Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
31-aŭg-2016
yura

Jen la daŭrigo de legado, la ĉapitro 2.1 de Ŝlejfŝtejno (la unua parto de "La dialektika materiismo"). Bonan legadon!

Vilhelmo Lutermano


2. La dialektika materiismo

2.1. Temo kaj diferencoj de la antaŭa materiismo

La dialektika materiismo estas la filozofia, teoria-metoda fundamento de la tuta marksismo — de ĝia materiisma histori-koncepto same kiel de la politika ekonomio kaj de la scienca socialismo. Ni trovas detalan prezentadon de la marksismaj filozofiaj konceptoj ĉefe ĉe Engelso kaj Lenino. Ĉe la laboraĵoj de Engelso temas precipe pri la verkoj 'Herrn Eugen Dührings Umwälzung der Wissenschaften [La revolucio de la sciencoj de s-ro Eugen Dühring]' (kiu unue aperis 1877–1878 kiel ese-serio en la tiama socialdemokrata centra organo 'Vorwärts'), krome pri 'Ludoviko Fojerba­ĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio'1 (aperinta unua­foje 1886 en la teoria revuo de la germana socialdemo­kra­tio 'Die Neue Zeit') kaj pri liaj postlasitaj manuskriptoj kaj skizoj pri la 'Dialektik der Natur [Dialektiko de la naturo]' (unuafoje publikigita 1925 de la Instituto Markso-Engelso-Lenino en Moskvo). La laboraĵoj de Lenino estas unuavice la 1909 publikigita verko 'Materialismus und Empiriokri­tizismus [Materiismo kaj empiriokriticismo]' kaj la 'Philoso­phische Hefte [Filo­zo­fiaj kajeroj]' eldonitaj nur post lia mor­to, kies kerno estas skizoj kaj notoj pri la hegela dialektiko.

De Markso ni ne posedas kompletan apartan laboraĵon pri filozofiaj problemoj en pli strikta senco de la nocio, krom en la menciitaj fruaj skribaĵoj. Sed la tezoj pri Fojer­ba­ĥo el la jaro 1845, gravaj klarigoj pri lia materiisma-dialektika metodo, kiuj troviĝas dise en diversaj verkoj, krome la fakto ke Markso precize konis la 'Anti-Dühring' ['Kontraŭ-Duringon'] de Engelso kaj senrezerve konsentis pri ĝi (kion li konfirmis per tio ke li kontribuis la ĉapitron pri la historio de la poli­tika ekonomio al tiu libro) pruvas, ke la filozofiaj konceptoj de Engelso estis ankaŭ detale tiuj de Markso. El letero de Markso al Engelso de januaro 1858 ni scias, ke li pensis prezenti sian dialektikan-materiisman koncepton en kon­frontado kun Hegelo. „Se iam revenos tempo por tiaj labor­oj”, skribas Markso, „mi tre ŝatus, en du aŭ tri presfolioj, igi la racian parton ĉe la metodo, kiun Hegelo malkovris sed samtempe mistifikis, alirebla por la ĝenerala homa saĝo.”2 Sed Markso fakte ne trovis la tempon por tio.

Por kompreni la filozofiajn konceptojn de Markso, Engel­so kaj Lenino, gravas konsciiĝi pri kelkaj premisoj, sen kiuj oni ne povas akiri aliron al la dialektika kaj historia materi­ismo. Unue, por la marksisma filozofio validas tio, kion la marksismo konstatis pri ĉiuj ideoj kiuj rilatas al la sferoj de la socia vivo: Ili radikas en la socia-ekonomia bazo de epoko, ili estas do iel aŭ alie — pli aŭ malpli rekte, pli aŭ malpli esence — esprimo de la bezonoj kaj interesoj de certaj klasoj de socio. Tiusence Lenino opiniis, ke atendi en la kapitalismo senpartian socisciencon estus same malsaĝa naiveco kiel ekzemple „atendi de fabrikisto senpartiecon en la demando ĉu altigi la salajron al la laboristoj per malalti­go de la profito de la kapitalo”.3 Markso kaj Engelso ĉiam emfazis, ke en socio dividita en klasojn la regantaj ideoj estas la ideoj de la reganta klaso.

Tiel la marksisma filozofio, kiel la tuta marksismo-lenin­ismo, estas konscia esprimo de la interesoj kaj bezonoj de la moderna laborista klaso. La fakto ke ĝi daŭrigas pli fruajn pensojn, speciale la francan materiismon, Ludovikon Fojerba­ĥo kaj Hegelon, neniel ŝanĝas tion. Nek laŭ ilia historio de estiĝo nek laŭ ilia enhavo la filozofiaj konceptoj de Markso, Engelso kaj Lenino disigeblas de ties sociaj-politikaj instruoj kaj de ilia revolucia politika praktiko, kies teoria kaj metoda fundamento ili estas.

