo ne povas resti por la daŭro, ĉar: “Industrio, kiu vivas koste de la buĝeto, do koste de la kampkulturo, ne povas esti firma kaj daŭrema apogo por la proletara diktatoreco. La demando de kreado de plusvaloro en la ŝtata industrio estas la demando de la sorto de la sovetpotenco, t.e. la demando de la sorto de la proletaro. La etendita reproduktado de la ŝtatindustrio ne penseblas sen la akumulado de plusvaloro fare de la ŝtato, sed tiu akumulado siavice estas la kondiĉo por la disvolvado de nia kampkulturo en socialisma kaj ne en kapitalisma direkto. Tra la ŝtata industrio do iras la vojo al la socialisma sociordo.”116

Samtempe la tezoj kaj la referaĵo refoje emfazis, en kia maniero la socialisma transformado en la kampkulturo okazu, nome, “ke la agnosko de la socialismaj ekonomiaj metodoj fare de la kampuloj atingeblas nur sur la vojo de ilustranta instruado, tio signifas, per tio ke ni dum kelkaj jaroj praktike pruvas al la kampularo, ke la kolektiva ekonomio estas ekonomie pli avantaĝa, pli racia ktp.”117

Per tio Trocko troviĝis en kompleta samopinio kun Lenino, kiu jam plurfoje esprimis sin pri tiu ĉi demando en la sama senco.

La tezoj estis unuanime akceptitaj de la kongreso kaj pro devintus esti konsiderataj kiel la deviga linio por la ekonomia politiko. Sed la plimulto de la politika buroo evidente ne volis praktike realigi la linion proponitan de Trocko kaj konfirmitan de la partikongreso, ĉar ŝajnas ke nun la reguloj de la interfrakcia batalo jam validis pli ol laŭfaktaj argumentoj. Dum la tezoj estis dronigitaj en la aktujoj, Stalino nun kulpigis Trockon ke li postulas “superindustriigon” koste de la kampuloj, kiu estas, laŭ li, malutila, ĉar ĝi subfosas la aliancon kun la kampularo. Jam la nocio “superindustriigo” en lando kun tiom malforta industrio estis karakteriza por la teoria nivelo de tiuj argumentoj.

La laŭdira malamikeco de Trocko kontraŭ la kampularo en la sekva tempo fariĝis unu el la kliŝaj argumentoj por pruvi laŭdiran malamikecon al la “leninismo”. Stalino kaj kun li kromaj membroj de la politika buroo ankaŭ rifuzis la postulon de Trocko komenci la ellaboradon de longtempa ekonomia plano kaj imputis al li, ke li per tio volas nur fariĝi “diktatoro” super la tuta industrio. Do, tre klare montriĝis, ke en la politika buroo okazis ne nur batalo pri la direkto, kies rezulto por la plua evoluo de la sovetsocio estis ege grava, sed ke ĉe tio oni ankaŭ elbatalis personajn konfliktojn kaj ke oni sekvis personajn interesojn. Alie dirite: Tiu ĉi gvidantaro ne estis je la alteco de siaj historiaj taskoj.


 

3. Internpartia potencbatalo sub la slogano: Ĉu leninismo aŭ trockismo?


 

Post la porto de Lenino en 1924 tiuj disputoj alprenis ekstreme akrajn formojn kaj nun estis ankaŭ portataj eksteren. Anstataŭ unuanime analizi la malfacilajn disvolvo-problemojn de la sovetlando kaj komune direkti la fortojn al trovado de taŭgaj solvoj por la estonta politiko, Zinovjev, Kamenjev kaj Stalino komencis senprecedencan publikan kampanjon kontraŭ Trocko, por diskreditigi lin kiel laŭdiran kontraŭulon de Lenino. Ili uzis publikigaĵon de Trocko pri la Oktobra Revolucio kiel pretekston por organizi kalumnian debaton. En koncentrita ago ili ĉiuj tri samtempe elpaŝis per deklaroj kaj paroladoj, en kiuj ili, surbaze de falsadoj, imputoj kaj kalumnioj asertis, ke Trocko enŝteliĝis en la partion de la bolŝevistoj, por anstataŭigi la leninismon per la trockismo. La iniciatinto de la kampanjo estis Zinovjev, kiu postulis la ekskludon de Trocko el la partio, kion Stalino tiam rifuzis, ĉar por tio li vidis la tempon ankoraŭ ne veninta. Sed ĉiuj tri impetis en tiun ideologian batalon kontraŭ la “trockismo” kaj por la “leninismo”, kiu por la partio eksplodis tute surprize, post kiam iom pli longa disputo pri la internpartia kurso estis ĵus finita per la 13-a parti-konferenco, kiun multaj konsideris kiel “literaturistan kverelon”.

En tiu kampanjo ludis certan rolon la fakto, ke en la rusa socialdemokrataro kaj poste en la Komunista Partio de Ruslando oni uzis la nociojn “bolŝevismo” kaj “leninismo” sennuance kiel sinonimojn, ĉar Lenino estis la gvidanto de la bolŝevista frakcio kaj poste de la bolŝevista partio. Pro tio la adeptoj de la bolŝevistoj estis tre ofte ankaŭ nomataj leninistoj aŭ adeptoj de la leninismo, kio tute ne plaĉis al Lenino. Ĉar li deklaris la bolŝevismon kiel politikan tendencon kaj ne kiel apartan teorion, kiu meteblus samrange apud la marksismo. Sin mem li ĉiam nomis konsekvenca marksisto, kiu aplikas la marksismon al la konkretaj kondiĉoj de Ruslando, sed li havis neniajn ambiciojn aldoni al la teorio de la marksismo kroman teorion de la leninismo.

La membroj de la Triopo utiligis tiun lingvo-uzon kaj transformis – male al la opinio de Lenino – la bolŝevismon el politika tendenco en teorion de la leninismo. Stalino en siaj prelegoj pri la “Bazoj de la leninismo”, kiujn li faris en Aprilo kaj Majo de 1924 ĉe la Sverdlov-universitato, deklaris ke la leninismo estas nun la marksismo de la epoko de la imperiismo kaj de la proletara revolucio.118

Zinovjev verkis grandan libron “Leninismo”, en kiu li ne liveris konvinkan difinon de la leninismo kiel teorio, sed nur diversajn parafrazojn, en kiuj la politika tendenco kaj la teorio same miksiĝis kiel ĉe Stalino.

En sia referaĵo “Bolŝevismo aŭ trockismo” Zinovjev klarigis la leninismon sekve: “La leninismo estas la marksismo de la epoko de la imperiismaj militoj kaj de la mondrevolucio, kiu rekte komenciĝis en lando, en kiu la kampularo dominas.”119

Per tio Stalino kaj Zinovjev kaŭzis tutan teorian ĥaoson, ĉar la konfuzo de politika tendenco kaj teorio fariĝis ankaŭ la bazo por simile konstrui teorion de la trockismo, kiu estis kontraŭmetita al la leninismo kaj al la marksismo kaj estis deklarita ne harmoniigebla kun ambaŭ.120

Ankaŭ la nocio “trockismo” en la rusa socialdemokrataro estis nomo por tendenco, kiu apartenis nek al la frakcio de la bolŝevistoj nek al tiu de la menŝevistoj, sed havis perantan pozicion. Trocko volis kun siaj adeptoj superi la fendon de la partio en du frakciojn kaj restarigi la originan unuecon de la rusa socialdemokrataro. Li estis erare konvinkita, ke la politikaj opinidiferencoj inter ili pri la karaktero kaj la pelfortoj de la rusa revolucio supereblos per la spertoj de la klasbatalo. En la fluo de la tempo li ĉe tio, surbaze de la teorio de la marksismo, li disvolvis serion da politikaj-ideologiaj pozicioj, kiujn Lenino parte akre kritikis, ĉar li vidis en ili antaŭ ĉio vualitajn koncedojn al la menŝevistoj, kvankam ili fakte grandparte kongruis kun la opinioj de la bolŝevistoj. El posta vidpunkto multaj aspektoj de tiuj polemikoj ŝajnas esti troigitaj, kaj ili ankaŭ ne estas liberaj de persona inciteco.

Ĉar Trocko komence de sia politika agado estis adepto de Lenino kaj sub ties gvidado aktive kaj sukcese partoprenis en la ĵurnalisman laboron de la Iskra, Lenino proponis akcepti lin en la redakta kolegio de la gazeto. Sed dum la londona partikonferenco de la SDLPR en 1903, dum kiu la disputo pri la organizaj principoj kaj pri la statuto de la partio ekflamis kaj pro tio okazis la fendiĝo, Trocko disiĝis de Lenino, ĉar li ne dividis ties opiniojn pri la organizado de la partio kiel komunumon de “profesiaj revoluciuloj”. Post mallonga membreco en la frakcio de la menŝevistoj Trocko forlasis ankaŭ tiun, ĉar liaj politikaj-ideologiaj pozicioj, speciale pri la taksado de la proksimiĝanta rusa revolucio de 1905 kaj de ties pelfortoj, tendencis multe pli al tiuj de la bolŝevistoj. Sed Lenino kaj la bolŝevistoj vidis en la sinteno de Trocko ian perfidon kaj renkontis lin de tiam ne nur kun malfido, sed ankaŭ kun malamikeco. Multaj tiutempaj polemikoj ŝajnas poste kiel harfendaĵoj kaj kelkfoje kiel etanima praviĝemo, malvirto kiu ofte karakterizis disputojn de grupoj de politikaj elmigrintoj. Sed fakte la marksisme bazitaj opinioj de Trocko estis plej ofte pli proksimaj al tiuj de la bolŝevistoj ol al tiuj de la menŝevistoj, kiujn li ankaŭ kritikis kaj kontraŭbatalis … sed laŭ la bolŝevistoj ne sufiĉe konsekvence.

Ĉiukaze Trocko en la evoluo de siaj teoriaj kaj politikaj-ideologiaj opinioj iom post iom – antaŭ ĉio post la kolapso de la 2-a Internacio – tiom proksimiĝis al tiuj de Lenino, ke post la eksplodo de la Februara Revolucio kaj sia reveno al Ruslando tuj kaj konsekvence poziciiĝis ĉe la flanko de Lenino kaj aktive subtenis ties politikon, dum la plej proksimaj kunlaborantoj de Lenino – Kamenjev, Zinovjev, Rikov, sed ankaŭ Stalino – unue rifuzis ĝin kaj nur post seriozaj disputoj transiris al la linio de Lenino kaj, kiel poste montriĝis, kelkfoje ankaŭ nur kun rezervoj.

Trocko kun siaj adeptoj – proksimume 4.000 – dum la 6-a partikongreso en Julio 1917 estis akceptitaj en la Komunistan Partion de Ruslando kaj li estis elektita en la Centran Komitaton kaj ankaŭ en la poste starigitan politikan buroon. Stalino kaj Zinovjev nun nomis tion: Trocko “enŝteliĝis” por batali kontraŭ la “leninismo” deinterne kaj por anstataŭigi ĝin per la “trockismo”. Lenino, male, konsideris la kolektivan aliĝon de la intera grupo gvidata de Trocko kiel grandan gajnon, ĉar li vidis en ĝi la unuiĝon de la plej bonaj elementoj de la revolucia movado de Ruslando kun la bolŝevistoj.

Kvankam Trocko kiel membro de la politika buroo en tiu grupo de intimaj kaj multjaraj kunbatalantoj de Lenino estis “novulo” kaj malfido kaj rezervoj de kelkaj iamaj kontraŭuloj ankoraŭ plu efikis, pro siaj elstaraj kapabloj kaj pri sia energia agado li en la partio akiris gravan pozicion. Kiel prezidanto de la petrograda soveto kaj gvidanto de la Revolucia Armekomitato li ludis decidan rolon en la Oktobra Revolucio. Ke Lenin taskis ĝuste Trockon pri la konstruado kaj gvidado de la Ruĝa Armeo, tre klare montras ke li ege fidis liajn kapablojn kaj lian fidindon. Kaj ke Lenino en siaj lastaj vivotagoj ĉe la pensadoj pri la estonta gvidado de la partio konsideris ĝuste Trockon la plej kapablan kaj ne Zinovjev aŭ Kamenjev, por tute ne paroli pri Stalino, montras lian aprezon, sendepende de pli fruaj opinidiferencoj kaj rezervoj.

Zinovjev, Kamenjev kaj Stalino deklaris kiel kernon de la tiel nomata trockismo la opinion de la daŭrigata revolucio121, kiun Trocko disvolvis antaŭ la revolucio de 1905. Ili brulmarkis tiun teorion per relative samaj argumentoj kiel kontraŭleninismaj, ĉar ili laŭdire saltas rekte el la carismo en la diktatorecon de la proletaro kaj komplete ignoras la rolon de la kampularo kiel aliancano.

Sed tio estis klara deformado de la opinioj de Trocko kaj eĉ karikaturo. Ĉar la ĉefa enhavo de la koncepto de la daŭrigata revolucio – Trocko prenis tiun nocion de Markso, kiu kreis ĝin post la burĝa revolucio de 1848/49 en la “Parolado al la al la Centra oficejo de la Ligo de la Komunistoj – konsistis en la tezo, ke la revolucio en Ruslando ne povas halti ĉe la solvado de la burĝaj-demokratiaj taskoj. Kiel Markso estis dirinta, la intereso de la proletaro estas ne kontentiĝi per la elbatalado de la burĝa demokratio, sed ĉiam plu peli la revolucion, ĝis kiam fine la venko de la proletaro estas atingita. Necesas fari la revolucion “konstanta”. Tute en tiu senco Trocko asertis, ke la burĝa-demokratia revolucio en Ruslando devas ne limiĝi al la solvado de la demokratiaj taskoj, sed devas transkreski en la proletaran-socialisman revolucion, ĉar la decida pelforto de la revolucio estas jam la proletaro en alianco kun la kampularo. Se oni ne mistere enmetas en tiun tezon, tiam ne pretervideblas, ke ĝi estas principe la sama koncepto, kiun ankaŭ Lenino defendis, kiu en “Du taktikoj de la socialdemokrataro”, male al la menŝevistoj, deklaris, ke el la burĝa karaktero de la revolucio ne sekvas, ke la proletaro ne plu disvolvu ĝin.

Pri duarangaj kaj pli taktikaj diferencoj de tiuj konceptoj tiutempe inter Lenino kaj Trocko okazis polemika debato, kiun Stalino, Zinovjev kaj Kamenjev nun elfosis, senmezure pufigis kaj misuzis kiel pruvon por la principa kontraŭeco de la opinioj de Lenino kaj Trocko.

Speciale la aserto, ke Trocko volis revolucion sen la kampularo, estas absurda falsaĵo, ĉar Trocko en la koncernaj laboraĵoj tre detale pritraktis la gravan rolon de la kampularo, ĉe kio li samtempe tute ĝuste ellaboris, ke pro sia sociala situacio kiel etproprietuloj kaj pro ĝia diferencigita socia strukturo ĝi en diversaj etapoj de la revolucio ankaŭ alprenos diversajn sintenojn al la celoj de la proletaro. Sed por Stalino kaj por la ceteraj kontraŭantoj al Trocko ne gravis la vera kerno de tiu antaŭa kaj intertempe arĥaiĝinta debato, ĉar ili nur celis fifamigi Trockon kiel kontraŭulon de Lenino. La tuta linio de tiu debato estis direktita malantaŭen, alkroĉis sin al delonge forgesitaj epizodoj de antaŭaj disputoj kaj komplete preteriris la intertempan evoluon kaj ŝanĝon de la opinioj de Trocko kaj de lia sinteno al Lenino kaj al la bolŝevismo en la tempo de la Oktobra Revolucio, de la interna milito kaj de la konstruado de la sovetpotenco, kaj ĝi ankaŭ komplete ignoris la rilaton de Lenino al Trocko dum tiu tempo.

Kvankam Trocko en la lastaj vivojaroj de Lenino kun ties opinioj multe pli kongruis ol la plej multaj aliaj membroj de la politika buroo, li havis post la morto de Lenino malfacilan situacion. Per la frakcia Triopo Zinovjev, Kamenjev, Stalino li estis ne nur grandparte izolita en la politika buroo kaj barita, en kio ankaŭ Buĥarin aktive partoprenis. Stalino forigis ankaŭ liajn plej proksimajn kunlaborantojn el la Komisarejo pri defendo, kaj ĉirkaŭigis lin per siaj propraj konfiduloj, tiel ke liaj efikeblecoj estis ĉiam pli limigitaj, ĝis kiam li fine estis ankaŭ eksigita el sia posteno kiel popolkomisaro pri defendo.

4. Ĉu kampkulturaj komercaj kooperativoj kiel vojo al socialismo?

En la praktika politiko de Stalino kiel ĝenerala sekretario ĉiam pli trudiĝis, kvankam kun ŝanceliĝoj, la linio de Buĥarin, Rikov kaj Tomski, kiu en klara kontraŭeco al la decidoj de la 12-a partikongreso vidis en la subtenado de la kampkultura produktado la plej gravan taskon, ĉar la grenproduktado tre gravis por la nutrado de la urna loĝantaro same kiel ankaŭ por la eksporto. Sed la disvolvado de la industrio estis neglektata.

La enkonduko de la libera komerco kaj de la merkatekonomio laŭ la internaj leĝoj de la merkato tre rapide kondukis al pli forta socia diferenciĝo ene de la kampularo. Antaŭrangis la produktado de greno por la merkato, por certigi la provizadon kaj la eksporton, sed la multe plej granda parto de tio estis liverata de la pli riĉaj mez- kaj grand-kampuloj, kiuj estis pli bone provizitaj per tirbestoj kaj ilaroj, dum la pli malriĉaj kampuloj plejparte povis produkti nur sian propran vivtenadon. Por pli rapide kreskigi la merkatan produktadon, oni pli kaj pli faris organizis faciligojn por la pli riĉaj kampuloj, ili ricevis kreditojn por aĉeti maŝinojn, ili ricevis la rajton farmi kroman grundon kaj ankaŭ dungi salajratajn laboristojn, kvankam la sovet-konstitucio envere malpermesis tion. Samtempe ili povis plibonigi siajn enspezojn per tio, ke ili kontraŭ pago pruntis ĉevalojn kaj maŝinojn al malriĉaj kampuloj, kiuj ne posedis tirbestojn. Tiamaniere fortaj mezkampuloj kaj grandkampuloj pli riĉiĝis kaj povis akumuli konsiderindajn financajn rimedojn, dum la malfortaj mezkampuloj kaj la malriĉaj kampuloj ne havis tiun eblecon kaj malriĉiĝis. Tiel en la kamparo evoluis konsiderindaj kaŭzoj de socia konflikto per la kreskantaj kontraŭecoj inter diversaj tavoloj de la kampularo, sed eĉ pli inter la riĉaj kampuloj kaj la sovetpotenco. Tiuj premis por akiri novajn eblecojn produktive investi sian akumulitan kapitalon, ili gajnis en la vilaĝoj iom grandan politikan kaj ideologian influon pro sia ekonomia forto, ili aliancis kun la komerca burĝaro en la urboj kaj riĉiĝis per spekulado pri greno.

La koncepto de tiu politiko, kies teoriulo estis precipe Buĥarin, konsistas el la provo ligi la kampularon per kooperativoj en la socialisman ekonomion kaj tiel iom post iom, en “helika rapido”, konstrui la socialismon en la kamparo, kiel Buĥarin ĝin formulis. Sed tiuj kooperativoj ne estis produktadaj kooperativoj, sed aĉetaj kaj vendaj kooperativoj, kreditkooperativoj, konsumkooperativoj kaj similaj kooperativaj institucioj ene de la cirkulada sfero.

La baza ideo devenis de Lenino, organizi la proksimume 25 milionojn da kampulaj entreprenoj per ampleksa kooperativa sistemo, alkonduki ilin al formoj de kunagado kaj enpreni ilin en la ĉiomprocezon de la sovet-ekonomio. La plano ja taŭgis por superi la dissplititecon de la kampkulturaj entreprenoj en certaj limoj kaj subteni la ideon de kolektivismo inter la kampuloj. Sed ĝi estis nun interpretata unuflankece kaj absolutigita. Ĉe tio la principa kompreno perdiĝis, ke novaj produktadkondiĉoj en la kampkulturo ne povas estiĝi en la cirkulada sfero de la ekonomia reproduktadprocezo, en kiu la leĝoj de la merkato kondukas al plia diferencigo de la proprieto. Ili kreeblas nur en la produktada sfero, kaj tie ili bezonas ne privatajn, sed kooperativajn aŭ ŝtatajn propriet-kondiĉojn.

Sed la frakcio Stalino-Buĥarin en la politika buroo praktikis alian politikon, kiu prioritatis la disvolvadon de la cirkulada sfero. Buĥarin klarigis tion jene: “Socialisman kampkulturan produktadon ni ne atingos sur la vojo de forpuŝado de la kampulaj entreprenoj per la sovetaj entreprenoj surbaze de detruado de la kampulaj entreprenoj, sed en tute alia maniero, nome sur la vojo de altirado de la kampularo al la kooperativo, kiu estas ligita kun ni kaj kiu ekonomie dependas de la ŝtato kaj de ties institucioj. Ĉi tie ni atingos la socialismon tra la cirkulada procezo kaj ne rekte tra la produktada procezo, ni atingos la socialismon tra la kooperativo.”122

Buĥarin eĉ kredis, ke per la subtenado de la produktado de la privataj kampulaj entreprenoj kaj per ilia enprenado en la kooperativoj de la cirkulada sfero la klasaj diferencoj forigeblas. “Ju pli la kampula ekonomio per la cirkuladprocezo estas entirata en la socialisman sferon, des pli la klasaj limoj malklariĝas, kiuj poste komplete nuliĝos en la senklasa socio.”123 Tiel, elvokante la leninan planon pri kooperativoj, oni praktikis politikon, kiu laŭdire kapablas enkreskigi la kampularon kiel tutaĵon en pli longaj tempospacoj en la socialismon, sen ŝanĝi la proprietkondiĉojn. Sed fakte tiu politiko kondukis al tute aliaj rezultoj, per kiuj la soveta ekonomio trafis en la plej grandan kaj plej minacan krizon.

Per tiu evoluo ja eblis kreskigi la kampkulturan produktadon, sed tiu ĝuste atingis la antaŭmilitan staton de 1913, kaj, kio estis eĉ pli kriza: la parto de la merkata greno, kiu estis unuavice bezonata, estis nur malmulte pli ol 50 elcentoj de la antaŭmilita stato. La konstruado de la industrio postrestis pro manko de la necesaj investoj, ĉar la kampkulturo pro malĝusta impostpolitiko ebligis nur malaltan kvoton de akumulado. Tiu ja sufiĉis por ripari kaj rekonstrui la detruitajn fabrikojn, sed ankoraŭ ne por konstrui novan modernan industrion.

La supozo de Buĥarin, ke pli granda riĉeco de la kampuloj per pli da postulo ankaŭ rapidigos la disvolvadon de la industrio, pruviĝis erara. Pro tio la konstanta manko de ĉiaj industrivaroj daŭris, tiel ke la kampularo ne povis uzi sian gajnitan monon, nek produktive nek konsume. Tiel tiuj rimedoj ankaŭ ne efikis por la akumulado por disvolvi la industrion, ĉar ili ne venis tra la merkato en la ŝtatan buĝeton.

Tiu stato produktis ĉe la kampularo, kompreneble unue ĉe la riĉaj kampuloj, kreskantan malkontenton, kiu transiris en rezistadon. Ili jam ne havis intereson plu kreskigi la produktadon, mankis materiaj stimuloj, sed ankaŭ la teĥniko, kiu ebligus kreskigi la produktadon. Ilia rilato kun la sovetpotenco fariĝis pli kritikema, kaj la alianco kun la laborista klaso maldensiĝis. La sovetpotenco en la kamparo pli kaj pli perdis influon, des pli ke la malavantaĝigo de la pli malriĉaj tavoloj de la kampularo kaj de la vilaĝaj malriĉuloj influis ankaŭ ties negativan sintenon. Ĉiam pli ofte la kampuloj komencis rifuzo vendi siajn grenprovizojn al la ŝtato je la fiksitaj prezoj, ili preferis vendi ĝin je multe pli altaj prezoj al spekulistoj. La akirado de greno por provizi la urbojn kaj por certigi la eksportadon fariĝis kreskanta problemo, kiu ankaŭ ne solveblis per la ĉiujaraj kampanjoj de la partio por akiri grenon.

Tute evidente la “partilinio” trudita de la Stalin-Buĥarin-frakcio ne kondukis al la atenditaj rezultoj direkte al socialisma socio sed akrigis la kontraŭecojn de la NEP-transira socio, per tio ke ĝi fortigis la ekonomian, politikan kaj ideologian influon de kapitalismaj fortoj, dum samtempe la vera situacio estis vualata antaŭ la partio kaj antaŭ la laborista klaso.


 

5. Kritiko kaj proponoj de la Unuiĝinta Maldekstra Opozicio

Kiam Zinovjev kaj Kamenjev ekkonis, ke tiu politiko ne povis konduki al plua konstruado de la socialismo, sed ke ĝi produktis ĉiam pli grandajn kontraŭecojn, fortigis la privatkapitalismajn fortojn en urbo kaj kamparo kaj per tio subfosis la stabilecon de la soveta ŝtato, ili distanciĝis de Stalino kaj de lia linio, des pli ke ili nun ankaŭ komprenis, ke li uzis la tutan kampanjon kontraŭ la tiel nomata trockismo precipe por fortigi sian hejman potencon en la partia kaj ŝtata aparato. Ili venis al la opinio, ke Trocko per la kritiko kaj per siaj proponoj por disvolvi la internpartian demokration kaj por batali kontraŭ la burokratismo de la partia kaj ŝtata aparato en la esenco pravis. Pro tio, spite al la personaj malŝatoj kaj al la deklarita malamikeco de la Triopo kontraŭ Trocko, okazis proksimiĝo.

Trocko pro ilia antaŭa konduto komence ja montris malfidon kaj rezervemon, sed poste ili interkonsentis por fari komunan analizon de la stato de la soveta socio. En ampleksa dokumento ili volis ellabori la proponojn por korekti la politikan kurson, por ŝanĝi la partipolitikon tiel, ke ĝi estu konsekvence determinita de la celo de socialismo. Tiu procedo ne nur kongruis kun la kutimoj en la bolŝevista partio tempe de Lenino, sed ankaŭ kun la parti-statuto.

Sed la tempo urĝis. La dominado de Stalino helpe de la parti- kaj ŝtat-aparato, kiun li gvidis kaj regis, intertempe estis tiom firmigita, ke la ŝancoj anticipe estis relative malgrandaj. Kamenjev opiniis ke sole la komuna elpaŝado de la tri plej konataj gvidantoj de la bolŝevistoj garantios al ili partian plimulton, sed tio montriĝis granda trompiĝo. Ĉar tiu partio, en kiu Trocko, Zinovjev kaj Kamenjev malantaŭ Lenino iam estis la plej konataj gvidantoj, jam ne ekzistis! En sia konsisto kaj en sia politika-ideologia stato ĝi intertempe fundamente ŝanĝiĝis – kaj en tio Zinovjev kaj Kamenjev en la unua periodo de la “batalo kontraŭ la trockismo” estis mem aktive partoprenintaj. Do ili estis ankaŭ kunrespondecaj pri tiu stato.

Krome, rezulte de la Stalin-Buĥarin-politiko, intertempe ankaŭ okazis gravaj social-ekonomiaj ŝanĝiĝoj, kiuj sekvigis, ke la socia bazo por subteni la opozicion en la laborista klaso kaj eĉ pli en la kampularo fariĝis pli malforta, dum la kreskinta tavolo de la “burokratoj” kaj privilegiuloj fariĝis la socia apogo de la ekzistanta regsistemo. Tiu tavolo troviĝis en la parti- kaj ŝtat-aparato, en la sindikatoj, en la kooperativoj, en la entreprenoj, en la trustoj kaj sindikatoj de la industrio kaj de la komerco, ankaŭ en la kulturo kaj scienco.

Ĉar la opozicio havis nur la eblecon akiri kaj mobilizi sian adeptaron ene de la partio kaj pere de la partio, la perspektivoj de sukceso estis objektive relative malgrandaj.

Jam tuj post la morto de Lenino, Stalino komencis fundamente ŝanĝi la profilon de la partio. Per la “Lenin-teamo” li zorgis unue por tio, ke 200.000 politike ne klerigitaj membroj estis aligitaj al la partio (kion Lenino neniam tolerintus); due li en mallonga tempo akiris kompletan subordiĝon de la partio sub la centran aparaton, per tio ke li ĉie nomumis siajn konfidenculojn en la decidajn partiajn postenojn, kio sekvigis, ke en la partikongresoj kaj partikonferencoj la delegitoj estis preskaŭ ekskluzive adeptoj de liaj opinioj, kaj trie li aŭtoritate deklaris siajn opiniojn la “partilinio”, per kio ĉia alia opinio estis aŭtomate konsiderata parti-malamika deviaĵo. Kritiko pri la laboro de la politika buroo kaj de la centra komitato estis konsiderata ne nur rompo de la disciplino, sed kiel parti-malamika frakciigo kaj kiel batalo kontraŭ la partio, kaj estis laŭ tio punata.

Dum en la tempo de la unua kampanjo kontraŭ la tiel nomata trockismo la opozicio ankoraŭ posedis la eblecojn publikigi siajn opiniojn tio intertempe fariĝis malebla. Tiam ja ankoraŭ okazis akraj diskutoj en la partio kaj ankaŭ voĉdonoj, sed ties rezulto estis envere jam antaŭe determinita jam per tio, ke la plej granda parto de la membroj tute ne disponis pri la teoriaj kaj politikaj konoj por laŭfakte orientiĝi, tiel ke ili kompreneble voĉdonis por la oficiala “parti-linio”. Ĉe tio kompreneble ankaŭ la obeemo al superaj instancoj, heredita el la pasinteco, ludis ne malgravan rolon.

Nun do la “Unuiĝinta opozicio” sub Trocko, Zinovjev kaj Kamenjev jam ne havis eblecon publikigi siajn opiniojn. Ilia ampleksa dokumento en kiu ili formulis analizon de la stato de la sovetsocio kaj ĝisfunde trapensitan alternativon por la estonta politiko por konstruado de la socialisma socio, simple ne estis presita. Sed ili estis tamen atakataj. Ke per sia frakcia agado fendas la partion, ili forlasas la leninismon kaj per tio ankaŭ la marksismon kaj anstataŭigas ĝin per la trockismo, perfidas la socialismon kaj restaŭras la kapitalismon. Por la partia bazo tio estis ia “ombro-boksado”, ĉar ili ne sciis, en kio iliaj “deliktoj” konsistis: La krimigitaj opinioj ja ne aperis. Kiam la aŭtoroj fine tamen trovis presejon, kiu volis presi ilian tekston, tiu presejo estis tuj rekviziciita kaj la provo de publikigo kondamnita kiel kontraŭleĝa kontraŭrevolucia kontraŭsovetia agado.

La partigazeto Pravda en kalumniaj artikoloj konstante atakis ilin kaj produktis etoson de malkaŝa malamikeco kontraŭ ili. En parti-kunvenoj oni faris fiagitan kampanjon, ĉe kio okazis ankaŭ kontraŭjudaj atakoj (Trocko, Zinovjev kaj Kamenjev estis juddevenaj). Sub tiaj kondiĉoj apenaŭ ekzistis la ebleco, en laŭfaktaj diskutadoj pri la fundamentajn demandojn de la politiko influi direkte al ŝanĝo de la parti-linio, des pli ke Trocko, Zinovjev kaj Kamenjev estis ekskluditaj unue el la politika buroo, poste en la Centra Komitato kaj fine eĉ el la partio. Krome oni trudis al ili punajn disponojn. En fia carisma maniero ili estis ekzilitaj al Siberio, por forteni ilin el la politika vivo. Iliaj plej intimaj kunlaborantoj estis taskitaj al diplomatiaj misioj en aliajn landojn (Anglujo, Francujo, Svedujo, Ĉinujo) aŭ deportitaj al laboro en malproksimajn regionojn, por ekskludi el la politiko ankaŭ ilin.

Se en partiaj kunvenoj iu montris sin favora al la opozicio, tio tuj sekvigis konsekvencojn: perdon de la laborloko, komencon de partia juĝafero, areston pro “kontraŭrevolucia agado”. Pro tio ne surprizas, ke la platformo de la Maldekstra Opozicio estis subskribita nur de proksimume 6.000 membroj. La fakto, ke Stalino prezentis tion kiel grandan venkon de la “partilinio”, estis pura hipokriteco, ĉar tiu rezulto estis ĉantaĝita per senprecedenca kontraŭstatuta kaj kontraŭleĝa kampanjo de kalumniado kaj de persekutado ene de la partio.

La ampleksa dokumento de la Maldekstra Opozicio estis ellaborita de serio da gvidaj funkciuloj de la KPR kun la intenco diskutigi ĝin dum la 15-a partikongreso en Decembro de 1927. Ĉar ĝi estis unue subskribita de 13 kamaradoj, ĝi estis nomata la “Deklaro de la dek-tri”. En la formulado de la teksto gvide partoprenis: Trocko, Zinovjev, Kamenjev, Pjatakov, Preobraĵenskij kaj Smilga. La fina redaktado estis farita de Trocko kaj Zinovjev.

La politika buroo de la KPSU(b) la 8-an de Septembro 1927 per decido malpermesis la disvastigon de la dokumento kaj per tio rifuzis ĉian diskutadon en la partio, kio signifis la konscian rompon de la statuto. Pro tio la opozicio ne agnoskis la decidon kaj daŭre serĉis eblecon de ĝia presado. Kiam oni trovis presejon kaj tiu estis fininta la presadon, ankaŭ tiu presejo estis konfiskita kaj Preobraĵenskij kaj Serebrjakov – la du eksaj sekretarioj de la CK, kiuj estis organizintaj la presadon – estis tuj eksigitaj el la partio kaj arestitaj. Kompreneble ankaŭ tio estis kontraŭ la statutoj. Nur malmultaj ekz-eroj disvastiĝis.

Germana eldono aperis en la jaro 1919 en Hellerau apud Dresdeno sub la erariga titolo “La reala situacio en Ruslando”, ĉe kio nur Trocko estis nomata kiel aŭtoro. Bedaŭrinde tiu traduko estis katastrofe miskvalita, ĉar la tradukinto estis intima nek kun la marksisma nek kun la politika politika kaj ekonomia terminaro, tiel ke la enhavo estis parte ege deformita. Ĉar rusa originalo evidente ne haveblis, la eldonisto de la kvinvoluma eldono (en la 1980-aj jaroj eldonita de la eldonejo Olle & Wolter) “Die Linke Opposition in der Sowjetunion 1923-1928)” [“La Maldekstra Opozicio en la Sovetunio 1923-1928”] transprenis tiun tekston kaj pri tiu nur notis, ke la traduko estas tre malpreciza.124

La ampleksa dokumento konsistas el iom longa enkonduko, en kiu oni klarigas la intencon kaj la celon. Sekvas sekcioj kun kritika analizo de ĉiuj kampoj de la sovet-socio kaj de la politika linio – laŭ la aŭtoroj erara – de la gvidantoj sub Stalino; tiu linio estas en la danĝero maltrafi la celon de socialisma socio, se ne okazos korekto. La nomataj problemoj estu klarigotaj per ĝisfunda internpartia diskutado kaj surbaze de la statuto la aktuala partilinio estu ŝanĝota.

“Ekde la morto de Lenino ni pli ol unu fojon provis atentigi la centrajn organojn de nia partio kaj poste de la tuta partio al la fakto, ke sekve de malĝusta gvidado la danĝero, kiun Lenino indikis, konsiderinde grandiĝis”,125 oni legas komence de la “Deklaro”. Kaj plu: Lenino en siaj lastaj paroladoj komparis la sovet-ŝtaton kun ĉaro, kiu estas stirata de la stiristoj en malcertan direkton, sed montriĝis, ke ĝi tamen veturas en alian direkton ol en la deziratan. Kial okazas tio?, Lenino retore demandas. Ĉar en la socio ekzistas fortoj, kiuj premas la ĉaron en la malĝustan direkton. Por malebligi tion, la partio havas la devon zorgema atenti la kreskadon de tiuj fortoj – de la kapitalismaj elementoj en la ekonomio, en industrio, komerco kaj kampkulturo – kaj per taŭgaj rimedoj reŝovi kaj limigi ilin. Sed por tio necesas diri la kompletan veron pri la stato de la socio kaj diri la problemojn, por ke la danĝeroj estu konataj. Ekde kiam Lenino eldiris tiun averton, tiel en la Deklaro, multaj aferoj pliboniĝis, sed multaj ankaŭ malboniĝis, antaŭ ĉio la ekonomia influo de la kapitalo kaj de la burĝaj elementoj en la burokrataro fariĝis tiom fortaj kaj kreskintaj, ke ilia politika konscio fortiĝas.

Kaj plue en la “Deklaro de la dek-tri”: Vide al tiu situacio Stalino deklaris, ke la ĉefa danĝero minacas la partion de maldekstre. “La demando Kiu venkos kiun? estas decidota de senĉesa klasbatalo ĉe ĉiuj front-sekcioj de la ekonomia, politika kaj kultura vivo– per batalo por la socialisma aŭ la kapitalisma evoluvojo kaj por la distribuado de la nacia enspezo laŭ la venko ĉu de la unua aŭ de la dua evoluo.”126

Se la kapitalisma industrio kaj la privata etindustrio liveris proksimume 40 elcentojn de la varoj, kiuj eniris la merkaton, kaj la konsumantoj daŭre akiras proksimume 50 elcentojn de siaj varoj tra la privata komerco, tio signifis, ke konsiderinda parto de la nacia enspezo trafas en la manojn de la kapitalo. “Impostoj, salajroj, prezoj kaj kreditoj estas la ĉefaj rimedoj por distribui nian nacian enspezon tiel, ke certaj klasoj estas fortigataj kaj aliaj malfortigataj.”127 Sed se la 34 elcentoj de pli malriĉaj kampuloj ricevas nur 18 elcentojn de la nacia enspezo, dum 7,5 elcentoj de pli riĉaj kampuloj havas ankaŭ la saman parton kaj la unuaj same kiel la duaj liveras proksimume 20 elcentojn de la kampkulturaj impostoj, tiam en tio montriĝas, ke la malriĉaj kampuloj estas multe pli ŝarĝataj ol la riĉaj. “Tute male al tio, kion la gvidantaro dum la 15-a partikongreso timis, nia impostpolitiko tute ne prirabis la kulakoj. Ĝi neniel malhelpas ilin akumuli sufiĉe grandajn monsumojn kaj varkvantojn.”128

Ankaŭ la altigo de la malrektaj impostoj pligrandigas unuavice la impostan ŝarĝon de la pli malriĉaj tavoloj de la loĝantaro. La enspez-evoluo de la diversaj klasoj kaj sociaj tavoloj montras la saman tendencon, el kiu montriĝas, ke la klasaj diferencoj kreskas. En la sama direkto efikas ankaŭ la “tondilo” inter la prezoj por kampkulturaj produktoj kaj industriproduktoj, ĉar la kampuloj ricevas por siaj produktoj nuntempe proksimume la unu-kaj-duonan antaŭmilitan prezon sed por industriproduktoj devas pagi la dudek-du-oblon. La nepravigeble altaj diferencoj inter la produktistaj prezoj kaj konsumantoprezoj por industrivaroj kondukas al grandaj perdoj por la ŝtata industrio kaj samtempe ŝarĝas la konsumantojn, dum la profitoj, kiuj per tio eblas, fluas plejparte en la manojn de la komerca burĝaro.

Tiel la aŭtoroj venas al la opinio, ke la kreskado de la nacia enspezo en la lastaj jaroj utilis unuavice al la kapitalismaj fortoj. “La kulakoj en la kamparo tre rapide plibonigis sian situacion. La riĉiĝo de la privataj kapitalistoj, de la komercistoj kaj spekulistoj salte kreskis. Klaras, ke la parto de la laborantaj klasoj en la nacia enspezo de la lando malkreskis, sed en la sama tempo la parto de la aliaj klasoj pligrandiĝis.129

Sed la malkaŝa elparolado de tiuj faktoj kaj la nomado de la kontraŭecoj de la evoluo ne estu nomata “paniko” aŭ “pesimismo”, kiel la stalina gvidantaro faras, ĉar necesas rekte rigardi la danĝeron. Por longa transira periodo certa kreskado de malamikaj fortoj, de la kulakoj, de la NEP-uloj kaj ankaŭ de la burokrataro estos neevitebla, ĉar jam Lenino diris, ke la kapitalismo por certa tempo restos ankoraŭ pli forta ol la socialismo. Tiu tendenco ne simple forigeblas.. “Sed ni povas superi ĝin, ni povas kontraŭbatali ĝin per ĝusta, bone pripensita kaj sistema politiko de la laborista klaso, kiu apogas sin sur la etkampuloj kaj iras kun la mezkampuloj.”130 Tiu politiko ne estas simpla, ĝi postulas ankaŭ manovradon kaj povas esti ligita kun malsukcesoj. Sed la parti-gvidantaro devas esti honesta kaj diri la veron, nomi retiriĝon retiriĝo kaj ne ŝajnigi sukcesojn, kie ili ne ekzistas.

“En la lasta periodo niaj gvidantoj decide forlasis tiun leninan procedon. La stalina grupo kondukas la partion kovrante ĝiajn okulojn. Per tio, ke tiu grupo kaŝas la fortojn de la malamiko kaj ĉie kaj ĉiukampe ŝajnigas sukcesojn, ĝi ne ebligas al la proletaro enrigardi la realan situacion aŭ, eĉ pli bone, donas al ĝi malĝustan vidon.”131 Dirite eĉ pli akre: “Rekta eraro de la stalina grupo estas, ke, anstataŭ diri al la partio, al la laborista klaso kaj al la kampuloj la plenan veron pri la situacio, ĝi kaŝas faktojn, malgrandigas la kreskadon de la malamikaj fortoj kaj malpermesas la parolon al tiuj, kiuj postulas la veron kaj volas eldiri ĝin.”132

La gvidantoj sub Stalino asertas “danĝeron de maldekstre” – dum la tuta situacio montras la danĝeron de dekstre –, por pravigi sian malĝustan politikon, kaj ĝi subpremas kritikon. Por pravigi sian politikon, la parti-gvidantoj falsas Leninon, sed ili elvokas lin kaj kompletigas lin tie, kie tio ŝajnas al ili necesa, por kaŝi siajn konstantajn erarojn. “Ekde la morto de Lenino oni inventis tutan serion da novaj teorioj, kaj tio nur por la celo doni teorian pravigon al la deglitado de la stalina grupo el la vojo de la internacia proletara revolucio.”133

Per tio la dokumento celis unuavice la teorion de Stalino pri la konstruado de la socialisma socio en unu sola lando, sendepende de la plua evoluo de la mondhistorio kaj de la internacia revolucio. Laŭ tiu teorio, inventita de Stalino, eblas kompletigi la socialismon en la nacia kadro kaj eĉ transiri al la senklasa komunisma socio de socia egaleco. Tiu koncepto, diras la dokumento, baziĝas sur konscia misinterpreto kaj falsado de kelkaj eldiroj de Lenino, kaj ili konsistigas centran punkton de la teoriaj disputoj inter Stalino kaj la maldekstra opozicio.134

Fine de la enkonduko la aŭtoroj donis koncizan resumon de la leninaj konceptoj pri la ĝenerala vojo kaj la antaŭkondiĉoj por la transiro al la socialismo en la postrestinta Ruslando. Ĉe tio ili aparte emfazis, ke nur la disvolvado de la socialisma industrio sur la plej moderna teĥnika bazo, kiu ebligas pli altan laborproduktivon ol en la kapitalismo, povas esti la ekonomia fundamento por la starigo de la nova socio kaj ankaŭ por la iom-post-ioma transformado de la privataj kampulaj entreprenoj en kooperativajn socialismajn grandentreprenojn. “La tuta politiko de nia partio – buĝeto, impostoj, industrio, kampkulturo, interna kaj ekstera komerco ktp – estu konstruata sur tiu bazo. Tio estas la principa starpunkto de la opozicio. Tio estas la vojo al la socialismo.”135

Tiu principa determinado de la starpunkto fariĝis la bazo por la kritika analizo de la stato de la sovetsocio kaj de la politiko de la KPSU gvidata de Stalino en la unuopaj kampoj kaj por la korektantaj proponoj, kiuj estu disponigataj por diskutado.

Ne malfacilas vidi, ke jam en la enkonduka principdeklaro oni levas serion da demandoj, kiuj poste ludis grandan rolon en la tuta komunista movado kaj antaŭ ĉio ankaŭ en la socialismaj landoj, bedaŭrinde sen sufiĉa kono pri tiuj pli fruaj instruaj disputoj.

La unua sekcio de la dokumento okupiĝas pri la situacio de la laborista klaso en la tiama sovetsocio, ĉar tiu estis konsiderata decida kriterio por la sukceso de la socialisma disvolvado. “La decida faktoro por taksi la evoluon de la lando sur la vojo al socialismo devas esti, apud la kreskado de la produktadfortoj kaj de la regado de la socialistaj elementoj super la kapitalistoj, antaŭ ĉio decida plibonigo de la ekzistadkondiĉoj de la laborista klaso. Tiu plibonigo devas montriĝi sur materia kampo (nombro de laboristoj okupataj en la industrio, altigo de la realaj salajroj, karaktero de la laborista buĝeto, vivkondiĉoj, sanprizorgado ktp), sur politika kampo (partio, sindikatoj, Komsomolo) kaj fine sur kultura kampo (lernejoj, libroj, teatro).136

La financado de tiuj taskoj kompreneble devas okazi per la socialisma ŝtato el la produktita plusprodukto; sed ĉar nia burokratie deformita ŝtato “por la pufigita kaj privilegiita ŝtataparato” konsumas konsiderindan parton de la plusprodukto, kaj ankaŭ la kreskinta burĝaro per la intera komerco kaj la spekulado per la malmoralaj prezdiferencoj povas alproprigi al si grandan parton de la plusprodukto kreita de nia ŝtata industrio, lastatempe konstatendas, ke “la laŭnombra kresko de la laborista klaso kaj la plibonigo de ĝia vivkondiĉo preskaŭ ĉesis”.137

Anstataŭ diskreditigi pravajn postulojn de la laborista klaso kiel “korporacian socialismon” kaj “menŝevismon”, unue “necesas ekzameni juste kaj honeste niajn sukcesojn kaj malsukcesojn en la reala situacio de la laborista klaso”.138 Lastatempe tuta serio da disponoj rezultigis malaltiĝon de la vivnivelo de la laborista klaso, al tio apartenas la altigo de la laborintenso, por kreskigi la laborproduktivon sen teĥnika progreso, la altigo de la loĝejaj luprezoj kaj ankaŭ la kresko de senlaboreco. Krome en tiu direkto efikas disponoj kiaj la malaltigo de la salajroj por virinoj kaj junuloj. “Inter la ne lernintaj laboristoj en la tri diversaj industribranĉoj la enspezo de la virinoj en Marto 1926 estis nur 51,6 elcentoj, 61,7 elcentoj kaj 83 elcentoj de la enspezoj de viroj.”139 Tiuj rilatoj aspektas eĉ pli malbone ĉe junaj laboristoj. Ankaŭ ĉe la preskaŭ tri milionoj kaj duono da kamplaboristoj la salajroj plej ofte troviĝas sub la leĝa minimuma salajro, per kio ili atingis proksimume 61 elcentojn de la antaŭmilita nivelo. Ĉe tio klare montriĝas, ke la vilaĝa malriĉularo estis neglektita de la politiko en la kamparo.

Ankaŭ la loĝa situacio de la laboristoj, laŭ la dokumento, estas efektive pli malbona ol tiu de ĉiuj aliaj tavoloj de la urba loĝantaro. Malgraŭ tio la konstruado de loĝejoj estas tiom malforte evoluinta, ke per tio la plua kreskado de la industrio estas minacata. Samtempe la nombro de senlaboruloj kreskas, ĉar la laboristoj, kiuj de la kamparo iras en la urbojn, tie ne trovas laboron. Pro tio estas timenda, ke la nuna nombro de senlaboruloj de du milionoj en la venontaj jaroj povos kreski al tri milionoj.

Ankaŭ la laborprotekto estas ankoraŭ ne sufiĉe disvolvita: “Laŭ la indikoj de la popolkomisarejo pri laboro, en 1925-1926 inter mil laboristoj okazis 97,6 akcidentoj, kiuj kondukis al nekapablo labori. Ĉiu deka laboristo jare suferas akcidenton.”140

La plej grava tasko de la sindikatoj devus esti defendi la interesojn de la laboristoj. Sed la 4-a sindikat-kongreso devis konstati: “La sindikatoj ofte ne povis plenumi siajn taskojn, ĉar ili ŝovis fonen sian unuan kaj plej gravan taskon – la defendon de la ekonomiaj interesoj de la amasoj gvidataj de ili kaj la eblan altigon de ilia materia kaj kultura situacio.”141

La aŭtoroj vidis la kaŭzon de tiu nefunkciado de la sindikatoj en ties progresanta burokratiigo, kiu klare montriĝis ankaŭ en la konsisto de la delegitoj de la kongreso: “La giganta plimulto de la delegitoj en la sindikataj konferencoj estas homoj sen ajna rilato al la industrio. Neniam antaŭe la sindikatoj kaj la laboruloj estis tiom malproksimaj de la gvidado de la ŝtata industrio kiom nun.”142

El tiu priskribo de la reala situacio de la laborista klaso, kiu esence apogis sin sur oficialaj statistikaj indikoj,, la maldekstra opozicio deduktis gravajn proponojn por plibonigi la situacion. Inter ili troviĝis: la konservado de la okhora labortago, altigo de la salajroj depende de la kresko de la laborproduktivo, adaptado de la senlaborula mono al la mezuma salajro kaj daŭrigo de ĝia pago de unu jaro al unu jaro kaj duono, pli grandaj klopodoj por sistema plibonigo de la loĝkondiĉoj de la laborista klaso en la venontaj kvin jaroj per pli multa konstruado de loĝejoj, interalie per helpo de loĝejkonstruaj kooperativoj, kiuj devos disponigi loĝospacon precipe al malmulte enspezantaj laboristoj, konsilado kaj konfirmado de kolektivaj kontraktoj fare de laborulaj kunvenoj, por laboristinoj estu principe pagenda la sama salajro kiel por virlaboristoj, kaj nepagata laboro de laborlernantoj estu malpermesata.

Ankaŭ la sanprizorgado de la laboristoj en la entreprenoj estas esence plibonigenda. En kroma sekcio oni faras proponojn por fundamenta plibonigo de la sindikata laboro. Fine oni realisme konstatas: “La malbona situacio de la laborista klaso en la deka datreveno de la Oktobra Revolucio kompreneble klariĝas per la malriĉeco de la lando, per interveno kaj blokado kaj per la konstanta batalo de la kapitalisma ĉirkaŭaĵo kontraŭ la unua proletara ŝtato. La situacio ne ŝanĝeblas unufrape. Sed ĝi estas ŝanĝebla kaj ŝanĝenda. Sed la tasko de la bolŝevistoj ne estas doni bele pentritajn bildojn pri siaj klopodoj – tiuj klopodoj kompreneble estis sufiĉe seriozaj –, sed klare kaj decide meti la demandon, kio restas farenda, kio devas fariĝi kaj kio fareblas per ĝusta politiko.”143

La sekva sekcio okupiĝas detale pri la kampkultura politiko de la partio kaj de la sovetŝtato. Deirante de la opinio de Lenino, ke la ekzistado de la sovetpotenco kaj la transiro al la socialismo estas garantiata, se oni sukcesas fari firman aliancon kun la mezkampuloj, apogi sin firme sur la malriĉaj kampuloj kaj samtempe batali kontraŭ la grandkampulaj kulakoj, la aŭtoroj montris, ke la Stalin-Buĥarin-grupo forlasis tiun bazan linion de la socialisma kampkultura politiko. Tio esprimiĝas en la sekvaj faktoj: Ili neglektis la marksisman principon, ke nur forta socialisma industrio povas fariĝi la bazo por libervole transigi la diserigitajn kampulajn entreprenojn en grandajn kooperativajn kolektiv-entreprenojn; ili neglektis en sia politiko la malriĉajn kampulojn kaj la kamplaboristojn; por kreskigi la grenproduktadon ili orientis sin al la pli riĉaj mezkampuloj kaj ankaŭ al la grandkampuloj, ĉe kio ili ignoris la etburĝan karakteron de la kampula privata proprieto kaj subtaksis la kapitalismajn tendencojn, kiuj el tio elkreskas; ili inventis kaj disvastigis teorion de paca enkreskado de la kampularo en la socialismon pere de la kooperativa sistemo en la cirkulada sfero, per kio ili falsis la kooperativan planon de Lenino.

Tiu politiko ja kondukis al kreskado de la produktado, sed tiu atingis ĝuste la nivelon de la antaŭmilita tempo, el kiu nur proksimume 60 elcentoj disponas por eksportado. La manko de traktoroj, kampmaŝinoj, ilaroj kaj artefarita sterkaĵo kiel sekvo de la malforte disvolvita industrio malebligas pli altan produktadon, kaj la manko de industria konsumvaroj kondukas al tio, ke por la kampuloj ne estiĝas stimuloj por kreskigi la produktadon. “Tiel la postrestinteco de la industrio malhelpas la kreskadon de la kampkulturo kaj speciale la kreskadon de la kampkultura varproduktado. Ĝi subfosas la kunefikadon de urbo kaj kamparo kaj kondukas al rapida klas-diferenciĝo de la kampularo.”144

Tiu misevoluo kiel sekvo de politiko, kiu favoras la pli riĉajn kampulojn inkluzive de la grandkampuloj, en la konsekvenco devis konduki al tio, ke la alianco de la laborista klaso kun la malriĉaj kampuloj kaj kun la mezkampuloj estis damaĝita kaj detruita. “Tia politiko povas konduki nur al unu sola rezulto: Ni perdos la malriĉajn kampulojn kaj ne gajnos la mezkampulojn.”145

Tiu ĉi prognozo jam post du jaroj montriĝis ĝusta.

Por detale dokumenti la ĝeneralan tezon de la socia diferenciĝo de la kampularo, la aŭtoroj amplekse citis statistikan materialon, kiu montris tiun procezon. Tre instrua estis la dispartigo de la produktadrimedoj al la diversaj sociaj tavoloj de la kampularo en kampkultura regiono en la norda Kaŭkazo. Laŭ tio, la malriĉaj kampuloj, kiuj estis proksimume 50 elcentoj el ĉiuj, posedis nur 15 elcentojn de la produktadrimedoj. La mezkampuloj, proksimume 35 elcentoj de la kampularo, posedis 35 elcentojn de la produktadrimedoj, kaj la 15 elcentoj de pli riĉaj kampuloj posedis la duonon de la produktadrimedoj.146 Simile dispartiĝis ankaŭ la grenprovizoj.

Tiel la 1-an de Aprilo 1926 ses elcentoj de la kampuloj – grand- kaj riĉaj mez-kampuloj – posedis 58 elcentojn de la grenprovizoj. Resume: “Malgraŭ tiuj procezoj, kiuj jam estas tre progresintaj kaj kondukas al malpliiĝo de la relativa ekonomia graveco de la mezkampuloj, la mezkampulo estas daŭre la plej granda kampara tavolo. Tiri tiujn mezkampulojn nun al la flanko de la socialisma kampkultura politiko, estas unu el la ĉefaj problemoj de la diktatoreco de la proletaro. Sed se oni metas siajn esperojn al la riĉaj kampuloj, tiam oni atingas pluan disfalon de tiu meztavolo.”147

Pro tio la plej grava propono por ŝanĝi la kurson de la kampkultura politiko: “La partio sub ĉiaj cirkonstancoj devus apogi la ekonomian evoluon de la mezkampuloj – per saĝa prezpolitiko por greno, per kromaj kreditoj, per aliro al ĉiuj kooperativoj, per bone pripensita kaj iom-post-ioma transigo de tiu tavolo al la avantaĝoj de la meĥanizita kolektiva grandentrepreno.”

Male, la evolutendencojn kaj ekspluat-praktikojn de la kulakoj oni sisteme limigu per progresa impostsistemo.

Envere ĉiuj proponoj por ŝanĝi la kampkulturan politikon celis reveni al la originaj intencoj ĉe la transiro al la NEP kaj zorgeme konsideri la ĝis nun faritajn spertojn, por atingi la celon firmigi la aliancon kun la mezkampuloj kaj per la pli rapida disvolvado de la industrio krei la materalajn-teĥnikajn antaŭkondiĉojn por transigo de la kampulaj etentreprenojn en socialismajn grandentreprenojn sur komuna bazo.

La sekva sekcio “La ŝtata industrio kaj la konstruado de la socialismo” formulas kvazaŭ kiel premison de la pluaj pripensadoj: “Ne ekzistas politiko kaj ankaŭ ne povas ekzisti, kiuj unufrape forigas ĉiujn niajn malfacilaĵojn aŭ kiu ebligus al ni transsalti pli longan periodon de laŭplana disvolvado de niaj industrio kaj kulturo. Sed ĝuste nia postrestinteco en industrio kaj kulturo postulas la eksterordinaran streĉadon de ĉiuj fortoj kaj rimedoj, la ĝustatempan uzadon de nia tuta riĉeco por industriigi nian landon kiom eble plej rapide. La kronika postrestado de la industrio kaj same de la transportsistemo, de la elektrigo kaj de la konstrusistemo malantaŭ la postuloj kaj bezonoj de la loĝantaro enpremas la tutan reproduktad-procezon de la lando kvazaŭ en ŝraŭbtenilon.”148

Por tion ŝanĝi, oni devus unue racie reguligi la prezpolitikon. La aserto pri prezaltigo estas sensenca; necesas antaŭ ĉio malaltigi la produktadprezojn kaj ilian orientado laŭ la mondmerkataj prezoj, tiel la aŭtoroj. Pro la granda profitmarĝeno inter pograndaj kaj pomalgrandaj prezoj la ŝtata buĝeto perdas centojn da milionoj da rubloj, kvankam eblus enpreni grandan parton de tiuj komercaj profitoj per ĝusta impostado.

La dokumento okupiĝis plu pri la propono de la unua kvinjarplano. La principa kritiko pri tiu planpropono konsistis en tio, ke la plano ne uzas ĉiujn avantaĝojn de la socialisma ekonomio. “La gigantaj avantaĝoj, kiuj troviĝas en la ŝtatigo de la grundo, de la produktadrimedoj, de la bankoj kaj de la centraj organoj de prizorgado – do ĉiuj avantaĝoj, kiuj fontas el la socialisma revolucio – en la kvinjarplano apenaŭ esprimiĝas.”149 La plano celas tiom malaltajn kreskokvotojn de la produktado kaj de la konsumado, ke ili kvalifikis ilin kiel “mizerajn kaj pesimismajn”. Se la malaltigo de la prezoj de la pomalgranda komerco je 17 elcentoj estos realigitaj, tiam la respektivaj mondmerkataj prezoj estos tamen du-kaj-duoble ĝis trioble pli malaltaj. Sed tio ne estus simple demando de la prezoj, sed de la laborproduktivo kaj de la ekonomia produktkapablo. “En la longa batalo inter du nepacigeble malamikaj ekonomiaj sistemoj – la kapitalismo kaj la socialismo – la rezulto lastinstance estos decidita de la proporcio de la laborproduktivo de la du sistemoj. Sed tiu estos taksata laŭ la merkataj kondiĉoj per la rilato inter niaj hejmaj kaj la mondmerkataj prezoj.”150 Dum Lenino plurfoje atentigis pri tiu problemo, Stalino kaj Buĥarin ignoris la interrilaton de la soveta ekonomio kun la monda ekonomio kaj kaŝas sin malantaŭ ekskluzive nacia aŭtarcia ekonomio. Sed tio neeviteble kondukos al pli malrapida evolurapido de la ekonomio.

“La monopolo pri ekstera komerco estas necesa armilo por la vivkapablo de la socialismo, tiom longe kiom la kapitalismaj landoj posedas pli altan teĥnikon. Sed la ankoraŭ estiĝanta socialisma ekonomio povas defendi tiun monopolon nur se ĝi konstante proksimiĝas al la mondekonomio en la teĥniko, en la produktadkostoj, en la kvalito kaj en la prezoj de siaj produktoj. La celo de ekonomia supereco ne estu fermita ekonomio, kiu sufiĉu al si mem, kiu devas konduki al neevitebla malaltiĝo de ĝia nivelo kaj de ĝia evolurapido, sed tute male – la kresko de nia relativa graveco en la mondsistemo, kio atingeblas per kiom eble alta rapidigo de la kreskado.”151

Por tion atingi necesas altigi la eksportojn, ĉar tiuj multe postrestis malantaŭ la industria evoluo. La parto de Ruslando en la mondkomerco antaŭ la mondmilito estis 4,13 elcentoj, la parto de la Sovetunio falis al 0,97 elcento en la jaro 1926. Pro tio oni devas ankaŭ ŝanĝi la politikon pri la kulakoj, kiuj nun havas la eblecon stoki grandajn kvantojn da kampkulturaj produktoj kaj tiel forteni ilin el la eksporto. Entute necesas esenca fortigo de la internaciaj ekonomiaj rilatoj, por kreskigi la rapidon de la industriigo. “Se ni metas niajn esperojn al izolita socialisma disvolvado kaj al rapido sendependa de la monda evoluo, tiam ni per tio baras la tutan perspektivon. Decida deturniĝo de la teorio de izolita socialisma ekonomio en malmultaj jaroj kondukos al senkompare pli rapida uzado de niaj rimedoj, al pli rapida industri-disvolvado, al laŭplana forta kresko de nia propra maŝinkonstruado.”152

Poste en la papero de Trocko, Kamenjev, Zinovjev kaj aliaj kritikantoj oni priskribas la diversajn vojojn kaj rimedojn, kiel per laŭcela ŝanĝo de la ekonomia politiko, de la financ- kaj kredit-politiko same kiel ankaŭ de la impostpolitiko la necesaj invest-rimedoj atingeblas, por ebligi pli rapidan disvolvadon de la moderna industrio.

Aparte gravaj estis krome la sekcioj pri la politika sistemo, speciale pri la sovetoj kaj pri la partio. Koncerne la sovetojn kaj ilian rolon la aŭtoroj kontraŭmetas la eldirojn de Lenino en lia laboraĵo “Ŝtato kaj revolucio” kaj la dispoziciojn de la parti-programo de la KPSU(b) al la fakta situacio, kia ĝi efektive elformiĝis sekve al la interna milito post la transiro de la militkomunismo al la Nova Ekonomia Politiko. Inter la teoriaj imagoj kaj la realo de la sovetŝtato estas profunda kontraǔdiro. “En la interna vivo de la sovetoj en la lastaj jaroj ankaŭ observeblas serio da vere reakciaj procezoj. La sovetoj ĉiam kaj ĉiam malpli rilatas kun la decidado de gravaj politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj demandoj. Ili fariĝas ĉiam pli aneksaĵoj de la plenumkomitato kaj de la prezidejo. La vera registaro komplete koncentriĝas en la mano de la prezidejo. La diskutado pri problemoj dum la grandaj sovetkongresoj estas nuraj ŝajndiskutoj.”153 La elektoprincipo ĉi tie fariĝis tute sensignifa, ĉar ĉiu gvidanto de soveto kaze de konflikto eksigeblas de la sekretario de la parti-komitato.

Entute tiu ĉi sekcio estas malforta; evidente la aŭtoroj konsciis, ke la progresanta burokratiigo de la ŝtata administracio jam apenaŭ haltigeblos. La origina intenco de aktiva partopreno de ĉiuj laboristoj kaj kampuloj en la rekta gvidado de la ŝtato sub la intertempe relative firmigitaj strukturoj ŝajnis jam ne ebla. Ili do finis tiun ĉi sekcion per la sufiĉe mildigita postulo: “Ni devas atingi, ke la plej postrestinta ne lerninta laboristo, la plej senscia kampulino per propra sperto konvinkiĝu, ke ili trovas atenton, konsilon kaj ĉian helpon en ĉiu ŝtata institucio.”154

La sekcio pri la partio, male, estas multe pli detala kaj levas iom grandan nombron da principaj demandoj, kiuj parte jam ludis rolon en la pli fruaj disputoj ekde 1923. La aŭtoroj deiris de tio, ke la KPSU kiel reganta politika forto de la Sovetunio kaj kiel gvida partio de la Komunista Internacio havas aparte grandan respondecon. “Sed ĝuste pro tio kaj pro la potenco, pri kiu ĝi disponas, nia partio sentime devus kritiki siajn proprajn erarojn. Ĝi devus malkaŝi siajn malfortajn flankojn kaj klare rigardi la danĝeron de efektiva degenero, por ĝustatempe fari disponojn por malebligi tion. Tiel oni ĉiam kondutis tempe de Lenino, kiu ĉiam avertis nin kontraŭ la danĝero fariĝi «partio de orgojlaj pedantoj». Donante la sekvan bildon de la aktuala situacio de la partio kun ĉiuj ĝiaj mallumaj flankoj, ni, la opozicio, esprimas la firman esperon, ke la partio per vera leninisma politiko povos superi siajn malfortaĵojn kaj impeti al la alteco de siaj historiaj taskoj.”155

La nombro de kritike prilumataj misevoluo en la KPSU estis konsiderinda. Tio komenciĝis per la konstato, ke en la jaroj post la Oktobra Revolucio la socia konsisto de la partio kaj eĉ pli de la gvidaj organoj konsiderinde ŝanĝiĝis. “En la partio mem proksimume triono de la membroj estas industri-laboristoj, kaj en la decidaj organoj de la partio ili estas nur dekono. Tio estigas grandan danĝeron por la partio.”156

Aliflanke la nombro kaj la graveco de iamaj menŝevistoj kaj socialrevoluciuloj en la parti-aparato kreskis. Tiel 38 elcentoj de la respondecaj gvidantoj kaj kunlaborantoj de la gazetaraj organoj de la partio ĝis antaŭ nelonge estis membroj de aliaj partioj. Kun la kreskanta burokratiigo de la partiaparato la organiza principo de la demokratia centralismo kaj la internpartia demokratio estis transformita en komando- kaj ordon-sistemon de supre malsupren. “En la lastaj kelkaj jaroj sub rompo de la tuta tradicio de la bolŝevista partio, sub rompo de la rektaj decidoj de serio da partikongresoj okazis sistema detruado de la internpartia demokratio. La organizaj principoj de la bolŝevismo estas ĉiupaŝe falsataj. La partistatuto estas celstrebe ŝanĝata, por pligrandigi la permesojn de la gvidantoj kaj malgrandigi la rajtojn de la ordinaraj membroj.”157 Sinceraj diskutoj pri ĉiuj fundamentaj problemoj de nia partio jam ne estas allasataj, sed punataj kiel “rompo de la parti-disciplino”. Ĉia vorto de kritiko estas konsiderata “batalo kontraŭ la partio”. La nombro de malnovaj bolŝevistoj el la antaŭrevolucia tempo, la tempo de la Oktobro kaj de la interna milito en la parti-organoj ĉiam pli malaltiĝas. Tiuj kamaradoj estas anstataŭataj de tiaj, “kiuj elstaras antaŭ ĉio per sia senkondiĉa obeemo. Tiu obeemo, desupre kulturata en la nomo de «revolucia disciplino», en la realo havas absolute nenion komunan kun revolucia disciplino.”158

La politika kaj ideologia kleriga laboro de la partio limiĝas preskaŭ tute al ĝenerala incitado kontraŭ la opozicio. “La metodo de konvinkado estis ne nur preskaŭ tute anstataŭigita per la metodo de devigo, ĝi estas krome anstataŭigata de la metodo de trompado de la partio.”159 La partimembroj ekscias nenion precizan pri la realaj opinioj kaj proponoj de la opozicio, ĉar ties publikigaĵoj estas subpremataj kaj malpermesataj; oni volas, ke ili juĝu sen kono de la faktoj, nur surbaze de kalumniaj kulpigoj de la stalina grupo kaj poste konsenti al la “partilinio”. Sed: “La tuta politika kurso de la Centra komitato estas malĝusta. Kvankam ŝanceliĝante ĝi senĉese moviĝas dekstren, kaj la detruado de la internpartia demokratio estas neevitebla sekvo de tio.”160

Stalino kulpigas la opozicion, ke ĝi volas fendi la partion kaj krei “duan partion”, sed tio estas manovro de trompo. “Nia tasko estas sub ĉiaj cirkonstancoj konservi la unuecon de la partio, decide rezistadi al politiko de diserigo, de amputado, de ekskludado ktp, sed samtempe garantii al la partio, en la kadro de tiu unueco, la rajton je libera diskutado kaj decidado pri ĉiuj debatendaj demandoj.”161

La postuloj kaj proponoj deduktitaj el tiu ĉi kritika taksado konsistas el naŭ punktoj.

Unue kun referenco de Lenino oni postulis, ke la tuta partio havu la rajton pri preparado de la 15-a partikongreso, ekkoni la dokumentojn, en kiuj la opozicio prezentis siajn programajn opiniojn kontraŭ la stalina gvidado kaj kiuj ĝis nun restis kaŝitaj de la gvidantoj. Lenino en simila situacio skribis, ke ĉiu membro de la partio senpasie kaj kun plej granda sincero studu la veran esencon de la disputataj demandoj kaj la vojon por solvi la konfliktojn – kaj tio surbaze de presitaj dokumentoj. Kongrue kun tio ĉiu partiano devas havi la rajton prezenti kaj defendi siajn opiniojn en la gazetaro. “La debatoj okazu en laŭfakta kaj strikte laŭpartia maniero, sen personaj atakoj nek emocioj.”162

Due oni faru tuj disponojn por plibonigi la socian konsiston de la partio kaj de ĝiaj gvidorganoj.

Trie la decido de la CK kaj de la Centra Kontrolkomisiono el la jaro 1923 pri la internpartia demokratio estas denove konfirmata kaj realigata.

Kvare la partiaparato estu reorganizata, precipe koncerne ĝian socian konsiston, kaj ĝi krome ne konsistu nur el pagataj dungitoj, sed ankaŭ el honoroficaj kunlaborantoj. Per tio krome malaltigeblas la buĝeto de la aparato. Krome necesas kontraŭagi la disvastiĝintan tendencon, ke oficantaj sekretarioj kaj partikomitatoj praktike jam ne eksigeblas. “Ni devas fiksi certajn limojn por la okupado de sekretariaj kaj de aliaj gravaj postenoj. Ni devas senindulge batali kontraŭ la fakte ekzistanta koruptado kaj kontraŭ la dekadenco en la plej multaj grupoj, kontraŭ protektismo, oficeja solidareco ktp.”

Kvine: “Pro la fakto, ke en la lastaj jaroj la malegaleco kun eksterordinara rapido kreskis, ni devas ree levi tiun demandon kaj solvi ĝin kiel revoluciuloj.”163 Tio ne celis ĝeneralan egaligon en la pagado de ne lernintaj laboristoj, de kvalifikitaj faklaboristoj aŭ de inĝenieroj, sed la intertempe en la ŝtata kaj partia aparato kutima malvirto de privilegioj, kio estigis malegalecon inter “rajtigitoj” kaj “nerajtigitoj”.

Sese necesas serioze fortigi la politikan kaj teorian klerigadon en la partio. “La verkoj de Markso, Engelso kaj Lenino estu studataj kaj la falsaj imitaĵoj de la marksismo kaj de la leninismo, kiun oni nun amase produktas, estu forigataj.”164

Sepe “necesas tuj realigi al la partio la ekskluditajn membrojn de la opozicio”.165

Oke la principo, ke membroj de la Centra Kontrolkomisiono estu sendependaj de la aparato kaj posedu grandan aŭtoritaton en la partio, estu restarigata.

Naŭe la partio ĉe la elekto de la gvida personaro por la Centra Komitato kaj por la Centra Kontrolkomisiono lasu sin gvidi de la konsiloj de Lenino, kiujn li donis en letero al la partikongreso. (Tio evidente celis antaŭ ĉio la postulon de Lenino anstataŭigi Stalinon kiel ĝeneralan sekretarion.)

Tiu ĉi resumo de la dokumento de la Maldekstra Opozicio el la jaro 1927 estas eksterordinare grava por kompreni la opinidiferencojn kaj disputojn en la KPSU. Ĝia teksto estas praktike nekonata, sed daŭre cirkulas falsaĵoj kaj deformaĵoj (ekzemple en la verko de Stalino “Historio de la KPSU(b). Konciza kurso”). La kono de tiu ĉi dokumento estas nepre necesa por kompreni la pluan evoluon de la sovetia socio kun ĝiaj deformaĵoj kaj degeneroj kaj por pritaksi la pli profundajn kaŭzojn de ĝia pereo.

En la decidaj disputoj, kiuj okazis dum la 15-a kongreso de la KPSU, tiu ĉi dokumento nur malrekte ludis rolon. Ne estas klara, kiom da – kontraŭleĝe presitaj – ekzempleroj entute cirkulis. En nenia partikunveno nek en la Centra Komitato ĝi disponeblis al la partoprenantoj por la diskutado. Anstataŭ tio, Stalino kaj lia sekvantaro denuncis tiun al la membraro ne konata teksto kiel “malamikan atakon al la partio”, kiel “trockistan” fendoprovon, kiel teorian kaj ideologian pravigon por rifuzi la socialismon kaj per tio kiel “kontraŭrevolucian propagandon”. “Trockismo” fariĝis nun la simbolo por kontraŭrevolucio kaj por provoj restaŭri la kapitalismon.

La optimisma supozo de la opozicio, ke ĝi havas realan ŝancon akiri influon aŭ eĉ plimulton ene de la KPSU, estis memtrompiĝo, al kiu subiĝis speciale Kamenjev almenaŭ dum mallonga tempo. Trocko estis multe pli skeptika, li jam havis spertojn en disputado kun Stalino.

Post la malvenko kaj disbato de la opozicia grupo per ekskludo de ĉiuj aktivaj membroj el gvidaj funkcioj kaj el la partio kaj post la komenciĝantaj pezaj reprezalioj, parto de la opozicio forlasis siajn konvinkojn kaj submetis sin al Stalino per publikaj pent-konfesoj. Ĉe tio certe ludis grandan rolon, ke revoluciuloj, kies tuta vivo estis ligita kun la bolŝevista partio, spite al sia ekskludo komprenis sin daŭre kiel bolŝevistoj kaj pro tio sentis sin devigataj partopreni en la konstruado de la socialisma socio, kvankam ili ne konsentis kun multaj trajtoj de la oficiala politiko. Kiam Stalino eĉ sekrete transprenis esencajn aspektojn el la opinioj kaj proponoj de la opozicio, por revizii la kvinjarplanon, tiu deziro fortiĝis, kaj eble ankaŭ subiĝis al la iluzio, ke Stalino ĝenerale ŝanĝos sian politikon en ilia senco.

Zinovjev kaj Kamenjev estis reakceptitaj en la partio, same Pjatakov kaj Radeko, por nomi nur kelkajn el la plej konataj membroj de la opozicio, kaj ili parte ree ricevis gravajn gvidfunkciojn, kvankam ne sur la plej alta nivelo. Sed ili ĉiuj trompiĝis. Sendepende de tio, kiajn gravajn laborojn ili faris por la socialisma konstruado, ili fine ĉiuj fariĝis viktimoj. Per absurdaj kulpigoj ili estis kondamnitaj al morto kaj mortpafitaj. Nur Trocko unue evitis tiun sorton, ĉar Stalino en 1927/28 ne kuraĝis procedi same pri li. Li igis lin forpeli el la Sovetunio. Sed ankaŭ li dividis la sorton de la ceteraj opozici-gvidantoj. En la jaro 1940 Trocko estis murdita en sia meksika ekzilo fare de Jaime Ramón Mercader del Río. La Hispani-batalinto kaj NKVD-agento pro tiu taskita murdo estis en Meksiko kondamnita al 20 jaroj da mallibero, kiujn li plenumis ĝis 1960 en Meksikurbo. En 1940 li estis honorata per la Lenin-ordeno, post sia liberiĝo pro apenaŭ kompreneblaj kialoj li ricevis krome la titolon “Heroo de la Sovetunio”.


 

5. La politiko de Stalino pri konstruado de la socialismo


 

1. La fiasko de la zigzaga kurso kaj la dekstra opozicio

Intertempe la evoluo de la sovetsocio laŭ la pragmata zigzaga linio de la Stalin-Buĥarin-gvidado nepre kondukis al plia akriĝo de la sociaj kaj politikaj kontraŭecoj, precipe en la kamparo. La malfaciloj de grenakiro kondukis al ŝanĝoj ĉe la impostado kaj al aliaj disponoj. Malgraŭ la valida linio de alianco kun la kampularo surbaze de ekonomiaj interesoj ĉiam denove okazis administraciaj intervenoj, kontraŭleĝaj konfiskadoj de greno kaj “eksterordinaraj disponoj” per devigo kaj perforto. Samtempe Stalino ade ripetis, ke estas malĝusta kaj malutila akrigi la klasbatalon en la kamparo, ĉar tio kondukos al interna milito.

Sed al la pli riĉaj mezkampuloj kaj kulakoj, en la intereso de kreskigo de la grenproduktado, oni koncedis kromajn avantaĝojn kaj rajtojn, per tio ke oni permesis al ili farmi grundon kaj dungi laboristojn. En tiuj zigzagaj moviĝoj, kiuj fortigis la ĝeneralan malcertiĝon, ĉiam pli klare montriĝis, ke tiu politiko estis trafinta en sakstrato, ĉar ĝi – kontraŭ la veraj kaj deklaritaj intencoj – kondukis al fortigo de la kapitalismaj fortoj kaj al privata kapitalakumulado, sed ne al la necesa kreskado de la grenproduktado. Senambigue montriĝis, ke la opozicio kun siaj avertoj kontraŭ la “dekstra danĝero” tute pravis.

Onidiroj cirkulis, ke en la politika buroo ekzistas malsamaj opinioj kaj kontraŭaj pozicioj. Post kiam en la antaŭaj jaroj la “maldekstra devio” sub Trocko, Zinovjev kaj Kamenjev estis “likvidita”, oni nun flustris pri “dekstra devio”, kvankam tiu danĝero estis ĉiam decide kontestata. Iaj elementoj ĉe tio indikis Buĥarin-on kaj lian ekonomian skolon. Sed Stalino urĝe deklaris, ke tiaj onidiroj estas sen ajna bazo kaj ke en la politika buroo regas kompleta unuanimeco, ĉar li sukcesis trudi decidon, ke ĉiuj membroj de la politika buroo subtenas la partilinion.

Kiel okazis tiu “konflikto”, kiu laŭdire neniam ekzistis, kaj kio estis ĝia kaŭzo? Buĥarin ĝis tiam estis ja konsiderata la ĉefteoriulo de Stalino, kiu ties linion ĉiam senrezerve subtenis kaj teorie bazis. Lanĉis ĝin abrupta ŝanĝo en la politiko de Stalino rilate al la kampularo. Dum li antaŭ nelonge ankoraŭ kondamnis la fortan aplikadon de administraj devigaj disponoj por trudakiri grenon, kaj avertis kontraŭ la danĝero de interna milito, li nun komencis batalon por „likvidi la kulakaron kiel klason”, ĉar ties rezistado kontraŭ la sovetpotenco estas, laŭ li, la kaŭzo de ĉiaj malfacilaĵoj en la grenakiro.

Aparte de tio, ke teorie estas sensenca nomi klaso la etan socian tavolon de grandkampuloj, ankaŭ ne veris, ke la rezistado kontraŭ la grenakira politiko de Stalino venis nur de la kulakoj. Fakte la ege plej granda parto de la kampularo rifuzis la kampkulturan politikon de Stalino, ĉar iliaj fundamentaj ekonomiaj interesoj estis puninde neglektataj kaj kontraŭataj. Ili ĉiam pli decide defendis sin kontraŭ ĝi. Pri tio Stalino mem konvinkiĝis, kiam li komence de 1928 faris inspektan vojaĝon tra la lando. Cetere tiu vojaĝo estis la lasta, kiun li faris en tia misio: En la sekvaj 25 jaroj li neniam pli vizitis industrian nek kampkulturan entreprenon.

Ĉe tiu ĉi inspekta vojaĝo al Siberio Stalino komprenis, ke lia “centra linio” de konstruado de la socialismo, pli ĝuste la Stalin-Buĥarin-linio, praktike fiaskis.

Hildermeier vidas en tiu ekkono la turnopunkto de la NEP al nova etapo, kiam li skribas: “Certe daŭre havas sencon rigardi la «grenkrizon» de 1927/28 kiel komencon de la fino de la NEP en la kampkulturo. Por la unua fojo post la interna milito ĝi igis konsciiĝi, ke la demando de prizorgado pri nutraĵoj ankoraŭ ne estis solvita. Oni tamen devas gardi sin vidi ian ajn nepran evoluon en tiu forlaso de la NEP. La krizo montris, ke la merkato kiel tia ne estis garantio kontraŭ mankoj, nenion pli. La fakto, ke Stalino donis la instrukcion al la lokaj partikomitatoj jam en Januaro de 1928 fari «eksterordinarajn disponojn» kaj ke oni reuzis subpremajn metodojn de la interna milito por elŝiri de la ree akuzataj kulakoj laŭdire amasigitan grenon, montris antaŭ ĉio la intencon rompi kun la NEP.»166

Oni povas konsenti al tiu takso, ĉar Stalino jam dum sia siberia ekskurso – kontraŭ la ankoraŭ valida oficiala linio – komencis propagandi devigajn kaj perfortajn metodojn kaj premi la siberiajn partikomitatojn en tiun direkton. Evidente li volis krei plenumitajn faktojn.

