Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
03-okt-2015

Karaj,
jen io por la semajnfino. Ĉi-foje temas pri la historia materiismo. En la venonta semajno venos kelkaj demandoj pri tiu ĉi teksto. Bonan legadon!

Vilhelmo Lutermano.

PS: Mi konsilas legi ankaŭ la recenzon pri ĵus aperintaj franclingvaj libroj pri marksismo, interalie de Lucien Sève, en Le Monde diplomatique en Esperanto: http://eo.mondediplo.com -vl


Historia materiismo

Karlo Markso publikigis en la jaro 1859 tute koncizan intelektan membiografion, en la antaŭparolo de sia libro Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio. Tie ni legas:

„Mia fakstudado estis tiu de juro, kiun mi tamen studis nur kiel subordigitan fakon apud filozofio kaj historio. En la jaro 1842–1843, kiel redaktisto de la Rejna Gazeto1, mi troviĝis por la unua fojo en la embarasa situacio devi eldiri mian opinion pri la tiel nomataj materiaj interesoj.”2

Konflikto kun la proprietuloj de la Rejna Gazeto donis al li la okazon „retiriĝi el la publika scenejo en la studĉambron”3. Tion, kion li tie provis klarigi al si, li priskribas jene:

„La unua laboro, kiun mi faris por solvi la dubojn kiuj atakis min, estis kritika reviziado de la hegela jurfilozofio, laboro, el kiu aperis la Enkonduko en la Germanaj-Francaj Jarlibroj4 eldonitaj en 1844 en Parizo. Mia esplorado kondukis al la rezulto ke jurrilatoj kaj ŝtat­formoj kompreneblas ne el si mem nek el la tiel nomata ĝenerala evoluo de la homa spirito, sed male radikas en la materiaj viv­kondiĉoj, kies tutaĵon He­gelo, laŭ la angloj kaj francoj de la 18-a jarcento, nomas „burĝa socio”, kaj ke la anatomio de la burĝa socio siavice serĉendas en la politika ekonomio. […] La ĝenerala rezulto, kiun mi akiris kaj kiu, akirita, servis al mi kiel gvidlinio por miaj studoj, mallonge resumeblas jene: En la socia produkt­ado de sia vivo la homoj eniras certajn, neces­ajn, de sia volo sende­pen­dajn rilatojn, produktadrilatojn, kiuj kongruas kun certa evoluŝtupo de siaj produktadfortoj. La tutaĵo de tiuj produktadrilatoj konsist­igas la ekonomian struk­tur­on de la socio, la realan bazon, sur kiu leviĝas jura kaj poli­tika superstrukturo kaj al kiu kongruas certaj sociaj formoj de konscio. La produktadmaniero de la materia vivo kondiĉas la socian, politikan kaj spiritan vivprocezon en­tute. Ne estas la konscio de la homoj kiu determinas ilian eston, sed inverse ilia socia esto kiu determinas ilian konsci­on. Sur certa ŝtupo de sia evoluo la materiaj pro­duktadfortoj de la socio eniras en kon­traŭ­diron kun la ekzistantaj produktad­rilatoj aŭ, kio estas nur jura esprimo por tio, kun la propri­et­rilatoj, ene de kiuj ili ĝise moviĝis. El evoluformoj de la produktadfortoj tiuj rilatoj fariĝas iliaj malhelpoj. Tiam komenciĝas epoko de socia revolucio. Kun la revolucio de la ekonomia bazo la tuta superstrukturo pli aŭ malpli rapide revoluciiĝas. En la rigardo al tiaj ŝanĝegoj oni devas ĉiam distingi inter la materiaj, naturscience fidele kon­statebla revolucio en la ekonomiaj produktad­kondiĉoj kaj la juraj, politikaj, religiaj, artaj aŭ filozofiaj, mallonge, ideologiaj formoj, en kiuj la homoj konsciiĝas pri tiu kon­flikto kaj elbatal­as ĝin. Kiel oni ne prijuĝas tion, kio estas individuo, laŭ tio, kion ĝi mem opinias esti, same oni ne povas prijuĝi tian revo­lu­cian epokon laŭ ĝia konscio, sed devas klarigi tiun konscion el la kontraŭdiroj de la materia vivo, el la ekzistanta konflikto inter la sociaj pro­duktad­fortoj kaj pro­duktad­kondiĉoj.”5

La duboj, pri kiu Markso parolas komence de la ĉi tie citita teksto, koncernis unuflanke la ekkon-eblecojn de ekskluzive idealisma filozo­fio — la hegela — kaj aliflanke la sociajn kontraŭdirojn sur kiuj li trafis en sia ĵurnalista laboro. Rezulte li alvenis al la kritiko de la politika ekonomio kiel la „anatomio de la burĝa socio”.