Kun tio plej dense ligiĝas dua aspekto kiu estas karakter­iza por la dialektika kaj historia materiismo: la al ĝi imanen­ta unueco de teorio kaj praktiko. Filozofio, teorio ne estas en la marksismo memsufiĉaj celoj, ili estas ne nur instru­ment­oj de ekkono de la realo, sed samtempe instrumentoj de ĝia ŝanĝo. Tio estas nemalhavebla elemento de la marksisma teorio. Ĝi staras ĉe la komenco de marksisma filozofiado kaj estas la senco de la fama dekunua fojerbaĥ­tezo de la juna Markso:

„La filozofoj nur diverse interpretis la mondon. Necesas ŝanĝi ĝin.”4

Trie, la dialektika materiismo ne estas filozofio en la sen­co de la malnovaj filozofiaj sistemoj. Ĝi ne pretendas esti ĉion entenanta, finfarita filozofia sistemo staranta super ĉiuj sciencoj. Estante laŭ sia tuta esenco scienca, nespekula filozofio, ĝi vidas, male, la taskon, filozofie ĝeneraligi la evoluon kaj la rezultojn de la natur- kaj sociaj sciencoj kaj sur tiu bazo mem konstante plu evolui kaj riĉiĝi. Por reliefi­gi la diferencon al la antaŭa filozofio, Engelso diris pri la dialektika kaj historia materiismo:

„Ĝi jam tute ne estas filozofio, sed simpla mondkoncepto, kiu devas pruviĝi taŭga kaj agi ne en aparta sciencoscienco, sed en la realaj sciencoj. La filozofio estas ĉi tie do samtempe nuligita kaj konservata, superita en sia formo, konservata en sia reala enhavo.”5

La scienca karaktero de la marksisma filozofio baziĝas unuavice sur tio ke tiu troviĝas ne en kontraŭdiro, sed en akordo kun la ekkonoj de la unuopaj sciencoj, kaj ke ĝi ankaŭ sur sia propra tereno toleras neniaj mistikajn, mal­raciajn, nesciencajn teoremojn, hipotezojn kaj metodojn.

Fine konsiderendas kvara aspekto, kiu estas esenca trajto de la dialektika materiismo kaj de la tuta marksisma pensado: la unuiĝo de la senescepte materiisma interpret­ado de ĉiuj fenomenoj en la naturo kaj en la socio kun la dialektiko disvolvita al ĝenerala evolu-teorio kaj kritika metodo. En la ellaborado de sia dialektika metodo Markso kaj Engelso povis ja daŭrigi speciale la klasikan idealisman germanan filozofion, precipe Hegelon, sed ili ne povis simple transpreni la hegelan metodon, pro ties idealisma bazo kaj pro la kun ĝi ligitaj artefaritaj konstruoj, sed ili devis radikale „inversigi” ĝin. La organika sintezo de ma­teri­ismo kaj dialektiko kaj ĝia konsekvenca aplikado al la esplorado de la homa socio estas ankaŭ filozofihistorie io fundamente nova.

Jam en sia naturkoncepto la dialektika materiismo dis­tingiĝas fundamente de la antaŭa materiisma filozofio. Engelso atentigis pri tio, ke la limoj de la antaŭmarksisma materiismo — ties meĥanikismaj, nehistoriaj nedialektikaj trajtoj — , kaŭzitaj de la stato de la natursciencoj, supereblis precipe pro tri gravaj natursciencaj malkovroj: tiuj de la ĉelo, de la leĝo pri konserviĝo de la energio kaj per la darvina teorio de la evoluo.6 Per tio, la penso de dialektika evoluo, kiu ĝis tiam estis esence limigita al la idealisma filozofio, trovis eniron en la natursciencojn. Nun estis pruv­ite ke la tuta naturo kaj ankaŭ la homo havas historion.