Sed tia evoluo tute ne estis nepra nek necesa, ĉar ĝi ne sekvis neeviteble el la esenco de la NEP-politiko, sed ĝi ja nevole rezultis kiel sekvo el la praktikoj de la Stalin-Buĥarin-linio, kiu konsiderinde deviis de la originaj intencoj de la NEP.

Sed ankaŭ la rigoraj devigaj disponoj, kiujn Stalino nun uzis, ne povis malebligi ke minacis katastrofo en la formo de granda malsatmizero, ĉar tute ne nur la kulakoj retenis sian grenon. En paniko Stalino returnis la stirilon kaj deklaris la kolektivigon de la kampulaj entreprenoj (inkluzive likvidadon de la kulakoj) la ĉefa tasko en la kamparo, por definitive solvi la grenproblemon.

Tiu ĉi sponta decido ne estis malracia neklarigebla ago, sed havis certan objektivan bazon en la materiaj, ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj estiĝintaj en la antaŭa politiko. La problemo de Stalino konsistis en tio, ke li en la politika buroo kaj en la Centra Komitato devis kalkuli kun rezistado. Buĥarin jam en sia artikolo «Notoj de ekonomikisto» en la Pravda indikis la danĝerojn de subita kursŝanĝo. En la plenkunsido de la CK en Julio de 1928 li obstine defendis sian starpunkton kaj decide turnis sin kontraŭ la perfortaj devigaj disponoj. Kaj ne nur li anoncis siajn dubojn.

Stalino estis devigata elturniĝi kaj deklaris trankvilige, ke oni pri nenio agu tro haste. Krome Buĥarin kun Rikov jam faris korektajn proponojn kaj preparis certan ŝanĝon de la ĝisnuna politiko en la kadro de la NEP. Do ekzistis ankaŭ la ebleco per grandatingaj korektoj de la ĝisnuna linio malebligi la minacantan katastrofon kaj daŭrigi la NEP. Sed pri tio Stalino jam ne interesiĝis, ĉar per la akra kursŝanĝo li evidente ligis kromajn kaj tute aliajn intencojn de persona speco.

Pro tio en la stalina skemeca vidmaniero ekzistis nur la alternativo: aŭ fari kromajn koncedojn al la riĉaj grandkampuloj kaj ankaŭ al la komerca burĝaro por akiri la necesan grenon – aŭ elekti la kurson al truda kolektivigado de la kampkulturo, por solvi la problemon per socialisma grandspaca kampkulturo.

La unua opcio kondukus al fortigo de kapitalismaj elementoj, pro tio tiu solvo kontraŭis la proklamatan celon konstrui la socialismon. Pro tio necesis elekti la duan opcion, kvankam ankaŭ ĝia realigo sekvigus katastrofajn flankajn efikojn, ĉar ekzistis neniaj ekonomiaj-teĥnikaj nek politikaj-ideologiaj preparoj por kolektivigado de la kampkulturo. Stalino do troviĝis en deviga situacio, kiun lia antaŭa politiko estis produktinta. Do restis al li nur la fuĝo antaŭen. La proponoj de Buĥarin kaj Rikov, kiuj volis daŭrigi la NEP, por li ne estis konsidereblaj: Li bezonis akrigon de la konflikto, ĉar li esperis tiel neŭtraligi Buĥarin, Rikov kaj ankaŭ Tomski kiel la lastajn restintajn membrojn de la lenina politika buroo. Ili montris tro grandan memstarecon kaj krome enkorpigis la lastan restaĵon de la antaŭa kolektiveco de la gvidado.


 

2. La kolektivigado de la kampkulturo

Ĝis nun ĉiuj provoj konduki la kampularon al formoj de kolektiva laboro restis plejparte en la cirkulada sfero, ili fariĝis antaŭ ĉio per starigo de aĉetaj kaj vendaj kooperativoj kaj de konsumkooperativoj. Tio ne tuŝis la proprietrilatojn, tiel ke kolektivaj formoj de kampkultura produktado ne povis estiĝi. Ekzistis tre malmultaj kolektivaj produktad-kooperativoj, kiuj antaŭ sufiĉe longa tempo estis fonditaj kiel modelaj entreprenoj. Ili ludis fakte nenian rolon en la ekonomio.

La postulo de Stalino tuj starigi kolektivajn entreprenojn kiel produktad-kooperativojn, en kiuj ĉiuj produktadrimedoj estu sociigitaj al kolektiva proprieto, kaŭzis panikegon en la kamparo. La transiro de la kampula unuopa entrepreno al kolektivaj entreprenoj absolute ne estis disvastigita en la ĝisnuna politiko, kvankam la maldekstra opozicio kongrue kun la proponoj de Lenino estis tion urĝe postulinta. La 15-a KPSU-kongreso ja estis decidinta prepari la transiradon de la unuopaj kampulaj entreprenoj al kolektivaj entreprenoj, sed tio ne estis aktuala tasko. La materia-teĥnika ekipaĵo per modernaj traktoroj, falĉdraŝiloj, kampkulturaj maŝinoj kaj ilaroj por prilabori grandajn surfacojn ne ekzistis kaj ankaŭ ne akireblis. La propra industrio ne kapablis produkti ilin, kaj ankaŭ importoj maleblis.

Ekzistis nek jam funkciantaj, sukcesaj kolektivaj entreprenoj kiel modelaj entreprenoj, ĉe kiuj la kampuloj povu konvinkiĝi pri la avantaĝoj de kooperativa produktado, nek modelstatutoj kaj instrukcioj pri kiaj produktadrimedoj estu “sociigotaj” en kia maniero. Restis ne klarigita ankaŭ la demando, ĉu la kampuloj rajtas aŭ ne konservi malgrandan privatan flank-entreprenon por propra provizado. Por tute ne paroli pri ideologia preparado. La abrupta ŝanĝo al kolektivigado de la kampkulturo kondukis al tiel absurdaj disponoj kiel la “sociigo” ankaŭ de la dombestaro kaj de la domaj ilaroj. Tio kondukis al tio, ke la kampuloj komencis buĉi sian bestaron kaj kaŝi siajn grenprovizojn, por certigi sian propran provizadon. Tio siavice igis la ŝtatpotencon interveni. Perforte plenumataj devigaj disponoj kaj kreskanta rezistado de la kampuloj kondukis en larĝaj partoj de la lando al internmilitaj kondiĉoj kaj al kompleta malorganiziĝo de la kampkulturo.

La sekvo estis grandparta kolapso de la provizado, kaj ĉar krome malbonaj veteraj kondiĉoj kaŭzis misrikoltojn, okazis granda malsatmizero kun multaj viktimoj. Nutraĵoj estis porciumataj kaj oni enkondukis sistemon de nutraĵkartoj.

Sed pri tio trovis eĉ ne vorto en la paroladoj de Stalino nek en la decidoj kaj komunikaĵoj de la parti-gvidantaro. Okazis nur sukces-raportoj pri la progresoj de la kolektivigado kaj kritiko pri la nesufiĉa laboro de la malsupraj parti-organoj, kiujn oni respondecigis pri mankoj, eraroj kaj troigoj.

Do estas tute komprenebla, ke en la politika buroo okazis akraj disputoj. Buĥarin, Rikov kaj Tomski ne volis akcepti tiom aventuran politikon, kiu minacis la pluan ekzistadon de la sovetpotenco. Sed ili restis en la malplimulto, ĉar aliaj membroj de la politika buroo – Kalinin, Voroŝilov, Orĝonikidze, Rudsutak – ŝanceliĝis kaj cedis al la premo de Stalino. Krome en la 16-a kongreso de la partio per Molotov, Kaganoviĉ, Kuibiŝev, Mikojan fidelaj sekvantoj estis instalitaj en la politika buroo, kiuj certigis al Stalino plimulton inter la gvidantaro.

La kolektiva pafado do celis ankaŭ al Buĥarin, Rikov kaj Tomski. Kiel laŭdiraj “dekstraj deviantoj” ili estis ekskluditaj el la politika buroo – unue Buĥarin, poste Tomski kaj laste Rikov – kaj unue ŝovitaj al pli malaltaj postenoj, kie ili jam ne posedis influon al la politiko de la partio. En la disputo kun ili Stalino ne prezentis laŭfaktajn argumentojn, ĉar tio signifus memkritikan kondamnon de sia propra politika linio. Anstataŭe li provis ridindigi ilin, per tio ke li invente atribuis al ili absurdajn opiniojn, ekzemple ke ili atendas ĉian savon el la kulakoj. “La fundamenta malbono de la Buĥarin-uloj estas ilia kredo,” – li diris laŭvorte – “estas ilia konvinko, ke niaj malfacilaĵoj pri greno kaj ĉiuj ceteraj malfacilaĵoj solveblus, se ni farus pliajn faciligojn al la kulako, se ni ne limigus liajn tendencojn de ekspluatisto, se ni lasus al li liberan manon ktp. Ne necesas emfazi, ke tiu naiva kredo de la Buĥarinuloj je la sava rolo de la kulako estas tiom ridinda sensencaĵo, ke eĉ ne valoras la penon kritiki ĝin.”167

La et- kaj mez-kampuloj kiel privataj proprietuloj ne estis socia tavolo, kiu per si mem tendencis al socialismo. Lenino ĉiam indikis tion: La fakto, ke la laborista klaso aliancas kun ili, ne aŭtomate ŝanĝas ĝian socian karakteron kiel parton de la etburĝaro. Se oni volas gajni ilin por la socialismo, t.e. por socialisma kampkulturo surbaze de kolektivaj entreprenoj, tiam oni devas konvinki ili per bone funkciantaj ekzemploj pri la avantaĝoj de tiu ekonomia maniero kaj ankaŭ per klerigado prepari tion. La kampuloj scias kalkuli, tiel Lenino, oni ne povas konvinki ilin per sloganoj kaj promesoj pri la estonteco. Sed antaŭ ĉi li avertis kontraŭ la tento devige enigi la kampulojn en kolektivajn entreprenojn. “Procedi ĉi tie perforte, povas ruinigi la tutan aferon. Ĉi tie necesas longa, konstanta laboro de edukado. Al la kampulo, kiu ne nur ĉe ni, sed en la tuta mondo estas praktikisto kaj realisto, ni devas liveri konkretajn ekzemplojn kiel pruvon de tio, ke la «komunumo» estas la plej bona.”168 Krome li diris pri tio: “Ne ekzistas io pli malsaĝa ol eĉ nur pensi pri perforto surkampe de la ekonomiaj rilatoj de la mezkampulo.”169 Li krome donis la gravan konsilon ne tro hasti la aferon, sed aliri ĝin malrapide. “Se ni transiras al la socialisma kampkulturo, tiam ni devas diri, ke ni pensas ĝian realigon ne alie ol per serio da kamaradecaj interkonsentoj kun la mezkampularo.”170 Antaŭ ĉio oni devas unue krei la materiajn-teĥnikajn antaŭkondiĉojn por socialisma grandspaca kampkulturo, ĉar per la lanecaj produktadrimedoj de la postrestinta etkampula ekonomio tio maleblas. “Se ni morgaŭ liverus 100.000 unuaklasajn traktorojn, povus disponigi por ili benzinon kaj maŝinistojn […], tiam la mezkampulo dirus: Mi estas por la komunumo.”171

Stalino, kiu fanfaronis esti inda disĉiplo de Lenino kaj konis ties opiniojn ankaŭ pri tiu ĉi demando, ĉe la kolektivigado ignoris ĉiajn konsilojn kaj indikojn de Lenino kaj faris la malon de tio. En la 15-a kongreso de la KPSU li estis deklarinta:

“Ĉion ampleksanta kolektivigado okazos nur tiam, kiam la kampulaj entreprenoj estos transformitaj per meĥanizado kaj elektrizado sur moderna bazo, kiam la plimulto de la laboranta kampularo estos atingita de la kooperativaj organizaĵoj, kiam la plimulto de la vilaĝoj estos kovrita de reto de kampkulturaj kooperativoj de kolektivisma tipo.
Tien iras la evoluo, sed ĝis tien ĝi ankoraŭ ne atingis kaj ankaŭ ne baldaŭ atingos.”172

Jam mallonge poste tio ne plu validis. La komplete surpriz-atakitaj kampuloj ĝis tiam konis nek modernan teĥnikon nek elektron, pri traktoroj en la plej bona okazo ili jam aŭdis. Kial ili do nun libervole forcedu siajn plej ofte modestajn produktadrimedojn kaj aliĝu al kolĥozo? Nur per devigo ili povis esti instigataj fari tion – kio ankaŭ amase okazis. Rifuzo estis konsiderata malamikeco al la sovet-ŝtato, estis kelkfoje nomata kontraŭsovetia agado, kaj kie minacoj ne sufiĉis, tie oni ankaŭ uzis la nagan – tiam kutiman armilon de la sekurec-organoj. Tiamaniere tiam tutaj vilaĝoj kaj distriktoj komplete aliĝis al urĝe kaj haste fonditaj kolektivaj entreprenoj, el kiuj granda parto dum longa tempo ekzistis nur sur papero. Stalino koncedis tion en (ne publikigita) parolado. Multaj raportoj pri sukceso al la superaj parti-komitatoj devenis el la devigo raporti progresojn ĉe la kolektivigado, kaj tiel nuraj intencdeklaroj estis jam deklaritaj realo.

La deviga kolektivigado de la kampkulturo daŭris plurajn jarojn. Ĝi komenciĝis en 1929 kaj daŭris esence ĝis 1932. La rezistado de la kampuloj estis ĉiarimede rompata, per ĉantaĝo, per ruiniga impostado kaj per rekta devigo. La kulakoj kaj same multaj iom riĉaj mezkampuloj estis ne nur senproprietigataj, sed ankaŭ deportataj en trudlaborajn tendarojn en Malproksim-Oriento aŭ en Centrazio. Ne malmultaj estis ankaŭ korpe neniigitaj, do mortpafitaj. Ĉar ne ekzistis preciza dislimado inter mezkampuloj kaj kulakoj, kelkfoje oni deklaris mezkampulojn “duonkulakoj” kaj procedis pri ili kiel pri kulakoj. Tiel la klaso de la kulakoj estis “disbatita”, kiel Stalino nomis tion, la vilaĝo estis “senkulakigita”.

Li ligis la kampulojn peli en kolektivajn entreprenojn per ĉantaĝo, devigo kaj perforto, sen unue povi liveri eĉ nur unu traktoron. La malmultaj kaj krome teĥnike arĥaiĝintaj kampkulturaj produktadrimedoj, kiuj estis “sociigitaj” en la kolĥozoj, ne ebligis produktivan kulturadon kaj des malpli socialismajn produktadkondiĉojn. La proksimume 200.000 kolektivaj entreprenoj kaj 5.000 ŝtataj bienoj (sovĥozoj), kreitaj dum la kolektiviga kampanjo, estis sen ampleksa teĥnika moderniĝo same nekapablaj solvi la grenproblemon kiel antaŭe la 25 milionoj da individuaj kampulaj entreprenoj.

Post kiam oni komencis produktadi traktorojn, en la jaro 1933 oni atingis 204.000 traktorojn, do eksterordinaran nombron. Sed pro la dimensioj de la lando tio signifis por ĉiu el la 200.000 kolĥozoj po unu traktoron. Sed tiujn ricevis ne la kolĥozoj, sed ili restis ŝtata proprieto de la nove kreitaj maŝin- kaj traktor-stacioj (MTS), kiuj disponis pri la teĥnika personaro, kiun la kolĥozoj tiam ankoraŭ ne havis.

Se oni konsideras tiujn cirkonstancojn, tiam tute klariĝas, ke la kolĥozoj ankoraŭ tute ne kapablis esence kreskigi la grenproduktadon, des pli ke la kampularo spertis grandegajn homajn perdojn, kiuj nombris milionojn. Tiu perforta – tute ne necesa – kampanjo estis ankaŭ granda homa tragedio.

Lenino estis konsilinta konsideri la kulakon ne nur kiel ekspluatiston de malriĉaj kampuloj kaj de kamplaboristoj. Tio li kompreneble estis ankaŭ, kaj oni ankaŭ limigu liajn ekspluatajn tendencojn (“… ni estas por perforto kontraŭ la kulako, sed ne por lia kompleta senproprietigo, ĉar li prilaboras la grundon kaj akumulis parton de sia proprieto per sia propra laboro. Tiun diferencon oni devas al si firme enkapigi.”173 Ekzistis ankaŭ grandkampuloj, kiuj kondutis lojale al la sovetpotenco, pro kio ne estis kialo por senproprietigi ilin kaj rifuzi al ili aliĝon al la kolektivaj entreprenoj, des pli ke ili ĝenerale estis spertaj kampkulturistoj, kiuj en la kolektivaj entreprenoj estis urĝe bezonataj. Sed Stalino strikte rifuzis tian proponon faritan de komisiono de la CK. Li volis “disbati” la “klason de kulakoj”, kiu fakte ne ekzistis. En sia primitiva imago pri la klasbatalo li opiniis, ke la forigo de socia klaso aŭ tavolo identas kun la korpa neniigo de ĝiaj membroj kaj ne kun la nuligo de ilia ekonomia ekzistadkondiĉo.

Kiam la situacio en la kampkulturo kiel sekvo de la hasta kolektivigado fariĝis ĉiam pli katastrofa, Stalino atribuis la respondecon pri tio al la subaj funkciuloj de la partio. Ili kulpas pri la misaĵoj, laŭ li, ĉar ili ne komprenis la – ĝustan – linion de la partio kaj pro tio realigis ĝin malĝuste. Laŭ decido de la politika buroo, kiu formulis seriozajn rezervojn pri la evoluo de la kolektivigado, Stalino la 2-an de Marto 1930 publikigis en la Pravda kontribuaĵon sub la titolo “Pro sukcesoj trafita de kapturniĝo”.174 En ĝi li kritikis – rekte la laŭdire nekapablajn kaj tro fervorajn parti-funkciulojn, malrekte la gvidantaron, per tio ke li korektis kelkajn disponojn.

Nur iom post iom oni nun kreis certan ordon per la ellaborado kaj publikigo de statuto por la kolĥozoj kaj ankaŭ per la dispono, ke la kolĥozaj kampuloj ekzemple rajtas havi malgrandan privatan flank-entreprenon kun brutaro kaj kortbirdoj por propra provizado. Tiu nun por longa tempo konsistigis ilian plej gravan bazon de ilia provizado, ĉar per sia agado en la kolĥozo ili ne povis perlabori sian vivtenadon.

La imagoj de Stalino, ke per sia radikala transformado de la kampkulturo definitive solveblas la grenproblemo, pruviĝis malĝustaj kaj kontraŭproduktivaj. Laŭdire ja nur la kulakoj kulpis pri la malsato, sed post ilia “disbato” kaj la kolektivigado la problemoj fariĝis ne malpli grandaj, sed pli grandaj. La kampkultura produktado dramece falis, la grenproduktado konsiderinde malaltiĝis, la brutaro forte malmultiĝis.

Dum la 17-a kongreso de la KPSU komence de 1934 Stalino raportis, ke la industriigo de la lando faris tiom da progresoj, ke la Sovetunio intertempe el kampkultura lando fariĝis industripotenco. Pri la kampkulturo li nur komunikis, ke ĝi “multoble” pli malrapide evoluas ol atendite. Li sciis tre lerte ĉirkaŭskribi tion per floraj parolturnoj: “Laŭ la esenco de la afero la raporta periodo por la kampkulturo estis ne tiom periodo de rapida supreniro kaj de potenca impeto ol pli ĝuste periodo, en kiu oni kreis la antaŭkondiĉojn por tia supreniro kaj por tia impeto.”175 La malmultaj nombroj, kiujn li nomis en la raporto, montras ne nur la amplekson de la pereo de la kampkultura produktado, sed ankaŭ refutis la aserton, ke la grenproblemo estas jam sukcese solvita kaj ke nun necesas disvolvi la brutar-ekonomion.

Laŭ tiuj indikoj, kies fidindeco certe dubindas, ĉar intertempe la belpentrado fariĝis kutima, en 1913 la grenproduktado de Ruslando estis je 801 milionoj da cent kilogramoj. Dudek jarojn poste la Sovetunio rikoltis jam nur 698 milionojn, post kiam en 1928 oni estis atinginta la antaŭmilitan staton.

En la jaro 1916 oni kalkulis 30,1 milionojn da ĉevaloj en la cara regno, en la jaro1933 jam nur 16 milionojn; en la jaro 1916 ekzistis 58,9 milionoj da gebovoj, en la jaro 1933 jam nur 16,6 milionoj. Ĉe porkoj oni registris preskaŭ duoniĝon de la nombroj: en la jaro 1916 ekzistis 20,9 milionoj, en 1933 jam nur 11,6 milionoj.

Ĉe la komparo de tiuj nombroj kompreneble necesas ankaŭ konsideri, ke la nombro de la loĝantaro intertempe – malgraŭ la perdoj dum la mondmilito kaj dum la interna milito – estis kreskinta. Krome necesis ankaŭ enkalkuli, ke la parto de greno kaj de viando, kiu surmerkatiĝis kaj ne servis al propra konsumado de la kampuloj, atingis nur 50 ĝis 60 elcentojn de la antaŭmilita stato. Mallonge: La situacio de provizado en la Sovetunio post la kolektivigado de la kampkulturo estis decide pli malbona ol en la tempo antaŭ 1913.

Por plibonigi ĝin, oni enkondukis, laŭ decido de la politika buroo, la “kolĥozan merkaton”. La kolĥozaj kampuloj ricevis la rajton libere vendi kampkulturajn produktojn el sia individua flanka-entrepreno. Dum la porciumitaj nutraĵoj, kiuj en la komerco surbaze de la eldonitaj kartoj estis vendataj je ŝtate fiksitaj prezoj, la prezoj en la kolĥos-merkato regluiĝis laŭ propono kaj postulo. La manko de nutraĵoj nepre kondukis al la situacio, ke la prezoj en la kolĥoz-bazaro estis multoble pli altaj ol la ŝtataj prezoj. Kvankam per tio la provizado tamen fariĝis iomete pli bona, tio okazis je la prezo de malaltigo de la vivnivelo de la laboranta loĝantaro en la urboj.

Sub tiaj kondiĉoj estis antaŭvidebla, ke la kolĥoz-kampuloj jam ne liveris siajn produktojn el la flanka entrepreno al la ŝtataj aĉetejoj, sed vendos ilin kiom eble plej profitige en la kolĥoz-bazaro. Tio troviĝis en la naturo de la afero. Sed kiam la plendoj el la loĝantaro kreskis, la politika buroo, kiu por tio estis farinta la decidojn, kritikis ne sian politikon, sed – kiel intertempe kutime – la malsuprajn parti-organojn, ĉar tiuj laŭdire ne ĝustatempe estis ideologie preparintaj la kolĥoz-kampulojn por la merkato. Ĝi indikis, ke ĉe tiuj, kiel konate, ankoraŭ unuavice regis la etburĝa-egoisma pensmaniero de persona riĉiĝo. Kvazaŭ eblus senvalidigi ekonomiajn interesojn per ideologiaj argumentoj.

Senrigarde al tiuj kondiĉoj kaj evoluoj en la kamparo, Stalino anoncis, ke la Sovetunio en malpli ol tri jaroj fariĝos la lando kun la plej granda grenproduktado de la mondo. Grenfabrikoj de 50.000 hektaroj ebligos produktadon, kiu estos pli granda ol tiuj de Usono kaj de Kanado kune.

Kiel la evoluo poste montris, la sovetia kampkulturo nek antaŭ la Dua Mondmilito nek en la jardekoj ĝis la fino de la USSR malgraŭ plej grandaj klopodoj ne kapablis kovri sian grenbezonon. La Sovetunio dum sia tuta ekzistado restis dependa de grenimportoj. Por tio ekzistis pluraj kaŭzoj. Du el ili estis mankantaj transport- kaj stokad-kapacitoj. Laŭ diversaj indikoj per tio ĉiujare perdiĝis proksimume 25 ĝis 30 elcentoj de la rikolto.


 

 

3. La rapidigita industriigo

Dum Stalino ĝis 1927 insistis pri la sensenca tezo, ke “superindustriigo” detruus la aliancon kun la kampularo, li poste taskis la Ŝtatan Plankomisionon ellabori la malneton por la unua kvinjarplano. En urĝa rapido oni nun postatingu tion, kion oni dum longa tempo ne faris. Oni ekkonsciis pri la elementa marksa opinio, ke socialisma socio bezonas kiel ekonomian bazon socialisman industrion kaj ankaŭ socialisman kampkulturon.

“La sovetpotenco kaj la socialisma konstruado ne povas senfine, tio signifas por iom tro longa tempo, baziĝi sur du diversaj bazoj, sur la bazo de la plej granda kaj plej koncentrita socialisma industrio kaj sur la bazo de plej altgrade diserigita kaj postrestinta kampula eta varekonomio. Oni devas transkonduki la kampkulturon iom post iom, sed sisteme kaj insiste al nova teĥnika bazo, al la bazo de la grandproduktado, kaj proksimigi ĝin al la socialisma industrio. Aŭ ni solvas tiun taskon, kaj tiam la definitiva venko de la socialismo en nia lando estos certigita, aŭ ni deturnas nin de ĝi, ne solvas tiun taskon, kaj tiam reveno al la kapitalismo povas fariĝi neevitebla.”176

Du punktoj estas aparte rimarkindaj: Unue Stalin jam mallongan tempon poste forgesis, ke oni devas transkonduki la kampkulturon – kiel ĉi tie konstatite – “iom post iom” al nova socialisma bazo, kaj due li forgesis sian antaŭe tre decide formulitan tezon, laŭ kiu la “definitiva venko de la socialismo” certigeblas nur internacie. Nun la venko fariĝu jam “definitiva” per la kolektivigado. La teorio de la marksismo estis degradita al praktikebla ilo por pravigi la respektive aktualajn politikajn agojn.

Grandspaca kampkulturo kun ĉevalo kaj hokplugilo ne povis ekzisti, pro tio oni nun rapide bezonis modernan teĥnikan ekipaĵon, kaj por tio oni devis krei multajn novajn industrientreprenojn. Kolektivigado kaj rapidigita industriigo kondiĉis sin reciproke. Dum la industrio devis produkti la kampkulturan teĥnikon, la kolektivigita kampkulturo devis disponigi grandan parton de la laborfortoj bezonataj por la konstruado de la industrio.

La unua kvinjarplano estis ellaborita por transformi la Sovetunion en urĝa rapido el plejparte kampkultura lando en industrilandon. Ĉe tio oni grandparte, sed silente, uzis la proponojn kaj imagojn, kiujn Trocko, Zinovjev kaj Kamenjev estis disvolvintaj en sia platformo. Tamen la planitaj kreskokvotoj de industria produktado en la unua koncepto de la plano ankoraŭ restis multe sub la objektivaj eblecoj. En prilaborita versio ili estis altigitaj kaj tiam proksimume kongruis kun la proponoj de Trocko, kiuj estis de Stalino ĉiam rifuzitaj kiel “superindustriigo”.

Tiu ĉi kvinjarplano estis okazaĵo de mondhistoria graveco. Por la unua fojo en la historio de la homaro oni provis organizi kaj gvidi la ekonomian evoluon de giganta lando laŭ ĉioma plano. Tio postulis ankaŭ gigantan teorian laboron sur la kampo de la ekonomiaj sciencoj, por disvolvi planajn kaj bilancajn metodojn kaj taŭgajn funkci-meĥanismojn por la gvidado de kompleksa ekonomio. Ĉar por tio ekzistis nenia modelo en la kapitalisma ekonomio, se oni ne konsideras kelkajn aspektojn de militekonomio praktikata dum la Unua Mondmilito speciale en Germanujo, tiam tio estis sendube grandioza faro. Ĝi trovis grandan atenton ankaŭ en la evoluintaj kapitalismaj landoj.

Tiu ĉi sistemo de planado kaj gvidado – antaŭ ĉio, se oni konsideris la longtempajn efikojn – nature havis esencajn mankojn. La komence eble ankoraŭ ne evitebla ege tro granda centralizado, kiu efikis nur desupre malsupren, kondukis al tio, ke al la grandaj trustoj kaj al la entreprenoj praktike ĉiuj numeroj por ilia laboro estis desupre deciditaj. Tio malebligis ĉiajn memstarajn decidon kaj iniciaton kaj malutilis al la efikeco. Ĉar ĉiuj materiaj kaj financaj resursoj estis disdonitaj surbaze de la centra bilancado, la entreprenoj perdis sian moviĝ-liberecon por ekzemple memstare mobilizi lokajn resursojn. Por certigi konstantan produktadon (kiu ekzemple endanĝeriĝus per ne okazinta liverado), multaj entreprenoj stokis provizojn, kiuj tiam mankis en aliloke kaj tiel malpliigis la rezultojn de la ĉioma ekonomio – ne tuj, sed perspektive. Entute tiu rigida sistemo de planado kaj gvidado en longa perspektivo postulis konstante kreskantan klopodadon por administrado kaj pro tio faris ĝin ĉiam pli malfleksiĝema. Negative efikis ankaŭ, ke pro la sistemo de kontrolkalkulado ĝi orientis ĉefe al la kvanto de la produktado (tuno-ideologio) kaj neglektis ekonomiajn kriteriojn kiel estiĝokostojn, kvaliton kaj prezon, do malestimis la valorleĝon – unu el la plej gravaj leĝoj de la politika ekonomio.

Entute regis la opinio, ke en la socialisma ekonomio – alie ol en la kapitalisma – la de Markso analizitaj leĝoj kaj ankaŭ la kate­gorioj de la politika ekonomio jam ne ludas rolon. Tiun opinion jam Buĥarin komence de la 1920-aj jaroj esprimis en sia libro “Ekonomiko de la transforma periodo”. “Efektive, ekde kiam ni rigardas organizitan socian ekonomion, ĉiuj fundamentaj proble­moj de la politika ekonomio malaperas: la problemoj de la valoro, de la prezo, de la profito ktp. Ĉi tie la rilatoj inter la homoj ne estas esprimataj per rilatoj inter aĵoj, kaj la socia ekonomio ne estas reguligata de la blindaj fortoj de la merkato kaj de la konkurenco, sed de konscie plenumata plano. […] Tie ne restas spaco por scien­co, kiu studas la blindajn leĝojn de la merkato, ĉar la merkato mem forestas. Tiel la fino de la socio bazita sur kapitalisma varproduk­tado signifas ankaŭ la finon de la politika ekonomio.”177 Ĉar la socialisma produktadmaniero estas konscie planata ekonomio, tial, laŭ Buĥarin, en la loko de la sponte efikantan ekonomiaj leĝoj staras konscie metitaj celoj, kaj tiuj estas formulataj en la respekti­vaj parti-decidoj. Sekve ili fariĝas la determinantaj reguliloj de la socialisma ekonomio.

Tiu erara opinio deiris de la ideo, ke varproduktado estas per si mem kapitalisma kaj ke pro tio en la socialismo varproduktado ne ekzistas. Tiu opinio liveris la teorian bazon por la subjektivismo en la ekonomia politiko, kiu esprimiĝis en la opinio de la “gvida rolo de la partio” kaj de la absoluta antaŭrangeco de la politiko en la ekonomio. Politikaj celdecidoj kaj decidoj de la partio estis konsi­derataj kvazaŭ la novaj ekonomiaj leĝoj. Pro tio la sistemo de planado kaj gvidado kvazaŭ pariĝis kun senbrida subjektivismo.

Tamen necesas diri, ke tiu unua provo de tutŝtata planekonomio precipe en la periodo de malintensa ampleksigo de la industrio ebligis konsiderindajn rezultojn kaj progresojn. Miloj da novaj fabrikoj estiĝis en mallonga tempo kaj komencis produktadi. Samtempe la videblaj progresoj efikis ankaŭ al la konscio kaj al la konduto de grandaj partoj de la laborista klaso. Optimismo kreskis, kaj la sinteno al la laboro ŝanĝiĝis pozitive, kio montriĝis ekzemple en la entuziasmo kaj preteco, kiam sub ofte malfacilaj kondiĉoj industrikompleksoj estis starigitaj sur la verda paŝtejo.

La historiisto Hildermeier ne povas ne konstati tiun efikon: “La unua kvinjarplano fariĝis la simbolo de la ekmarŝo – kaj de la samigo de la evoluo de la socialismo kun tiu de la pezindustrio.”178 Kvankam li troigas per la tezo de identeco de socialismo kun la pezindustrio, en tio troviĝas grava parto-vero, ĉe kio en tiu unuflanka disvolvado ankaŭ ankoraŭ la forte misproporcia strukturo de la rusa industrio de la cara tempo postefikis.

Pro la videblaj sukcesoj Stalino eldonis la sloganon plenumi la kvinjarplanon jam en kvar jaroj, kio povis indiki, ke la planceloj almenaŭ parte estis metitaj tro malalte. Sed aliflanke ĝi povis ankaŭ esti esprimiĝo de la reganta subjektivismo. La kvinjarplano estis antaŭtempe plenumita, kvankam en en ĉiuj pozicioj, pro kio tiu eldiro restas iomete dubinda.

En la progresoj de la industrio Stalino kredis percepti jam la ekonomian bazon por la “aŭfhebo179 de la klasoj”, kiel li diris en parolado. Kompreneble tio estis senmezura troigo, sed samtempe montris, ke Stalino supozeble posedis nur tre malklarajn ideojn pri la socialaj efikoj de la industriiga procezo kaj ke li tiujn ĉi ankaŭ trotaksis. Kompreneble la industriiga procezo havis sekvojn por la klasa strukturo de la socio, sed tiuj montriĝis ne en proksimiĝo de la klasoj direkte al ilia nuliĝo, sed antaŭ ĉio en la rapida kresko de la industria laborista klaso koste de la kampularo kaj per tio nepre ankaŭ en la ŝanĝo de la interna strukturo de la laborista klaso. Kreskanta parto de la nove estiĝanta laborista klaso venis el la kampara loĝantaro kaj kunportis ankoraŭ sian kampule vilaĝan pensmanieron, kio neeviteble ankaŭ sekvigis certan malaltiĝon de la teĥnika kaj politika-ideologia nivelo de la laborista klaso entute. Tio efikis al la labor-sinteno kaj -disciplino kaj al la laborproduktivo.

Nekutimaj uzi modernajn maŝinojn kaj teĥnikan ilaron importitajn el la kapitalisma eksterlando, la novaj rapide instruitaj industrilaboristoj ofte kaŭzis paneojn pro uzeraroj. Necesis iom pli longa tempo kaj pli granda sperto por superi tiujn malfortaĵojn. Sed superfervoraj funkciuloj flaris en tio precipe “agadon de malutiluloj” kaj “sabotadon” kaj rapide elpaŝis per tiaj kulpigoj, kiuj direktis sin speciale kontraŭ la “specialistoj”, t.e. kontraŭ teĥnikistoj, inĝenieroj kaj direktoroj, kiuj estis konsiderataj ne apartenantaj al la laborista klaso. Pro tio oni ĝenerale konsideris ilin politike nefidindaj. El tio baldaŭ fariĝis vera kampanjo, kiu kondukis al tio, ke la gvida personaro de la fabrikoj estis timigita kaj pro tio agis kiom eble plej multe nur per desupraj instrukcioj. Ankaŭ tio estis unu el la faktoroj, kiuj klarigis la malaltan laborproduktivon de eĉ modernaj importitaj instalaĵoj. Per tio oni atingis per ili ofte nur trionon ĝis la duonon de la projektita kaj ebla rezulto.

Entute por la malalta laborproduktivo de la modernaj entreprenoj respondecis tuta serio de faktoroj: la mankhava teĥnika kvalifiko de la plej multaj laboristoj, la nesufiĉe densa kunlaborado de la laboristoj kun la teĥnikistoj kaj inĝenieroj, ĉar la ĝenerala sinteno al tiu tavolo estis stampita de malfido kaj de politikaj-ideologiaj rezervoj. Krome kulpis nesufiĉa labororganizado, haltoj pro manko de materialo – do faktoroj, kiuj en antaŭvidebla tempo estis forigeblaj per sistema instruado kaj laboro.

Sed politike motivita subjektivismo kondukis al alia vojo. Unue la fundamenta problemo de laborproduktivo ne estis konsiderata serioze, ĉar ĝi estis fakte ligita kun la valorleĝo, kiu ja laŭdire ne plu validis. Kvankam Stalino okaze menciis, ke la laborproduktivo devas esti altigota – tio ja estis grava postulo de Lenino –, sed decidaj disponoj en tiu direkto ne okazis, eĉ ne ĝis la fino de la Sovetunio. Due oni provis kreskigi la laborproduktivon precipe per altigo de la laborintenso, kio komenciĝis per la politike motivita enkonduko de la “Staĥanov-movado”.

La ministo Aleksej G. Staĥanov (distrikto Lugansko, Ukrainujo) la 31-an de aŭgusto 1935 en unu skipo elminis 102 tunojn da ŝtonkarbo kaj per tio superis la labornormon je 1457 elcentoj. Kompreneble tiu rekorda faro estis zorgeme preparita, por poste propagande disvastigi ĝin. Staĥanov fariĝis la iniciatinto de aktivista kaj amasa movado por kreskigi la laborrezulton.

Stalino kredis, ke la socialismo tiamaniere kapablos atingi la plej altan laborproduktivon en la mondo. Tamen la homa korpo kaj psiĥo metas objektivajn limojn. Kaj pro tio la kreskado de la laborproduktivo dependis kaj daŭre dependas unuavice de la teĥniko, de bona labororganizado, de la kvalifika nivelo de la laboristoj, de ilia motivado kaj materia interesado.

Sed la Staĥanov-movado havis ankaŭ negativajn sociajn kaj politikajn implikaĵojn. Estiĝis relative mallarĝa tavolo de aparte privilegiitaj laboristoj, kies salajro- kaj viv-kondiĉoj konsiderinde distingiĝis de la mezumo. Oni povis nomi ilin aparta formo de “laborista aristokrataro”. Estas konate, ke ankaŭ Staĥanov (1906-1977), post kiam oni faris la iaman helplaboriston idolo, ne sukcesis bone vivi kun la morala modelfunkcio trudita al li. Li fariĝis sekci-gvidanto por Socialisma Konkurado en la ministrejo pri karboindustrio kaj finiĝis kiel alkoholmalsana helpanto de desegno-inĝeniero. La Tutunian Konferencon okaze de la 40-jariĝo de la Staĥanov-movado li ne povis partopreni.

Post kiam la unua kvinjarplano (1928-1932) estis antaŭtempe plenumita, en la dua kvinjarplano eblis meti multe pli altajn celojn, sed sen plu altigi la rapidon. Stalino opiniis tiom altan kreskorapidon jam ne necesa, sed malgraŭ tio postulis postatingi la postrestintecon post la progresintaj landoj de cent jaroj en tempo de dek jaroj. Tio estis ambicia celo, kiu estis realisma nur en tre limigita senco, sed entute iluzia kaj pro tio pli demonstris la ne sufiĉajn ekonomiajn konojn de Stalino kaj lian subjektivismon.

En mallonga tempo per giganta klopodado estiĝis granda nombro da novaj fabrikoj de fer- kaj ŝtal-industrio, tute nove kreitaj estis la aŭtomobilindustrio, la traktorindustrio, la aviadilindustrio, la ĥemia industrio, alte kapabla konstruado de pezmaŝinoj kaj de kampkulturaj maŝinoj kaj serio da kromaj industribranĉoj. Tiel el la postrestinta Ruslando kun antaŭranga kampkulturo en mallonga tempo fariĝis potenca industrilando. Samtempe per tio oni ankaŭ pruvis la superecon de la socialisma planekonomio al la kapitalisma ekonomio kun ties merkata kaj konkurenca anarĥio kaj kun ĝiaj periodaj krizoj. En la kapitalismaj landoj oni estis bezoninta por tia evoluo multe pli longaj tempospacoj. La kontrasto efikis des pli forte, ke la kapitalisma sistemo en la tempo de la unua kvinjarplano travivis grandan krizon kun forte malkresko de la produktado.

Per la du kvinjarplanoj la Sovetunio akiris la modernan bazon, kiu estas nepre necesa por la konstruado de socialisma socio, tamen kun konsiderinda malfruo, kiu tute ne estis necesa, se ekzistus gvidado kiu estus orientiĝinta pli de laŭfakaj konsideroj kaj konoj ol de potencpolitikaj ambicioj, de artefarite kreitaj ideologiaj disputoj kaj de personaj abomenoj.

La grandaj faroj de la laboristoj, inĝenieroj kaj ekonomikistoj, kiuj estis plenumitaj en tiu giganta konstruado, meritas plej altan admiradon, des pli ke ili fariĝis sub malfacilaj kondiĉoj. La projektado kaj konstruado de tiom gigantaj industrikompleksoj kiel de la metalurgia bazo en la kuznecka baseno aŭ en Magnitogorsko, de la granda hidroelektriga stacio ĉe la rivero Dnjepro kaj de multaj aliaj projektoj en ĝis tiam ne konata grando metis plej altajn postulojn al planado, al organizado kaj al la gvidado.

Pro tio ne estis eksterkutime ke ripete okazis haltoj, paneoj kaj akcidentoj. Vidi la kaŭzojn de tiuj ne eviteblaj flankaj fenomenoj en tiom komplika kaj hasta konstruado plejparte en damaĝa agado de malamikaj elementoj, kio estis la linio de Stalino, por poste kondamni la laŭdiraj malutilulojn al pezaj punoj, estis kun certeco senbaza, kvankam en certa amplekso okazis ankaŭ sabotadoj.

La sennuanca taksado, ke pri ĉiuj entreprenaj paneoj kaj perdoj kulpas la gvida teĥnika personaro, kondukis al la negativa efiko, ke granda malcertiĝo estiĝis kaj la iniciatemo de la entreprenaj gvidantoj kaj inĝenieroj je memstara laboro kaj respondeco estis subfosata. Sub tiaj kondiĉoj fariĝis ĉiam pli sekura atendi decidojn kaj instrukciojn de la superuloj anstataŭ mem fari necesajn decidojn. Per tio estiĝis psiĥologio de kolektiva senrespondeco, kiu en la plua evoluo fariĝis karakteriza elemento de la sovetia pensmaniero kaj ofte esprimiĝis en la multe disvastiĝinta ironia parolturno: “Ĉio iras sian socialisman iradon”.

La transformado de la Sovetunio en potencan industrilandon estis sen ajna dubo giganta paŝo en la direkto al la socialismo, kiun oni ne povas sufiĉe alte honori, ankaŭ ĉar ĝi ege fortigis la defendkapablon de la lando. Sed la laŭfakta taksado devas ankaŭ konsideri, ke tiu progreso multrilate estis tre kontraŭeca.

Unue ne estas pretervidebla, ke la prokrastita modernigo kaj ampleksigo de la industria bazo, kiu poste estis haste urĝata, pli akrigis la kontraŭecon inter industrio kaj kampkulturo. La kampkulturo malgraŭ kaj ankaŭ pro la perforta kolektivigado kaj pro la mankanta teĥnika ekipado spertis falon, kiu klare montriĝis en la malkresko de la produktado. Tio samtempe rekte negative influis la industriigon, ĉar la pli malforta eksporto de greno limigis la importon de maŝinoj kaj de ekipaĵoj el eksterlande. Pro tio la proporcioj de la ekonomio entute estis konsiderinde tuŝitaj kaj deformitaj, kio neeviteble devis konduki al perdoj.

Krome ene de la industrio la proporcioj inter la sekcio 1 (produktado de produktadrimedoj) kaj la sekcio 2 (produktado de konsumaĵoj) estis malekvilibra, kio montriĝis ĉefe en la fakto, ke oni disvolvis precipe la pezindustrion, dum la malpez-industrio postrestis. La malforta propono je konsumaĵoj kondukis ne nur al la situacio, ke la malalta vivnivelo de la loĝantaro estis dum longa tempo konservata, sed ke krome la financaj rimedoj, kiuj povintus veni el pli alta vendado de varoj el la konsumsfero, mankis por plua akumulado.

Certe la pezindustrio por kelka tempo devis kreski antaŭrange en alta tempo, ĉar ĝi konsistigis la bazon por la industria disvolvado entute. Sed Stalino faris el la portempe necesa antaŭranga kreskado de la sekcio 1 dogmon de la politika ekonomio de la socialismo. La koncentriĝo al la kresko de la produktado de karbo, nafto, ŝtalo, pezindustrio kaj maŝinkonstruado kaj la rezigno pri respektiva produktado de konsumaĵoj kun la necesa diversigo de la produktado kondukis al tio, ke la ekonomia reproduktadprocezo deformiĝis, ĉar granda parto de la industrio produktadis nur por la industrio, sed ne por la bezonoj de la loĝantaro. Konstanta manko de varoj ĉe samtempa monpluso estis la sekvo. Tiel ne eblis malgrandigi la postrestintecon de la Sovetunio kompare kun la kapitalismaj landoj, sed male, ĝi devis eĉ kreski.

Grava faktoro, kiu malgrandigis la ekonomian kaj socian efiko gradon de la gigantaj atingoj ĉe la industriigo, estis la malpli granda laborproduktivo kompare kun la internacia nivelo. Dum la industriigo estiĝis malintensa ekonomia evoluo, la kreso de la produktado en la Sovetunio dum longa tempo estis mezurata laŭ la nombroj de la malneta produktado, dum tiaj ekonomiaj nombroj kiel estiĝo kostoj, reproduktado, laborproduktivo kaj vendo prezo ludis subordigitan rolon en la ekonomia kalkulraporta do. Sur tiu teoria bazo mankis eĉ la instrumentoj por kalkuli la realan distancon de la socialisma ekonomio disde la kapitalisma.

La laborproduktivo, kiel konate, estas laŭ Markso la decida kriterio de pli alta produktadmaniero, kion Lenino eksplicite rilatigis ankaŭ al la socialismo. Tiom longe, kiom la socialismo ne kapablis atingi kaj superi la laborproduktivon de la evoluintaj kapitalismaj landoj, tiom longe li ĝi efektive ankaŭ ne kapablis plenumi ĉiujn postulojn de socialisma socio kaj praktike pruvi sian superecon super la kapitalismo en la decida sfero de la ekonomio. Sed tiu ĉi decida demando en la politiko de Stalino kaj ĉe liaj pensadoj ludis subordigitan rolon kaj aperis ĉe li plejparte nur en agitadaj kuntekstoj.

Por superi la ekonomian postrestintecon de la socialismo kompare kun la kapitalismo, la transiro de la malintensa ekonomia disvolvado al intensa etenditaj produktado kaj reproduktado estis necesa. Sed por tio la supercentralizita plan- kaj gvid-sistemo de la ekonomio kun giganta nombro da identigaj numeroj kaj kun la centra distribuado de ĉiuj resursoj estis malmulte taŭga. Krome la konstanta komparado kun la mondmerkato kaj la aktiva partopreno en la internacia ekonomia labordivido necesis por povi teni la paŝon kun la internaciaj evolutendencoj sen devi produkti la kompletan modernan produktogamon en la propra lando. Sed la aktiva partopreno en la mondmerkato necesis ankaŭ por ricevi objektivan mezurilon por pritaksi la atingitan ekonomian kapablon de la lando, kion Trocko jam en 1925 tute prave kaj insiste indikis.180

La sukcesoj ĉe la disvolvado de grandparte aŭtarcia ekonomio povis facile konduki al trotakso de la propraj atingoj, des pli ke ili estis konstante prezentataj troigite kaj ke la realaj problemoj estis prisilentataj. Tio estigis malĝustan bildon pri la objektivaj rilatoj en la ekonomia konkurado de la sociaj sistemoj kaj neeviteble kondukis al pliaj mistaksoj kaj al metado de malĝustaj celoj.

Tiel ankoraŭ tempe de Ĥruŝĉovo regis la opinio, ke la Sovetunio ekonomie postatingos kaj preterpasos Usonon nur per pli granda produktado de karbo, nafto, gaso kaj ŝtalo, kvankam la graveco de la absoluta kvanto de tiuj produktoj de la krudmateriala industrio en la epoko de la scienca-teĥnika revolucio estis jam duaranga. Aŭtomatizado, robota teĥniko, elektroniko, mikroelektroniko, informadaj teĥnologioj kaj tiaj fakoj – la 3-a industria revolucio – jam baldaŭ zorgis por salta kresko de la laborproduktivo.

Ĉe la taksado de la sukcesoj kaj progresoj de la industriigo de la Sovetunio bedaŭrinde ekzistas ankaŭ granda nigra makulo, kiun oni ne rajtas prisilenti. Ne malmultaj el la grandaj industriprojektoj estiĝis kun amasa partopreno de trudlaboristoj. Ili estis viktimoj de la kolektivigado kaj poste de la precipe post 1935 komenciĝantaj arbitraj reprezalioj kontraŭ ĉiaj opoziciaj fortoj en la KPSU kaj de la sovetsocio. Ankaŭ tio estas esprimo de la tre kontraŭeca disvolvovojo de la soveta socio.


 

4. Karaktero kaj kontraŭdiroj de la politika sistemo

a) La ideoj de Lenino pri la ŝtato de la diktatoreco de la proletaro

Fundamenta antaŭkondiĉo de la socialismo estas, kiel konate, la politika potenco de la laborista klaso en la formo de la socialisma ŝtato, kaj laŭ tio ĝi estas ankaŭ decida kriterio por pritaksi la socialisman karakteron de socio. Tiom longe, kiom la politika potenco daŭre restas en la manoj de la kapitalista klaso, kiu posedas la produktadrimedojn, tiom longe ne eblas nomi la okazaĵojn transiro al socialisma socio, tute sendepende de la demando, kiom perfekte la burĝa demokratio funkcias.

Kiu asertas, ke tiu politika demokratio bezonas jam nur socialan kompletigon por atingi la socialismon, tiu ĵetas polvon en la okulojn de la laborantaj amasoj, por ke ili ne ekkonu la realon. Pro tio la demando, kia estu la politika superstrukturo kaj speciale la ŝtato por ebligi la transiron al la socialismo kaj starigi la socialisman socion, estas decide grava.

En la Oktobra Revolucio la politika potenco estis konkerita de la sovetoj gvidataj de la bolŝevistoj. La faligo de la burĝa registaro de la februara reĝimo signifis la transiron de la politika potenco al la laborista klaso, kiun ĝi devis praktiki en kontraŭeca alianco kun la kampularo. La nova ŝtato laŭ sia klasa karaktero estis la politika potenco de la laborista klaso, pro kio ĝi estis nomata diktatoreco de la proletaro. Ĝi troviĝis sub la rekta gvidado de la Komunista Partio, kiu komprenis sin kiel la gvida forto de la laborista klaso.

La Socialrevolucia Partio vidis sin kiel la politika reprezentaĵo de la kampularo, sed kune portis la burĝan februar-registaron kaj eĉ malebligis la kamparan reformon kaj fendiĝis. Ĝia revolucia alo formiĝis al memstara partio kaj kiel Maldekstraj Socialrevoluciuloj partoprenis en la sovet-registaro.

La sovet-registaro do estis nun koalicio el la partioj de la laborista klaso kaj de la kampularo, kio ĉe la socia strukturo de la loĝantaro ja estis ankaŭ normala. Ekzistado kaj kunlaborado de tia politika reprezentado de la kampularo en la registaro estus tute ebla kaj avantaĝa ne nur en la transira periodo de la NEP, sed ankaŭ poste en la socialisma socio.

Sed la Maldekstraj Socialrevoluciuloj poste forlasis la registaron, ĉar ili principe ne konsentis kun la decido de la Brest-Litovska pac-traktato de 1919 kaj eĉ transiris al individua teroro por saboti ĝin. Tiel la sovet-registaro, kvankam nevole, fariĝis unupartia registaro.

Malfacilas pritaksi, ĉu poste ne eblis organizi politikan partion de la kampularo, kiu, alianca kun la KPSU, esprimus la interesojn de la kampularo. Tio verŝajne estus helpa al la evoluo de la sovet-socio.

Sed kun la starigo de socialisma ŝtatpotenco estis ligitaj multaj ne klarigitaj detalproblemoj, al kiuj en la teorio de la marksismo ankoraŭ ne povis ekzisti sufiĉaj respondoj, ĉar por tio ekzistis neniaj spertoj kaj pro tio ankaŭ nenia empiria materialo. Fundamentaj ekkonoj kaj indikoj de Markso kaj Engelso baziĝis sur analizo kaj ĝeneraligo de multaj burĝaj revolucioj en Eŭropo kaj de la Pariza Komunumo de 1871. En teoria vidpunkto ili koncentriĝis al la grava kompreno, ke la klasbatalo de la proletaro en lasta konsekvenco devas konduki per la politika revolucio al forigo de la burĝa ŝtato, al “disrompo” de tiu ŝtatmaŝinaro, kiu konsistigas la “diktatorecon de la burĝaro”, al la “diktatoreco de la proletaro”.

Tiu nova ŝtatpotenco estas, laŭ tio, ankoraŭ bezonata tiom longe, kiom klasoj en la socio ekzistas, por subpremi la rezistadon de la faligita burĝaro, sed poste antaŭ ĉio kiel la decida instrumento por gvidi kaj plenumi la transformadon de la burĝa socio en socialisman. Nur en la pli alta evolufazo de la nova socia formacio, en la komunismo, kiam la klasaj diferencoj kaj per tio ankaŭ la klasoj mem estos forigitaj, la sociaj kondiĉoj kaj procezoj perdos sian politikan karakteron, tiel ke ankaŭ la ŝtato perdos sian funkcion kaj “formortos”. Engelso kompletigis tion poste per la tezo, ke la “demokratia respubliko” tre verŝajne estos la ŝtatformo de la diktatoreco de la proletaro.

Pri praktikaj spertoj Markso indikis la ekzemplon de la Pariza Komunumo de 1871, en kiu li jam ekkonis formon de la diktatoreco de la proletaro kaj konsideris ĝian labormanieron kelkrilate kiel modelon de la estonta socialisma ŝtato. Pro tio estis tute natura, ke Lenino ĵus antaŭ la Oktobra Revolucio intense okupiĝis pri tiu ĉi problemaro. En sia libro “Ŝtato kaj revolucio” (verkita en Aŭgusto kaj Septembro de 1917)181 li provis esplori kaj klarigi teoriajn kaj praktikajn demandojn de nova proletara ŝtatpotenco. Ĉe tio li unue trafis sur forta baro, ĉar ĝuste la ŝtata koncepto de la marksismo estis de la socialdemokrataj teoriuloj de la Dua Internacio ne nur malmulte atentata, sed ankaŭ multrilate platigita kaj deformita. Pro tio li vidis sin devigata unue tre precize prezenti la realajn opiniojn de Markso kaj Engelso pri tiu grava demando kaj ĉe tio forigi la multajn falsaĵojn kaj deformaĵojn.

Deirante de tiu bazo Lenino provis krome pripensi – antaŭ ĉio ankaŭ konsiderante la rusan revolucion de 1905 kaj de la februara revolucio de 1917 –, kiel la daŭrigado de la burĝa-demokratia revolucio al la konkero de la politika potenco fare de la laborista klaso povas okazi. La ĉefaj demandoj ĉe tio estis, sur kiu vojo eblas forigi,, faligi, “disrompi” la burĝan ŝtaton por krei novan proletaran ŝtaton, kaj en kia formo tiu estu praktike realigota.

Lenino deiris de la ideo, ke en la rusa revolucio la formo de diktatoreco de la proletaro jam sponte estiĝis en la sovetoj de la laboristoj, soldatoj kaj kampuloj. Tie la revoluciaj spertoj jam transiris tiujn de la Pariza Komunumo, ĉar tiuj ĉi sovetoj en la burĝa-demokratia februar-revolucio tuj fariĝis politikaj potenc-organoj de la laboruloj. Ili povintus jam en tiu etapo de la revolucio paŝi en la lokon de la faligita cara registaro kaj transpreni la ŝtatpotencon por realigi la plej gravajn postulojn de la burĝa demokratio, dum la hezitemaj reprezentantoj de la burĝaj partioj ankoraŭ provis konsistigi sian “Komitaton por restarigi la publikan ordon”. Sed ĉar la petrograda soveto unue troviĝis sub la gvido de la menŝevistoj kaj socialrevoluciuloj – la bolŝevistoj tiam estis ankoraŭ en la malplimulto –, ĝi libervole transdonis la potencon al la tiam starigita burĝa Provizora Registaro gvidata de la kadetoj kaj limigis sin, en ia “duobla regado”, transpreni nur “kontroladon de la registaro”, ĉar speciale la menŝevistoj defendis la dogman opinion, ke en la burĝa revolucio la burĝaro devas transpreni la potencon.

Sed sendepende de tiu fakto Lenino estis firme konvinkita, ke la sovetoj post la konkero de la politika potenco fare de la laborista klaso estos la formo de la nova ŝtatpotenco, de la diktatoreco de la proletaro. Pro tio necesas, laŭ li, akiri plimulton en la sovetoj kaj poste realigi la sloganon “Ĉian povon al la sovetoj!”.

Aliflanke la postulo transdoni la potencon al soveto, kiu tute ne volas ĝin kaj rifuzas transpreni la respondecon, estis evidente tiom sensenca kaj senutila, ke ĝi estis nur manovro por deturni la atenton. Sed post kiam la bolŝevistoj ĉe la elektoj por la soveto en Petrogrado konkeris la plimulton kaj kun Trocko disponigis la prezidanton, nun la menŝevistoj kaj socialrevoluciuloj postulis krei registaron el ĉiuj “sovet-partioj”, do ankaŭ el la menŝevistoj kaj socialrevoluciuloj, kiuj daŭre konsistigis la burĝan registaron.

Lenino rifuzis tiun postulon nomante ĝin trompa manovro, des pli ke tiuj partioj jam ne havis plimulton en la soveto: “Sed la slogano «Ĉian potencon al la sovetoj» estas tre ofte, se ne en la plej multaj kazoj, malĝuste komprenata, nome en la senco de «registaro el la partioj de la soveta plimulto», kaj pri tiu fundamente erara opinio ni okupiĝu pli detale. «Registaro el la partioj de la sovet-plimulto» signifas, ke en la registaro okazas ŝanĝo de personoj, sed ke la tuta malnova aparato de la regpotenco restas netuŝite konservita, aparato, kiu estas ĝisoste burokrata, ĝisoste maldemokratia kaj nekapabla fari seriozajn reformojn, reformojn kiuj estas eĉ entenataj en la programoj de la socialrevoluciuloj kaj menŝevistoj.”182

Laŭ tiuj ideoj, tiel Lenino plu, la “potenco de la sovetoj” fariĝus nur alia formo de la burĝa registaro, ĝi neniom ŝanĝis la politikajn potencrilatojn, ĉar ambaŭ, la menŝevistoj same kiel la socialrevoluciuloj, estis tute decide kontraŭ la plua progreso de la revolucio direkte al la socialismo. Pro tio Lenino skribis plu: “«La potenco al la sovetoj», tio signifas la radikalan transformadon de la tuta malnova ŝtataparato, de tiu burokrata aparato, kiu malhelpas ĉion demokratian, tio signifas forigi tiun aparaton kaj anstataŭigi ĝin per nova, per aparato de la popolo, t.e. per la vere demokratia aparato de la sovetoj, t.e. de la organizita kaj armita plimulto de la popolo, de la laboristoj, soldatoj kaj kampuloj, tio signifas doni al la plimulto de la popolo iniciaton kaj memstarecon, ne nur ĉe la elektado de la delegitoj, sed ankaŭ ĉe la administrado de la ŝtato, ĉe la plenumado de la reformoj kaj transformadoj.”183

Ĉe la pluaj cerbumadoj pri la organizado, la funkcioj kaj la labormaniero de la diktatoreco de la proletaro Lenino bazis sin sur la eldiroj de Markso pri la spertoj de la Pariza Komunumo. Ĉe tio li amplekse klarigis serion da fundamentaj demandoj de la rilato de la socialisma revolucio al la ŝtato kaj krome donis orientadajn indikojn por la praktika formado de la ŝtato de la diktatoreco de la proletaro en Ruslando. Tio koncernis problemojn kiajn la rilaton de diktatoreco kaj demokratio, la neceson de la proletara ŝtato same en la transira periodo al la socialismo kiel ankaŭ en la sekva periodo de konstruado de la socialisma socio, krome la kondiĉojn por la posta “formortado” de la ŝtato en la komunista socio.

Koncerne la econ, strukturon kaj labormanieron de la nova ŝtatpotenco ekzistis tuta serio da pensaĵoj kaj indikoj, kiuj poste parte montriĝis utilaj, sed parte ankaŭ neplenumeblaj. La deirpunkto de Lenino estis: “La proletaro bezonas la ŝtatpotencon, centralizitan organizaĵon de la potenco same por subpremi la rezistadon de la ekspluatistoj kiel ankaŭ por la gvidado de la giganta amaso de la loĝantaro, de la kampularo, de la etburĝaro, de la duonproletoj, por «ekfunkciigi» la socialisman ekonomion.”184 La akcento troviĝis decide sur la dua aspekto, ĉar la subpremado de la rezistado de la ekonomie kaj politike senpotencigita burĝaro en la sama mezuro malfortiĝas, kiom la socialisma ŝtatpotenco firmiĝadas kaj la nova socio en sia konstruado progresas. Kvankam tio ne okazos sen subpremo kaj limigo de la demokratio por tiu malplimulto, tio estas provizora stato, kiu por la granda amaso de la laboranta loĝantaro de laboristoj kaj kampuloj signifas samtempe grandegan etendiĝon de la demokratio. Ĉar nun ili ricevas, tiel Lenino, por la unua fojo al eblecon, en la sovetoj kaj ankaŭ en aliaj formoj aktive partopreni en la formado de la ŝtata politiko.

La forigo de la burĝa ŝtatmaŝino signifas antaŭ ĉio la forigon de la burokrata regado de oficistoj, kiu kondutis al la popolo kiel superularo, kaj ilian anstataŭigon per elektitaj reprezentantoj de la laboruloj, kiuj krome revokeblas. Lenino vidis tion kiel gravan demokratian karakter-trajton de la socialisma ŝtato: “La ne limigita elekteblo kaj la ĉiumomenta eksigo senescepte de ĉiuj taskitaj personoj, la malaltigo de iliaj salajroj al la kutima «laborista salajro», tiuj ĉi simplaj kaj «memkompreneblaj» demokratiaj disponoj, ĉe kiuj la interesoj de la laboristoj komplete kongruas kun tiuj de la kampuloj, samtempe servas kiel ponto, kiu kondukas de la kapitalismo al la socialismo. Tiuj ĉi disponoj koncernas la ŝtatan, pure politikan transformadon de la socio, sed ili ricevas sian plenan sencon kaj signifon kompreneble nur en la kunteksto kun la realigata aŭ preparata «senproprietigo de la eksproprietigantoj», t.e. kun la transiro de la kapitalisma privata proprieto je la produktadrimedoj en socian proprieton.”185

Sed Lenino ne iluziis, ke la nova ŝtato povas tuj rezigni pri ĉiuj oficistoj, ĉar la elektitaj popol-reprezentantoj, por transpreni oficojn, unue devis esti alkondukitaj al la laboro, kiun ili ne kutimis. “Neniigo de la funkciularo, per unu frapo, ĉie, senreste, tute ne eblas. Tio estus utopio. Sed unufrape disrompi la malnovan oficistan maŝinon kaj tuj komenci konstrui novan, kiu iom post iom superfluigas kaj nuligas ĉian oficistecon – tio ne estas utopio, tion instruas la sperto de la Komunumo, tio estas la rekta, plej proksima tasko de la revolucia proletaro.”186

Lenino estis konvinkita, ke ne nur la plimulto de la laboruloj, sed perspektive ankaŭ ĉiuj laboristoj kaj kampuloj povos partopreni en la gvidado kaj mastrumado de la ŝtataj aferoj. Li vidis gravajn antaŭkondiĉojn estiĝi jam en la kapitalisma socio. “La evoluo de la kapitalismo siavice kreas la antaŭkondiĉojn por tio, ke vere «ĉiuj» povos partopreni en la gvidado de la ŝtato. Al tiuj antaŭkondiĉoj apartenas la ĝenerala lerneja klereco, kiu en la plej progresintaj kapitalismaj landoj jam estas enkondukita, krome la «klerigado kaj disciplinado de milionoj da laboristoj per la ampleksa, komplika, sociigita aparato de poŝto, de fervojoj, de la grandentreprenoj, de la pogranda komerco, de la banksistemo ktp ktp.”187

En tiu ĉi kunteksto grava demando estas, kiel Lenino komprenis la funkciojn de gvidado de la socialisma ŝtato kaj de la socialisma ekonomio kaj ankaŭ de la mastrumado de ĉiuj sociaj aferoj. Li ripete esprimis sin pri tio en senco, kiu supozigas, ke li havis pri tio tamen sufiĉe simplan ideon. Tio esprimiĝas ekz-e en la sekvaj linioj: “Ĉiuj civitanoj fariĝas oficistoj kaj laboristoj de unu ŝtata «sindikato», kiu ampleksas la tutan popolon. Temas nur pri tio, ke ili ĉiuj laboru same, ĝuste plenumu la mezuron de la laboro kaj same ricevu salajron. La librotenado kaj kontrolado pri tio per la kapitalismo estas ĝisekstreme simpligita, transformita en eksterordinare simplajn operaciojn, kiujn plenumi ĉiu kapabla legi kaj skribi povas plenumi, li bezonas nur superrigardi kaj noti, sufiĉas ke li regu la kvar bazajn kalkulspecojn kaj kapablas fari respektivajn kvitancojn.”188

Sendepende de la fakto, ke en Ruslando tempe de la revolucio ankoraŭ proksimume 80 elcentoj de la loĝantaro estis analfabetoj, la planado kaj gvidado nek de la ekonomio nek de la socio redukteblas al nuraj kalkulado, kontrolado kaj librotenado. Tiu opinio estis tiutempe en la socialisma literaturo sufiĉe disvastiĝinta, ankaŭ en la tiamaj laboraĵoj de Buĥarin ĝi troveblas. Sed Lenino verŝajne opiniis, ke tiuj funkcioj de la ŝtato kun la plua evoluo de la socialisma socio ĉiam pli simpligeblos, tiel ke estiĝos ordo, “en kiu la ĉiam pli simpliĝantaj funkcioj de superrigardo kaj financraportado, praktikataj laŭvice de unu post la alia, poste fariĝos kutimo kaj fine ili foriĝas kiel apartaj funkcioj de aparta tavolo de homoj.”189

En piednoto pri tiu teksto Lenino pli detale klarigas, kiel li imagas tiun evoluon: “Se la ŝtato en la esenca parto de siaj funkcioj estas reduktata al tia financraportado kaj kontrolado fare de la laboristoj mem, tiam ĝi ĉesas esti «politika ŝtato», tiam «la publikaj funkcioj transformiĝas el politikaj en simplajn mastrumajn funkciojn»”.190

Kiel la praktikaj spertoj poste montris, tiuj pli abstraktaj ideoj de Lenino estis ja tre simpligaj kaj sufiĉe malproksimaj de la socia realo. Ĉar ili pruviĝis praktike ne realigeblaj, ili poste ankaŭ ne plu ludis ian rolon.

Krome Lenino ankaŭ tuŝis la demandon de la parlamentismo, kiu estas dense ligita kun la burĝa demokratio. La parlamentismo ludis en la burĝa politiko multspecan rolon, ĉe kio la publikaj paroladaj dueloj de la diversaj partioj ja povas posedi certan informvaloron, sed ofte reduktiĝas nur al sia amuza valoro, kiam temas pri bonaj retoroj. Sed antaŭ ĉio ili servas al vualado de la realaj intencoj de la registaro aŭ havas la taskon antaŭzorge prepari la popolon por malagrablaj decidoj.

Lenino lasis ĉion ĉi flanke kaj koncentriĝis al la esenca klasa funkcio de la burĝa parlamentismo, per tio ke li sufiĉe draste formulis: “Decidi unufoje en pluraj jaroj, kiu membro de la reganta klaso surtretu kaj distretu la popolon en la parlamento – jen la reala esenco de la burĝa parlamentismo, ne nur en la parlamentaj-konstituciaj monarĥioj, sed ankaŭ en la plej demokratiaj respublikoj.”191 Do, li klare distingis inter la parlamento kutima en la burĝa ŝtato kaj novtipa «reprezentado”.

La burĝa parlamenta sistemo estas ligita kun la ekzisto de tavolo de tiel nomataj profesiaj politikistoj, kiuj estas alte pagataj kaj laŭdire respondecas sole al “sia konscienco” – kaj ne al siaj elektintoj –, sed lastanalize estas bezonataj nur kiel voĉdon-brutaro por la decidoj de la respektivaj partioj, ĉar plej ofte la frakcia devigo decidas pri ilia voĉo – kaj ilia konscienco. La veraj decidoj ĉiukaze fariĝas ne en la parlamento, ili estas intertraktataj kaj decidataj sur plej alta nivelo de la potenco – plej ofte en koaliciaj interparoladoj de la ĉefoj de la regantaj partioj; la deputitoj estas poste “konvinkataj”, ke ili unuece voĉdonu por la respektiva decido. La “konscienca libereco” tiam ofte estas per tiel nomataj prov-voĉdonoj en la frakcioj tiom longe prilaborata kaj trejnata, ĝis kiam la plimulto de la voĉoj en la parlamento estas certigita.

Tiu ĉi burĝa parlamentismo havas precipe la taskon ŝajnigi la impreson, ke la popolo kiel suvereno helpe de siaj “reprezentantoj” faras la decidojn; pro tio ĝi estas tre utila formo praktiki la ekonomian kaj politikan regadon de la kapitalo en “demokratia” maniero. Ke tia parlamentismo ne akordigeblas kun socialisma demokratio, tio devus esti klara, sed kio anstataŭu ĝin? Al tiu demando Lenino diris, ke ja ekzistos reprezentadaj entoj, t.e. do elektitaj organoj, kiuj devus havi la kompetenton, interkonsente kun la volo de la elektantoj, publike diskuti pri la ontaj decidoj kaj decidi, sen fari el tio alte pagatan ekskluzivan profesion.

La ŝtato estas dense ligita kun la juro – ĝi bezonas konstitucion kaj leĝaron, kiu normigas kaj reguligas la plej gravajn rilatojn de la civitanoj kongrue kun la fundamentaj interesoj de la regantaj klasoj. Pro tio neeviteble estiĝas ankaŭ la demando, kio fariĝu la burĝa juro, kiam la burĝa ŝtato estas anstataŭigata de la socialisma ŝtato?

La juro estas institucio nedisigeble ligita kun la ŝtata potenco, ĉar la validaj leĝoj kaj la decidoj de la leĝdona potenco, kiuj baziĝas sur ili, estas realigotaj kaj plenumotaj de la plenumaj organoj kaj se necese ankaŭ trudotaj per la devigaj rimedoj de la ŝtato. Iom pli grandaj malobeoj estas punataj de tribunaloj per punoj, kiuj pote en punejoj de la ŝtatoj plenumendas.

Ĉu tio do signifas, ke la burĝa juro kun la forigo de la burĝa ŝtato ankaŭ forigendas? Tiu demando estas komplika, ĉar la burĝaj juraj normoj kaj leĝoj spegulas kaj certigas unuavice la burĝan privatan proprieton je produktadrimedoj, kaj en tio la juro estas instrumento de la regado de la posedantaj klasoj.

Sed ĝi ne limiĝas al tio, ĉar samtempe ĝi entenas ankaŭ iom grandan nombron da reguloj kaj normoj estiĝintaj dum longa tempo de la socia vivo, normigas kaj reguligas gravajn homajn interrilatojn, kondut-manierojn kaj -formojn, kiuj gravas por la kunvivado de homoj en ĉiu civilizita socio. Multaj el ili devenas eĉ el la antikva roma juro kaj eniris la plej multajn leĝarojn de burĝaj ŝtatoj.

Lenino certe celis tiun ĉi gravan distingon, kiam li skribis: “Do en la unua fazo de la komunisma socio (kiu kutime estas nomata socialismo) la «burĝa juro» ne estas komplete forigata, sed nur parte, nur konforme al la jam atingita ekonomia transformado, t.e. nur rilate al la produktadrimedoj. La «burĝa juro» vidas en ili la privatan proprieton de unuopaj individuoj. La socialismo faras ilin komuna proprieto. En tio – kaj nur en tio – la burĝa juro nuliĝas. Sed ĝi restas valida en alia parto, ĝi restas kiel reguliganto (ordiganto) ĉe la distribuado de la produktoj kaj de la laboro inter la membroj de la socio.”192

Se ni deiras de tiuj eldiroj, tiam Lenino evidente opiniis, ke la socialisma socio havos juran sistemon kiu devas forigi la decidan parton de la burĝa leĝaro, kiu okupiĝas pri la proprieto je la produktadrimedoj, sed kiu ja povas transpreni la ceterajn partojn. Tio kongruas kun la rimarkoj, kiujn Markso faris pri tiu problemo en la “Kritiko de la Gotaa Programo”193, en kiu la atentigis, ke ĉia juro devas preni kaj trakti la homojn kiel egalulojn, eĉ kiam ili denature estas malegalaj. Esenca atingo de la burĝa juro konsistas ĝuste en tio, ke ĝi starigis tiun juran egalecon, kiu en la pli fruaj klasaj socioj ne ekzistis. Tamen tiu jura egaleco estas formala – ĝi validas nur kiel egaleco antaŭ la leĝo – kaj pro tio ĝi ne tuŝas la faktan socian malegalecon de la homoj en la klasa socio. Sed koncerne la juran egalecon, pli alta ŝtupo ne eblas, kaj en tio kaj tiom la burĝa juro multrilate povas resti valida ankaŭ en la socialismo. Sed la socialismo jam transiras ĝin en tio, ke ĝi pli kaj pli kompletigas kaj perfektigas la formalan egalecon per paŝoj al sociala egaleco.

Sed la praktikaj bezonoj kaj spertoj de la jurisdikcio en la socialismo poste montris, ke estas oportuna simpligi la plej ofte tre komplikan kaj ne superrigardeblan restantan burĝan juron kaj reformuli ĝin laŭ la bezonoj de la socialisma socio. Tiel estiĝis “socialisma jursistemo”, en kiu partoj de la burĝa juro de ĝenerala graveco per sia ligiĝo kun novaj socialismaj reguloj kaj normoj estis kvazaŭ “aŭfhebitaj”, do en la dialektika senco pli alten disvolvitaj. Tio montriĝis senchava ankaŭ pro la longa daŭro de la socialismo kiel socia sistemo.

La socia stato, en kiu ĉiuj klasaj diferencoj kaj la klasoj mem estos nuligitaj, atingeblas nur en longa historia procezo de ne determinita daŭro en la komunisma socio, en kiu tiam ankaŭ la kompleta socia egaleco estos realigita. Sed tiam ankaŭ la juro kune kun la ŝtato superfluiĝos, ĉar jam neniaj rilatoj de la homoj posedos politikan karakteron, neniaj regadrilatoj plu ekzistos, sed la homoj reguligos siajn komunajn aferojn en asocio de samrajtaj individuoj jam en formoj de memmastrumado. La normoj kaj reguloj de la civilizita interrilato de samrajtaj homoj tiam en la pensado kaj konduto estos jam tiom firmigitaj, ke ili estos konsiderata kiel memkompreneblaj kaj ilia obeado estos certigata de la forto de la publika opinio.

Proksimume tiaj estis tiutempe la teoriaj ideoj ne nur de Lenino pri ŝtato kaj juro.

b) La reala evoluo de la sovetŝtato

La prezentado de la opinioj, kiujn Lenino en Septembro de 1917 mallonge antaŭ la Oktobra Revolucio skribis, ebligos al ni kompari, ĉu kaj kiom la reala evoluo de la sovetŝtato kongruis kun liaj prognozoj – aŭ deviis de ili.

Kio iom konas la historion de la Sovetunio, scias, ke tiu evoluo multrilate okazis alie ol Lenino antaŭ la revolucio pensis kaj planis. Tio komenciĝis jam dum lia vivtempo, kaj poste sub la regado de Stalin alprenis pli granajn dimensiojn.

Lenin tute konsciis pri tiu misproporcio, kaj li ĉiam denove per kritiko kaj proponoj provis agi kontraŭ ĝi, sed entute kun malgranda sukceso. Tio jam indikas, ke la problemo ĉi tie estis malpli la bonaj intencoj kaj bona volo, sed la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj estiĝintaj post la revolucio kaj eĉ pli post la interna milito en Ruslando. La potenco de la fakta situacio montriĝis pli forta ol ĉia teorio.

La unua faktoro sendube estis la kultura postrestinteco, kiu montriĝis ne nur en tio, ke kvar el kvin sovet-civitanoj estis analfabetoj, sed – sekve al la longa regado de aŭtokrata despoteco – apenaŭ ekzistis demokratiaj kutimoj kaj tradicioj. Regis antaŭ ĉio en la kamparo obeemo al superuloj kaj subordiĝo sub tiu aŭtoritato. Lenino ĉiam denove parolis pri tio kaj plurfoje resumis la gravecon de tiu faktoro en la frazo, ke envere ĉiuj esencaj taskoj de la socialisma konstruado devus koncentriĝi al alpropriĝo de la kulturo. Pro tio li decide turnis sin kontraŭ ĉiaj provoj, kvazaŭ sur la grundo de tiu tradiciita senkultureco krei “proletan kulturon”. Li sarkasme opiniis, ke oni jam multon atingus, se oni unue alproprigus al si la trezorojn de la “burĝa kulturo”. Dum la 8-a kongreso de la KPR li parolis detale pri tio, ke maleblas konstrui la socialismon sen respekti kaj uzi la gravajn atingojn de la burĝaj kulturo, scienco kaj teĥniko. “Sen la heredaĵo de la kapitalisma kulturo ni ne povas konstrui la socialismon”194, li sufiĉe kategorie deklaris.

La dua faktoro estis la fakto, ke la soveta lando rezistis en longa, komplika, sanga kaj detrua interna milito, en kiu komenciĝis evoluo, kiu kondukis al hierarĥia centralizo de ĉiaj potencaj kaj decidaj rajtoj kaj ankaŭ al forta armeigo de la tuta socia vivo. Ĉe tio okazis kunigo kaj fakta unuigo de la plej supera partipinto de la Komunista Partio kun la pinto de la sovet-registaro, kio ŝajnis esti neevitebla ne nur pro laŭfaktaj konsideroj, sed ankaŭ pro personaj: La rondo de la gvidaj personoj estis relative malgranda.

La politika buroo de la KPR fariĝis ne nur la plej supra decid-instanco de la partio, sed ankaŭ de la ŝtato kaj de la tuta socio. En tiu «superregistaro» ĉiuj fadenoj kuniĝis. Tiu ĉi diktatora centra potenco, naskita el la urĝa situacio, pruviĝis kiel la decida naskodifekto de la politika sistemo de la stalineca socialismo. Ĝi estis kvazaŭ «genetika difekto», kiun kiu ĉiuj esencaj deformaĵoj kaj deviadoj, kiuj poste aperis, estis kaŭze ligitaj. Tiu ĉi politika konstruaĵo poste de la stalina gvidado estis levita al dogma principo, kiu restis senŝanĝe valida dum la tuta historio de la Sovetunio, kvankam ĝi estis neniam serioze pridemandita aŭ teorie pravigita.

La demando de la interrilato de partio kaj ŝtato en la Pariza Komunumo, kiel konate, ludis nenian rolon, ĉar la komunumanoj ja estis proletaj revoluciuloj, sed ankoraŭ ne organizitaj en socialisma partio, kiu kiel politika organizaĵo de la laborista klaso nur poste elformiĝis en ĉiuj kapitalismaj landoj. Inter la komunumanoj ja ekzistis adeptoj de la marksisma tendenco, sed ili estis la malplimulto. Sed tio neniel malebligis nek malhelpis ilian unuaniman kunefikadon en la intereso de la laboranta popolo de la urbo Parizo.

Pro tio Lenino ankaŭ ne vidis kialon tuŝi tiun demandon en “Ŝtato kaj revolucio”. Sed kiam ĝi fariĝis akuta post la Oktobra Revolucio, ne ekzistis klaraj ideoj pri tio. La praktiko, kiu tiam elformiĝis, kiu koncentris la tutan ŝtatan potencon en la politika buroo de la Komunista Partio, estis do pragmata decido sen teoria bazo.

Post la fino de la interna milito kaj post la unuaj spertoj de la socialisma konstruado Lenino konsciiĝis pri la fundamenta eraro de tiu konstruaĵo. Pro tio li proponis fari klaran dislimadon de la taskoj kaj kompetentoj de la partio kaj de la sovetoj, de la parti-gvidantaro kaj de la registaro. Dum la preparo de la 11-a kongreso de la KPR printempe de 1922 li fiksis en la koncepto por la raporto: “Fine la funkcioj de la partio [kaj de la CK] kaj de la sovetpotenco devas esti multe pli precize dislimotaj; la respondeco kaj memstareco de la sovet-funkciuloj kaj de la sovet-institucioj estas altigendaj kaj al la partio estas lasenda la ĉioma gvidado de la laboro de ĉiuj ŝtataj organoj, sen la aktuale tro ofta malregula kaj ofte etanima enmiksiĝo.”195 Kaj dum la kongreso Lenino diris: “Ĉe ni elformiĝis malĝusta rilato inter la partio kaj la sovet-institucioj, kaj pri tio ĉe ni regas kompleta unuanimeco.”196

La 11-a partikongreso estis la lasta, en kiu Lenino povis partopreni, poste li pri sia grava malsaniĝo devis eliri el la aktiva labori kaj jam ne povis trudi la korektojn, kiujn li postulis.

Sed pri la “unuanima opinio” pri tiu tre grava demando li tamen eraris, ĉar almenaŭ Stalino, kiu dum tiu partikongreso estis elektita kiel ĝenerala sekretario, sekvis aliajn intencojn. Li pli kaj pli subordigis al si la ŝtataparaton, kaj tiel la naskodifekto de la politika sistemo ne nur restis, sed en la fluo de la tempo, sub la etikedo “gvida rolo de la partio” fariĝis la decida konstanto de la tute politika sistemo de la socialismo.

