Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
01-sep-2016
yura

Tasko 1

1. Komentu la eldiron: „Materiismo estas mondrigardo, kiu konsideras la materion kiel bazon de la evoluo ĝis la homa spirito, sed ĝi bedaŭrinde ne konsideras la energion kiel alian bazon“.

2. Komentu la eldiron: „Tia teologio, kiu deklaras, ke Dio volas ke la homaro konstruu la socialismon kaj la komunismon, estas plene kongruebla kun la marksismo“.

3. Kion vi komprenas sub la termino „fremdiĝo“ kaj „fremdigo“?

Respondoj al la taskoj 1

Respondo de A:

1. Komentu la eldiron: „Materiismo estas mondrigardo, kiu konsideras la materion kiel bazon de la evoluo ĝis la homa spirito, sed ĝi bedaŭrinde ne konsideras la energion kiel alian bazon“.

Tia eldiro povas esprimi ian koncepton pri materiismo, sed ne la dialektikan materiismon de Marks kaj de la marksistoj. La dialektika materiismo akceptas la ekziston de konstante ŝanĝiĝanta realeco sendependa de tio, kion iu ajn pensas pri ĝi. Notinde, ne ekzistas maso sen movo, nek movo sen maso.

Materio, energio kaj evoluo ne estas "bazoj" sed diversaj aspektoj de unu sola kaj sama objektiva proceso.

2. Komentu la eldiron: „Tia teologio, kiu deklaras, ke Dio volas ke la homaro konstruu la socialismon kaj la komunismon, estas plene kongruebla kun la marksismo“.

La marksismo, ankaŭ nomita dialektika materiismo, konsideras la realecon tia, kia ĝi  estas, sen supernatura aldono. Alivorte ĝi estas ateisma kaj sekve ne kongruas kun ia ajn teologio. Se iuj adeptoj de iu teologio kredas, ke Dio volas ke la homaro konstruu la socialismon, lojala alianco estas plene akceptebla kun ili sen filozofia cedo, identiĝo aŭ konfuzo. La komunismo ne estas „konstruebla“, ĉar ĝi estas la praktika aktiveco mem per kiu la komunistoj samtempe detruas la homekspluatadon kaj konstruas senklasan socion kaj poste kondukos ĝin al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.

3. Kion vi komprenas sub la termino „fremdiĝo“ kaj „fremdigo“?

Fremdiĝo kaj fremdigo laŭ mia kompreno estas la disigo de homo disde liaj propraj vivceloj je la servo de ĝuste fremdaj klasaj interesoj. Tia estas ekzemple la stato de salajrulo konvinkita, ke li devas akcepti ĉiujn oferojn por kreskigi la profiton de la entrepreno, kiu dungas lin, ĉar pro la reganta opinio pri la evoluo de la mondo, „ne ekzistas alia solvo“.

Respondo de B:

1. Komentu la eldiron: „Materiismo estas mondrigardo, kiu konsideras la materion kiel bazon de la evoluo ĝis la homa spirito, sed ĝi bedaŭrinde ne konsideras la energion kiel alian bazon“.

Materio estas ĉio en la mondo, kio ne dependas de nia konscio. Energio estas ne materio, sed eco de materio, sama, kiel longo, maso ktp. (se mi ne eraras, en la filozofia lingvo tio nomiĝas „atributo“). Tial ĝi ne povas esti ia ajn bazo kune kun la materio. Cetere, ankaŭ spirito (aŭ konscio) same estas eco de altevoluinta materio (pinto de la eco de materio reflekti ĉirkaŭantan mondon).

2. Komentu la eldiron: „Tia teologio, kiu deklaras, ke Dio volas ke la homaro konstruu la socialismon kaj la komunismon, estas plene kongruebla kun la marksismo“.

Dio ne ekzistas, escepte de en konscio de iuj homoj, kiel transporto de iliaj idealoj kaj ideoj „sur la ĉielon“. Marksismo estas materiisma teorio, tial ĝi ne estas plene kongruebla kun la ideo de Dio (kio estas objektiva ideismo). Ĉiuokaze la homo devas mem praktike labori por siaj materiaj interesoj kaj por la interesoj de sia biologia specio, do esperi al Dio en tio estas senutile.