Kio estas anatomiisto?

Unue natursciencisto. Markso kaj speciale Engelso ĉiam denove serĉis natursciencajn analogiojn. Anatomiisto esploras strukturojn, li ne detruas ilin. La anatomio estas helpscienco de la medicino, kiu taskas sin kuraci organismon. Tio ne estas revolucia agado. Kaj ni ankaŭ ne vidas Markson en tiu teksto kiel revoluciulon, sed ĝuste kiel — anatomiiston.

15 jarojn antaŭe tio estis tute alia, en skribaĵo, kiun li menciis en la ĵus citita teksto, en sia Enkonduko al la Kritiko de la hegela jurfilozo­fio, 1844: Markso alpaŝas nin ĉi tie kiel disĉiplo de Hegelo, kiu inter­tempe ŝanĝis sian instruiston.

En la hegela jurfilozofio li vidas la teorian esprimon de la moderna okcidenta ŝtato, speciale de Francujo. Germanujo estis post ĝi restinta. Levo de la germanaj kondiĉoj al la nivelo de Francujo estus realigo de la hegela filozofio. Tio ne estas plu tasko teoria, sed jam nur praktika. La instruoj de la filozofio realigendas per praktiko kun ili kongrua, la transiro de la teorio al la praktiko estas tiurilate superado („aŭfhebo”) de la filozofio6. Markso prenas la vorton aŭfhebo el la hegela termin­aro, ĝi signifas en tiu ĉi kunteksto la samon kiel superado. Markso riproĉas al siaj ĝisnunaj samdisĉiploj, la tiel nomataj junhegelanoj, ke ili povas plu progresigi la ekkonojn de la hegela filozofio nur sur teoria nivelo. Ilia tendenco „kredis povi realigi la filozofion sen superi („aŭfhebi”) ĝin.” (MEW 1, p. 384) Tiu aŭfhebo devas okazi per la praktiko.

Sed la praktiko ne povas esti senteoria, ĝi devas sekvi la vojon kaj la konsekvencojn de la ĝisnuna hegela pensado pri ŝtato kaj socio. „Vi ne povas superi la filozofion sen realigi ĝin.” (Saml.)

Tio estas — koncedite — provizora kaj tre supraĵa interpreto de la marksaj formulaĵoj pri realigo kaj superado de la filozofio. Ekzistas pli grava suba tavolo: Se la filozofio estas nur esprimo de materia realo, tiam la transformego de la realo superos ankaŭ la filozofion, kiu baziĝas sur tiu realo. Sed la superado povas okazi nur laŭ la ĝisnunaj filozofiaj ekkonoj.

La filozofio, pri kiu Markso ĉi tie, en la jaro 1844, parolas, jam ne estas ekskluzive la filozofio de Hegelo. Li ŝanĝis la instruiston, sed tiu nova instruisto estas ankaŭ disĉiplo de Hegelo, nome Ludoviko Fojer­baĥo (1804–1872), kiu instruis, ke la materia realo ne kompreneblas el la spirito, sed ke tiu siavice estas rezulto de la materiaj realoj de la homoj. Markso referencas Fojerbaĥon, kiam li skribas: „Sed la radiko por la homo estas la homo mem.” kaj: „La kritiko de la religio finiĝas per la instruo, ke la homo estu la plej alta estaĵo por la homo.” (Saml.)

Tamen la hombildo de Fojerbaĥo estas, laŭ Markso, en la modernaj ŝtatoj de la Okcidento de la 19-a jarcento ankoraŭ ne realigita. Ilia kondiĉo estis revolucioj, sed tiuj alportis ĉiam nur la emancipiĝon de parto de la socio, de nova reganta klaso, laste: de la burĝaro. Se la homo estas por la homo la plej alta estaĵo, tiam leviĝas alia demando, nome:

„Ĉu Germanujo povas akiri praktikon je la alteco de la principoj, t.e. revolucion, kiu levas ĝin ne nur sur la nivelon de la modernaj popoloj, sed al la homa alteco, kiu estos la proksima estonteco de tiuj popoloj?” (Saml.)