Tria faktoro, kiu kondukis al tio, ke la ŝtataparato de la diktatoreco de la proletaro en la Sovetunio evoluis en la direkto de forta burokratiiĝo, ĉe kio la ŝtatburokrataro pli kaj pli montriĝis kiel aparta tavolo, kiel nova ”superularo” al la loĝantaro, konsistis en tio, ke tempe de la interna milito oni devis laborigi grandan nombron de iamaj oficistoj kaj dungitoj de la malnova carisma regaparato. La giganta tasko kapti kaj administri ĉiajn resursojn por la venko en la interna milito, montriĝis ne tiom simpla, kiom Lenino pensis. Politike kleriĝintaj laboristoj ja transprenis multajn gravajn funkciojn kaj kreskis kun siaj taskoj, sed la administrado de tiom giganta ŝtato kaj teritorio tamen bezonis grandan nombron de spertaj administraj fakuloj. Tiel kun la malnovaj oficistoj ankaŭ la malnova burokrata administra stilo envenis en la socialisman ŝtaton kaj pli kaj pli etendiĝis. Tiu evoluo estis poste subtenata de Stalino, kiu kulturis analogan procezon ankaŭ en la partiaparato, por per tio firmigi sian personan potencobazon.

Lenino estis eksterordinare en zorgo pri tiu burokratiigo kaj oftege okupiĝis pri tiu demando pri la kaŭzoj same kiel pri la eblecoj por superi ĝin. La burokratismo estis ne nur malfacile elsarkebla, ĝi ankaŭ ĉiam denove estiĝis. Lenino vidis tutan serion da kaŭzoj por ĝi kaj multrilate etendis la vidpunkton prezentitan en “Ŝtato kaj revolucio”. Li vidis, ke en Ruslando ekzistis tute apartaj kondiĉoj por la fakto, ke la burokratismo estis malfacile kontraŭbatalebla. “Ĉe ni la ekonomia radiko de la burokratismo estas alia: la izoliteco de la unuopulo, la disereco de la etaj produktistoj, ilia malriĉeco kaj senkultureco, la senvojeco, la analfabeteco, la mankanta interŝanĝo inter kampkulturo kaj industrio, la manko de ligo kaj de interefikeco inter ili.”197 Ĉio ĉi certe estis gravaj kaŭzoj, sed ilia efikado estis samtempe fortigata per konscia apogo al burokrataj metodoj en la gvidlaboro en la partiaparato mem.

Oni devas verŝajne vidi ankaŭ kvaran faktoron en la fakto, ke en la marksisma teorio pri la strukturo kaj la praktika labormaniero de la diktatoreco de la proletaro kiel ŝtata sistemo ne ekzistis antaŭaĵo. Tiuj demandoj estis apenaŭ prilaborataj de la teoriuloj de la marksismo en la Dua Internacio, kaj se tamen, tiam plej ofte nur abstrakte, ekzemple en la diversaj laboraĵoj de Kaŭcko.

Lenino en siaj lastaj vivojaroj postlasis nur serion da gravaj ideoj kaj proponoj, kiuj parte korektis, precizigis kaj daŭrigis liajn antaŭajn eldirojn en “Ŝtato kaj revolucio”. Sed Stalino ignoris eĉ tiujn.

Post kiam en la KPSU apud la organizan regadon li alproprigis al si ankaŭ la ideologian kaj teorian suverenecon, jam ne ekzistis ebleco diskuti kaj teorie prilabori tiajn demandojn. Ĉiuj provoj plu disvolvi la marksisman ŝtatteorion, kiuj ankoraŭ okazis en la 1920-aj jaroj, estis subpremataj de Stalino, kiu kiel la “Lenino de hodiaŭ” arogis al si la solan rajton decidi pri teoriaj demandoj.

Tiuj ĉi kvar faktoroj en sia interefikado en certa mezuro klarigas, kial la evoluo de la socialisma ŝtato kaj de la tuta politika sistemo en la Sovetunio iris en direkto, kiu tre malmulte kongruis kun la teoriaj opinioj de Lenino.

Ĉi tie intervenis ankaŭ subjektiva faktoro, kiu en la historio ludis kreskantan rolon, nome la persona potencavido de Stalino, kiu kiel ĝenerala sekretario de la KPSU jam tre baldaŭ akiris “senmezuran potencon”, kiel Lenino nomis tion, kaj kiun Stalino sisteme elkonstruis al ampleksa diktatora regsistemo super la partio, super la ŝtato kaj super la socio.198 Ĉe tio la principo de la “gvida rolo de la partio”, kiun li levis al dogmo, ludis decidan rolon.

Sendube la forta strebado de Stalino al potenco estas ligita kun liaj karakteraj trajtoj, sed estus tute malĝusta kaj malmarksisma klarigi la evoluon de la politika sistemo en la Sovetunio ekskluzive per la karaktero de unu persono. En la ĉioma fluado de la historiaj okazaĵoj tio estas nur hazarda faktoro. Sed ekzistas hazardoj, kiuj en certa konstelacio trafas en kuntekston kun la historia neceso kaj pro tio povas fariĝi aperformo de la neceso, se la kondiĉoj por tio ekzistas. Precize tio okazis en la kuntrafiĝo de la karaktere determinita potencavido de Stalino kun la objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj en la parti- kaj ŝtat-aparato de la juna sovetpotenco.

La persone kreskanta tavolo de la burokrataro bezonis ĉe sia pinto gvidan personon, kiu bezonis ĝuste tiun burokrataron por apogi kaj fortigi sian personan potencon. Kaj inverse Stalino bezonis tiun tavolon por per ĝia helpo povi amplekse trudi siajn pretendojn. Ĉar iliaj interesoj kreske kuniĝadis, en tiu evoluo historiaj necesoj ligiĝis kun la historia hazardo en maniero, ke la tuta evoluo ricevis certan direkton, kiun ĝi sub aliaj cirkonstancoj certe ne estus ricevinta.

Tiu estas unu el la kazoj, pri kiuj Markso pensis, kiam li diris, ke la historia evoluo kelkfoje povas dependi ankaŭ de tio, kiuj figuroj hazarde estas alfluataj al la pinto de la movado. Cetere mi notu ĉi tie, ke ankaŭ Trocko ripete atentigis pri tiu reciproka interrilato, por klarigi kial ĝuste la duaranga Stalino povis gajni tioman dominadon.199

Sekve al tiu evoluo la Komunista Partio fariĝis la centro de la tuta politika sistemo de la socialismo, ĉar la organiz-principo, la strukturoj kaj la funkci-meĥanismoj de la partiaparato estis sufiĉe skeme transigitaj al pli aŭ malpli ĉiuj ŝtataj kaj sociaj institucioj kaj organizaĵoj. Pro tio tre gravas pli detale rigardi la internan staton de la partio kaj de ĝia aparato. La decida deirpunkto por kompreni tiun negativan evoluon konsistas en tio, ke ekde la enoficiĝo de Stalino kiel ĝenerala sekretario la demokratiaj strukturoj, funkcimeĥanismoj kaj efikmanieroj de la Komunista Partio estis sisteme ĉiam pli limigataj kaj fine forigitaj.

Ĝia plej grava organizprincipo estis la demokratia centralismo, kiu konsistigis kontraŭdiran unuecon de demokratio kaj centralismo. Tiu principo ĉiam postulis dialektikan uzadon por atingi kaj certigi ekvilibran rilaton inter la du kontraŭaj flankoj, ĉe kio la demokratia flanko, pro kompreneblaj kaŭzoj, ĉiam estas en pli malfacila situacio por trudiĝi. Pro tio ankaŭ ĉiam okazis disputoj pri la ĝusta aplikado de tiu principo kaj pri la internpartia demokratio.

Kvankam en la akra tempo de la militkomunismo pro kompreneblaj kaŭzoj demokratio en la partio ekzistis en nur tre limigita senco, la transiro al la paca laboro de la socialisma konstruado tamen nepre postulis tian ŝanĝon de la labormaniero de la partio. La demokratia centralismo devintus reakiri sian plenan validon. La necesa fortigo de la demokratia flanko de tiu principo do postulus la demokratiigon de la strukturoj kaj de la labormaniero de la parti-organoj kaj devintus plenamplekse restarigi la internpartian demokration. Sed tio ne okazis, ĉar dum la transiro de la militkomunismo al la Nova Ekonomia Politiko aperis tiom minaca situacio, ke la 10-a kongreso de la KPR en Marto de 1921 laŭ propono de Lenino faris rigoran decidon, laŭ kiu ene de la partio ĉia estigo de frakcio – kaj per tio ankaŭ de internpartiaj disputoj – estis strikte malpermesata. Sed tiu decido devis validi nur por limigita tempo kaj nuliĝi, ekde kiam la situacio tion ree permesis, kiel Lenino en sia argumentado eksplicite postulis. Sed post la morto de Lenino tiu decido estis uzata de la reganta grupo ĉirkaŭ Stalino en la politika buroo por kondamni ĉian kritikan diskuton, precipe kritikon pri la politika linio de la gvidantoj, kiel frakciigon. Tiu decido, spite al la insistaj postuloj de Trocko en la politika buroo kaj de grupo de gvidaj funkciuloj de la Centra Komitato ne estis nuligita, tiel ke la demokratia evoluo de la partio ne okazis.

En relative mallonga tempo la deformado de la demokratia centralismo kondukis al la situacio, ke la centra partiaparato kiel la instrumento de Stalino povis praktiki preskaŭ absolutan regadon super la partio. La principo de demokratia centralismo, ankrita en la formale daŭre agnoskata statuto de la partio, fariĝis diktatora centralismo. Anstataŭ permesi larĝan diskutadon de la membraro kaj de la partiorganizaĵoj pri la decidaj demandoj de la partipolitiko de malsupre supren, tiel ke la Centra Komitato sur tiu bazo povu fari decidojn pri la kurso de la partio interkonsente kaj kun aktiva partopreno de la membraro, ekzistis jam nur la komunika vojo desupre malsupren. La “partilinio” estis fiksata en la politika buroo kaj poste sen antaŭa diskuto desupre ordonata kaj trudata. Tiom, kiom la persona potenco de Stalino kreskis, tiom la “partilinio” ĉiam pli identiĝis kun liaj opinioj. Ekde tiam, ĉia kritiko pri ĝi estis tuj diskriminaciata, subpremata kaj punata kiel parti-malamika frakciiga agado.

Parti-disciplino tiel ĉiam pli transformiĝis en subulan obeon. Fine – post kiam Stalino estis atinginta sian absolutan regadon – ankaŭ la Centra Komitato kaj la politika buroo perdis kompetentojn, ĉar Stalino estis sola decidanto kaj solreganto en la nomo de la politika buroo aŭ de la Centra Komitato. Kiam li diris: “la Centra Komitato opinias”, tiam tio signifis, ke li persone opiniis tion. Tiel estis nur logike, ke li de 1941 ĝis 1953 ankaŭ formale estis ne nur la ĝenerala sekretario de la CK de la KPSU, sed ankaŭ la ĉefo de la registaro. Tiam fariĝis kutima publikigi plej altajn decidojn kiel “decido de la CK de la KPSU kaj de la ministra konsilantaro de la USSR”, kio estigis la tute malĝustan impreson, ke la decido estis kune farita de du samrangaj potencorganoj. Sed kelkfoje decidoj de Stalino estis proklamitaj, sen ke la CK entute estis kunveninta aŭ ke ĝi antaŭe ekkonis ĝin.

La tuta politika sistemo estis elkonstruita kiel piramido, ĉe kies pinto staris la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio. La partio ricevis la “gvidan rolon” en tiu hierarĥio, kio praktike signifis, ke ĉiuj gravaj decidoj estis farataj ekskluzive de la politika buroo laŭ la indikoj de la ĝenerala sekretario kaj poste por plenumado transigataj – t.e. fakte diktataj – al la partiorganizaĵoj, la sovetoj, la registaroj de la uniaj respublikoj, de la regionoj ktp kaj ankaŭ al la sociaj organizaĵoj.

La formulo de la “gvida rolo de la partio” estis tute skemece transigata el la rilato inter laborista klaso, laborista movado kaj proletara partio al la ŝtato kaj al la socio. En la kunteksto de la bolŝevista kompreno de la revolucia partio tiu termino havis limigitan signifon: ĝi diris, ke la partio kiel la avangardo de la laborista klaso praktikas la gvidan rolon en la tuta organizita kaj sponta laborista movado kaj ke ĝi estas alvokita gvidi kaj eduki ĝin.

Sendepende de la fakto, ke tiu ĉi kompreno de la partio restis entute pridisputata: Decida estis, ke la socialisma ŝtato, la tiel nomata socialisma socio kaj ĝiaj diversaj sekcioj (ekonomio, kulturo, klerigado, arto, literaturo, scienco) havis respektive tre specifajn strukturojn kaj taskojn, ankaŭ evoluis laŭ specifaj leĝoj kaj pro tio postulis fako-scian gvidadon kaj en tiaj sekcioj kiel arto kaj literaturo ankaŭ delikatsente kompreneman gvidadon. Pro tio estis ne nur komplete senbaza skemece transigi la formulon de la gvida rolo de la partio al tiuj tute alispecaj kondiĉoj. Tio kondukis ankaŭ al primitiva diletantismo, kiu kaŭzis multe pli da damaĝo ol ĝi utilis. La subordigado de ĉiuj ĉi kampoj sub la rektan gvidadon de la partio neeviteble kondukis al tio, ke malmulte kompetentaj “partilaboristoj” en kruda maniero enmiksiĝis en la laboron de la ŝtataj kaj sociaj organoj, kiuj respondecis pri tiuj kampoj, faris al ili maltaŭgajn politikajn kaj ideologiajn preskribojn kaj malfaciligis aŭ eĉ malebligis ilian laboron. Pro tio suferis speciale la arto kaj la literaturo same kiel la sciencoj.

Stalino mem aŭ funkciuloj taskitaj de li kredis pro sia politika ofico esti kompetentaj por komandi en kampoj, pri kiuj ili kiel nefakuloj malmulte komprenis, kaj por decidi, kiuj teorioj en la scienco, en la ekonomio, filozofio, historiografio, biologio, lingvoscienco ktp estas ĝustaj aŭ malĝustaj, kiuj literatura stiltendenco estas socialisma aŭ kontraŭsocialisma kaj kia socialisma arto, muziko, pentraĵo aŭ teatro kaj filmo devas aspekti.

Mi mencias la punekspediciojn de Andrej A. Ĵdanov (1896-1948), ordonitajn de Stalino post 1945, en la literaturo kaj filozofio, la batalon de Trofim D. Lisenko (1898-1976), inspiritan de Stalino, kontraŭ la genetiko aŭ la intervenon de Stalino en la lingvoscienco kiel elstarajn ekzemplojn de tiu maniero de “gvidado fare de la partio”.

Kiel konate, Lenino ĉiam decide rifuzis tian politike motivitan diletantismon kaj postulis zorgeman kaj respekteman rilaton al la reprezentantoj de la kulturo, arto kaj scienco sen ajna etmensa riproĉado. Sed liaj indikoj estis en la sama mezuro malrespektataj kiom la stalina regsistemo povis etendiĝi kaj firmiĝi. Tiu ĉi intertempe estis portata de kreskanta tavolo de privilegiitaj helpantoj en la partia kaj ŝtata burokratio kaj ankaŭ ideologie firmigita per la intertempe floranta personkulto pri Stalino.

Lenino male volis, ke la elektitaj sovetoj sur ĉiuj niveloj de la socio kaj de la ŝtato fariĝu la demokratiaj potencorganoj, per kiuj la taskoj de la socialisma transformado de la socio kaj de ĝia administrado jam kun larĝa partopreno de la laboristoj kaj kampuloj estu komencataj. Ĉe tio, diktatoreco de la proletaro kaj demokratia funkcimaniero de la sovetoj tute ne ekskludu unu la alian, ĉar la sovetŝtato laŭ sia socia enhavo, laŭ sia klasa karaktero estis ja diktatoreco de la laborista klaso super la batitaj klasoj de la grandaj grundproprietuloj kaj de la burĝaro, sed laŭ ĝiaj strukturo kaj funkcimaniero ĝi devis esti multe pli demokratia ol la burĝa demokratio, kiel Lenino en «Ŝtato kaj revolucio» skribis. En tiu senco li formulis la ekvacion: diktatoreco de la proletaro = socialisma demokratio.200

Por la amaso de la laboristoj kaj kampuloj devis regi ampleksa demokratio, dum limigoj de la demokratiaj liberecoj por la membroj de la senpotencigita iama ekspluatistaj klasoj de bienposedantoj kaj kapitalistoj devis validi nur por limigita tempo. Laŭ tio oni elektis sovetojn en ĉiuj loĝlokoj kaj urboj, distriktoj, regionoj kaj respublikoj kaj same Superan Soveton de la tuta ŝtato de la “Unio de la Socialismaj Sovetrespublikoj”. Tiu ĉi – formale – estis la plej alta potencorgano de la Sovetunio, kiu posedis la formon de federacia respubliko. Kiel plenumorgano de la soveto, aŭ registaro, oni jam estis kreinta la Konsilantaron de la Popolkomisaroj, kiu estis konfirmita post la potenckonkero en Oktobro 1917 de la 2-a Sovetkongreso, sed en la sekva tempo estis determinata de la Supera Soveto, ankaŭ formale.

Sed en la elektoj por la sovetoj validis malegala voĉdonrajto: Membroj de la antaŭaj ekspluatistaj klasoj ne posedis voĉdonrajton, kaj la voĉoj de la laboristoj estis pli alte valorigataj ol tiuj de la kampuloj. Pro la fakto, ke la laborista klaso kompare kun la kampularo estis malplimulto, tiu dispono estis necesa por ebligi kaj certigi la socialisman evoluon en tiu postrestinta lando. El formala vidpunkto tio estis “rompo de la demokratio”, kaj pro tio ne surprizis, ke la adeptoj de la “pura demokratio” – antaŭ ĉio la menŝevistoj – kolere protestis.

Sed “pura demokratio” en antagonisma klassocio ne povas ekzisti, ĉar la klasoj kun siaj materiaj interesoj kaj siaj de tio determinataj celoj staras en antagonisma rilato unu al la alia. La sociaj malegalecoj de la klasoj ne malaperas per formala jura egaleco. La demokratio estas ŝtata formo, kaj tiel estas neevitebla, ke la klasa malegaleco portempe montriĝas ankaŭ en la respektivaj demokratiaj proceduroj de la elekto.

La demokratio ankaŭ ne estas “absoluta valoro”, ĉar la socia progreso ne realigeblas en klasa socio, se la klaso enkorpiganta la progreson per subordiĝo sub formal-demokratiaj reguloj donas al la faligitaj klasoj la eblecon mobilizi la en postrestinta lando aparte fortajn etburĝajn tavolojn kontraŭ la progreson kaj tiel ĝin malebligi. Tiusence la socia progreso rangas antaŭ la demokratio. Per aliaj vortoj: La demokratio ne estas “plej alta valoro”, kiu ĉiam kaj sub ĉiuj cirkonstancoj antaŭrangas.

Jam ĉi tie fariĝas videbla, ke Lenino – deirante de la spertoj de la Pariza Komunumo – tute ne levis tiun komplikan demandon, ĉar en la grandurbo Parizo tiu problemo ne ludis esencan rolon. Sed por la Ruslando dominata de la kampula ekonomio ĝi estis ege grava. Se oni aliras tiun demandon ne formale, sed se oni konsideras la ekkonon, ke la kampularo kaj ĉiuj etburĝaj tavoloj laŭ siaj ekonomiaj ekzistad-kondiĉoj inter burĝaro kaj laborista klaso ne kapablas sekvi memstaran perspektivon de socia progreso en la senco de la transiro al la pli alta socialisma socio, sed aliflanke konstante ŝanceliĝas inter la du bazaj klasoj burĝaro kaj proletaro, ĉiam kun la espero iam atingi la nivelon de veraj kapitalistoj kaj kun la timo fali en la proletaron – tiam klariĝas, ke ke pure formala egala traktado de la etburĝa klaso kun la laborista klaso en revoluciaj periodoj blokus ĉian socian progreson.

Tio fariĝis ege klara en la periodo de la februara revolucio, kiam la menŝevistoj kaj la socialrevoluciuloj post la eksiĝo de la kadetoj sole kondukis la Provizoran Registaron kaj sub la nomo de “revolucia demokratio” praktikis etburĝan demokratian politikon, kiu nek solvis ĉiujn taskojn de la burĝa revolucio nek ebligis la progreson al la socialisma revolucio. Pro tio estis kaj estas pravigebla kaj necesa, en revolucia periodo portempe subordigi certajn demokratiajn rajtojn al la socia progreso.

Mi rimarkigu preterpase, ke tio ankaŭ ne estis alia en la grandaj burĝaj revolucioj, kion la heroldoj de la pura demokratio diligente forgesas kaj prisilentas. Oni pensu nur pri la glora angla kaj la Granda Franca Revolucio aŭ pri la revolucia naskiĝo de Usono.

Sovetoj estis kompreneble elektataj ankaŭ en la rusaj vilaĝoj; ili estis portataj precipe de la vilaĝa malriĉularo, do de la etkampuloj, duonproletoj kaj kamplaboristoj, do de la tavoloj, kiuj en la vilaĝo posedis la plej malgrandan influon, ĉar mezkampuloj kaj grandkampuloj kun sia pli granda grundposedo, kun tirbestoj kaj maŝinoj posedis multe pli grandan influon. Aldoniĝis, ke la sovetoj en la vilaĝoj posedis konkuranton, nome la “obŝĉina”, la vilaĝan komunumon, kiu ekzistis de jarcentoj kaj solvadis grandan parton de la komunaj taskoj en la vilaĝo. Ĉar la bonstataj kampuloj en ili havis la plej grandan influon, la sovetpotenco dum iom longa tempo en la kamparo ne estis tre forte ankrita.

Jam ĉe tiu ĉi malfacila problemo montriĝas, ke la fakta evoluo de la sovetŝtato multrilate okazis alie ol Lenino origine pensis.

Kiel tio povis okazi? Ĝenerale ankaŭ ĉi tie eblas diri kun Goeto: “Grizas ĉia teorio, kaj verdas la ora arbo de la vivo”, ĉar eĉ la plej bona teorio estas abstraktaĵo kaj ĝeneraligo. Pro tio ĝi ne povas kapti la multnombrajn apartaĵojn kaj detalojn de tre specifa evoluo, ĉar ĝi koncentriĝas al la fundamentaj trajtoj, al la ĝeneralo. Tio ĝustas en tiu ĉi kazo tute aparte, ĉar la tuta ciklo de la burĝa kaj socialisma revolucio sub la tre specifaj kondiĉoj de Ruslando havis tute apartan karakteron, kiu kunportis ankaŭ multajn deviojn de la “normala” evoluvojo. Tiel la postuloj de la interna milito lige kun la postrestinteco kaj ankaŭ kun la grando de la lando kondukis al tio, ke la ŝtato de la diktatoreco de la proletaro formiĝis ne en la planita demokratia maniero, sed al duonarmee organizita centralizita potencaparato, kiu per rigoraj diktatoraj rimedoj kaj per burokrataj metodoj strikte gvidis la socion en komanda stilo.

Sen tia centralizo kaj koncentriĝo de ĉiuj decid-kompetentoj kaj ankaŭ sen ia armeigo de la tuta vivo la sovetpotenco ne kapablintus rezisti al la sturmo de la carisma kontraŭrevolucio kaj de la imperiisma interveno. Ĉi tie temis pri vivo aŭ morto de la sovetpotenco, kaj pro tio la sola kriterio estis la taŭgeco por la venko, kaj ne teoriaj ideoj.

Sed la diktatoreco de la proletaro dum la elformiĝo de la sovetsocio ĉiam pli fariĝis diktatoreco de la Komunista Partio, kiu ja agis kun la celo de starigo de la socialismo kaj tiusence en certa mezuro kongruis kun la objektivaj sociaj necesoj same kiel ankaŭ kun la interesoj de la laborista klaso. Kelkaj gvidantoj de la partio – ekz-e Kamenjev kaj Zinovjev – kelkfoje diris rekte, ke la diktatoreco de la proletaro identas kun la diktatoreco de la Komunista Partio, ĉar tiu ĉi praktikas la diktatorecon nome kaj taskite de la proletaro. Sed tiu estas tezo tre problemeca, kiu povas validi eble por mallonga tempo de ekstremaj danĝeroj por la revolucia potenco, sed ne akcepteblis kiel konstanta stato. Ĉar tio signifus, ke la veraj potencorganoj de la sovetŝtato – nome la elektitaj sovetoj kiel reprezentantoj de la loĝantaro – estas fakte eksfunkciigitaj kaj senpotencigitaj. Krome kun tio estis ligitaj ankaŭ ŝtatjuraj demandoj, kiuj estis nek teorie nek praktike konvinke klarigitaj, kvankam la formulo de la “gvida rolo de la partio” kiel ekvivalento por la “diktatoreco de la partio” akiris eĉ la rangon de konstitucia principo. Sed amplekso kaj enhavo de tiu gvida rolo estis neniam precize determinita, tiel ke ĉia arbitra kaj ekstrema interpreto estis ebla.

Interkonsiliĝoj kaj diskutoj de demokratia naturo kaj respektivaj decidoj tamen povis okazi sur ĉiuj subordigitaj niveloj kaj institucioj, sed ili devis limigi sin al la demando, kiel la centraj decidoj kaj instrukcioj estis plenumendaj kaj realigendaj. Tiel en tiu entute diktatoreca ordonsistemo ankaŭ evoluis certaj elementoj de demokratia procedmaniero sur la malsupraj niveloj.

Nerefuteble tiu ĉi diktoreca sistemo de gvidado de ŝtato kaj socio por certa tempo havis ankaŭ kelkajn avantaĝojn. Ĝi certigis relative unuecan agadon de ĉiuj organoj, kio montriĝis en la tempo de la transformado de la Sovetunio el kampkultura lando en industrilandon. Sed entute kaj por la daŭro ĝi havis multe pli grandajn malavantaĝojn, ĉar per siaj centralismo kaj skemismo ĝi estis tro malmulte adaptita al la diversaj kondiĉoj en la diversaj regionoj kaj per tio tro pezeca, ĉar ĝi limigis respondecon kaj iniciaton de la respektive por la plenumado kompetentaj organoj. La loĝantaro akceptis la desupre venantajn decidojn – se ili kongruis kun ĝiaj bezonoj kaj interesoj – dankeme kvazaŭ donacojn de la superularo. Sed kiam la decidoj kontraŭis iliajn interesojn, ili stoike akceptis ilin, ĉar kritiko kaj rezistado ĉiukaze estis sensencaj.

Pro tio necesas konstati, ke tiu esence maldemokratia strukturo kaj la burokrata funkcimeĥanismo de la sovetia formo de la diktatoreco de la proletaro samtempe ankaŭ en konsiderinda mezuro kontraŭis la interesojn de la socialismo, ĉar ĝi limigis kaj parte ankaŭ ekskludis la rajtojn, la respondecon, la kreeman agadon kaj per tio ankaŭ la evolueblecojn de la laborulaj amasoj. Facile ekkoneblas, ke la reala evoluo de tiu ŝtatformo multrilate rekte kontraŭis la ideojn, kiujn Lenino havis.

Laŭ tio, la sovetŝtato en la tempo, kiam Stalino post la dua kvinjarplano jam anoncis la venkon de la socialismo kaj la komenciĝantan transiradon al la komunismo, havis tre kontraŭecan karakteron. Laŭ sia objektiva historia rolo la Sovetunio efikis objektive progrese en la senco de la socialismo, per la preme akcelita industriigo de la lando kaj ankaŭ per la organizado de moderna grandspaca kampkulturo kaj per la kun tio sampaŝaj sociaj kaj kulturaj transformadoj. Tio estas la decida flanko, se oni konsideras la historian rezulton kiel mezurilon kaj kriterion.

Sed ekzistas ankaŭ la alia flanko, se oni konsideras la perfortajn metodojn de la rapidigo de la socia progreso per trudado kaj parte ankaŭ per teroro. Tiu kontraŭis la socialisman celaron kaj povis ilian ampleksan realigon fine malpli rapidigi ol malfaciligi aŭ eĉ prokrasti. Tiel tiu socialisma progreso, vide al la uzitaj rimedoj kaj metodoj, ankoraŭ grandparte restis en la vojoj, kiuj estis tipaj por la antogonismaj klasaj socioj kaj per tio deformis ĝin.

Tiu evidenta kontraŭeco grandparte rezultas el la priskribitaj objektivaj kondiĉoj, tamen nur en la interefikado kun la subjektivaj faktoroj, kiuj esprimiĝis en la partio kaj en ĝia gvidado, kiuj ankaŭ deviis de la principoj de la socialismo. Ŝajnas, ke Lenino almenaŭ en certaj limon antaŭvidis tian “malpuran” evoluon, kiam li diris, ke sub la ekzistantaj kondiĉoj oni ne povas atendi “puran socialismon”, same kiel ankaŭ ne ekzistas “pura” kapitalismo. Tio montriĝis ja ankaŭ en la fakto, ke la sovetŝtato pro sia struktura eco ankoraŭ ne kongrua kun la socialismo kaj pro siaj funkcimeĥanismoj samtempe efikis malhelpe, ĉar ĝi malproksimiĝis de la laborista klaso kaj de la loĝantaro kaj kiel “superularo” leviĝis super ili.

Kun tiu ĉi kontraŭdira evoluo estis ligita la estiĝo de parti- kaj ŝtat-burokrataro, kiu ankaŭ pro pli bonaj vivkondiĉoj kaj pro sia diktatoreca labormaniero kiel nova aŭtoritata superularo fremdiĝis al la amasoj de la loĝantaro kaj fariĝis elstara tavolo de la socio. Oni ofte prezentas tiun tavolon kiel la eliton de la sovetsocio, kaj ĉar ĝi laŭdire regas la ŝtaton, oni ankaŭ grandparte identigis ĝin kun la ŝtato, eĉ nomis ĝin la nova reganta klaso de la sovetsocio.

Sed tio estas tro krudaj simpligoj, kiuj tiel ne ĝustas kaj kiuj devas precipe servi por principe kontesti la socialisman karakteron de la sovetsocio. La realaj rilatoj inter tiu tavolo kaj la socialisma ŝtatpotenco estis esence pli komplikaj, kiel mi jam skizis. Ĉu eblas rigardi tiun tavolon kiel “eliton”, tio povas esti disputebla, sed fakto estas, ke ĝia agado estis ne malhavebla por la funkciado de la socio kaj de la ŝtato, de la ekonomio kaj de la kulturo. Krome pripensendas, ke tiu tavolo en la fluo de la evoluo de la socialisma socio ankaŭ ŝanĝis sian karakteron per tio, ke ĝia klereco kaj ĝia kvalifiko kreskis multe pli rapide ol mezume tiuj de la tuta loĝantaro; la intelektularo estis verŝajne la plej granda parto de tiu tavolo. Por ĝia taksado gravas ankaŭ ĝia socia moviĝemo, ĉar ĝi rekrutiĝis el ĉiuj klasoj kaj tavoloj de la socio, kio certe havis la sekvon, ke ĝia “fremdiĝo” disde la “normala popolo” estis malpli elformita ol en la feŭda aŭ burĝa socio.

La ŝtato kiel parto de la politika superstrukturo baziĝas sur la ekonomia bazo de la socio, ĝia klasa karaktero estas determinita antaŭ ĉio de la proprietrilatoj je la produktadrimedoj, kaj tio ĝustas same por la sovetŝtato. Kvankam la socialisma ŝtato en certaj limoj povas memstariĝi disde la loĝantaro kaj meti sin super ĝi, en sia agado ĝi tamen devas speguli, konsideri kaj realigi la objektivajn necesojn de la regantaj proprietkondiĉoj je la produktadrimedoj, t.e. fari politikon, kiu ja povas ŝanceliĝi, devii kaj misevolui, sed principe devas esti orientita al la starigo de socialisma socio.

Kvankam la tavolo de la burokrataj ŝtatservistoj en tiu socio, kiu baziĝas sur la socia proprieto je la produktadrimedoj, povas disvolvi kaj trudi certajn proprajn interesojn, ĝi tamen ne kapablas fariĝi nova klaso kaj eĉ malpli reganta ekspluatista klaso, ĉar sur la bazo de la ekzistantaj proprietkondiĉoj neniu kapablas alproprigi al si la socian plusprodukton, transformi ĝin en kapitalon kaj pliigi ĝin per ekspluatado de fremda laborforto. Pro tio al tiu tavolo objektive mankas ĉiuj gravaj trajtoj de socia klaso. Por stariĝi kiel klaso ĝi devintus forigi la socian proprieton je la produktadrimedoj kaj retransformi ĝin en privatan proprieton, do sukcesi kontraŭrevolucion. Tio okazis poste sub Gorbaĉovo kaj Jelcin, ĉe kio parto de tiu parti- kaj ŝtat-burokrataro uzis siajn pozicion kaj funkcion por alproprigi al si socian proprieton kiel privatan proprieton – plej ofte en trompa maniero – kaj per tio atingi la nove estiĝantan klason de la burĝaro.

Sed tiutempe nek la parti- kaj ŝtat-burokrataro entute nek ties reganta pinto en la politika buroo posedis la povon por fari tiom fundamentajn ekonomiajn kaj sociajn ŝanĝojn, kiuj forigus la plej gravajn atingojn de la Oktobra Revolucio. Tute sendepende de tio, ke neniu el ili havis tiajn intencojn, ĉar ili sendube komprenis sin kiel komunistojn kaj sian politikon kiel rimedon por starigi la socialismon – sendepende de tio, ĉu iliaj opinioj pri la socialisma socio multrilate estis ĝustaj aŭ mankhavaj, ĉu ilia politika linio estis ĝusta aŭ kontraŭproduktiva. Tio estis – sendepende de la jam diskutitaj objektivaj kondiĉoj – ankaŭ sekvo de nesufiĉaj konoj kaj kompetentoj same kiel de la efikado de individuaj kaj de grupaj interesoj, kiuj ne kongruis kun la principoj de la socialismo, kvankam ili povis elkreski el la tiel kontraŭaj kondiĉoj.

Sekve de la plejparte maldemokratia regsistemo nur eta nombro de personoj – lastinstance la politika buroo – decidis pri la aplikado de la socia ĉiomprodukto kaj per tio ankaŭ pri la distribuado de la socia kaj individua konsumfondusoj en la intereso de la tuta socio kaj de ties evoluo. Ĉar ne ekzistis publika interkonsiliĝo nek demokratia kontrolado de tiuj decidoj, tute eblis, ke tiuj ne ĉiam estis la plej taŭgaj, tiel ke kelkfoje okazis sociaj perdoj.

Sed per tio ekzistis ankaŭ la ebleco formi la distribuadon de la socio kaj de la individua konsumfondusoj tiel, ke oni atribuis al la membroj de la parti- kaj ŝtat-burokrataro, speciale al la pli altaj funkciuloj, pli grandan parton de tiuj fondusoj ol kongruis kun ilia laborefiko, do doni al ili privilegiojn en diversaj formoj. Tiuj sen ajna dubo kontraŭis la socialisman distribu-principon kaj konsistigis kondamnendan misuzadon, sed ili ne povis dedukti el tio proprietajn rajtojn nek sur tiuj baziĝantajn regstrukturojn aŭ ekspluatkondiĉojn.

Lenino jam tre frue ekkonis tiajn danĝerojn. “Miaopinie ekzistas tri ĉefaj malamikoj, al kiu aktuale ĉiu alfrontiĝas […], se li estas komunisto[…]: La unua malamiko estas la komunista orgojlo, la dua la analfabeteco kaj la tria la korupto.”201 Materiaj privilegioj kompreneble estas formo de korupto, ĉar por tiu oni atendas respektivan servon al tiuj, kiuj donas ilin. Per tio estiĝas dependecoj, kiuj fariĝas fonto de ĉiaj misoj, speciale ankaŭ de la disvastiĝinta korupto. Kvankam la materia amplekso de tiaj privilegioj ĝenerale ne estis tre granda – se oni esceptigas la plej altajn grupojn de tiu tavolo – kaj ekonomie verŝajne ne tro pezis, la politika-ideologia kaj morala damaĝo en la socia konscio estis tamen tre granda.

Post kiam la Sovetunio dum du kvinjarplanoj nun fariĝis forta industripotenco kaj ankaŭ la teĥnikizo de la kolektivigita kampkulturo iom post iom faris notindajn progresojn, Stalino anoncis, ke la socialismo venkis, ke do la socialisma socio estis starigita kaj ke kiel la venonta strategia celo komenciĝas la iom-post-ioma transirado al la komunismo kiel la pli alta fazo de la nova socia formacio. La socia evolustato, kiu per tio estis atingita, estu fiksota en la nova konstitucio, kies malneto estis ellaborita kun decida partopreno de Nikolaj Buĥarin, kiu pro sia “dekstra devio” en 1929 estis ekskludita el la politika buroo. Tiu konstitucio de 1936 estis deklarita la “Stalina konstitucio”,202 ĉar la personkulto intertempe atingis tioman altecon, ke ĉiuj atingoj kaj progresoj estas atribuataj jam nur al la “granda Stalino”.

Mallonge post la akcepto de la konstitucio Buĥarin estis arestita sub la absurda kulpigo esti la kapo de konspiro kontraŭ la socialisma ŝtato; en tiu konspiro laŭdire partoprenis ankaŭ Trocko kaj la plej gravaj generaloj de la Ruĝa Armeo kun la marŝalo Tuĥaĉevskij ĉepinte.

Buĥarin dum sia unujara enketaresto, antaŭ ol esti kondamnita al morto kaj mortpafita, havis la okazon science labori. En tiu tempo li verkis gravan libron, kiu aperis post la fino de Sovetio sub la titolo “La socialismo kaj ĝia kulturo”.203 Se oni komparas la tekston de tiu libro kun tiu de la konstitucio, tiam oni povas havi la impreson, ke Buĥarin en sia libro priskribis siajn ideojn pri socialisma socio, tamen sen kritike tuŝi la efektivan staton de la sovetsocio. Tio similas al la stilo de la konstitucio: Ĝi priskribas formale grandparte demokratian socialisman socion, kiu tia en la realo tamen ne ekzistis. La formuladoj pri la sovetia demokratio en la 1936-a konstitucio de la Sovetunio havas precipe formalan karakteron, ĉar ili priskribas staton, kiu laŭ la principoj de la socialismo devus ekzisti, sed kiu tia ne ekzistis, aŭ en la plej bona kazo en ĝerma formo aŭ embriona stato.

La sovetoj estis ja formale elektataj, post kiam antaŭe ilia konsisto estis determinita de la partiaparato. Kaj kvankam ili devus esti la veraj ŝtatorganoj, ili estis same kiel antaŭe nur plenumaj kaj tute ne decidaj organoj. Ilia tasko limiĝis al realigado de la respektivaj decidoj kaj instrukcioj de la parti-gvidejo kaj de la respektiva parti-komitato. Demokratiaj interkonsiliĝoj limiĝis al la demando, kiel tiuj decidoj estu realigotaj.

La nova punkto en la voĉdon-juro konsistis en tio, ke nun okazis ĝeneralaj kaj egalecaj elektoj, do la antaŭaj limigoj de la voĉdonrajto por membroj de la iamaj ekspluatistaj klasoj kaj la malegala pezo de la voĉoj de laboristoj kaj de kampuloj estis nuligitaj. Ĉiuj voĉdonrajtaj civitanoj nun posedis la saman rajton. Tio certe estis progreso kaj samtempe ankaŭ konfirmis la postulon antaŭe esprimitan de Lenino, ke tiaj limigoj devas esti nur portempaj. Tiu ŝanĝo estis ankaŭ indiko por tio, ke la intertempe okazintaj sociaj kaj politikaj-ideologiaj ŝanĝoj kondukis al relativa stabileco de la socio, tiel ke la nuligo de tiuj limigoj estis konsiderataj sendanĝeraj.

Sed problema estis la praktika voĉdonordo, ĉar ekzistis nur la Komunista Partio, kiu starigis siajn kandidatojn, tamen ĉe tio ankaŭ enprenis senpartiajn kandidatojn, kio tiam fariĝis la “bloko de komunistoj kaj senpartiuloj”. La elekto per tio ricevis la karakteron de aklamado, ĉar ekzistis nur la ebleco konfirmi aŭ rifuzi la kandidatojn. Eĉ se oni ne volas dependigi la demokratian karakteron de voĉdonado nur de la formalaĵoj de la voĉdonrajto, tiu proceduro tamen restas dubinda. En la praktiko ĝi nepre kondukis al malestimo de tiuj elektoj.

Antaŭ la voĉdonado pri la konstitucio de la socialisma socio Stalino en parolado klarigis ĝiajn avantaĝojn kaj atingojn. Ĝi estas, laŭ li, multe pli demokratia ol la burĝaj konstitucioj, kiuj proklamas nur formalajn rajtojn, dum la sovetia konstitucio ankaŭ materie garantias tiujn rajtojn. Stalino tamen pli limigis sin al tio, ke li kritikis la formalan karakteron de la burĝa demokratio kaj kontraŭmetis al ĝi la realan karakteron de la sovetia demokratio, en tre ĝenerala formo. Ĉe tio li limigis la demokrati-komprenon envere al problemoj, kiuj koncernis malpli la esencon kaj la enhavon de la socialisma demokratio, ol la principe novan socialan karakteron de la socialisma socio.

En la kapitalismo, tiel Stalino, tiaj rajtoj de la civitanoj kiaj la rajto je laboro, estas nur formalaj, en la socialismo, male, oni kreas ankaŭ ĉiujn materiajn kondiĉojn por ke tio estu realigebla. Tio kompreneble estis ĝusta, sed la decidajn demandojn pri kompetentoj, enhavoj, funkcimeĥanismoj kaj efikmanieroj de socialisma demokratio Stalino tute ne tuŝis. La ĉefa problemo tute ne ekzistis en la vidmaniero de Stalino, nome kiel la ŝtato de la diktatoreco de la proletaro pere de demokratiaj metodoj de potenc-praktikado devas funkcii, por ke la popolo kiel la vera suvereno, per la elektitaj reprezentaj entoj kaj organoj, kapablu publike diskuti la solvendajn taskojn, decidi ilin kaj kontroli ilian realigadon.

Ankaŭ la problemo de la personaj rajtoj kaj liberecoj de la civitanoj en la socialisma socio estas tute ne pritraktita. Kiel ekzemple eblas garantii la opiniliberecon, kiam ĉiuj publikigaj organoj troviĝas en la mano de la ŝtato aŭ de la partio? Kiaj juraj garantioj ekzistis por publikigi kaj diskuti opiniojn, kiuj ja estas konformaj al la konstitucio kaj al la partio, sed kiuj devias de la oficiala linio kaj politiko de la gvidantaro? Lenino, malgraŭ sia relative strikta opinio pri disciplino en la partio, jam frue cerbumis pri tiu demando kaj pro tio postulis, ke en la parti-statuto estu respektivaj klaŭzoj, kiuj garantiu, ke ankaŭ la opinio de malplimultoj estu publikigataj en la parti-gazetaro. Li prenis la internpartian demokration serioze, dum por Stalino ĝi ne estis respektinda, ĉar en lia skemeca pensado aliaj opinioj povis esti nur parti-malamikaj, tiel ke ilia diskutado estis ne nur senutila, sed eĉ malutila.

La fundamenta demando, kiel la rilato, la kunlaborado kaj la dislimigo de la funkcioj de Komunista Partio kaj socialisma ŝtato estu formenda, kun Lenino jam volis solvi, ne estis tuŝita. Stalino subkomprenigis kiel memkomprenebla, ke la komunista partio kiel la gvida forto de la socio faru ĉiujn fundamentajn decidojn kaj diktu ilin en centraliza maniero desupre malsupren al la ŝtatorganoj kiel instrukciojn. Tiel la socialisma demokratio grandparte reduktiĝis al la malforta rebrilo de malrekta demokratio, en tio kaj tiom kiom la socialaj enhavoj de la diktatora regado almenaŭ grandparte kongruis kun la interesoj kaj bezonoj de la popolo.

La nova konstitucio de la Sovetunio ja alportis progresojn en la jura egaligo de ĉiuj civitanoj, sed neniajn progresojn por la reala evoluo de socialisma demokratio. Pro tio la kontraŭecoj de la politika sistemo daŭre restis ne solvitaj kaj disvolvadis siajn efikojn al la politika sinteno kaj pensado de la sovetiaj civitanoj.

La multatinga kaj fine fatala efikado de la stalinaj opinioj pri la socialismo, kiuj trovis sian resumon en tute aparta socialismo-modelo, en la plej multaj esploroj de la kaŭzoj de la kolapso de la socialismo estas plej ofte apenaŭ atentata. Sed ĉar tio estas la vera teoria bazo de ĝia praktika politiko kaj havis tre grandajn efikojn al la formado ne nur de la sovetia socio, sed ankaŭ de la socialisma socio en aliaj landoj, mi opinias oportuna detale pritrakti tiun problemon. Ĉe tio montriĝas necesa reveni al diversaj problemoj, kiuj jam estis diskutataj lige kun la evoluo de la soveta socio, kaj pli speciale sub la specifa vidpunkto, kiujn rolon ili ludis en la socialismo-modelo de Stalino.

3-a ĉapitro: La socialismo-modelo de Stalino

1. La problemeco de socialismo-modelo

En la kritikaj debatoj pri la eco de la socialisma socio en la Sovetunio kaj en aliaj socialismaj landoj post la 20-a kongreso de la KPSU en 1956 ĉiam pli ofte aperis la nocio “socialismo-modelo”. La demando estis levita kaj diskutata, ĉu la socialisma socio, tia kia ĝi estiĝis en la Sovetunio kaj en la fluo de jardekoj evoluis, konsidereblas kiel ĝenerala kaj ĝenerale deviga speco aŭ modelo de la socialismo, laŭ kiu ĉiuj pluaj provo konstrui socialisman socion devas orientiĝi kaj mezuriĝi. Ĉe tio oni ankaŭ ree referencis la opiniojn de Lenino, kiu diris, ke ja ĉiuj landoj atingos la socialismon, sed ĉiu per sia aparta maniero, kaj ke la transiro al la socialismo internaciskale neeviteble estigos grandan nombron da diversaj formoj.

Tiaj ideoj en la Stalin-erao estis suspektataj, ĉar en la opinio de la dogmeca stalina “marksismo-leninismo” la baza strukturo kaj la eco de la socialisma socio de la Sovetunio estis konsiderata tute memkompreneble kiel deviga modelo. Devioj estis kondamnataj kiel “reviziismaj”, same kiel tio estis eksplicite formulita en la jam menciitaj rezolucioj de la internaciaj konferencoj de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj de 1957 kaj 1960.

Sed pro la malkaŝoj de Ĥruŝĉovo dum la 20-a kongreso de la KPSU en Februaro 1956 pri la multnombraj deformaĵoj kaj deformadoj de la principoj de la socialismo fare de la arbitraj agoj de Stalino kaj de liaj krimoj tiu opinio pri la ĝenerala valido fariĝis dubinda. Tamen la gvidantaro de la KPSU intense klopodis por prezenti misevoluojn en la sovetsocio nur kiel sekvon de negativaj karakteraj ecoj de Stalino, kiuj havas nenion komunan kun la socialismo mem kaj do laŭdire ankaŭ ne ŝanĝis ĝian karakteron.

Ĉar tiu supraĵa argumentado simple ne estis kongruis kun marksisma analizo, la kritika diskuto tre rapide koncentriĝis al serĉado de la pli profundaj sociaj kaŭzoj de la deformadoj de la socialismo en la Sovetunio. Ampleksa debato pri tiuj problemoj komenciĝis en la komunisma movado, en kies evoluo elformiĝis la tiel nomata “eŭropkomunismo”, kiu trovis siajn plej gravajn protagonistojn precipe en la komunistaj partioj de Italujo, Hispanujo kaj Francujo. Ili levis ne nur la pravan demandon pri la pli profundaj sociaj kaj politikaj bazoj kaj kaŭzoj de la misevoluoj en la Sovetunio, sed ankaŭ la principan demandon, ĉu tiu sovetia socialismo povas entute validi kiel modelo aŭ deviga modelo de la socialismo.

Kiam mi retrorigarde provas taksi tiujn disputojn, tiam klariĝas al mi, ke la kontraŭuloj bedaŭrinde grandparte parolis preter la alia, interalie ankaŭ ĉar ili donis al la nocio “socialismo-modelo” malsamajn interpretojn.

En multaj sciencoj oni laboras per la model-nocio, ĉar ĝi ebligas prezenti esplorendan naturan aŭ ankaŭ socian objekton en simpliga maniero tiel, ke nur ĝiaj decidaj strukturoj kaj ecoj estas ellevitaj, dum la tuta amplekso kaj mulspececo de pliaj ecoj, trajtoj ktp neglekteblas.

Kiam kelkaj reprezentantoj de la eŭropkomunismo asertis, ke la sovetia modelo de la socialismo ne taŭgas por servi kiel modelo de socialisma socio en eŭropaj landoj, tiam per tio pravis kaj samtempe malpravis. Same statas pri la defendantoj de la sovetia socialismo. La demando simple estis: Kion oni inkludis en la nocion de modelo kaj kion ne?

Mi tiam opiniis, ke en la model-nocio estas entenataj nur la decidaj kaj por la socialismo devigaj fundamentoj de la nova socio: do la politika regado de la laborista klaso aliance kun aliaj laborulaj tavoloj kaj la sociigo de la plej gravaj produktadrimedoj kaj ankaŭ de la bankoj per ties transigo en ŝtatan proprieton. Nur sur tiuj kolonoj de la politika kaj ekonomia potenco la laborista klaso povas fundamente transformi la kapitalisman socion kaj starigi la socialismon.

La plua demando, kiel la politika potenco de la laborista klaso detale estu kaj efiku, aŭ en kiaj formoj la socia proprieto je la produktadrimedoj povu ekzisti, restis ne tuŝita, ĉar tio dependis de la tre malsamaj kondiĉoj en la diversaj landoj.

Ankaŭ mi konsideris reviziisma rifuzi la fundamentan “modelon de socialismo”, en kiu tuj apartaĵoj ne estis entenataj kaj anstataŭigi ĝin per alia – ĉe kio ankaŭ ĉi tie aperis konataj socialreformismaj kaj klas-indiferentaj ideoj pri demokratio. Tio estis ja parte prava, sed same unuflanka, ĉar la model-nocio ĉe la marksistaj kritikantoj de la sovetia socialismo-modelo estis uzata evidente multe pli malstrikta kaj ampleksa kaj pro tio transiris tiujn du principajn kolonojn de la socialismo.

Temis ne nur pri la simpla ekzistado de la socia proprieto je produktadrimedoj, sed ankaŭ pri la demando, kiel la proprietuloj de la produktadrimedoj praktikas sian disponpovon pri sia proprieto, kiel ilia konscio de proprietulo kiel subjektiva flanko de la socialismaj produktadkondiĉoj fariĝu praktike efika; kiel la demokratiaj rajtoj de kundecidado estu garantiataj ktp ktp. Krome ne temis nur pri la simpla fakto, ke la politika potenco de la laborista klaso estas la ne malhavebla kondiĉo por starigi la socialismon, sed ankaŭ pri tio, en kiaj formoj nova socialisma demokratio estas tiel disvolvata kaj praktikata, ke ne grandparte anonima superularo faru ĉiujn decidojn, sed ke la laborantaj amasoj povu libere diskuti kaj kundecidi ĉiujn gravajn demandojn de la socia evoluo kaj ke ili ankaŭ devas posedi la rajton je kontrolado kaj tiun rajton efike uzi.

Se oni komprenas la nocion “socialismo-modelo” en tiu larĝa senco, tiel ne ne nur la plej gravaj du kolonoj de la nova socio estis entenataj, sed ankaŭ ĉiuj esencaj strukturoj de la ekonomia, sociala, politika kaj kultura vivo, tiam klariĝis, ke la socialismo ekzistanta en la Sovetunio kun ĉiuj siaj strukturoj, siaj funkci-meĥanismoj de la politika potenco, la plej ofte nur formala aŭ embria elformiĝo de la socialisma demokratio ktp ja kvalifikeblis kiel provo starigi la socialismon sub malfacilaj deirkondiĉoj, sed ke ĝi tute ne kompreneblis kiel modelo en la senco de deviga modelo.

Krome, hodiaŭ, pro teoriaj same kiel praktikaj kialoj, jam ne povas esti duboj, ĉar la modelo el teoria vidpunkto baziĝis sur la fakto, ke la tre specifaj (do unikaj) kondiĉoj kaj solvoj de la sovetia vojo malĝuste estis levitaj en la rangon de ĝeneraleco kaj per tio estis absolutigitaj. El praktika vidpunkto la pereo de tiu formo de socialismo ankaŭ decidis la demandon negative.


 

2. La unuaj ideoj de Stalino pri socialismo

Se ni volas kompreni la kaŭzojn de la kontraŭeca evoluo de la Sovetunio kaj speciale de ĝia pereo, tiam ni devas do ankaŭ kiom eble plej ĝisfunde esplori la sovetian modelon de la socialismo, kiu estis grandparte stampita de la teoriaj opinioj kaj de la politiko de Stalino. Kiel tiu ideo pri socialismo estiĝis, kio estas ĝia esenca enhavo kaj kiel la diversaj strukturoj, trajtoj kaj ecoj de tiu socia sistemo interplektiĝas? Kiujn efikojn ili havis dum la historia evoluo de la sovetsocio? Kiun rolon ĉe ĝia estiĝo unuflanke ludis la opinioj de la marksisma scienca socialismo kaj aliflanke la specife rusaj kondiĉoj, speciale la granda prostrestinteco de la lando? Kaj kiumaniere la novaj kondiĉoj kreitaj de la politiko de la KPSU dum la sociaj transformadoj kaj la kun tio ligitaj spertoj influis la procezon de la iom-post-ioma elformiĝo de tiu ideo de la socialismo?

Kompreneble ĉe tio ankaŭ la personaj ideoj de Stalino pri la socialisma socio ne ignoreblas, des pli ke ili certasence estas ankaŭ mem produkto de la interefikado kaj kunfandiĝo de ĉiuj ĉi faktoroj en ilia historia evoluo.

Pro la elstara rolo, kiun Stalino ludis ĉe la iom-post-ioma formulado de ĉiuj aspektoj de tiu ideo pri la socialismo, oni ja rajtas paroli ĉi tie pri la stalina socialismo-modelo. Sed tiu parolturno povus sugesti, ke ĉi tie temas pri teorie trapensita, kohera koncepto de la socialisma socio sur la bazo de la scienca teorio de la marksismo kaj sur la empiria fundamento de la socialisma konstruado en la Sovetunio. Sed tio tute ne estas la kazo, kaj pro diversaj kaŭzoj.

Estas mirige, ke Stalino neniam serioze interesiĝis pri konsista, logika teorio, des pli ke liaj scioj pri la marksismo estis nek profundaj nek ampleksaj. Tio ne estas facilanima aserto, sed tio klare montriĝas en liaj publikigitaj laboraĵoj aŭ verkoj, se oni, ne influita de la sekvoj de la personkulto, faras al si la penon studi ilin en ilia tutaĵo.

Teoriaj eldiroj estis por li pli ideologiaj armiloj en la batalo kontraŭ alipensantoj ol provoj riĉigi la teorion. Ili estiĝis plejparte el aktualaj praktikaj bezonoj kaj ofte jam post mallonga tempo estis forgesitaj, kiam ili estis plenumintaj la celon. Tiu supraĵa, pragmata rilato al la teorio de la marksismo en ĉiuj etapoj de lia agado fariĝis klare videbla en lia metodo: ĉiufoje li citis kelkajn teksterojn de Markso aŭ de Lenino, kiuj ŝajnas al li taŭgaj, tiris ilin el ilia kunteksto, kaj evitis komenci teoriajn aŭ empiriajn pravigojn kaj argumentojn.

Stalino, kiu post la Oktobra Revolucio kiel membro de la politika buroo de la bolŝevista partio apartenis al la malvasta rondo de la gvidantoj, vivtempe de Lenino apenaŭ iam esprimis sin pri demandoj de la socialismo-teorio. Li krome konsideris sin kiel “praktikulon” kaj ne kiel “literaturiston”, kiel oni ofte nomis la parti-gvidantojn, kiuj verkis teoriajn laboraĵojn (Trocko, Buĥarin, Zinovjev, Kamenjev k.a.). Sed baldaŭ post la morto de Lenino ankaŭ Stalino komencis aktivi “literature”, ĉar en la batalo de la diadoĥoj por postsekvi Leninon li volis ankaŭ akiri profilon kiel teoriulo. Liaj eseetoj el antaŭrevolucia tempo estis apenaŭ konataj, escepte de la broŝuro “Marksismo kaj nacia demando”, kiun li estis verkinta en 1913 sub instrukciado de Lenino.

Tamen en sia frua tempo kiel “profesia revoluciulo” li foje jam estis espriminta sin en artikol-serio sub la titolo “Anarĥiismo kaj socialismo”, kiu aperis en la malgranda kartvela gazeto Brdsola en kelkaj sekvoj. Tiu artikol-serio estus restinta tute nekonata, ĉar ĝi ekzistis nur en la kartvela lingvo, se ne, en la fluo de la ekfloranta personkulto pri Stalino, Lavrenti P. Berija (1899-1953) meze de la 1930-aj jaroj estus laŭdinta ĝin kiel gravan verkon de la marksisma teorio. Tiu artikolserio subtenis – pro travideblaj motivoj – la legendon inventitan de Berija pri la giganta rolo de Stalino kiel gvidanto de la bolŝevistoj en Kaŭkazo. Al tiu cirkonstanco la laboraĵo “Anarĥiismo kaj socialismo” dankis la fakton, ke ĝi estis tradukita al la rusa kaj tiel publikigita. Poste ĝi eniris la unuan volumon de la verkoj de Stalino, kies eldonado komenciĝis en la jaro 1947.

Ĉar ekde tiam ĉiuj laboraĵoj de Stalino laŭ la oficiala historiografio estis konsiderataj elementoj kaj etapoj en la evoluo de la “marksismo-leninismo”, ni ne preterlasu liajn tiamajn eldirojn pri la socialismo, kvankam ilia teoria enhavo ne vere pravigus mencion. Kiam Stalino en 1938 redaktis la “Historio(n) de la KPSU(b). Konciza kurso” kaj verkis la faman sekcion “Pri dialektika kaj historia materiismo” por la kvara ĉapitro, li ankaŭ revenis al sia frua verko “Anarĥiismo kaj socialismo”. Tiel multaj el la primitivaj-skemecaj opinioj pri dialektiko kaj materiismo eniris ankaŭ en tiun elementan prezentadon de la tiel nomataj ”bazaj trajtoj” de la marksisma filozofio.

Ĉu Stalino por tio ankaŭ pri la teorio de la socialismo uzis siajn plej fruajn eldirojn? Estus interese, se ankaŭ ĉi tie ekzistus certa kontinueco ĝis liaj postaj opinioj pri la socialismo. Sed tiu ekzistas nur en unu sola punkto: En “Anarĥiismo kaj socialismo” Stalino asertis, ke la socialismo “estas la logika konkludo el la dialektika materiismo”.204 Precize tiun formulon li ripetas 1938 en la sekcio “Pri dialektika kaj historia materiismo”, ĉe kio li en ambaŭ kazoj li sen ajna argumento tion simple nur asertis. Kompreni la socialismon en tiom mallongigita maniero kiel “logikan dedukton” el filozofia teorio, tio atestas ne nur pri dogme-abstrakta opinio, sed ankaŭ ignoras ĉiujn ekonomiajn, sociajn kaj politikajn kondiĉojn, el kiuj socialismaj opinioj kaj strebadoj de la laborista klaso estiĝas. Tio mirigas des pli, ke tiuj interrilatoj almenaŭ post la verko de Frederiko Engelso “La evoluo de la socialismo de utopio al scienco”205 apartenis al la teoria komuna sciado de la socialista laborista movado.

Sed tio, kion Stalino en siaj artikoloj pri la socialismo scias eldiri mem, estas ne nur tre magra, sed krome elĉerpiĝas en malmultaj sufiĉe abstraktaj ideoj pri la “laŭdata lando”, kiel li en alia artikolo ankaŭ foje nomis la alstrebindan celon. “La estonta socio estas la socialisma socio”, skribis li. “Tio signifas antaŭ ĉio, ke tie ekzistos jam neniaj klasoj, ekzistos nek kapitalistoj nek proletoj, sekve ankaŭ ne ekzistos ekspluatado. Tie ekzistos nur kolektive laborantaj kreantoj.”206

Krome tio signifas, tiel Stalino, ke “kune kun la ekspluatado ankaŭ la varproduktado kaj la aĉetado kaj vendado estos forigitaj.”207 En tiu stumbla stilo ankoraŭ sekvas kelkaj ripetaj klarigoj, el kiuj la tiamaj legantoj tutcerte ne povis ekscii, kio envere estas tiu alstrebinda socialisma socio. Sed ŝajnas, ke Stalino estis konvinkita, ke per tio li refutis la atakojn de la anarĥiistoj.

Koncerne la teorian kvaliton de tiu laboraĵo oni povas certe konsenti la taksadon de Trocko. “Tiuj artikoloj, kiuj atestas pri la bona volo de la aŭtoro, malbone resumeblas, ĉar ili mem estas jam resumo de aliies laboraĵoj. Ankaŭ malfacilas citi ion el ili, ili ĉiuj estas de la sama griza koloro, kio malebligas elekton de iom persona formulado. Sufiĉas diri, ke tiu verko neniam pli estis eldonita.”208

En la lasta punkto Trocko eraris, sed tion li jam ne povis sperti, ĉar en 1940 li estis murdita.

La frua verko de Stalino “Anarĥiismo kaj socialismo” do estas por liaj postaj opinioj pri la socialismo ne tre klariga kaj ne vere konsidereblas kiel unu el iliaj fontoj.

Sed el alia vidpunkto ĝi estas tre klariga, kaj pro tio ni prilumu ĉi tie kelkajn aspektojn, kiuj povas ebligi enrigardon en la teoria labormaniero de Stalino, sed ankaŭ en la falsadaj praktikoj de liaj apologiistoj.

Trocko rimarkis, ke Stalino nur kompilis la laboraĵojn de aliaj aŭtoroj, ĉar liaj scioj pri anarĥiismo kaj socialismo devis ja baziĝi sur iaj fontoj. Kiuj laboraĵoj estis tio? Ĉu en la rusa marksisma literaturo jam ekzistis laboraĵoj pri tiu temo, sur kiuj Stalino povis apogi sin?

Ĉi tie necesas nomi unuavice la libron de Georgo V. Pleĥanov, “Anarĥiismo kaj socialismo”, kiu estis aperinta jam en 1880-aj jaroj kaj ekzistis ankaŭ en germana traduko, dum Lenino pri tiu temo ĝis tiam aperigis nur tute mallongan artikolon en la jaro 1901.209 Oni rajtas do supozi, ke Stalino por siaj artikoloj uzis la libron de Pleĥanov. Tiu supozo estas apogata de la terminoj, kiujn Stalino uzas unuafoje por nomi la marksisman mondpercepton, ĉar Stalino tute surprize nomis ĝin “dialektika materiismo”. Tio estis nekutima, ĉar nek Markso nek Engelso iam ajn uzis tiun terminon kaj ĉar ankaŭ en la cetera marksisma literaturo ĝi ne aperis. Lenino ekzemple en siaj laboraĵoj skribis ĉiam nur pri la “materiisma koncepto de la historio” aŭ pri la “historia materiismo”.

La vera origino de la termino “dialektika materiismo” troviĝas ĉe la germana marksista laborista filozofo Joseph Dietzgen. Sed la sola marksista teoriulo, kiu relative frue transprenis tiun terminon, estis Pleĥanov. Nek Kaŭcko nek Mehring, kiuj tre ofte verkis ankaŭ pri filozofiaj problemoj en la Neue Zeit – la teoria organo de la germana socialdemokrataro –, iam ajn parolis pri dialektika materiismo. Lenino, male, transprenis tiun terminon en la tempo de siaj intensaj filozofiaj studoj dum la reakcia periodo post la malvenko de la revolucio de 1905 kaj poste uzis ĝin sisteme en sia verko “Materiismo kaj empiriokritikismo”, kiu aperis unuafoje en la jaro 1909.

Vide al tiu ĉi situacio de la faktoj kompreneble leviĝas la demando, kiel kaj kial Stalino en 1906 havis la ideon nomi la marksisman mondpercepton “dialektika materiismo”, kaj kial li per nenia vorto menciis la solan aŭtoron kaj ties laboraĵon “Anarĥiismo kaj socialismo”, el kiu li depruntis ne nur tiun ĉi terminon, sed ankaŭ ties konojn pri la temo? Tio devas mirigi des pli, ke la rusa eldono de lia verko en la unua volumo de lia verkaro estas provizita per abundaj citaĵoj kaj literaturindikoj, kies aŭtorojn Stalino tute ne povis koni kaj iliajn verkojn ne legi, ĉar li regis neniun fremdan lingvon.

Tio estas stranga kaj forte odoras je la stalinistaj falsadoj de la historio, per kiuj, ekde la personkulto, kiu meze de la 1930-aj jaroj furiozis, ankaŭ tute deformante prezentis la tutan historion de la komunista partio de la USSR. Ĉe tio okulfrapas, ke la tradukistoj kaj eldonistoj de la unua volumo de la Stalin-verkaro laboris sufiĉe fuŝe. Ekz-e Stalino en “Anarĥiismo kaj socialismo” citas iom longajn teksterojn de Markso, kiuj tamen staras en tiom evidenta kontraŭeco al liaj propraj eldiroj. Kvankam tiu fakto ne ebligas kromajn komprenojn pri la tiamaj ideoj de Stalino pri la socialismo, ĝi tamen liveras certan impreson pri la sufiĉe supraĵa labormaniero kaj pri la malrespekto de elementaj postuloj de scienca laboro. Tiuj estis karakterizaj ankaŭ por la postaj periodoj de lia agado.


 

3. Ĉu internacia socialismo aŭ socialismo en unu lando?

Kiel kaj pro kio okazis, ke lige kun la evoluo en la Sovetunio elformiĝis io kiel “socialismo-modelo”? Ĉar la socialismo estis konsiderata la principa celo de ĉiaj sociaj transformadoj post la Oktobra Revolucio, estis ja komprenebla, ke estiĝis ankaŭ la bezono precize karakterizi tiun celon. Tio fariĝis aparte klara dum la diskutado pri la nova partiprogramo. Buĥarin tiam proponis enpreni en la programon priskribon de la socialisma socio, por ke ebliĝu klara ideo pri kia aspektos la elkonstruita socialismo. Kiel konate, Lenino rifuzis tiun proponon per la argumento, ke neniu povas scii tion. La elkonstruita socialisma socio eblas nur kiel la komuna faro de la internacia laborista klaso de multaj landoj, kaj la provoj de unuopaj landoj konstrui la socialismon pro tio ĉiam restos malperfektaj kaj unuflankaj. Mankas la empiriaj materialoj, el kiuj eblas dedukti priskribon de la elkonstruita socialismo. Lenino do klare rifuzis la ideon starigi spekulacian socialismo-modelon. Do, oni metis en la programon nur, ke la sovetŝtato, post krei, per postatinga disvolvado, la necesajn civilizajn antaŭkondiĉojn, povos komenci la konstruadon de la socialisma socio, sed ĉe tio kalkulas kun la ekonomia kaj teĥnika helpo kaj subtenado de kromaj, evoluintaj landoj, ekde kiam tie la revolucio estos venkinta.

Tiu ĉi honesta opinio estis nedisputita ĝis la morto de Lenino inter la gvidantaro de la Komunista Partio de Ruslando.

Sed kiam Stalino en 1924 en la kunteksto kun la batalo por la postsekvado al Lenino komencis profili sin ankaŭ kiel teoriulo, li subite korektis sin, kvankam ĝis la morto de Lenino li plurfoje publike estis espriminta tiun opinion. Li elpaŝis en la moskva Sverdlov-universitato per serio de prelegoj, kiuj poste estis publikigitaj sub la titolo “Pri la fundamentoj de la marksismo-leninismo”. En la 1-a eldono de tiu broŝuro li ankoraŭ daŭrigis la ĝenerale akceptitan opinion pri la internacia karaktero de la socialismo, sed en la mallonge poste okazinta dua eldono li 180-grade returniĝis. Nun Stalino deklaris la opinion formulitan en la partiprogramo malĝusta kaj asertis, ke ja eblas konstrui kaj elkonstrui la socialisman socion ankaŭ en unu sola lando.

Samtempe li anoncis la novaĵon, ke tiu ĉi teorio estas jam de Lenino disvolvita kaj argumente pravigita, kvankam la nombro de la kontraŭaj eldiroj de Lenino pri tiu ĉi demando estis grandega. Stalino suverene ignoris ilin kaj ĉe tio elvokis artikolon de Lenino el la jaroj 1915 kaj 1916, nome “Pri la slogano de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo”210 kaj “Pri la armeprogramo de la proletara revolucio”.

Oni povas facile konvinkiĝi pri tio, ke tiuj du artikoloj estis dediĉitaj al tute aliaj temoj kaj ke la ebleco de venko de la socialismo en unu lando estis nur preterpase menciita, ĉe kio Lenino en tiu kunteksto tute evidente celis la venkon de la socialisma revolucio en la senco de la konkero de la politika potenco, sed ne elkonstruitan socialisman socion.211

Sed tiu ŝanĝita opinio de Stalino havis tute gravajn efikojn al la plua evoluo de la Sovetunio kaj de la komunista mondmovado. Ĝi signifis komplete alian perspektivon por la socialisma socio, por ĝia disvolvovojo kaj antaŭ ĉio ankaŭ ŝanĝitan sintenon al la internaciaj evoluoj en ekonomio kaj politiko.

La tezo de Stalino pri la socialismo en unu lando fariĝis nun deirpunkto kaj kerno de la sovetia socialismo-modelo, ĉar ĝi metis nun nacian deirpunkton por la disvolvado de la socialismo en la lokon de la internacia. Tio sekvigis tre larĝatingajn konsekvencojn kaj implikaĵojn, kiuj unuavide ne tuj videblis.

Antaŭ ol detale pritrakti tion, mi ŝatus levi la demandon pri la kaŭzoj, kiuj eble instigis Stalinon tiom radikale ŝanĝi la ĝistiaman opinion. Pri tio ekzistis kaj ekzistas multnombraj supozoj, sed mi deiras de la hipotezo, ke temas ĉi tie ne simple kaj ne nur pri teoria arbitraĵo, ĉar Stalino havis por tio certe tre praktikajn kialojn. Kiel pragmatulo li ĉiukaze ne tenis sin je teoriaj principoj kaj logike kompreneblaj pravigoj. Lia “babilaĵo de hieraŭ” ne plu interesis lin, kiam ĝi ĝenis lin. Sed kiel rutina taktikulo li ĝustatempe vidis alveni la grandajn malfacilaĵojn, kiujn la ĝistiama opinio pri la internacia karaktero de la socialismo alportos post la fiasko de ĉiuj socialismaj revolucioj en Eŭropo.

Kiam Trocko pro tiu ŝanĝo de la internacia al la nacia starpunkto riproĉis al li “mensbaritan naciismon”, Stalino rebatis per la riproĉo de perfido je la Oktobra Revolucio, ĉar tiu ĉi estus sensenca, se ĝi ne servus al la konstruado de la plenumita socialisma socio en Ruslando.

La fakto, ke Lenino vidis la Oktobran Revolucion ĉiam kiel unuan paŝon de la internacia socialisma revolucio kaj la sovetpotencon kiel bastionon kaj deirpunkton de pliaj proletaraj revolucioj, eĉ se ĝi en Ruslando ankoraŭ ne kondukos al la socialismo, tiu fakto nun jam ne ludis rolon. Nun temis jam nur pri Ruslando.

Kio instigis Stalinon decidi tiom energie por “nacia disvolvovojo” de la socialismo, kvankam tio evidente kontraŭis al la internaciismaj konvinkoj kaj tradicioj de la bolŝevismo? Por tio ekzistas tre solidaj kialoj.

La politike konsciaj partoj de la laborista klaso en la revolucio kaj en la interna milito estis memofereme batalintaj kaj fidis la partion. Nun, post kiam la plej malfacila tempo estis transvivita kaj oni povis komenci la pacan konstruadon, ili esperis rapidan pliboniĝon de la situacio per la helpo de la internacia proletaro. Ili atendis antaŭ ĉio ekonomian kaj teĥnikan subtenadon fare de pli evoluintaj socialismaj ŝtatoj, des pli ke la rusa ekonomio estis preskaŭ tute ruinigita, la laborista klaso pro la interna milito forte reduktita kaj ankaŭ pro senlaboreco kaj malsato grandparte demoralizita. Sed la proletaraj revolucioj en la eŭropaj landoj restis sensukcesaj, ili estis aŭ disbatitaj aŭ perfiditaj de la burĝiĝintaj gvidantoj de la socialistaj partioj, ĉar tiuj senbatale transigis la potencon al la burĝaro, kiel en Germanujo kaj Aŭstrujo. La ardanta demando, kiel sub tiuj ne atenditaj internaciaj kondiĉoj oni daŭrigu en Ruslando, staris antaŭ ĉiu, sed ne respondeblis.

Lenino ja ripete esprimis sin pri diversaj problemoj, kiuj estis ligitaj kun tio, sed pro lia foriro el la aktiva politiko la demandoj pri la interrilato de la nacia kaj la internacia aspektoj en la plua disvolvado de la sovetŝtato ne trovis devigan solvon. Daŭre veti pri la espero de novaj revolucioj, kiuj pro la stabiliĝo de la monopolkapitalisma sistemo almenaŭ por iom longa tempo estis ekstreme malverŝajnaj, tio ŝajnis esti malproksima de la realo. Krome, Stalino sen tio ne havis bonan opinion pri la eŭropa laborista movado.

La Komunista Partio de Ruslando devis trovi vojon, kiu ĉesigu la senesperan senton, ĝi devis formuli sloganojn, kiuj taŭgu por relevi la kuraĝon kaj la optimismon kaj superu la etanimecon, la malesperon kaj defetismon. Sovetruslando ekonomie ja estis ruinigita, sed ĝi estis giganta lando kun preskaŭ neelĉerpeblaj naturriĉaĵoj. Ĉu ne ankaŭ Lenino iam diris: Ni estas malriĉaj, sed ni havas ĉion por fariĝi riĉa lando?

Ĉu ne eblis ankaŭ diri: Ni kondukis la unuan socialisman revolucion al la venko, ni venkis la carisman kontraŭrevolucion kaj la imperiisman intervenon – kial ni ne kapablu ankaŭ starigi la socialismon, eĉ se tio daŭros tre longe kaj ke tio okazos nur en “testuda rapido” aŭ “helika rapido”, kiel Buĥarin tion poste formulis?

Evidentas, ke tiaj argumentoj estis pli facile kompreneblaj ol teoriaj diskutoj pri la internacia karaktero de la socialismo kaj pri la rilato inter nacia kaj internacia. Sendube la sobra rigardo al la ekonomia, sociala kaj politika-ideologia situacio de Sovetruslando kaj la kompreno, ke por iom longa tempo internacia helpo ne estas atendebla, estis la decidaj kialoj por forlasi la ĝistiaman teorion de la internacia socialismo.

Certe Stalino havis ankoraŭ kromajn motivojn. Kiel ĝenerala sekretario li restis praktikulo kaj organizanto kaj spirite malsupera al intelektuloj kiel Trocko, Zinovjev, Kamenjev kaj Buĥarin. Li volis ĉesigi tiun staton, por li persone nekontentigan. Por tio servis la invento de la “teorio de la leninismo” same kiel tiu de la “trockismo”. Per la “teorio de la leninismo”, en kiu Zinovjev estis partopreninta, li trovis por si teorian legitimigan bazon, per la alia invento, de la “trockismo”, li provis premi Trockon el la gvidantaro. Ĉe tio li ĉiam havis Zinovjev-on kaj Kamenjev-on ĉe sia flanko. Ĉiuj tri videble klopodadis por superi unu la alian en la batalo kontraŭ la “trockismo”. La nova “teorio de la socialismo en unu lando” transiris la inventojn de leninismo kaj trockismo kaj estis sole lia faro. Ĝi estis eksterordinare praktika, ĉar ĝi malfermis tute novan vojon por la konstruado de la socialismo en Ruslando kaj por la rilato kun la eksterlandaj komunistaj partioj.

Stalino per tio metis la fondoŝtonon por “socialismo-modelo”, kvankam li tute ne povis konscii pri la konsekvencoj kaj implikaĵoj de tiu opinio. Li estis de la praktikaj devigoj, de la potenco de la materiaj cirkonstancoj kvazaŭ enpuŝita en tiun teorian pozicion, sen povi jam superrigardi la estontajn teoriajn kaj praktikan sekvojn.

La deirpunkto de tiu estiĝanta “socialismo-modelo” estis do la tezo, de Stalino starigita, pri la ebleco de konstruado kaj elkonstruado de la socialismo en unu sola lando. Kvankam tiu aserto ne nur kontraŭdiris la multnombrajn klarigojn de Lenino, Trocko, Zinovjev, Kamenjev kaj Buĥarin kaj de aliaj gvidantoj de la komunista partio – kaj ankaŭ la programojn de la partio, de la Komsomolo kaj de la Komunista Internacio –, Stalino obstine insistis pri ĝi.

Inter la 1-a kaj la 2-a eldono de lia skribaĵo “Pri la fundamentoj de la leninismo” li proksimiĝis al tiu temo en la artikolo “La Oktobra Revolucio kaj la taktiko de la rusaj komunistoj”. Tio okazis en sufiĉe konfuza formo kaj estis pensita eble kiel provo por ekkoni la opiniojn. “Estas senduba”, skribis li, “ke la universalteorio de la samtempa venko de la revolucio en la decidaj landoj de Eŭropo, la teorio de la maleblo de la venko de la socialismo en unu lando, pruviĝis kiel artefarita, ne vivkapabla teorio. La sepjara historio de la proletara revolucio en Ruslando parolas ne por, sed kontraŭ tiu tezo.”212

Per tiu ĉi sufiĉe stranga malfermo Stalino komencis sian batalon por la nova teorio pri la socialismo en unu lando. Ŝajnas, ke li ne rimarkis, ke lia opinio baziĝis sur elementa logika eraro: Li egaligis la “venkon de la proletara revolucio kun la “venko de la socialismo”.

Ĉe tio estis stranga unue, ke ĝis tiam neniu marksista teoriulo eldiris tian “universalteorion de la samtempa venko de la revolucio en la decidaj landoj de Eŭropo”, pro kio ĝi ankaŭ ludis nenian rolon en la debatoj pri tiu demando. Due estis stranga, ke la “sepjara historio de la revolucio en Ruslando” servis jam kiel pruvo por la ĝusteco aŭ malĝusteco de teorio de la socialismo, ĉar Ruslando en la tempo de la NEP ĝuste komencis fari la unuajn paŝojn en la direkto de socialisma konstruado, tiel ke ne vere eblis tiri el tio larĝatingajn konkludojn. Trie ne estis malpli mirige, ke Stalino servis “malnovan ĉapelon” kiel novan malkovron, ĉar teorio de socialismo en unu sola lando estis jam publikigita en 1878 de la germana socialdemokrato Georg von Vollmar, konata socialreformisto. En sia laboraĵo “La izolita socialisma ŝtato”213 Vollmar argumentis, pro kiaj ekonomiaj kaj politikaj kaŭzoj la socialismo unue venkos en Germanujo.

Kompreneble Stalino ne konis la laboraĵon de Vollmar. Ankaŭ poste en la Sovetunio – laŭ mia kono – ĝi estis neniam menciita, kio aperigas la supozon ne tute absurda, ke ĝi estis intence subpremata.

La slogano de la socialismo en unu lando – ĉar pli ol slogano ĝi unue ne estis, ĉar ĝi ankoraŭ ne entenis iom pli detalajn precizigojn – kongruis kun la praktikaj bezonoj de la partio, de la laborista klaso kaj ankaŭ de plimulto de la loĝantaro sub la kondiĉoj estiĝintaj post la morto de Lenino. Ĉiuj volis atingi trankvilon, transiri al paca laboro kaj timis internaciajn implikaĵojn, kiuj povus esti ligitaj kun kromaj revolucioj. En tiu situacio lanĉi la sloganon pri la konstruado de la socialismo en la propra lando sendepende de la internacia situacio kaj fari longdaŭran ideologian bataladon kontraŭ ĉiuj kontraŭantoj al tiu opinio estis lerta ŝakmovo de Stalino kun eksterordinara praktika-politika graveco, tute sendepende de la teoria malpleneco de la nura slogano. Li evidente havis delikatan senton por percepti la venontajn problemojn. Kaj per tio li manovris sin en ofensivan pozicion fronte al siaj konkurantoj. Ĉar la alianco de Stalino kun Zinovjev kaj Kamenjev fariĝis rompiĝema, la Triopo dissolviĝis, post kiam ĝia ĉefa celo estis atingita: izoli Trockon kaj forigi lin el la parti-gvidado. En 1926 li estis ekskludita el la politika buroo, en 1928 ekzilita al Kazaĥujo kaj en 1919 elpelita al Turkujo.

Kvankam Zinovjev kaj Kamenjev konsideris malĝusta la transiron de Stalino de la internaciismo al la pozicio de limigita socialismo, ili unue ne elpaŝis kontraŭ ĝi, ĉar ili ne volis decidi antaŭ ilia aliancano Trocko. Sed post la disfalo de la Triopo ili nun alfrontis la novan teorion de Stalino kaj batalis – komune kun Trocko – por konservado de la internaciisma politiko de Lenino.