Certe, neplena kongruo kun marksismo ja eblas, kaj tial eblas kunlaboro kun maldekstraj religiuloj.

3. Kion vi komprenas sub la termino „fremdiĝo“ kaj „fremdigo“?

Fremdiĝo estas, kiam io, kreita de la homo (ekzemple, iuj rilatoj inter homoj) iĝas pli forta ol la homo mem kaj trudas iajn kondiĉojn al la homo, do iĝas nesuperebla, fremda forto por la homo (malgraŭ tio, ke ĝi estis kreita de la homo mem — t. e. de la homoj). Krome, fremdigo estas, speciale, forpreno de rezultoj de laboro disde la homo, kiam rezulto de ties laboro iĝas fremda por li, ĉar li ne plu posedas ĝin (kaj sekve, ne estas interesita pri ĝi, aŭ interesita nur malrekte).

Respondo de C:

1. Komentu la eldiron: „Materiismo estas mondrigardo, kiu konsideras la materion kiel bazon de la evoluo ĝis la homa spirito, sed ĝi bedaŭrinde ne konsideras la energion kiel alian bazon“.

La materiismo ekestis en tempo, kiam ne ekzistis koncepto de „energio“.

La ideo ke ekzistas io, kion oni povas priskribi kiel „energio“, ekestis dum la 18-a jarcento. La deziro mezuri la kapablon de la nove inventitaj vapormaŝinoj estis instigo. Alia instigo estis la malsama kapablo de brulmaterialoj varmigi ion (nome en la industrio).

En la tempo de Marx la kompreno de energio estis malklara.

Alia dimensio de la problemo povas esti la malkontentiga konduto de la eksaj socialismaj landoj rilate la ekspluatadon de energifontoj (nuklea energio, grandaj bariloj, foruzo de karbo kaj nafto).

La ŝparado de energio ofte estis prezentita kiel afero, kiu nur rilatas al la kapitalismo kaj la evoluinta socialismo povas disponi pri senlimaj energiofontoj. Tial la malruza utiligo de energio estis kutima. Ofte oni senkulpigis la situacion per manko de rimedoj por pli ruza utiligo, kompreneble heredaĵo de la eksaj strukturoj. Ĝenerale en la socialismaj landoj oni bezonis pli da energio por produkti la saman varon ol en kapitalismaj landoj.

Ideologiaj kaj sociaj kialoj malebligis [kotizi] ŝpari la energion je la necesa grado. Ekzemple malmultekosta elektro en la privataj hejmoj kaŭzis malŝparon. Simile pri akvo.

Marksistoj scias — kontraste al la erariga propagando de la socialismaj landoj — ke la surfaco, aervolumo kaj materialoj de la tero estas limigitaj. Necesas ruze utiligi kaj eviti damaĝojn. La ideo, ke oni povas fari ĉion, se oni nur havas sufiĉe de energio (nome nuklea energio) estas grandega eraro. Feliĉe okazas korekto de la teknokrataj iluzioj.

Tamen multaj ideologoj el socialismaj landoj koncedis, ke la nuna malŝparo nur estas portempa, tamen neevitebla, paŝo survoje al la komunisma paradizo. Tiu diskuto iomete similas al la problemo de revolucio kontraste al reformismo kun riparoj en la socia prizorgo. Ĝenerale marksistoj malmulte okupis pri ĉi tiuj aferoj kaj 99 % de la literaturo pri la temo estus forĵetenda, nome el eksaj socialismaj landoj.

Respondo de Ĉ:

1. Materiismo ne estas mondrigardo — sed -ismo kiu iel bazas aŭ rilatas sin sur materio.

La evoluo kaj spirito eble konsistigas tian mondrigardon, energio apartenas al la fizika mondo.

2. Tiam mi devus demandi Karlo Marks, kaj studi lian ismon. Bedaŭrinde li jam estas mortinto.

3. Fremdigo kaj fremdiĝo estas gramatika ekzerco por komencantoj. En aliaj  fakaj kuntekstoj necesas scii la ismon de aŭtoro.