Li donas la respondon al tiu demando per daŭrigo de la frazo, de kiu ni ĵus citis nur la komencon kaj kiu estu ĉi tie citata komplete:

„La kritiko de la religio finiĝas per la instruo, ke la homo estu la plej alta estaĵo por la homo, do kun la kategoria imperativo, ren­versi ĉiujn kondiĉojn, en kiuj la homo estas humiligata, servutig­ata, forlasita, malestiminda estaĵo.” (Saml.)

Okulfrapas, ke Markso en sia skribaĵo Kontribuaĵo al la kritiko de la hegela jurfilozofio emfazas Germanujon. Tio rilatas kompreneble kun la loko de la publikigaĵoj, kun la Germanaj-francaj jarlibroj7. Ties eldonistoj — Arnold Ruge kaj Karlo Markso — volis kunligi faktojn, kiujn ili konsideris centraj: la heredaĵon de la Franca Revolucio de 1789 kaj la transformegan potencon de la hegela, nun fojerbaĵa filo­zofio. Pro la absolutismaj resp. duonabsolutismaj kondiĉoj en Germa­n­ujo tie la okcidenta revolucio estis postatingota, sed la venonta revolucio jam ne povis esti burĝa, alie ol en Nederlando fine de la 16-a jarcento, en Anglujo 1640 — 1688 kaj en Francujo 1789sj. Ĉar tiu nova revolucio havis novan subjekton:

„Kie do la pozitiva ebleco de germana emancipiĝo?

Respondo: En la formiĝo de klaso kun radikalaj ĉenoj, de klaso de la burĝa socio, kiu ne estas klaso de la burĝa socio, de klaso8, kiu estas la dissolvo de ĉiuj klasoj, de sfero, kiu posedas universalan karakteron per siaj universalaj suferoj kaj kiu ne pretendas apartan rajton, ĉar oni faras al ĝi ne apartan maljuston, sed la maljuston ĝenerale, kiu jam ne povas pretendi historian, sed jam nur homan titolon, [klaso] kiu staras en neniu unuflanka kontraŭeco al la konsekvencoj, sed en ĉiuflanka kontraŭeco al la antaŭkondiĉoj de la germana ŝtatsistemo, de sfero fine, kiu ne povas emancipiĝi sen emancipi per tio ĉiujn ceterajn sferojn de la socio, kiu per unu vorto estas la kompleta perdo de la homo, do povas nur per la kompleta reakiro de la homo reakiri sin mem. Tiu dissolvado de la socio kiel aparta klaso estas la proletaro.” (MEW 1, p. 390)

Ĉi tie Markso trovis samtempe la subjekton de la revolucio, la proletaron, pri kiu li en tiu momento ankoraŭ ne multon sciis. Tiu ĉi klaso fariĝas ekde tiu momento la centra konsistaĵo de la marksisma teorio de politiko. Sen ĝi tiu ĉi lasta ne havus subjekton. En la enkon­duko al Kontribuaĵo al la kritiko de la hegela jurfilozofio la proletaro estis nur histori-filozofia konstruaĵo. Tio baldaŭ ŝanĝiĝis: en la kun­laborado kun Frederiko Engelso, la aŭtoro de la libro La situacio de la laboranta klaso en Anglujo (1845), en la laboro en socialistaj kluboj en Francujo kaj Belgujo. Unu el ili estis la „Ligo de la justuloj”. En ĝi membris precipe metiaj submajstroj, kiuj ekde 1836 disiĝis de la „Ligo de la proskribitoj” fondita en 1834 kaj gvidata de intelektuloj. Ĝia plej influa teoriulo estis la tajlorista submajstro Wilhelm Weitling [vílhelm vájtlink] (1801–1871). Li insistis pri la neceso de socio bazita sur la komuna proprieto (komunismo), kies bazon li provis prezenti en siaj skribaĵoj. Markso kaj Engelso kontraŭmetis al lia skizo, laŭ kiu revolucio ĉiu­momente eblas, la neeviteblon de historia evoluo, kiu devas unue krei la materiajn bazojn de tia nova ordo. Ili akiris por sia percepto — kiel superado de „utopia” per „scienca” socialismo — fine la plimulton en la londona „komunumo” de la Ligo. Tiu transformiĝis en 1847/1848 en la „Ligon de la komunistoj”. Laŭ ties komisio Markso kaj Engelso verkis en 1848 la Manifeston de la Komunista Partio. (MEW 4, p. 459–493)9