La praktika efiko de la nova teorio de Stalino montriĝis unue malpli en la politika linio de la partio, ĉar la dekstrema kurso de la prioritata disvolvado de la kampkulturo kaj neglektado de la industrio, subtenata de Stalino, unue ne tuŝiĝis de la nova teorio. Buĥarin povis senpene integri la ideon de la socialismo en la postrestinta, izolita Ruslando en sian skemon de malrapida antaŭenpaŝado al la socialismo, des pli ke ankoraŭ ne temis pri akcelita rapido.

Sed multe pli gravis la efikoj en la politika-ideologia kampo. Stalino en obstinaj disputoj en parti-kongresoj kaj -konferencoj sukcesis trudi siajn opiniojn kaj elimini la efikon de la opozicio. Tio ne estis venko de konvinkaj argumentoj, tio ŝuldiĝis al la zorgema elektado kaj preparado de la delegitoj de la partiaparato regata de Stalino. La mankhava teoria-ideologia klereco, la kredo je aŭtoritato kaj la malkontento pri la “deviantoj”, produktata de la aparato kaj de la gazetaro, zorgis por tiu “unuanimeco”. En la konferencoj kaj partikongresoj la reprezentantoj de la opozicio kontraŭ Stalino ne havis voĉdonrajton, ili estis degraditaj al “delegitoj kun konsila voĉo”. Tio validis eĉ por membroj de la politika buroo Trocko, Zinovjev kaj Kamenjev, al kiuj oni krome malhelpis paroli. Ne ebla paroli pri internpartia diskuto, ĉar ne temis pri interŝanĝo de argumentoj kaj de pravigoj, sed pri punvergado de la opozicio kaj pri ties forigo el ĉiuj funkcioj kaj el la partio.


 

4. Aŭtarcia ekonomio kiel ekonomia bazo de la socialismo


 

Verajn gravecon kaj enhavon la tezo pri la socialismo en unu lando akiris nur, kiam en 1928 la ĝistiama linio de la NEP estis forlasita kaj Stalino enkondukis abruptan kursŝanĝon. Per tio la sovetia modelo de socialismo iom post iom komencis alpreni formon, ĉar nun jam ne temis pri teoriaj kaj ideologiaj disputoj, sed pri la praktika transformado de la socio en ĝiaj decidaj partoj. Stalino, en la kunteksto kun la granda grenkrizo 1928 ekkonsciis pri la fiasko de la ĝisnuna partilinio de la iom-post-ioma enkreskado en la socialismon. Li fuĝis antaŭen, per tio ke li – malrespektante la ĵus faritajn decidojn de la 16-a partikongreso, kiuj orientis al singarda procedo ĉe la industriigo kaj eĉ pli ĉe la kolektivigado de la kampkulturo –, urĝis kaj perforte antaŭen pelis la kolektivigadon de la kampkulturo kaj la industriigadon. Per la unua kvinjarplano fariĝis klara, ke tiu socialismo estu konstruota sur la bazo de aŭtarcia ekonomio.

Tio havis grandatingajn efikojn por la tuta disvolvado de la estiĝanta socialisma socio en la Sovetunio, sed poste ankaŭ por la disvolvado de la socialismo en ĉiuj aliaj landoj de la socialisma ŝtata komunumo, kiu estiĝis post la Dua Mondmilito. La aŭtarcio de la socialisma ekonomio, la limigo al la propraj naciaj resursoj kaj disvolv-eblecoj kaj la grandparta izoliĝo disde la mondekonomio kaj disde la internacia ekonomia labordivido fariĝis decida trajto de la sovetia socialismomodelo.

El teoria vidpunkto la supozo, ke la socialisma socio povos ekzisti ne nur provizore, sed konstante sur la bazo de aŭtarcia ekonomio, estis simple sensenca. Tiu ideo kontraŭdiris la elementajn ekkonojn de la marksisma politika ekonomio kaj de la historia materiismo. Kaj el praktika vidpunkto ĝi ignoris la nivelon de internaciiĝo de la produktadfortoj. Kiel Markso kaj Engelso diris jam en la “Manifesto de la Komunista Partio”, la kapitalisma produktadmaniero baziĝas sur produktadfortoj, en kiuj estas ennaskita la tendenco al progresanta internaciigo de la ekonomia vivo kaj al elformiĝo de la mondmerkato. Kiel Lenino poste skribis, prezentis kaj argumente pravigis en sia fundamenta laboraĵo “La imperiismo kiel plej alta stadio de la kapitalismo”, tiu tendenco intertempe kondukis al estiĝo de internacia monopolkapitalo kaj al unueca, kvankam samtempe tre kontraŭeca mondekonomio. La gigante kreskintaj produktadfortoj de la imperiismo estis jam grandparte produkto de la internacia ekonomia labordivido kaj de la interŝanĝo pere de la mondmerkato.

La nacia tereno kaj la naciaj limoj de la ŝtatoj kun iliaj doganaj baroj kaj aliaj leĝaj malhelpoj por la kapital- kaj var-cirkulado fariĝis tro mallarĝaj ne nur por la pludisvolvado de la produktadfortoj kaj produktadkondiĉoj de la moderna monopolkapitalo, ili malhelpis ankaŭ la realigadon de la kreskantaj profitoj. Pro tio la naciaj limoj kaj baroj estis rompitaj kaj forigitaj ne nur per la progresanta internaciiĝo de la ekonomio, sed ankaŭ per la imperiisma subjugado de ĉiam novaj landoj kaj en ekstrema kazo ankaŭ per imperiismaj konkermilitoj por nove disdividi la mondon.

Vide al tiuj objektive ekzistantaj faktoroj de tutmondiĝo de produktado kaj de plivalorigo214 la intenco konstrui la socialisman socion sur la bazo de aŭtarcia nacia ekonomio estis historia anakronismo. Ĝi ne povis esperi daŭreman sukceson.

Tiu kontraŭeco inter naciaj kaj internaciaj principoj ĉe la konstruado de la socialismo estis unuflanke evidenta, sed aliflanke tiom komplika, ke oni bezonintus tre ĝisfundaj analizojn kaj pripensadojn por trovi por ĝi moviĝformojn, kiuj en pli longaj tempospacoj povintus konduki al solvo. Sed tion Stalino nek kapablis nek volis, pro diversaj kaŭzoj – jam pro liaj nesufiĉaj ekonomiaj konoj, sed ankaŭ pro sia aŭtoritata potencavido, kiu ekskludis laŭfaktan kunlaboradon kun reprezentantoj de aliaj opinioj. Por tio necesus la scioj kaj la aŭtoritato de Lenino aŭ post lia morto la laŭfakta kunlaborado de kolektivo, kiu agadu sole laŭ la necesoj kaj celoj de la socialismo kaj ne laŭ personaj ambicioj kaj malŝatoj.

La linio de Stalino, vide la tiom komplikaj kaj kontraŭecaj kondiĉoj, trafis en konsiderindan premon. En la praktika politiko li estis sin manovrinta en situacion, en kiu la kondiĉoj devigis lin simple stumbli antaŭen, sen longtempaj kaj trapensitaj konceptoj. Per la urĝa kaj hasta kolektivigado de la kampkulturo li volis solvi la grenkrizon. Sed la starigo de 200.000 kolĥozoj, trudita en mallonga tempo surbaze de la “sociigo” de kampulaj produktadrimedoj ne solvis la grenproblemon, sed pli akrigis ĝin. La kolektivigita kampkulturo bezonis traktorojn, falĉdraŝilojn, ŝarĝaŭtojn kaj kampmaŝinojn, kiujn la postrestinta industrio tamen ne povis liveri. Do, la kondiĉoj devigis lin komenci rapidan industriigon, kiu en tia rapido ankaŭ ne estis planita.

Dum longa tempo Stalino kontraŭis la postulon disvolvi la socialisman industrion kiel decidan ekonomian bazon de la kreskado de la laborista klaso kaj de la socialismo laŭ longtempa plano, ĉar liaopinie tiu “superindustriigo” tro ŝarĝus la kampulojn kaj per tio detruus ties aliancon kun la proletaro. Sed praktike ne ekzistis alia vojo ol uzi la kromaĵojn de la kampkulturo kiel akumulan fonton por la industriigo, ĝis kiam la industrio mem kapablos per sia plusprodukto estigi pli altan akumuladon por la etendita reproduktado. Tia politiko – realigata en longa perspektivo – povintus respekti ankaŭ la interesojn de la kampuloj, ĉar ili pro sia propraj ekonomiaj konsideroj interesiĝis pri la disvolvado de la industrio. Stalino, subtenata de Buĥarin, rifuzis tiun politikon, ĉe kio unuavice decidis ne laŭfaktaj argumentoj, sed la batalo kontraŭ la opozicio.

Sed nun, pro la kondiĉoj kreitaj de lia politiko li estis devigata eĉ pli ŝarĝi kampularon jam malriĉiĝintan per la perforta kolektivigado de siaj produktadrimedoj, per deprenoj kaj impostoj por akiri la rimedojn por importi la industri-ekipaĵojn el la kapitalisma eksterlando. Greno estis eksportenda eĉ dum la amara tempo de la malsatmizero, por financi la ekipaĵojn kaj maŝinojn por la industriigo.

Stalino mem per sia politiko detruis la aliancon inter laborista klaso kaj kampularo. Ankaŭ la vivnivelo de la laborista klaso kaj de la loĝantaro entute estis konsiderinde malaltigata dum tiu tempo per la gigantaj elspezoj por la industrio kaj por la kampkulturo. La tuta socio devis alporti oferojn por tio, kio ĉe longperspektiva planado kaj ĉe malpli hasta kaj ĥaosa realigado de la industriigo same kiel ankaŭ de la kolektivigado certe eviteblus.

Dum tiu tempo de rapida industriigo la spezo de la ekstera komerco de la Sovetunio pro la importoj de maŝinoj, ekipaĵoj kaj de kompletaj fabrikoj konsiderinde kreskis; kaj verŝajne ekzistis ankaŭ la ebleco post la industriigo plu kreskigi ĝin kaj tiel iom post iom eskapi el la aŭtarcia izoliteco de la sovetia ekonomio. Sed Stalino sekvis aliajn planojn, kaj post kiam la Sovetunio fariĝis industrilando, la ekstera komerco refalis, tio signifas, la streboj je aŭtarcio refortiĝis. Ŝajnas ke Stalino, ege impresita de la rapidaj progresoj de la socialisma industrio, evidente konvinkiĝis, ke la “bolŝevistoj povas sturmi ĉiujn fortikaĵojn”, kiel li esprimis sin.

La sovetia industrio tempe de la du kvinjarplanoj atingis kreskotempon, kiu troviĝis multe super tiu de la evoluintaj kapitalismaj landoj. Tio estis kompreneble granda sukceso, kiu povis veki la impreson, ke la Sovetunio troviĝas nun sur la venka vojo. Stalino deklaris, ke la Sovetunio jam preterkuris la kapitalismon en la evolurapido, kaj ke nun necesas en la venonta tempo ankaŭ “ekonomie postatingi”.

Tiuj diroj estis plurrilate erarigaj kaj vekis iluziojn pri la reala stato de la sovetia ekonomio, ankaŭ pri ties rilato al la mondekonomio. Indikoj pri kreskokvotoj en elcentoj deiras de la antaŭa evolustato, ju pli malalta la deirpunkto estis, des pli alta rezultas la kresko. Tio diras nenion pri la amplekso de la produktado kaj pri la efektiva produktoforto. Sed eĉ pli grandajn iluziojn la anonco de Stalino devis veki, ke la kapitalismaj landoj en antaŭvidebla tempo estu postatingotaj ankaŭ “ekonomie”. Ni postrestis je cent jaroj, li diris, kaj tiun postrestintecon ni devas nuligi en dek jaroj.

Sed li preterlasis klarigi, kion signifas nuligi la ekonomian prostrestintecon kompare kun la kapitalismo. Aŭ li ne sciis, ke tio signifis, atingi la pokapan produktadon de la evoluintaj kapitalismaj landoj kaj superi ĝin, aŭ li intence prisilentis tion, ĉar al ĉiu kun nur elementa ekonomia klereco devis esti klara, ke tio en antaŭvidebla tempo estis tasko neplenumebla, tiom pli por aŭtarcia ekonomio. La ideo, ke eblas atingi tion en dek jaroj, estis pura fantazio. La dezirpensado de Stalino produktis iluziojn pri la efektive atingita ekonomia produktkapablo, kio en longa perspektivo efikis negative. Kiam la realo neniam atingas la propagandon, tiam nepre estiĝas malkontento kaj malbonan humoron.

La opinio pri la socialismo en unu sola lando en limigita senco povintus havi certan portempan pravecon en la kadro de ampleksa teorio de la internacia socialismo, se oni konsiderus tiun izolitan evoluon kiel provizoran staton kondiĉitan de apartaj cirkonstancoj, kiu ĉesigus per la posta daŭrigo de internaciaj proletaraj revolucioj kaj – kun ioma malfruiĝo – enfluus en la vojojn de internacia disvolvado de la socialismo. Tiam ĝi ne devus nepre konduki al la konsekvenco de aŭtarcia socialisma nacia ekonomio, sed al la komplika problemo de la kontraŭeca rilato de la ekonomio de la sola socialisma ŝtato kun la mondekonomio kaj kun la mondmerkato. Lenin jam parolis pri tiu problemaro, kaj deirante de ties ideoj tre verŝajne troviĝus ankaŭ aliaj vojoj por solvi la kun tio ligitajn kontraŭecojn ol la aŭtarcia disvolvado.

Se oni trapensas la eldirojn kaj rimarkojn de Lenino en liaj lastaj vivojaroj pri diversaj aspektoj de tiu problemaro, tiam oni povas ja ekhavi la impreson, ke li – spite al la izoliteco de la sovetŝtato – senlace serĉadis vojojn kaj eblecojn ne perdi la ligon de la sovetia ekonomio kun la mondmerkato, sed teksi ilin pli dense. La interplekteco kaj interefikado de la naciaj kaj internaciaj trajtoj kaj aspektoj de la ekonomia disvolvado de la socialismo en lia pensado evidente okupis gravan spacon. Li vidis ĉe tio ne nur la momentan staton, sed antaŭ ĉio la pli longajn perspektivojn, ĉar al li estis klara, ke la granda historia tasko krei produktadmanieron kun pli alta laborproduktivo ol kia ĝi jam ekzistis en la kapitalismo, atingeblus nur en kunteksto kun la internacia ekonomia labordivido pere de la mondmerkato kaj tute ne en izolita aŭtarcia ekonomio. Eĉ se kromaj socialismaj revolucioj ankoraŭ dum longa tempo ne okazus, la socialisma ŝtato provizore restanta sola, pro la plu progresanta internaciiĝo de la ekonomia vivo neeviteble devus eniri en interefikadon kun la mondekonomio kaj kun la internacia ekonomia labordivido. Al tio ĝi devis orientiĝi en longa perspektivo. Jen la konvinko de Lenino.

En tiu kunteksto li vidis grandan problemon en la neevitebla influo de la mondmerkato al la interna ekonomia evoluo de Sovetruslando, kaj li opiniis, ke oni devas ĝisfunde okupiĝi pri tiu problemo. La mondmerkato fariĝos por Sovetruslando “la plej granda pruvilo”, diris li. Li diris, ke la tankoj de Creuzot (granda franca konzerno) estas danĝero, sed multe pli granda danĝero estos la malmultekostaj traktoroj de Creuzot.

Kion Lenino celis per tio? Plej verŝajne li perspektive antaŭvidis. ke la Sovetunio dum sia ekonomia evoluo estos devigata aĉeti traktorojn kaj aliajn maŝinojn en la mondmerkato, ĉar la propra produktado ne sufiĉos. Sed tiam montriĝos, ke Creuzot kaj kapitalismaj firmaoj proponas tiujn traktorojn multe malplikoste kaj en pli bona kvalito ol la sovetiaj fabrikoj, ĉar la kapitalisma konkurenco havas multe pli altan laborproduktivon. Pro tio Lenino postulis de la sovetia industrio kiom eble plej rapide atingi tiom altan laborproduktivon, ke ĝi jam ne bezonos timi la mondmerkaton, sed povu uzi ĝin por per siaj malaltprezaj vareksportoj akiri kreskantan ekonomian influon al aliaj landoj kaj tiel en la ekonomia konkurado kun la kapitalismo estonte akiri ankaŭ superecon. La socialismo praktikos sian influon al la monda evoluo antaŭ ĉio per siaj ekonomiaj atingoj, li plurfoje ripetis, kaj pro tio Lenino ĉiam revenis al la baza problemo – altigo de la laborproduktivo – de kiu lastinstance dependos la supereco de la socialismo.

Bedaŭrinde Lenino jam ne kapablis daŭrigi tiujn pensadojn kaj formuli vojojn kaj paŝojn, laŭ kiuj tiu linio eblus realigi. Li pensis ĉe tio koncedi koncesiojn al kapitalismaj firmaoj, ebligi eksterlandajn kapitalinvestojn, miksitajn firmaojn kaj aliajn formojn de ekonomia kunlaborado, por uzi la fortajn impulsojn de la mondekonomio por la progreso de la socialisma ekonomio, sen ĉe tio trafi en tioman dependecon, ke ĝi povus bloki la socialisman disvolvovojon. En la monopolo de la sovetŝtato pri la ekstera komerco li vidis gravan protekt-meĥanismon, kiu devus malebligi tion.

Sed ŝajnas, ke Stalino ne komprenis tiujn fundamentajn ekonomiajn interrilatojn kaj verŝajne kredis, ke la teritoria grando de la lando kaj la riĉaĵo je ĝiaj naturresursoj estas sufiĉa bazo por krei aŭtarcian socialisman ekonomion sendepende de la mondekonomio kaj de la mondmerkato. En la lumo de la pensaĵoj de Lenino pri tiu malfacila problemo de la dialektika rilato de la ekonomio de socialisma lando al la mondekonomio kaj al la mondmerkato la opinio de Stalino pri la socialismo en unu lando ŝajnas esti la skemeca absolutigo de ja prava vidpunkto al tre simpligita teorio de la socialismo entute. Ĉar tiu opinio povis apogi sin sur kelkaj realaj faktoj kaj krome ŝajnis esti sufiĉe simpla kaj komprenebla, Stalino povis trudi sian version de konstruado de la socialismo en unu unuopa lando ne nur en la KPSU, sed ankaŭ en la Komunista Internacio, kies aparaton, post eksigo de Zinovjev kiel prezidanto de la plenumkomitato en 1926, li ankaŭ tenis firme en siaj manoj. Li venigis en tiun funkcion Buĥarin-on kiel sian konfidulon, kaj tiu senkondiĉe subtenis la kurson de Stalino de la socialismo en unu lando kun liaj streboj al aŭtarcio, kvankam kiel ekonomikisto li ja devus scii, kien tio povas konduki.

Trocko, male, estis elstara kaj konsekvenca reprezentanto de la internaciisma kompreno de la socialismo; tiurilate li staris komplete ĉe la flanko de Lenino. Kvankam li estis eksigita el la grava funkcio de popolkomisaro pri defendo kaj degradita al sekci-gvidanto de la soveto pri ekonomio, sed restis membro de la politika buroo. Li uzis la eblecojn de tiu ofico en la soveto pri ekonomio por montri, surbaze de plej novaj statistikaj datumoj de la sovetia ekonomio kaj de la usona ekonomio, la grandegan gravecon de la mondmerkato kaj de la internacia ekonomia labordivido por la disvolvado de la Sovetunio. En sia laboraĵo “Kapitalismo aŭ socialismo” li deiris de la fundamenta ekkono, ke la historia estonteco apartenos al tiu socia sistemo, kiu estigos produktadmanieron kun la plej alta laborproduktivo.215 Por ilustri la grandon de la historia tasko, antaŭ kiu la sovetia ekonomio en la venontaj jardekoj staros, Trocko komparis la alton de la nacia enspezo de la Sovetunio kun tiu de Usono en la jaro 1925 kaj konstatis, “ke la mezuma laborproduktivo, kondiĉita de maŝinaro, organizado, laborrutino kaj aliaj, en Nordameriko estas inter dek- aŭ minimume ses-oble pli alta ol ĉe ni.”216

La laborproduktivo de la sovetia ekonomio en la jaro 1925 troviĝis do proksimume 15 elcentojn de la usona ekonomio. Sed Trocko opiniis, ke tio tute ne estas kaŭzo por malesperi kaj ke tiu grandega postrestinteco nuligeblas, ĉar la socialisma produktadmaniero havas ankaŭ serion da gravaj avantaĝoj antaŭ la kapitalisma, kiuj per ĝusta uzado ebligus rapidan kreskon de la laborproduktivo. Grava faktoro ĉe tio, tiel Trocko, estas la aktiva partopreno en la internacia ekonomia labordivido tra la mondmerkato. Ankaŭ alte evoluinta industrilando kiel Anglujo ne kapablus starigi la socialisman socion surbaze de aŭtarcia ekonomio, ĉar la socialismo bezonas eĉ pli ol la kapitalismo jam internacian ekonomian bazon. Tiu bazo – tiom longe, kiom la unua socialisma lando ankoraŭ restos sola – kreeblas nur per la aktiva partopreno en la internacia ekonomia labordivido tra la mondmerkato. Kompreneble tia disvolvado, tiel Trocko, alportas ne nur avantaĝojn, sed ankaŭ danĝerojn. Sed tiuj ĉi, per la ŝtata monopolo pri ekstera komerco kaj per lerta ekstera politiko, povas esti fortenataj.

Ne pretervideblas, ke Trocko ĉi tie uzis pensadojn de Lenino kaj plu disvolvis ilin, por konduki la debaton el la barita mallarĝeco de la citadismo, kiun ĝi akiris ĉe Stalino, ĉar li argumentis, anstataŭ per faktoj kaj nombroj, nur per kelkaj leninaj citaĵoj elŝiritaj el la kunteksto. Sed Stalino kaj ankaŭ Buĥarin konsekvence ignoris tiajn klopodojn kaj respondis nur per kalumnioj kaj suspektigoj. Stalino eĉ iris ĝis tia punkto ke li diris, ke en la libro de Trocko li trovis eĉ ne unu vorton pri la socialismo.

Jam en diskuto en la plenumkomitato de la Komunista Internacio – ankaŭ en la jaro 1925 – Trocko diris, ke sovetia ekonomio izolita de la mondmerkato verŝajne bezonos kvindek ĝis cent jarojn por atingi la aktualan internacian nivelon de la laborproduktivo. Sed intertempe, tiel Trocko, kun certeco ankaŭ en la kapitalismo estos okazinta evoluo, tiel ke la distanco verŝajne restos. Al tio Stalino respondis kun supereca pozo, ke tio estas sensencaĵo, ĉar la socialismo povas nuligi tiun postrestintecon en dek jaroj. Li estis konvinkita, ke jardeko sufiĉos por starigi la socialismon kun produktadmaniero, kiu almenaŭ atingos la laborproduktivon de la kapitalismo. Tiu opinio estis kroma piliero de lia socialismomodelo.

Ŝajnas, ke al Stalino mankis eĉ elementaj ekonomiaj konoj por eĉ nur iom realisme taksi la problemon. Kiel la multjara ĉefekomikisto Eugen Varga (1879.1964) en siaj memoraĵoj raportis, ĉiam, kiam li estis vokita al Stalino, hazarde malfermita volumo de “La kapitalo” de Markso kuŝis sur la skribtablo. Ĉu Stalino nun studis aŭ ne, liaj decidoj baziĝis malpli sur la ekkonoj de la politika ekonomio ol sur devigoj, en kiujn li mem estis trafinta per la rezultoj de sia malmulte trapensita praktikisma politiko.

La konstanta kurso al kiom eble plej aŭtarcia ekonomia disvolvado estis sendube unu el la decidaj kaŭzoj por la postrestinteco en la laborproduktivo, kiun la sovetia ekonomio eĉ dum multaj jardekoj ne kapablis nuligi. Ĉar ĝi ne aktive partoprenis en la mondmerkato kaj siajn eksportojn grandparte limigis al krudmaterialoj, ĝi ankaŭ ne havis komparajn mezurilojn por ekscii la nivelon de la laborproduktivo en la propra ekonomio. Ne estis hazardo, ke neniam ekzistis precizaj indikoj pri la nivelo de la laborproduktivo kompare kun la internacia nivelo, sed ĉiam nur malklaraj indikoj pri la kresko kompare kun la antaŭa jaro aŭ kun la lasta jarkvino. Sed tiuj nombroj estis envere nur por memtrankviligo, se ne eĉ por memtrompo.

Kroma negativa sekvo de tiu plejparte aŭtarcia ekonomia evoluo: la malalta kresko de la vivnivelo de la loĝantaro. La dogmo de la antaŭranga kresko de la produktadrimedojn produktanta industrio signifis la neglektadon de la industrio produktanta konsumaĵojn. Tio kondukis al la situacio, ke la propono je ĉiaj konsumaĵoj – nutraĵoj, vestaĵoj, varoj de ĉiutaga bezono kaj pli altvaloraj teĥnikaj konsumvaroj ktp – estis relative modesta kaj krome restis plej ofte malaltkvalita. Por la amaso de la loĝantaro la socialismo signifis entute socialismon de malriĉeco, kio kontraŭdiris la proklamatajn celojn de la socialismo kaj kio ja eviteblus per pli racia disvolvado de la ekonomio. Estas eksterdube, ke tiu situacio konsiderinde malaltigis la logon de la socialisma socio interne same kiel ekstere.

Ĉar la teorio de la socialismo en unu lando ankaŭ post la estiĝo de la komunumo de socialismaj ŝtatoj estis konsiderata nediskutebla dogmo de la “marksismo-leninismo”, la konstruado de la socialisma socio en ĉiu unuopa lando de tiu ŝtat-komunumo estis ankaŭ konsiderata plejparte kiel nacia tasko, kiu troviĝis en la suverena kompetento de la respektiva ŝtato kaj de ties gvidanta partio.

La aserto de Stalino, kiun li faris en sia lasta laboraĵo (“Ekonomiaj problemoj de la socialismo en la USSR”), ke la landoj kuniĝintaj en la “Konsilantaro por reciproka ekonomia helpo” (KRE) jam konsistigas memstaran socialisman mondmerkaton, malhavis ĉian realan bazon kaj estis nura dezirpensado. Ja ekzistis ekonomia kunlaborado kaj komunaj decidoj inter la socialismaj ŝtatoj, sed oni ne uzis la ŝancon kunigi la ekonomian kaj sciencan potencialon de ĉiuj socialismaj landoj tiel, ke la plua disvolvado de la socialismo povu solviĝi kiel internacia tasko kaj ke ĉe tio estiĝus socialisma socia sistemo kiel mondsistemo. Sen tio, ĉiu unuopa socialisma lando staris fronte al la mondmerkato sola kun sia grandparte aŭtarcia ekonomio kaj devis provi tra la internacia komerco iel partopreneti en la internacia labordivido. Pro la malpli alta laborproduktivo tio estis ĉiam ligita kun perdoj kaj kondukis al kreskanta ekstera enŝuldiĝo ĉe kapitalismaj bankoj kaj ŝtatoj. Sed al la vero apartenas ankaŭ, ke la sistemkonkuro (nu, malvarma milito) okazis precipe sur ekonomia kampo per embargo kaj bojkoto. Sole la Coordinating Committee on Multilateral Export Controls (CoCom), fondita laŭ iniciato de Usono en 1949, per eksport-malpermesoj malebligis la partoprenon de socialismaj ŝtatoj en la internacia labordivido. En la fondodokumento nemiskompreneble tekstis: “Estas politiko de Usono uzi siajn ekonomiajn resursojn kaj avantaĝojn en la komerco kun komuniste regataj ŝtatoj por apogi la nacian sekurecon kaj la eksterapolitikajn celojn de Usono.”


 

5. Historiaj tempolimoj ĉe la konstruado de la socialismo


 

Grava aspekto de la stalina socialismomodelo estis la ekstrema mallongigo de la objektive necesaj tempospacoj por la starigo de funkcikapabla socialisma socio laŭ la kriterioj de la scienca socialismo. Jam en la “Manifesto de la Komunista Partio” oni legas, ke la transiro de la kapitalismo al la socialismo ne estas mallonga “salto”, sed ke ĝi ampleksos pli longan historian periodon. Estus sensenca voli anticipe determini ĝian daŭron. Ĝi dependas, laŭ tiu teksto, de la respektivaj konkretaj ekonomiaj, socialaj, kulturaj kaj ceteraj kondiĉoj de la koncerna lando.

Tute tiusence ankaŭ Lenino aliris tiun demandon, ĉe kio dekomence estis klara, ke por la transiro al la socialismo en Ruslando pro la granda postrestinteco de la lando, en kiu ankoraŭ mankis decidaj civilizaciaj antaŭkondiĉoj por socialisma disvolvado, necesos aparte granda tempospaco. Li do tute ne iluziis, ke eblus starigi la socialismon en Ruslando ene de mallonga tempo – ekzemple en dek jaroj. Kiam li esprimis sin pri tiu demando, Lenino tute konscie evitis fari precizajn eldirojn, ĉar tiuj povis esti nur senbazaj spekulativoj. En parolado antaŭ lernantoj li diris: “Ni kalkulis nian laboron por tre longa tempo. Konstrui la estontan socion, al kiu ni strebadas, postulas longan tempon. Ni metas nun nur la fondoŝtonon de la estonta socio, ĝin konstrui devos vi, kiam vi estos plenkreskaj.”217

Samsence li diris en alia parolado, ke la konstruado de la nova socio estas “tre longdaŭra laboro. Por plenumi ĝin, necesas giganta paŝo antaŭen en la evoluo de la produktadfortoj, oni devas superi la rezistadon de multnombraj restaĵoj de la etproduktado […], oni devas superi la monstran potencon de la kutimo kaj de la inerto.”218

Ĉe alia okazo Lenino diris en parolado, falante laŭvorte en la malnovan rusan parolturnon: “Дай бог (donu Dio), ke niaj infanoj, eble ankaŭ nur niaj nepoj spertos la socialismon ĉe ni.”219

La longa tempo, kiun Lenino kalkulis por starigi la socialisman socion, evidente dependas ankaŭ de lia opinio, ke la socialismo devas akiri sian internacian influon antaŭ ĉio per sia ekonomia evoluo. Pro tio, laŭ li, la laborproduktivo estas la plej grava por la venko de la socialismo super la kapitalismo.

Sed la altigon de la laborproduktivo Lenino vidis ne nur kiel teĥnikan problemon. Ĝi dependas ne nur de tiaj objektivaj faktoroj kiaj la moderna teĥniko kaj efika labororganizado, sed ankaŭ de subjektivaj kondiĉoj kiaj la klerec-nivelo de la laboristoj, de ilia sinteno al la laboro, de ilia labordisciplino kaj ankaŭ de la nivelo de ilia ĉiutaga kulturo. Ĝuste en la postlasaĵo de la malnova “duonbarbara” socio de Ruslando Lenino vidis gravan malhelpon por la socialisma konstruado. “Tio estas la komenco de transformego” – diris li –, “kiu estas pli malfacila, pli esenca, pli radikala, pli decida ol la faligo de la burĝaro, ĉar ĝi estas venko super la propra inerto, super la propra maldisciplino, super la etburĝa egoismo, super tiuj ĉi kutimoj, kiu la malbenita kapitalismo postlasis kiel heredaĵo al la laboristoj kaj kampuloj. Nur kiam tiu ĉi venko estos ankrita, tiam kaj nur tiam la nova socia disciplino, la socialisma disciplino estos kreita, tiam kaj nur tiam reveno al la kapitalismo fariĝos malebla, la komunismo fariĝos reale nevenkebla.”220

Tiaj analizaj pensadoj kaj profundaj cerbumadoj por Stalino evidente ne estis iel uzeblaj, kaŭze de lia vojo de kleriĝo kaj de lia vivo. Li ne estis lerninta profesion nek laborinta en iu, li estis libera de la spertoj de industri- aŭ kamp-laboristo, kiel profesia revoluciulo li estis kutimiĝinta al malstabila, senpretenda kaj malmulte kultura vivo. Nur tiel oni povis kredi, ke milionoj da homoj de la kamparo fluos en la novajn industricentrojn, tuj estigos socialisman laboristan klason kun ĉiuj pozitivaj ecoj, kiu estos supera al la en generacioj kreskinta kvalifikita laborista klaso de kapitalismaj landoj. Sed la senkultureco, inerto, sendisciplineco kaj ankaŭ egoisma senrepondeco, hereditaj de la malnova socio, daŭre efikis, mensostatoj kaj pensmanieroj ne simple forigis per agitado nek per devigo. Lenino celis ankaŭ tiujn subjektivajn problemojn, kiam li ĉiam denove emfazis, ke la konstruado de socialisma socio en Ruslando postulos tre longajn tempospacojn, kaj kiel la tuta historio de la Sovetunio montris, tio estis realisma konsidero.

Sed Stalino, male, estis konvinkita, ke la starigo de socialisma socio rapide fareblas ankaŭ sub la postrestintaj deirkondiĉoj de Sovetruslando. Kaj ke la ekonomia fundamento de la socialismo jam ekzistas, kiam la antaŭe postrestinta kampkultura lando estas transformita en industripotencon kaj la antaŭe diserigita kampula kampkulturo estas transigita en kooperativan-socialisman grandspacan kampkulturon. Sed kiel decida kriterio por finatingo de la ekonomia fundamento oni konsideris ne la gradon de sociigo de la laboro kaj la laborproduktivon, sed la grandon de la parto de la socialismaj produktadkondiĉoj en la ĉioma ekonomio. Se en la industrio preskaŭ cent elcentoj de la produktadkondiĉoj estis jam socialismaj, ĉar ĉiuj produktadrimedoj estis transigitaj en ŝtatan proprieton, en la kampkulturo intertempe multe pli ol sepdek elcentoj de ĉiuj kampulaj entreprenoj en kolĥozojn (kaj certa parto de la grundo en ŝtatajn sovĥozojn), tiam oni povis konsideri, ke la ekonomia fundamento de la socialisma socio en siaj esencaj partoj estas atingita.

Sed tiuj supozoj spegulis nur la surfacon de la fenomenoj. Facile eblis “sociigi” ankaŭ teĥnike postrestintajn produktadrimedojn, sed per tio estiĝis nek pli alta grado de sociigo de la laboro nek pli alta laborproduktivo.

Ankaŭ la disvolvado de potenca pezindustrio tute ne jam konsistigis pretan ekonomian fundamenton de la socialismo, se ne samtempe ankaŭ la konsumvara industrio estis sufiĉe disvolvita por servi al la materiaj kaj kulturaj bezonoj de la loĝantaro kaj levi ilin al nivelo komparebla kun tiu de la evoluintaj kapitalismaj landoj. De tio la Sovetunio estis ankoraŭ tre malproksima, kiam Stalino fiere anoncis, ke la socialisma socio esence estas starigita kaj ke la “lumaj altaĵoj de la komunismo” jam ĉe la horizonto aperas.

Laŭfakta listigo de la atingaĵoj montras tute alian bildon: En la unuaj dek jaroj da sovetpotenco estiĝis ankoraŭ tre malforta ekonomia fundamento de la socialismo, sur kiu leviĝis kruda konstruaĵo kiu videbligis eble la konturojn de la estonta socialisma socio, sed kiu estis ankoraŭ malproksima de sia finpretigo. Por la amaso de la loĝantaro tio estis “socialismo de relativa malriĉeco”, ĉar la giganta fortostreĉo de la akcelita industriigo kaj la ne malpli fortoraba kolektivigado de la kampkulturo estis ligitaj kun sentebla malaltiĝo de la vivnivelo. Tio okazis unuavice en la situacio de loĝado, ĉar granda parto de la urba loĝantaro vivis en tiel nomata “komunalka”, en kiu pluraj familioj loĝis en unu loĝejo kaj komune uzis kuirejon kaj banĉambron. La alfluo de milionoj da novaj laboristoj el la kamparo en la industri-urbojn ankoraŭ pli akrigis tiun situacion. Unu el la sekvoj de tiu situacio estis, ke la ideo de socialismo en la konscio de granda parto de la sovetia loĝantaro ligiĝis kun modesta vivnivelo – kaj ĉe iuj eble ankaŭ kun la memoro pri pli riĉaj tempoj por la antaŭe bonstataj, kio tiam ofte esprimiĝis er la parolturno “так они жили” (tiel ili vivis).

Tiu ĉi kritika-realisma takso de la evolustato de la sovetsocio atingita meze de la 1930-aj jaroj neniel signifis malaltan aprezon aŭ eĉ malestimon de la gigantaj faroj kaj progresoj, kiuj plenumiĝis danke al la sinofera laborado de la laboruloj, de la teĥnikistoj, sciencistoj kaj ankaŭ de la funkciuloj de la partio, de la ŝtato kaj de la ekonomio. Tio estis giganta progreso de la socio kompare kun la pasinteco, sed estis ne nur senmezure troigita nomi tiun staton jam pli aŭ malpli elkonstruita socialisma socio – ĝi estis kompleta mistakso. Tio sekvigis ne nur, ke la ideoj pri socialisma socio estis konsiderinde deformitaj kaj torditaj, sed antaŭ ĉio ankaŭ, ke la difinado de la celoj por la plua disvolvado de la socio posedis nenian realan bazon kaj kondukis al determinado de iluziaj taskoj.

Ju pli oni pli detale esploras la unuopajn paŝojn kaj aspektojn de la stalina politiko, des pli klariĝas, ke tiu neniel orientiĝis laŭ la opinioj de Lenino, sed iris plejparte kontraŭajn vojojn – kvankam tiuj plejparte estis ornamitaj per Lenin-citaĵoj.


 

6. Diktatora regsistemo anstataŭ socialisma demokratio

La historio havas sian propran logikon, en kiu la postefikoj kaj spuroj de la pasinteco reanoncas kaj trudas sin sen la intenco de la agantoj, ĉar la homoj ne povas formi sian historion laŭ siaj deziroj, sed estas konstante dependaj de la respektive donitaj kondiĉoj, kiuj siavice estas ankaŭ la rezulto de iliaj antaŭaj agadoj. Tion Stalino devis sperti dum la “partikongreso de la venkantoj”, la 17-a kongreso en 1934.

Estas vere, ke la ĝenerala sekretario tie celebris grandajn triumfojn, kiam li deklaris la kompletan venkon de sia linio kaj unu reprezentanto de la venkita opozicio post la alia en pentaj paroladoj de submetiĝo kapitulacis antaŭ li. Ili ĵuris forlasi ne nur siajn “kontraŭleninistajn opiniojn”, siajn maldekstrajn aŭ dekstrajn deviojn kaj kondamnis siajn “lastanalize kontraŭrevoluciajn intencojn”, sed humiligis sin farante ekscesajn laŭdparoladojn pri la “saĝa” kaj kelkfoje ankaŭ jam “genia” Stalino.

La elekto de la Centra Komitato kaŭzis puran hororon: Proksimume tricent delegitoj rifuzis obei kaj sian voĉon por Stalino. Preskaŭ tri kvaronoj de la kadruloj, kiujn la partiaparato estis zorgeme elektintaj, havis ĝissate la “senmezuran potencon” de la ĝenerala sekretario kaj memoris pri la postulo de Lenino anstataŭigi lin per pli “lojala kamarado”. Tio estis ŝoko, sed Stalino ne lasis tion percepti kaj tuj taskis Kaganoviĉ-on fari la necesajn “korektaĵojn”. Dum la konatigo de la elekto-rezultoj estis nur tri kontraŭaj voĉoj, kiujn Stalino kaj Kirov estis ricevintaj. Ĉe Kirov tio kongruis kun la vero.

Stalino estis plej interne trafita. Se jam el la delegitoj de la partikongreso tiom granda nombro oponis kontraŭ li, kvankam tiuj estis elektitaj kaj preparitaj kun granda zorgemo – kiom granda povus esti la nombro de liaj sekretaj kontraŭuloj en la nove elektita Centra Komitato, en la tuta partio kaj eĉ pli en la loĝantaro de la lando? Oni povas kompreni, ke vide al tiu ŝoka kaj ankaŭ humiliga rezulto li estis atakita de angoro. Kiom sekura povis esti lia potenco, se ĉie ekzistis kaŝitaj kontraŭuloj? Kiun li povis nun ankoraŭ vere fidi?

Evidente en la partio daŭre ekzistis multe tro da malnovaj bolŝevistoj el la tempo de Lenino, kiuj ne volis senkondiĉe subordigi sin al lia regado. La plej multaj el ili ja estis jam eksigitaj el siaj funkcioj kaj anstataŭigitaj per reprezentantoj de la pli juna generacio, sed evidente da ili ekzistis ankoraŭ tro multaj.

Kiujn konkludojn Stalino tiris el tiu fiasko? La unua konsekvenco estis evidenta: la renoviga procezo de la aparato de funkciuloj estis rapidigenda kaj konsekvence finenda. Tio sisteme okazis en la sekvaj jaroj. La dua konsekvenco: Reorganizado de la tuta potenc- kaj reg-sistemo de la partio, ŝtato kaj socio kaj ekkonstruado de hierarĥie strukturita sistemo, en kiu li mem estis la pinto kaj tenis ĉiujn fadenojn en sia mano.

La tria konsekvenco konsistis en superado de la tradicioj de la bolŝevismo, kiun kiuj la maljunaj revoluciuloj estis ligitaj. Por tio necesis tiel aliverki la historion de la KPSU, ke Stalino aperu kiel sola kungenia kunbatalinto de Lenino, kiu kune kun tiu ĉi kreis la partion de la bolŝevistoj, kondukis la Oktobran Revolucion al la venko kaj kiu ekde la morto de Lenino plenumis ties hereditan projekton. Stalino estis la “plej inda disĉiplo” de Lenino kaj la “Lenino de hodiaŭ”. Li estis elkonstruinta kaj realiginta – en batalo kontraŭ la partimalamikaj devioj de la trockistoj, Zinovjev- kaj Kamenjev-adeptoj – la sole ĝustan linion de la socialisma konstruado.

En tiu falsita historio de la KPSU kaj de la marksisma teorio la marksismo, reduktita al dogmaj bazaj trajtoj gvidfrazoj kaj formuloj, estis interpretita kiel “marksismo-leninismo” kaj prezentata kvazaŭ en agado. En tiu formo ĝi validis nun kiel la “mondpercepto de la partio”, kiel la teoria kaj ideologia bazo de la agado de ĉiuj organoj de la sovetsocio.

Apartan rolon ludis tiu ĉi “Enciklopedio de la stalinismo” en la klerigado kaj edukado de la novaj generacioj de gvidaj kadruloj, ĉar per tio oni atingis, ke ili jam apenaŭ eksciis konojn pri la efektiva historio de la KPSU, pri la Oktobra Revolucio kaj pri la interna milito kaj eĉ malpli pri la internpartiaj disputoj pri la partilinio en la 1920-aj jaroj.

La evoluo de la Sovetunio post la 17-a partikongreso en 1934 okazis precize en tiu direkto, ĉe kio la tri nomitaj aspektoj kunefikis en la celo starigi ampleksan, hierarĥie strukturitan, diktatoran regsistemon. Stalino sukcesis, per persekutaj kaj purigaj agadoj en la partio, eksigi grandan parton de la malnovaj bolŝevistoj kaj elimini por ĉiam atestantojn de la historiaj okazaĵoj. Per tio li samtempe malfermis la vojon por centmiloj da pli junaj kadruloj, kiuj ne havis rektan ligon kun la pli frua historio de la KPSU kaj estis komplete edukitaj en la spirito de la stalina “marksismo-leninismo”. Per tiu giganta alfluo de junaj fortoj kaj ties suprenirado en la privilegiatan tavolon de la “nomenklatura”, Stalino povis esence plilarĝigi kaj firmigi la socian bazon de sia regsistemo.

Ne estas vera kialo por supozi, ke Stalino estis planinta tiun evoluon kun ĉiuj ĝiaj terorismaj ekscesoj, des pli ke ĝi tute decide kontraŭagis la klopodojn doni al la Sovetunio per la nova konstitucio demokratian koloron. Ĉiuj ĉi disponoj estis panika reago al la profunda ŝoko, kiun la disvenkiĝo dum la 17-a partikongreso kaŭzis. La timoj kaj angoroj, kiujn tiu sperto estigis ĉe Stalino, estis la startigilo de tiuj ekscesoj, kiuj, kiam lanĉitaj, disvolvis ankaŭ sian propran impeton.

Okazas hazardoj en la historio, kiuj povas kaŭzi grandajn efikojn, kaj la murdo al la leningrada partiĉefo Sergej M. Kirov (1886-1934), membro de la politika buroo, estis tia hazardo eble ankaŭ konscie aranĝita provoko, kiu donis bonegan pretekston por realigi la supre prezentitajn konkludojn de Stalino el la partikongreso.

Kirov, konsiderata kiel amiko de Stalino, mallonge post la partikongreso fariĝis viktimo de murdatenco, kiu okazis sub tre strangaj cirkonstancoj kaj estigis multajn enigmojn. Kirov dum la partikongreso partoprenis en sekreta renkontiĝo de delegitoj, dum kiu oni interkonsiliĝis pri la anstataŭigo de Stalino kiel ĝenerala sekretario kaj en kiu li estu nomumita kandidato kontraŭ Stalino. Sed Kirov rifuzis tiun proponon kaj informis Stalinon pri tio. Kiajn konkludojn tiu tiris el tio, ne estas konata.

La murdo al Kirov la 1-an de Decembro 1934 en Leningrado estas neniam klarigita, ĉar ĉiuj partoprenintoj, ankaŭ la leningrada enketkomisiono, estis tre rapide likviditaj, kio kompreneble estigis suspektojn, ke ĉi tie oni volas kaŝi ion. La suspekto, ke Stalino mem povus esti partopreninta en tio, kion ankaŭ Ĥruŝĉovo aludis en sia sekreta parolado dum la 20-a kongreso de la KPSU 1956, estas neniam komplete malpravigita. Sed ankaŭ ne ekzistas pruvoj por la tezo, ke la manoj de Stalino estis en la ludo. Certa estas nur, ke li politike profitis tiun atencon, ĉar per ĝi li havis argumenton por la konsekvenca batalado kontraŭ teroro kaj kontraŭ ŝtat-malamikoj, per kiu li firmigis sian pozicion.

Jam tagon post la murdo Stalino aperis kun granda sekvantaro en Petrogrado kaj mem gvidis la enketadon – ankaŭ tio estas malkutima procedo, ĉar lia funkcio havis neniajn jurajn kompetentojn. Post kiam la leningrada enketinstanco de la NKVD eltrovis, ke iu Leonid Nikolajev estis la atenculo, laŭdire Stalino pridemandis lin kaj konstatis, ke tiu estis membro de “trockista-zinovjeva centro”, laŭ kies ordono li estis aginta. Protokolo de tiu pridemandado ne ekzistas. Nikolajev estis kondamnita kaj tuj ekzekutita. Tio tute ne estis permesebla laŭ la valida sovetia juro, sed Stalino laŭdire estis antaŭzorge akirinta de la plenumkomitato de la Supera Soveto de la Sovetunio apartan plenpovon, kiu donis al la NKVD-instancoj eksterordinarajn kompetentojn por tuja kondamno kaj plenumado de la verdikto. En la urĝo la prezidanto de la plenumkomitato Kalinin eĉ ne kapablis subskribi la dokumenton, tiel ke ĝi estis subskribita nur de la sekretario de la plenumkomitato Jenukidze, malnova amiko de Stalino.

Post tio komenciĝis granda ondo da arestoj: Zinovjev kaj Kamenjev estis akuzitaj esti organizintaj la murdon al Kirov laŭ ordono de Trocko. La kulpigo estis absurda, por ĝi ekzistis eĉ ne spuro de pruvo. Ambaŭ pro tio decide defendis sin kontraŭ tiu kulpigo, sed lasis sin deĉantaĝi la koncedon, ke ilia opozicia agado kontraŭ Stalino estis kreinta etoson, en kiu tiu atenco fariĝis ebla. Per tio oni povus atribui al ili certan moralan respondecon. Zinovjev kaj Kamenjev kredis, ke per tio ili tiris sian kolon el la maŝo, tamen ili estis kondamnitaj al iom longaj punoj je malliberejo.

Kial Stalino ankoraŭ ne kuraĝis igi ilin tuj kondamni al morto kaj ekzekuti ilin? La akuzo kaj la pruvoj estis tre mankhavaj kaj evidente sen konvinkoforto por korpe likvidi la du plej intimaj kunlaborantoj de Lenino.

Tiu ĉi proceso estis la komenco de granda ondo de teroro, kiu viktimigis preskaŭ la tutan malnovan leninan gvardion de bolŝevistoj. La malcertiĝo kaj la timo de Stalino kontraŭ komplotoj kaj konspiroj – sed eventuale ankaŭ lia furiozo kontraŭ la delegitoj de la partikongreso, kiuj rifuzis al li siajn voĉojn – estis tiom grandaj, ke poste pli ol 80 elcentoj de la delegitoj, nome 1.029, estis arestitaj kaj plejparte mortpafitaj. Inter la membroj kaj kandidatoj de la Centra Komitato, kiuj dum tiu kongreso estis elektitaj, li ankaŭ supozis grandan nombron da kontraŭuloj. El la 139 viroj kaj virinoj transvivis nur 41 la elektoperiodon ĝis la 18-a partikongreso en la jaro 1939: 98 el la CK-membroj kaj -kandidatoj mortis.

En sia persekutad-deliro Stalino eĉ ne haltis antaŭ la politika buroo: De 1937 ĝis 1941 dek membroj kaj kandidatoj de la politika buroo estis ekzekutitaj kiel laŭdiraj “popolmalamikoj”. Tio komenciĝis per Zinovjev kaj Kamenjev, kiuj en dua proceso en 1938 estis kondamnitaj je morto, sekvis Buĥarin kaj Rikov, fine Kosior, Rudzutak, Ĉubar, Postiŝev, Ejĥe kaj Jeĵov. Orĝonikidze kaj Tomski preferis memmortigi sin, por ne suferi la saman sorton.

La plua praktika kaj teoria elformado de la sovetia socialismo-modelo okazis antaŭ tiu fono en tute klara direkto. Unue la sekurecorganoj de la NKVD estis eksterordinare fortigitaj kaj la salajroj de ĝiaj kunlaborantoj esence altigitaj. Sub la gvidado de la popolkomisaro pri internaj aferoj Genriĥ G. Jagoda (1891-1938) Stalino kreis por si organon ekster ĉia kontrolo kun eksterordinaraj plenpovoj, kies tasko estis senmaskigo, arestado kaj forigo de ĉiuj realaj aŭ supozataj kontraŭuloj kaj kontraŭagantoj interne same kiel ekstere de la partio. Per tio la ŝtata sekureco-servo en la ministrejo pri interno estis elkonstruita al potenc-centro, kiu en la poststalina tempo kiel Комитет госчдарственной безопасности (KGB, Komitato por ŝtata sekureco) povis fariĝi preskaŭ instanco kontraŭ la ĝenerala sekretario de la CK de la KPSU.

Jagoda estis aktiva nur en la unua teror-ondo, poste li estis mem akuzita kiel (laŭdira) agento kaj mortpafita. Anstataŭis lin senkondiĉa disĉiplo kaj obeulo al Stalino el la partiaparato: Nikolaj I. Jeĵov (1895-1940). Li estis nomumita popolkomisaro pri internaj aferoj kaj poste ankaŭ elektita kandidato de la politika buroo. Kiel sufiĉe senmoraliĝinta subjekto li laŭdire perdis ĉian mezuron, pro kio la Konsilantaro de Popolkomisaroj kaj la Centra Komitato la 17-an de Novembro 1938 malpermesis la amasajn arestojn, deportadojn kaj ekzekutadojn kaj eksigis Jeĵov-on el lia funkcio de popolkomisaro pri internaj aferoj. En Aprilo de 1939 li estis arestita kiel “aparte danĝera popolmalamiko” kaj kulpigita esti ekde 1930 laborinta por diversaj eksterlandaj sekretaj servoj kaj iniciatinta konspiron por murdi Stalinon. En Februaro 1940 li estis mortpafita.

Lia posteulo en 1938 fariĝis la el la kaŭkaza regiono venigita Lavrenti Berija (1899-1953).

Ĉar la agado de ĉiuj parti-organizaĵoj estis nun superrigardata de sekurec-personoj de la NKVD, ĉia serioza diskuto pri la linio kaj pri la taskoj de la partio en la kunvenoj kaj interkonsiladoj fariĝis absolute malebla, ĉar per tio ĉiu metis sin en la danĝeron esti kulpigata pro iaj ajn devioj. La plej danĝera riproĉo konsistis en la suspekto je “trockismo”. Kiel “trockista kontraŭrevolucia agado” estis konsiderata jam la posedo de tekstoj de Trocko. Ĉar la nocio “trockismo” estis tute malklara, ĉiu ajn povis facile kulpiĝi pri ĝi, kaj TKD (троскиская контер-революционная деятелъ­ностъ (“trockista kontraŭrevolucia agado”) estis konsiderata la plej granda ŝtatkrimo.

Due nun – manke de racia pravigo por la starigo de tia teror-regimo – oni subite proklamis novan teorion de klasbatalo en la socialismo kaj ene de la partio. Oni devas forĵeti la putran teorion de estingiĝo de la klasbatalo en la socialismo, ĉar la batitaj malamikoj ĉiarimede daŭrigas sian batalon kontraŭ la socialismo, deklaris Stalino. Malĝustas ankaŭ la ideo, ke la klasaj diferencoj per proksimiĝo de la klasoj malaperas, pli ĝuste la neniigo de la klasoj okazos per la pli akra klasbatalo. La malamiko sidas nun en ĉiuj organizaĵoj, en la ŝtataj organoj kaj ankaŭ en la partio, eĉ en la plej altaj gvidorganoj. Ĉie ekzistas “Kvina Kolono”, kiun oni devas senmaskigi kaj neniigi. La esprimo “kvina kolono” estis veninta en la Sovetunion el la hispana interna milito; la faŝista generalo Emilio Molo laŭdire respondis al la demando, kial li atingas tiom facilajn venkon kontraŭ la respublikanoj: Tion ni dankas al nia Kvina Kolono, ĉar dum ni avancas en kvar kolonoj, nia kvina kolono estas aganta en la respublikana ĉefstabo kaj zorgas por nia venko.

Per la timo antaŭ la “kvina kolono” kaj antaŭ la ĉie enpenetrintaj popolmalamikoj kaj agentoj oni kreis en la Sovetunio histerian etoson de malsekureco, de konstanta minaco, de angoro. La troigita “revolucia atentemo” kondukis al malfido kaj denuncismo kaj venenis la tutan socian vivon. Dum el la radiaj laŭtparoliloj sonis la kanto “Я дрчгои такой страны не энаю где так больно дышит человек” (“Mi ne konas alian landon, kie la homo spiras tiel libere”), la koroj de multaj homoj batis pro timo pli rapide, ĉar ĉiutage malaperis parencoj, amikoj kaj konatuloj, sen ekscii, kial ili estis forprenitaj kaj kien oni alportis ilin. La timo ĉiutage hantadis en multaj domoj, eĉ en la hotelo Luks en la moskva Gorkij-strato, en kiu multaj eksterlandaj komunistaj funkciuloj estis loĝigataj. Kelkaj el ili poste komunikis siajn memorojn pri tiu terura tempo, aliaj silentadis pri ĝi. Mi konatiĝis kun kelkaj el ili. En la hotelo Luks regis etoso de malfido kaj de angoro dum tiu tempo, ili diris al mi, oni malemis entute paroli kun iu, iris silente en la lifton kaj forlasis ĝin mute.

Eugen Varga, gvida funkciulo kaj ĉefekonomikisto de la Kominterno, en letero al Stalino li skribis la 28-an de Marto 1938: “La kadruloj, kiuj en Sovetio vivas en libereco, estas forte demoralizitaj kaj senkuraĝigitaj pro la amasaj arestoj. De tiu demoralizo la plej multaj kunlaborantoj de la Kominterno estas trafitaj, kaj eĉ kelkaj membroj de la sekretariejo de ĝia plenumkomitato estas trafitaj de ĝi. La ĉefa kaŭzo de tiu demoraliziĝo estas la sento de kompleta senhelpeco pri aferoj, kiuj koncernas la areston de politikaj elmigrintoj. […] Multaj eksterlandanoj ĉiuvespere kunprenas siajn aĵojn, ĉar ili kalkulas kun ebla arestiĝo. Multaj pro la konstanta angoro fariĝis duone frenezaj kaj jam ne kapablas labori.”221

Neniu komprenis, kio tie okazis. Iuj supozis konspiron en la sekurecaj fortoj malantaŭ la dorso de Stalino kaj opiniis, ke se li ĉion scius, tiam certe ĉesigus tiun teruran umadon. Sed ke li mem estis la kaŭzanto de tiu teror-reĝimo, tion neniu supozis, ĉar la personkulto estis jam daŭreme stampinta ĉies konvinkojn.

Oni povas divene cerbumi pri la motivoj de Stalino, sed mi ne vere kredas, ke li ĉion ĉi anticipe estis planinta, kaj eĉ malpli mi supozas, ke potencaj funkciuloj de la meza nivelo – nome la 1-aj sekretarioj de la regionaj partikomitatoj – devigis lin fari tion. Tion la usona historiisto Grover Furr provis pruvi. Ĉe tio li apogis sin sur tre dubindaj rusaj fontoj, kiuj estas tiom malkredindaj kiom liaj propraj argumentoj kontraŭ Ĥruŝĉovo, kiun li opinias pruvoj, kvankam ili pruvas nenion alian ol lian senkritikan ŝatligitecon al Stalino.222 La supozo, ke la 1-aj regionaj sekretarioj de la KPSU meze de la 1930-aj jaroj posedis tioman potencon instigi Stalinon fari tiujn reprezaliojn, eĉ devigi lin al tio, estas tute ekster la realo. Al tiuj 1-aj sekretarioj, el kiuj multaj apartenis al la Centra Komitato, okazis ne pli bone ol al la plej multaj delegitoj de la 17-a partikongreso. La plej granda parto de ili estis eksigita kaj mortpafita.

Anstataŭ tio supozeblas, ke Stalino havis diversajn kialojn por forigi la malnovan gvardion de la bolŝevistoj, ĉar tiuj tre senteble ĝenis liajn projektojn. Liaj politikaj kaj ideologiaj kontraŭuloj venis precipe el iliaj vicoj; krome ili proprasperte konis la historion de la bolŝevista partio, kaj ili simple sciis tro multe pri la reala rolo de Stalino en la partio, tiel ke ili ne emis sekvi la legendojn de la personkulto.

Tamen ekzistas sufiĉaj kialoj por dubi, ke Stalino havis la intencon, post la “partikongreso de la venkantoj” tuj igi surscenigi tian punjuĝadon. Al tio kontraŭdiras ekzemple la fakto, ke Stalino meze de la 1930-aj jaroj konsideris la konstruadon de la socialisma socio esence jam finita kaj planis˘ankaŭ jure fiksi tion en la nova konstitucio. Tiu konstitucio devis dokumenti la venkon de la socialismo kaj pro tio ankaŭ enteni tiajn jurajn progresojn kiaj estis la nuligo de la limigoj por membroj de la regintaj klasoj. La konstitucio devis ankaŭ egaligi kampulojn kaj laboristojn per la ĝenerala kaj egaleca voĉdonrajto. Estus antaŭvidebla, ke tiu projekto kaj la planoj, kiuj estis ligitaj kun ĝi, estus grave damaĝotaj de komenca teror-ondo kaj ke la nova, pli libera konstitucio estus per tio objektive diskreditigota. Tio ne estus kohera.

Mi opinias, ke Stalino tempe de la 17-a partikongreso (1934) trotaksis la stabilecon kaj sekurecon de sia regsistemo. La okazado de la preparoj de tiu kongreso – pri kiu respondecis antaŭ ĉio Kaganoviĉ – nutras tiun supozon. Pro tio Stalino ankaŭ ne vidis kialon jam por la tempo post la partikongreso plani tiajn agadojn. Sed per la komplete surpriza okaziĝo de la kongreso li trafis en ekstreme minacan situacion, des pli ke tute ne estis certigita, ke la voĉdon-rezulto kun tiom alta nombro da kontraŭaj voĉoj povis esti tenata sekreta. Tiu situacio ne kompareblis kun la 8-a partikongreso (1924), kiam lia sorto pendis de silka fadeno kaj lia eksigo malebligis nur per kaŝado de la lenina “Letero al la partikongreso” kaj per la persvadaj artoj de Zinovjev kaj de Kamenjev. Envere ĝi estis multe pli danĝera. En la pasintaj dek jaroj li ja estis “elŝaltinta” ĉiujn aktivajn kontraŭulojn kaj per sia “senmezura potenco” konstruinta ampleksan regsistemon. Sed ke spite al tio dum la 17-a partikongreso tiom konsiderinda rezistado montriĝis kontraŭ li, tio devis esti zorgiga. Krome liaj kontraŭuloj batalas ne malkaŝe kaj pro tio estis malfacile identigeblaj. Tio povus esti klarigo por la spontaj decidoj de Stalino.

Tio tute ne ekskludas, ke Stalino jam delonge estis pripensinta, kiel seniĝi je siaj malnovaj kunbatalintoj fariĝintaj liaj kontraŭuloj. Tion li tutcerte faris, ĉar tio estis laŭ lia karaktero. Ne senkiale ŝajnas, ke Kamenjev en la jaro 1925 en konfidenca interparolado kun Trocko diris: “Vi eraras, se vi kredas, ke Stalino cerbumas pri viaj argumentoj. Li cerbumas pri kiel li povas murdi vin.”

Se oni rigardas la ĉioman situacion tempe de la 17-a partikongreso, la supozo ne estas tute absurda, ke Stalino origine planis unue ĝui la grandan triumfon, finpretigi la novan konstitucion kaj akceptigi ĝin kun la respektiva festa ceremonio. Sed la evoluo de la partikongreso kreis tute novan situacion, ĉe kiu la murdo al Kirov mallonge post la kongreso liveris la pretekston por fronte batali kontraŭ la kaŝitaj kontraŭuloj en la partio kaj ĉe tio samtempe definitive “elŝalti” la plej gravajn malnovajn kontraŭulojn Zinovjev kaj Kamenjev, ĉar influon ili ankoraŭ posedis, precipe en intelektulaj rondoj – kaj plu diskreditigi Trockon en ekzilo. Li decidis akuzi Trockon kiel la veran instiganton kaj organizanton de ĉiuj kontraŭstalinaj agadoj en la Sovetunio kaj prezenti lin kiel aĉetitan agenton de la imperiismo.

Same la agado de la pufigita sekurecaparato kiel ankaŭ la novaj teoriaj-ideologiaj orientadoj de Stalino pri la konstanta akriĝo de la klasbatalo en la socialismo montris efikojn en la socia konduto kaj konscio de la homoj, des pli ke ili ĉiutage enmarteliĝis al ili per la Pravda kaj la radio. Multaj sinceraj funkciuloj de la partio kaj de la ŝtato fariĝis kunkulpaj, ĉar ili estis devigataj partopreni en la fifamaj triopaj komisionoj. Tiu triopo konsistis el NKVD-funkciulo, prokuroro kaj la 1-a sekretario de la respektiva partikomitato, kaj konfirmis la verdiktojn. Tiuj baziĝis sur la kulpigo farita de la NKVD-organoj, sur denunco kaj elĉantaĝitaj konfesoj. Se la triopo rifuzis la konsenton, ili estis kulpigataj esti helpantoj kaj protektantoj de popolmalamikoj kaj trafis mem sub akuzon. La NKVD-kunlaborantoj krome troviĝis sub la devigo per sukcesa laboro fari popolmalamikojn kaj agentojn nekapablaj malutili, por ke la paca konstruado estu protektata. Ankaŭ per tio ĉiuj pordoj estis larĝe malfermitaj al arbitraĵoj.

Dum la nova konstitucio de la Sovetunio priskribis demokratian strukturon de la ŝtato kaj de la socio, bazitan sur la sovetsistemo, la reala procezo de transformado de la politika superstrukturo okazis en precize mala direkto, nome de la pli kunfandiĝo de la partiaj kaj ŝtataj strukturoj. La celo estis eĉ pli forta koncentriĝo de la potenco per la konstruado de strikte centralizita, hierarĥie ordigita potencaparato.

Sur ĉiuj niveloj de la politika organizaĵo de la sovetsocio staris nun la respektiva 1-a sekretario de la KPSU-organizaĵo ĉe la pinto de la potencaparato. Laŭ la dogmo de la “gvida rolo de la partio” al li estis subordigita ne nur la partiaparato, sed ankaŭ la ŝtata sovetaparato, ĉar sen lia ordono aŭ konsento ŝtataj institucioj ne rajtis fari iajn ajn fakajn aŭ personajn decidojn. Ĉiu 1-a sekretario siavice estis subordigita al la 1-a sekretario de la plej proksime pli alta nivelo, kaj tiu ĉi linio de subordigado daŭris ĝis supre. Ĉe la pinto de la reg-piramido sole decidis la ĝenerala sekretario de la KPSU, kiu post la fino de la transformado de la politika sistemo transprenis ankaŭ la oficon de prezidanto de la Konsilantaro de la Popolkomisaroj (poste de la ministro-konsilantaro).

Tiel Stalino kunigis en siajn manojn la tutan potencon super la Komunista Partio kaj super la sovetŝtato kaj per tio super la tuta socio. Tio estis kvazaŭ la konkludo de Stalino el la 17-a partikongreso: La politika potenco sekurigeblas nur per la plej alta koncentrado kaj centralizado. Ekde tiam li ne plu vere fidis al iu, eĉ ne al siaj plej proksimaj kunlaborantoj, kiujn li igis superrigardi kaj kontroladi, por povi jam ĝerme sufoki ĉian danĝeron de konspiro.

La konduto de Stalino starigis diversajn psiĥologiajn enigmojn. Iuj klarigas lian troigitan malfidon simple kiel persekutiĝ-manio, sed tio estas tro supraĵa. Se oni laŭspuras liajn motivojn, tian oni miaopinie ne rajtas ignori, ke Stalino opiniis sin komunisto, kiu vidas sian taskon realigi la socialismon kaj poste ankaŭ la pli altan fazon de la komunismo en la Sovetunio (sendepende de tio, kion precize li komprenis sub tio). Stalino ŝajnis esti konvinkita, ke sub la kondiĉoj estiĝintaj en la Sovetunio nur li kapablas garantii la sukceson de tiu grandioza konstruprojekto. Diversaj eldiroj pensigas tion. Ekzemple li foje diris al membroj de la politika buroo: “Vi estas kiel blindaj katidoj. Kion vi faros, kiam mi ne plu estos?” Li ankaŭ ne lasis dubon pri kion li pensis pri la plej multaj siaj kunlaborantoj en la politika buroo: ne multon; tamen tio estis klarigebla. Ili konstante ŝvebis inter vivo kaj morto kaj pro tio gardis sin esprimi proprajn pensojn aŭ eĉ agi memstare. Ne estas pruvite, ĉu al Stalino iam venis la ideo, ke la malnormalaj situacio kaj kondutmanieroj estis rekta sekvo de lia politiko.

Ankaŭ estas interesa demando, kian rolon la konstantaj laŭdaĉadoj kaj la absurda personkulto ludis kaj kian influon ĉio ĉi havis al lia memkompreno kaj al lia memkonscio. Ne vere eblas supozi, ke mense normala homo kapabla pensi pri si mem povas serioze kredi, ke li estas ne nur la “genia gvidanto de la monda proletaro”, sed ankaŭ “korifeo de la scienco”. Imagu nur, kiel Lenino reagus al tiaj avancoj.

Sendepende de tio, ĉu ni solvos aŭ ne la psiĥologiajn enigmojn de Stalino, restas la fakto, ke li perfektigis la absolutan centralizadon kaj koncentradon de la potenco en siaj solaj manoj post longa preparado en Marto de 1941, per tio ke li forigis eĉ la politikan buroon de la KPSU kaj la Konsilantaron de la Popolkomisaroj kiel konstante laborantajn kolektivajn instancojn. Anstataŭe li kreis tute novan formon de gvidado de la plej supra pinto de la partio kaj de la ŝtato: En tiun oficon li metis vican sekretarion de la Centra Komitato kaj nomumis por ĝi Andrej A. Ĵdanov, unu el siaj pli junaj obeemaj sekvantoj. Post la morto de Ĵdanov Georgi M. Malenkov (1902-1988) transprenis tiun funkcion, kiun la praktikis ĝis la morto de Stalino en 1953.

La tasko de tiu viculo de Stalino konsistis en tio, direkti la partiaparaton laŭ ties ordonoj venigi unuopajn membrojn de la politika buroo kaj sekretariojn de la CK por prepari decidojn kaj konsulti ilin, formuli respektivan proponon kaj prezenti ĝin al Stalino, kiu tiam sole – en la nomo de la CK aŭ de la politika buroo – faris la decidon. Post tio Ĵdanov resp. Malenkov devis zorgi pri tio, ke respektivaj instrukcioj trairu de la pinto de la potencpiramido tra la partiaparato malsupren al la tuta hierarĥio de la sekretarioj kaj ke ili estu realigotaj.

Analoge Stalino reorganizis ankaŭ la laboron de la Konsilantaro de la Popolkomisaroj, kiu ĝis tiam estis gvidata de Molotov – la kunbatalinto de Stalino ekde 1912. Molotov estis eksigita kaj Stalino mem transprenis la oficon de prezidanto de la Konsilantaro de la Popolkomisaroj. Li nomumis kiel sian Unuan Vivulon la junan ekonomikiston Nikolaj A. Vosnesenskij (1903-1950), ĝis tiam ĉefo de la ŝtata plankomisiono kaj ekde la 18-a partikongreso kandidato de la politika buroo. Vosnesenskij nun, taksite de Stalino, gvidis la Buroon de la Konsilantaro de la Popolkomisaroj, kunordigis la agadon de la popolkomisaroj kaj uzis ankaŭ tiujn por prepari decidojn. La tiel preparitajn decidojn faris Stalino sole.

Ĉar liaj decidoj plej ofte estis deklarataj kiel decido de la CK de la KPSU kaj de la Konsilantaro de la Popolkomisaroj de la Sovetunio, oni ŝajnigis, ke ekzistas kaj laboras du kolektivaj gvidorganoj, kiuj faras komunajn decidojn. En la realo la politika potencsistemo memorigis pri absoluta monarĥio, kaj dum la franca reĝo Ludoviko la 14-a siatempe elkriis “L'État c'est moi” (“La ŝtato estas mi”), Stalino ja povis diri: “Le parti et l'État c'est moi” (“La partio kaj la ŝtato estas mi”). Li estis la enkorpiĝo same de la Komunista Partio kiel ankaŭ de la sovetŝtato. Krome li jam estis konsiderata la simbolfiguro aŭ idolo de la socialismo.

Tiu centralisma potenc- kaj gvid-sistemo en certaj limoj funkciis eĉ sufiĉe efike, ĉar la instrukcioj kaj ordonoj estis senreziste plenumataj sur ĉiuj niveloj, kvankam ne eblis pretervidi, ke eltrovemaj 1-aj sekretarioj kun kreskanta malproksimo de la moskva centro ankaŭ trovis vojojn por konsideri ankaŭ proprajn bezonojn kaj konstrui regionan potencon. Oni ja provis malhelpi tion per tre oftaj alipostenigo de altaj funkciuloj, sed ĝin malebligi ne eblis. Tamen ne povas esti dubo pri tio, ke simile konstruita gvidstrukturo kun demokratia karaktero, kun demokratiaj funkcimeĥanismoj kaj respektiva komunikado ne nur desupre malsupren, sed ankaŭ demalsupre supren, estus multe pli efika, ĉar tiam estiĝus memstareco kaj propra iniciato, sed antaŭ ĉio ĉar pli densa ligiĝo kun la loĝantaro ankaŭ sekvigus pli grandajn konsenton kaj aktivecon. Sed por tio nepre necesus forlasi la interplektiĝon de partio kaj ŝtato, transdoni al la ĉiunivelaj ŝtataj sovetorganoj iliajn kompetentojn kaj koncentri la taskojn de la partio al la ĝenerala politika gvidado, al la ellaborado de politikaj projektoj kaj celoj kaj al la laboro de politikaj klerigado kaj edukado, sen konstanta etmensa riproĉado al la ŝtata plenum-organo, al la ekonomio kaj al ĝiaj gvidantoj, al la kulturo kaj al la scienco. Precize tio kongruus kun la heredaĵo de Lenino.

Ankaŭ koncerne tiun ĉi problemon gravegan por la disvolvado de la politika sistemo de la socialismo Stalino tute konscie agis kontraŭ la ideoj de Lenino. Stalino ne interesiĝis pri kreado de demokratia socialisma potencsistemo. Tiel la socialismomodelo en la Sovetunio praktike realigita estis identigata ne kun demokratia, sed kun aŭtokratia kaj diktatora regsistemo, kaj per tio ĝia socia efikeco limigita, ĝia akcepto en la loĝantaro malpliigita kaj ankaŭ la logo kaj disradiado al la laborista klaso de aliaj landoj grave damaĝita. La supozo ke socialismo signifas ne ampleksigon kaj profundigon de la demokratio, sed diktatorajn metodojn de devigo kaj de perforto por trudi socian progreson, tiel fariĝis karakteriza trajto de la socialismomodelo stampita de Stalino.


 

7. Ideologia regado kiel spirita ligilo de la socio

La karakterizo de la stalinisma socialismomodelo estus nekompleta sen la ideologia komponanto. La oficiala prezentado de la “marksismo-leninismo”, laŭdire decidita de la CK, troviĝas en la “Historio de la KPSU(b). Konciza kurso”, kiu post jarojn longa laborado de diversaj aŭtoroj, post ripeta aliredaktado kaj fine post definitiva finredaktado fare de Stalino aperis en Septembro de 1938, unue en daŭrigataj partoj en la partigazeto Pravda kaj mallonge poste kiel libro. La verko ne entenis indikojn pri aŭtoroj kaj redaktintoj, sed nur la indikon “Aprobita de komisiono de la CK”.

Poste ĝi estis eldonita kiel sola laboraĵo de Stalino, kaj en la plano de la eldonado de la verkaro de Stalino ĝi estis enordigita kiel volumo 15, sed tiu volumo ne plu aperis, ĉar la eldonado de tiu verkaro estis ĉesigita post la 20-a kongreso de la KPSU en 1956 kun la 13-a volumo. Okaze de la 14-a datreveno de ĝia apero, la libro en Septembro de 1952 estis honorata en granda artikolo de la ĉefredaktisto de la Pravda, Leonid F. Iljiĉov (1906-1990) kiel “genia verko de la kamarado Stalino”. Iljiĉov poste sub Ĥruŝĉovo fariĝis sekretario de la CK de la KPSU kaj dum la 22-a kongreso elpaŝis kiel plej akra kritikanto al Stalino.223

Kompreneble la “Historio de la KPSU” havas serion da aŭtoroj. La plej gravaj estis Jemeljan M. Jaroslavskij (1878-1843), Wilhelm G. Knorin (1890-1938) kaj Pjotr N. Pospelov (1898-1943), kiuj en la fluo de la jaroj laŭ instrukcioj de Stalino devis ĉiam denove revizii la libron, ĉar post la 17-a kongreso de la KPSU okazis la decidaj paŝoj por la definitiva starigo de la stalinisma regsistemo kaj ĉar dum la kampanjoj de purigado kaj de persekutado ĉiam denove gvidaj bolŝevistoj estis kondamnitaj kaj mortpafitaj, kies nomoj estis aŭ komplete forigendaj aŭ ilia agado kaj rolo estis alie taksenda, se ili intertempe estis konsiderataj “popolmalamikoj” kaj “imperiistaj agentoj”. Tio koncernis eĉ unu el la plej gravaj aŭtoroj de la libro, la malnovan bolŝeviston Knorin, kiu mallonge antaŭ la finpretigo de la manuskripto estis arestita kaj mortpafita. La kialoj de lia kondamno restis malklaraj; eble Knorin ne plu konsentis kun la falsadoj de la historio postulataj de Stalino.

La estiĝhistorio de tiu libro tre ilustre spegulas la procezon de la definitiva elformiĝo de la stalinisma regsistemo. Ĉe la ĉiam denove ŝanĝita strukturo legeblas la diversaj ideologiaj bezonoj de Stalino, tiaj kiaj ili estiĝis en la fluo de la historiaj ŝanĝoj. Estas interesa, ke Stalino preskribis la definitivan strukturon kaj la taksadon de la diversaj periodoj de la partihistorio nur en 1938, post la lasta proceso kontraŭ la “trockista-zinovjevista paralelcentro”, kiun li estis inventinta, kaj tiam mem komencis redakte prilabori la tutan tekston. Ĉe tio li donis tute novan turnon al la historio de la bolŝevista partio: Li kvazaŭ surmetis al ĝi korsaĵon, kiu konsistis el la bazaj tezoj kaj gvidfrazoj de sia “marksismo-leninismo” kaj el la sekcio “Pri dialektika kaj historia materiismo”, kiun li por tio verkis.

La historio estis uzata unuavice kiel ilustra materialo por prezenti tiun “marksismon-leninismon”. La nombro de agantoj estis supervidebla, oni eksciis, ke Lenino kaj Stalino kreis la partion, preparis la Oktobran Revolucion kaj kondukis ĝin al la venko kaj ke Stalino kiel “Lenino de hodiaŭ” plenumas la hereditan projekton de Lenino per tio, ke li “majstre” solvas ĉiujn teoriajn kaj praktikajn problemojn de la socialisma konstruado. La plej gravaj kunbatalintoj de Lenino – Trocko, Zinovjev, Kamenjev, Buĥarin, Rikov, Radeko, Rakovskij k.a. – aperis jam nur sub nomadoj kiel “monstroj”, “bredaĵo de serpentoj kaj vipuroj”, “aĉetitaj agentoj de la imperiismo” kaj similaj fifamigaj esprimoj.

Dum komence de la laboro pri la Historio de la KPSU temis unue pri la prezentado de la reala historio, tio iom post iom ŝanĝiĝis. Ĝi devis liveri ne priskribon de la historiaj okazadoj, de la disputoj kaj evoluoj de la partio kaj de ĝiaj protagonistoj, sed la pravigon de la aktuale regantaj kondiĉoj en la Sovetunio, do la ideologian-politikan pravigon de la sistemo kreita de Stalino. La laboraĵo devis fariĝi, same kiel ekzemple la Biblio, la decida instrumento por klerigi kaj eduki la funkciulojn de la partio, de la ŝtato, de la ekonomio, kulturo kaj sciencoj kaj tiel certigi la spiritan sekvantaron.

Pri tio Stalino detale parolis dum la interkonsiliĝo de la politika buroo kun propagandistoj en Oktobro de 1938 pri la gvidlinioj por uzado de la “Historio de la KPSU(b). Mallonga kurso”. La deviga instruado por la studantoj ĉe ĉiuj universitatoj, altlernejoj, institutoj kaj faklernejoj pri la marksismo-leninismo devis okazi surbaze de tiu “lernolibro”. La libro turnas sin tute speciale al la studantoj kaj al la junaj intelektuloj, diris Stalino,, ĉar ili estas la venontaj gvidantoj de la ŝtato kaj de la ekonomio.224 La grandegaj perdoj inter la gvidaj kadruloj per la persekutadoj kaj reprezalioj de la lastaj jaroj donis al centmiloj da junaj kadruloj grandajn kaj rapidajn ŝancojn de avancado kaj larĝigis kaj firmigis, ekipita per tiu armaĵo, la socian kaj ideologian bazon de la stalina regsistemo.

Post la apero de la “Konciza kurso” ĉia serioza diskutado kaj disputado pri opinidiferencoj en la kampoj de la marksisma teorio fariĝis preskaŭ malebla. En la 1920-aj kaj ankoraŭ komence de la 1930-aj jaroj okazis multspeca produktiva scienca laborado sur multaj kampoj de la teorio de la marksismo, kiu inkludis ankaŭ interesajn diskutojn pri disputataj problemoj. Sed nun la spirita vivo videble malriĉiĝis.

En la marksisma filozofio iam okazis detalaj diskutoj inter diversaj tendencoj kaj pensskoloj, kiuj plej ofte aperis publike en la revuo Sub la flago de la marksismo225. La tendenco de la “dialektikuloj” reprezentata de la filozofoj Deborin, Sten, Luppol kaj aliaj, kiuj en la senco de la “Filozofiaj kajeroj” de Lenino komencis materiisme interpreti kaj prilabori la dialektikon de Hegelo, disputadis kun alia tendenco (Buĥarin, Timirjasov k.a.), kiuj deiris pli de la natursciencoj kaj tendencis al meĥanikismaj pozicioj. Diversaj lernolibroj kaj prezentadoj de la marksisma filozofio kun tre diversa strukturo aperis (ekz-e Asmus, Timjanskij k.a.) kaj kondukis al teoriaj debatoj kaj disputoj. Ĉio ĉi nun ĉesis, ĉar la dogmeca skemismo de la stalina eseo “Pri dialektika kaj historia materiismo” nun estis konsiderata, kune kun liaj “Bazaj trajtoj” kiel la deviga strukturo de la marksisma filozofio. La filozofoj devis grandparte limigi sin al interpretado kaj komentado de la “geniaj” eldiroj de Stalino.

La marksisma filozofio tute aparte suferis sub la rektaj intervenoj de Stalino. Pro tio ĝi ankaŭ aparte taŭgas kiel pruvaĵo de la katastrofa efiko de la submetiĝo de la scienco sub la ver-pretendo de la partio (do fakte de Stalino).

Komence de la 1930-aj jaroj – post kiam la provo de Stalino profundigi siajn malfortajn filozofiajn konojn per konsultadoj ĉe la filozofoj de la Instituto de la Ruĝaj Profesoroj fiaskis pro lia nekompreno de la specifa naturo de filozofia sciado – li komencis furiozi en la filozofio. Li konsideris senutilaj la laboraĵojn de la profesoroj de la instituto (Deborin, Sten, Luppol) pri dialektiko kaj ekkonteorio, ĉar ili ne estis rekte aplikeblaj en la praktika politiko, ĉar Stalino ĝenerale opiniis, ke ĉiuj sciencoj devas liveri al la praktiko aplikopretajn sciojn.

Helpe de kelkaj junaj kunlaborantoj kaj diplomitoj de la instituto (Mitin, Judin, Konstantinov) Stalino organizis la batalon kontraŭ la gvidaj profesoroj de la instituto, kiujn li kulpigis je “menŝevismema idealismo” kaj alvokis al likvidado de tiu “rafinita reviziisma devio”, kiu krome estis prezentata kiel teoria fundamento de la trockismo.

Stalino nomumis kiel novan gvidanton de la “filozofia fronto” la kandidaton de la filozofiaj sciencoj Mark B. Mitin (1901-1987), kiu estis aparte elstarinta en la kalumnia batalo kontraŭ siaj iamaj instruistoj. Pro tio li en la sekvo estis rekompencata ne nur per plej altaj funkcioj, sed ankaŭ per la membreco en la Akademio de la Sciencoj (kiel poste ankaŭ liaj kunbatalintoj Judin kaj Konstantinov).

La kulpigo je “menŝevismema idealismo” estis tute sensenca vortkunmeto, en kiu politika kaj filozofia nocio estis kuntiritaj, kiuj havis nenion komunan inter si. Ĉar Deborin en la pasinteco iam apartenis al la frakcio de la menŝevistoj, Stalino uzis tion por politika diskreditigado kaj kulpigis la filozofojn je idealismo, pri kio estis nenia pravigo, ĉar la kalumniatoj sen ajna dubo staris sur materiismaj pozicioj. Kiel sekvo de tiu kalumnia kampanjo ili, escepte de Deborin, perdis sian sciencan renomon kaj sian vivon – iliaj nomoj malaperis el la sciencaj laŭjaraj kronikoj.

Poste la gvidado de la “filozofia fronto” estis kompletigita per la pli juna Georgij F. Aleksandrov (1908-1961), kiu faris siajn unuaj paŝojn kiel gvidanto de la sekcio propagando de la Centra Komitato. Tiuj filozofoj post 1938 devis zorgi por tio, ke la marksisma filozofio estu metita sur la nivelon de la stalina laboraĵo “Pri dialektika kaj historia materiismo”, t.e. enpremita en la premjakon de la dogma skemismo de la famaj Bazaj trajtoj.

Tiu batalo faris serion da kromaj viktimoj en la sovetia filozofio, ĉar kiu ĉi tie ne sekvis la teoriajn instrukciojn de Stalino, tiu eniris danĝeron esti kiel ideologia malutilulo kaj “popolmalamiko” kondamnita al koncentreja mallibereco aŭ eĉ al morto. (Post la 20-a kongreso de la KPSU en la sovetia filozofio subite aperis serio da ĝis tiam tute nekonataj nomoj, precipe en Moskvo kaj Leningrado. Temis pri filozofoj, kiuj pasigis multajn jarojn en punkoncentrejoj kaj nun estis rehabilititaj.)

Sub tiuj cirkonstancoj multaj filozofoj retiris sin al politike malpli danĝeraj kampoj ekz-e la historio de la filozofio, la logiko aŭ la estetiko. Ankaŭ Mitin kaj Judin evidente konsideris konsilinde turni sin al la historio de la filozofio. Sub gvidado de Mitin aperis en 1934 lernolibreca prezentado de la dialektika materiismo, kiu jam orientiĝis laŭ la instrukcioj de Stalino, sed post la apero de la “Konciza kurso” malaperis ankaŭ tiu Mitin-a libro el la bibliotekoj.

Mitin organizis aŭtoran kolektivon el filozofi-historiistoj, kiu en pluraj jaroj verkis trivoluman “Historio-n de la filozofio”, kiu aperis redaktita de Aleksandrov, Biĥovskij, Mitin kaj Judin.Tiu “Historio de la filozofio” – inter sovetiaj filozofoj pro sia griza kovrilo ofte nomata “griza ĉevalo” – estis solida verko kaj ja meritplena, ĝi estis entute la unua ampleksa marksisma historio de la filozofio. La tria volumo de tiu historio, kiu pritraktis ankaŭ la klasikan germanan filozofion, aperis nur en 1944. La aŭtoroj aprezis detale la klasikan germanan filozofion kaj tute speciale Hegelon kiel teorian fonton de la marksismo. Sed per tio ili kaŭzis la malfavoron de Stalino, kiu jam ĉiam volis ligi filozofiajn problemojn en dogmece mallongigita maniero kun aktualaj politikaj okazaĵoj. Stalino deklaris la taksadon de la hegela filozofio malĝusta, per kio li samtempe turnis sin kontraŭ la verko de Frederiko Engelso: Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio”226. Li asertis, ke en la realo la filozofio de Hegelo estas “aristokrata reago al la franca revolucio kaj al la materiismo”. Ekde tiam, tiu tute absurda takso de la hegela filozofio ĝis la morto de Stalino – kaj eĉ kelkajn kromajn jarojn – hantis tra la sovetia literaturo, kvankam neniu povis indiki skriban fonton pri ĝi.

En la jaro 1944 ankaŭ Georgo Lukaĉo (1885-1971), kiu troviĝis en sovetia elmigrado estis fininta sian grandan verkon “La juna Hegelo”, per kiu li doktoriĝis pri filozofiaj sciencoj. Stalino malebligis la aperon de tiu grava libro en la Sovetunio, tiel ke ĝi povis aperi nur 1948 en Svislando kaj 1954 – danke al la klopodoj de Wolfgang Harich – ankaŭ en la GDR.

Ankaŭ post la venko super la hitlera faŝismo kaj la fino de la Dua Mondmilito ne ĉesis la etmensa kuratoreco de la filozofio, praktikata de Stalino. La venonta granda punado en 1947 direktiĝis kontraŭ Georgij F. Aleksandrov, intertempe fariĝinta direktoro de la Filozofia Instituto de la Akademio de la Sciencoj kaj en 1946 ankaŭ elektita kiel akademiano. Li verkis kaj publikigis “Historio-n de la okcidenteŭropa filozofio”, ĉe kiu li apogis sin sur la pli ampleksa “Historio de la filozofio”.

Tiu libro kolerigis Stalinon pro pluraj kaŭzoj. Unue jam la titolo estis politike-ideologie maldeca, ĉar ĝi kontraŭagis la intertempe organizitan kampanjon kontraŭ la “kosmopolitismo” kiu estis samtempe ligita kun energia subteno al la rusa naciismo. En tiu tempo de la fortigita batalo kontraŭ la “influoj de la okcidenta ideologio” do aperis libro de gvida sovetia filozofo pri la “okcidenteŭropa” filozofio – jam tio estis skandalo per si mem! Sed due la taksado de la atingoj de okcidentaj filozofoj estis decide tro pozitiva laŭ la vidpunkto de Stalino, ili estis “objektivismaj” kaj ne “klase partiecaj”.

Por Stalino tio estis gravaj instigoj por ree interveni en la filozofian laboron, sed la tempo jam pasis, en kiu li kutimis fari tiajn aferojn persone. Starante sur la pinto de la potenco, li mem igis sin apenaŭ vidi, li transdonis al siaj viculoj la taskon plenumi liajn instrukciojn. Do li sendis Ĵdanov-on al la filozofia fronto por tie “fari ordon”. Tiu ja komprenis pri filozofio eĉ malpli ol Stalino kaj ĉe ĉiu elpaŝo en la Filozofia Instituto konfesis, ke li estas nur “filozofia ŝipknabo”, sed lia riproĉa parolado kontraŭ la libro de Aleksandrov estis akra, kaj liaj kolegoj pro sia senkritika sinteno ankaŭ ricevis akran kritikon. Mankanta partieco, objektivismo per ne sufiĉa konsidero de la klasa starpunkto en la taksado de la okcidentaj filozofoj, trotakso de la atingoj de la idealismo kaj subtakso de la materiismaj tradicioj estis la riproĉoj.

La libro de Aleksandrov efektive enhavis sufiĉe da kritikeblaj punktoj, ĝi estis evidente verkita en urĝo, ĉar la nove elektita akademi-membro volis rapide elpaŝi per iom granda laboraĵo. Li ja kapablus skribi pli solidan verkon – ke li kapablis tion, li jam montris per sia pli frua studaĵo pri Aristotelo –, sed evidentis, ke li elektis la pli facilan vojon kaj nun ricevis la kvitancon por tio. Krom la politika-ideologia mispaŝo de la titolo la libro – kompare kun la trivoluma verko kiu estis ĝia bazo – estis en kelkaj partoj sufiĉe supraĵa kaj postrestis la pli solidajn prezentadojn de tiu. Rimarkeblis, ke ĝi ne estis verkita kun la necesa zorgemo.227

Sed Stalino kaj Ĵdanov envere ne celis la libron de Aleksandrov, sed volis en la sovetia filozofio mobilizi la bataleman spiriton kontraŭ la ideologiaj okcidentaj influoj, kontraŭ la “kosmopolitismo”, kiu en la Sovetunio sekve al ties alianco kun la okcidentaj potenclandoj dum la kontraŭhitlera koalicio laŭdire disvastiĝis. Tio kongruis kun la novaj internaciaj evoluo, ĉar la klopodoj de Stalino daŭrigi tiun koalicion ankaŭ dum pacaj tempoj estis fiaskintaj, ĉar la plej gravaj imperiismaj fortoj kun Churchill kiel inspiranto tute ne pensis forlasi sian principan malamikecon kontraŭ la socialismo. La Malvarma Milito, post la fifama parolado de Churchill en Fulton pri la “fera kurteno” kaj la deklaro de la “Truman-doktrino” estis jam komencinta, kaj analoge al la linio de aŭtarcia disvolvado de la Sovetunio oni nun celis dislimi kaj ŝirmi sin ofensive ankaŭ en la kampo de filozofio kontraŭ ĉiaj spiritaj influoj de la Okcidento.

La revivigado de naciaj tradicioj, ankaŭ en la filozofio, kaj la konscia subtenado de la rusa naciismo estis nur la dorsa flanko de tiuj klopodoj. Agresa retoriko anstataŭ laŭfakta kaj argumentita disputo kun la burĝa ideologio en la sovetia filozofio fariĝis por iom da tempo dominanta. Tipa por tio estis publikigaĵoj kiel “Филосовствующие оруженосцы империалиэма”, kio signifas laŭvorte tradukite: “Filozofiantaj armilportantoj de la imperiismo”

Sed la kunveno de la Filozofia Instituto de la Sovetia Akademio de la Sciencoj, dum kiu Ĵdanov nome se Stalino prezentis la novan politikan-ideologian linion de la filozofia laboro, havis ankaŭ pozitivan rezulton. Oni decidis eldoni filozofian revuon, ĉar ekde la ĉesigo de la revuo Sub la flago de la marksismo en la milita tempo en la Sovetunio jam ne ekzistis filozofia organo de la partio. La unua numero de la revuo Вопросы Философий (“Demandoj de la filozofio”) aperis en 1948 kaj entenis ĉiujn paroladojn de la kunveno de la Filozofia Instituto.

Aleksandrov – ankoraŭ direktoro de la instituto – en sia finparolado rekonis la pravecon de la kritiko kaj certigis al la kamaradoj Ĵdanov kaj Stalino, ke la eraroj kaj perterlasoj estos superataj kaj ke la “filozofia fronto” plenumos la taskon de la partio. Tamen baldaŭ poste li jam ne estis direktoro, kaj per tio lia filozofia kariero envere ankaŭ finiĝis. Post la morto de Stalino li estis en 1954 nomumita kulturministro de la Sovetunio, sed li ne longe praktikis tiun oficon, ĉar li – kiom konate – viktimiĝis de persone motivita intrigo kaj estis baldaŭ anstataŭigita. Poste li fariĝis direktoro de la Filozofia Instituto de la Akademio de la Sciencoj de Belorusujo en Minsko, kio por akademiano de la unia nivelo kompreneble signifis malavancon, sed por la minskaj kolegoj bonvenan fortiĝon. Aleksandro tie kreis kolektivon, kun kiu li verkis la libron “Dialektika materiismo”, almenaŭ la unua lernolibro-simila prezentado de la marksisma filozofio post la “Pri dialektika kaj historia materiismo” de Stalino. Sed la libro en strukturo kaj pensado ankoraŭ komplete baziĝis sur la stalina dogmeca skemismo de la Bazaj trajtoj, ĉar ŝajnas, ke Aleksandrov, klerigita kaj edukita en tiu stalina spirito, ne kapablis disiĝi de ĝi. Sed nun ĝi aperis tro malfrue por esti aprezata, ĉar intertempe okazis la 20-a kongreso de la KPSU, kaj en la etoso de la “degelvetero”, kiun tiu estigis, la libro kiel restaĵo de la stalina dogmismo trafis sur akran kritikon kaj rifuzon.

Kompare kun tiu libro, la alia, “Historia materiismo” aperinta jam en 1951 sub la redaktado de F. V. Konstantinov, havis nete pli bonan sorton, kvankam en strukturo kaj en la pensado ĝi same komplete baziĝis sur la “Pri dialektika kaj historia materiismo” de Stalino kaj prezentis ties skemecan dogmismon amplekse kaj riĉe je materialo. Sed ĝi aperis ankoraŭ ĝustatempe por esti pozitive taksata.

La sovetia propagando havis malfacilan pozicion por liberiĝi el la ligiloj de la dogmismo, ĉar unuflanke ankaŭ la pli juna generacio estis klerigita kaj edukita surbaze de la “marksismo-leninismo” kaj do por ĉiu estis peniga ekkon-procezo per ĝisfunda kaj kritika studado liberiĝi el ĝi; sed aliflanke ankaŭ, ĉar la “filozofia gvidantaro”, instalita de Stalino, post ties morto kaj post la 20-a kongreso de la KPSU ankoraŭ dum longa tempo povis teni siajn poziciojn kaj daŭre posedis grandan influon.

Tio estis parte ligita ankaŭ kun la fakto, ke en la Sovetunio akademianoj en siaj sciencaj fakoj ludis aparte grandan rolon. Mitin ankoraŭ en la 1960-aj jaroj, kiam oficiale la batalo por superi la sekvojn de la personkulto kaj kontraŭ la dogmismo estis antaŭranga, daŭre estis ĉefredaktisto de la revuo Demandoj de la filozofio kaj Konstantinov direktoro de la Filozofia Instituto de la Akademio de la Sciencoj. Pli junaj filozofoj plurrilate dependis de ili (ekspertizoj pri doktoriĝaj laboraĵoj; eblecoj publikigi; partopreno en reprezentaj kolektivaj laboroj ktp), kaj iuj, pro la rolo, kiun Mitin estis ludinta dum la stalinaj purigadoj en la filozofio, simple timis.

Bonifati M. Kedrov (1903-1985), kiu poste fariĝis direktoro de la Filozofia Instituto, ankoraŭ en la 1960-aj jaroj konsilis al mi esti singarda en mia rilato kun Mitin. “Vi ne scias, kion li kapablas fari”, li diris laŭvorte. Kiom longe tiu influo daŭris, tio mezureblas ekzemple per tio, ke ĝuste Mitin, kiu estis ludinta la plej malgloran rolon en la batalo kontraŭ la tiel nomata menŝevismema idealismo, en la “Filozofia enciklopedio”, kiu en la 1960-aj jaroj aperis en la Sovetunio, verkis la kapvorton “menŝevismema idealismo” kaj en ĝi pli aŭ malpli pravigis la persekutadon de siaj instruintoj.

Ĉi tiu iom detala priskribo de la kondiĉoj en la sovetia filozofio montras, kion signifas kaj kiaj negativaj kaj kelkfoje ankaŭ katastrofaj okazoj sekvis por la sciencistoj laborantaj en ĝi, kiam tiuj ĉi estis submetitaj al la ordon-povo de la parti-centralo kaj de ties reprezentantoj.

Aleksandrov baldaŭ estis forgesita; en Moskvo cirkulis makabraj komentoj tiaj: “Какой философ сидит в Минске и пишет кигу Преступление и накаэание?“ (“Kiu filozofo sidas en Minsko kaj verkas libron Krimo kaj puno?” La titolo aludis la – en la rusa lingvo – samtitolan romanon de Dostojevskij.)

Ne nur en la filozofio Stalino kaj Ĵdanov opiniis intervenon necesa. Jam en 1946 la leningrada literatura-revuo Svezda kaj Leningrad estis rimarkitaj per tio, ke ili ne obeis la politikajn-ideologiajn instrukciojn kaj publikigis ankaŭ laboraĵojn, kiuj enhavis kritikajn aŭ eĉ satirajn prezentadojn de la sociaj kondiĉoj en la Sovetunio. Konataj verkistoj kaj poetoj kiel Ana Aĥmatova kaj Boris Pasternak, la satiristo Soŝĉenko kaj multaj aliaj fariĝis viktimoj de kampanjo, en kiu oni riproĉis al ili malhonori la socialisman socion kaj esti flataĉantoj de la imperiisma malkulturo. Ĵdanov sendis sian planitan punpredikon por la leningradanoj al Stalino, kaj tiu trovis ĝin “elstara”, kiel li letere komunikis al Ĵdanov.228

Klara politika-ideologia orientiĝo de literaturaj verkoj estis nun konsiderata kiel decida taksad-kriterio, la literatura kvalito nur duaranga. Ili devis kongrui kun la normoj de la “socialisma realismo”; ĉiaj aliaj stiltendencoj, stilrimedoj kaj formoj estis simple publike mallaŭdataj kiel deformaĉado de la sovetia kulturo. Aleksander Fadejev – sekretario de la Verkista Ligo – devis eĉ aliverki sian romanon “La juna gvardio”, en kiu ĉefrolis la heroa rezistad-batalo de komsomolanoj kontraŭ la faŝistaj okupantoj, ĉar li laŭdire ne ĝuste prezentis la “gvidan rolon de la partio”.

Ankaŭ la elstaraj sovetiaj komponistoj Prokofjev kaj Ŝostakoviĉ trafis en la fajron de la kritiko: Oni riproĉis al ili „formalismon”, kvankam neniu kapablis precize difini, kio tio estas. En la jaroj de 1946 ĝis 1948, kiuj eniris la sovetian kulturhistorion kiel la tempo de la „ĵdanvoĉina”, la parti-oficiala nazkondukado de la literaturo kaj arto kaj ilia kuratorado apogeis.229

Sed ankaŭ kampoj de la natursciencoj ne estis domaĝataj, kion montras ekz-e la kondamno kaj subpremado de la sovetia genetiko. La biologio en la 1940-aj kaj komence de la 1950-aj jaroj staris ĉe la sojlo de fundamentaj ekkonoj pri funkci-meĥanismoj de la genetiko. La evoluci-teorio de Darvino230 estis pruvinta la fakton de estiĝo de la specioj kaj ankaŭ ilian adaptiĝemon al la respektivaj vivkondiĉoj. Sed ankoraŭ ne estis klarigita, kiel la evolucia ŝanĝo okazas en la hereda procezo de la generacioj. La genetika esplorado en la biologio koncentriĝis ĝuste sur tiu baza demando, ĉi kio usonaj kaj sovetiaj biologoj estis gvidaj, por esplore klarigi la materiajn bazojn de la heredado en la kromosomoj kaj genoj. La ekkonoj de tiu baza esplorado posedis egan teorian kaj praktikan gravecon por la biologio, la medicino, la kampkulturo kaj ankaŭ por la scienca mondpercepto. Sed ili komence ne kondukis al uzeblaj rezultoj – ja temis pri baz-esplorado, ne pri aplikata esplorado.

Sed en la sovetia biologio evoluis tendenco gvidata de Trofim D. Lisenko. Li opiniis la genetikan esploradon sensenca kaj superflua, ĉar ĝi insistas pri la laŭdire delonge refutita opinio, ke la evoluciprocezo de la specioj okazas per rekta heredado de akiritaj ecoj. La tuta genetiko do estas superflua kaj burĝa-idealisma kaj kontraŭ-dialektika pseŭdoteorio, ĉar ĝi supozigas iajn genojn kiel senŝanĝan heredan substancon. Lisenko anstataŭe asertis, ke sole per bredado kaj selektado eblas tre rapide akiri novajn grenspecojn, kiuj estos pli rikoltoriĉaj kaj pli rezistemaj kontraŭ frosto kaj malutilaj vivuloj. Ke tio havus grandan utilon por la socialisma kampkulturo.

Per tiaj argumentoj estis facila gajni la favoron de Stalino, ĉar ili kongruis ankaŭ kun lia opinio pri la scienco, kiu devas ne teoriumi, sed liveri praktike aplikeblajn rezultojn. Tiel, kun la aprobo kaj subteno de Stalino, oni preparis kunsidon de la Akademio de la Kampkulturaj Sciencoj, dum kiu Lisenko volis doni la mortigan baton al la sovetia genetiko. La tiama gvidanto de la sektoro Scienco en la sekcio Propagando de la CK, Jurij Ĵdanov (la filo de A. A. Ĵdanov) konvinki Stalinon, ke oni ne rajtas tiom simpligi la problemojn de la biologio; ke ne ekzistas socialisma biologio nek burĝa biologio, kaj ke sciencaj opinidiferencoj estas disputendaj laŭfakte kaj ne ideologie. Sed Stalino estis konvinkita, ke Lisenko pravas.231

Tiu ĉi faris la ĉefan referaĵon, en kiu li kondamnis la genetikon. La reprezentantoj de la genetiko dum la unua tago de la konferenco defendis siajn sciencajn poziciojn kaj refutis la senbazajn kulpigojn de Lisenko. Sed en la dua tago tiu ĉi anoncis, ke lia referaĵo estas persone ekspertizita kaj aprobita de Stalino. Per tio la diskuto estis finita, ĉar ĉiu sciis, kion signifas oponi kontraŭ opinioj de Stalino. Tiel Lisenko ricevis liberan manon por subpremi la sukcesan genetikan esploradon en Sovetio. Elstaraj kaj internacie aprezataj biologoj perdis sian pozicion en la esplor-instalaĵoj, estis pune delokitaj en provincon, kelkaj eĉ arestitaj. La sovetia esplorado tiukampe estis reĵetita je almenaŭ dek jaroj; la sekvo estis, ke la fundamentaj genetikaj malkovroj, kiuj revoluciis la biologion, fariĝis en Anglujo kaj Usono. La promesoj de Lisenko liveri praktikajn rezultojn de rekta utilo, kompreneble dissolviĝis en aeron, kaj tamen li ankoraŭ dum longa tempo konservis sian pozicion pro la politika subteno.

En tiu kunteksto menciindas la sinteno de la “filozofia fronto”. Ĝi tuj poziciiĝis por Lisenko kaj liveris filozofiajn pseŭdoargumentojn kontraŭ la genetiko, kiu estis diskriminaciata kiel idealismo en la biologio kaj kiun Mitin senmaskigis kiel burĝan ideologion de la “Weißmann-ismo-Morgan-ismo”.

Ĉio ĉi estis elkreskaĵoj de la stalina socialismo-modelo, kiu, kiel konsideris kiel gravan aspekton la enhavan gvidadon de scienco, literaturo, arto kaj de la tuta spirita vivo de la socio fare de la partio kiel necesan atributon de la gvida rolo de la partio en la socialismo.


 

8. Internaciaj konsekvencoj de la teorio de la socialismo en unu lando


 

La stalina teorio de la socialismo en unu izolita lando estiĝis unuavice el la evolukondiĉoj kaj bezonoj de la Sovetunio post la foresto de sukcesaj socialismaj revolucioj en Eŭropo. Malgraŭ tio la kurso al aŭtonoma kaj aŭtarcia disvolvado de la socialisma socio ne estis pure internŝtata nacia decido, ĉar ĝi samtempe spegulis ankaŭ la internacian situacion kaj havis ankaŭ ampleksajn konsekvencojn kaj implikaĵojn.

La decido por tiu nacia aparta vojo ne devis nepre havi principan strategian gravecon; ĝi ankaŭ povintus esti provizora, taktika variaĵo trudita de la historiaj cirkonstancoj. La provizora neokazo de kromaj socialismaj revolucioj estus komprenata kiel interrompo de la internacia revolucia procezo, kiu post pli aŭ malpli longa tempo trovos sian daŭrigon kaj poste kondukos al estiĝo de internacia socialisma disvolvado. La Sovetunio devintus transvivi tiun interan tempon. Ĝia tasko en tiu mondhistoria fazo estus konservi la sovetpotencon kiel bastionon de la socialismo kaj komenci la konstruadon de la socialisma socio. Tiel ankaŭ la kondiĉoj por estontaj socialismaj revolucioj estus plibonigitaj.

Tio estis evidente la pozicio, kiun Lenino laste alprenis, kiel montriĝas el diversaj laboraĵoj pri tiu temo. Ĝi estis post la morto de Lenino defendata ankaŭ de Trocko, Zinovjev kaj Kamenjev en la disputoj pri la teorio de la socialismo en unu lando.232

Sed Stalino supozeble vidis tion dekomence alie, nome kiel strategian decidon, kiu fiksis la kurson al konstruado de esence nacie stampita socialismo, kiu sekvos sian evoluvojon sendepende de la internaciaj kondiĉoj kaj okazaĵoj. Ĉiukaze en ĉiuj liaj pravigoj kaj polemikaj argumentadoj pri la demando de la socialismo en unu lando troviĝas eĉ ne unu indiko pri tio, ke li opiniis pensebla ankaŭ pli internacie orientitan evoluon. Pro tio li sisteme ellasadis kaj subpremadis aŭ falsadis ĉiujn eldirojn de Lenino pri tiu demando.

Oni do plene rajtas supozi, ke Stalino konsideris sian teorion kiel principan strategian solvon ankaŭ por ĉiuj ceteraj landoj, kiuj poste transiros al la socialismo, kaj ne kiel provizoran, de la cirkonstancoj kondiĉitan variaĵon. La politiko de Moskvo post 1945 rilate al ŝtatoj, kiuj komencis la konstruadon de socialisma socio, ĝenerale kongruas kun tiu linio.

Stalino ja opiniis, ke tiuj landoj, fronte al la imperiisma, konsistigos apartan tendaron, kiel Ĵdanov, taskite de Stalino, klarigis en Septembro 1947 dum la unua interkonsiliĝo de la “Kominform” nomata organizaĵo, kiu anstataŭis la Komunistan Internacion. Sed la dislima linio de tiuj du tendaroj ne estis determinata kiel imperiismo kaj socialismo, sed kiel “politiko de la milito” kaj ”politiko de la paco”. Tio baziĝis sur diversaj strategiaj kaj taktikaj konsideroj, sed okulfrapis, ke ĉe tio socialismo ne estis menciita. Aliflanke Churchill en sia parolado en Fulton kaj post li la usona prezidanto ĉe la proklamo de la Truman-doktrino lasis nenian dubon, ke ĉe tiu nun farata Malvarma Milito temis pri la batalo inter imperiismo kaj socialismo.

Eble la fakto, ke la tiel nomataj popoldemokratioj faris ĝuste la unuajn paŝojn en la direkto de socialisma disvolvado, estis kialo por tiu reteniĝemo. Sed kontraŭ tiu supozo videblas la fakto, ke la politiko de la Komunista Partio de Jugoslavujo transigi la liberigan batalon laŭ la lenina revoluci-teorio en la socialisman revolucion, estis de Ĵdanov kritikata. Tie montriĝis konflikto inter la KPSU kaj la KPJ, kaj la supozo, ke la Sovetunio volis sole daŭrigi sian vojon de socialisma konstruado kaj poste de transiro al la komunismo, sen pensi pri internacia socialisma komunumo.

Kun tio kongruas ankaŭ la strikta rifuzo de la propono de Dimitrofo kaj Tito, kiom eble plej rapide superi la etŝtatismon per starigo de socialisma Balkan-federacio, eventuale kun enpreno de Hungarujo, Pollando kaj de Ĉeĥoslovakujo, kiu poste eventuale estu ligota kun la Sovetunio al granda federacia socialisma unio. Pri tio Dimitrofo parolis dum intervjuo en Sofio, evidente ankaŭ interkonsentite kun Tito. Tiuj proponoj tute kongruis kun la ideoj de Lenino pri internacia disvolvado de la socialismo, sed ĉe Stalino estis ne nur ne subtenataj, sed en akra formo rifuzitaj.233 Tiu rifuzo okazis per oficiala poziciiĝo en la Pravda. La redaktejo ne povas solidariĝi kun la propono de Dimitrofo. “Male, la redaktejo de la Pravda opinias, ke tiuj landoj ne bezonas elpensitan federacion aŭ konfederacion nek doganan union, sed firmigon kaj defendadon de siaj sendependeco kaj suvereneco sur la vojo de mobiliziĝo de la internaj popoldemokratiaj fortoj, kiel estis ĝuste dirita en la konata deklaro de la naŭ komunistaj partioj.”234

Jam la 24-an de Januaro 1948 Stalino telegrafis al Dimitrofo, “ke la propono damaĝas al la landoj de la nova demokratio kaj faciligas la batalon de la anglaj-usonaj kontraŭuloj kontraŭ tiuj landoj”. Tiu ne trapensita propono en komplika situacio povus konduki al tio, ke la starigo de orienteŭropa bloko kun partopreno de la Sovetunio estos alstrebata. Tio en la monda gazetaro povus esti vidata kiel kontraŭ-usona kaj kontraŭ-angla paŝo kaj faciligi la batalon de la agresemaj anglaj-usonaj elementoj kontraŭ la demokratiaj fortoj en Usono kaj en Anglujo.

Estis klara, ke tiu deklaro ne estis verkita de la redaktejo de la Pravda.

El tio konkludeblas, ke Stalino unue subordigis la politikon de la aliaj komunistaj partioj klare al la interesoj de la ekstera politiko de la Sovetunio, kaj due, ke li konsideris sian vojon de konstruado de la socialisma socio en la kadro de la unuopaj ŝtatoj kiel nacian taskon surbaze de grandparte aŭtarcia ekonomio kiel la principan solvon, kiu ankaŭ estontece estu deviga por ĉiuj kromaj landoj. Ĉe tio li vidis la rolon de la Sovetunio kiel gvidan potencon, kiu paŝas antaŭ la ceteraj socialismaj ŝtatoj kaj kiel unua lando sole starigos la komunismon, dum la ceteraj landoj en deca distanco sekvu kaj konstruu la socialismon laŭ la sovetia modelo. Ĉiukaze en 1946 li eksplicite konfirmis la opinion, ke la Sovetunio povas starigi la komunismon sole, en intervjuo kun la korespondanto Aleksander Werth.235

Tiun linion poste sekvis ne nur Ĥruŝĉovo, kiel videblas el la partiprogramo decidita de la 22-a kongreso de la KPSU en 1961. Ĝi formulis la iluzian taskon en la Sovetunio ene de dudek jaroj en la plej gravaj punktoj starigi la komunisman socion – sen ajna konsidero de la ceteraj socialismaj landoj kaj de la internacia evoluo.

Ankaŭ sub la sekvantaj ĝeneralaj sekretarioj de la KPSU – de Breĵnevo tra Andropov kaj Ĉernenko ĝis Gorbaĉovo – tiu strategia celo restis valida. Eĉ post la oficiala malsukceso en 1981, do post la fino de tiuj 20 jaroj – tiu celo estis nek kritike pridemandita nek publike korektita. Eble Andropov intencis levi la demandon kaj klarigi ĝin, kio estis almenaŭ aludita en artikolo de Komunist. Sed ĉar Andropov mortis jam post apenaŭ du jaroj da sia mandato en 1984, li ne havis la okazon plu sekvi tiun problemon.

Eĉ Gorbaĉovo okaze de la reviziado de la programo de la KPSU en 1987 deklaris, ke la celo de transiro al la komunismo en la programo de 1961 estis ĝusta kaj ke ĝi restas ĝusta, dum pri la datoj kaj detalaj taskoj necesas precizigo. La stalina teorio de la socialismo kaj ankaŭ de la komunismo kiel nacia tasko de unuopaj landoj do restis fakte ĝis la fino de la Sovetunio daŭre la baza linio de la sovetia politiko.

La “Konsilantaro por reciproka ekonomia helpo”, kreita post la estiĝo de la “Socialista ŝtatkomunumo”, jam per sia nomo klare konigis, ke ne temas pri internacia unio de socialismaj landoj kun la celo kunigi la ekonomiajn kaj scienc-teĥnikajn resursojn kaj potencialojn por solvi la ege malfacilan taskon en komuna politiko ĝisatingi la kapitalisman sistemon en la ekonomia konkurado kaj fine venki ĝin. Ne temis pri integrado, sed nur pri certaj kunordigadoj de la unuopaj naciaj ekonomioj, kio estis realigata precipe per la ekstera komerco.

Aliflanke Stalino jam en 1952 en sia lasta skribaĵo “Ekonomiaj problemoj de la socialismo en la USSR” asertis, ke aparta socialisma mondmerkato estas estiĝinta, kies ekonomia forto baldaŭ superos la kapitalisman mondmerkaton.236 Sed tio estis kompleta miskono kaj malrealisma takso de la ekonomia produktad-kapablo de la socialismaj landoj, inter kiuj sole la GDR kaj Ĉeĥoslovakujo havis industrian evolunivelon kompareblan kun tiu de evoluintaj kapitalismaj landoj. Sed ankaŭ ili, pro serio da objektivaj kaŭzoj, en la nivelo de laborproduktivo postrestis pli ol 30-elcente post la internacia stato.

La Sovetunio sendube estis granda industripotenco, sed se oni objektive taksas ĝian ekonomian produktadkapablon, ĝi estis laŭ la pokapa produktado kaj laŭ la laborproduktivo daŭre ne sur la nivelo de la GDR kaj de Ĉeĥoslovakujo. Ĝia giganta mondpolitika influo baziĝas sur ĝia milita potenco, ne sur la mondpolitika pezo de ĝia ekonomio, kio estus necesa por gajni en la konkurado kun la kapitalismo. Se ekzistis ebleco nuligi tiun postrestintecon en la ĉion decida laborproduktivo, tiam nur per komuna internacia ekonomia politiko de la socialisma sistemo, kiu devus ankaŭ inkludi aktivan partoprenon en la internacia labordivido pere de la mondmerkato. Nur tiel ekzistus la ŝanco nuligi la grandegan postrestintecon de la Sovetunio kaj de la socialismaj landoj. Nek la Sovetunio nek aliaj socialismaj ŝtatoj kapablis fari tion solaj, des pli ke la scienca-teĥnika revolucio kaj la tutmondiĝo de la ekonomia vivo eĉ pli malfaciligis la kondiĉojn por tio.

Trocko do tute pravis, kiam li nomis la politikon de Stalino “mensbarita naciismo”. La teorio de la konstruado de la socialismo en unu lando dekomence entenis fortan naciisman parton, kiu efikis kontraŭ la socialisma internaciismo kaj ankaŭ ne supereblis per la socialisma ŝtatkomunumo. Male, ju pli la unuopaj socialismaj landoj kun sia grandparte aŭtarcia ekonomio trafis en malfacilaĵojn kaj en pli grandan financan dependecon de la kapitalismaj ŝtatoj kaj bankoj, des pli forte la viruso de naciismo efikis. La propraj naciŝtataj intereso ĉiam pli antaŭrangis.

Cetere la ekonomia evoluo de la Popolrespubliko Ĉinujo post la komenco de la reformoj enkondukitaj de Deng Xiao Ping, montras, ke socialisma lando per sia aktiva partopreno en la mondmerkato kaj en la internacia labordivido povas ege malpliigi sian postrestintecon en relative mallonga tempo. La iam malmulte industriigita Ĉinujo per tio avancis al la plej granda eksportlando kaj akiris konsiderindan influon al la ekonomia kaj politika monda evoluo. Tamen ĉe tio ankaŭ videblas, kiaj komplikaj internaj problemoj por la sekurigo de la socialisma disvolvovojo povas estiĝi.237

Alia grava konsekvenco de la teorio kaj politiko de la konstruado de la socialismo en unu lando konsistis en la fakto, ke la celoj kaj la taskoj de la Komunista Internacio esence ŝanĝiĝis. La KI estis fondita en la jaro 1919 kiel kuniĝo de komunistaj partioj por antaŭenigi la progreson de la internacia socialisma revolucio laŭ la respektivaj konkretaj historiaj kondiĉoj.

Kompreneble la spertoj de la rusa revolucio ludis grandan rolon ĉe la ellaborado de la strategio kaj taktiko de la politika batalo de la komunistaj partioj, sed estis ankaŭ tute klara, ke ili ne transigeblas kiel ĝenerala skemo al aliaj partioj kaj landoj. Pro tio Lenino ankaŭ ripete esprimis la timon, ke la influo de la KPSU al la Kominterno povus fariĝi tro forta kaj per tio unuflanke influi ĝian laboron. Pro tio, kaze de venko de la socialisma revolucio en Germanujo, li volis deloki la sidejon de la Kominterno al Berlino. Lenino ĉiam deiris de la principo, “ke la kompleta socialismo estiĝos nur per la revolucia kunlaborado de la proletaroj de ĉiuj landoj, per serio da provoj – el kiu ĉiu per si mem estos unuflanka kaj suferos certan malkongruecon”.238 Li ankaŭ konsciis, ke la socialisma socio, tiom kiom ĝi estos konstruata en la postrestinta Ruslando, pro la postrestintaj deirkondiĉoj ne estos ĝenerala modelo. Por dampi la jam tiam estiĝantan “komunistan orgojlon” de rusaj revoluciuloj, li tute malkaŝe diris: “Sovetrespublikoj en landoj kun pli alta kulturnivelo, kun pli granda pezo kaj influo de la proletaro, havas ĉiajn ŝancojn preterpasi Ruslandon, ekde kiam ili iras la vojon de la diktatoreco de la proletaro.”239

Sed ĉar nun venis la situacio, ke Sovetruslando restis sola kaj ankaŭ devis sole komenci la konstruadon de socialisma socio, la spertaro de la socialismo aŭtomate limiĝis al la spertoj farataj ĉe la konstruado de socialisma socio en la Sovetunio. Tiuj do akiris senkompare pli altan valoron, kio poste faciligis kaj subtenis iliajn postajn absolutigon kaj dogmigon.

Sed aliflanke la agado de la Kominterno pro la neokazo de kromaj revolucioj ĉiam pli turnis sin al propagandado de la sukcesoj de la Sovetunio ĉe la socialisma konstruado, tiel ke ĝi pli kaj pli transformiĝis en propagando-organizaĵon, kiu internacie publikigis kaj ofensive defendis la sovetian politikon. Per tio ĝia dependeco de la opinioj kaj decidoj de la KPSU kompreneble ĉiam pli grandiĝis, kaj post kiam Stalino per estingo de ĉiaj opoziciaj opinioj kaj grupoj sukcesis preni en siajn manojn ankaŭ la aparaton de la Kominterno, la gvidantoj de la Kominterno sekvis ĉian politikan ŝanĝon de la stalina politiko kaj perdis sian memstaran politikan gravecon. Tiu procezo de subordigo de la Kominterno sub la politikon kaj opiniojn de Stalino estis detale pritraktata de Harald Neubert en lia lasta laboraĵo “La internacia unueco de la komunistoj”.240

La gvidantoj de la Kominterno estis per la stalina politiko plurfoje devigataj al esprimado de pozicioj, kio efikis damaĝe al la internacia komunista movado kaj kondukis ne nur al konsiderinda konfuziĝo, sed ankaŭ al granda perdo de ĝia prestiĝo. Tio okazis speciale en la tempo ĵus antaŭ kaj tuj post la eksplodo de la Dua Mondmilito.

La Sovetunio tiam troviĝis en tre malfacila eksterapolitika situacio: en tempo de proksimiĝantaj militoj kaŭzitaj unuavice de la agresema politiko de la germana faŝismo al la bloko de la imperiismaj potencoj, ĉe kio la okcidentaj ŝtatoj Anglujo kaj Francujo per sia politiko de “appeasement” faris ĉiam pli da koncedoj al Hitlero, kiuj ne servis al la paco, sed pli grandigis la militdanĝeron.

Ĉiuj imperiismaj ŝtatoj, ne nur la faŝista Germanujo, estis malamikaj al la socialismo en la Sovetunio. Sed la plej granda minaco estis Germanujo. Francujo kaj Anglujo strebis direkti la deklaritan konkeremon de la nazia regno al la oriento, por ke la Sovetunio kaj Germanujo per milito reciproke sin malfortigu kaj ke ili kiel ridantaj triuloj fine estos la gajnantoj.

En tia situacio la sovetŝtato devis eksterapolitike taktikumi kaj elturniĝadi, uzi la kontraŭecojn kaj kontraŭajn interesojn ene de la imperiisma tendaro por kiom eble plej longe konservi la pacon por si. Tio estis tute ĝusta kaj prava. Pro tio la sovet-registaro komencis intertraktadojn kun Anglujo kaj Francujo por atingi interkonsentojn, kiuj servu tiun celon, sed tiuj potencoj ne serioze intencis fari tiajn interkonsentojn kaj eniri la armeajn devojn necesajn por tio.

Kompreneble ankaŭ la faŝista germana registaro provis taktikumi por akiri favorajn kondiĉojn por siaj planitaj militaj agadoj. Pro tio en tiu situacio ĝi proponis al la Sovetunio traktaton de neagreso.

La decido de Stalino akcepti tiun proponon estas multe kritikita, ĉe kio la argumentoj kontraŭ ĝi ne vere rezistas al laŭfakta ekzameno. Kompreneble Stalino sciis, ke tia traktato estos tre problemeca: Ĝi ne donis fidindan protekton kontraŭ posta agreso de Germanujo, pri tio ne ekzistis iluzioj. La traktato, speciale la aldona interkonsento, metis la Sovetunion en la malagrablan situacion, ke ĝi almenaŭ formale devis aperi kiel komplico de la germana militpolitiko, kvankam tiu sekreta aldonaĵo el germana vidpunkto estis por la Sovetunio praktike tute sensignifaj, ĉar la germanaj militceloj estis dekomence planitaj multe pli larĝaj. Hitlero estus komencinta la militon kontraŭ Pollando ĉiukaze, sendepende de tio, ĉu ekzistus aŭ ne traktato de neagreso kun Sovetio.

Koncerne la disdividon de Pollando, necesas aliri la demandon laŭfakte. La Sovetunio ekokupis kaj integris en la Sovetunion nur tiujn regionojn, kiujn Pollando en 1920 detranĉis de Sovetruslando. Tiu ĉi limo estis siatempe, okaze de la intertraktado pri armistico de la aliancanoj en la pola-sovetia milito de la brita ministro pri eksteraj rilatoj Lord Curzon en la protokolo de Spa kiel linio de armistico. Sed Pollando poste ekokupos trans tiu linio kromajn teritoriojn kun la celo starigi polan-litovan-belorusan-ukrainan federacion gvidatan de Varsovio.

En Moskvo tiu etendiĝo ludis la rolon, ke per tiuj teritorioj la defendlinio de la Sovetunio en kazo de germana atako meteblis je proksimume 300 km pli okcidenten. Sed la militstrategia valoro de tiu antaŭŝovita defendlinio estis certe tre trotaksita, kiel la generalstaba ĉefo de la Ruĝa Armeo Ĵukov jam tiutempe kritike notis.

Se oni laŭfakte kompare pesas ĉiujn porojn kaj kontraŭojn, tiu traktato de neagreso en la tiama situacio estis pravigebla solvo, ankaŭ por la Sovetunio avantaĝa, ĉar ĝi donis al tiu ĉi ĉiukaze prokraston de la milito por siaj defendpreparoj. La pli granda sekureco de la Sovetunio devis esti la decida vidpunkto.

Sed tute alia demando estas la Germana-Sovetia Traktato pri Limoj kaj Amikeco, farita la 18-an de Septembro 1939. Kompreneble ambaŭ flankoj hipokritis paroli pri “amikeco”, kie fakte regis profunde kaŭzita malamikeco. Kial la faŝista Germanujo volis tiun traktaton?

Tiu ĉi “amikectraktato” jam pro sia substanco estis sensignifa por la sekureco de la Sovetunio, pro kio estis principa eraro fari ĝin. Sed multe pli gravaj estis ĝiaj negativaj politikaj-idologiaj efikoj al la sovetia loĝantaro, al la komunista movado kaj ankaŭ al ĉiuj amikoj de la Sovetunio. Ili ĉiuj estis konfuzitaj, ĉar nun inter la Sovetunio kaj la faŝista, kontraŭkomunista Germanujo subite regu “amikeco”.

Ŝajnas, ke Stalino opiniis tion lerta tiktakado, des pli ke li ankaŭ cetere provis en la publiko veki la impreson, ke li prenas tiun “amikecon” serioze. Ŝajnas, ke li ne komprenis aŭ ne perceptis aŭ li konscie akceptis, ke lia senprincipa konduto multe transiras la permeseblajn limojn de lerta eksterapolitika agado kaj efikas ne nur konfuzante, sed ankaŭ misorientade kaj demoralizante.

La sovetia historiisto Aleksander M. Nekriĉ (1920-1993) en sia libro “22-a de Junio 1941” (ĝi aperis en Oktobro 1965, du jarojn poste li estis pro tio ekskludita el la KPSU) tre zorgeme kunigis ĉiujn eldirojn kaj agojn de Stalino el la tempo ĵus antaŭ la faŝista agreso al la USSR, kiuj direktiĝis al fortigo de tiu impreso de “amikeco”. Tre verŝajne influhavaj kontraŭstalinistaj rondoj malantaŭ li instigis lin al tiu laboro, sed post la enpotenciĝo de Breĵnevo li trafis pli kaj pli en kritikon kaj tiam subite staris tute sola. La faktoj kunigitaj de Nekriĉ ne estis dubeblaj, sed lia prezentado povis estigi la malĝustan impreson, ke Stalino fidis Hitleron pli ol ĉiujn aliajn, kiuj avertis kaj informis lin. Sed tio tute ne veris, oni ne subtaksu Stalinon nek konsideru lin naiva. Stalino neniel fidis Hitleron, li konis kaj konsideris ĉiujn avertojn kaj informojn, kiuj atingis lin, ĉu de Richard Sorge aŭ de la prezidanto Beneŝ. Sed li ne faris la ĝustajn konkludojn el ili, ĉar li konstante timis liveri pretekstojn al Hitlero por antaŭtempa agreso. Tio klarigas lian hezitadon kaj lian nekompreneble longan atendadon ĉe la komenco de la agreso.

Kiom Stalino pretis malestimi ĉiajn principojn, tio videblas el la fakto, ke post la komenco de la Dua Mondmilito prezentis Germanujon kiel la “pacaman ŝtaton”, al kiu Francujo kaj Anglujo deklaris la militon, pro kio li nun postulis de tiuj ke ili komencu intertraktadojn kun Germanujo pri paco. Ŝajnas, ke li ankaŭ forgesis la komprenon, ke milito estas daŭrigo de politiko per aliaj rimedoj kaj ke pro tio por la karaktero de la milito ne gravas, kiu al kiu la unua deklaris la militon, kvankam li tre bone konis la libron “Pri la milito” de la germano von Clausewitz.

Ĉar la gvidantoj de la Kominterno pro sia kompleta dependeco estis devigata defendi tiun senprincipan tiktakadon de Stalino, la eŭropaj komunistaj partioj ne nur tute konfuziĝis, sed estis ankaŭ instigitaj al decidoj, kiuj pelis ilin en izolitecon kaj subfosis ilian politikan influon en la loĝantaro. Tio okazis tute aparte pri la franca partio, kiu dum certa tempo agadis kvazaŭ senkape.

Alia konsekvenco de la teorio de la socialismo en unu lando kaj de la stalina politiko, kiu baziĝis sur ĝi, estis ligita kun la opinio de Stalino, ke la diktatoreco de la proletaro principe devas esti ligita kun la unupartia sistemo, do ke la komunista partio devas esti la sola partio en la socialisma socio. Tiu demando fariĝis internacie grava, ĉar kun ĝi la rilato de la komunista movado al la socialdemokrataro estis ligita.

Stalino ĉi tie skemece transigis la situacion estiĝintan en la USSR – nome ke ekster la komunista partio nenia alia partio ekzistis – al la tuta estonta evoluo kaj pro tio venis al tute senbazaj opinioj. El la fakto, ke la socialdemokrataro en certa senco fariĝis “burĝa laborista partio”, li tiris la senbazan konkludon, ke sekve ĝi ne estas plu parto de la laborista movado. Ĉar la reganta burĝaro por la daŭrigo de la kapitalismo apogis sin ankaŭ sur la socialdemokrataro, li konsideris la socialdemokratajn partiojn, kiuj ekzistis en la eŭropaj landoj, la ĉefan malamikon de la komunismo, kiun necesas venki por ke oni povu forigi la regadon de la burĝaro. Deirante de skemeca kompreno pri la komplikaj klasaj rilatoj en la eŭropaj landoj, li ankaŭ venis al tute malĝusta taksado de la burĝaj partioj kaj antaŭ ĉio de la faŝismo – li konsideris la socialdemokrataron kiel parton de la faŝismo. El tio li konkludis, ke tute ne eblas starigi la diktatorecon de la proletaro, se antaŭe la socialdemokrataro ne estis “disbatita”.

Stalino skribis en la artikolo “Pri la internacia situacio” en Septembro 1924: “La faŝismo estas batalorganizaĵo de la burĝaro, kiu apogas sin sur la subteno fare de la socialdemokrataro. La socialdemokrataro estas objektive la modera alo de la faŝismo. […] Tiuj organizaĵoj ne ekskludas sin reciproke, sed kompletigas unu la alian. Tiuj ne estas antipodoj, sed ĝemelaj fratoj.”241

Tiu ĉi malĝustega opinio kondukis al tio, ke inter la komunista kaj la socialdemokrata partio estiĝis profunda malamikeco, kio kaŭzis konstantajn konfliktojn. Per tio la tuta laborista movado estis objektive malfortigita kaj la reakciaj burĝaj organizaĵoj fortigitaj. La politika linio de Stalino estis trudita al la KPD per la Kominterno, kio efikis aparte fatale, ĉar la danĝero de la faŝismo fariĝis ĉiam pli granda.

Stalino – nekapabla je serioza marksisma analizado de la klasaj rilatoj komence de la 1930-aj jaroj estiĝintaj en Germanujo – transigis en supraĵa kaj skemeca maniero la tiam tute pravan sintenon de la bolŝevistoj al la menŝevistoj tempe de la Oktobra Revolucio al la rilato de la komunista partio al la socialdemokrata partio en Germanujo, sen konsideri, ke en Germanujo regis tute alia situacio.

La germana socialdemokrataro estis tradicie profunde enradikiĝinta en la laborista movado, kaj ĉe la elektoj ĝi ricevis daŭre pli grandan nombron da voĉoj ol la komunista partio. Kompreneble ĝia gvidantaro estis burĝiĝinta kaj ekde 1918 ludis la rolon de kuracisto ĉe la malsanula lito de la kapitalismo. Sed fine de la 1920-aj / komence de la 30-aj jaroj la regado de la grandburĝaro en Germanujo trafis en tiom profundan krizon, la klasbataloj tiom akriĝis, ke revolucia situacio maturiĝis kaj la burĝa registaro kapablis agi jam nur per urĝostataj leĝoj. La regantaj rondoj de la grandburĝaro konkludis, ke la socialdemokrataro jam ne kapablas sekurigi la regadon de la kapitalo. Pro tio ili orientiĝis al la faŝisma Hitler-partio, financis kaj alie subtenis ĝin, ĉar ili kredis per ties helpo povi konservi la politikan potencon.

Sed por Hitlero komunistoj same kiel socialdemokratoj estis marksistoj kaj patruj-perfiduloj, kiujn necesas neniigi kaj elsarki. Ebla faŝista regado minacis komunistojn kaj socialdemokratojn same, kaj tiu danĝero forigeblis nur per komuna kontraŭfaŝisma batalado. Sendepende de ĉiaj diferencoj kaj disopinioj, la starigo de agadunueco estis la sola sukcespromesa eliro el la krizo kaj samtempe la vojo por atingi socian progreson en Germanujo.

Sed tiu necesa kunlaborado de komunistoj kaj socialdemokratoj estis malebligata unuavice de la opinio, trudita de Stalino al la KPD tra la Kominterno, ke la socialdemokrataro devas esti konsiderata kaj traktata ne nur kiel la ĉefa malamiko, sed eĉ kiel ĝemela frato de la faŝismo. Tiu vere memmortiga politiko malfortigis la kontraŭfaŝistajn fortojn entute. Ĝi kaj la obstina kontraŭkomunismo de la dekstraj gvidantoj de la socialdemokrataro estis la kaŭzoj, pro kiuj la faŝismo en Germanujo povis enpotenciĝi. Se oni estus malebliginta tion, tiam la monda historio supozeble estus evoluinta esence alie. Dum la 7-a mondkongreso de la Komunista Internacio en la jaro 1935 tiu malĝusta linio estis ja korektita, sed ĝia aŭtoro kaj ĉefa respondeculo silentis kaj lasis al Dimitrofo kaj Togliatti zorgi pri la necesa kritiko.

En la KPD okazis memkritiko kaj korekto dum ĝia brusela kongreso fare de Wilhelm Pieck, en kies raporto ekkoneblis nova politiko, kiu post la liberigo el la faŝismo almenaŭ en la sovetie okupata zono en Germanujo ebligis ne nur konfidan kunlaboradon kun la socialdemokrataro, sed ankaŭ proksimiĝon kaj fine la unuiĝon en komuna partio, la SED. Sed nek en la Kominterno nek en la KPD oni nomis la iniciatinton kaj trudinton de la malutila maldekstre sekteca linio.

Kroma, ne malgrava implikiĝo de la teorio de la socialismo en unu lando koncernis la silentan ŝanĝon de la komprenoj de la proletara internaciismo. Tiu korekto okazis pli aŭ malpli nerimarkite, kvankam ĝi estis logika konsekvenco de la teorio de la socialismo en unu lando. Stalino ja diris ĉe diversaj okazoj, ke la sovetŝtato posedas internacian karakteron, ekzemple en la konata intervjuo kun Emil Ludwig (1881-1948).242 Sed tio estis jam nur malplena formulo kaj ne plu identa kun la kompreno, kiun Lenino havis de ĝi. Ĉar tiu ĉi konsideris la sovetpotencon kiel la unuan bastionon de la internacia socialismo, kiu havas la devon ĉiurilate helpi aliajn socialismajn revoluciojn, por ke ili povu trudiĝi, kaj li inkludis en tio ankaŭ militan helpon. Ĉe tio li metis la demandojn de la internacia socialismo ĉiam super la pli mallarĝajn naciajn interesojn. “Ni defendas ne grandpotencan pozicion”, Lenino diris, “ne naciajn interesojn, ni asertas, ke la interesoj de la socialismo, la interesoj de la mondsocialismo staras pli alte, pli alte ol la naciaj interesoj, ol la interesoj de la ŝtato.”243

Sed en la versio de Stalino la enhava difino de la proletara internaciismo estis diskrete ŝanĝita. Laŭ lia interpreto internaciisto estas nur tiu, kiu senkondiĉe defendas la Sovetunion kaj ĝian ŝtaton. Sed kiaj devoj elkreskis de tio al la Sovetunio, tion li neniel menciis.

La stalina difino de la internaciismo en 1937 tekstis jene: “Revoluciulo estas, kiu senrezerve, senkondiĉe, malkaŝe kaj honeste, sen militaj sekretaj interkonsiloj pretas protekti kaj defendi la Sovetunion, ĉar la USSR estas la unua revolucia proletara ŝtato en la mondo, kiu konstruas la socialismon. Internaciisto estas kiu senrezerve […] pretas protekti la USSR, ĉar la USSR estas la bazo de la revolucia movado de la tuta mondo; sed protekti kaj progresigi tiun revolucian movadon ne eblas sen protekti la USSR. Ĉar kiu intencas protekti la internacian revolucian movadon kaj ĉe tio ne volas protekti la USSR aŭ metas sin kontraŭ ĝin, tiu metas sin kontraŭ la revolucion, tiu definitive glitas en la tendaron de la malamikoj de la revolucio.”244

Kompreneble ĝustis, ke internaciisto devis defendi la socialisman Sovetunion, sed la devo fari tion “senkondiĉe”, metis ĉiun amikon de la Sovetunio en devigan dependecon de la stalina politiko. Ĉar senkondiĉa defendo de la Sovetunio ja inkludis la devon silente akcepti aŭ eĉ defendi ĉiujn erarojn kaj arbitraĵojn de la stalina politiko, la reprezaliojn kaj la teroron.

La defendo de la Sovetunio povis kaj devis esti ligita ankaŭ kun kritika solidareco kaj la rajto komune interkonsiliĝi en la spirito de internaciismo pri misdecidoj kaj misevoluoj kaj ankaŭ proponi necesajn korektojn, ĉar la sukcesa disvolvado de la Sovetunio estis ne nur nacia, sed ĝuste ankaŭ internacia afero. Per tiu ĉi eta falsado de la enhavo de la internaciismo Stalino forprenis al ĉiuj veraj internaciistoj kaj amikoj de la Sovetunio la rajton esprimi eĉ nur la plej etan kritikon je ĝia politiko. Per tio li devigis ilin almenaŭ silente akcepti ĝin, kiom ajn absurda kaj malutila kelkaj liaj decidoj povis esti.

Jam frue kelkaj politikistoj de la komunista movado rimarkis la degliton de la politiko de la KPSU gvidata de Stalino en specife socialisman naciismon kaj kritikis tiun tendencon. La gvidanto de la Itala Komunista Partio Antono Gramŝo245 (1891-1937) tre decide esprimis tiun kritikon en letero de Oktobro 1926 al la CK de la KPSU kaj insistis pri korekto. En ĝi li skribis, ke la okcidentaj partioj vidas la KPSU kiel unuecan “bataltrupon, kiu agas por la ĝenerala perspektivo de la socialismo. Nur tiom, kiom la okcidenteŭropaj amasoj kaj partioj rigardas la rusan partion sub tiu ĉi vidpunkto, ili akceptas libervole kaj kiel historie necesan fakton, ke la Komunista Partio de la USSR estas la gvida partio de la Internacio. […] La funkcio, kiun vi plenumas, en la tuta historio de la homa specio ne trovas ion kompareblan. Sed hodiaŭ vi estas detruantaj vian laboraĵon; vi degradas la gvidan funkcion, kiun la Komunista Partio de la USSR per la engaĝiĝo de Lenino batale akiris, kaj vi riskas perdi ĝin tute. Ŝajnas al ni, ke la evoluo de la rusaj problemoj, kiuj estas ligitaj kun rapido, igas al vi perdi el la okuloj la internaciajn aspektojn de ĝuste tiu ĉi rusaj problemoj, ke ĝi forgesigas al vi, ke viaj devoj kiel rusaj batalantoj povas kaj devas plenumiĝi nur en la kadro de la interesoj de la internacia proletaro.”246

Per tio Gramŝo celis la disputojn en la KPSU, kiuj okazis inter la stalina gvidantaro kaj la maldekstra opozicio speciale pri la teorio de la konstruado de la socialismo en la nacia kadro de unu sola ŝtato, ĉar per tio ankaŭ la viruso de naciismo estis enplantita en la internaciismon.

Tiu viruso poste en la “Komunumo de Socialismaj Ŝtatoj“ plene evoluis, kiam ĉiu lando konstruis sian nacian socialismon (ekz-e la “socialismon en la koloroj de la GDR”). Ĉiu komuna interkonsiliĝo kaj kritika diskuto pri aperantaj problemoj estis tuj rifuzita kiel “enmiksiĝo”. Mallarĝaj naciaj interesoj, spite al ĉiaj internaciistaj asertoj, ludis ĉiam pli grandan rolon. Dum la internaciista sinteno de la KPSU estis emfazata en parolaj deklaroj, Moskvo fakte koncentriĝis ĉiam pli forte al trudado de la envere nacia vojo de la sovetsocio, laŭ la stalina kompreno de la socialismo, kiel internacie devigan modelon de la socialismo al la ceteraj komunistaj partioj kaj socialismaj landoj. Eĉ pli: Ĉiam pli ofte oni praktikis al ili grandpotencan politikon kaj traktis ilin kiel satelitojn.

Ne okazis ĝisfunda marksisma analizo de la reala disvolvostato kaj de la ekonomia kapablo de la socialisma sistemo kiel tutaĵo, ĉar unue la KPSU ne toleris eksteran diskuton de siaj problemoj kaj due ĉiu ŝtat- kaj parti-ĉefo de la aliaj landoj antaŭ ĉio klopodis por prezenti la proprajn sukcesojn kaj kaŝi la malfacilajn problemojn kaj la malfortajn punktojn. Tiaj ĉefaj demandoj de la disvolvado de la socialisma sistemo kiel tutaĵo, ekz-e komuna ekonomia politiko, apenaŭ ludis ian rolon. Eĉ ne ekzistis realisma taksado, bazita sur faktoj kaj precizaj komparoj, de la efektiva ekonomia produktadkapablo de la socialismo, sed ja senbazaj asertoj, ekz-e ke la socialismo jam fariĝis la determinanta faktoro de la monda evoluo.

La deturniĝo de Stalino de la proletara internaciismo miaopinie montriĝis tre klare kaj praktike dum la hispana interna milito 1936-1939, kvankam tiu demando ankoraŭ ne estas ĝisfunde esplorita kaj klarigita. Pro tio ekzistas pri tio tre diversaj opinioj. Ŝajnas, ke dum la batalado de la respublikana movado kontraŭ la puĉista generalo Franco [fránko] ekzistis klara tendenco en ĉiuj socialistaj fortoj – la socialistoj, la anarĥiistoj, la komunistoj kaj tute speciale ĉe la POUM, la Partido Obrero de Unificación Marxista – konduki tiun ĉi revolucian militon fine en socialisman transformadon.

Tio envere kongruis ankaŭ kun la lenina revoluci-teorio, sed Stalino kun tio ne konsentis. Li ja pretis milite subteni la respublikanan registaron – sed kondiĉe ke la batalo kontraŭ Franco havu nur la celon krei burĝan-demokratian respublikon, kaj ne socialisman transformadon de la socio. Tio kondukis al fendiĝoj kaj disputoj ene de la revoluciaj fortoj, kio ankoraŭ plifortiĝis per la fakto, ke Stalino portis sian absurdan batalon kontraŭ la trockismo en la vicojn de la revolucia movado kaj tiel konsiderinde malfortigis ĝin.

La historio de la hispana interna milito bezonas ankoraŭ pli detalan esploriĝon por klarigi ĉiujn aspektojn kaj efikojn de la stalina politiko. Kvankam la plej multaj Hispani-batalintoj de la Internaciaj Brigadoj dum longa tempo pri tiuj problemoj silentadis, tamen konatiĝis tiom, ke la politiko de Stalino estis grava faktoro kiu kunkaŭzis la malvenkon kontraŭ Franco. Verŝajne tio estis ankaŭ la kaŭzo, pro kiu multaj el la sovetiaj oficiroj, kiuj estis agintaj kiel konsilantoj en la hispana interna milito, post sia reveno estis arestitaj kaj murditaj, same kiel ĵurnalistoj, kiuj estis en Hispanujo kiel raportistoj. Ili sciis tro multe pri tiuj okazaĵoj.

Kiuj motivoj instigis Stalinon alpreni pozicion, kiu tiom kontraŭis la proletaran internaciismon, ankaŭ bezonas ankoraŭ pli profundan esploradon. En tio certe lia ludis rolon, ke li volis eviti trafi en seriozajn konfliktojn kun la okcidentaj potencoj, kiuj per sia politiko de “neenmiksiĝo” rekte aŭ malrekte subtenis Franco-n. Vide al la aktiva milita enmiksiĝo de la faŝistaj potencoj Germanujo kaj Italujo ĉe la flanko de Franco, tiu sinteno ŝajnas signifi la forlason de la devoj de la internaciismo. Verŝajne ludis rolon ankaŭ, ke ĉi tie por la unua fojo aperis kontraŭeco en praktika formo, por kiu Stalino ne sciis solvon, nome la kontraŭeco inter la interesoj de la komunista movado unuflanke kaj la interesoj de la sovetŝtato aliflanke. La Kominterno origine opiniis, ke tiuj interesoj kvankam ne identaj, tamen tre grandparte kongruas. Sed tiu ĉi abstrakta tezo ĉe la praktika politika batalo sur internacia nivelo pruviĝis ne tenebla.

Ŝajnas, ke Stalino ne interesiĝis pri socialisma revolucio en Hispanujo, eble ĉar li konsideris ĝiajn venkoŝancojn malgrandaj, sed eble ankaŭ ĉar li jam estis forlasinta la celon ĉiarimede subteni la proletaran revolucion por progresigi la internacian socialisman revolucion. Multo indikas tiun supozon, sed tute speciale respondo de Stalino al la demando, ĉu la Sovetunio forlasis tiujn originajn celojn de “mondrevolucio”. Li diris 1936 en interparolado kun la usona ĵurnalisto Roy Howard, ke tia celo ekzistis neniam. Sekve al tio, Howard volis scii, ĉu ĉe tiu opinio pri la celoj de la sovetia politiko temas pli pri miskompreno, eble pri miskompreno tragedia. Al tio Stalino lakone respondis: “Pri miskompreno tragedia.”247

La koncepto de Lenino kaj de la bolŝevistoj pri la internacia socialisma revolucio estis por Stalino en 1936 jam nur tragedi-komedia miskompreno, kiun li ĉiapove klopodis klarigi – por ne maltrankviligi la kapitalismajn potencojn, por ke la sovetŝtato povu evolui ne ĝenate. Ŝajnas, ke por li la grandpotenca pozicio de la Sovetunio kaj la trudado de ties interesoj posedis jam plej altan prioritaton. Kiam Harald Neubert priskribis la pozicion de Stalino pri tiu demando jene: “Pri daŭrigo de la mondrevolucio li en realisma taksado de situacio, eblecoj kaj objektivaj devigoj jam en la dua duono de la 20-aj jaroj ne plu kredis, kvankam li vorte konfesis ĝin”,248 oni certe devas konsenti al tiu takso. Tamen mi dubas, ke ĉe tio la “realisma taksado” estis decida, ĉar tiu en la subjektivisma pensado de Stalino plej ofte ludis rolon subordigitan.

Tiu ĉi malmulte internaciista sinteno ankaŭ klare montriĝis, kiam li post la fino de la Dua Mondmilito rifuzis ĉian subtenon al la revolucia liberiga movado en Greklando, kiu volis transigi la batalon kontraŭ la faŝistaj okupantoj – simile kiel en Jugoslavujo – en socialisman disvolvadon. Kvankam li argumentis por sia negativa sinteno per tio, ke la greka revolucio ne posedas ŝancojn sukcesi, tre dubindas ke fakte estis tiel, kaj krome por marksisto tio estis argumento tute filistra.

La jugoslava politikisto Edvard Kardelj249 (1910-1979) parolis pri la greka problemo kun Stalino fine de 1948, kiam la batalo ankoraŭ ne finiĝis. Stalino, tiel li raportis poste, demandis lin: “Ĉu eblas, ke vi kredas je la venko de la ribelo en Greklando? Vere estas iluzio kredi, ke la okcidentaj potencoj lasas Greklandon al la komunistoj. Vi kune kun la grekoj vivas en iluzio kaj per tio faras al ni ĉiuj politikajn malfacilaĵojn.”250

La greka revolucio efektive posedis ŝancojn de sukceso, jam pro la forta subtenado de la partizanaj unuoj fare de la loĝantaro, krome, ĉar per la liberiga batalo ĝi jam regis la plej grandan parton de la greka teritorio, sed ankaŭ pro la rekta najbareco kun Jugoslavujo kaj pro ties subtenado. Por malebligi tiun sukceson kaj savi la monarĥion, la brita armeo intervenis en la batalon flanke de la reakciaj monarĥistaj fortoj, kaj Stalino trankvile rigardis, kiel la revolucio helpe de la britaj trupoj dum jaroj en perdoricaj bataloj disbatiĝis. Evidente la favoro de la regantaj rondoj de Anglujo ŝajnis al li pli grava, kvankam Churchill post la fino de la mondmilito tuj alvokis al batalo kontraŭ la socialismo.

Tiu ĉi tute ne kompleta provo elkodigi la enhavon de la stalina teorio de la socialismo en unu lando kaj montri ĝiajn praktikajn efikojn, limigas sin al klarigo de la plej gravaj konsekvencoj kaj implikiĝoj de tiu socialismomodelo en la kunteksto kun la respektivaj evoluprocezoj en la Sovetunio kaj kun la internaciaj kondiĉoj. Poste, en la aldonaĵo, mi pritraktos kromajn aspektojn lige kun la evoluo en aliaj socialismaj landoj.

4-a ĉapitro: La sovetsocio de Nikito Ĥruŝĉovo ĝis Miĥaelo Gorbaĉovo


 

Por kompreni, en kiu direkto la sovetsocio evoluis post la morto de Stalino kaj kial la plua historio okazis kiel konate, necesas esplori la staton de la socialisma socio de 1953. Kaj poste, kiel la gvidantoj de la KPSU pritraktis la heredaĵon postlasitan de Stalino. Ĉe tio distingeblas tri diversaj periodoj, en kiuj la sovetsocio atingis konsiderindajn progresojn en sia ekonomia kaj socia evoluo. Sed ĉe la fino la fontoj kaj la pelfortoj elĉerpiĝis kaj fenomenoj de stagnado kaj de pereo pliiĝis. Tiuj tri diversaj periodoj estas ligitaj kun la nomoj Ĥruŝĉovo, Breĵnevo kaj Ĉernenko.


 

1. La stalina heredaĵo

Male al la oficiala prezentado, Ĥruŝĉovo kiel Unua Sekretario de la CK de la KPSU transprenis de Stalino heredaĵon tre malfacilan. En 1953 tute ne ekzistis sana, stabila kaj sukcese evoluanta socialisma socio, kiu jam troviĝis en iom-post-ioma transiro al la pli alta fazo de la komunismo. Pri tio verŝajne ankaŭ Stalino pli aŭ malpli konsciis. Ĉiukaze dum la unua sesio de la politika buroo de la prezidio de la CK de la KPSU la 27-an de Oktobro 1952 li esprimis sian malkontenton pri la stato de la partilaboro en ideologio, industrio kaj kampkulturo. Li akre kritikis la CK-sekcion propagando, la partigazeton Pravda kaj la teorian revuon Bolŝevisto. La ĉefredaktistoj de la du gazetoj, laŭ li, estas malfortaj kaj anstataŭigendaj (kio ankaŭ tre baldaŭ okazis). Li riproĉis pri la nesufiĉa teoria nivelo de la marksistaj sciencistoj kaj ilian mankhavan konon de fremdaj lingvoj; samtempe li proponis starigon de “Ideologia Komisiono de la Prezidio”, kiu pli bone kontrolu la laboron de la teoriaj revuoj Bolŝevisto, Demandoj de la Ekonomio, Demandoj de la Filozofio kaj Demandoj de la Historio. Sed Stalino estis malkontenta ankaŭ pri la gvidado de la industrio kaj de la kampkulturo.251

La Sovetunio estis ja agnoskita kiel mondpotenco kaj ĝia internacia renomo estis eksterordinare kreskinta. Sed tiu baziĝis precipe sur ĝia giganta parto en la venko super la faŝismo kaj sur ĝia forta kaj batalpreta militpotenco. En 1949, helpe de spionoj, ĝi kapablis rompi la usonan monopolon pri atomarmiloj, per kiu la minaca potencialo de la usona imperiismo, ligita kun la ekskluziva posedo de la atomarmilo, post nur kvar jaroj ĉesis, ĉar ekde nun validis: Kiu la unua premas la ruĝan butonon, tiu mortas kiel la dua. Tion sciis ambaŭ flankoj.

La forlaso de la okcidentaj aliancanoj de la komune interkonsentita politiko de certigo de la paco kaj la agresa kontraŭsovetia kurso de Usono kaj Britujo por “ĉirkaŭdigado” (containment) kaj “reŝovado” (roll back) de la socialismo baziĝis unuflanke jam sur la principa malamikeco ekzistanta ekde 1917, aliflanke sur kompleta mistakso de la sovetiaj interesoj kaj celoj en la postmilita tempo.

La sisteme incitata histeria angoro antaŭ la laŭdira danĝero de la komunismo, la supozata interna impulso de la Sovetunio submeti al si la tutan Eŭropon por tie enkonduki la komunismon, estis ampleksa trompmanovro por devigi la eŭropajn landojn alianciĝi en la NATO. Samtempe tiu politiko estis ankaŭ esprimo de la nekapablo de la imperiismaj gvidantoj analizi la realajn interesojn kaj intencojn de la Sovetunio. Ili do certagrade fariĝis viktimoj de sia propra mensoga propagando kaj de ilia malbona taksad-kapablo.

La sovetia gvidado sub Stalino havis tiam tute aliajn zorgojn, facile kompreneblajn, se oni ne lasis sin gvidi de pufigitaj antaŭjuĝoj, sed sobre taksis la realan situacion en la Sovetunio.

La faŝista agreso de la germana armeo kaj la perdoj kaj damaĝoj kaŭzitaj de la milito estis reĵetintaj la evoluon de Sovetio je proksimume dek jaroj. Pro tio ĝia ĉefa intereso estis krei en Eŭropo ordon de sekura paco por povi rekonstrui la landon, la urbojn kaj la ekonomion. Nova milita konflikto – ekzemple en formo de atribuita ekspansio ĝis Atlantiko – estus io, kion la popoloj de Sovetio absolute ne bezonis. Kvar jaroj da Granda Patruja Milito elĉerpigis la landon kaj la homojn.

Kvankam ĝis la morto de Stalino en Marto de 1953 la plej granda parto de la materiaj damaĝoj estis forigita kaj la antaŭmilita stato de la produktado estis jam superita, la sovetsocio en sia ekonomia forto troviĝis ege malantaŭ Usono. Ĉar la imperiismaj potencoj post fondo de la NATO, de tiu agresema militalianco, kiu, kamuflita kiel “sekurec-organizaĵo”, ne nur faris la Malvarman Militon kontraŭ la Sovetunio, sed konstante akrigis ĝin, Stalino, post rifuzo de sia “pacnoto” de Marto 1952, konkludis, ke en proksima tempo atendeblas milita atako. (Des pli, ke ekde 1950 Usono militis en Koreujo.) La supozo de Stalino, kiel oni hodiaŭ scias, estis mistakso, ĉar la strategio de la imperiismo ne estis rekta milita konflikto kun Sovetio. Tio estis konsiderata ankoraŭ en 1945, kiam Churchill en Majo ordonis plani “Operation Unthinkable”. Li konsideris militan subigon de la Sovetunio fare de Britujo kaj Usono, por kiu la Okcidento volis reaktivigi proksimume 100.000 soldatojn de la iama germana armeo. Sed la plano, klasita kiel sekretega, estis rifuzita kiel neplenumebla kaj en 1998 fariĝis publika.

Tuj post la detruega mondmilito la propraj popoloj apenaŭ gajneblus por daŭrigo, pro kio la strategoj de la Okcidentoj ŝanĝis la planon kaj nun celis defii Sovetion per longdaŭraj ekonomiaj kaj politikaj-ideologiaj disponoj. Ĝi estu ĉirkaŭbarota, izolota, kaj speciale per militminaca premado defiota, per kio ekonomiaj kapacitoj estos ligotaj kaj resursoj konsumotaj, kiuj aliloke mankos. Tio daŭreme pezos sur la disvolvado kaj malhelpos ĝin.

La sovetsocio malgraŭ la eksterordinaraj progresoj ĉe la rekonstruado, en kvalita vidpunkto ankoraŭ ne decide progresis. Ĉiuj kontraŭaĵoj kaj deficitoj de la ĝistiama evoluo estis ne solvitaj kaj novaj kontraŭecoj aldoniĝis, kiu devenis el la militaj sekvoj. Ĝi daŭre estis socialismo de malriĉeco kun multaj zorgoj kaj mizeroj, kun mankhava provizado per vivrimedoj kaj uzvaroj kaj kun grandega manko de loĝejoj. La kampkulturo tute ne kapablis plibonigi la provizadon de la loĝantaro. Stalino, rekte antaŭ sia morto, okupiĝis pri eĉ pli malbonigi la situacion, per tio ke li volis ŝarĝi la kolektivajn entreprenojn per impostoj, kiuj kelkfoje superis iliajn ĉiomajn enspezojn. Li ignoris la pravajn argumentojn de la ministro Anastas I. Mikojan (1895-1978).

Vide al tiuj faktoj, oni povas kompreni, ke la aserto de Stalino, ke la socialisma socio estas jam finita kaj ke ĝi troviĝas en iom-post-ioma transirado al la komunismo, post lia morto estis pridemandita. Strange, kiel la unua tion kontestis Vjaĉeslav M. Molotov (1890-1986) en sia artikolo en la revuo Bolŝevisto, kiu aperis en 1954. La multjara kaj nun denova ministro pri eksteraj rilatoj en ĝi deklaris, ke ĝis nun oni nur kreis la fundamentojn de la socialismo. Eblas, ke Molotov jam en 1936 kaj fine de la 1930-aj jaroj esprimis tiun opinion al Stalino, ĉar ekde tiam la rilato de Stalino al Molotov estis konsiderata malserena, kio esprimiĝis en oftegaj kritikoj je lia laboro kiel registara ĉefo (1930-1941) kaj fine ankaŭ en lia anstataŭigo en tiu funkcio.

La kontribuaĵo de Molotov en la Bolŝevisto trafis ne nur sur rifuzon, sed kaŭzis veran indignon en la prezidio de la KPSU, tiel ke li estis devigata repreni tiun aserton. Tiu okazaĵo tamen ankaŭ prilumas la teorian nivelon de la tiama gvidantaro de la KPSU, kiu estis profunde stampita de subjektivismo kaj senŝanĝe regata de la stalinaj opinioj. Ĝi estis nekapabla realisme kaj objektive taksi la sovetsocion.

Post la militfino la reprezalioj de la antaŭmilita tempo reviviĝis, kvankam en en la antaŭa amplekso. Ili unue direktiĝis kontraŭ faktaj kaj supozataj “kunlaboruloj”, kiuj estis perfidintaj sian landon per kunlaborado kun la faŝistaj okupantoj. Laŭ la faktoj, kiam la pruvo sukcesis, la jura persekutado ŝajnis esti prava. Sed formoj kaj metodoj estis tre dubindaj kaj kelkfoje kontraŭleĝaj – ekzemple la tansloĝigado de tutaj naciecoj en aliajn regionojn de la Sovetunio.

Sed la fakto, ke ankaŭ la soldatoj liberigitaj el germanaj militkaptitejoj kaj la antaŭe kiel ”orientlaboristoj” deportitaj trudlaboristoj ĉe sia reveno en la hejmlandon estis traktataj kiel perfiduloj kaj kelkfoje punataj, estis arbitraĵo kaj nur daŭrigis la tragedian sorton de multaj familioj. Stalino estis tiel decidinta. Tio estis kruela kaj plej evidente kontraŭis ĉiujn principojn de la socialismo kaj de la sovetia jura ordo kaj al elementaj ideoj de justeco.

La samo ĝustas pri la fakto, ke daŭre pli ol du milionoj da homoj, kiuj pro laŭdira “kontraŭsovetia agado” estis kondamnitaj kaj devis trudlabori en punkoncentrejoj.

Ondo da novaj reprezalioj fine de la 1940-aj jaroj trairis ankaŭ la partion. En la tiel nomata “leningrada afero” kelkcentoj da gvidaj funkciuloj de la KPSU estis kondamnitaj kaj multaj el ili ekzekutitaj. La punorgio, en kiu Georgi M. Malenkov, taskite de Stalino, ludis respondecan rolon, estis kiel kutime pravigita per inventitaj kulpigoj – ribelo de la leningrada gvidantaro de la partio kontraŭ la CK – kaj direktis sin eĉ kontraŭ gvidaj funkciuloj de la Centra Komitato en Moskvo, kiuj devenis el Leningrado, ekzemple la prezidinto de la ŝtata plankomisiono Nikolaj A. Voznesenskij kaj la CK-sekretario Miĥail I. Kuznecov, respondeca pri ŝtata sekureco. Ambaŭ membroj de la politika buroo eble estis konsiderataj por pli altaj funkcioj en la poststalina erao. Ili estis arestitaj, kondamnitaj kaj mortpafitaj. Iniciatinto de la intrigo, laŭ la supozoj, estis Malenkov, kiu volis ekskludi rektajn politikajn konkurantojn. Tiu ankaŭ respondece partoprenis en la kontraŭjuda kampanjo komence de la 1950-aj jaroj iniciatita de Stalino kaj kiu kulminis en la tiel nomata “kuracista konspiro”. En la vintro de 1952/53 – kiam en Prago okazis la Transloki-proceso, ĉe kiu 13 funkciuloj i.a. pro la kulpigo de “cionismo” estis kondamnotaj al morto, inter ili dek unu judoj – kelkaj el la plej renomaj kuracistoj de la USSR estis kulpigitaj partopreni en giganta konspiro, kiu celas veneni la plej supran sovetian politikan kaj armean gvidantaron. Komence okazis 37 arestoj, sed tiu nombro rapide kreskis al centoj. Judoj estis serie eksigitaj el siaj funkcioj, arestitaj, senditaj en koncentrejojn aŭ ekzekutitaj. Tio estis akompanata de montroprocesoj kaj de kontraŭjuda propagando en la ŝtataj amaskomunikiloj. La fakto, ke tiu teror-ondo, intencita evidente de Stalino, ne plu disvolviĝis, dankiĝas nur al la morto de Stalino. Mallonge post ties forpaso, la gvidantaro deklaris, ke la kulpigoj estis komplete inventitaj de Stalino kaj de ties sekvuloj. La jura kazo estis ĉesigita la 31-an de Marto de la ĉefo de la NKVD kaj ministro pri internaj aferoj Lavrenti Berija; la 3-an de Aprilo la prezidio de la KPSU oficiale deklaris la arestitojn liberaj. Al la supera enketisto de la NKVD, Miĥail D. Rjumin (1913-1954), ekde 1947 viculo de la ministro pri ŝtata sekureco Viktor A. Abakumov (1908-1954) oni riproĉis esti respondeca pri la invento de la konspiro, li estis en la sekvo arestita kaj ekzekutita.