En tiu ili faris unuan anatomion de la burĝa socio. Tiu burĝa socio estas kapitalismo, ĝi estas fendita en du ĉefajn klasojn: burĝaro kaj proletaro. La fino de ilia interbatalo — de la klasbatalo — estas tute ne certa, temas pri la decido inter nova socio aŭ la komuna pereo de la batalantaj klasoj. Pri la nova socio troviĝas la sekva eldiro:

„En la lokon de la malnova burĝa socio kun ĝiaj klasoj kaj klasaj kontraŭecoj paŝas asocio, en kiu la libera evoluo de ĉiu estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj.” (MEW 4, p. 482)10

Tiu fama tekstero el la Manifesto de la Komunista Partio bezonas interpreton.

Unue: La artikolo 34 de la jakobena konstitucio de Francujo de la jaro 1793, kiun en alia kunteksto citas ankaŭ Domeniko Losurdo en alia kunteksto, tekstas: „Subpremado de la tuta socio estas, se eĉ nur unu el ĝiaj membroj estas subpremata; subpremado de ĉiu unuopa membro estas, se la tuta socio estas subpremata.” Per inversigo Mark­so kaj Engelso venis al pozitiva esprimo.

Krome, Stephan Hermlin surprizis en la jaro 1979 per la konfeso, ke li ĝis tiam malĝuste legis la teksteron, nome: „en kiu la libera evoluo de ĉiuj estas la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiu.” (Hermlin, Stephan 1979: 20–23).

Sed fakte ĉe Markso kaj Engelso la individuo ŝajnas rangi antaŭ la kolektivo. Tio okazu tamen en „asocio”. Alia poeto, Peter Hacks, proponis tradukon de tiu fremdvorto [en la germana]11:

„La mistika marksa vorto pri 'asocio' fariĝas malpli nebula, se oni aldonas la germanan vorton, kiun Markso tiam celis: 'koopera­ti­vo'.” (Hacks, Peter / Hans Heinz Holz 2007: 71)

Per tio, ekskluzive individuisma interpreto, en kiu ne la asocio, sed la merkato estas la loko de emancipiĝo, estas ekskludita.

La ĉi tie citita tekstero legeblas en ankoraŭ pli antaŭen iranta inter­preto ol eĉ tiu ĉe Hermlin, nome: la libera evoluo de ĉiu individuo ne estas celo, el kiu la libera evoluo de ĉiuj rezultas kvazaŭ per si mem, sed antaŭkondiĉo por tiu libera evoluo de ĉiuj, sen kiu la libera evoluo de la unuopulo ne atingas tiun celon kiu transiras ĝin — kondiĉo ja necesa, sed ne sufiĉa.

Aldoniĝas, ke Markso kaj Engelso esprimis sin ankaŭ pri la deman­do de proprieto, kiu nomas kroman kondiĉon:

„Sed la moderna burĝa privata proprieto estas la lasta kaj plej perfekta esprimo de produktado kaj alproprigo de la produktoj, kiu baziĝas sur klasaj kontraŭecoj, sur la ekspluatado de unu fare de la alia. En tiu senco la komunistoj povas resumi sian teorion en la sola esprimo: superado12 de la privata proprieto.” (MEW 4: 375)

Jen la disiga linio kontraŭ la liberaluloj, por kiuj la libera evoluo de ĉiu kiel kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj estas celo, el kiu ĉio cetera rezultas.

En 1859, post la fiasko de la eŭropaj revolucioj de 1848 kaj post la seniluziiĝo de sia espero je nova revolucia impeto lige kun la monda ekonomia krizo de 1857, Markso formulis la kondiĉojn de socia revo­lucio jene:

„Socia formacio neniam pereas, antaŭ ol ĉiuj produktad­fortoj estas evoluintaj, por kiuj ĝi estas sufiĉe vasta, kaj neniam pli altaj pro­duktad­rilatoj anstataŭas [la malnovajn], antaŭ ol iliaj materiaj ekzistkondiĉoj estas elkovitaj en la sino de la malnova socio mem. Pro tio la homaro metas al si ĉiam nur taskojn, kiujn ĝi povas solvi, ĉar ĉe pli preciza rigardo ĉiam montriĝos, ke la tasko mem elfontas nur tie, kie la materiaj kondiĉoj de ilia solvado jam ek­zistas aŭ almenaŭ estas estiĝantaj.” (MEW 13: 9)