Sole jam tiuj faktoj karakterizas la situacion en la sovetsocio ĉe la morto de Stalino pli bone ol ĉiaj klarigoj. Sed tio estis nur la unua flanko. La alia fariĝis videbla en la reagoj de la sovetia loĝantaro al la morto de Stalino. La sponta funebro de milionoj en ĉiuj urboj de la lando, speciale en Moskvo, kie la premiĝado ĉirkaŭ la prezentata kadavro kaŭzis multajn mortintojn kaj vunditojn, montris, ke Stalino estis honorata kvazaŭ surtera dio. Tio estis ne nur la efiko de du jardekojn daŭranta personkulto, sed ankaŭ – pardonu la esprimon – esprimiĝo de skizofrenie fendita socia konscio de la sovetsocio kaj de ĝia loĝantaro, en kiu ĉiuj sukcesoj, progresoj kaj venkoj estis ligitaj nur kun la persono Stalino, sed la misaĵoj, eraroj, mankoj, maljustaĵoj kaj reprezalioj kun laŭdiraj perfiduloj kaj malamikoj. Tiu stato de la konscio regis ne nur en la intertempe milionojn granda tavolo de membroj de la intelektularo, de la ŝtataj kaj partiaj laboruloj, de la ekonomiaj kaj kulturaj funkciuloj, sed ankaŭ en larĝaj tavoloj de la loĝantaro.

Stalino neniel antaŭzorgis por, en la kazo de sia forpaso, ebligi ordigitan transigon de la potenco. La fakto, ke dum la 19-a kongreso de la KPSU en Oktobro de 1952 – la unua post 13 jaroj – li ne plu mem prezentis la raporton de la CK, sed lasis tion fari al Malenkov, tute ne indikis, ke li konsideris Malenkov-on sia posteulo. Stalino simple korpe ne plu kapablis paroli tiom longe, lia sanstato ne permesis tion.

Kiam li malfermis la unuan kunsidon de la CK post la kongreso, li tuj deklaris, ke li estas tro maljuna por pli longe plenumi la funkciojn de ĝenerala sekretario kaj de prezidanto de la ministro-konsilantaro. Sed tiaj demisiaj anoncoj ne estis novaj, li jam ripete minacis per sia demisio, por superi delikatajn situaciojn aŭ por ekzameni, kiel la unuopaj membroj de la politika buroo reagus al tio, el kio li poste faris siajn konkludojn. Ĉar li ankaŭ ĉi-foje faris nenian proponon, kiun li konsideras inda por la funkcio de ĝenerala sekretario kaj de registara ĉefo, lia eldiro ne estis prenita serioze de la malnovaj membroj de la politika buroo.

Malenkov tuj alkuris la tribunon por tion malkonsili al li, ĉar “la popolo ne komprenus tion”, li asertis kaj ĉe tio estis laŭtege subtenata de Berija kaj de aliaj. Do, kian elekton Stalino havis alian ol cedi al la volo de la popolo? Tio estis peco de teatro, ĉar se Stalino vere intencus transdoni la potencon kaj la respondecon, tiam li ankaŭ estus proponinta kandidaton kaj estus trudinta lin. Li ankaŭ tute ne estis pensinta demisii de siaj funkcioj post la kongreso. Pri tio atestas jam la plua, mallonga okaziĝo de la kunsido, kiam temis pri la elekto de la prezidio de la CK kaj de la sekretariejo de la CK. Ne vere eblas paroli pri elekto, sed nur pri tio, ke neniu kuraĝis oponi kontraŭ la listoj, kiujn Stalino tiris el sia jakopoŝo. Sur unu slipo staris la nomoj por la nova prezidio de la CK, kiu devis anstataŭi la ĝistiaman politikan buroon. Interkonsiliĝo aŭ interkonsentiĝo pri tio kun la ĝistiama gvidantaro ne estis okazinta. Post kiam li estis laŭtleginta la nomojn de siaj elektitoj, li demandis, ĉu iu havas obĵetojn. Ĉar tio kompreneble ne estis la kazo, la personoj starantaj sur la listo estis konsiderataj kiel elektitaj. Tiam li proponis novigon: Ĉar la prezidio estas tre granda – ĝi konsistis el 36 personoj (24 membroj kaj 12 kandidatoj) –, oni starigu malgrandan buroon de la prezidio. Ankaŭ por tiu li havis jam pretan liston, kaj la elekto de la nomitoj okazis same. Mirigis nur, ke sur tiu listo la plej malnovaj membroj de la ĝistiama politika buroo, Molotov, Mikojan kaj Voroŝilov ne plu aperis, sed ke Stalino atakis Molotov-on kaj Mikojan-on per subjektiva kritiko, kiu baziĝis sur riproĉoj, kiuj estis evidente “altiritaj per la haroj”. Nur inicitoj komprenis, kio tie okazis, sed neniu kuraĝis levi demandon. Tiel ankaŭ la buroo estis elektita sen Molotov, Mikojan kaj Voroŝilov.

Stalino volis senigi sin je Molotov kaj Mikojan, ĉar tiuj tre ofte montris propran kapon kaj ĉar ilia influo estis granda, ili estis la plej gravaj ankoraŭ vivantaj kunsciantoj kaj supozeble ĉiukaze viktimoj de la venonta “purigado”. Kontraŭ Voroŝilov, kiu ekde la tempo de la interna milito estis la plej obeema servisto de Stalino, pro kio tiu ĉi faris lin unue membro de la politika buroo kaj popolkomisaro pri defendo, li evidente tre koleris, ĉar tiu montriĝis nekapabla. Kiel popolkomisaro pri defendo li montriĝis nekapabla en la Finna milito de 1940 kaj estis eksigita, en la Patruja Milito li ne kapablis gvidi armeo kaj pro tio per speciala decido de la CK devis esti alipostenigita en la arieron. Kvankam Voroŝilov post tio daŭre apartenis formale al la politika buroo, li jam ne rajtis aperi en vida distanco de Stalino; li partoprenis nek en kunsidoj nek en la kunvenoj en la somerdomo de Stalino.

En tiu konstelacio de la plej superaj potencorganoj post la 19-a kongreso Stalino havis la bridojn ankoraŭ en siaj manoj. La buroo de la prezidio de la CK kun Malenkov, Bulganin, Ĥruŝĉovo kaj Berija – ĉiuj disĉiploj de Stalino, kies karieroj komenciĝis en la 1930-aj aŭ 40-aj jaroj – estis la decida instrumento por plenumi liajn instrukciojn. Ordigitaj kunsidoj de la buroo de la prezidio de la CK ne okazis; Stalino kunvenigis tiun grupon kutime vespere en sia somerdomo, kie oni priparolis aktualajn demandojn manĝe kaj trinke, kio plej ofte daŭris ĝis en la frumatenaj horoj. La plej gravaj figuroj en tiu grupo estis Malenkov kaj Berija, dum Ĥruŝĉovo kaj Bulganin restis pli fone, sed iliaj rilatoj kun Molotov kaj Mikojan post la kongreso verŝajne ne rompiĝis komplete.

Ĉiukaze, post la morto de Stalino, tiuj du konsideris konsilinda revenigi Molotov-on kaj Mikojan-on en la gvidan pinton. Ili agis decide, por ne aperigi potencan vakuon, nuligis la grandan prezidion de la CK kaj ĝenerale restarigis la malnovan politikan buroon kun Molotov kaj Mikojan, per kio ili simple ignoris la decidojn de la CK kaj ankaŭ la statuton.

Ili estis unuanimaj pri tio, ke nun necesas restarigi kolektivan gvidadon, sed pri la dispartigo de la potenco ili ne tute samopiniis. Malenkov ja devis transpreni la oficon de prezidanto de la ministro-konsilantaro – tio estis verŝajne ankaŭ lia propra deziro –, sed ne estis klara, kiu okupu la oficon de la ĝenerala sekretario, kaj pro tio tiu ĉi demando estis unue prokrastita.

En la stalina strukturo de la plej superaj potencorganoj la funkcioj de partiĉefo kaj de registara ĉefo ekde 1941 estis unuigitaj en unu mano, kaj laŭ tio Malenkov devintus fariĝi ankaŭ ĝenerala sekretario de la partio. Sed okazis rezistadoj al tio, ĉar ekzistis ankaŭ aliaj pretendantoj por tiu plej potenca ofico. Evidente Berija aktive agis en tiu direkto, kio ĉe la aliaj kaŭzis timojn pro lia granda potenco kaj lia pasinteco kiel instrumento de Stalino ĉe la reprezalioj ekde 1938. La diadoĥoj evidente ne pensis pri Ĥruŝĉovo kiel ebla kandidato por tiu funkcio, sed tiu tre lerte sciis uzi la timon antaŭ Berija kaj kolekti plimulton kontraŭ li. Estis decida, ke li sukcesis tiri siaflanken la ŝanceliĝantan Malenkov. Sed evidente la kontraŭuloj de Berija timis, ke tiu ne obeos al decido de la prezidio kaj helpe de la sekurecaj fortoj, kies ĉefo li estis, akaparos la potencon per ŝtatrenverso; pro tio ankaŭ ili volis procedi perforte. Pro tio, en kunsido de la prezidio de la CK en Junio de 1953, ili igis aresti Berija-n, kulpigis lin – tute en stalina maniero – esti agento de la imperiismo kaj metis lin antaŭ tribunalo, kiu kondamnis lin al morto. La verdikto estis plenumita en Decembro de 1953.

Kompreneble la procedo estis pura arbitraĵo, kiu servis la celon malebligi la enpotenciĝon de Berija. La fakto, ke liaj manoj estis makulitaj de sango, ne pravigis tian procedon. Tute sendepende de la fakto, ke ankaŭ aliaj membroj de la prezidio ne estis liberaj de kulpo aŭ de kunkulpo.

2. La hezitema malstalinigo de Ĥruŝĉovo kaj la transiro en la fazon de stagnado

La interregado en la partio daŭris du monatojn, poste Nikito S. Ĥruŝĉovo – de 1939 ĝis 1948 Unua Sekretario en Ukrainujo – en Septembro de 1953 estis elektita Unua Sekretario de la CK de la KPSU. Per tio li transprenis la plej supran gvidon, kvankam lia potenco per la nun restarigita kolektiveco de la prezidio estis limigita. Lia pozicio jam ne kompareblis kun tiu de Stalino, ĉar por gravaj decidoj li devis ĉiam estigi plimulton en la prezidio. Kvankam en la prezidio same kiel en la CK unue montriĝis tre akra rezistado kontraŭ kondamno de la “personkulto”, ĉe kio speciale Molotov kaj Kaganoviĉ akre elpaŝis kontraŭ tio, oni ne povis eviti la solvadon de la sekvoj de la stalina politiko, ekzemple ĉe la liberigo de la senkulpaj kondamnitoj kaj la malfondon de punkoncentrejoj. Kelkaj eminentaj malliberuloj, ekz-e la edzino de Molotov, s-ino Polina Ŝemĉuŝina aŭ la frato de Kaganoviĉ, kiuj estis malliberaj dum pluraj jaroj, jam baldaŭ post la morto de Stalino liberiĝis. La premo por ne halti ĉe tio kreskis tro, kaj tiel oni interkonsentis unue pri kolektado kaj kribrado de la ekzistanta materialo por akiri bazon por la rehabilitado de senkulpaj kondamnitoj, dum la granda nombro de simplaj sovetiaj civitanoj, kiuj estis kondamnitaj al koncentreja mallibero, unue restis ekster konsidero.

Ĉe tio neeviteble tralikis en la publikon ĉiam pli da faktoj ĝis nun sekretaj. Sub la slogano “Reen al la leninaj normoj de la partia vivo” kaj al la “leninismo” laŭpaŝe okazis singarda distanciĝo disde Stalino kaj ties metodoj. Tio esprimiĝis jam en la tezoj “Kvindek jaroj da KPSU”, publikigitaj en aŭtuno de 1953. Ili ideologie signifis certan malstriktiĝon, kiun oni poste nomis la periodon de “degelvetero” – tiel nomiĝis romano de Ilja Ehrenburg, kiu aperis en 1954 en la literaturrevuo Znamja.

Ĥruŝĉovo evidente intencis enkonduki certan “malstalinigon” de la partio kaj de la tuta socia sistemo, por atingi saniĝon de la socialisma socio. Sed ĉe tio li trafis sur diversajn limojn. La unua estis li mem. Sendepende de tio, ke li devis persone senti sin kulpa, ĉar li estis tolerinta kaj kunportinta multajn arbitraĵojn kaj reprezaliojn, li ne posedis klaran komprenon de la esenco de la stalinismo. Li ne kapablis teorie nek praktike fari klaran distingon inter socialismo kaj stalinismo. La dua limo konsistis en la cirkonstanco, ke en la prezidio, en la CK kaj en la funkciulaj tavoloj de la partio kaj de la ŝtato montriĝis konsiderinda rezistado kontraŭ la deturniĝo de Stalino kaj de lia politiko. Por atingi forlason de la stalinismo, Ĥruŝĉovo devis elturniĝi kaj taktikumi, eventuale ankaŭ premi kaj minaci per ĉantaĝo publikigi tre malagrablajn faktojn.

Necesas konsideri ĉion ĉi, se oni volas juste taksi la klopodojn de Ĥruŝĉovo. Li estis sendube sufiĉe kuraĝa komenci tiun batalon kontraŭ ĉiaj rezistadoj. Ke tio okazis nur heziteme kaj ne konsekvence, estis kaŭzita de objektivaj kaj subjektivaj malhelpoj, kiujn li ne kapablis superi.

La “malstalinigo” de Ĥruŝĉovo estis multrilate nesufiĉa, ĉar ĝi ne estis trapensita en la realigo kaj eĉ pli en konsidero de ĝiaj sekvoj, sed ĝi estis samtempe ankaŭ malĝusta, ĉar ĝi deklaris la devenon de ĉiuj arbitraĵoj, reprezalioj kaj same de la deformadoj kaj misevoluoj de la partio kaj de la socio el la negativaj karakteraj trajtoj de Stalino. Per tio, ke Stalino estis prezentita kiel sola pekulo kaj do kiel propeka kapro, ĉiuj liaj iamaj komplicoj – inter ili ankaŭ Ĥruŝĉovo mem – povis kaŝi sin malantaŭ li kaj per tio kaŝi sian respondecon. Sed pli grava kaj pli malzorga estis la fakto, ke la sociaj kaj politikaj bazoj de tiuj danĝeraj degeneroj de la Komunista Partio kaj de la sovetreĝimo ne estis esplorataj. Ili restis daŭre tiaj, kvankam la plej evidentaj ekscesoj estis forigitaj.

Netuŝitaj restis la stalinaj taksadoj de la internpartiaj disputoj de la 1920-aj kaj 30-aj jaroj. La gvidantoj de la partio malprave kulpigitaj kaj kondamnitaj pro perfido kaj pro agenta agado por imperiismaj potencoj, kiel Trocko, Zinovjev, Kamenjev, Buĥarin, Rikov, Tomski, Radeko, Rakovskij, Smilga, Preobraĵenskij, Serebrjakov kaj aliaj ne estis rehabilititaj. Ili restis “malpersonoj”, kiaj ili estis deklaritaj de Stalino. Oni ne rajtis mencii iliajn nomojn neŝanĝite. Ankaŭ Ĥruŝĉovo daŭre konsideris ilian kondamnon prava, ĉar ili ekstaris kontraŭ la partilinio de Stalino. Tamen li opiniis, ke oni ne devintus ilin tuj mortpafi, ke longaj punoj de mallibero sufiĉus.

La sistemo kreita de Stalino restis kerne konservita, ĉar ĝi estis esence identigata kun la socialismo. Ĉar oni vidis la kaŭzojn de ĉiuj deformadoj de la socialismo en la “personkulto”, oni konsideris necesaj ankaŭ nur kelkajn korektojn, por forigi misevoluojn. Tiel unu el la unuaj decidoj en la ekonomia politiko estis rapidigi la disvolvadon de la malpeza industrio por esence altigi la produktadon de konsumaĵoj.

La teoriaj opinioj de Stalino daŭre apartenis al la fundamento de la “marksismo-leninismo”, kaj zorgema analizo de liaj opinioj, kiuj multrilate deformis la marksismon, unue tute ne okazis, kvankam oni nun ne plu nomis Stalinon “klasikulo” de la marksismo. Oni nur iomete korektis lian falsadon de la historio de la KPSU en la “Konciza kurso”. Nur dum la preparado de la 20-a partikonferenco okazonta en Februaro de 1956 Ĥruŝĉovo volis transiri al pli ampleksa diskutado pri Stalino kaj pri lia politiko. Li taskis la sekretarion de la CK kaj kandidaton de la politika buroo Pjotr N. Pospelov (1898-1979) prepari materialon por tio. Tiu materialo estis poste prilaborita de la sekretario de la CK Dmitri T. Ŝepilov (1905-1995) kaj fine kompletigita de Ĥruŝĉovo.

Sed la prezidio rifuzis enpreni tiun paroladon en la tagordon de la kongreso. Ĥruŝĉovo sukcesis nur atingi, ke li rajtu fari tiun paroladon en fermita kunsido post la fino de la publika parto de la kongreso, kio poste, post la fino de la USSR, servis kiel argumento por nei la validon kaj ankaŭ la verecon de la teksto.252

Ne okazis profunda marksisma analizo de la ĝistiama disvolvovojo de la sovetsocio, kaj pro tio ankaŭ la konkludoj, kiujn oni tiris el la historiaj spertoj, estis eksterordinare supraĵaj. La postulata reveno al la “leninaj normoj” kaj entute al la opinioj de Lenino multfoje restis puraj ŝajndeklaroj kaj ne taŭgis estigi pli profundajn transformadojn de la socia kaj politika sistemo. Ĉar la ĥruŝĉova gvidantaro ne havis klarajn ideojn pri la realaj kaŭzoj de la deformaĵoj kaj misevoluoj de la sovetsocio, tial ankaŭ ĝia praktika politiko restis sen klara linio. Tiu ĉi estis pragmata-praktikisma, ofte saltema kaj ŝanceliĝema, certe direktita la trudado de necesaj plibonigoj, sed sen ĉe tio atingi daŭremajn efikojn. Lastanalize ankaŭ ĉi tie dominis la subjektivismo, kio esprimiĝis en malmulte trapensitaj decidoj kaj antaŭ ĉio en malrealismaj celoj.

Jam la kverelado pri la tagordo de la 20-a partikongreso en 1956 montris, ke la rezistado kontraŭ la ĥruŝĉova linio de malstalinigo plifortiĝis kaj lia pozicio malfortiĝis. Baldaŭ post tiu kongreso liaj kontraŭuloj faris ĝeneralan atakon kaj la prezidio – dum lia malĉeesto – per plimulto decidis eksigi Ĥruŝĉovon el la funkcio de Unua Sekretario kaj entute nuligi tiun funkcion.

Por tio ekzistis serio da kaŭzoj, interalie ankaŭ multaj agoj el propra aŭtoritato de Ĥruŝĉovo kaj malsukcesoj en lia politiko. Sed la ĉefa motivo por lia eksigo en 1957 estis lia sinteno al Stalino kaj al la stalinismo. Tamen Ĥruŝĉovo ne kapitulacis. Li sukcesis tuj kunvoki kunsidon de la CK kaj venigi al Moskvo per aviadiloj multajn CK-membrojn el la respublikoj per la helpo de la defend-ministro marŝalo Ĵukov.

Dum antaŭe decido de la politika buroo estis sen kontraŭdiro konfirmata de la CK, nun la reveno al la “leninaj normoj” intertempe tamen ŝanĝis la situacion. Laŭ la statuto la Centra Komitato estis la plej alta decidinstanco inter la partikongresoj kaj ne la politika buroo, kaj la CK elektita de la 20-a partikongreso havis sufiĉe da forto kaj da memkonscio por ankaŭ uzi siajn kompetentojn. Ĥruŝĉovo kapablis tiri plimulton de la CK al sia flanko, kaj tiel la CK nuligis la decidon de la prezidio, kondamnis la kontraŭulojn de Ĥruŝĉovo kiel “partimalamikan grupon” kaj ekskludis iliajn gvidulojn el la partigvidantaro. Oni sendis ilin foren: Molotov estis nomita ambasadoro en la Mongola Popolrespubliko, Malenkov fariĝis direktoro de energicentralo en Kazaĥujo kaj Bulganin prezidanto de la ekonomia konsilantaro en Stavropol, kie iu Miĥaelo Gorbaĉovo poste komencis sian politikan karieron.

Ĉiukaze jam ne okazis sangaj venĝoj, kaj tio estis, kompare kun la stalina erao, sendube granda progreso survoje al pli da jurŝtateco kaj pli da jura sekureco, ĉar internpartiaj disputoj nun jam ne estis konsiderataj kiel punindaj deliktoj. La grupo de la ribeluloj, kiuj nur aliĝis al la iniciatintoj, eĉ ankoraŭ restis en la gvidantaro, ĉar oni volis eviti la impreson, ke plimulto estas kontraŭ la kurso de la 20-a kongreso. Ĉe tiu solvo de la problemo ludis decidan rolo Miĥail A. Suslov (1902-1982), kiu jam tempe de Stalino estis sekretario de la CK kaj en la sekva tempo kiel gvidanto de la sekretariejo de la CK ludis tre gravan rolon kiel fona moŝto.

Post la venko super siaj kontraŭuloj Ĥruŝĉovo firmigis sian potenc-pozicion; li transprenis la funkcion de prezidanto de la ministro-konsilantaro, post kiam la diskreditita Bulganin perdis tiun funkcion. Tiel en bona stalina tradicio la plej altaj funkcioj ree troviĝis en unu mano. La projektoj de la jaro 1953 pri disigo de oficoj intertempe estis forgesitaj, la paŝo kongruis kun la interna logiko de la stalinisma potencsistemo. Ankaŭ la indiko de Lenino pri la neceso disigi la partian kaj la ŝtatan gvidadon, spite al ĉia elvokado de la “leninaj normoj” ne ludis rolon; eble ili eĉ ne estis konataj: Ĉar kiu el la gvida pinto faris al si la penon studi la volumojn de la Lenin-verkaro?

Nun Ĥruŝĉovo komencis, bazante sin sur la plimulto en la prezidio kaj en la CK, aliri pli grandajn reformojn por progresigi la socialisman socion. Li komencis ekonomian reformon, kiu rezultigis malstreĉigon de la rigida centralizeco. En ĉiuj respublikoj kaj regionoj oni kreis ekonomiajn konsilantarojn, kiuj devis gvidi la ekonomion. Kvankam oni per tio sukcesis veki pli da iniciatemo por pli bona uzado de la resursoj de la respublikoj kaj regionoj, aliflanke montriĝis, ke per tio ankaŭ vekiĝis regionaj kaj lokaj egoismoj kaj ke la necesoj de la ĉioma ŝtato estis neglektataj. Evidente tiu reformo ne estis sufiĉe trapensita, kaj ĝi ne kondukis al la esperitaj rezultoj, do ĝi estis baldaŭ ĉesigita. Malgraŭ tio oni devas agnoski, ke en tiu tempo la industriproduktado konstante kreskis kaj ke tio ankaŭ fariĝis videbla en la provizado de la loĝantaro per konsumaĵoj kaj per plibonigo de la propono en la vendejoj. Ĥruŝĉovo ankaŭ aliris la loĝejproblemon kaj organizis grandan konstruprogramon en Moskvo kaj en multaj aliaj urboj. Estiĝis novaj loĝkvartaloj kun loĝejoj, kiuj respondis al meza normo, kaj la loĝadmizero povis esti milidigita, kvankam ĝi ankoraŭ tute ne estis forigita. (La ĝenerale kvinetaĝaj plakaĵ-konstruaĵoj kun maksimume 65 kvadratmetroj da loĝspaco por ĉiu familio en la popolo nomiĝis “ĥruŝĉovkas”; ĝis 1970 per tio estiĝis novaj loĝeblecoj por 132 milionoj da homoj. Kiam en 2017 oni komencis malmunti kelkajn blokojn en Moskvo, por krei konstruspacon por luksaj loĝejoj, tiam estiĝis amasa protesto.

Ĥruŝĉovo volis ankaŭ solvi la konstantan grenproblemon, kiun jam Stalino plurfoje diris esti solvinta. Por tio oni devis kulturi la gigantajn stepajn regionojn trans Volgo kaj en Kazaĥujo. Kampkulturaj fakuloj avertis, ke tiuj grundoj ebligas rikoltojn nur por mallonga tempo kaj poste postulas eksterordinarajn elspezojn. Tamen oni startigis la projekton kun grandaj rimedoj kaj kun granda entuziasmo. Unue tio rezultigis bonajn rikoltojn, sed bedaŭrinde la prognozoj ĝustis, la rikoltoj baldaŭ fariĝis mizeraj.

Tiutempe oni ankaŭ faris financreformon kaj enkondukis la novan rublon, tiel ke oni povis ree kalkuli per la kopeko. La sukcesoj de la USSR en la spacteĥniko (en 1957 Sputnik, 1959 Sputnik 2 sur la Lunon, 1961 la unua spacflugo kun homo, ktp) fortigis la memkonscion de la sovetsocio kaj nutris la ideon, ke la socialismo estas superanta la kapitalismon. La progresoj en la raketaj teĥniko, speciale la fabrikado de interkontinentaj raketoj por defendaj celoj, kreis en la loĝantaro senton de pli granda sekureco.

Komence de la 1960-aj jaroj oni sukcesis multrilate solidigi la sovetsocion, kvankam la baza strukturo de la stalinisma sistemo senŝanĝe plu ekzistis. Tamen ŝajnis, ke sur tiu vojo pliaj progresoj eblos. Ne senkiale la renomo de Ĥruŝĉovo kulminis.253

Gravan rolon ludis ankaŭ la fakto, ke Ĥruŝĉovo, post ekkoni, ke ne minacas rekta militdanĝero, provis ĉesigi la alfrontiĝan kurson en la rilato al Usono kaj alstrebis politikon de “paca kunekzistado”, tiel ke li atingis unuan malstreĉiĝon en la internaciaj rilatoj. Sed tio eblis ankaŭ ĉar Vaŝingtono akceptis Moskvon kiel egalfortan partneron, ĉar intertempe ekzistis proksimuma militstrategia ekvilibro inter la du flankoj. Rekta milita alfrontiĝo signifus la estingon de ambaŭ ŝtatoj, do ĝuste ankaŭ de Usono, kaj supozeble farus la mondon neloĝebla.

La aserto, ke tio signifis la transiron de Ĥruŝĉovo al “reviziismo”, estas sensenca kaj tute senbaza. La politiko de paca kunekzistado estis necesa kaj ĝusta, kvankam Ĥruŝĉovo sur internacia pargeto ne ĉiam agis lerte. Tio kongruis ankaŭ kun la ideoj de Lenino, kiu diradis, ke la socialisma ŝtato dum longa tempo devos vivi en tia kunekzistado kun la kapitalismo.

En la konscio de laŭcela progresado Ĥruŝĉovo igis komisionon ellabori novan partiprogramon, en kiu estis formulita kiel la strategia tasko ene de dudek jaroj plenumi la transiron al la pli alta fazo de la komunisma socio. La programo estis akceptita en 1961 dum la 22-a partikongreso. En ĝi tre klare montriĝis, ke Ĥruŝĉovo troviĝis ankoraŭ komplete en la subjektivismo kaj volismo. La socialisma socio malgraŭ la atingitaj progresoj delonge ne atingis tiun gradon de matureco, kiun postulus tia taskiĝo.

La laborproduktivo estis proksimume je 50 elcentoj de la mezumo de la evoluintaj kapitalismaj landoj kaj troviĝis konsiderinde malantaŭ tiu de la GDR kaj de Ĉeĥoslovakujo. Pro tio la sovetsocio estis daŭre nur duonpreta socialismo kaj tre malproksima de finkonstruita socialisma socio.

Realisma takso tiam estus sisteme plu disvolvi la ankoraŭ nepretan socialisman socion, konstante etendi ĝiajn produktadfortojn por altigi la laborproduktivon. La kreskanta socia riĉaĵo ebligus superi la sociajn problemojn: malriĉecon kaj mankon de loĝejoj, mankon de konsumaĵoj, plu disvolvi instrusistemon kaj sansistemon ktp. Kaj por ne forgesi: la socialisman demokration, kiu donus al la popolo la plej grandajn eblecojn libere diskuti pri la sociaj aferoj, decidi kaj kontroli ilin kaj ankaŭ garantii la fundamentajn rajtojn kaj liberecon de la individuoj.

De tio la sovetsocio estis ankoraŭ tre malproksima, kaj la fakto, ke la atingita evolustato jam estis konsiderata kiel bazo por la transiro al la komunismo, montris nur la seninterrompan regadon de la primitivaj ideoj de la stalina socialismomodelo. La en 1961 decidita programa celo estis neeviteble kondamnita al fiasko. La planitaj dudek jaroj tute ne sufiĉis por finkonstrui la socialismon.

Kiam mi havis okazon demandi al membro de la programkomisiono, kiel tiu ekhavis la ideon plenumi tion en dudek jaroj, li respondis al mi, ke la komisiono ne proponis tempospacojn, sed nur fiksis la necesajn taskojn. La dudek jaroj estis de Ĥruŝĉovo arbitre fiksitaj. En tiu fakto speguliĝis – spite al kolektiveco de la gvidado – la superrega potenco de la Unua Sekretario kaj samtempe la teoria nivelo de tiu gvidado. Por tute silenti pri la persona ambicio de Ĥruŝĉovo, kiu supozeble volis eternigi sian nomon per atingo de la komunismo.

La ĥruŝĉova politika kurso ne montris senambiguan kaj longperspektive planitan linion, sed ĉiam denove estis markita de improvizadoj, spontaj decidoj kaj agoj, de komencitaj kaj forlasitaj reformprojektoj kaj ankaŭ de arbitraj agoj same en la interna kiel en la ekstera politiko. Per tio Ĥruŝĉovo liveris al siaj kontraŭuloj sufiĉajn pretekstojn por prepari lian faligon kaj en la aŭtuno de 1964 ankaŭ realigi ĝin.

Oni volis ĉesigi la kritikon al Stalino, al lia politiko kaj entute al lia pritraktado de la pasinteco – kaj por tio oni metis Breĵnevon en la pinton de la KPSU. Per tio la gvidantaro de la KPSU principe revenis al modera stalinismo, kaj la urĝe necesa transformado de la fundamentoj de la sistemo ne okazis. Tio ne signifas, ke en la sekvaj jaroj okazis haltado kaj stagnado. Aserti tion, ankaŭ estus falsado de la historio.


 

3. La Breĵnev-erao: modera restalinigo


 

La ŝlosilan funkcion ĉe la eksigo de Ĥruŝĉovo havis Suslov. La sola, apud Ĥruŝĉovo, el la stalina gvidantaro en 1957 savis la Unuan Sekretarion kontraŭ ties faligo, sep jarojn poste li denove tiris la fadenojn. La eksigo de Ĥruŝĉovo estis longe preparita, kvankam ne ekzistis klareco pri kiu anstataŭu lin. Kiam oni proponis Suslov-on por tio, li rifuzis, supozeble plaĉis al li la rolo de fona moŝto. Li proponis Leonid I. Breĵnevo, pri kiu oni tiam ankaŭ interkonsentis. La procedo de Suslov certigis al li por la estonteco aparte elstaran pozicion inter la gvidantaro de Breĵnevo, kiun li okupis ĝis sia morto.

Ekzistis sufiĉe da kialoj por eksigi Ĥruŝĉovon, sed la ĉefa kialo estis lia kurso de malstalinigo, kiu en la prezidio kaj ankaŭ inter la partimembroj trafis sur kreskantan rezistadon – eĉ ĉe tiuj, kiuj unue subtenis lin. La kritiko al Stalino dum la 22-a kongreso de la KPSU estis konsiderinde akriĝinta, kio evidente estis tro por iom granda parto de la membroj de la politika buroo. Tio levis tro da demandoj al la pasinteco, pri kies diskutado la plej multaj pro diversaj kaŭzoj ne interesiĝis. Kun la enpotenciĝo de Breĵnevo ĉia plua kritiko al Stalino ĉesis, kaj ankaŭ komencis ia restalinigo.

La Breĵnev-erao de 1964 ĝis 1982 estas ofte nomata periodo de restalinigo kaj de stagnado. Sed tio sola ĝi ne estis. En la unua tempo, precipe en la ekonomio, oni daŭrigis diversajn reformojn kaj komencis kaj plenumis grandajn industriprojektojn, tiel ke ankaŭ okazis respektinda ekonomia kresko.

La ofte uzata nocio de restalinigo krome bezonas pli detalan klarigon kaj nuancitan rigardon, por eviti unuflankajn taksojn kaj miskomprenojn. Kompleta realprenon de la teoriaj opinioj kaj de la praktika politiko de Stalino per ĉiuj liaj metodoj, rimedoj kaj instrumentaroj post la 20-a kongreso de la KPSU ne plu eblis kaj ankaŭ ne estis intencita de Breĵnevo. Hildermeier prave taksis: “Estus troigite paroli striktasence pri restalinigo, ĉar ne okazis reveno al komparebla disciplinado kaj al simile rigoraj dogmoj. Sed la novaj estroj vorte kaj age elsendis la klaran signalon, ke la kritiko al la pasinteco inkluzive al la teruraj 30-aj jaroj devas ĉesi.”254

Sed la vera substanco de la stalinismo ne konsistis en metodoj, rimedoj kaj instrumentaroj, kiujn Stalino uzis por trudi sian regsistemon de persona diktatoreco, sed en la sistemo de deformadoj de la teorio de la marksismo kaj de la socialisma politiko, kiu esprimis sin en primitiva socialismomodelo. Al tio apartenis la baza dogmo de la gvida rolo de la partio en la tuta sistemo, kiu estis realigata per monopolo pri potenco kaj pri vero; la strukturoj kaj funkcimeĥanismoj de la partio, de la ŝtato kaj de la socio en ĉiuj iliaj kampoj kaj formoj, kaj krome la ideo de socialisma socio, kiu en mallonga tempo starigeblas kaj finkonstrueblas surbaze de aŭtarcia ekonomio en la naciaj limoj de lando kaj sendepende de la internacia labordivido kaj de la mondmerkato.

Tiun esencon de la stalinismo Breĵnevo kaj lia gvida grupo daŭrigis kaj malfaris ĉiujn paŝojn de Ĥruŝĉovo, kiuj malproksimiĝis de ĝi. Sed tiu politiko eblis nur se la kritiko al Stalino kaj la kritika taksado de la historio de la KPSU kaj de la sovetsocio sub Stalino ĉesis. En tiu senco Breĵnevo praktikis moderan restalinigon, kiu estis liginta kun klara rifuzo de la perfortaj metodoj, de la reprezalioj kaj de la teroro.

Breĵnevo akceptis ankaŭ la heredaĵon de Ĥruŝĉovo, per tio ke li provis daŭrigi ties politikon de modernigo de la sovetsocio, ĉe kiu tamen la fundamentaj strukturoj kaj funkcimeĥanismoj de la stalina socialismomodelo estu daŭrigataj. La decida celo konsistis en tio, disvolvi la ekonomian produktadkapablon de la socialisma socio tiom, ke ĝi povu nuligi la postrestintecon kompare kun la kapitalisma mondsistemo, ĉar tio estis la materia kondiĉo ne nur por la mondpolitika influo, sed ankaŭ por la plenumado de la socialaj kaj kulturaj taskoj de la socialisma socio. Hildermeier karakterizas tiun situacion tute ĝuste: “En la Breĵnev-erao la socialismo devis sukcesi sian veran provon en la sistemkomparo kun la kapitalisma Okcidento.”255 Ĥruŝĉovo kaj poste ankaŭ Breĵnevo vidis tion same. La politiko de la KPSU sub ilia gvidado celis decidi la ekonomian konkuradon inter la du sociaj sistemoj favore al la socialismo.

Estas nerefutebla, ke en tiu direkto unue okazis esencaj progresoj. Sub la gvidado de la registara ĉefo Aleksej N. Kosigin (1904-1980) – li transprenis tiun oficojn post Ĥruŝĉovo en 1964 – oni komencis ekonomiajn reformojn, kiuj direktiĝis al malmuntado de la trocentralizo de la planado, sen ripeti la eraron pri la regionaj ekonomiaj konsilantaroj. La produktado de karbo, nafto, fero, ŝtalo, ĥemiaj bazaj materialoj kaj pezmaŝinoj estis konsiderinde kreskigata, kaj ankaŭ la produktado de konsumaĵoj kreskis kvante kaj kvalite. En Okcident-Siberio oni konstruis gigantajn petrolĥemiajn industrikompleksojn; en Orient-Siberio estiĝis la granda scienca centro Novosibirsko, kiu estis dense ligita kun la industrio. Tiuj entute pozitiva evoluo videblis ankaŭ en sentebla plibonigo de la vivnivelo de la loĝantaro, ne nur de la urba, sed ankaŭ de la kampara. Fakte la unua periodo de la Breĵnev-erao estis la plej sukcesa tempo por la USSR post la fino de la Dua Mondmilito, kio speguliĝis ankaŭ en la socia konscio kaj kondukis al solidiĝo de la politika-ideologia situacio. Estas komprenebla, ke la sukcesoj fortigis ĉe Breĵnevo kaj lia gvida grupo la opinion, ke la daŭrigo de la baza substanco de la stalina socialismomodelo montras bonajn rezultojn kaj ke necesas daŭrigi sur tiu vojo.

Sed tiu progreso baziĝis sur la malnovaj metodoj de la malintensa ekonomia disvolvado kaj de supercentralizita administra planad- kaj gvid-sistemo. La konstanta enmiksiĝo de la partiorganoj en la okazantan laboron de la ekonomiaj gvidantoj krome damaĝis la eblan ekonomian efikecon.

Jegor K. Ligaĉov, naskita en 1920, de 1965 (ĝis 1983) Unua Sekretario de la Regiona Komitato de la KPSU en la siberia distrikto Tomsko kaj respondeca pri du el tiuj grandaj projektoj, retrorigarde taksis tiun tempon: “Kiam oni poste nomis la breĵnevan tempon jaroj de stagnado, mi konsentis kun tiu difino nur parte. Jes, en la gvida kerno de la partio tute evidente elformiĝis dominado de politikistoj en progresinta aĝo, kiuj havis nenian perspektivon kaj zorgis nur por konservi la potencon en siaj manoj.”256

Tio estis tre rezerveme formulita, ĉar la politika buroo de la KPSU transformiĝis ĉiam pli en klubon de maljunuloj, kiuj daŭrigis la gvidmetodojn kutimajn de la stalinaj tempoj kaj evidente kredis, ke iliaj havas siajn poziciojn por la tuta vivo. Suslov, kiu antaŭe respondecis pri ideologio, apartenis al tiu gvida grupo jam ekde 1947 kaj – kvankam intertempe jam delonge malsana je sklerozo – restis ĝis sia morto en 1982 la fona moŝto. Sed la plej granda parto apartenis al la fideluloj de Breĵnevo, kiujn li el Dnjepropetrovsko, kie li iam estis regiona sekretario, kunprenis kun si de unu ofico al la alia, ĝis kiam tiuj kamaradoj fine alvenis en la aparaton de la CK aŭ en la politika buroo, same kiel ankaŭ lia bofrato Konstantin U. Ĉernenko (1911-1984). La sekvo estis, ke la politika kaj morala aŭtoritato de tiu instanco ĉiam pli forsvenis, ke nepotismo, korupto kaj senrespondeco disvastiĝis kaj ke ankaŭ okazis sentebla pereo de ordo kaj disciplino en multaj kampoj de la socio.

La sukcesoj ĉiam pli malaltiĝis, la fontoj de la progreso komencis elĉerpiĝi. La ekonomia kresko konstante malprogresis kaj komence de la 1980-aj jaroj proksimiĝis al nulo. La laborproduktivo kreskis malpli, kaj la altaj celoj de la kvinjarplano 1976-1981 ne estis plenumitaj. La ekonomia evoluo stagnis, kio tre rapide montris negativajn sekvojn en ĉiuj vivkampoj de la socio. Ree estiĝis malfacilaĵoj de provizado en la interna merkato, kaj ankaŭ eksportaj liveradoj en la kadro de la KREH al aliaj socialismaj landoj estis malgrandigataj, kio speciale trafis la GDR, ĉar la realigo de ties propraj ekonomiaj planoj grandparte dependis de la liverado de krudmaterialoj el la USSR.

Ankaŭ Ligaĉov konstatis ke “en la lastaj jaroj de la Breĵnev-gvidado la rapido de la ekonomia kresko rimarkeble malaltiĝis, misuzo de potenco disvastiĝis, la disciplino malaltiĝis kaj tutaj kampoj en la lando estis malindaj je ĉia kritiko”257 Ne nur li, sed ankaŭ multaj aliaj regionaj sekretarioj de la KPSU maltrankviliĝis pri tio kaj malkontentis pri tiuj kondiĉoj, sed ne eblis esprimi kritikajn opiniojn. “La tuta Breĵnev-erao, tra la tutaj dek sep jaroj, kiujn mi estis Unua Sekretario de la Regiona Gvidantaro de Tomsko, mi eĉ ne unu fojon sukcesis ricevi la parolon dum CK-plenkunsido. En la unuaj jaroj mi senlace deponis parolpetojn, sed kun la jaroj mi komprenis, ke oni lasis ĉiam la samajn parolantojn al la pupitro – tiujn, kiuj precize sciis, kion kaj kiel oni devas paroli.”258 Se oni rigardas la protokolojn de la partikongresoj de la mandatotempo de Breĵnevo, oni apenaŭ trovas kritikan vorton pri la laboro de la ĝenerala sekretario kaj de la politika buroo, sed amason da flataj paroladoj por la gloravida ĝenerala sekretario. Boris Jelcin (1931-2007), tiam 1-a Sekretario en la distrikto Sverdlovsko ankaŭ elstaris en tio. Dum la kunsidoj de la CK okazis ne alie. La paroladoj estis antaŭe kontrolitaj kaj aprobitaj, malkaŝa diskutado pri la seriozaj problemoj de la partio kaj de la lando ne estis dezirata kaj sekve ankaŭ ne okazis.

Tiel nun la dua periodo de la Breĵnev-erao estis efektive tempo de stagnado, kaj tio signifis malprogreson.

Por kompreni la kaŭzojn de tiu negativa turniĝo necesas iom pli nuance rigardi diversajn kampojn de la socisistemo, ĉar ĉi tie pluraj faktoroj – de objektiva same kiel de subjektiva naturo – en reciproka efikeco ludis gravan rolon.

La disvolvado de la sovetia ekonomio estis esence malintensa, ĝi estis orientita al pligrandigo kaj etendado de la produktadkapacitoj sen fundamentaj ennovigoj. Sed la kresk-eblecoj de la malintensa disvolvado intertempe estis grandparte elĉerpitaj. La kresko de la nombro de laborfortoj en la industrio atingis tute ĝuste 1,4 elcentojn jare, kaj la laborproduktivo ankaŭ kreskis nur je 2,3 elcentoj. Pli minaca estis la malkresko de la investoj, kies jara altiĝo estis falinta al 2,2 elcentoj. Pro la tro malalta plusprodukto, kiun la ekonomio produktis, la akumuladkvoto malaltiĝis, tiel ke la investoj por ampleksa modernigo de la produktadfonduso per intense etendita reproduktado mankis. Sed la grando de la plusprodukto estas decide determinata de la alteco de la laborproduktivo, pro kio la sovetia ekonomio nun el la stagnado devis neeviteble trafi en spiralon de malaltiĝo.

La laborproduktivo atingeblis nur per ampleksaj teĥnikaj ennovigoj kaj per – kiun tiu ligita – pli alta kvalifiko de la laborfortoj kaj per racia labororganizado. Sed la tuta metodo de la centralizita planado kaj gvidado de la ekonomio malmulte taŭgis por ebligi grandan puŝon de ennovigado per la scienca-teĥnika revolucio. Por tio necesus gigantaj novaj investoj kaj ankaŭ pli granda memstara iniciato de la produktantaj entreprenoj.

Sed tiom gravaj fundamentaj ŝanĝoj en tiu ĉi sistemo decideblis nur de la politika buroo, sed ne de la ŝtata plankomisiono aŭ de eĉ pli subordigitaj ekonomiaj organoj.

Tiel ĉi tie objektivaj ŝanĝprocezoj de la ekonomio – kiu internacie jam delonge estis transirinta al la intensa etendita reproduktado – kruciĝis kun la subjektiva faktoro, kiu en la formo de la politika buroo de la KPSU devis kompreni kaj taksi tiujn objektivajn ŝanĝojn por el tio tiri la necesajn konkludojn. Sed tiu politika buroo eĉ ne estis notinta, ke la – kompare kun la Sovetunio – eksterordinare kreskanta kapitalisma mondekonomio intertempe plejparte baziĝis sur uzado de rezultoj de la scienca-teĥnika revolucio. Ĉiuj proponoj el la registaro, el la Ŝtata Plankomisiono, eĉ el la politika buroo mem, okazigi plenkunsidon de la Centra Komitato pri la temo de la scienca-teĥnika revolucio, por fari la decidan lanĉadon por la transiro de la sovetia ekonomio al kvalite novan evoluŝtupon, estis ignorataj. Jam deciditaj datoj por tiu plenkunsido estis ĉiam denove prokrastitaj kaj fine tute nuligitaj, ĉar laŭ la opinio de la ĝenerala sekretario – tiu post la morto de Breĵnevo kaj de Andropov intertempe estis Ĉernenko – por tio ne ekzistas neceso.

Evidentas, ke kun tio nedisigeble estas ligita la demando pri la kapabloj kaj kompetento de tiu gvida grupo. La kvalito de la gviduloj kolektitaj en la politika buroo – ofte nomata la kolektiva saĝo de la partio – dependas ne nur de la kapabloj de la unuopaj membroj, kiuj pli aŭ malpli hazarde estis venigitaj en tiun instancon, sed tute decide de la politika sistemo de la stalina socialismomodelo, kiu determinis la strukturon kaj la funkcimanieron ankaŭ de tiu ĉi instanco kaj de la tuta aparato de la CK.

En la prezidio de la CK sub Ĥruŝĉovo malgraŭ la ekskludo de liaj aktivaj kontraŭuloj post la puĉoprovo de 1957 ankoraŭ restis sufiĉe da reprezentantoj de la malnova stalina gvardio el la 1930-aj jaroj. Sed Breĵnevo, male, baldaŭ sukcesis firmigi sian potenc-pozicion tiom, ke li povis starigi sian propran gvidan grupon en la politika buroo – kie la prezidio nun ree nomiĝis. Estis ankaŭ simptoma, ke li nun ree nomiĝis ĝenerala sekretario – kiel Stalino. Sisteme li venigis funkciulojn, persone proksimajn aŭ al li sindonemajn, el la lokoj de siaj antaŭaj oficaj agadoj, kaj baldaŭ oni povis ekhavi la impreson, ke ĝuste Dnjepropetrovsko, kie Breĵnevo antaŭe estis sekretario de la regiona komitato, estigis la centron de la politika elito. Ĉernenko, lia bofrato kaj lia posteulo, pasigis sian tutan vivon en la partiaparato ĉe Breĵnevo sen rekta kontakto kun la normala vivo.

Tiel en la gvida pinto de la KPSU estiĝis la ekstreme malsana situacio de personaj dependecoj, de nepotismo kaj de korupto, kio ege negative influis la labormanieron de la politika buroo. Atinginte la eniron en la politikan buroon, ĉiu konsideris tion, same kiel Breĵnevo, kiel dumvivan oficon. Ĉar Breĵnevo oficis kiel ĝenerala sekretario dum dek ok jaroj, kun li komenciĝis certa maljunuliĝo de la tuta instanco; ĝia junigo sub tiaj cirkonstancoj apenaŭ eblis. La neevitebla sekvo de tio estis, ke la laborkapablo ĉiam pli suferis, jam ĉar tiuj maljunuloj psiĥe kaj korpe ne kapablis rezisti al tiuj ŝarĝoj. Krome ankaŭ iliaj intelektaj kapabloj ne sufiĉis por kapti fundamente novajn evoluprocezojn de la scienco, de la teĥniko, de la ekonomio ktp, nek por ilin eĉ nur percepti.

Tio koncernis ankaŭ Breĵnevon mem, kiu en siaj lastaj vivojaroj pri sia sanstato apenaŭ kapablis plenumi sian funkcion. La kunsidoj de la politika buroo fariĝis ĉiam pli mallongaj kaj kelkfoje daŭris nur duonan horon, por konfirmi la decidojn preparitajn de la aparato. Breĵnevo ĉirkaŭis sin per stabo de konsilistoj kaj kunlaborantoj, kiuj kreske influis liajn decidojn kaj reguligis la plej multajn aferojn en lia nomo.

La malforteco de la politika buroo donis al la granda aparato de la CK ĉiam pli da eblecoj direkti la subordigitajn parti-organojn de la respublikoj kaj regionoj kaj kontroli la partion, en la maniero jam de Stalino enkondukita. La diferenco tamen estis, ke Stalino regis tiun aparaton persone kaj uzis ĝin kiel sian instrumenton, dum ĝi nun ĉiam pli fariĝis memstara. La historiisto Hildermeier skribas: “Ĝis la fino de la Breĵnev-erao la evoluon de la Sovetunio decidis generacio naskita antaŭ la Unua Mondmilito kaj politike elkreskinta sub Stalino en la 1930-aj jaroj. Gerontokratio, stagnado kaj konservado de la socialismo en la formo, kiun la stalina revolucio desupre estis doninta al ĝi, estis nesolveble interligitaj.”259

Ekzistis kromaj kaŭzoj de la deglito de la Sovetunio en periodon de konstanta stagnado, kiu estis ligita parte kun la interna evoluo, sed parte ankaŭ kun la internacia situacio.

Por kompreni la kreskantajn ekonomiajn problemojn de la Sovetunio, oni devas ankaŭ konsideri la demografian tendencon de la sovetsocio. Ĝi koncernas ne nur la ĝeneralan kreskadon de la loĝantaro en la postmilita tempo, sed antaŭ ĉio ankaŭ la ŝanĝon de la socia strukturo kaj de la vivmaniero. Jam nur la laŭnombra kreskado de la loĝantaro postulis pli altan produktadon de vivrimedoj kaj de ĉiaj konsumaĵoj por kontentigi la bezonojn de la homoj. Tiuj intertempe ankaŭ estis kreskintaj, unue ĉar en la bonaj 60-aj kaj 70-aj jaroj la monenspezoj de la laboristoj kaj dungitoj same kiel ankaŭ de la kolĥozlaboristoj estis altiĝintaj. Sed ankaŭ la ŝanĝiĝo de la socia strukturo per supermezura kresko de la tavolo de la intelektularo altigis la pretendojn je provizado per vivrimedoj kaj frandaĵoj kaj je pli altkvalitaj konsumaĵoj, ĉar la vivmaniero de tiu tavolo jam en pli forta mezuro orientiĝis laŭ la kondiĉoj en la evoluintaj kapitalismaj landoj.

La antaŭmilita stadio de la socialismo de malriĉeco estis superita, kaj kun la kreskanta modesta bonstato ankaŭ estiĝis novaj bezonoj kaj postuloj, kiujn la sovetia industrio plenumis nur nesufiĉe. Tiel la postrestado kaj la stagnado de la ekonomio pro la mankoj en la provizado fariĝis ne nur sentebla por ĉiuj, sed samtempe ankaŭ fonto de malkontento de la loĝantaro.

La tro memfidaj anoncoj de la ĥruŝĉova gvidantaro, ke la sovetia ekonomio baldaŭ atingos kaj superos tiun de Usono, tre baldaŭ montriĝis kiel dezirpensado same kiel siatempe la anonco de Stalino en la 1930-aj jaroj, ke la Sovetunio en malmultaj jaroj jam produktos pli da greno ol Usono kaj Kanado kune. Kiam tio ne okazis, kvankam tio sonas makabre, li havis la senkulpigon de la faŝista agreso.

Ĥruŝĉovo kredis, ke nur necesas postatingi Usonon en la produktado de karbo kaj nafto, de ŝtalo kaj fero, de pezmaŝinoj kaj ĥemiaj bazaj materialoj, por demonstri la superecon en la ekonomia konkurado de la sistemoj. Evidente li ankoraŭ estis konvinkita, ke eblas tre baldaŭ atingi tiun celon, ĉar alie li ne estus metinta la programan taskon, en la venontaj dudek jaroj starigi la komunisman socion.

Ĥruŝĉovo kaj liaj konsilantoj tute miskonis, ke la internacia evoluo de la modernaj produktadfortoj jam delonge iris alian direkton kaj posedis sian propran viglecon. Grandparte malkonektita de la mondmerkato kaj de la internacia labordivido en la produktado, oni vere preterdormis la transiron al la scienca-teĥnika revolucio. Pro tio la postrestanteco de la sovetia ekonomio koncerne la laborproduktivon, anstataŭ malgrandiĝi, plu grandiĝis.

En la Breĵnev-erao ankaŭ pro la malaltiĝanta ekonomia forto baldaŭ fariĝis klara, ke tiel ne eblis gajni la ekonomian konkuradon inter socialismo kaj kapitalismo, pro tio tiu malreala celo ankaŭ malaperis el la oficiala propagando. La plej grandaj sciencaj-teĥnikaj kaj ekonomiaj fortostreĉoj nun direktiĝis precipe al disvolvado de la defend-industrio, tiel ke militstrategia ekvilibro restu garantiata inter la militaj blokoj de la Varsovia Traktato kaj de la NATO, por sekurigi la socialisman sistemon kontraŭ milita atako. Tiucele ankaŭ en la Sovetunio armea-industria komplekso estis estiĝinta, kiu, pro sekurecaj kialoj (sekreteco) estis komplete disigita disde la cetera ekonomio. Sed tiu diseco produktis en la sovetia ekonomio novajn misproporciojn: la investbezono de tiu komplekso kreskis rapide, kio nepre malaltigis la akumuladkvoton en la civila ekonomio, tiel ke ties disvolvado kaj modernigo malrapidiĝis.

La potencialoj de la scienca-teĥnika esplorado kaj disvolvado estis grandparte koncentrataj en la defendindustrio, kio malhelpis kaj prokrastis la sciencan-teĥnikan progreson en la civila ekonomio, tiel ke ties laborproduktivo kreskis jam nur malrapide. Krome tiu diseco de la sekcioj kondukis al tio, ke multaj sciencaj-teĥnikaj atingoj, kiuj povis esti uzataj ankaŭ en la civila produktado, tie ne rajtis esti aplikataj. Tio forte malutilis al la diversigo de la produktoj kaj al la kvalito de teĥnikaj konsumaĵoj.

Estas eksterdube, ke la sekurecaj interesoj de la Sovetunio kaj de la socialismo entute postulis fortan kaj efikan defendindustrion. Per la starigo kaj konservado de la milit-strategia ekvilibro inter la Varsovia Traktato kaj la NATO la Sovetunio faris la decidan kontribuon al certigo de la mondpaco, ĉar tio malebligis grandajn militajn aventurojn de la imperiismaj potencoj. Por tio la sovetiaj popoloj faris grandajn oferojn – tiomajn, ke ili ĉe la fino superis ilian ekonomian produktadforton.

Sed precize en tio konsistis la ĉefa celo de la imperiismaj strategoj de la Malvarma Milito: ŝraŭbi la armadan spiralon ĉiam pli alten por ekonomie igi la Sovetunion elĉerpiĝi en tiu konkurado. “Ni mort-armados ilin”, estis la slogano de Usono. Pro ĝia ekonomia supereco tio estis envere antaŭvidebla, tiel ke la demando pravas, ĉu la Sovetunio vere devis partopreni en tiu formo de vetarmado. Ĉu ĝi donis pli grandan sekurecon, se la atakanta kontraŭulo per la kontraŭbato povis esti dekoble neniigita? Kiu scias respondi al tio?

Samtempe la Sovetunio sub la breĵneva gvidado praktikis ankaŭ tre aktivan politikon de malstreĉiĝo en la senco de paca kunekzistado. Per tio ĝi konservis sian konsiderindan internacian influon. Sed tiu baziĝis pli sur ĝia forta armea potenco ol sur la multe pli malgranda ekonomia forto. Se tiu proporcio inter ekonomia produktkapablo kaj defendkapablo ne baldaŭ estos inversigita – tio estis klara al la okcidentaj strategoj –, tiam la rezulto de la vetarmado estas antaŭvidebla.

Ankaŭ en Moskvo iuj ja konsciis pri tiu danĝero, sed la konsekvencoj estis subŝovataj, ĉar la ideo, ke la socialismo povos esti venkita, ŝajnis al multaj el ni nepensebla. Spite al ĉiaj malfacilaĵoj, ĝis nun ĝi rezistis al ĉiaj ŝtormoj. Ĉiukaze ankaŭ mi havis la esperon, ke la Sovetunio tamen venos en la ĝustan kurson kaj koncentriĝos sur moderna ekonomia disvolvado. Por tio ĝi posedis ĉiujn kondiĉojn.

Sed tiu espero, kiu ankaŭ baziĝis sur la espero, ke la Breĵnev-erao ne daŭros tro longe, estis senbaza.


 

4. La sovetsocio en la krizo

La stato de paraliziĝo kaj stagnado ankaŭ ne ŝanĝiĝis post la morto de Breĵnevo en Novembro de 1982. Sed kontraŭ ties deziro ne Ĉernenko elektiĝis kiel nova ĝenerala sekretario, sed Jurij V. Andropov, kiu ekde 1967 gvidis la Komitaton pri Ŝtatsekureco (KGB). Tiu membro de la politika buroo estis saĝa kaj energia homo kaj en sia funkcio pli bone informita pri la reala situacio en la lando ol ĉiu alia. Kiel KGB-ĉefo Andropov posedis povon relative sendependan de la ĝenerala sekretario, pro kio li jam de Breĵnevo estis enligita en la gvidan grupon. En 1967 li faris lin kandidato de la politika buroo, en 1973 plenrajta membro kaj en Majo de 1982 CK-sekretario.

Andropov vidis la gravajn mankojn de tiu gvida grupo, sed li apogis Breĵnevon kaj klopodis pri la stabiligo de la sistemo, ankaŭ per tio, ke li uzis sian influon al la politiko pri kadruloj. Ekzemple li proponis la Unuan Sekretarion de la Regiona Komitato de la KPSU de Stavropolo, Miĥaelon Gorbaĉovon, por la funkcio de la CK-sekretario pri kampkulturo.

La taksoj pri Andropov rezultas tre malsame. Iuj vidas en li antaŭ ĉio la reprezentanton de la KGB, kiu tendencis al severa kaj perforta procedo, por restarigi la ordon en Partio, ŝtato kaj socio, ordon kiu estis publike dissolviĝanta. Tio kongruas kun la fakto, ke li tuj post transpreno de la funkcioj komencis energie kaj kun drastaj disponoj kontraŭagadi al korupto, laborpigrado, sendisciplineco, neglektemo kaj fuŝado.

Andropov konsciis, ke tiuj paŝoj ne estas la kerno de la problemoj. Tiu estis strukturo kaj eco de la socia sistemo, kaj estis rimarkebla, ke li “antaŭen palpis” al la demandoj ligitaj kun ĝi. Li estis kompreninta, ke la en Moskvo dominantaj ideoj pri la socialismo kaj speciale la tro taksado de la reala evolustato de la sovetsocio estis urĝe korektendaj. En fundamenta teoria artikolo en Komunist li skribis, ke oni devas akiri klarecon pri la demando, en kiu evolustadio de la socialisma socio la Sovetunio troviĝas. Tio estis – same kiel la artikolo de Molotov en1954 – novaj sonoj, kaj estis ja ebla, ke per tio estiĝos nova melodio, do korektita kaj profundigita koncepto pri la socialismo. Sed Andropov estis grave malsana kaj mortis en Februaro de 1984. Pro tio li ne plu povis realigi la planitan projekton por sanigo kaj stabiligo de la sovetsocio.

La preskaŭ 73-jara Ĉernenko, grave pulmmalsana kaj politike senprofila, nun tamen fariĝis ĝenerala sekretario de la CK de la KPSU. Tio por la Sovetunio estis kroma paŝo en la abismon. Eble la plimulto de la malnovaj membroj de la politika buroo kredis, ke la malforta Ĉernenko ne povos fari ion danĝeran kontraŭ ili, kaj pro tio ili levis lin alten. Ligaĉov skribis: “Post la Andropov-jaro komenciĝis novaj tempoj. Pli precize: novaj malnovaj tempoj. La politikburoa grupo de Breĵnevo preskaŭ komplete ekzistis plu, kaj en multaj punktoj oni revenis sur la malnovan relon.”260

Ligaĉov karakterizis Ĉernenkon jene: “Konstantin Ustinoviĉ estis klasika aparatulo – deverte ĝisplande kaj ĝisoste. Tra jardekoj li laboris en buroaj funkcioj, estis kune kun Breĵnevo en Moldavio, poste en la CK, poste en la Supera Soveto de la USSR kaj post tio ree en la CK. Sur tiu vojo tra la aparato Ĉernenko sendube atingis sukcesojn, mi dirus, ke li estis lerta aparatulo – kiun ĉio da minusaĵoj, kiujn tiu kariero povas alporti al politikisto, sed ankaŭ plusajn flankojn. Eble oni diru tion jene: Tiom longe, kiom Ĉernenko restis en la ombro de Breĵnevo, la arta ludo per la aparato estis lia forta flanko. Sed kiam li poste komencis sendependiĝi kiel politikisto, lia diseco de la reala vivo faris al li malbonan servon.”261

Tio, kion Ligaĉov tre reteniĝeme formulis, nomiĝis en klara teksto: Ĉernenko sciis nenion pri la praktika vivo, ĉar li pasigis sian tutan profesian tempon kiel servisto de Breĵnevo en oficejoj. Li vidis neniam entreprenon interne, neniam gvidis partiorganizaĵon ĉe la bazo aŭ sur malsupra nivelo, li estis pura “skribtabla politikisto”, kaj Ligaĉov ne povis ne konstati: “Nek laŭ lia sanstato nek laŭ liaj politikaj kaj vivospertoj li kapablis enoficiĝi en la postenon de ĝenerala sekretario.”262

Ligaĉov opiniis, ke tiu ofico estis malfeliĉo por Ĉernenko. Sed li ne diris, kia malfeliĉo tio estis por la Sovetunio. Ne mirige: Li mem estis CK-sekretario ekde 1983 kaj ekde 1985 ankaŭ membro de la politika buroo, do komplico.

La politika buroo – pro ia ajn kialo – decidis por Ĉernenko, sed la formala elekto al la funkcio de ĝenerala sekretario devis okazi per la plenkunsido de la Centra Komitato, ĉar tiu laŭ la statuto estis la plej alta gvidinstanco inter la partikongresoj. Kial neniu CK-membro posedis la kuraĝon elpaŝi kontraŭ tiu evidente senutilan personproponon kaj tiel malebligi tiun elekton? La politika buroo laŭ la statuto estis organo de la Centra Komitato kaj raportodeva al ĝi. Sed tio estis griza teorio, en la praktiko la tuta potenco estis koncentrita en la politika buroo, kaj la Centra Komitato estis nur la plenumanto de la politika buroo. La taskoj de la Centra Komitato kaj de ĝiaj membroj limiĝis al la formala konfirmado de la decidoj de la politika buroo. Anstataŭ diskuti gravajn demandojn de la partipolitiko, anstataŭ kritike diskuti problemojn, oni eldonis mesaĝojn de sindonemo al la ĝenerala sekretario kaj laŭdis lian saĝan politikon. La parolantoj estis antaŭe elektitaj kaj instrukciitaj, la tekstoj preparitaj kaj aprobitaj.

La elekto de Ĉernenko estis ne nur socia kaj persona malfeliĉo, sed antaŭ ĉio indiko pri la jam atingita grado de la politika, ideologia kaj morala pereo de la malgranda gvida kliko, kiu sen konsidero pri la veraj necesoj kaj bezonoj de la lando alkroĉis sin al la potenco.

Ĉar Ĉernenko pro sia malsano eĉ ne kapablis gvidi la kunsidojn de la politika buroo, li transdonis tiun taskon al la plej juna membro de tiu instanco. Tiu Gorbaĉovo klopodis per ĉiuj siaj fortoj meti urĝajn demandojn en la tagordon, sed ne sukcesis tion. La ofica tempo de Ĉernenko daŭris ankaŭ nur apenaŭ jaron, li mortis en Marto de 1985. Laŭ propono de Gromiko, kiu ekde 1973 apartenis al la politika buroo, Gorbaĉovo fariĝis la posteulo.

Gorbaĉovo transprenis tre malfacilan heredaĵon. Li konsciis, ke ne eblis daŭrigi kiel ĝis nun, sed ke fundamentaj ŝanĝoj estis urĝe necesaj. La sovetsocio estis reformenda en ĉiuj partoj, se ĝi volis eliri el la profunda krizo kaj reakiri sian disvolvo-kapablon.

Sed kiel tio estis farenda, tion sciis nek la ĝenerala sekretario nek iu alia saĝa kapo en Moskvo. Ne ekzistis trapensitaj ideoj; tiuj estis unue disvolvendaj. Tio montriĝis en teoria same kiel ankaŭ en praktika rilato kiel eksterordinare malfacila, kaj daŭris sufiĉe longe, ĝis kiam ia linio aperis, kiun oni nomis “perestrojko”. Tiu koncepto jam post kelkaj komencaj sukcesoj montriĝis kiel malmulte trapensita, ĝi montriĝis kiel kontraŭdira kaj en certaj punktoj eĉ kiel ĥaosa, tiel ke tio ne kondukis al la solidigo de la socialisma socio, sed al ĝis malorganiziĝo kaj dissolviĝo. Lastanalize tiu “linio” rapidigis la pereon kaj neniiĝon de la socialismo.

Tiom longe, kiom Gorbaĉovo per sia politiko sekvis la celon savi la socialismon, la stalina socialismomodelo – ĉu konscie aŭ nekonscie – restis la teoria fundamento kaj la referenco de liaj ideoj kaj de liaj praktikaj disponoj. Kiam en Oktobro 1987 en Moskvo oni solene festis la 70-an datrevenon de la Granda Socialisma Oktobra Revolucio, li asertis, ke la KPSU neŝanceleble daŭrigas la historian celon starigi la komunisman socion. Pri la reviziado de la partiprogramo decidita sub Ĥruŝĉovo en 1961 li deklaris, ke ties celo transiri de la socialisma socio en la pli altan fazon de komunismo estis ĝusta kaj restas ĝusta, kvankam necesas certaj korektoj kaj precizigoj koncerne la tempospacojn necesajn por tio kaj la unuopajn paŝojn kaj disponojn. Tio signifis: Ankaŭ Gorbaĉovo same kiel ĉiuj liaj antaŭuloj staris sur la grundo de la stalina “marksismo-leninismo”, laŭ kiu la socialisma socio estas nur relative mallonga transira stadio.

En la fina fazo de la perestrojko Gorbaĉovo ĉiam pli malproksimiĝis de la socialismo, ĉar li ne kapablis klare distingi inter socialismo kaj stalinismo. La deficitoj kaj negativaj efikoj de la ĝis tiam ne superita stalinismo ĉiam pli klare montriĝis en la kriza situacio, en kiu la Komunista Partio same kiel la socialisma socio pli kaj pli erodis kaj komencis dissolviĝi. Nun la supraĵa pritrakto de la propra historio ekde la 20-a partikongreso de 1956 venĝis sin. Kritika analizo de la deformaĵoj kaj falsadoj de la marksisma teorio kaj de la socialisma politiko okazis nur per komencoj kaj estis poste subpremataj; pro tio ne eblis ellabori taŭgajn solvojn por superi la decidajn deficitojn kaj misevoluojn de la socialisma socio. La subita nuligo de ĉiuj antaŭaj tabuoj sub la slogano “glasnosto” tre rapide kondukis al ondego da kontraŭkomunismaj falsaĵoj de la historio de la KPSU kaj de la Sovetunio. Sub la preteksto “opinidiverseco” blinde furioza, sensacia kontraŭstalinismo etendiĝis. Superi la stalinismon nun fakte fariĝis identa kun forigo de la socialismo, do oni elverŝis la bebon kun la banakvo.

La gvida grupo ĉirkaŭ Gorbaĉovo pruviĝis nekapabla fari klaran kritikon de la stalinismo kaj ĉe tio decide defendi la socialismon kaj ĝiajn atingojn. Gvidaj personoj, kiuj defendis la fundamentojn kaj la principojn de la socialismo kaj deirante de tiu fundamento alstrebis renovigon de la socialismo, estis publike mallaŭdataj kiel konservativaj stalinistoj, dum aliaj kun Gorbaĉovo ĉepinte unue sendecide ŝanceliĝis, anstataŭ ofensive interveni kontraŭ ĉiaj agadoj malamikaj al la konstitucio.

La “opinidiverseco”, propagandata kaj aktive subtenata de Jakovlev, estis la kluzo, tra kiu la socio estis indundata kaj misorientata de ondo da kontraŭkomunistaj opinioj direktitaj tute malkaŝe kontraŭ la socialismo. Anstataŭ organizi efektivan plurismon kaj malkaŝajn diskutadojn pri la ĝusta taksado de la historio de la Sovetunio kaj per kritikaj kaj memkritikaj analizoj prepari la ideologian grundon por la sanigo de la socialisma socio, Gorbaĉovo sub la influo de Jakovlev teorie, ideologie kaj politike kapitulacis. Ĉe la fino li transiris al ties malkaŝe socialdemokrataj pozicioj.

Klare montriĝis, ke en la gorbaĉova gvida grupo estis renegatoj, kiuj dekomence vidis la celon de la “perestrojko” pli aŭ malpli en kompleta forigo de la socialismo. Anstataŭ kritike analizi la dogmojn de Stalino, kiuj deformis kaj falsis la marksismon, interalie ankaŭ lian primitivan socialismo-teorion kaj superi ilin per reveno al la marksismaj pozicioj por akiri solidan teorian bazon por la urĝe necesa transformado, ankaŭ Gorbaĉovo forlasis la socialismon kaj retiris sin al la pozicio, ke per sia “perestrojko” li alportis al la popolo la “liberecon”.263

5-a ĉapitro: Intera konkludo

1. Kio en la realo estis la sovetsocio?

La respondo ne estas tiel simpla, ĉar ĉe tio necesas konsideri tutan serion da komplikaj problemoj. Tio jam komenciĝas ĉe la demando, ĉu ekzistas fidindaj, precizaj kriterioj, laŭ kiu oni povas determini, ĉu socio portas la nomon “socialisma” prave aŭ ne. Oni agas tro supraĵe, se oni asertas, ke la sovetsocio ankoraŭ ne kongruis kun la idealo de la socialismo kaj ke sekve ĝi ne estis socialisma socio. Ĉar per tio ni moviĝas nur en cirkla konkludo, ĉar tiu aserto premisas la konon de tia idealo. Ĉu do iam ajn ekzistis ideala bildo de la socialismo? Kiu eble konceptis tiun idealon kaj determinis ĝian enhavon?

Se ni en la senco de la marksisma teorio parolas pri idealo, tiam povas temi eventuale pri idea anticipado de estontaj sociaj kondiĉoj, kiuj baziĝas sur sekuraj ekkonoj pri leĝecoj kaj evolutendencoj de la homa socio ĝenerale same kiel ankaŭ sur jam ekzistantaj praktikaj spertoj ĉela formado de la socialisma socio. Nur tiel estiĝinta idealo povus servi por orientiĝi same kiel kriterio por taksi reale ekzistantan socion.

Ĉar tiaj spertoj tiutempe ankoraŭ ne ekzistis, nek Markso nek Engelso konceptis tian idealon de la socialismo, kaj ankaŭ Lenino rifuzis tion, ĉar por tio ankoraŭ ne ekzistas empiriaj materialoj, kiel li diris.

Sed el tio sekvas ankaŭ, ke ĝenerale valida idealo de la socialismo ne povas ekzisti, ĉar ĉiu socio evoluas ĉiam sub konkretaj historiaj kondiĉoj kaj ĉe tio akiras diversajn spertojn kaj ekkonojn. Jam el tio rezultas la konkludo, ke estus maltaŭga kaj tute nehistoria mezuri ĉiun evoluperiodon de estiĝanta aŭ evoluanta socialisma socio laŭ tia sentempe abstrakta idealo, anstataŭ deiri ĉe la respektive donitaj objektivaj disvolvo-eblecoj kaj ekzameni, en kiu mezuro ili estis realigitaj kaj kiuj eblecoj ne estis uzitaj pro misdecidoj de la politiko, tiel ke estiĝis eviteblaj deficitoj.

Tia komparo tiam povus servi kiel kriterio por kritike taksi la progreson kaj la staton de socio kaj samtempe por instigi [respondeculojn] forigi ekzistantajn deficitojn aŭ eĉ misevoluojn kaj fari necesajn korektojn.

Krome ankaŭ konsiderendas, ke inter idealo kiel idea spirita produkto kaj socialisma socio kiel realaĵo ĉiam ekzistos kontraŭeca rilato, ĉar la idealo estas simpligita abstraktaĵo kaj ĝeneraligo, dum reala socio estas tre komplika estaĵo kun granda nombro da strukturoj interrilatoj, ecoj kaj ankaŭ restaĵoj de la pasinteco. Sekve ekzistas nek “pura kapitalismo” nek “pura socialismo”, kiel jam Lenino tre prave rimarkigis. Pro tio ankaŭ neniam povas ekzisti kompleta kongruo de idealo kaj realo.

Sed la rilato inter idealo de socio kaj tiu reala socio estas eĉ pli komplika, ĉar ĉe tio ni devas ankaŭ konsideri la dialektikan reciprokan rilaton de esenco kaj aperaĵo. Negativaj pritaksoj de la socialisma socio estas plej ofte farataj laŭ certaj aperaĵoj. Oni riproĉas deficitojn, deformaĵojn kaj misevoluojn, politikajn misdecidojn, arbitraĵojn kaj kontraŭleĝajn agojn de respondecaj politikistoj – sen ĉe tio konsideri la internajn rilatojn de tiuj aperaĵoj al la esenco de la socio, kiuj siavice estas ankaŭ kondiĉitaj kaj perataj de certaj objektivaj kaj subjektivaj faktoroj.

Sociaj sistemoj distingiĝas ne tiom per eksteraj aperformoj, kiuj povas esti pli aŭ malpli ligitaj kun la esenco de la respektiva socio, sed ne determinas ĝian esencon. Ĉar la esenco de socio koncentriĝas antaŭ ĉio en ĝia produktadmaniero kaj unuavice en la proprietkondiĉoj je la produktadrimedoj. Ĝuste per tio kapitalisma kaj socialisma socio distingiĝas unuavice kiel ekonomia soci-formacioj de malsama tipo kun ĉiu siaj propraj ekonomiaj, sociaj kaj politikaj strukturoj kaj el ili estiĝantaj leĝecoj, evolutendencoj kaj ankaŭ respektiva formado de la tuta politika, jura kaj ideologia superstrukturo.

Laŭ la ekonomia evolustato de socialisma socio diversaj aperformoj de tiu esenco povas parte kaj portempe ankoraŭ troviĝi en kontraŭeca rilato al certaj postuloj / necesoj de la esenco de la socio. Per tio la esenco de tiu socio povas esti damaĝita, eventuale deformita, sed ne forigita; per tio la progresema historia rolo de estiĝanta socialisma socio troviĝanta en la komenca stadio de sia evoluo povas esti malgrandigata, sed ne nuligata. La indiko al kontraŭecaj kaj ankaŭ negativaj aperformoj en la evoluprocezo de socialisma socio do ne estas sufiĉa kialo por kontesti ĝian socialisman karakteron.

Tiu ĉi dialektika interrilato ĝustas por ĉiuj sociaj formacioj, ĉar esenco kaj aperformoj neniam povas esti identaj. Sed tute speciale tio ĝustas por antagonismaj sociaj formacioj, kiuj baziĝas sur privata proprieto je produktadrimedoj kaj per tio sur ekspluatado de homa laborforto fare de la posedantaj klasoj.

La esenco de la kapitalisma socio estas karakterizita de la privataj proprietrilatoj je la produktadrimedoj, de la ekonomiaj leĝoj kaj evolutendencoj, kiuj rezultantas el ili kaj kiuj estas lastanalize determinataj de la interesoj de la klasoj. Ĉar la leĝo de plusvaloro kaj la profitstrebado estas la plej gravaj pelfortoj de tiu socio, ĝia esenco montriĝas en multaj aperformoj, kiuj efikas klare malamikaj al la homo: la origina akumulado de la kapitalo, kiu estis (kaj estas) ligita kun la malriĉiĝo kaj ruiniĝo de tutaj loĝantaraj tavoloj, la malhumanaj ekspluatkondiĉoj de la frua kapitalismo, la ruiniĝo de multaj pli malfortaj entreprenoj en la konkurencbatalo ktp ktp. Tiuj malbelaj aperformoj de la esenco de la kapitalisma socio tamen ne malebligas, ke la kapitalismo entute ludas gigantan progreseman rolon en la disvolvado de la homaj produktadfortoj, de la civilizacio kaj kulturo, kaj ke ĝuste en tio konsistas la baza substanco de ĝia esenco. Neniu kontestas tiun progreseman rolo en la homara historio, kvankam la kapitalismo neniam kongruis kun la burĝaj idealoj de libereco, egaleco kaj frateco.

En la evoluo de la socialisma socio la homa historio iom post iom en iom longa evoluprocezo perdadas sian antagonisman karakteron, ne unufrape, sed en iom longa disvolvoprocezo, ĉar la sekvoj, postefikoj kaj spuroj de la pasinteco ankoraŭ dum iom longa tempo influas ankaŭ la estiĝantan novan socion. Sed la plej multaj aperformoj, en kiuj la esenco de la socialisma socio sin esprimas, estas jam konsiderinde pli humanaj kaj pli favoraj al la evoluo de la homa personeco ol tio eblis kaj eblas en pli fruaj antagonismaj socioj.

Samtempe kompreneble ne eblas kontesti, ke en la disvolvoprocezo de la unua socialisma socio en la Sovetunio ankaŭ okazis deformadoj de ĝia esenco – kun tre negativaj, malhumanaj aperformoj. Ili estiĝis el la interrilato de serio da objektivaj kaj subjektivaj faktoroj, el kiuj la ĝenerala postrestinteco de la lando, la senkultureco kaj gravaj eraroj en la formado de la politika sistemo estis la plej gravaj. Ankaŭ personaj ecoj de la agantoj ĉe tio ludis konsiderindan rolon. Subtenataj de tiu kaj de kromaj malfavoraj cirkonstancoj, potencavidaj personoj – ĉi-kaze speciale Stalino – ricevis la eblecon “vipe” antaŭen peli la socian progreson per metodoj, rimedoj kaj instrumentoj de devigo kaj perforto, fari kontraŭleĝajn arbitraĵojn, organizi reprezaliojn kaj terorismajn persekutadajn ondojn – laŭdire en la intereso de la socialismo, sed fakte por firmigi siajn personajn potenc-poziciojn.

Per la aplikado de metodoj kaj rimedoj de devigo kaj perforto la esenco de la socialisma socio estis ja damaĝita kaj deformita, sed ne en sia baza substanco forigita. Des pli ke plej ofte temis pri portempaj aperaĵoj, kiuj poste almenaŭ parte supereblis. Pro tio estas senbaza ligi la socialisman karakteroj de la sovetsocio al tiuj perfortaj metodoj kaj ĝenerale nei ĝin per indiko al tiuj negativaj aperformoj de deformitaj disvolvoprocezoj, kiel faris ekzemple la citita Jakovlev. Li ignoris ĉiujn decidajn progresojn, enhavojn kaj evolutendencojn de la sovetsocio, en kiuj la esenco de la socialismo esprimiĝis kaj li absolutigis la diktatorecajn rimedojn de devigo kaj de perforto, per kiuj Stalino kredis povi rapidigi la progreson.

Por objektiva taksado de la sovetsocio en ĝiaj diversaj evoluperiodoj necesas konkrete historia kaj samtempe dialektika alirprocedo, por esplori kaj taksi, kiel la esenco de la socialismo iom post iom en la batalo kun restaĵoj kaj postefikoj de la kapitalisma pasinteco elformiĝis. Ĝi elformiĝis en kontraŭece okazantaj evoluprocezoj, kiuj estis planataj kaj gvidataj de la politika gvidantaro de la socio. Ĉar temis ĉe tio pri problemoj kaj taskoj, kiuj en la homa historio por la unua fojo aperis, eraroj kaj misdecidoj estis ne nur eblaj, sed ankaŭ neeviteblaj. Sed ne la portempaj misevoluoj de socio rezultantaj el eraroj kaj malĝustaj metodoj de la politiko konsistigas ĝian esencon, sed la fundamentaj ecoj, leĝecoj kaj evolutendencoj, kiuj konsistigas ĝin kiel socian sistemon same kiel la rolo de tiu socio en la homara historio.

Nur se ni aliras la taksadon de la sovetsocio per tiuj kriterioj, ni povas akiri objektivan takson, kiu nek elĉerpiĝas unuflanke en supraĵa kaj senkritika belpentrado nek en tre kritike gestanta, sed fakte eĉ pli supraĵa kondamno. Tiaj verdiktoj plej ofte baziĝas sur moralaj argumentoj kaj emocioj ol sur laŭfakta kaj scienca argumentado.

Kiel el la supraj linioj klariĝis, la specifaj objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj de la evoluo en la Sovetunio kondukis al sufiĉe stranga kaj tre kontraŭeca formado de la socialisma socio kaj, deirante de tio, ankaŭ al teoria socialismomodelo, kiu montris konsiderindajn deficitojn kaj deviojn de la scienca socialismo. Tio, kion Stalino meze de la 1930-aj jaroj deklaris jam pli aŭ malpli elkonstruita kaj funkcikapabla socialisma socio, en la realo estis nur kruda skeleto de la socialismo, kiu ja disponis pri gravaj ekonomiaj fundamentoj, kiuj tamen ankoraŭ tute ne sufiĉis por fini la konstruaĵon de la socialismo. Konturoj kaj perspektivoj estis jam videblaj, sed ĝi ankoraŭ ne alprenis videblan formon.

La ekonomia fundamento kaj sur ĝi la kruda skeleto de la nova socio estiĝis antaŭ ĉio per la socialisma industriigo kaj per la kreado de teĥnika grandspaca kampkulturo. Tiu ekonomia fundamento distingiĝis per tio, ke la industriaj produktadrimedoj jam ne estis privata proprieto, sed socia proprieto, mastrumata de la soveta ŝtato kaj laŭplane uzata por plua konstruado de la socialisma socio. Tio estas principa diferenco kontraste al la kapitalismo, sendepende de tio, ke ĝia malneta produkto, kompare kun la evoluintaj landoj, unue estis ankoraŭ relative malalta, ĉar la atingita plusprodukto jam ne iris en la privatan proprieton de la posedantaj klasoj, sed nun servis al la socio kaj al ties plua disvolvado en la intereso de ĉiuj laboruloj.

Sed la progresoj akiritaj per la starigo de tiu ekonomia fundamento, speciale la kolektivigado de la kampkulturo, okazis grandparte per metodoj de devigo. La ekonomia fundamento, kreita antaŭ ĉio de la industriigo, diversrilate estis ankoraŭ malkompleta, kaj ŝajnas ke Stalino tion ne rimarkis. Decidaj partoj kaj kampoj de tiu fundamento estis metitaj en senprecedence mallonga tempo, kio estis giganta atingo precipe de la laborista klaso kaj de la teĥnika intelektularo. Ili faris kampkulturan ŝtaton industrilando. Sed senpartia taksado ne povas limigi sin al konstato de la grandaj sukcesoj: ĝi devas ankaŭ konsideri la deficitojn, por ke estiĝu realisma taksado de la atingita evolustato kaj por ke la ankoraŭ solvendaj taskoj povu esti determinotaj.

La industriigo por certa tempo postulis la antaŭrangan disvolvadon de la krudmateriala kaj peza industrio, do antaŭ ĉio de la produktado de produktadrimedoj. Pro tio portempa postrestado de la malpeza industrio kaj per tio la produktado de konsumaĵoj ne estis evitebla. Sed tiu neceso estis dogme absolutigita, per la aserto, ke la produktado de produktadrimedoj devas ĉiam kreski pli rapide ol la produktado de konsumaĵoj. La sekvo de tio estis, ke la materia vivnivelo de la loĝantaro konsiderinde postrestis malantaŭ la postuloj de socialisma socio.

La kreskado de la produktado de karbo, nafto, fero, ŝtalo, de industri-ekipaĵoj, traktoroj kaj ilmaŝinoj estas necesa, sed ĝi ne aŭtomate kondukas ankaŭ al altiĝo de la materia vivnivelo de la loĝantaro, ĉar por tio necesas ankaŭ la disvolvado kaj diversigo de la industri-branĉoj, kiuj produktas konsumaĵojn. Kiel sekvo de la siaspeca evoluo de la rusa kapitalismo tiuj branĉoj jam en la pasinteco estis postrestintaj, kaj nun tiu evoluo estis pli neglektata. Pro tio la varpropono por kontentigi la kvante kaj diversece kreskantajn bezonojn de la loĝantaro estis ne sufiĉaj; gravaj sortimentoj simple ne ekzistis kaj multaj varoj de ĉiutaga bezono konstante malabundis. Ekzistis granda manko de loĝejoj, kaj tiu situacio ankaŭ ne konformis kun la postuloj de socialisma socio – sendepende de ĉu tiu ĉi aŭ aliaj problemoj estis heredaĵo de la malnova socio.

Pro ĉiuj ĉi kaŭzoj la socialisma socio de la Sovetunio estis skeleta konstruaĵo, frusocialismo. La aserto de Stalino, ke la socialisma socio estas kvazaŭ finkonstruita kaj ke nun eblas aliri la iom-post-ioman transiron en la pli altan fazon de la komunismo, atestis unuflanke pri sufiĉe primitiva ideo de la socialismo kaj aliflanke pri la forlaso de elementaj ekkonoj de la marksismo favore al subjektivisma koncepto, kiu kondukis al iluzia dezirpensado. En la lastaj jaroj de la Stalin-regado oni ja parolis pri la “konstruegoj de la komunismo”, kvazaŭ la transiro en la pli altan fazon de la nova socio estis jam plene okazanta. Sed tiujn “konstruegoj” estis limigitaj al kelkaj turdomoj, konstruataj per grandaj elspezoj, la nova universitato sur la moskvaj Lenin-montoj kaj al la Volgo-Don-kanalo kun giganta monumento de Stalino el bronzo – do konstruaĵoj, kiuj apenaŭ iom ŝanĝis la realan evolustaton de la socialisma socio kaj ĝian ekonomian produktad-kapablon.

Spite al tio, la gvidantaro de la KPSU sub Ĥruŝĉovo en 1961 en la nova programo de la KPSU decidis daŭrigi la stalinan linion de transiro al la komunismo. Konsidere la fakton, ke la socialisma socio ankoraŭ tute ne estis finkonstruita, ke ĝi tute ne posedis la ekonomian produktadkapablon kaj la laborproduktivon necesajn por tio, tio estis absolute malrealisma celo, kiu nepre ne povis plenumiĝi.

En la ekonomia politiko de la nova gvidantaro sub Ĥruŝĉovo okazis du gravaj ŝanĝoj, pri kiuj ni supre jam parolis. Unue oni nun komencis pli rapide kaj pli amplekse disvolvi la malpezan industrion, por povi senteble altigi la vivnivelon de la loĝantaro, kaj due oni malŝarĝis la kampkulturon je impostoj kaj pli forte subtenis ĝin materiale, ĉar granda parto de la kolĥozoj estis tro malmulte produktivaj kaj vivis mizere. Sed oni envere nenion ŝanĝis en la politika sistemo, tia kia Stalino estis ĝin kreinta. Malgraŭ evidentaj demokrati-deficitoj ĝi estis daŭre konsiderata taŭga. Malgraŭ la milda kaj malkonsekvenca kritiko al Stalino kaj al lia politiko, la stalina modelo de la socialismo restis la ĝenerala orientiĝo de la politiko.

Teoriaj klopodoj post la 20-a kongreso de la KPSU direktiĝis antaŭ ĉio al la batalo kontraŭ “dogmismo kaj laŭlitera klereco” kaj al la reveno al la konceptoj de Lenino kaj al la “leninaj normoj de la parti-vivo”. Sed tio estis batalo tre supraĵa, kiu preteriris la esencon de la afero. Oni ja ĉesis citadi Stalinon, anstataŭe nun Lenino estis des pli ofte citata. Pli profunda diskutado pri la deformadoj de la marksisma teorio faritaj de Stalino tamen ne okazis.

Por agi kontraŭ la malcertiĝoj, kiuj estiĝis en la socialismaj landoj kaj en la komunista movado post la 20-a partikongreso, la KPSU klopodis por limigi la damaĝojn. Al tio servis ekzemple la decido de la CK de la KPSU publikigita en Junio 1958 “Pri la personkulto kaj ĝia superado”, en kiu oni ja kritikis erarojn kaj arbitraĵojn de Stalino, sed samtempe asertis, ke tiuj neniel tuŝis aŭ eĉ ŝanĝis la esencon de la socialisma socio. Samtempe en tiu decido granda parto de la kritiko al Stalino estis nuligita per la fakto, ke oni nomis lin grava “teoriisto de la marksismo-leninismo”.

La gvidantaro de la KPSU antaŭ ĉio celis malebligi, ke la socialismaj landoj forlasu la sovetian sekvindan modelon, ĉar per tio la rolo de Moskvo kiel sekvinda modelo kaj ĝia aŭtoritato aŭtomate suferus. Al tio servis ankaŭ la Internacia Konferenco de Reprezentantoj de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj okaze de la 40-a datreveno de la Oktobra Revolucio en Novembro 1957 en Moskvo. La stalina modelo de la sovetia socialismo devis plu servi kiel sekvenda modelo. En la rezolucio oni deklaris esencajn aspektojn de tiu modelo kiel “ĝenerale validaj leĝecoj de la socialisma revolucio kaj de la socialisma konstruado” kaj kondamnis aliajn vojojn, ekz-e tiun de la jugoslavaj komunistoj, kiel “reviziismajn”.

Ni revenu al la realo de la sovetsocio por ankoraŭ pli profundigi la respondon al la demando, kio ĝi reale estis.

Iuj asertas, ke fine de la 1930-aj jaroj ĝi estis daŭre transira socio. Se ni komprenas per tio, ke en tiu socio de transiro de la kapitalismo al socialismo regas situacio, en kiu socialismaj kaj kapitalismaj ekonomiaj formoj kunekzistas unu apud la alia kaj kiuj luktas inter si, tiam la sovetsocio en tiu evolustadio ne estis transira socio, ĉar la ekonomiaj bazoj, la proprietkondiĉoj je la produktadrimedoj, la produktadkondiĉoj, la socia strukturo, la eduksistemo kaj la tuta direkto de la evoluo de la socio estis jam klare socialismaj. La daŭre ekzistantaj materiaj, sociaj kaj ideologiaj elementoj kaj restaĵoj de la kapitalismo – la “naskomakuloj de la malnova socio” – kompreneble ankoraŭ ekzistis en certa amplekso. Ili povis malfaciligi kaj ankaŭ negative influi la socialisman disvolvadon, sed ili jam ne ludis decidan rolon. Eĉ malpli ili determinis la socian karakteron de la socio.

Sed malgraŭ la atingitaj progresoj en la socialisma konstruado ĝi estis nur socialisma socio en sia komenca stadio, kaj kun konsiderindaj deficitoj, kun nesolvitaj kontraŭecoj kaj ankaŭ kun seriozaj misevoluoj. Kiel jam montrite, tiuj esence rezultis el tri kaŭzaroj: unue el la antaŭa postrestinteco de Ruslando kaj el ties postefikoj; due el la eraroj de la gvidantaro en tiu ĉi mondhistorie unua provo starigi la socialismon, kaj trie el la deformadoj de la marksisma teorio kaj de la socialisma politiko, kiuj estiĝis el la nomitaj faktoroj kaj kiuj estis kaŭzitaj ĉefe de la agado de Stalino. Ili do entute devenas el tuta komplekso da objektivaj kaj subjektivaj faktoroj, kiuj en sia interefikado kaj historia evoluo kondukis al tia kontraŭeca kaj ankoraŭ malperfekta rezulto.

Sed tio ne liveras argumenton por ĝenerale kontesti la socialisman karakteron de la sovetia socio.

Buĥarin jam en 1925 konsciis pri la fakto, ke en la Sovetunio pro la historie trovitaj kondiĉoj eblos nur “postrestanta tipo de la socialisma konstruado”, kaj li prave opiniis, ke la bolŝevistoj ne devas honti pro tio.264 Sed ekde la florado de la stalinkulto tiaj realismaj ekkonoj jam ne estis bonvenaj, anstataŭe oni nun en la propagando konstante beligis kaj idealigis la tamen ankoraŭ tiel malperfektan socian realon, kio samtempe signifis prisilenti aŭ fornei la ankoraŭ ekzistantajn deficitojn, la ne solvitajn kontraŭecojn kaj la misevoluojn, anstataŭ superi ilin!

La grandaj progresoj de la sovetsocio en sia unua disvolvoperiodo ĝis proksimume la komenco de la 1930-aj jaroj montriĝis ne nur en la kreado de la ekonomiaj fundamentoj, sed ankaŭ en granda impeto de la kulturo. Tio montriĝis en la multeco de la arta kreado en literaturo, en teatro kaj en filmo, en la arĥitekturo, en la plastika arto kaj pentrado. Tiam en ĉiuj artaj specoj estiĝis elstaraj verkoj, el kiuj multaj atingis mondan konsideron, ĉar ili spegulis la grandan idean kaj krean forton de la revolucio kaj de la socialismo. Tiu evoluo ilustre demonstris, ke la socialismo alstrebas pli altan ŝtupon de la homaj kulturo kaj civilizacio kaj jam en sia frua fazo kreis pli bonajn kondiĉojn por tio ol ĉia alia socio antaŭe.

Sed en la sekva tempo la stalina gvidantaro de la KPSU ĉiam pli malproksimiĝis de tiu linio de socialisma kulturpolitiko kaj transiris al dogmece politika kuratoreco kaj nazkondukado, ĉar nun – laŭ la stalina socialismoteorio – la rekta gvidado de la tuta spirita vivo de la socio fare de la partio estis konsiderata kiel atributo de ĝia “gvida rolo”. Tio tre ofte kondukis al fortenado kaj subpremado de artaj tendencoj kaj stiloj, al persekutado de artistoj kaj al malriĉiĝo kaj platiĝo de la kultura vivo. Elstaraj artistoj estis diskreditigitaj per senbazaj taksadoj, per malpermesoj ĉikanataj kaj ankaŭ persekutataj, tiel ke iuj seniluziigite forlasis sian hejmlandon. Sed tia kulturpolitiko kontraŭis la esencon de la socialismo kaj al ties principoj, tamen ĝi estis aspekto de la stalina socialismomodelo, kiu inkludis ankaŭ la subordigadon de la kulturo kaj arto sub la rektan gvidadon de la partio.

Ankaŭ por la disvolvado de la scienco la estiĝanta socialisma socio kreis favorajn kondiĉojn. La malnova Rusa Akademio de Sciencoj estis transformita kaj ampleksigita al la Akademio de la Sciencoj de la Sovetunio. Multnombraj novaj natursciencaj kaj socisciencaj institutoj estiĝis, tiel ke pozitiva etoso por la progreso de la sciencoj en la servo kaj por la utilo de la socio evoluis.

Kvankam parto de la sciencaj fortoj pro siaj kontraŭsovetiaj antaŭjuĝoj rifuzis kunlabori kun la sovetpotenco kaj elmigris aŭ kiel sekvo de sia malamika sinteno estis elpelitaj, la scienco en la juna Sovetunio spertis ampleksan subtenadon kaj rapidan impeton. Eminentaj natursciencistoj, inĝenieroj kaj teĥnikistoj aktive kunlaboradis por interligi sciencon kaj produktadon, partoprenis en la laboro de la Ŝtata Plankomisiono kaj laboris kiel konsilantoj en diversaj institucioj de la sovetŝtato.

Oni kreis “Instituton de la Ruĝaj Profesoroj” por instrue estigi marksistajn scienculojn precipe surkampe de filozofio, ekonomio kaj historia scienco, kiuj estis grandnombre bezonataj por universitatoj kaj altlernejoj. La “Marks-Engels-Instituto” gvidata de la elstara Marks-esploristo David B. Rjazanov (1870-1938) kolektis la literaturan heredaĵon de Markso kaj Engelso ĉie en la mondo kaj gajnis grandan meriton per la unua eldono de ĝis tiam ne publikigitaj laboraĵoj de la klasikuloj de la marksismo, ekz-e de la “Germana ideologio” kaj de la “Ekonomiaj-filozofiaj manuskriptoj” kaj de aliaj en la originala lingvo same kiel ankaŭ en rusa traduko. Tiu instituto, rezulte de ampleksa esplorlaboroj, povis komenci la eldonadon de “Marx-Engels-Gesamtausgabe” (MEGA) (“Marks-Engels-Kompleta Verkaro”) kaj per tio meti la fondoŝtonon de la granda historia-kritika kompleta verkaro de la verkoj de Markso kaj Engelso, ĉe kies kompletigo oni aktuale ankoraŭ estas laboranta. La “Lenin-Instituto” estis speciale kreita por kolekti kaj publikigi la kompletan postlasaĵon de Lenino. Tiom longe, kiom la instituto estis gvidata de Lev B. Kamenjev, ĝi plenumis tiun taskon, sed post kiam ĝi falis en la manojn de la stalina gvidantaro, ĝia origina tasko estis ĉiam pli deformita, ĉar nun la laboraĵoj de Lenino estis selektataj, kelkaj subpremitaj. La publikigaĵoj devis antaŭ ĉio servi por pravigi la opiniojn de Stalino kaj lian politikon.

Tiom longe, kiom en la Sovetunio regis etoso de libera scienca laboro, kia ĝi kongruas kun la esenco de la socialismo, en la marksismaj socisciencoj disvolviĝis vigla aktiveco kaj aperis interesaj publikigaĵoj sur la kampoj de filozofio, de la ŝtat- kaj jur-teorio, de la politika ekonomio, de la psiĥologio kaj de la historio. Ĉe tio elformiĝis diversaj skoloj kun diversaj alirmetodoj, kio kondukis al vigla opinidisputo kaj al diskutoj, favoraj al la ekkonprogreso.

Sed tiom, kiom Stalino provis akiri ankaŭ la ideologian regadon, trudadi siajn teoriajn opiniojn kiel ĝenerale devigajn kaj subpremado aliajn opiniojn kiel laŭdire nemarksismaj aŭ partimalamikaj, tiom la kondiĉoj de la scienca laboro malboniĝis.

La regado de la etmensa stalinisma dogmismo en la teorio kaj ideologio en formo de la “marksismo-leninismo”, de li kreita, kondukis al tio, ke la teoria laboro sur la kampo de la marksismo, speciale en la filozofio, de la politika ekonomio kaj de la scienca socialismo, estis ĉiam pli reduktita al la interpretado, komentado kaj popularigo de la opinioj de Stalino kaj la memstara kreema laborado estis reglamentita kaj subpremata. La sekvo estis, ke la marksisma teorio perdis sian ne anstataŭigeblan funkcion kiel instrumento de objektiva analizo de la socia evoluo, kiel ide-donanto kaj kritika akompananto de la socialisma politiko. Tiu stato de la teorio de la marksismo kaj de la teoria pensado en la Sovetunio estis unu el la kaŭzoj, kiuj en la fluo de la tempo kontribuis al tio, ke la socialisma socio ĉiam pli implikiĝis en nesolveblaj kontraŭecoj, kiuj rapidigis ĝian pereon.

En sia lasta evoluperiodo, speciale post la fiasko de la postulo en dudek jaroj starigi la komunismon, la KPSU trafis en kreskantajn problemojn klarigi sian pozicion. Ĉar kiam la tempolimo en 1981 estis pasinta kaj de komunismo nenio estis sentebla, ĉiuj vidis, kiel en tiu fabelo pri la novaj vestaĵoj de la imperiestro: La imperiestro estas nuda! Kompreneble la socialisma socio en la 1960-aj kaj 70-aj jaroj faris grandajn progresojn, sed tiuj ne sufiĉis por finkonstrui la socialismon.

La gvida grupo sub Breĵnevo timis diri al la popolo la veron, nome ke la programo de transiro al la komunismo fiaskis. Ili timis la perdon de aŭtoritato kaj de estimo en la sovetia loĝantaro same kiel ankaŭ en la internacia komunista movado. Sed tiu perdo okazis ankaŭ sen tiu koncedo, kvankam la propagando klopodis por iom vuali la esencon de la afero. Pri tio okazis internaj diskutoj, kiuj unue kondukis al la kompromiso nomi la novan disvolvo-etapon “perfektigo de la socialismo kaj iom-post-ioma transiro al la komunismo”, ĉe kio oni volis komprenigi la “perfektigon” de la laŭdire jam plene funkcikapabla socialisma socio kiel vojon de transirado en la komunisman socion. Tiu mallogika helpkonstruaĵo ne estis vere kontentiga kaj levis pli da demandoj ol ĝi kapablis solvi. La KPSU celis antaŭ ĉio konservi sian gvidan rolon en la komunumo de socialismaj ŝtatoj, al kiu oni volis daŭre kredigi, ke la Sovetunio en la evoluo senŝanĝe estas daŭre multe antaŭe.

Ankaŭ la ekonomie plej evoluintaj socialismaj landoj en la 1960-aj jaroj troviĝis antaŭ la demando, ĉu post la fino de la transira periodo de la kapitalismo al la socialismo kaj do post la fino de la starigo de la bazoj de la socialisma socio oni komencu la iom-post-ioman transiradon al la komunismo. La SED opiniis, ke por tio ne ekzistas sufiĉaj kondiĉoj kaj ke la “ampleksa konstruado de la socialismo” ankoraŭ tute ne estas finita. Ĉe la plua ellaborado kaj argumentado por tiu politika linio la gvidantoj de la SED sub Valtero Ulbriĥto eltrovis, ke la socialismo ne estas mallonga fazo, nur intera stacio survoje al la komunismo, sed longdaŭra socia sistemo, kiu devas esti ĉiuflanke disvolvata sur siaj propraj bazoj, por krei la antaŭkondiĉojn por la posta transiro en la pli altan fazon de la komunismo. Ĉe tio, per uzado de la scienca-teĥnika revolucio, necesas atingi tian nivelon de la modernaj produktadfortoj, ke la laborproduktivo pova superi tiun de la kapitalismaj landoj. Ulbriĥto parolis eĉ pri preskaŭ memstara fazo.

Tiu koncepto prezentis alian socialismoteorion ol Stalino estis formulinta. Ĝi montriĝis 1963 en la partiprogramo de la SED en la formulo, ke la plua formado de la socialismo estas historia procezo de profundaj ŝanĝoj en ĉiuj kampoj de la socio. La nun atingita stadio de la socialismo nomiĝis “evoluinta socialisma socio”. Kompreneble tio estis konvencio, kiu envere nur diris, ke tiu socialismo jam kvalite distingiĝas de sia komenca fazo, sed tamen devas trairi iom longan evoluon, antaŭ povi nomiĝi finfarita / perfekta265. Tiu takso estis realisma en la senco, ke ĝi evitis prezenti la ne pretan socialisman socion pli alte kaj nomi ĝin finita / perfekta / plenumita.

Al la sovetia gvidantaro sub Breĵnevo tiu opinio estis suspekta, ĉar ĝi ne miskompreneble signifis forlason de la stalina socialismomodelo. Sed ĝi rezignis pri publika kritiko. Respondeca funkciuloj de la Akademio pri Sociaj Sciencoj ĉe la CK de la KPSU komprenis, kvankam nur post iom longaj diskutadoj kun siaj GDR-kolegoj, ke tiu koncepto kaj la respektivaj formuloj estas ĉiukaze logike pli konsistaj kaj multe pli proksimaj al la realo ol la elturniĝoj de la KPSU, kaj fine ili pledis por transpreni ilin. Ili poste ja estis uzataj de la KPSU-gvidantoj – kiam en Novembro de 1982 Andropov fariĝis ĝenerala sekretario.

La 100-a datreveno de la Socialisma Oktobra Revolucio estu la okazo por provi kritikan bilancon. Necesas esplori, kiujn progresojn en la socia evoluo tiu revolucio alportis kaj kiujn spertojn ĝi povas doni pri ĉio, kio gravas por la plua historio de la homa socio.

La titolo de la libro de John Reed “Dek tagoj kiuj skuis la mondon” atestas pri la giganta impreso, kiun la Socialisma Oktobra Revolucio faris al la samtempuloj. La fakto, ke la plej gravaj imperiismaj ŝtatoj milite intervenis kaj per tio intervenis en la internan militon inter la fortoj de la carisma kontraŭrevolucio kaj la socialisma revolucio, signis, ke temis ne nur pri nacia rusa afero, sed pri unika okazaĵo de internacia graveco.

La plej reakciaj fortoj de la kapitalo tuj ekkonis, ke ĉi tie estiĝos granda defio por ilia socia sistemo kiel tutaĵo, ĉar ankaŭ en la evoluintaj kapitalismaj landoj la malkontento bolis en la loĝantaro, ĉar la laborantaj amasoj tre suferis la sekvojn de la imperiisma milito kaj ĉar kreskanta rezistado kaŭzos ŝanĝojn. La sparko de la rusa revolucio povis rapide transsalti kaj lanĉi kromajn revoluciojn, pro tio la rusa leviĝo estis kiom eble jam ĝerme sufokenda.

La Oktobra Revolucio do malfermis novan epokon de la socia evoluo, en kiu la anstataŭigo de la kapitalismo per la socialismo venis en la tagordon de la historio. Tio okazis en la postrestinta Ruslando nur pro sia speciala socia evoluo, en kiu feŭdismo, kapitalismo de libera konkurenco kaj monopolkapitalismo parte kovris unu la alian kaj tiel ekstreme akrigis la kontraŭecojn kaj por kiuj la milito krome efikis kiel akcelilo. Sed por la evoluintaj kapitalismaj landoj en la stadio de imperiismo la limo estis atingita, trans kiu la ekzistado de ekspluatantaj klasoj posedantaj la produktadrimedojn fariĝis ne nur ekonomie superflua, sed pli kaj pli ankaŭ konsistigis danĝeron por la estonteco de la homaro.

Ĝuste per tio, ke la Oktobra Revolucio malfermis tiun ĉi novan epokon de la homara historio, ĝi akiris elstaran mondpolitikan gravecon. Tiu ĉi ankaŭ ne forigeblas per tio, ke la poste komenciĝanta konkurado de la sociaj sistemoj en la unua historia provo ne estis gajnita kaj finiĝis per la pereo de la socialismo – pli precize: de certa modelo – en Eŭropo.

La nuntempaj kontraŭuloj de la socialismo volas malaltigi la mondpolitikan gravecon de la Oktobra Revolucio aŭ eĉ entute nei ĝin, disvastigante la fabelon, ke temis nur pri puĉo de malgranda grupo de salonbolŝevistoj. Sed tiu mizera argumento estas refutita de la faktoj. Mensogo ne fariĝas vero per tio, ke renegatoj de la socialismo kiel la iama membro de la politika buroo Jakovlev sen ajna kono de la faktoj deklaras: “Mi akiris la profundan konvinkon, ke la ŝtatrenverso en Oktobro 1917 estis la kontraŭrevolucio, kiu produktis terorisman faŝisman ŝtaton de rusa tipo.”266 Ŝajnas, ke li ne povas memori elementajn marksismajn konojn, kiujn li kiel diplomito de la Akademio de Sociaj Sciencoj ĉe la CK de la KPSU akiris kaj dum multaj jaroj disvastigis, kiam li sub Breĵnevo estis gvidanto de la sekcio propagando de la CK de la KPSU. Kiam li sub Gorbaĉovo estis CK-sekretario kaj membro de la politika buroo – respondeca pri ideologio – liaj konoj de la marksismo kaj liaj socialistaj konvinkoj ŝajnis esti komplete forvaporiĝintaj. Post laŭdire profunda studado de la verkoj de Markso ili estis ŝrumpintaj al kelkaj sloganoj kaj Jakovlev venis al la absurda konstato, ke Markso ĉiam celis nur perforton, potencon kaj teroron, kaj ke ĉe la marksismo entute temas nur pri “idiota mitaro”.267

Estas vana, atendi konvinkojn ĉe iu, kiu cinike koncedas, ke li en sia multjara agado en la partiaparato estis ne nur duspece ambivalenca, sed eĉ trispece fendita personeco, kiu diradis ion, pensis ion duan kaj faris ion trian. Se iu tia en sia membiografio konfesas: “Ĝenerale la marksismo apenaŭ interesis min”268 kaj samtempe fiere raportas, ke li dum sia trijara kandidateco ĉe la Akademio pri Sociaj Sciencoj ĉiam ricevis nur plej bonajn notojn, oni povas supozi, kiom profunde tiuj “profundaj konvinkoj” devas esti, kiujn li poste laŭaserte akiris.

Kontraŭ tiaj historiaj falsadoj estas kaj restas la devo de ĉiuj socialistoj defendi la historian pravecon de la socialisma Oktobra Revolucio kaj ĝian mondhistorian gravecon. Ĝi estis nek puĉo nek kontraŭrevolucio, sed socia neceso, legitima provo krei alternativon al krima sistemo.

La feŭdaj socioj de Eŭropo por sia evoluo bezonis pli ol mil jarojn, la burĝa-kapitalisma socio proksimume kvincent jarojn. Eĉ konsidere al la fakto, ke la historia evoluo en la novtempo eksterordinare rapidiĝis, oni kalkulu por la elformiĝo de finkonstruita socialisma socio almenaŭ cent kvindek jarojn. Eĉ ne la duono de tio estis koncedita al ĝi.

La socialismo signifis por la homaro por la unua fojo la humanisman perspektivon de socie justa socio, kiu en sia progresado superis la fendiĝon de la socio en posedantoj kaj ne posedantoj, en regantaj kaj regataj klasoj kaj donis al ĉiuj homoj egalajn ŝancojn disvolvi sian personecon. Sed antaŭ ĉio ĝi por la unua fojo kondukis al senperforta stato de la socia vivo. Se realigita mondskale, ĝi ankaŭ povintus definitive forigi la kaŭzojn de militoj kaj realigi la idealon de eterna paco, ĉar la bazaj principoj de tiu socio estis kaj estas laboro kaj paco.

Pro tio la socialismo en la principo kaj en la perspektivo de sia ebla evoluo estas jam la socio historie supera al la kapitalismo. La eminenta marksista teoriulo Georgo Lukaĉo, retrorigarde al siaj longaj politikaj spertoj kaj rilate al la decidaj homaraj problemoj de la nuntempo deklaris, ke “la plej malbona socialismo estas ĉiam pli bona ol la plej bona kapitalismo”.269 Tio la dramisto Peter Hacks ripetis ankaŭ post la pereo de la socialismo tute prave.

Defendi tiun starpunkton havas nenion komunan kun dogmismo nek kun melankolia GDR-nostalgio. Ĝi estas konstato de historiaj faktoj kaj samtempe pozici-determinado por la estonteco, ĉar ĉiu estonta socialismo devos baziĝi sur tiuj spertoj sen halti ĉe ili. Kiu kontestas la pasintecon de la reala socialismo, tiu certege ne trovos vojon en socialisman estontecon.

Tamen la principa defendo de la socialismo neniel signifas, ke ni deklaru ĝian tutan evoluvojon kiel senerara, senmakula aŭ senalternativa. Eraroj, kiuj okazis pro nesufiĉa sperto aŭ pro erara taksado de la objektivaj kondiĉoj kaj eblecoj, okazis abunde, kaj ne ĉiam eblis korekti ilin, kiel videblas en la evoluo de la socialisma socio en la Sovetunio. Okazis misdecidoj, kiuj en la sekvo kondukis al misevoluoj. Deficitoj kaj nesufiĉecoj de la estiĝanta socialisma socio havis objektivajn same kiel subjektivajn kaŭzojn, pro tio restas grava tasko kritike analizi ilin, por ke ili poste estu eviteblaj.

Sed oni faru tre klaran distingon inter eraroj kaj misdecidoj unuflanke, kaj aliflanke arbitraĵoj kaj krima misuzado de la potenco, kiuj estas ligitaj kun la diktatoreca regsistemo de Stalino. Tiuj estas tute alia afero, ĉar ili klare kontraŭas la principojn de la socialismo kaj la konceptojn de la marksismo. Ili kondukis ne nur al eraroj, sed al deformadoj kaj degeneraĵoj, kiuj serioze kaj daŭreme damaĝis la esencon de la socialisma socio.

Devas esti nenia dubo pri tio, ke por la socialismo devas ekzisti dialektika interrilato de celo kaj rimedo, ĉar ĝiaj humanaj celoj ne realigeblas per malhumanaj rimedoj de devigo, de perforto kaj de teroro. La de Stalino kaj de lia sekvantaro en la internpartiaj disputoj uzataj perfortaj metodoj por elimini, krimigi kaj korpe neniigi alipensantajn funkciulojn, la reprezalioj kontraŭ grandaj grupoj de la loĝantaro, la deportadoj kaj speciale la procesoj bazitaj sur falsadoj kaj mensogoj estis kaj estas per nenio pravigeblaj. Ili rompis ne nur la leĝecon de la Sovetunio, sed ankaŭ la politikan moralon de la socialismo.

La marksisma tezo, ke la perforto estas la naskiganto de ĉia socio, kiu gravedas kun iu nova, ne estu misuzata por pravigi perforton en ĉiuj fazoj de la evoluo de tiu nova socio. En la revolucia periodo de la batalo por la politika potenco perfortaj metodoj estas pli aŭ malpli ne eviteblaj, kaj se la faligitaj regintaj klasoj organizas perfortan kontraŭrevolucion tiam la revoluciaj fortoj povas kontraŭstari al ili nur perforte, por disbati ilin kaj konservi la atingojn de la revolucio. Se la kontraŭrevolucio en la batalo uzas la rimedon de teroro, tiam provizore kiel plej ekstrema defenda rimedo ankaŭ kontraŭteroro povas esti pravigebla, kiel Lenino vidis tion, kvankam la efikoj ankaŭ al la revoluciuloj mem, al ilia pensado kaj agado, povas per tio fariĝi tre problemeca.

Sed Lenino samtempe emfazis, ke perforto kaj teroro principe ne povas esti taŭgaj rimedoj por la konstruado de la socialisma socio kaj pro tio estas pravigeblaj nur en ekstremaj situacioj por defendo kontraŭ kontraŭrevolucia teroro. Pro tio ĉiuj provoj pravigi la aplikadon de devigo kaj perforto, de reprezalioj kaj teroro fare de Stalino en ĉiuj evolufazoj de la socialisma socio kontraŭas la konceptojn de la marksismo kaj la principojn de la socialismo. Tiu praktiko estis ne nur malĝusta kaj malutila, sed krima. Pro tio ĉiaj provoj de vualado kaj pravigado, pro kia ajn motivo, estas principe ne allaseblaj, ĉar ili deiras ne nur de malrespekto de ne refuteblaj faktoj, sed ankaŭ ignoras principojn kaj valorojn de la socialismo.

Kiam marksistoj ĝis hodiaŭ defendas tiajn opiniojn, kvankam la ŝokaj faktoj de la krimaj agoj de Stalino kaj de lia sekvantaro post la malfermo de la arĥivoj en Moskvo estas konataj kaj jam ne serioze refuteblaj, ili per tio ne faras servon al la socialismo, sed kontraŭvole diskreditigas ĝin, ĉar per tio ili ankaŭ identigas la esencon de la socialismo kun kelkaj el ĝiaj degenerintaj aperformoj.

Certe restas ĝusta, ke la opinioj kaj agoj de Stalino bezonas klarigon, ĉar ankaŭ ili havas siajn objektivajn kaŭzojn en sociaj kondiĉoj, kontraŭecoj kaj problemoj, sed ili havas ankaŭ subjektivajn kaŭzojn en la klerecostato, en la spertoj, en la juĝkapablo same kiel ankaŭ en la karakteraj ecoj de Stalino kaj ankaŭ de aliaj respondecaj funkciuloj. Malfacilas eltrovi la parton de ĉiu tiuj diversaj kaŭzoj de la pensado kaj agado de Stalino, sed kun certeco estus kruda simpligo, se oni volas klarigi ilin nur per indiko de lia karaktero aŭ inverse aserti, ke ili estis precipe aŭ sole nur esprimo de la sociaj kontraŭecoj ĉe la konstruado de la socialismo en la Sovetunio kaj ke ili el tio facile dedukteblas, kiel ekzemple Hans Heinz Holz faris en serio da artikoloj.270 Tio tiam rezultigas malpli klarigon ol pravigon ankaŭ de kontraŭleĝaj arbitraĵoj kaj krimaĵoj, ĉar kontraŭecoj ĉe la konstruado de la socialismo estas, kiel konate, ne eviteblaj, sed iliaj solvadoj povas esti tre diversaj.

Pli preciza analizo devus ne nur montri, el kiuj objektivaj sociaj kondiĉoj kaj kontraŭecoj certaj opinioj kaj decidoj estiĝis, sed pro kiuj kaŭzoj kaj kialoj oni elektis el la eblaj solvoj ĝuste tiujn kun devigo, perforto kaj teroro, kvankam ili tute ne estis necesaj. Sed por tio nepre necesas esplori la subjektivajn faktorojn kaj speciale ankaŭ la personajn motivojn. Nur tia aliro ebligas ankaŭ konstati kaj taksi la personan respondecon de la politikaj decidoj.271

En ĉiuj klasaj socioj progreso estis tre kontraŭeca procezo, kaj ofte ĝi estis efektivigita de homaj agoj kaj agadoj, kiuj hodiaŭ laŭ validaj etikaj mezuroj estas konsiderataj malmoralaj. La ĝisnuna historio de la homaro estas plena de ĉiaj fiaĵoj, murdoj kaj krimoj. Tio estas unuavice sekvo de la antagonisma karaktero de la klasaj socioj, kiuj baziĝas sur la privata proprieto je la produktadrimedoj kaj pro tio neeviteble estigas sociajn kondiĉojn, kiuj instigas la homojn al persona profitemo, egoismo kaj potencavido. La naturo de la homo estas tia, ke dum ĉiuj tempoj ekzistis kaj ekzistos individuoj, ĉe kiuj negativaj karakteraj trajtoj estas tiom fortaj, ke sub certaj sociaj kondiĉoj ilia agado por la progreso de la socio estas ankaŭ ligita kun personaj motivoj kiel egoismo, riĉiĝemo, potencavido ktp kaj ke ili ĉe tio pli aŭ malpli senbride sekvas siajn personajn interesojn. En revoluciaj periodoj de la socia evoluo tio okazas tre ofte.

Ne ekzistas kialo por pensi, ke tiaj karakteraj ecoj ne aperas en pli aŭ malpli granda mezuro ankaŭ ĉe gvidaj personoj de komunistaj partioj kaj de socialismaj ŝtatoj. Ĉe tio ne ekskludeblas, ke kelkaj el tiuj ecoj portempe sub certaj cirkonstancoj povas ludi ankaŭ pozitivan rolon. Por diri tion per Hegelo: La dialektiko de la historia progreso kelkfoje alportas ankaŭ tre kontraŭecajn konstelaciojn de sociaj kondiĉoj kaj personoj, en kiuj la fama “ruzo de la racio” uzas ankaŭ tiajn malagablajn homajn ecojn kaj pasiojn kiel rimedon por trudi kaj rapidigi la socian progreson. Mi pensas pri regavido, potencavido, venĝemo, orgojlo, singloremo, aroganteco kaj brutaleco. Kiel ni vidas, tio estis ne malgrava trajto de la evoluo de la Sovetunio post la morto de Lenino, trajto nedisigeble ligita kun la agado de Stalino. Necesas klarigi tiun kuntekston estiĝintan el tre specifaj kondiĉoj anstataŭ tuj diagnozi “perfidon je la revolucio” aŭ demonigi Stalinon per tio, ke oni izolas lin el tiuj kondiĉoj kaj rigardas lin kvazaŭ libere ŝvebantan individuon, kio tre ofte okazis en la sekvo de la malkaŝoj de la 20-a partikongreso.

Domeniko Losurdo kritikis tiun alirmanieron kiel nemarksisman,272 mi konsentas. Por klarigi la pereon de la socialismo li ne volas uzi la kategoriojn “fiasko” nek “perfido”, sed prefere nomi la tutan historion de la socialismo kiel historian “lernprocezon”. Ankaŭ tio estas absolute ĝusta. La tuta historio de la socialismo ekde la Oktobra Revolucio estas granda procezo de spertado, lernprocezo kaj ankaŭ procezo de progresanta ekkono, kiu bedaŭrinde ne estis antaŭenigita kun la necesa intenso kaj ne kondukis al rezultoj, kiuj haltigus la pereon de la socialismo.

Tamen en la tre interesaj pensadoj de Losurdo mi ne trovas kelkajn punktojn, kiuj por ni hodiaŭ estas tre gravaj. Nome unue: Kiel la agado de Stalino juĝendas konsidere al la historiaj kondiĉoj kaj al la sekvoj de liaj teoria kaj praktika agado – same historie kiel ankaŭ morale?

Tiuj demandoj ĉe la itala filozofi-profesoro restas kvazaŭ en duonlumo kaj sen klara respondo, kaj pro tio la impreso povas estiĝi, ke por la komunisma movado ne estas problemo, se persono en la partio kaj super la partio akiras preskaŭ senliman potencon, arogas al si la politikan-ideologian same kiel ankaŭ la teorian solan kompetenton, per kiu li gvidis la KPSU kaj la Sovetunion dum pli ol tridek jaroj.

La konstanta elvokado de la politikistoj kaj apologiistoj de la imperiismo de tio, ke la “okcidenta mondo” kaj speciale la NATO estas “valorkomunumo”, tamen nie povas vuali la realan econ kaj la realajn celojn de la imperiisma politiko. Se oni sobre analizas ilin, oni tre rapide trafas sur la realajn interesojn, kiuj estas ornamataj per laŭdiraj valoroj kaj senmaskigas ilin kiel hipokritecon. La realo de tiuj laŭdiraj valoroj estas, ke la brutalaj ekonomiaj, politikaj kaj ankaŭ militaj rimedoj, per kiuj ili estas trudataj, faligis grandajn partojn de la mondo en ĥaoson kaj mizeron.

Sed malfacila problemo, kiu meritus apartan esploradon, konsistas en la demando, pro kiaj kaŭzoj la socia progreso ankaŭ en la Sovetunio povis alpreni tiajn trajtojn, kiuj estas karakterizaj por la antagonisma klasa socio. Ĉe tio certe temas ankaŭ pri la “naskomakuloj” de la malnova socio, kiuj estis profunde stampitaj en la pensmaniero kaj konduto de la homoj. Tiu ĉi ĝenerala kaj speciale kultura postrestinteco de la malnova Ruslando ludas ĉe tio certe grandan rolon, sed ĉio ĉi certe ne sufiĉus por sufiĉa klarigo. Tiaj faktoroj kiaj la ĝenerala sovaĝiĝo kaj krudiĝo de la moroj en tempoj de milito kaj de interna milito, la perdo – ligita kun la brutaleco de la interna milito – de estimo al la ĉiu unuopa homa vivo, la tendenco al armeigo de multaj vivokampoj, la malprava egaligo de klasbatalo kun milito kaj la efikoj de ĉiuj ĉi kaj de kromaj cirkonstancoj al la homa psiĥo, al pensado, sentado kaj konduto de la homoj ĉe tio estus nepre konsiderendaj. Evidente temas pri problemaro ne nur socia, sed samtempe ankaŭ socialpsiĥologia kaj en unuopaj kazoj ankaŭ pri individu-psiĥologia, kiu bezonas pli profundajn studojn por kompreni tiun okazintaĵon.

Moralaj taksadoj kaj juĝadoj lige kun la socia disvolvoprocezo laŭ tio koncernas historiajn subjektojn, do la homojn kiuj faras sian historion, kaj unuavice personecojn, kiuj ludis elstaran rolon kiel gvidantoj de sociaj movadoj kaj organizaĵoj, de partioj kaj de ŝtatoj. Ili estas respondecaj pri siaj agoj kaj do devas elmeti sin al la juĝo ne nur de la sukceso, sed ankaŭ al la morala juĝo de la homaro.

Sed tio validas por ĉiuj sociaj formacioj kaj tute speciale por la kapitalismo. La politikistoj kaj ideologoj de la burĝa socio, kies voĉoj kvazaŭ falsetiĝas pro morala indigno pri la stalinaj fiaĵoj, por diskrediti per tio la socialismon ĝenerale, havus kroman kampon por sia agado, se ili taksus kaj prijuĝus la nombre kaj amplekse multe pli grandajn kaj detruajn krimajn agadojn de gvidaj personoj de la tuta kapitalisma erao.273 Ili prefere balau antaŭ sia propra pordo anstataŭ dekreti, kiel la socialismo estu juĝenda.

Por la komunista kaj socialista movado el la tiel kontraŭeca evoluo de la historio de la reala socialismo rezultas kiel konsekvenco la nerefuzebla tasko esplori per senantaŭjuĝa objektiva analizado de la tuta evoluprocezo de la Sovetunio: kiuj estas la kaŭzoj de la fakto, ke en ĝia evoluo okazis ne nur gravaj pozitivaj rezultoj kaj progresoj, sed ankaŭ deformadoj de la socialismaj politiko kaj socio same kiel ankaŭ de la marksisma teorio de la scienca socialismo; kaj el kiuj objektivaj kaj subjektivaj faktoroj en la KPSU kaj en la socialisma socio de la Sovetunio povis estiĝi subpremada kaj diktatoreca regsistemo.

Tiu regsistemo kaj la metodoj kaj instrumentaroj, kiujn ĝi uzis, estas ligitaj precipe kun la agado de Stalino kiel ĝenerala sekretario de la KPSU de 1922 ĝis 1953 kaj de lia gvida grupo kaj pro tio ankaŭ ricevis la nomon “stalinismo”. Tiu nocio havas diversajn originojn, kiuj devenas el la komunisma movado kaj ankaŭ el la politika-ideologia armilaro de fanatikaj kontraŭuloj de la socialismo. Sendepende de tio, ĉu ni akceptas aŭ ne tiun nocion kaj volas uzi ĝin, la fakto restas, ke la stalina politiko estas ligita ne nur kun la deformadoj de la socialismo kaj de la marksismo per devigo, perforto kaj teroro, sed ankaŭ kun la nerefuteblaj sukcesoj de la socialismo. Ni devas konsideri tiun fakton, ĝi forstrekeblas nek el la historio nek el la historia konscio, egale kiel ni volas nomi ĝin. Ni devas eltrovi ĝiajn kaŭzojn, analizi ĝiajn efikojn al la tuta evoluo de la socialismo kaj de la komunista movado, kaj ĉe tio leviĝas ankaŭ la demando: Kiom tiuj deformadoj kaj degeneroj kontribuis al la pereo de la socialismo?

Lenino en la kvara datreveno de la Oktobra Revolucio bilancis: “Ni forgesas eĉ ne dum momento, ke ĉe ni okazis vere multaj malsukcesoj kaj ke fariĝis eraroj. Kvazaŭ ĉe tiel nova, por la tuta mondo nova projekto kiel la kreato de ankoraŭ neniam ekzistinta tipo de ŝtatordo povus okazi sen malsukcesoj kaj eraroj.” Kaj li daŭrigis: “Sed ni prave povas fieri pri tio, ke ni havis la bonŝancon komenci la konstruadon de la socialismo kaj per tio enkonduki novan epokon de la mondhistorio, la epokon de la regado de la nova klaso.”274 La venko de la Oktobra Revolucio, la starigo de la sovetŝtato kaj la konstruado de socialisma socio estis kaj restas mondhistoria atingo, kiu ĉiam estos honorata, kvankam la sovetsocio havis deficitojn, malfortaĵojn kaj misevoluojn kaj ne povis disvolvi la produktad-forton por rezisti al la ekonomia konkurado kun la imperiismo kaj certigi sian pluan disvolviĝon.

Sed per la konstruado de la socialisma socio kaj de forta socialisma ŝtato ĝi kreis kontraŭpotencon, kiu speciale en la tempo post la Dua Mondmilito kapablis meti limojn al la strebo de la imperiismo regi la mondon. Per sia militforto, speciale per la konservado de la militstrategia ekvilibro, ĝi estis baro kontraŭ militaj aventuroj de la militemaj rondoj de la usona imperiismo kaj de la NATO. Per tio ĝi kapablis sukcese ludi packonservan rolon en la mondpolitiko. Tio estis grava atingo por la tuta homaro, kaj ĝi ne estu forgesita, ĉar la sovetiaj popoloj por tio faris grandajn oferojn.

Lenino en la unuaj jaroj de la sovetpotenco ĉiam denove indikis, ke la socialismo devas disvolvi sian mondpolitikan influon estontece precipe per sia ekonomia forto, pro kio la multe plej grava tasko de la ekonomia disvolvado konsistas en tio, atingi pli altan laborproduktivon ol kiun posedas la kapitalismo. Nur tiam la socialismo povas plenumi sian humanisman programon kaj ankaŭ rezisti en la ekonomia konkurado kun la kapitalisma sistemo kaj gajni ĝin. Bedaŭrinde tiu decida vidpunkto estis malmulte konsiderata en la politiko de Stalino, sed ankaŭ de liaj posteuloj, kaj pro tio la Sovetunio, spite al ĉiaj progresoj, trafis en konsiderindan postrestantecon en la laborproduktivo. La supozo, ke granda militforto sufiĉos por rezisti kontraŭ la imperiismo, montriĝis fatala eraro kun tragediaj sekvoj.

6-a ĉapitro: La serĉado de aliaj “modeloj” de socialismo


 

1. Ĉu diversaj modeloj de socialismo eblas?


 

Post la starigo de socialisma socio en Ruslando sub tre specifaj kondiĉoj estis klara, ke tio en aliaj landoj ne ripetiĝos tiamaniere. La transiro al la socialismo sub la kondiĉoj de evoluintaj kapitalismaj ŝtatoj neeviteble produktus ankaŭ multecon de diversaj vojoj kaj formoj por la konstruado kaj la elformado de la nova socio. Lenino ripete kaj detale esprimis sin pri tio. Li ankaŭ avertis kontraŭ la emo konsideri la rusajn spertojn kiel ĝenerale validan normon kaj kiel modelon.

Li eksplicite avertis ankaŭ kontraŭ la emo trotaksi ilin. Mi jam detale citis tiajn eldirojn de Lenino. La fakto, ke tiu temo dum longa tempo ne estis pritraktita, havis diversajn kaŭzojn. Unue, al la Oktobra Revolucio ne sekvis kromaj venkaj socialismaj revolucioj, tiel ke tiu demando ne estis aktuala. Krome, per la elformiĝo kaj realiĝo de la sovetia socialismomodelo stampita de la politiko kaj opinioj de Stalino, okazis ankaŭ ties kreskanta absolutigo kaj transformado en la modelon de socialismo entute.

Tiu procezo komenciĝis jam en la teoriaj kaj ideologiaj-politikaj disputoj inter Stalino kaj la “maldekstra opozicio” en la 1920-aj jaroj, en kiuj Stalino toleris jam nur siajn proprajn ideojn pri la konstruado de la socialismo, deklaris tiujn al “parti-linio” kaj subpremis kaj persekutis ĉiujn aliajn opiniojn kaj kondamnis ilin kiel “parti-malamikaj”. En la sekva tempo ili fariĝis firma parto de la “marksismo-leninismo”, kiu post la apero de la “Historio de la KPSU(b). Konciza kurso” fariĝis deviga por ĉiuj komunistaj partioj.

La gvidantaro de la Komunista Internacio, kiu troviĝis sub la direktado de Stalino, zorgis pri tio, ke tiu pozicio alpreniĝu de la partioj de ĉiuj aliaj landoj, kiun ĝi devis strikte defendi. Ekzemple la Komunista Partio de Germanujo (KPD) komence de la 1930-aj jaroj faris la kontraŭfaŝisman batalon por “Sovetgermanujo”, ĉe kiu la socialismo estis formenda laŭ la modelo de la sovetsocio. Sed la 5-a Kongreso de la Kominterno en 1935 (kaj la Brusela Konferenco de la KPD samjare) korektis tiun absurdan linion kaj deklaris la defendon de la burĝaj-demokratiaj kondiĉoj kaj liberecoj aliance kun ĉiuj ceteraj kontraŭfaŝistaj fortoj baza linio de la rezistado kontraŭ la faŝisma diktatoreco.275

La venko de la kontraŭhitlera koalicio kontraŭ la hitlera Germanujo [en 1945] ŝanĝis la politikan mondmapon kaj per tio ankaŭ la kondiĉojn por la komunistaj partioj en sia batalo por la socia progreso. La Sovetunio, kiu estis farinta la plej grandan kontribuon al la disbato de tiu terorreĝimo kaj por la fino de tiu milito, per tio mondvaste akiris altan rekonon. Kaj la multaj komunistoj, kiuj estis rezistadintaj en la okupataj landoj, ĉe la partizanoj aŭ en la franca résistance, ankaŭ ĝuis altan agnoskon en la loĝantaro. Ili estis agintaj en naciaj kontraŭfaŝistaj aliancoj memstare kaj sendepende de la Kominterno – kiun en 1943 Stalino pro eksterapolitikaj konsideroj estis aŭtokrate malfondita. Jugoslavujo kaj Greklando estis liberigitaj ne deekstere, sed propraforte. En Italujo la partizanaj grupoj organizitaj de komunistoj kaj socialistoj forpelis la germanajn faŝistojn el la tuta Norditalujo, en Francujo la Résistance dense kunlaboris kun la militaj liberigaj fortoj sub la generalo Charles de Gaulle kaj havis konsiderindan parton en la liberigo de sia lando.

Konklude: Rezulte de la aktiva kontraŭfaŝista rezistad-batalado la influo kaj la renomo de la komunistaj kaj socialistaj fortoj en tiuj landoj estis konsiderinde kreskintaj kaj sekve la kondiĉoj por la plua batalo por socialisma perspektivo estis pli bonaj ol antaŭ la milito.

La socialisma socio de la Sovetunio en tiu milito konvinke pruvis sian forton kaj sian vivkapablon. La USSR estis agnoskita kiel mondpotenco. Per la prestiĝo de la Sovetunio kaj per la kreskinta influo de la komunistaj kaj socialistaj partioj ankaŭ la ideoj de la socialismo precipe en la eŭropaj landoj trovis pli grandan akcepton. La spertoj de la milita katastrofo ŝanĝis la politikan pensadon. Multaj homoj nun opiniis, ke la kapitalismo misfunkciis kaj ke do necesas pripensi fundamentan socian ŝanĝon. Tiaj pensadoj okazis eĉ en burĝaj rondoj.

En diversaj landoj la politikaj kondiĉoj ŝanĝiĝis ankaŭ per tio, ke post la militfino okazis proksimiĝo inter socialdemokratoj kaj komunistoj. Firma agad-unueco estiĝis ekzemple inter la Itala Komunista Partio kaj la Itala Socialista Partio. Ankaŭ en Francujo ili alproksimiĝis. En Germanujo la KPD kaj SPD nove organiziĝis, kaj en grandaj partoj de la membraro de ambaŭ partioj ekzistis la deziro superi la profundan fendiĝon, kiu en 1933 malebligis la komunan batalon kontraŭ la hitlera faŝismo, por per unuiĝintaj fortoj labori ĉe la konstruado de nova Germanujo.

Sub tiuj kondiĉoj multaj en la plej gravaj landoj de Eŭropo kredis je socialisma perspektivo. Tiu opinio tiam estis tiom disvastiĝinta, ke apenaŭ eblis malkaŝe postuli la restarigon de la kapitalisma socio. Eĉ la okcidentgermana burĝa-konservativa Kristdemokrata Unio (CDU) sub Adenauer en sia Ahlena Programo de 1947 konstatis, ke la kapitalismo misfunkciis, pro kio la socio estas “ekde la fundo” nove konstruenda. Kristdemokratoj kiel Jakob Kaiser postulis “socialismon el kristana respondeco”.

En tiu nova situacio kaj la cirkonstancoj ligitaj kun ĝi la demando ne estis evitebla, kia tiu nova socialisma socio povas esti kaj kiel ĝi estu konstruota. Multaj socialdemokratoj tendencis al la opinio, ke per la transiro al la socialismo oni komencu tuj, kaj ke tio okazu per disvolvado de la demokratio. Ĉe multaj komunistoj la ideo de “Sovetgermanujo” de la tempo antaŭ la enpotenciĝo de la faŝismo estis ankoraŭ viva, ĉar ili apenaŭ konis la memkritikajn decidojn de la 7-a Mondkongreso de la Kominterno de 1935 kaj la decidojn de la KPD-gvidantaro, kiuj baziĝis sur ili.

Do, la demandoj pri la vojo kaj pri karaktero kaj enhavo de la socialisma socio venis en la politikan agendon. Ĉu socialismo estis ebla nur kiel „sovetsocio”, aŭ ĉu por tio ekzistis ankaŭ aliaj vojoj kaj formoj? Por la komunistaj kaj socialistaj fortoj en la eŭropaj landoj tio fariĝis tre grava demando, ĉar ĝi tuŝis precipe ankaŭ la interrilaton de la du partioj. Multaj socialdemokratoj estis por la socialismo, sed ne por vojo, kiu kondukos tra la diktatoreco de la proletaro.

Sed tiu problemo staris ankaŭ antaŭ la KPSU kaj ĝia gvidantaro sub Stalino. Ĉu ĝia ĝisnuna sinteno estis daŭrigebla, ke la sovetsocio estas la ĝenerale valida modelo, pro kio estontaj socialismaj evoluoj devas okazi nur en la senco de kromaj “sovetrespublikoj”? Ĉu ne multaj naciaj kaj internaciaj okazaĵoj pledis kontraŭ tiu modelo? Kiel Stalino kondutis pri tio?

Li ŝajnis esti preta en certaj limoj korekti siajn ĝistiamajn opiniojn. Kiel Dimitrofo raportis en sia taglibro, Stalino dum renkontiĝo en lia somerdomo la 29-an de Januaro 1945 esprimis sin pri tio. “Eble ni faras eraron, se ni pensas, ke la sovetia formo estas la sola, kiu kondukas al la socialismo. Efektive montriĝas, ke la sovetia formo estas la plej bona sed tute ne la sola. Eble ekzistas ankaŭ aliaj formoj – la demokratia respubliko kaj sub certaj kondiĉoj – la konstitucia monarĥio.”276

 

Kvankam li ĉi tie koncedas, ke aliaj vojoj povas esti eblaj, li tamen insistas pri tio, ke la sovetia formo estas la plej bona. Kiel oni povas ekscii, kiu formo estas “la plej bona”, kiam ankoraŭ neniu alia ekzistis, kiu ebligus komparon, tio restas sekreto de Stalino. Sed per tio li favoris sian opcion.

Sed sendepende de tio estas decida, ke Stalino en 1945 volis akcepti aliajn vojojn de la socialismo. Tio malfermis al la komunistaj partioj pli grandan agospacon por sia politiko. Sed tute certe ĉe Stalino ekzistis ankaŭ kromaj motivoj, kiuj rilatas kun la internaciaj kondiĉoj. La malfondo de la Komunista Internacio, kiun Stalino en 1943 proponis kaj trudis, estis malpli motivita de la kompreno, ke la komunistaj partioj sub la kondiĉoj de la mondmilito devas agi memstare kaj ne gvideblas de centralo en Moskvo. La likvidado de la KI funkciis kiel signalo al la okcidentaj aliancanoj. Stalino per tio volis forpreni la timon de la aliancanoj – kiun ili ofte esprimis – ke la Sovetunio uzos la venkon super la faŝismo por fari aktivan “eksportadon de la revolucio”. En tiu ĉi kunteksto ankaŭ la rezigno pri la sovetsocio kiel deviga modelo de la socialismo favore al naciaj vojoj kaj formoj estis paŝe de koncedo. Ĝi estis farita por trankviligi la Okcidenton.

Sed por la komunistaj partioj la malfondo de la Kominterno same kiel la koncedo de naciaj vojoj signifis konsiderindan grandigon de iliaj memstareco kaj propra respondeco. Kiamaniere ilin nun en siaj landoj povis realigi tion, tio dependis ankaŭ grandparte de la naciaj kaj internaciaj kondiĉoj estiĝintaj post la militfino.


 

2. Novaj kondiĉoj por la socialismo post la Dua Mondmilito

Post la venko super la hitlera faŝismo la imperiismaj fortoj de Usono kaj Anglujo tute ne havis intereson doni al la socialismo en Eŭropo pli bonajn deirkondiĉojn. Tute male: Ili vidis en tio eĉ pli grandan minacon ol siatempe en la Oktobra Revolucio. La kontraŭhitlera koalicio estis provizora laŭcela alianco inter tre kontraŭecaj partneroj, kaj ĉiaj esperoj, ke tiu interkonsento post la milito, post la atingo de tiu celo de la koalicio, restos daŭre aktuala, estis sen ajna realisma bazo. La malamikeco de la imperiismaj potencoj kontraŭ la socialismo estis nur provizore prokrastita, tute ne forlasita. La objektiva klasa kontraŭeco kompreneble plu ekzistis!

Por kompreni la teoriajn kaj praktikajn problemojn de la batalo de la komunistaj partioj en Okcidenteŭropo, necesas esplori la kondiĉoj regantaj fine de la milito. Tiuj tre esence malsamis al tiuj en la orienta kaj sudorienta Eŭropo. Tiuj ĉi landoj troviĝis en la influsfero de la Sovetunio.

Jam antaŭ la fino de la komuna batalo kontraŭ la faŝisma Germanujo montriĝis diversaj simptomoj, el kiuj konkludeblas, ke gravaj imperiismaj fortoj preparis sin por malebligi evoluon, kiu el ilia perspektivo estis danĝera.

Ne estas pruvita, ĉu la estigo de la dua fronto en la Okcidento – interkonsentita kun la Sovetunio – estis ĉiam denove prokrastita por malfortigi la Sovetunion, kiu en la oriento devis porti la tutan ŝarĝon de la milito. Sed tiu suspekto ne estas senbaza. Ĉar certe ne estis hazardo, ke la okcidentaj aliancanoj en 1943, anstataŭ, kiel interkonsentite, malfermi la okcidentan fronton en Francujo, komencis sudan fronton, por unue okupi Italujon. Romo estis elirinta el la milito kaj elektinta burĝan-monarĥisman registaron. Tiu tuj provis limigi la influon de la komunistoj, sed ne povis malebligi la formiĝon de partizana armeo gvidata de komunistoj kaj socialistoj kaj komencis la batalon kontraŭ la germanaj okupadajn trupojn kaj kontraŭ la restaĵoj de la Mussolini-reĝimo en la nordo de Italujo. La usonaj trupoj, kiuj nun penetris en Italujon ekde la sudo, zorgis por tio, ke la administraj kompetentoj iris en la manojn de burĝaj politikistoj kaj ke la influo de la komunistoj kaj socialistoj estu limigita. La usonaj liberigantoj kreis aliancon de burĝaj fortoj, kiuj organiziĝis ĉefe en la partio Democracia Cristiana, kun Vatikano kaj kun la mafio, por malebligi konsekvencan kontraŭfaŝisman kaj socialisman evoluon. Ŝajnas, ke la usona milita registaro eĉ venigis mafiajn ĉefojn el Usono por starigi ligojn kun la itala krimula mondo. Eĉ pli: En 1946 ĝi permesis la starigon de politika partio de Mussolini-faŝistoj sub nova nomo.

Antaŭ la fino de la milito la italaj partizanoj estis liberigintaj Nord-Italujon antaŭ la alveno de la usonaj trupoj el la Mussolini-regado, kiu kun germana helpo estis restarigita post 1943. Mussolini kaj aliaj altaj faŝistaj moŝtoj estis arestitaj, metitaj antaŭ revolucia tribunalo kaj kondamnitaj al morto. La potenco en la nordaj regionoj troviĝis fakte en la manoj de la kontraŭfaŝistaj partizanoj. Sed poste la usona armeo instalis armean registaron kiel superan potencon en Italujo. Tiu nomumis civilan registaron, en kiu ankaŭ komunistoj kaj socialistoj partoprenis, sed tiuj apenaŭ povis movi ion kontraŭ la reakcia plimulto. Kaj en 1948 la komunistoj estis ekskluditaj el la registaro.

Sub la gvidado de Palmiro Togliatti, kiu dum multaj jaroj estis unu el la plej gravaj funkciuloj de la Kominterno, la IKP ellaboris strategion de politika batalo por transformado de la monarĥisma reĝimo en kontraŭfaŝisman-demokratian respublikon. Oni celis atingi tion per akiro de “hegemonio” en la politika kaj kultura vivo de la lando. Pere de tiu hegemonio la vojo al la socialismo estu malfermota. Togliatti estis en Moskvo priparolinta tiun strategion kun Stalino, antaŭ ol reveni al Italujo.

Dum la unua interkonsiliĝo de la “Kominform-buroo” kreita en 1947 okazis akra disputo inter la reprezentantoj de la Komunista Partio de Jugoslavujo kaj la Komunista Partio de Italujo. La jugoslavoj riproĉis al la italoj oportunismon, ĉar ili rezignis pri transigo de la kontraŭfaŝisma liberiga batalo en socialisman revolucion kaj pri la konkero de la potenco.

El supraĵa rigardo tiu riproĉo ŝajnis esti prava, ĉar tiom favoraj kondiĉoj por socialisma potenckonkero en Italujo en antaŭvidebla tempo certe ne ripetiĝos. Sed tiom simplaj kiom en Jugoslavujo la aferoj en Italujo tute ne estis. La jugoslava popolliberiga armeo gvidata de la KP estis liberiginta la tutan landon esence per siaj propraj fortoj, kaj Jugoslavujo ne havis imperiisman okupadan potencon en sia lando, sed la Ruĝan Armeon, kiu plene staris flanke de la socialistaj fortoj.

Se en Italujo ne ekzistus militista okupado fare de la usona armeo, tiam kompleta transpreno de la politika potenco fare de la kontraŭfaŝistaj fortoj gvidataj de la aliancitaj Komunista kaj Socialista Partioj verŝajne estus ebla. Sed ĝuste por tion malebligi, la okcidentaj aliancanoj estis surteriĝintaj en Sicilio kaj sur la Apenin-duoninsulo.

Togliatti, en intervjuo kun la gazeto L'Unità la 2-an de Aprilo 1944 estis deklarinta: “Ni ne povas hodiaŭ lasi nin gvidi de tiel nomata malvasta partiintereso. Ni devas hodiaŭ agi por la rektaj vivbezonoj de nia lando. Kaj tiujn bezonojn ni povas efike defendi, se ni ĉiam pli larĝigas kaj firmigas la unuecon de tiuj, kiuj pretas batali kontraŭ la entrudulo, tute egale, kia estas ilia kredo kaj kia estas ilia politika tendenco. La Komunista Partio, la laborista klaso estas tiuj, kiuj devas preni en siajn manojn la flagon de la naciaj interesoj, kiun la faŝismo kaj la grupoj, kiuj transdonis al ĝi la potencon, estis perfidintaj.”277

La deklaro de Togliatti estis poste nomata la “ŝanĝo de Salerno”, ĉar en ĝi por la unua fojo de konata gvidanto de la komunista movado la linio de kontraŭfaŝisma liberiga batalo estis formulita kiel nacia vojo al la socialismo per la neevitebla intera ŝtupo de kontraŭfaŝisma-demokratia respubliko. La 22-an de Aprilo en la liberigita parto de Italujo oni starigis registaron de nacia unueco sub la marŝalo Badoglio, en kiu Palmiro Togliatti fariĝis ministro sen ....

Surbaze de tiu politika linio la IKP fariĝis tre forta politika kaj kultura forto en la lando, kiu povis praktiki konsiderindan influon al la formado de la respubliko, al ĝia konstitucio kaj al la politika vivo. Kial tiu vojo fine ne kondukis al la socialismo en Italujo, estas komplika demando ne simple respondebla. En tio ludis rolon diversaj faktoroj: la starigo de blokoj post la disfalo de la kontraŭhitlera koalicio, la Malvarma Milito inter la sociaj sistemoj kaj armeaj blokoj, la efiko de la sekreta parolado de Ĥruŝĉovo dum la 20-a kongreso de la KPSU – ĝi kondukis al rompo de la agad-unueco de la komunista kaj la socialisma partioj –, kaj antaŭ ĉio la forta premo de la usona imperiismo al la registaro en Romo, kiu estis devigata forigi la komunistajn ministrojn el la registaro.

En Francujo la situacio fariĝis simila, malgraŭ parte aliaj kondiĉoj. Francujo, malsame ol Italujo, ne estis aliancita kun la nazia Germanujo, kaj sekve oni tie post la milito ankaŭ ne instalis okupadan potencon. Kaj la rezistado kontraŭ la nazioj estis okazinta trans la politikaj tendaroj. En la milite sufiĉe forta liberiga armeo kreita de la generalo De Gaulle komunistoj kaj socialistoj estis integritaj. Jam la 25-an de Novembro 1942 reprezentantoj de la KPF kaj de De Gaulle faris interkonsenton pri komunaj agadoj de la partio kun la Forces françaises combattantes. En Majo de 1943 fondiĝis la Nacia Konsilantaro de la Rezistado. Post kiam Alĝerio fariĝis la bastiono de la libera Francujo, la 3-an de Junio 1943 fondiĝis la Franca Komitato de Nacia Liberigo (CFLN), en kiu ankaŭ du komunistoj estis akceptitaj.

Kvankam la influo de la komunistoj pro ilia aktiva batalado kontraŭ la faŝisma okupado estis eksterordinare kreskinta, tiel ke ili estis enprenitaj en la nove starigitan registaron, la influo de socialistaj fortoj en Francujo restis entute tamen malpli forta ol en Italujo, ĉar en Francujo ne okazis tiom densa kunlaborado kun la Socialista Partio.

François Billoux, eminentulo el la gvidantaro de la KPF kaj poste ministro en la registaro de De Gaulle retrorigarde emfazis: “Kiu kredis aŭ daŭre kredas, ke post la liberigo eblintus en Francujo starigi la socialisman ordon, tiu tre trompiĝas. Por tio la internaj kaj eksteraj kondiĉoj ne ekzistis. La provo starigi socialisman reĝimon tre rapide ĉesiĝus per sangelverŝo, en kiu la kerno de la revolucia forto de la popolamasoj, kiuj estis alproprigintaj al si la poziciojn de la Komunista Partio aŭ kiuj estis de ĝi influitaj, estus pereinta.”278

La ĝenerala sekretario de la KPF Maurice Thorez la 18-an de Novembro 1946 en intervjuo deklaris en la brita gazeto The Times: “Estas klara, ke la Komunista Partio kiel parto de la registaro, en la kadro de la parlamenta sistemo, en kies konstruado ĝi estis partopreninta, strikte tenos sin je la demokratia programo, per kiu ĝi estis akirinta la konfidon de la amasoj de la popolo. La progreso de la demokratio en la tuta mondo […] ebligas la elekton de aliaj vojoj al la socialismo ol tiuj, kiujn la rusaj komunistoj estis elektintaj. Ĉiukaze tiu vojo estas en ĉiu lando nepre diversa.”279

Sed ankaŭ en Francujo la komunistaj ministroj, pro premo de Usono, estis ekskluditaj el la registaro, tiel ke la FKP ekde tiam disvolvis sian agadon kiel forta partio de opozicio.

Oni ne povas nei, ke tiel la imperiismo sukcesis elimini la opcion – estiĝintan en Okcidenteŭropo per la malvenko de la faŝismo – de socia evoluo, kiu povintus konduki al socialismo. Por atingi tiun celon, Churchill – jam de 1917 ĝisosta malamiko de socialismo – eĉ pretis konservi kaj rearmi la restaĵojn de la germanaj militfortoj por ke ili estu tuj uzeblaj kontraŭ Sovetio. Ŝajnas, ke li tuj post la venko super la faŝisma Germanujo diris: “Ni buĉis la malĝustan porkon.” Krome en Majo de 1945 li taskis la ellaboradon de plano, kiu konatiĝis al la publiko nur en 1998 kiel “Operation Unthinkable” [“Operaco Nepensebla”]. Kiel daton por la atako al Sovetio oni fiksis la 1-an de Aprilo 1945. Oni planis la uzadon de britaj kaj usonaj trupoj. Proksimume 47 divizioj de la okcidentaj aliancanoj (proksimume 50 elcentoj de la en Germanujo lokitaj trupoj) kaj 100.000 membroj de la eksa germana militforto devis ekbatali kontraŭ la Ruĝa Armeo. Pro la milita supereco de la Sovetunio kaj pro la malfacilo klarigi al la popoloj de la mondo, kial oni subite ekmilitas kontraŭ la aliancanon de la kontraŭhitlera koalicio, oni forlasis la planon pro ĝia nerealigeblo.

Se en Okcidenteŭropo kiel daŭrigo de la kontraŭfaŝisma liberiga batalado socialisma evoluo okazintus, tiam ĝi havintus sian propran socian kaj politikan bazon kaj siajn pelfortojn en la respektivaj landoj mem. Ĝi ne devintus trudiĝi deekstere kaj verŝajne estus kondukinta al tio, ke la sovetia socialismomodelo estus restinta sole sovetia. Per tio ideo de socialismo povintus estiĝi, kiu estus unue multe pli orientita al la originaj ideoj de la scienca socialismo kaj due pli kongruus kun la civilizaj kaj demokratiaj tradicioj de Eŭropo. Sed en la realo la usona imperiismo deekstere trudis al tiuj landoj evoluon, per kiu fakte diktiĝis alia modelo.

La aserto de Churchill kaj Truman, ke la Sovetunio preparas sin por ekokupi la tutan Eŭropon por tie enkonduki la komunismon kaj tiel antaŭenigi la mondrevolucion, estis tute absurda. Moskvo tiam havis tute aliajn zorgojn, kiuj unuavice direktiĝis al rekonstruado de la grandparte detruita lando. La Malvarma Milito kontraŭ la Sovetunio komenciĝis per tiom giganta ondo de kontraŭkomunismo, ke racia pensado estis sufokita kaj la plej stultaj mensogoj kredataj. Favora mensa bazo por tio en Germanujo ja jam ekzistis pro la [nazia] kontraŭkomunismo, kiu tie dum jardekoj regis.

En la nova usona prezidanto Truman Churchill trovis same fanatikan kontraŭulon al socialismo, kaj tie ambaŭ kune tre rapide komencis la Malvarman Militon kontraŭ la ĝistiama aliancano Sovetunio per absurdaj kulpigoj. Churchill lanĉis ĝin per sia fifama parolado en Fulton, la usona ministro pri eksteraj aferoj ripetis tiujn kulpigojn en parolado en Stutgarto kaj la usona prezidanto deklaris la Truman-doktrinon. En plej mallonga tempo oni ĉie kreis histerian kontraŭsovetian kaj kontraŭkomunisman etoson.

Kvankam la kronologia sinsekvo de la evoluo estas klare konata, oni ĉiam denove ripetas, ke la Sovetunio kulpas pri la eksplodo de la Malvarma Milito. Jakovlev asertas tute malhistorie: “La Malvarma Milito komenciĝis post la fendiĝo de la mondo en du malamikajn sistemojn, tio signifas en la jaro 1917. Ĝustas, ke la alfrontiĝo de la sistemoj trairis diversajn etapojn. Okazis trankvilaj momentoj kaj akriĝoj. Ĉiuj memoras pri la komuna batalo kontraŭ la Germanujo de Hitlero. Sed la organa malpacemo inter demokratio kaj despotio, kiu povintus elkreski al nova mondmilito, restis.”280

La rilato inter la ĵus estiĝinta Sovetunio kaj la imperiismaj ŝtatoj komenciĝis ne per malvarma, sed per varmega milito, nome kiam Anglujo, Francujo kaj Usono aktive intervenis en la internan militon en Sovetruslando. Post kiam ili suferis malvenkon, okazis iom pli longa periodo, dum kiu tiu rilato per la komenco de diplomatiaj rilatoj estis pli aŭ malpli normaligita, ĉe kio la sovetia diplomatio sukcesis lerte uzi intereso-kontraŭecojn, des pli ke la imperiismaj ŝtatoj pro diversaj kaŭzoj interesiĝis pri normalaj rilatoj. Pro tio, nomi tion malvarma milito estas tute malproksima de la realo. Tio tamen karakterizas la ekstreme malamikan sintenon de Jakovlev al la sovetŝtato, kiam li eĉ riproĉas al la imperiismaj ŝtatoj ke ili entute komencis rilatojn kun la Sovetunio. Pri tio li skribas: “Samtempe restas por mi enigma, kiom rapide la okcidentaj demokratioj paciĝis kun la reĝimo, kiu en la jaro 1917 kontraŭleĝe enpotenciĝis, interne de la lando estigis la internan militon kaj fendis la homaron en du malamikajn sistemojn.”281

Dum la Dua Mondmilito tiuj rilatoj estis eĉ pli komplikaj, ĉar la Sovetunio nun devis eniri aliancon kun la imperiismaj ĉefpotencoj, por malebligi alian imperiisman ŝtaton, nome Germanujon, konkeri la tutan mondon kaj submeti ĝin al barbara terorreĝimo. Oni devis forpeli Diablon per Satano, por formuli tion proze.

Post la venko super la nazia Germanujo estiĝis komplete nova situacio. Unue la Sovetunio eliris el la milito kiel grandpotenco kaj estis mondvaste akirinta grandegan prestiĝon, krome ĝi estis nun ankaŭ sperta militpotenco. Due en la plej gravaj okcidenteŭropaj landoj estiĝis sociaj kaj politikaj kondiĉoj por socialisma disvolvado kun socialisma perspektivo. Trie kun iom da sekureco atendeblis, ke la orienteŭropaj landoj, kiuj nun troviĝis en rekta influo de la Sovetunio, iros en socialisman direkton. Kvare komenciĝis la disfalo de la kolonia regado de la imperiismaj ŝtatoj super la landoj de la afrika kaj azia kontinentoj per la estiĝo de kontraŭkoloniaj naciaj liberigaj movadoj, en kiuj komunistaj fortoj parte posedis konsiderindan influon.

Tio estis kvalite nova mondpolitika situacio, kiu maltrankviligis la imperiismajn ĉefpotencojn kaj instigis ilin al nova strategia orientiĝo en sia rilato kun la Sovetunio. Sed la konkludoj, kiujn unuflanke la sovetia registaro kaj aliflanke la gvidaj fortoj de la imperiismo tiris el tio, estis tre malsamaj. La eksterapolitika linio de la Sovetunio celis daŭrigi la aliancon kaj kunlaboradon kun la ĝistiaman aliancanoj, por komune certigi pacan estontecon. Al tio apartenis la fondo de la Unuiĝinta Naciaro (UN) same kiel la Pocdama Traktato, kiu en Aŭgusto de 1945 estis de ili komune subskribita. Ĝi entenis gravajn dispoziciojn, kies respektado kaj plenumado devis garantii longdaŭran pacon en Eŭropo kaj en la mondo.

Sed la subskriboj sub la Pocdama Traktato ankoraŭ ne estis sekiĝintaj, kiam la okcidentaj potencoj komencis ĉirkaŭiri aŭ komplete ignori gravajn dispoziciojn. Fine ili unuflanke ĉesigis la agadon de la Alianca Kontrol-Konsilantaro por Germanujo kaj preparis la starigon de aparta okcidentgermana ŝtato. Ili ĉesigis la interkonsentitajn liveradojn de reparacioj al la Sovetunio kaj ekonomie fendis Germanujon per unuflanka ŝanĝo de la valuto. Fine ili taskis al “parlamenta konsilantaro” ellabori bazaj leĝon (konstitucion). Ĉio ĉi servis al la celo enigi la konsiderindan ekonomian kaj poste ankaŭ militan potencialon de tiu ŝtato en la kontraŭsovetian fronton kaj tiel en Centreŭropo starigi potencan barilon kontraŭ la socialismo, kvankam unu el la plej gravaj dispozicioj pri Germanujo tekstis, ke tiu ĉi estonte ne rajtas aliĝi al militaj aliancoj.

La diplomatiaj klopodoj de la Sovetunio celis konservi la antaŭajn aliancon kaj kunlaboradon kun la imperiismaj potencoj kaj spite al la kontraŭeco de la sociaj sistemoj limigi la konflikton al paca konkurado. Sed la imperiismaj ŝtatoj gvidataj de Usono ne akceptis tion, sed starigis kontraŭsovetian blokon, kies ĝenerala celo estis ĉirkaŭdigi („containment”), retroŝovi (“roll back”) la socialismon kaj fine neniigi ĝin.

La Malvarma Milito post la varmega do tute ne estis sponta kaj neevitebla rezulto de la ekzistado de du kontraŭaj soci-projektoj, sed konscie kaj laŭplane realigata politiko, kies celo estis ĉiarimede malhelpi sukcesan evoluon de la socialismo, per ekonomiaj, politikaj, ideologiaj kaj psiĥologiaj klopodoj kaj ankaŭ per milita minaco venki ĝin kaj malaperigi ĝin el la mondo. Por tiu celo oni fondis la Nord-Atlantikan Traktad-Organizaĵon (NATO), laŭaserte defenda alianco por protekti la okcidentan mondon kontraŭ minacanta milita agreso. Kvankam la Sovetunio ne estis menciata, ĝi ja estis celata, ĉar kiam tiu petis aliĝon al la “defenda alianco”, oni tion ne akceptis.

Per la Marshall-plano la okcidenteŭropaj ŝtatoj estis ekonomie tiom strikte ligitaj al Usono kaj per la NATO milite katenita, ke ilia estontaj sinteno kaj politiko grandparte stireblis de la interesoj de la usona imperiismo kaj ke ili aŭtomate fariĝis kunagantoj de la Malvarma Milito.

Sub tian cirkonstancoj baldaŭ fariĝis klara, ke en la decidaj ŝtatoj de Okcidenteŭropo jam ne kalkuleblas kun socialisma evoluo.