Dum Markso ĝis nun orientiĝis laŭ la Franca Revolucio de 1789, tio en politika senco ja daŭre validis, sed soci-teorie — koncerne la transiron de socio al alia — la Angla Revolucio de 1640 ĝis 1688 estis pli kompreniga. En Anglujo en la 17-a jarcento — longe antaŭ la Industria Revolucio — jam elformiĝis kampkultura kaj komercka­pi­talisma socio. Kun la falo de la Stuart-dinastio ĝi senigis sin je la abso­lutisma politika ŝelo kaj kreis al si la ŝtatformon taŭga por si: la konstitucian monarĥion kun regado de parlamento, en kiu nur la riĉuloj estis reprezentitaj. Nova socio estis elformiĝinta ene de la malnova. Markso nun atentis pri similaj transformaj trajtoj en la kapitalismo. Li kredis esti ion trovinta. En 1847 la suba ĉambro de la parlamento limigis la ĉiutagan labortempon al dek horoj. Antaŭe ne ekzistis limo por tio. Se nun la ŝtato — kvankam eĉ ne unu sola labor­isto sidis en la parlamento (laboristinoj tiutempe ĉiukaze ankaŭ ne) — intervenis reguligante en la ekonomion, tiam tio montris estontecen. En la „Inaŭgura mesaĝo de la Ĝenerala Konsilantaro de la Internacia Laborista Asocio” de 1864 Markso skribis pri tio:

„Por la unua fojo la politika ekonomio de la meza klaso en hela taglumo subiĝis al la politika ekonomio de la laborista klaso.” (MEW 16: 11)

Unu el la antaŭkondiĉoj de tiu sukceso estis la eksterparlamenta amasmovado de la ĉartistoj ekde la 1830-aj jaroj.

Markso malkovris duan indikon por ebla nova socio:

„Ankoraŭ pli granda venko de la politika ekonomio de la laboro super la politika ekonomio de la kapitalo atendis nin. Ni parolas pri la kooperativa movado, pri la kooperativaj fabrikoj, pri tiu faro de malmultaj aŭdacaj 'manoj'. Oni ne povas tro taksi la valoron de tiuj grandaj eksperimentoj. Per la faro, anstataŭ per argumentoj, ili pruvis, ke grandskala produktado harmonie kun la progreso de moderna scienco povas okazi sen la ekzisto de nova klaso de mastr­oj (masters), kiu aplikas klason de 'manoj'; ke, por porti fruktojn, la rimedoj de la laboro ne bezonas esti monopoligitaj kiel rimedoj de regado super kaj rimedo de ekspluatado kontraŭ la laboristoj mem, kaj ke, same kiel sklav­laboro, kiel servuta laboro, tiel ankaŭ dung­laboro estas nur preter­pasa kaj subordigita socia formo, destinita malaperi antaŭ la asociigita laboro, kiu faras sian taskon per volema mano, vigla menso kaj ĝoja koro.” (Saml., 11s.)

NOTOJ

1. En la originalo: „Rheinische Zeitung”. -vl

2. Karlo Markso: Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio. Antaŭ­pa­rolo (librofina librolisto n-ro 44), p. 31.

3. Saml., p. 32.

4. En la originalo: Deutsch-Französiche Jahrbücher. -vl

5. Saml., p. 32s.

6. „Aŭfhebo”, de la germana vorto Aufhebung, signifas samtempe lev­ado kaj nuligado. -vl

7. Originale: Deutsch-Französische Jahrbücher. -vl

8. Originale: eines Standes (de „stato”), plej bone tradukenda ankaŭ per „klaso”. -vl

9. En Esperanto: Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio (librofina librolisto n-ro 100). -vl

10. Saml.

11. La vorto 'Assoziation', kiun Markso kaj Engelso uzas, estas efektive fremdvorto en la germana. -vl

12. „Aŭfhebo”, do superado, kiu signifas nuligon kaj samtempe konservadon sur pli alta nivelo. -vl


Rimarko: "librofina librolisto" estas la listo de ĝis nun aperintaj libroj de la Monda Asembleo Socia (MAS), ĝis nun 128 titoloj, kun detalaj bibliografiaj notoj, kiuj ĉi tie ne necesas. -vl