Alie la situacio estis en Orienteŭropo, kiu sekve al la okazaĵoj de la militaj operacoj de la Ruĝa Armeo por neniigo de la germana faŝismo ektroviĝis en la influ-regiono de la Sovetunio. Ŝajnas, ke Stalino en interparolado kun la jugoslava politikisto Milovan Djilas diris, ke la socia evoluo en la respektivaj influzonoj estos determinata de la okupadaj potencoj. La Stalin-citaĵo ja estas pensebla, sed ne pruvita. Se tio estas ĝusta, tiam tio signifus, ke al la orienteŭropaj ŝtatoj la socialisma socisistemo estis trudita de la venka potenco.

Kvankam tiu opinio estas disvastigata de la kontraŭsocialisma propagando, ĝi tute ne kongruas kun la faktoj.

La situacio en la koncernataj landoj estis tre malsama, ekonomie kiel ankaŭ politike. Kaj la rekta influo de la Sovetunio ankaŭ ne estis ĉie sama.

Ekonomia evolustato, kiu jam entenis taŭgajn materiajn kondiĉojn por la transiro al la socialismo, estis atingita vere nur de Ĉeĥoslovakujo kaj eĉ pli la parto de Germanujo, kiu konsistigis la sovetian okupad-zonon. Pollando, Hungarujo, Rumanujo, Bulgarujo Jugoslavujo kaj Albanujo estis industrie diverse malforte evoluintaj, tiel ke iom longa transira periodo necesus por krei la ekonomiajn kaj ceterajn kondiĉojn por la transiro al la socialismo. Por tiu reala situacio la spertoj de la sovetia socialismomodelo certe povis esti utilaj por iom da tempo – dum en Ĉeĥoslovakujo kaj en Orientgermanujo ties malfortaj flankoj kaj mankoj tre verŝajne montriĝos pli frue.

Ankaŭ en politika rilato la situacio estis tre diversa: En Ĉeĥoslovakujo ekzistis forta laborista movado kun relative granda kaj influhava KP. Tiu ĉi ankaŭ sukcesis intensan kunlaboradon kun la Socialista Partio kaj post iom da tempo la kuniĝon de la du partioj en unuecan komunistan partion, kiu posedis tre grandan influon en la loĝantaro. Ĝi povis jam en 1948 transpreni la registaran respondecon kaj per tio prezentis sekurajn politikajn kondiĉojn por la transiro al la socialismo. Kvankam sovetiaj trupoj kaj konsilistoj restis en la lando, tio ne estis decida. La transpreno de la potenco fare de la Komunista Partio dependis verŝajne malpli de tio ol de la rezulto de la internaj klasbataloj.

Relative favoraj politikaj kondiĉoj ekzistis en Jugoslavujo, ĉar la Popolliberiga Armeo gvidata de la KP estis esence liberiginta la landon per propraj fortoj kaj poste transpreninta la politikan potencon per la konstruado de nova federacia ŝtato. Kiel sola lando en la sovetia influzono la Komunista Partio de Jugoslavujo jam tre frue deklaris la konstruadon de la socialisma socio celo de la socia evoluo, kio estis unu el la kaŭzoj, pro kiuj baldaŭ okazis konfliktoj kun la gvidantaro de la KPSU. Evidente la propra decido de la KPJ ne estis interkonsentita kun la moskvaj gvidantoj, kvankam la procedo de la jugoslaviaj gvidantoj teorie ja kongruis kun la lenina revoluci-teorio.

La situacio en Pollando estis tre malfacila. La longa historia evoluo de la rilatoj inter Ruslando kaj Pollando estigis tre fortan kontraŭrusan etoson. La pola ŝtato en 1772 perdis sian sendependecon kaj estis dividita inter Ruslando, Prusujo kaj Aŭstrujo. Grandaj partoj de la pola popolo dum jarcentoj suferadis sub la vipo de la carisma Ruslando, kio en la historia konscio postlasis profundajn spurojn. Lenino diris pri tio, ke neniu alia popolo tiom suferis sub la carisma regado kiel la pola, kaj pro tio neniu popolo tiom malamas la rusojn kiom la poloj.282

La pola ŝtato, kiel rezulto de la Oktobra Revolucio, ja reakiris sian sendependecon, sed tio ne kondukis aŭtomate al ŝanĝo de la sinteno kaj konduto al la rusoj, des pli ke en 1920 okazis eĉ milito inter ambaŭ landoj provokita de la pola prezidanto Piłsudski. Tiu finiĝis per malvenko de la juna sovetpotenco, kaj tiu ĉi en packontrakto estis devigata forcedi partojn de sia teritorio. Kiam en 1939 post la disbato de Pollando fare de la faŝisma armeo de Germanujo la Sovetunio reakiris tiujn teritoriojn, tiu reintegrado estis certe pravigebla, sed ĝi samtempe revigligis la polan kontraŭrusismon.

Pollando estis liberigita, fare de la Ruĝa Armeo, el la faŝisma okupado, sed ankaŭ tio ne kondukis al mildigo de kontraŭrusaj opinioj, des pli ke nun la sovetia influo al la pola evoluo revivigis tiujn tradiciajn rezervojn.

Kroma kaŭzo de la tre malfacila politika situacio en Pollando estis la fakto, ke dum longa tempo komunista partio ne plu ekzistis. Ĝia kompleta gvidantaro en 1937 estis murdita laŭ ordono de Stalino kaj la partio estis oficiale malfondita de la Kominterno per kulpigo de trockismo. Nur ses jarojn poste sub Władisław Gomułka restariĝis Pola Laborista Partio, kiu pro kompreneblaj kaŭzoj en la popolo ne povis havi grandan influon.

La politika situacio krome komplikiĝis per tio, ke en Londono ekzistis burĝa ekzilregistaro, kiu post la liberigo de Pollando pretendis transpreni la registaran potencon, kvankam en la liberigitaj regionoj de Orientpollando en Lublino registaro de nacia unueco estis formiĝinta sub gvido de la pola laborista partio. Tio kondukis al longaj komplikaj intertraktadoj kaj disputoj, ĝis kiam kompromisoj fariĝis eblaj, kiuj jam ne baris la vojon al socialisma evoluo.

Sed la situacio post la liberigo de Pollando estis tikla ankaŭ en milita konsidero, ĉar maloficiala kontraŭkomunista armeo estis formiĝinta, la {Armia Krajowa}, kiu speciale en Sudpollando kaŭzis internmilitajn situaciojn. Nur post pluraj jaroj tiu danĝero forigeblis kaj la nova ŝtatpotenco akiris regpovon super la tuta pola teritorio.

La Pola Laborista Partio do havis eksterordinare malfacilan taskon kaj devis labori tre intense por akiri iom grandan influon en la loĝantaro. En 1948 oni sukcesis la kunfandiĝon kun la Socialista Partio, kaj tiel estiĝis la Pola Unuiĝinta Laborista Partio (PULP).

Por la gvidantaro en Moskvo la stabiligo de la politika situacio en Pollando estis tre grava tasko, ĉar Pollando estis rekta najbaro de la Sovetunio kaj ĉar ĉiuj komunikaj vojoj al la sovetia okupada zono en Germanujo kondukis tra Pollando. Pro tio estas malfacile komprenebla, ke en tiu komplika politika situacio la ĝenerala sekretario de la Unuiĝinta Pola Laborista Partio Gomułka en 1948 laŭ instigo de la sovetia gvidantaro estis eksigita kaj arestita, laŭdire pro naciismaj devioj. Verŝajne Stalino – malsame ol Lenino – ne havis la necesan komprenon por la fakto, ke la naciismo en Pollando pro la historia heredaĵo estis tikla problemo kaj ke pro tio necesis delikata sentemo. Estas komprenebla, ke la situacio de la partio per la aresto de Gomułka kaj lia anstataŭigo per la stalinfidela Bolesław Bierut tute ne pliboniĝis.

Ankaŭ en aliaj landoj la politikaj kondiĉoj por socialisma evoluo estis sufiĉe komplikaj, kaj nur post iom longaj disputoj, en kiuj la sovetiaj konsilistoj kaj la ĉeesto de la Ruĝa Armeo ludis ne malgrandan rolon, estiĝis relative stabilaj registaroj kun socialisma orientiĝo.

La sovetie okupata zono en Germanujo kaj la ŝtato GDR fondita en 1949 sur tiu teritorio en tiu tempo tamen estis escepto, kaj pro tio ĝia evoluo jam dekomence en diversa rilato distingiĝis de tiu en la aliaj landoj. Tiuj ĉi en la unua tempo post la liberiĝo estis nomataj popoldemokratioj. Tiu nomo estis sensenca duoblaĵo, sed verŝajne inventita por esprimi, ke ĉe tiu politika ordo ja temas pri demokratio, sed jam ne en la senco de la burĝa demokratio nek jam pri socialisma demokratio en la senco de diktatoreco de la proletaro. Tiu nocio do devis priskribi ne precize difineblan transiran staton, kvankam la socialisma tendenco jam fariĝis pli aŭ malpli klara. Supozeble tiu termino estiĝis unue el la bezonoj de la sovetia ekstera politiko kaj due devis demonstri, ke la orienteŭropaj landoj ne simple transprenos kaj kopios la sovetian socialismomodelon, sed iros proprajn naciajn vojojn de sociala progreso.

Multo indikas, ke la ekstera politiko de la Sovetunio povis esti la plej grava kialo por tiu procedo, ĉar la politiko de Stalino unue orientiĝis al kiom eble plej longa daŭrigado de la alianco kun la okcidentaj potencoj sen inciti ilin per socialismaj sloganoj kaj celoj. Al tiu celo antaŭe servis ja ankaŭ la malfondo de la Komunista Internacio.

Kompreneble la sinteno de la sovetia gvidantaro, do antaŭ ĉio de Stalino, estis decide grava por la plua okazado de la ekonomia evoluo en la orienteŭropaj landoj. Sed kiujn geostrategiajn kaj politikajn celojn la Sovetunio sekvis post la venko super la faŝismo, kaj kian rolon la ŝtatoj de ĝia influzono ludis ĉe tio?

Kvankam la agoj de la sovetia ekstera politiko kelkrilate aperas iom kontraŭdiraj, la decida baza linio videblas en la strebado per paca ordo en Eŭropo krei tiajn kondiĉojn, kiuj devis doni al la Sovetunio maksimuman sekurecon. Al tio apartenis ankaŭ la celo, ke la ŝtatoj najbaraj al la Sovetunio ricevu ŝtatan ordon kun paca kaj laŭeble amika rilato al la USSR. Ĉar Stalino volis realigi tiun politikon laŭeble interkonsente kun la aliancanoj de la kontraŭhit­lera koalicio, li estis preta fari grandajn koncedojn. Oni laŭeble evitu paroli pri rekte socialismaj celoj, kaj formuloj kiel popoldemokratio kaj popoldemokratia ordo devis kaŝi la imanente socialismajn tendencojn.

Aliflanke tio por la komunistaj partioj estis taŭga vojo por serĉi por la iom-post-ioma transiro al la socialismo, kiun ili kompreneble alstrebis, naciajn formojn, kiuj pli bone respondu al iliaj kondiĉoj ol la vojo, kiun la sovetsocio iris ekde la Oktobra Revolucio. Sed tiu formala kongrueco de la celoj kaŝis esencajn enhavajn kontraŭecojn en la opinioj, kiuj pli aŭ malpli frue aperis. Ĉar la unue grandparte koncedo de memstaraj naciaj vojoj tute ne signifis la rezignon de la KPSU pri sia gvida rolo kaj pri la supera suvereneco super la landoj kaj partioj de sia influzono. Sed unue la kongrueco aŭ almenaŭ la proksimiĝo de la interesoj estis donita, kaj tio donis al la komunistaj partioj de la popoldemokratiaj landoj konsiderindan agospacon en teoria same kiel en praktika rilato.

En tiu kunteksto tre interesa estas parolado de la prezidanto de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakujo de Septembro 1945, en kiu la diris antaŭ funkciuloj: “Vi certe legis en la gazetoj kelkajn rimarkojn pri la diskutoj, kiujn la kamarado Stalino havis kun la delegitaro de la brita Labour Party. En tiu diskuto la kamarado Stalino memorigis aŭ referencis la eblecon de diversaj vojoj al la socialismo. Mi ne scias, kiom tiu diskuto en nia gazetaro estas prezentita laŭvere, sed mi povas konfirmi la pruvon, ke tiu temo estis kun certeco tuŝita, ĉar ankaŭ mi dum mia lasta vizito en Moskvo parolis kun Stalino pri la problemo. Stalino diris al mi ke, kiel la sperto konfirmis kaj kiel la klasikuloj de la marksismo-leninismo instruas, ekzistas ne nur unu deviga vojo, kiu kondukas tra la sovetoj kaj la diktatoreco de la proletaro, sed ke sub apartaj cirkonstancoj ankaŭ aliaj vojoj al la socialismo povas ekzisti.”283

Laŭ tio la KPĈ do volis iri vojon, kiu alie ol la la sovetia evitu ankaŭ la diktatorecon de la proletaro.

Similaj opinioj en tiu tempo estis esprimitaj ankaŭ de aliaj respondecaj gvidantoj de komunistaj partioj de orienteŭropaj ŝtatoj. La ĝenerala sekretario de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio Władisław Gomułka en parolado la 30-an de Novembro 1946 indikis la decidajn diferencojn inter la sovetsistemo kaj la popoldemokratio en Pollando: “La unua diferenco konsistas en tio, ke la sociaj-politikaj ŝanĝoj en Ruslando estis realigataj sur la vojo de sanga revolucio, sed ĉe ni en paca maniero. La dua diferenco esprimiĝas en tio, ke la Sovetunio devis trairi etapon de diktatoreco de la proletaro, sed ke ĉe ni tia etapo ne ekzistas, ke ĝi eviteblas. La tria diferenco, kiu karakterizas la apartecojn de la evoluvojo de la du landoj, konsistas en tio, ke la potenco en la Sovetunio estas praktikata de konsilantaroj de deputitoj, t.e. konsilantaroj, kiuj prezentas formon de socialistaj gvidmetodoj, en kiuj leĝdonaj kaj plenumaj funkcioj estas kunigitaj, sed ĉe ni la leĝdonaj kaj plenumaj funkcioj estas disigitaj, kaj la ŝtatpotenco apogas sin sur parlamenta demokratio.”284 Gomułka ne nur klarigas, ke ekzistis gravaj diferencoj inter sovetsistemo kaj popoldemokratio, sed li ankaŭ mencias gravajn trajtojn, kiuj havis substancan gravecon.

En la pola partio oni ankaŭ teorie pritraktis tiujn problemojn, por akiri pli grandan klarecon same pri la komunecoj kiel ankaŭ la diferencoj de la du vojoj al la socialismo. Adam Schaff, membro de la CK de la PULP kaj direktoro de la teoria instituto de la partio IKKN (“Instituto por kvalifikado de sciencaj kadruloj”) okaze de sia vizito al la ĵus fondita Instituto pri sociaj sciencoj ĉe la CK de la SED en Decembro 1951 prelegis pri la temo “La rilato de la popoldemokratio al la diktatoreco de la proletaro”, en kiu li teorie profundigis kaj klarigis tiun problemon menciitan de Gomułka.

Samsence Georgo Dimitrofo la 6-an de Novembro 1945 deklaris: “La popolo devas diri sian vorton, devas diri ĝin libere. La elektoj devas firmigi kaj firmigos la bazojn de nia bulgara demokratio, sed tio ja ne estas la falsita kaj mensoga demokratio de Miŝanof. Ĝi estas, devas esti kaj estos popoldemokratio de la Patruja Fronto.”285

Do ni trovas tute klare – evidente komune – fiksitan politikan linion de la komunistaj partioj en la orienteŭropaj landoj, kiu unue ne orientis al rekte socialismaj celoj. Sed tio implicas ankaŭ certan distancon al la sovetia modelo de la socialismo. Harald Neubert, en sia jam menciita laboraĵo pri la internacia unueco de la komunistoj, pri tiu demando venis al la takso: “Oni estis evidente konvinkita, ke malsama traktado de revoluciteoriaj postulatoj de la marksismo-leninismo kaj de malsamaj politikaj strategioj estis harmoniigebla kun la necesa unueco de la movado.”286

Sed tio ne validis tiel por Jugoslavujo nek por Grekujo, ĉar en tiuj du landoj la gvidantoj de la komunistaj partioj opiniis, ke eblas transigi la armitan kontraŭfaŝisman liberigan batalon en socialisman revolucion. Se oni konsideras la fazon de kontraŭfaŝisma batalo por liberigi la landon el la faŝisma germana okupado kiel etapon de demokratiajn transformadoj, kiuj okazis en larĝa alianco kun ĉiuj naciaj kontraŭfaŝistaj fortoj sub gvido aŭ ankaŭ hegemonio de la komunistoj, tiam tute kongruis kun la lenina revoluciteorio enkonduki socialisman etapon de revolucia batalo. La kondiĉoj pro tio estis plejparte favoraj, ĉar en ambaŭ landoj la liberigo okazis per la propraj naciaj fortoj.

La problemo: Tiu koncepto ne kongruis kun la eksterapolitika koncepto de la KPSU kaj de la sovetia ŝtato. Pro tio Stalino tute ne aprezis tion. Li tamen ne povis devigi la jugoslavian gvidantaron forlasi tiun vojon, ĉar la jugoslavaj komunistoj jam estis starigintaj la novan ŝtatan potencon en la tuta lando, kaj tie ankaŭ ne ekzistis militista registaro de la Ruĝa Armeo. Per tio la ĝermo de la estonta konflikto estis metita.

En Greklando la unua etapo de la kontraŭfaŝisma liberiga batalo okazis surbaze de larĝa unueco de la naciaj fortoj sukcese en tio ke oni sukcesis grandparte liberigi la landon. Al la transiro al la sekva etapo de la revolucia batalo kun socialisma celo tamen la britaj trupoj kontraŭagis. Ili milit-perforte intervenis ĉe la flanko de la reakciaj monarĥistaj fortoj.

Ĉar tiu evoluo [de la grekaj komunistoj] baris la vojon al la stalina koncepto de daŭrigo de la alianco kun la okcidentaj potencoj, li rifuzis ĉian helpon kaj apogon al la greka revolucio, tiel ke post longaj kaj perdoriĉaj bataloj ĝi fine suferis malvenkon.


 

3. La ŝanĝo al stalinigo de la komunistaj partioj

Al la akra turniĝo de la okcidentaj potencoj al la Malvarma Milito la komunistaj partioj reagis unuece. La unua paŝo estis la fondo de la “Komunista inform-buroo” (Kominformo), kies unua kunsido okazis en Varsovio en Septembro de 1947. Tio ne estis revivigo de la Kominterno, malfondita en 1943, sed iom malstrikta organizaĵo de la komunistaj partioj de Eŭropo kun la celo kunordigi sian politikon. Kompreneble ne est dubo, ke la KPSU en ĝi ludos la gvidan rolon kaj determinos la linion. Stalino estis taskinta sian viculon Andrej A. Ĵdanov en fundamentiga prelego prezenti la novan linion, per kiu oni respondu al la politiko de la Malvarma Milito. Ĵdanov klarigis, ke nun estiĝi du tendaroj, kies celoj kaj politiko staras unu kontraŭ la alia – la tendaro de la landoj, kiuj sekvas politikon de konservado kaj sekurigo de la paco kaj la tendaro de la landoj, kiuj direktiĝas al nova milito. Tiu milito estos direktita precipe kontraŭ la Sovetunio.

Kvankam la du tendaroj ne estis nomataj kiel “kapitalismo” kaj “socialismo”, tiu tezo estis la deirpunkto por la posta konfrontigo de la du sociaj sistemoj. Kvankam ĝi estis ĝusta – nome ke la agresema politiko de la imperiismaj ĉefpotencoj direktiĝis kontraŭ la Sovetunio kaj pro tio minacis la ĵus elbatalitan pacon –, en ĝi aperis la konata skemismo de la stalina pensado. La kruda simpligo malebligis necesan nuancigon. La plej reakciaj rondoj kaj politikaj reprezentantoj de la usona imperiismo estis la endoktrinantoj de tiu milita kurso – sed tiu ĉi tute ne estis aprobata kaj subtenata de ĉiuj kapitalismaj landoj. La plej gravaj eŭropaj ŝtatoj estis truditaj aliĝi al ĝi per ekonomiaj premo kaj ĉantaĝoj, ĉe kio la Marshall-plano ludis gravan rolon. Aliaj landoj kondutis pli aŭ malpli neŭtrale, ĉar ili ne aprobis tiun politikon. Ili ĉiuj nun falis en tiun rastrumon de la “du tendaroj”.

Tre grava konsekvenco de la tendaro-teorio konsistis en tio, ke la soveta gvidantaro komencis trudi pli grandan unuecon en sia propra tendaro ol en la 1920-aj jaroj okazis tra la Kominterno per la tiel nomata bolŝevismigo. Tiel tiam okazis la subordigo de naciaj partioj sub la KPSU. Harald Neubert karakterizis tian unuecon jene:

“En lasta konsekvenco ĉiuj gravaj strategiaj decidoj de la unuopaj komunistaj partioj estis farataj en Moskvo, ĉe kio la Komintern-centro siavice estis subordigita al la stalina gvidado de la KPSU, kio krome signifis, ke la memkompreniĝo, la taksadoj de la situacio, la interpreto de la marksismo-leninismo fare de la KPSU kaj la specifaj eksterapolitikaj interesoj de la Sovetunio kiel ŝtato – ĉu pravaj aŭ ne – estis devigaj por ĉiuj membropartioj de la Kominterno. Diferencoj al tio, ja kompreneblaj kaj pravaj koncerne la interesojn aŭ eĉ la ideologion, se ili estis esprimitaj, estis kontraŭbatalataj kiel suspektindaj.
Per tio, ke la partioj agnoskis la gvidan rolon de la KPSU libervole – certe ankaŭ pro solidareco kun la USSR konsiderata ekzistograva –, ili aprobis, ke ili povis senreziste esti instrumentigataj de la stalina gvidantaro. Faro kaj nefaro de la sovetia gvido kiel temo de diskuto aŭ eĉ de kritikaj konsideroj en la Kominterno estis absolute ekskludita. Aliflanke la KPSU-gvidantaroj havis la rajton kritiki aliajn komunistajn partiojn kaj enmiksiĝi en iliajn internajn aferojn.”287

Tiu stato ne estis reenkondukebla per la Kominform-buroo, sed Moskvo strebis redukti la pli grandajn memstarecon kaj sendependecon akiritajn en la milita kaj postmilita tempo. Pro tio Stalino volis enpostenigi Palmiron Togliatti – kiu antaŭe dum multaj jaroj estis unu el la plej altrangaj funkciuloj de la Kominterno – kiel ĝeneralan sekretarion de la Kominform-buroo. Sed tiu rifuzis.

La KPSU-gvidantaro celis antaŭ ĉio transformi la partiojn, kiuj regis en ĝia influzono, al “novtipa partio”, kio praktike signifis la transprenon de la strukturoj, de la funkcimeĥanismoj kaj de la teorio kaj ideologio de la KPSU. Tio kondukis al grava intensiĝo de la kleriga kaj eduka laboro en la partioj, kiuj nun pli forte devis alproprigi al si, per la staline stampita marksismo-leninismo, la spertojn de la KPSU. Tiucele oni organizis en la partioj la studadon antaŭ ĉio de la “Historio de la KPSU(b). Konciza kurso” kaj de la biografio de Stalino. Tio estis procezo principe komparebla kun tiu de la bolŝevismigo. Sed nun temis pri trudado de la stalinismo en ĉiuj partioj, en ĉiuj kampoj kaj kun ĉiuj konsekvencoj.

La rapide okazanta akriĝo de la Malvarma Milito havis la sekvon, ke nun la transiro de la orienteŭropaj landoj al konstruado de la socialismo estis rapidigata, des pli ke Usono per proponoj de ekonomia helpo per la Marshall-plano provis penetri en la sovetian influzonon kaj elrompi unuopajn landojn el la orienta “tendaro”. Pro tio la sovetia gvidantaro klopodis por kiom eble plej rapide krei socialisman fronton por malebligi tiajn enrompiĝojn, kiuj minacis ĝian sekurecon. El la popoldemokratiaj landoj tre rapide fariĝis socialismaj ŝtatoj, kiuj pli dense kuniĝis al ŝtat-komunumo sub gvido de la Sovetunio.

Tiu ĉi ŝanĝo de la politika linio kondukis ankaŭ al ideologiaj kaj teoriaj korektoj, kiuj parte kaŭzis konsiderindan konfuzon kaj ankaŭ personajn konsekvencojn. Ekzemple oni asertis, ke la etapo de la socialisma transformado komencis jam rekte post la liberiĝo el la faŝismo kaj ke la konstruado de la socialismo dekomence okazis laŭ la modelo de la Sovetunio. Naciaj vojoj al socialismo, kiuj distingiĝis de la sovetia socialismomodelo, estis nun kondamnataj kiel reviziismaj, kaj gvidaj funkciuloj, kiuj kontraŭdiris tiun linion de stalinismigo aŭ eĉ rezistis al ĝi, estis persekutataj, tribunale akuzataj kaj laŭ la modelo de la Moskvaj Terorprocesoj kondamnitaj al altaj punoj kaj kelkfoje eĉ al morto.

Pro tiuj evoluoj oni povus opinii, ke la socialismo en la orienteŭropaj landoj estis simple trudita de la Sovetunio. Sed tio estas tro unuflanka rigardo al la historiaj okazaĵoj, kiuj sekvis internan logikon. Necesas ne pretervidi la fakton, ke en la koncernaj landoj ja ekzistis memstara socialisma movado, kiu kompreneble estis malsame elformita. Ofte ekzistis laboristaj movadoj, kiuj batalis por la socialismo jam antaŭ la Oktobra Revolucio kaj antaŭ la estiĝo de la Sovetunio. El ili post la Unua Mondmilito estiĝis komunistaj partioj, kiuj plu sekvis tiun celon, dum la socialdemokrataj partioj ne plu metis la sistemdemandon kaj plejparte ŝajnis esti kontentiĝintaj pri la pluekzistado de la kapitalismo. Sed en la kontraŭfaŝisma batalado ofte evoluis kunlaborado inter komunistoj kaj socialdemokratoj, kio kondukis al esencaj ŝanĝoj ene de la socialdemokrataro. El la agadunueco kelkloke fariĝis unuiĝinta organizaĵo. Sub la kondiĉoj, kiuj estiĝis per la venko de la Ruĝa Armeo super la germana faŝismo, la perspektivoj de sukceso de tiuj unuiĝintaj partioj pligrandiĝis.

Sed sen politika laboro por superi la fendiĝon de la laborista movado, sen akiro de la plimulto de la laboruloj por transformado de la socio malmulto okazintus en tiuj landoj. Ne nur la influo de la Sovetunio, ĝiaj okupadaj trupoj kaj ĝiaj konsilantoj kaŭzis tian socian etoson. Tamen oni ne subtaksu la rolon de la Ruĝa Armeo. Ĝi ludis gravan rolon antaŭ ĉio en la subpremado kaj senefikigado de reakciaj naciaj fortoj. Tio variis de lando al lando. En Jugoslavujo la Ruĝa Armeo havis apenaŭ, en Ĉeĥoslovakujo ne gravan, en Hungarujo, Rumanujo kaj Bulgarujo ja grandan influon al la evoluo.

En la influzono de Usono, de Britujo kaj de Francujo tio okazis apenaŭ alie. Sed tie la premo direktiĝis kontraŭ komunistaj kaj socialistaj fortoj.

La gvidantoj de la komunistaj aŭ socialistaj partioj en la orienteŭropaj landoj troviĝis antaŭ la malfacila tasko, unuflanke trovi vojojn kaj formojn por la transiro al la socialismo. Aliflanke ekzistis nur unu sola ekzemplo, laŭ kiu ili povis orientiĝi. Kaj kiel teoria bazo ekzistis la staline stampita “marksismo-leninismo”, kiun la pli aĝaj gvidaj funkciuloj iam tra la Kominterno lernis kiel devigan. Pro tio la partioj staris antaŭ la problemo, kiel oni povus kunigi en sia politiko tiujn teoriajn preskribojn kaj la sovetian modelon kun la respektive specifaj naciaj kondiĉoj.

La “stalinismigo” de la partioj per ilia transformado al novtipa partio kondukis al la decido – per kio la konflikto estis devige solvita –, grandparte transpreni la moskvan politikon ĉe la konstruado de la socialismo kaj orientiĝi laŭ la sovetia modelo. Tio estis kontraŭeca procezo, ĉar la kreskinta memstareco de la partioj kaj de iliaj gvidantoj jam ne forigeblis – spite al nazkondukaj kuratorecaj enmiksiĝoj. Okazis konsiderinda rezistado, kiuj kondukis al konfliktoj en la gvidantaro de diversaj partioj, kiuj tiun kurson ne unuece kaj unuanime akceptis.

Harald Neubert priskribis la fundamentan ŝanĝon en la rilato de la KPSU al la komunistaj partioj de la landoj en la sovetia influzono:

En la jaro 1948 tiam oficiale kaj senkompate okazis la ŝanĝo en la plua evoluo de la komunisma movado. Unue la anatemo de la Kominform-buroo, do de Stalino, trafis ĝuste la jugoslavajn komunistojn mem, kiuj en rimarkinda maniero sentis sin ideologie dense ligitaj kun la KPSU. Kontraŭ ili komenciĝis malamika ideologia kaj politika kampanjo, post kiam Tito manifestis la pretendon de sia partio kaj de sia lando je samrajteco kun la USSR kaj kun la KPSU.”288

La konflikto estiĝis jam tre frue inter la KPSU kaj la KP de Jugoslavujo, kiu ne volis cedi al la instrukcioj de Stalino kaj volis konservi sian memstaran kurson al la konstruado de la socialismo. Ĝia ĝenerala sekretario Josip Broz Tito, antaŭe favorato de Stalino, povis apogi sin ĉe tio sur plimulto inter la gvidantaro, dum la adeptoj de Stalino estis nur malplimulto kaj estis ekskluditaj el la gvidaj instancoj. La sekretario de la CK de la Komunista Partio de Jugoslavujo Edvard Kardelj dum la unua konsila kunsido de la Kominform-buroo en 1947 prezentis la opiniojn de la jugoslava gvidantaro, kaj lia referaĵo ankoraŭ estis senkomente presita en la publikigita raporto. Sed dum la jaro 1948 la kritiko de la KPSU al la KPJ ĉiam pli akriĝis, kiel videblis el la publikigitaj leteroj kaj telegramoj.289

La konflikto komenciĝis per tio, ke la jugoslava gvidantaro insistis pri la memstareco kaj suvereneco de la jugoslava ŝtato kaj petis la sovetian gvidantaron ke ĝiaj konsilistoj tion respektu. La sovetia gvidantaro reagis akre rifuze. Ĝi interpretis la kritikon je ĝiaj konsilistoj kiel esprimon de malfido kaj de kontraŭsovetismo. En la sekvo ĝi kulpigis la KPJ je oportunisma devio kaj je ignorado de sovetiaj spertoj, kio estis taksata kiel naciismo.

La jugoslava gvidantaro decide defendis sin kontraŭ tiuj kulpigoj, la gvidantoj de la KPSU anoncis, ke ili metos la “deviojn” de la KPJ sen la tagordon de la venonta Kominform-konsilado. Sed dum la kunsido okazanta en Aŭgusto de 1948 temis malpli pri oportunismaj kaj reviziismaj devioj, sed pri tute aliaj riproĉoj. Tito kaj liaj kamaradoj estis kulpigataj esti perfidantoj kaj agentoj de la imperiismo. La KP de Jugoslavujo estis ekskludita el la Kominform-buroo kaj en nekredeble kruda maniero fifamigataj. La decido trudita de Moskvo tekstis: “La Komunista Partio de Jugoslavujo estas en la mano de murdistoj kaj de perfiduloj”.

La gvidantoj de la KPJ kaj speciale Tito estis brulmarkitaj – en la maniero de la Moskvaj Montroprocesoj – kiel agentoj de usonaj kaj britaj sekretaj servoj kaj kiel perfiduloj al la socialismo. Oni apogis tiujn obskurajn asertojn per “pruvoj” – supozeble – fabrikitaj de la soveta sekreta servo. Ŝajnas, ke neniu reprezentanto de la ceteraj partioj kuraĝis postuli zorgeman ekzamenadon de tiuj “pruvoj” aŭ eĉ dubigi ilin.

Post la ekskludo de la KPJ el la Kominform-buroo aperis diskriminaciaj kontribuaĵoj en la gazetaro. Stalino mem elpaŝis la unua en artikolo “Kien kondukas la naciismo de la Tito-grupo en Jugoslavujo”, publikigita en la Pravda.290

Eĉ pli akra stilo estis uzata en libroj kaj broŝuroj. Tiuj pamfletoj nomiĝis “Tito – marŝalo de la perfiduloj” de Jouvenal kaj “La granda konspiro” de Kahn kaj Sayers, tute en la stilo de la fifamaj akuzaj paroladoj de Viŝinskij en la Moskvaj Terorprocesoj dek jarojn antaŭe.

La ceteraj partioj de la Kominform-buroo transprenis tiun stilon. Tie ekde tiam oni parolis jam nur pri la “perfida Tito-kliko”.

Ke tiu kondamno okazis surprize, tio videblas el la fakto, ke ĵus antaŭe la SED publikigis broŝuron kun parolado de Tito (“Kiel ni faras tion”) en la eldonejo de la partio, ĉar ĝis tiam Tito estis konsiderata unu el la plej gravaj komunistaj gvidantoj ekster Sovetio.291 Kaj en la eldonejo de la Komunista Partio de Aŭstrujo ĵus broŝuro estis aperinta de Walter Hollitscher292 pri la jugoslava vojo al la socialismo.

La procedo kontraŭ la jugoslava KP estis nur la antaŭludo de la “purigadoj” en la parti-gvidantaroj de la socialisma tendaro. Same kiel en la 1930-aj jaroj laŭdire Trocko estis prezentata kiel la ordoninto de ĉiuj “perfiduloj” kaj la “trockismo” kiel la ĉefa malamiko de la socialismo, nun Tito kaj rapide inventita “titoismo”estis premita en tiun rolon. Kiel “titoismo” estis konsiderata ĉia provo konsideri naciajn kondiĉojn kaj apartaĵojn en la politiko ĉe la konstruado de la socialismo, ĉar tio laŭdire estis esprimo de malrespekto de la sovetiaj spertoj kaj de malfido al la KPSU. Pro tio la kulpigo je titoismo aperis en ĉiuj procesoj en la sekva tempo surscenigitaj por elimini rezistemajn kaj nefidindajn elementojn el la parti-gvidadoj.

Ankoraŭ samjare, en 1948, la ĝenerala sekretario de la Unuiĝinta Pola Laborista Partio estis eksigita kaj arestita pro naciismaj devioj, sekve al premoj de la moskvaj gvidantoj. La pola gvidantaro tamen montris almenaŭ tioman firmecon ke ĝi rifuzis en proceso kondamni Gomułka je morto, tamen tiu devis pasigi plurajn jarojn en malliberejo.

Jaron poste estis la vico de la gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakujo, ĉar en Moskvo oni suspektis, ke en ĝi estas tro multaj “ne fidindaj juddevenaj elementoj”, kio laŭdire ne estas tolerebla pro la necesa batalo kontraŭ la kosmopolitismo kaj cionismo. La ĝenerala sekretario Rudolf Slánský293 kaj iom granda nombro da gvidaj funkciuloj de la partio kaj de la ŝtato estis eksigitaj kaj arestitaj. Ili estis kulpigataj esti agentoj de okcidentaj sekretaj servoj, ĉar ili estis kunlaborintaj kun la (usona kontraŭfaŝisto) Noël H. Field, kiu, laŭ la kulpigo, estas agento de la CIA kaj kiu estis ilin rekrutinta. Krome oni akuzis ilin esti flegintaj rilatojn kun la perfidulo kaj agento Tito kaj esti agintaj komune kun li. En montroproceso en Prago la kulpigatoj estis kondamnitaj surbaze de “pruvoj” liveritaj de la sovetia sekreta servo. Rudolf Slánský ricevis mortkondamnon, la ceteraj akuzatoj punojn de multjara mallibereco.

Samtipaj procesoj okazis ankaŭ en Hungarujo kaj Bulgarujo, la du najbaraj landoj de Jugoslavujo, kiuj el la vidpunkto de la sovetia gvidantaro povis esti plej cedema al la “titoismo”. En Hungarujo ĉe tio la ĝenerala sekretario de la Hungara Partio de Laboruloj, Mátyás Rákosi, kiu mem nomis sin “la plej bona disĉiplo de Stalino”, estis volonta helpanto. Kune kun Lev Berija li elektis la membron de la politika buroo László Rajk, ministro pri eksteraj rilatoj de Hungarujo, kiel eminentan viktimon de la planita proceso.

Rajk estis gvidinta la batalon de la kontraŭleĝa KP tempe de la milito, post kiam li antaŭe havis gvidajn funkciojn en la vicoj de la Internaciaj Brigadoj en Hispanujo. Ĉar li el tiuj tempoj ankoraŭ posedis internaciajn rilatojn, li estis aparte taŭga por la rolo de propeka kapro. Li estis arestita sub la samaj kulpigoj – agado de agento por imperiismaj sekretaj servoj kaj titoismo – kaj en montroproceso surbaze de falsitaj dokumentoj kondamnita al morto.

La respektiva proceso en Bulgarujo okazis aparte imprese. Ĉi tie Georgo Dimitrofo, la multjara ĝenerala sekretario de la Komunista Internacio, post la liberigo de Bulgarujo fariĝis partiĉefo kaj ministroprezidanto. Tempe de la Kominterno li estis konsiderata konfidulo de Stalino, kvankam li agis memkonscie kaj memstare, speciale post 1945. Li flegis densajn kontaktojn kun Tito, ambaŭ kune proponis la projekton de socialisma Balkan-federacio, kiu en la perspektivo povus unuiĝi kun la ceteraj socialismaj landoj kaj poste ankaŭ starigi federacion kun la Sovetunio. Iliaj ideoj pri internacia disvolvado de la socialismo, kiu transiras la landlimojn, tute kongruis kun la pozicio de Lenino, kiu ĉiam vidis la socialismon kiel internacian taskon. Sed ĝi kontraŭdiris la teorion de Stalino pri la socialismo en unu sola lando, kaj pro tio Stalino estis strikte kontraŭ tiaj planoj – certe ankaŭ, ĉar ilia realigo dubindigus ankaŭ la antaŭrangecon de la Sovetunio. Stalino venigis Dimitrofon al Moskvo kaj akre riproĉis lin. Tiu ja cedis, sed oni rajtas dubi, ke li vere ŝanĝis sian opinion.

Ĉar Dimitrofo estis grave malsana, la vica ĉefministro Trajĉo Kostof, membro de la politika buroo, gvidis la laborojn de la registaro, dum tiuj de la ĝenerala sekretario estis vice plenumataj de Valko Ĉervenkov. Ĉar la sanstato de Dimitrofo forte malboniĝis, li por kuracado estis sendita en la Sovetunion, sed ŝajnis sufiĉe klara, ke li ne revenos. Dimitrofo mortis la 2-an de Julio 1949 en la sanatorio Barviĉa apud Moskvo. Ĉervenkov, fanatika adepto de Stalino, estis nun elektita kiel ĝenerala sekretario, dum Kostof, pli dense ligita kun Dimitrofo kaj kun ties opinioj, pro la agado de Ĉervenkov ne fariĝis ministro-prezidanto, sed rajtis daŭrigi la registaran laboradon nur kiel oficanta vica ministroprezidanto. Verŝajne Kostof estis en Moskvo konsiderata kiel adepto de Tito, kiu ankaŭ por Bulgarujo alstrebis pli grandan sendependecon.

Jam en la sekva kunsido de la CK Ĉervenkov komencis la batalon kontraŭ Kostof, kulpigis lin je kontraŭsovetia sinteno, je subfosado de la amikaj rilatoj al la Sovetunio kaj pri agenta agado interkonsente kun Tito. Post tio Kostof estis eksigita el ĉiuj funkcioj, ekskludita el la partio kaj arestita. Post iom longa enketa mallibereco li estis metita antaŭ tribunalon kune kun dek kromaj akuzatoj. Sed tiu zorgeme preparita montroproceso okazis ne laŭplane, ĉar Kostof jam dum la juĝdebatoj konstante ĥaosigis la koncepton de la prokuroro, sed poste en sia fina parolado firme revokis ĉiujn kulpkonfesojn elpremitajn per devigo kaj torturo. Li estis malgraŭ tio kondamnita al morto, dum dek kromaj akuzitoj ricevis multjarajn punojn je mallibero. Ĉar oni ne povis rompi la rezistadon de Kostof, post lia ekzekutado oni publikigis peton pri indulgo laŭdire de li skribitan, en kiu li rekonis sian kulpon.

Tiamaniere okazis “purigado” en la gvidaj rondoj de la komunistaj partioj de la orienteŭropaj landoj, por forigi ĉian rezistadon kontraŭ la stalina kurso kaj por jam ĝerme sufoki ĉiajn provojn iri proprajn vojojn. La paralelo al la Moskvaj Montroprocesoj estis evidenta, la procezoj okazis tute laŭ la sama modelo: Ekzistis neniaj laŭfaktaj pruvoj, nur la konfeso de la akuzato estis konsiderata sufiĉa atesto. La akuzatoj estis preparitaj tiel ke ili antaŭ la tribunalo pente konfesis sian kulpon kaj per siaj eldiroj kulpigis la ĉefan akuzaton.

Dum en la Moskvaj Procesoj la foresta Trocko estis konsiderata la vera iniciatinto kaj taskinto por agenta kaj malutilula laboro, tiu rolo nun estis atribuita al Tito. Tamen al etikedado de tiaj deliktoj kiel “titoismo” ne daŭris longe. Jam en 1955 la posteulo de Stalino, Ĥruŝĉovo, vidis sin devigata viziti Beogradon por senkulpiĝi pro la procedo de Stalino kaj por peti restarigi la amikajn rilatojn, ĉe kio li ne menciis Stalinon, sed prezentis Berija-n kiel kulpulon.

La puriga agado en Rumanujo mirige okazis alie. Ĝi ne havis “kontraŭtitoisman”, sed pli kontraŭsovetian tendencon.


 


 

Notoj

  • Sen aŭ kun artikolo: En Esperanto estas diferenco inter “evoluo al socialismo” kaj “evoluo al la socialismo”, ĉe kio la unua inkludas la ideon, ke ekzistas almenaŭ pli ol unu socialismo aŭ formo de socialismo, dum la dua subkomprenas, ke ekzistas nur unu de ĉiuj konata formo de socialismo. Tiu ĉi lasta esprimo perfekte kongruas kun la stalina ideo pri socialismo. Sed ĉar en naciaj lingvoj kiel la germana oni ne faras la distingon – oni diras ĉiam “zum Sozialismus” = “zu dem Sozialismus” = al la socialismo, neniam aŭ nur esceptokaze “zu einem Sozialismus" = al socialismo, la tradukisto devas ĉiufoje interpreti, ĉu temas pri “la socialismo” aŭ pri “socialismo”. Sekve, ĉiuj tiaj esprimoj en la traduko estas interpretoj.

  • Artikolo antaŭ propraj nomoj: [citaĵo el Kirf-Blanke]

  • Pritrakto de propraj nomoj (Władisław Gomułka -> Vladislav Gomulka - Vladislavo Gomulko)


 

1Deklaro de la interkonsiliĝo de reprezentantoj de komunistaj kaj laboristaj partioj en Novembro de 1960, Berlino 1961 [en la germana: Erklärung der Beratung von Vertretern Kommunistischer und Arbeiterparteien im November 1960; Berlin 1961].

2Saml.

3Saml.

4Tiel ĉe Alexander N. Jakowlew: Die Abgünde meines Jahrhunderts. Eine Autobiographie. Leipzig 2002 [Aleksander N. Jakovlev: La abismoj de mia jarcento. Membiografio. Lepsiko, 2002]; en pli milda formo ankaŭ ĉe Theodor I. Oiserman: Marksismo kaj utopiismo. Moskvo, 2000 (rusa).

5Lenino: La kolapso de la 2-a Internacio [germane: Wladimir I. Lenin: Der Zusammenbruch der II. Internationale. En: Lenin: LW [en la sekvo: LW], vol. 21, p. 237.

6Alfredo Kozingo: “Stalinismo” – Esplorado pri origino, esenco kaj efikoj. MAS-libro n-ro 185. -vl

7Mallongigo de Sozialistische Einheitspartei Deutschlands [Socialista Unuecpartio de Germanujo], partio fondita en 1949 el kunfandiĝo de la Komunista Partio de Germanujo kaj de la Socialdemokrata Partio de Germanujo (SPD) en la tiama Germana Demokratia Respubliko (GDR) (orig.: Deutsche Demokratische Republik [DDR]). -vl

8Kiu interesiĝas pli pri tio, povas konsulti miajn memoraĵojn, kiuj aperis en 2008 sub la titolo: Inneneinsichten als Zeitgenosse – Philosophie und Politik in der DDR [Internaj rigardoj kiel samtempaj atestoj – Filozofio kaj politiko en la GDR], en la edition ost.

9Marxistische Philosophie – Lehrbuch, von einem Autorenkollektiv unter Leitung und Redaktion von Alfred Kosing; Berlin 1967 [Marksisma filozofio – Instrulibro, de aŭtora kolektivo, gvidado kaj redaktado de Alfredo Kozingo, Berlino, 1967].

10Vd pri tio Alfred Kosing: Habent sua fata libelli – Über das merkwürdige Schicksal des Buches Marxistische Philosophie [A.K.: (Libroj havas sian sorton) – Pri la stranga sorto de la libro Marksisma filozofio]. En: Hans-Christoph Rauh / Peter Ruben (Hg): Denkversuche. DDR-Philosophie in den 60-er Jahren. Berlin 2000, p. 77sj.

11Germane: Walter Ulbricht [válter úlbriĥt]1893-1973, kunfondinto de la Komunista Partio de Germanujo (KPG, germane: KPD) en 1919, unua sekretario de la Socialista Unuecpartio de Germanujo (SED de 1950 ĝis 1971 kaj prezidanto de la ŝtatkonsilantaro de la GDR ekde 1960 ĝis sia morto. -vl

12Alfred Kosing, Erich Hahn, Harald Schliwa, Ingrid Schulze, Michael Hagen: Dialektik des Sozialismus; Berlin 1980.

13Vidu pri tio ankaŭ mian postparolon al la 4-a eldono de tiu libro.

14Kiel mi povis poste konstati, mia kritika takso de la “Unueco de ekonomia kaj sociala politiko” grandparte kongruis kun la opinioj de la prezidanto de la ŝtata plankomisiono de la GDR, Gerhard Schürer, kaj ankaŭ kun la plej multaj ŝanĝproponoj. Vidu: Gerhard Schürer, Gewagt und verloren. Berlin 1998.

15Alfred Kosing: Aktuelle Probleme der Dialektik de Sozialismus. En: Deutsche Zeitschrift für Philosophie, kajero 7/1988.

16Gregor Schirmer: Ja, ich bin dazu bereit. Eine Rückblende. Berlin 2014, p. 424.

17Vidu pri tio ankaŭ Gerhard Schürer: Gewagt und verloren, l.c.. Li priskribas siajn multajn provojn, en la politika buroo per prezentado de solide bazitaj proponoj atingi necesan ŝanĝon de la ekonomia politiko kaj kiel tio estis ĉiam malebligata de Honecker kaj Mittag, kiuj elvokis partikongresajn decidojn.

18Alfred Kosing: Inneneinsichten als Zeitzeugnisse, v.c.

19Wladimir I. Lenin: Der Zusammenbruch der II. Internationale; en: LW, vol. 21, p. 204.

20

21

22

23MAS-libro n-ro 61, p. 6-11, ĉi tie p. 6. -vl

24

25

26Pri tiu demando siatempe Vera Ivanova Zasuliĉ skribis al Markso petante lian opinion. Markso respondis al ŝi, sed faris por tio tri interesajn malnetojn, kiuj konserviĝis kaj troviĝas en la MAS-libro n-ro 73. -vl

27(Germane: Karl Kautsky [kárl káŭcki] (1854-1938), sekretario de Engelso en 1881, li eldonis la 4-an volumon de Markso: La kapitalo (“Teorioj pri la plusvaloro”, 2-voluma), kritikis la reviziismon de Edŭardo Bernŝtejno kaj ĉefredaktis ĝis 1917 la teorian revuon de la germana socialdemokratara Die Neue Zeit [La nova tempo] kaj poste verkis kontraŭ la bolŝevistoj (Terrorismus und Kommunismus, 1919). -vl

28

29

30Itale: Antonio Gramsci [antónjo grámŝi] (1891-1937), kun Togliatti kreis la gazeton Ordine nuovo (1919), fariĝis sekretario de la Itala Komunista Partio (1924) kaj sub la faŝismo estis en malliberejo de 1926 ĝis 1937. En siaj Malliberejaj kajeroj (1929-1935) li anstataŭ­igis la nocion diktatoreco de la proletaro per hegemonio de la prole­taro. -vl

31Hungara filozofo, hungare György Lukács, kiu publikigis precipe en la germana sub la nomo Georg Lukács [géorg lúkaĉ] (1885-1971). Li interpretis la verkaron de Markso precipe el humanisma vidpunkto kaj verkis pri la nocio fremdiĝo kaj fremdigo. Lia unua tre rimarkita verko estis Historio kaj klaskonscio, 1923. Li ellaboris bazojn de marksisma estetiko (Teorio de la novelo, 1920). -vl

32Vidu pri tio ankaŭ Alfred Kosing: Ist China auf dem Weg zum Sozialismus? [A. K.: Ĉu Ĉinujo estas sur la vojo al socialismo? En: A.K: "Stalinismus" … v.c., p. 381.

33Kp la detalan prezentadon de la deformado de la marksismo fare de la inventintoj de la “leninismo” kiel aparta teorio kaj fine de la sanktigo de la “marksismo-leninismo” fare de Stalino, en: Alfred Kosing: “Stalinismus” – Untersuchung über Ursprung, Wesen und Wirkungen, p. 167sj kaj 273sj.

34Karlo Markso: La kapitalo, vol. 1, 3-a eld. MAS-libro n-ro 166. -vl

35Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio. MAS-libro n-ro 116. -vl

36La germana vorto Gewalt signifas samtempe forto, perforto kaj potenco. -vl

37MAS-libro n-ro 50. -vl

38MAS-libro n-ro 116, p. 87. -vl

39Friedrich Engels: Kritik des Erfurter Programms. En: MEW, vol. 18.

40Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo (MAS-libro n-ro 13a). -vl

41MAS-libro 13a, p. 21-27. -vl

42Laŭ Ferdinando Lasalo (Ferdinand Lassalle, .......................................................................................................................

43[15] Vidu pri tio ankaŭ Gerhard Schürer: Gewagt und verloren, l.c.. Li priskribas siajn multajn provojn, en la politika buroo per prezentado de solide bazitaj proponoj atingi necesan ŝanĝon de la ekonomia politiko kaj kiel tio estis ĉiam malebligata de Honecker kaj Mittag, kiuj elvokis partikongresajn decidojn.

44Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo (MAS-libro 13a), p. 25. -vl

45Karl Marx-Friedrich Engels-Werke (en la sekvo: MEW) vol. 17, p. 546.

46Karlo Markso, La kapitalo, 3-a volumo, Karl Marx: Das Kapital, 3. Band, MEW, vol. 25, p. 784:

“El la starpunkto de pli alta ekonomia soci-formacio la privata proprieto de unuopaj individuoj je la Terglobo ŝajnos tute same absurda kiel la privata proprieto de homo je alia homo. Eĉ tuta socio, nacio, eĉ ĉiuj samtempaj socioj kune, ne estas proprietuloj de la Tero. Ili estas nur iliaj posedantoj, iliaj uzantoj, kaj kiel bonaj familiaj patroj devas postlasi ĝin al la postsekvantaj generacioj plibonigita.” -vl

47Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio. MAS-libro n-ro 100, p. 88. -vl

48Frederiko Engelso: La evoluo de la socialismo de utopio al scienco. MAS-libro n-ro 74a. -vl

49[30] Wladimir I. Lenin: Referat über die Subottniks auf der Moskauer Stadtkonferenz der KPdSU am 20. Dezember 1919 [V.I. Lenino: Referaĵo pri la subotnikoj en la moskva urba konferenco de la KPSU la 20-an de Decembro 1919]. En: LW, vol. 30, p. 274.

50[31] Saml., p. 275.

51[32] Saml., p. 276.

52[33] Domeniko Losurdo: Ĉu fuĝi el la historio? La rusa kaj la ĉina revolucioj hodiaŭ (MAS-libro n-ro 33), p. 108. -vl

53[34] Wladimir I. Lenin: Die große Initiative. En: LW, vol. 29, p. 416.

54Vidu ĉe Trocko ....................

55MAS-libro n-ro 166. -vl

56En Esperanto vidu Rozo Luksemburgo: Pri la rusa revolucio (MAS-libro n-ro 156b (epub-versio: MAS-libro n-ro 156a); Rozo Luksemburgo: La krizo de la socialdemokrataro (Junius-broŝuro), kun Lenino: Pri la Junius-broŝuro) (MAS-libro n-ro 207.

Vd ankaŭ biografion de Rozo Luksemburgo (MAS-libro n-ro 157). -vl

57MAS-libro n-ro 80. -vl

58En Esperanto ekzistas Georgo Pleĥanov: Pri rolo de la persono en la historio (MAS-libro n-ro 37). -vl

59Germane: Karl Kautsky [kárl káŭcki] (18

60

61[36] Domeniko Losurdo: Ĉu fuĝi el la historio? (MAS-libro n-ro 33), p. 85s. -vl

62Pri la termino "socialismo, socialisma lando, socialisma ŝtato en la uzado de Kozingo vidu la komenton de Jurij Finkel en: Alfredo Kozingo: "Stalinismo". Esploro … (MAS-libro n-ro 185), p. 449-459. -vl

63[37] Alexander N. Jakowlew: Die Abgründe …, v.c., p. 136.

64[38] Vidu Manfred Hildermeier: Die Sowjetunion 1917-1991, München 2001, p. 1.

65[39] Saml., p. 3

66Pri tio atentigis jam Leo Trocko, kun la samaj argumentoj kaj indikoj, kiujn Kozingo ĉi tie prezentas. ........................-vl

67[40] Wladimir I. Lenin: Die Entwickling des Kapitalismus in Russland. En: LW, vol. 3.

68[41] Manfred Hildermeier: Russische Revolution. Frankfurt/M., 2000, p. 5.

69[42] Saml.

70[43] Saml.

71[44] Manfred Hildermeier: Die russische Revolution …, v.c., p. 13.

72[45] Saml., p. 14.

73[46] Leo Trotzki: Ergebnisse und Perspektiven. Die treibenden Kräfte der Revolution. Vorwort 1919 (https://www.marxists.org/deutsch/archiv/trotzki/1906/erg-pers/vorwort.htm)

74[47] Manfred Hildermeier: Russische Revolution …, v.c., p. 17.

75[48] Saml., p. 19.

76[49] Saml., p. 20.

77[50] Saml., p. 30.

78[51] Saml., p. 33.

79[52] Isaak Deutscher: Stalin. Berlin 1992, p. 226.

80[53] Wladimir I. Lenin: Brief an die Mitglieder des ZK [V.I. Lenino: Letero al la membroj de la CK]. En: LW, vol. 25, p. 222.

81[54] Saml., p. 224.

82[55] Wladimir I. Lenin: Der Oktoberumsturz. En: LW, vol. 6, p. 91sj. La originala artikolo aperis en la Pravda la 5-an de Novembro 1918, sed en la eldono de la verkaro ĝi estis falsita per tio, ke la koncerna tekstero estis forigita. Tamen ĝi troviĝis ankoraŭ en la angla eldono de la kolektitaj verkaro, en la volumo Josip W. Stalin: “La Oktobra Revolucio”.

83[56] Manfred Hildermeier: Russische Revolution …, v.c., p. 17.

84[57] Alexander N. Jakowlew: Die Abgründe …, v.c., p. 34.

85[58] Saml., p. 122.

86[59] Saml., p. 122.

87[60] Saml, p. 99.

88Karlo Markso: La mizero de la filozofio […] (MAS-libro n-ro 17). -vl

89[61] Saml., p. 110.

90[62] Saml., p. 125.

91[63] Saml., p. 146.

92[64] Saml., p. 152.

93[65] Wladimir I. Lenin: Aus dem Tagebuch eines Publizisten [V. I. Lenino: El la taglibro de publicisto] En: LW, vol. 25, p. 289.

94[66] Wladimir I. Lenin: Die große Initiative [V.I. Lenino: La granda iniciato], en: LW, vol. 29, p. 486.

95[67] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem VIII. Parteitag der KPR [V.I. L: Parolado dum la 8-a konferenco de la KPR], En: LW, vol. 29, p. 139.

96[68] Manfred Hildermeier: Russische Revolution …, v.c., p. 59.

97[69] Saml., p. 59.

98[70] Saml., p. 65.

99[71] Saml., p. 66.

100[72] Wladimir I. Lenin: Zum vierten Jahrestag der Oktoberrevolution [V.I. Lenino: Pri la kvara datreveno de la Oktobra Revolucio], en: LW, vol. 33, p. 41.

101[73] Saml., p. 41s.

102[74] Manfred Hildermeier: Russische Revolution …, v.c., p. 65.

103[75] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem VIII. Parteitag der KPR [V.I. Lenino: Parolado dum la 8-a kongreso de la KPR], en: LW, vol. 29, p. 176.

104 [76] Wladimir I. Lenin: Über die Naturalsteuer [V.I. Lenino: Pri la naturaĵ-imposto]. En: LW, vol. 32, p. 355.

105[77] La historiisto Hildermeier – alie tre zorgema pri precizo – opinias, ke Lenino “kontraŭ la konceptoj de Trocko armeigi la laboron trudis tiun limigitan permeson de merkato, kiu konsistigas la kernon de la NEP“ (En: Manfred Hildermeier: Die Sowjetunion 1917-1991, p. 26) Sed tio estas eraro, ĉar la debatoj, en kiuj Trocko, deirante de siaj spertoj pri labor-agadoj de la Ruĝa Armeo, proponis starigi labor-armeojn kaj laborigi ilin por solvi prioritatajn taskojn, okazis pli frue. Preterpase mi diru, ke Lenino tiam tute ne estis strikte kontraŭ tiu propono, kaj ankaŭ Stalino dum certa tempo komandis ian “laborarmeon”. Trocko konsentis pri la plano de Lenino por la NEP kaj voĉdonis por ĝi. Tio ne malhelpis la stalinan “historiografi­on” poste ĉie trovi konfliktojn inter Lenino kaj Trocko. Povas esti, ke Hildermeier fariĝis viktimo de tiuj legendoj.

106[78] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem Dritten Gesamtrussischen Sowjetkongress [V.I. Lenino: Parolado dum la Tria Tutruslanda Sovetkongreso]. En: LW, vol. 26, p. 465.

107[79] Manfred Hildermeier: Die Sowjetunion …, v.c., p. 22.

108La aŭtoro diras “potencdivido”. Sed Ŝtejgervaldo insistas pri distingo inter potencdivido kaj potencdisigo, ĉe kio potencdivido estas la divido de la potenco inter malsamaj kaj eĉ kontraŭaj klasoj (komence de la Franca Revolucio; en Ruslando dum la periodo inter la Februara kaj la Oktobra revolucio), dum la potencdisigo estas la malsamaj kompetentoj (ĉefe leĝdona kaj plenuma). Vd Roberto Ŝtejgervaldo: Komunistaj star- kaj disput-punktoj (MAS-libro n-ro 48), p 5677. -vl

109[80] La disputoj ligitaj kun tio en la partio kaj en la politika buroo estas detale prezentataj en Alfredo Kozingo: “Stalinismo” … (MAS-libro n-ro 185), p. 53sj.

110[81] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem VIII. Parteitag der KPR [V.I. Lenino: Parolado dum la 8-a kongreso de la KPR], en: LW, vol. 29, p. 178.

111[82] Saml., p. 300.

112[83] Wladimir I. Lenin: Brief an den Parteitag [V.I. Lenino: Letero al la parti-kongreso], en: LW, vol. 36, p. 577.

113[84] Saml., p. 578.

114Vidu pri tio Leo Trocko: La testamento de Lenino (MAS-libro n-ro 148). -vl

115Saml., p. 363sj.

116Saml., p. 365.

117Lew D. Trotzki: Rede auf dem XII. Parteitag der KPR [Leo Trocko: Parolado dum la 12-a kongreso de la KPR], en: Die linke Opposition in der Sowjetunion. (Okcident-)Berlino, 1976, vol. 2, p. 89.

118J. W. Stalin: Über die Grundlagen des Leninismus [Stalino: Pri la bazoj de la leninismo]. En: Stalin: Werke [en la sekvo: SW], vol. 6, p. 62.

119Grigorij J. Sinowjew: Bolschewismus oder Trotzkismus [G. J. Zinovjev: Bolŝevismo aŭ trockismo]. En: Die Linke Opposition in der Sowjetunion, v.c., vol. 2, p. 344.

120La problemo pri la nocio “leninismo” estas detale klarigita kaj disku­tata en Alfredo Kozingo: “Stalinismo” […] (MAS-libro n-ro 185), p. 85sj.

121En plej multaj lingvoj tiu nocio estas konata sub la nomo “Perma­nente Revolution”, kvankam “permanenta” ne estas oficiala Espe­ranta vorto (tamen iuj uzas tiun terminon ankaŭ en Esperanto), kaj krome ĝi ne esprimas precize tion, kion Trocko celas per ĝi. Pro tio la esprimo daŭrigata revolucio estas la ĝusta. La libro kun la samnoma titolo legeblas ankaŭ en Esperanto: Leo Trocko: La daŭrigata revolucio (MAS-libro n-ro 155). -vl

122Nikolai I. Bucharin: Eine neue Offenbarung über die Sowjetwirt­schaft. Oder wie man den Block der Arbeiter und Bauern zugrunde richten kann [N. I. Buĥarin: Nova revelacio pri la soveta ekonomio. Aŭ kiel oni povas ruinigi la blokon de la laboristoj kaj kampuloj]. En: Die linke Opposition in der Sowjetunion, v.c., vol.. 2, p. 402.

123Saml., p. 407.

124Teksterojn, kiujn mi citas el tiu eldono, mi korektas, kiam la originala signifo troveblas el la kunteksto. Tio estas ja nekutima, sed faciligas la komprenon al la leganto. -ak

125Die Erklärung der Dreizehn [La deklaro de la dektri]. En: Die linke Opposition in der Sowjetunion 1923-1928, v.c., vol. 5, p. 330.

126Saml., p. 331.

127Saml., p. 334.

128Saml., p. 334.

129Saml., p. 336.

130Saml., p. 337.

131Saml., p. 338.

132Saml., p. 339.

133Saml., p. 339.

134Vidu pri tio detale Alfredo Kozingo: “Stalinismo” … [MAS-libro n-ro 185], p. 322sj.

135Die linke Opposition in der Sowjetunion 1923-1928, v.c., Vol. 5, p. 342.

136Saml., p. 344s.

137Saml., p. 345.

138Saml., p. 346.

139Saml., p. 348.

140[109] Saml., p. 351.

141[110] Saml., p. 352.

142[111] Saml., p. 353.

143[112] Saml., p. 359.

144[113] Saml., p. 362.

145[114] Saml., p. 363.

146[115] Saml., p. 363s.

147[116] Saml., p. 365.

148[117] Saml., p. 373.

149[118] Saml., p. 376.

150[119] Saml., p. 379.

151[119] Saml., p. 279.

152[120] Saml., p. 380.

153[121] Saml., p. 392.

154[122] Saml., p. 394.

155[123] Saml., p. 402.

156[124] Saml., p. 404.

157 [105] Saml., p. 405.

158[126] Saml., p. 406.

159[127] Saml., p. 408.

160[128] Saml., p. 410.

161[129] Saml., p. 413s.

162[130] Saml., p. 415.

163[131] Saml., p. 418.

164[132] Saml., p. 418.

165[133] Saml., p. 418.

166[134] Manfred Hildermeier: Die Sowjetunion 1917-1991 …, v.c., p. 36s.

167[135] J. W. Stalin: Die Bucharin-Gruppe und die rechte Abweichung in unserer Partei [J. V. Stalino: La Buĥarin-grupo kaj la dekstra devio en nia partio]. En: SW, vol. 11, p. 228.

168[136] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem VIII. Parteitag der KPR [V. I. Lenino: Parolado dum la 8-a kongreso de la KPR]. En: LW, vol. 29, p. 197.

169 [137] Saml.

170[138] Wladimir I. Lenin: Über den Kandidaten M. I. Kakinin [V. I. Lenino: Pri la kandidato M. I. Kakinin]. En: LW, vol. 29, p. 222.

171[139] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem VIII. Parteitag der KPR [Parolado dum la 8-a kongreso de la KPR]. En: LW, vol. 29, p. 200.

172[140] J. W. Stalin: Politischer Rechenschaftsbericht an den XV. Parteitag [J. V. Stalino: Politika raporto al la 15-a partikongreso]. En: SW, vol. 10, p. 266.

173[141] Wladimir I. Lenin: Rede in der Sitzung des Petrograder Sowjets [V. I. Lenino: Parolado dum la kunsido de la petrograda soveto]. En: LW, vol. 29, p. 19.

174 [142] J. W. Stalin: Vor Erfolgen von Schwindel befallen [J. V. Stalino: Pro sukcesoj trafita de kapturniĝo]. En: SW, vol. 12, p. 102sj.

175[143] J. W. Stalin: Rechenschaftsbericht des ZK an den XVII. Parteitag der KPdSU [J. V. Stalino: Raporto de la CK al la 17-a kongreso de la KPSU]. En: SW, vol. 113, p. 283.

176[144] J. W. Stalin: Über die Industrialisierung des Landes [J. V. Stalino: Pri la industriigo de la lando]. En: SW, vol. 11, p. 225.

177[145] Nikolai I. Bucharin: Ökonomik der Transformationsperiode [N. I. Buĥarin: Ekonomiko de la transforma periodo], Berlino, 1990, p. 17.

178[146] Manfred Hildermeier: Die Sowjetunion 1917-1991 …, v.c., p. 35.

179Aŭfhebo estas esprimo de la hegela kaj marksisma dialektiko, kiu signifas “nuligon kaj samtempe konservadon sur pli alta nivelo”. -vl

180[147] Vidu pri tio Leo Trotzki: Kapitalismus oder Sozialismus. En: Die Linke Opposition in der Sowjetunion 1923-1928, vol. III p. 122sj.

181En Esperanto: V. I. Lenin: Ŝtato kaj revolucio La instruo de la marksismo pri la ŝtato kaj taskoj de la proletaro en revolucio … (MAS-libro n-ro 50). -vl

182[148] Wladimir I. Lenin: Eine der Kernfragen der Revolution [V. I. Lenino: Unu el la kernaj demandoj de la revolucio]. En: LW, vol. 25, p. 280.

183[149] Saml., p. 280.

184 [150] Lenin: Ŝtato kaj revolucio (MAS-libro n-ro 50), p. 37s.

185 [151] Saml., p. 59.

186 [152] Saml., p. 63s.

187[153] Saml., p. 124.

188 [154] Saml., p. 125.

189[155] Saml., p. 65.

190[156] Saml., p. 125, pn 33.

191[158] Saml., p. 60.

192[159] Saml., p. 117.

193 Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo (MAS-libro n-ro 13a), p. 32, 35 kaj 52. -vl

194[160] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem VIII. Parteitag der KPR [V. I. Lenino: Parolado dum la 8-a kongreso de la KPR]. En: LW, vol. 29, p. 142.

195[161] Wladimir I. Lenin: Brief über den Plan für den politischen Bericht [V. I. Lenino: Letero pri la plano por la politika raporto]. En: LW, vol. 32, p. 239.

196[162] Wladimir I. Lenin: Politischer Bericht des ZK der KPR(B) an den XI. Parteitag [V. I. Lenino: Politika raporto de la CK de la KPR(b) al la 11-a kongreso]. En: LW, vol. 32, p. 293.

197[163] Wladimir I. Lenin: Über die Naturalsteuer [V. I. Lenino: Pri la naturaĵimposto]. En: LW, vol. 32, p. 365.

198[164] Vidu pri tio Alfredo Kozingo: “Stalinismo” … en kiu tiu sistemo estas detale prezentita en sia historia evoluo (MAS-libro n-ro 185).

199[165] Leo Trotzki: Verratene Revolution [Leo Trocko: Perfidita revolucio]. Essen, 2010, p. 123sj; kp ankaŭ Leo Trotzki: Stalin – eine Biografie [Leo Trocko: Stalino – biografio]. Essen, 2010, p. 407sj.

200[166] Wladimir I. Lenin: Über die Aufgaben der III. Internationale [V. I. Lenino: Pri la taskoj de la 3-a Internacio]. En: LW, vol. 29, p. 504.

201[167] Wladimir I. Lenin: Die NÖP und die Aufgaben für politisch-kulturelle Aufklärung [V. I. Lenino: La NEP kaj la taskoj por politika-kultura klerigado]. En: LW, vol. 33, p. 58.

202Vidu pri tiu konstitucio en Esperanto du eseojn, unu verkita en la sama tempo, la alia antaŭ nelonge:

– Leo Trocko: La USSR en la spegulo de sia nova konstitucio de 1936 (la 10-a ĉapitro de “La perfidita revolucio”) kaj

– Hans Heinz Holz: La konstitucio de Sovetunio de 1936.

Ambaŭ en MAS-libro n-ro 180. -vl

203[168] Nikolai I. Bucharin: Gefängnisschriften 1. Der Sozialismus und seine Kultur. Herausgegeben von Swetlana N. Gurwitsch-Bucharin, Wladislaw Hedeler und Ruth Stoljarowa, Berlin 1996 [Nikolaj I. Buĥarin: Malliberejaj skribaĵoj 1. La socialismo kaj ĝia kulturo. Eldonita de Svetlana N. Gurviĉ-Buĥarin, Vladislav Hedeler kaj Rut Stoljarova, Berlino 1996].

204[169] J. W. Stalin: Anarchismus und Sozialismus [J. V. Stalino: Anarĥiismo kaj socialismo]. En: SW, vol. 1, p. 169.

205En Esperanto: Frederiko Engelso: La evoluo de la socialismo de utopio al scienco (= MAS-libro n-ro 74a resp. 74b). -vl

206[170] J. W. Stalin: Anarchismus und Sozialismus, v.c., p. 170.

207[171] Saml., p. 170.

208[172] Leo Trotzki: Stalin – eine Biografie [Leo Trocko: Stalino – biografio], Essen, 2010, p. 113.

209Ĝi ekzistas en Esperanto. V. L. Lenino: Anarĥiismo kaj socialismo. En: V. I. Lenino: Tri fontoj kaj tri partoj de la marksismo […] (= MAS-libro n-ro 61), p. 12s. -vl

210En Esperanto: V. I. Lenino: Pri la slogano de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo”, en: MAS-libro n-ro 61, p. 14-17. -vl

211[173] Pli detale pri la posta debato pri tiu demando vidu Alfredo Kozingo: “Stalinismo” … (MAS-libro n-ro 185), p. 322sj.

212[174] J. W. Stalin: Die Oktoberrevolution und die Taktik der russischen Kommunisten [J. V. Stalino: La Oktobra Revolucio kaj la taktiko de la rusaj komunistoj]. En: SW, vol. 6, p. 350.

213[175] Georg von Vollmar: Der isolierte sozialistische Staat [G. v. V.: La izolita socialisma ŝtato]. En: Reden und Schriften zur Reformpolitik, Stuttgart, 1977, p. 578.

214

215[176] Leo Trotzki: Kapitalismus oder Sozialismus [Leo Trocko: Kapitalismo aŭ socialismo]. En: Die linke Opposition …, v.c., vol. 3, p. 124.

216[177] Saml., p. 126.

217[178] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem Ersten Gesamtrussischen Kongress kommunistischer Schüler [V. I. Lenino: Parolado dum la Unua Tutruslanda Kongreso de komunistaj lernantoj]. En: LW, vol. 29, p. 313.

218[179] Wladimir I. Lenin: Die große Initiative [V. I. Lenino: La granda iniciato]. En: LW, vol. 29, p. 411.

219[180] Wladimir I. Lenin: Rede auf dem I. Kongress der landwirt­schaftlichen Kommunen und Artels [V. I. Lenino: Parolado dum la 1-a Kongreso de la kampkulturaj komunumoj kaj arteloj*]. En: LW, vol. 30, p. 181.

* La rusa artelo ludis centran rolon en la respondoj de Markso al Zasuliĉ (MAS-libro n-ro 73). -vl

220[181]Wladimir I. Lenin: Die große Initiative [V. I. Lenino: La granda iniciato]. En: LW, vol. 30, p.. 41.

221[182] Eugen Varga: Brief an Stalin vom 26. März 1938. Zitiert nach Harald Neubert: Die internationale Einheit der Kommunisten [E. V.: Letero al Stalino de la 26-a de Marto 1938. Citita laŭ Harald Neubert: La internacia unueco de la komunistoj]. Essen, 2009, p. 125.

222[183] Grover Furr: Chrischtschows Lügen [G. F.: La mensogoj de Ĥruŝĉovo], Berlin, 2014. – Vidu ankaŭ la ĉapitron “Grover Furr defendas Stalinon”, en: La masakro de Katin' (Katyn). Trikvarona jarcento da disputo pri tiu krimego kontraŭ la homaro (MAS-libro n-ro 193), p. 139-141. -vl

223[184] La estiĝ-historio de tiu verko estas detale prezentita en: Alfredo Kozingo: “Stalinismo” … (MAS-libro n-ro 185), p. 187sj.

224[185] J. W. Stalin: Rede in der Sitzung des Politbüros über Fragen der Parateipropaganda im Zusammenhang mit dem Erscheinen des “Kurzen Lehrgangs der Geschichte der KPdSU (B)” [J. V. Stalino: Parolado dum la kunsido de la politika buroo pri demandoj de la partipropagando okaze de la apero de la “Konciza kurso de la historio de la KPSU(b)”]. En: SW, vol. 18, Moskvo 2000, p. 160sj.1

225Germane: Unter dem Banner des Marxismus. -vl

226En Esperanto: MAS-libro n-ro 56. -vl

227[186] Ĉar ekz-ero de la libro de Aleksandrov jam tre frue eniris la tiaman Instituton pri dialektika materiismo de la universitato de Jena, mi povis akiri kopion, kvankam en la GDR ĝi ne estis havebla.

228[187] J. W. Stalin: Brief an A. A. Shdanow vom 19. September 1946 [J. V. Stalino: Letero al A. A. Ĵdanov de la 19-a de Septembro 1946]. En: SW, vol. 18, p. 428.

229[188] La paroladoj de Ĵdanov ekzistas en germana traduko: A. A. Shdanow: Über Kunst und Wissenschaft [A. a. Ĵdanov: Pri arto kaj scienco]. Berlino, 1952.

230En Esperanto: Karolo Darvino: La Origino de Specioj. Esperantigis el la angla Klivo Lendon. (= Serio “Scienca Penso” n-ro 1 sub aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio en oficialaj rilatoj kun Unesko). Okaze de la Internacia Darvino-jaro. Antverpeno, Flandra Esperanto-Ligo, 2009. 431 paĝoj, ISBN 978-90-77066-40-9.

231[189] Jurij A. Ĵdanov: Rigardo en la pasintecon, p. 252 (ruse). Eltiraĵoj kaj kromaj indikoj en J. V. Stalino: Verkoj, vol. 18, p. 454sj (ruse).

232[190] Komparu kun tio Alfredo Kozingo: “Stalinismo” …, kie tiuj disputoj estas prezentitaj kaj dokumentitaj: (MAS-libro n-ro 185), p. 322sj.

233[191] Harald Neubert en sia materialriĉa laboraĵo “Die internationale Einheit der Kommunisten [La internacia unueco de la komunistoj] opiniis, ke Stalino unue flirtis kun tiu ideo, sed poste rifuzis ĝin. Se por tio li ne montras pruvojn aŭ indikojn. Ne klaras, sur kio Neubert apogis sian opinion.

234[192] Pri la demando de la intervjuo de kamarado Dimitrofo dum la gazetara konferenco en Sofio la 21-an de Januaro de tiu jaro, en: SW, vol. 18, p. 512.

235[193] J. W. Stalin: Antwort auf Fragen des Moskauer Korrespondenten der Sunday Times, Alexander Weerth [J. V. Stalino: Respondo al demandoj de la moskva korespondanto de la Sunday Times, Alexander Weerth]. En: Bolŝevik n-ro 17/18, jk. 1946 (ruse); germane en: Neue Welt, kajero 19, jk. 1946, p. 5.

236[194] J. W. Stalin: Ökonomische Probleme des Sozialismus in der UdSSR [J. V. Stalino: Ekonomiaj problemoj de la socialismo en la USSR]. En: SW, vol. 15, Dortmund, 1976 p. 276.

237[195] Vidu pri tio Alfred Kosing: Ist China auf dem Weg zum Sozialismus? [Alfredo Kozingo: Ĉu Ĉinujo estas survoje al la socialismo?], en: A. K.: “Stalinismus” (germane), p. 381sj.

238[196] Wladimir I. Lenin: Über die Naturalsteuer [V. I. Lenino: Pri la naturaĵimposto]. En: LW, vol. 32, p. 352.

239[197] Wladimir I. Lenin: Die III. Internationale und ihr PLatz in der Geschichte [V. I. Lenino: La 3-a Internacio kaj ĝia loko en la historio]. En: LW, vol. 29, p. 391.

240[198] Harald Neubert: Die Internationale Einheit der Kommunisten [H. N.: La internacia unueco de la komunistoj], Essen, 2010. – En Esperanto ekzistas parto de tiu libro, nome la ĉapitroj ...................

241[199] J. W. Stalin: Zur internationalen Lage [J. V. Stalino: Pri la internacia situacio]. En: SW, vol. 6, p. 147.

242[200] J. W. Stalin: Interview mit Emil Ludwig [J. V. Stalino: Intervjuo kun Emil Ludwig]. En: SW, vol. 13, p. 6.

243[201] Wladimir I. Lenin: Bericht über die Außenpolitik in der gemeinsamen Sitzung des Gesamtrussischen Zentralexekutivkomitees und des Moskauer Sowjets [V. I. Lenino: Raporto pri la ekstera politiko en la komuna kunsido de la Tutruslanda Centra Plenumkomitato kaj de la Moskva Soveto]. En: LW, vol. 26, p. 371.

244[102] J. W. Stalin am 1. August 1927 auf dem ZK-Plenum [J. V. Stalino la 1-an de Aŭgusto 1927 dum la CK-plenkunsido]. En: SW, vol. 10, Dietz Verlag, Berlin, 1953, p. 30s.

245Itale: Antonio Gramsci [antónio grámŝi]. -vl

246[203] Antonio Gramsci: Brief an das ZK der KPdSU vom Oktober 1926 [Antono Gramŝo: Letero al la CK de la KPSU de Oktobro 1926], citita laŭ Harald Neubert: Die internationale Einheit der Kommunisten, v.c., p. 871.

247[204] J. V. Stalino: Interparolado kun la usona ĵurnalisto Roy Howard. En: SW, vol. 14, p. 200 (ruse).

248[205] Edward Kardelj über ein Gespräch mit Stalin [E. K. pri interparolado kun Stalino]. Citita laŭ Harald Neubert: Die internationale Einheit der Kommunisten, v.c., p. 193.

249 En Esperanto ekzistas de tiu aŭtoro: Edvard Kardelj: Socialisma memmastrado. Evolutendencoj de la politika sistemo. Tradukis Lucija Borčić. Eldonistoj “Aktuelna Pitanja Socijalizma”, Beogrado-Sarajevo, 1986, 260 paĝoj. ©Jugoslavia Esperanto-ligo.

250[206] Saml., p. 169.

251[207] J. W. Stalin: Rede in der Sitzung des Büros des Präsidiums des ZK der KPdSU am 27. Oktober 1952 [J. V. Stalino: Parolado dum la kunsido de la buroo de la prezidio de la CK de la KPSU la 27-an de Oktobro 1952]. En: SW, vol. 18 p. 583.

252[208]

253[209]

254[210]

255[211]

256[212]

257[214] Ĉi tie necesas traduki la rusan originalon, ĉar la germana traduko estas dusenca, ĝi laŭvorte tekstas: “troviĝis ekster kritiko”. -vl

258[215]

259[216]

260[217]

261[218]

262[219]

263[220]

264[221]

265 En la germana tiuj nocioj estas kvazaŭ sinonimaj. -vl

266[222]

267[223]

268[224]

269[225]

270[226]

271[227]

272[228]

273[229]

274[230]

275Tiu konferenco de la Komunista Internacio kaj do la korekto de tiu linio okazis pli ol du jarojn post la enpotenciĝo de la hitlera faŝismo en Germanujo. En Esperanto ekzistas la raporto de Georgo Dimitrofo en tiu kongreso, per kiu li proponis tiun novan linion. Georgo Dimi­trofo: Raporto al la 7-a Mondkongreso de la Komunista Internacio; Harald Neubert: La Kominterno en la 1930-aj jaroj kaj la koncepto de unueco […], MAS-libro n-ro 57. -vl

276[231]

277[232]

278[233]

279[234]

280[235]

281[236]

282[237]

283[238]

284[239]

285[240]

286[241]

287[242]

288[243]

289[244]

290[245]

291[246]

292Walter Hollitscher [válter hóliĉer] ......................................................................

293Rudolf Slánský [rúdolf slánski] (1901-1952), ĉeĥoslovaka politikisto, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio (de 1945-1951), akuzita kaj ekzekutita pro, laŭ la akuzo, gvidado de konspiro kontraŭ la ŝtato kaj kontraŭ la partio. Li estis rehabilitita en 1968. -vl