Sed la franca materiismo de la 18-a jarcento kaj Ludo­viko Fojerbaĥo preskaŭ tute ne kapablis apliki siajn ma­teriisman bazan koncepton al la socio, al la homo kaj lia historio. Tiukampe Markso kaj Engelso faris la plej grandan paŝon antaŭen. Temas pri tio, diras Engelso,

„meti la sciencon pri la socio, t.e. la esencon mem de la tiel nomataj historiaj kaj filozofiaj sciencoj, en harmonion kun la materiisma bazo kaj rekonstrui ĝin sur ĝi”.7

En la dek-unu fojerbaĥtezoj de la juna Markso (1845) ni trovas la kritikajn argumentojn kontraŭ la malnova materi­ismo, inkluzive de Fojerbaĥo, tre precize formulitaj. En ili, Markso nomas kiel la ĉefan mankon de ĉia ĝisnuna ma­teri­ismo tion, ke la objekto, la realeco, senseco, estas koncept­ataj „nur en la formo de la objekto aŭ de rigardo”, sed ne kiel

sensa homa agado, praktiko; ne subjektive”.

Pro tio oni disvolvis la agantan flankon de la idealismo, sed nur abstrakte, ne kiel realan sensan agadon. Ankaŭ Fojerbaĥo ne konceptis la homan agadon kiel konkretan kaj pro tio ne komprenis la signifon de la revolucia, de la praktike-kritika agado. Fojerbaĥo, ne kontenta per la abstrakta pensado, alvokis la sensan rigardon, sed ne komprenis la sensecon kiel praktikan homan sensan agad­on.

En la saman direkton iras la argumentoj de Markso, kontraŭ la religikritiko de Fojerbaĥo kaj kontraŭ ties nehis­toria koncepto de la homa individuo. Fojerbaĥo dissolvis la religian mondon en ĝian mondan bazon, sed pretervidis ke la ĉefa tasko restas tiam ankoraŭ farenda, nome kompreni la memdisŝiritecon, la sin-mem-kontraŭ­diradon de tiu monda bazo kaj praktike revoluciigi ĝin per forigo de la kontraŭdiro.

Markso direktas sin en la tezoj ne nur kontraŭ la nur kontemple rigardantan, la socian praktikon de la homo neantan fojerbaĥan materiismon. Li kritikas ankaŭ la abstrakte nehistorian prezentadon de la homo kiel de senhistoria speciulo. La abstrakta individuo, kiun Fojerbaĥo esploris, apartenas en la realo al certa socia formacio, diras Markso. La homa estulo „ne estas abstraktaĵo ene de la unuopa individuo. En sia realeco ĝi estas la tutaĵo de la sociaj kondiĉoj”.8

Krome ni trovas en la fojerbaĥtezoj plian fundamentan penson de la dialektika kaj historia materiismo eldiritan en kontrasto al ĝiaj antaŭuloj, nome ke la praktika socia vivo entenas en si la solvon de ĉiuj ideaj misteroj kaj ke la socia praktiko de la homo estas la kriterio de la vereco de la homa pensado. Markso diras ke ĉia socia vivo estas esence praktika; ĉiuj misteroj trovas sian racian solvon en la homa praktiko kaj en la kompreno de tiu praktiko. Kaj ankaŭ la demando, ĉu al la homa pensado atribueblas konkreta vero, ne estas demando de la teorio, sed praktika demando.

„En la prak­ti­ko la homo devas pruvi la veron, t.e. la realon kaj potencon, la ĉi-mondecon de sia pensado. La disputo pri la realeco aŭ nereal­e­co de pensado, kiu izoliĝas de la prak­ti­ko, estas pure skolasti­ka demando.”9

Do, la fojerbaĥtezoj entenas kelkajn el la plej gravaj ĝermoj de marksisma filozofiado, kiuj, elformitaj kaj aplik­ataj al la historia kaj ekonomia materialo, poste trapenetros la tutan verkaron de Markso, Engelso kaj Lenino. Temas unuavice pri la aplikado de la materiismo al la homa socio kaj ties historio; pri la konkrete historia aliro al ĉiuj feno­menoj de la materia kaj spirita vivo; pri la socia praktiko de la homo kiel bazo de lia tuta spirita agado, kiel kriterio de la potenco de la homa pensado; kaj fine pri la neceso superi la kontemplan karakteron de la malnova materiismo kaj fari la filozofion armilo de la praktika agado de la homo, instru­mento de mondŝanĝa, revolucia praktiko.


Notoj:

1. Frederiko Engelso: Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio (MAS 56). -vl

2. Markso al Engelso, 1858-01-16, MEW, vol. 29, p. 260.

3. V.I. Lenino: Tri fontoj kaj tri partoj de la marksismo (MAS 61), p. 6. -vl

4. Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo (MAS 25), p. 9.

5. Friedrich Engels: Herrn Eugen Dührings Umwälzung der Wis­senschaft (Anti-Dühring) [Frederiko Engelso: La revolucio de la scienco fare de s-ro Eugen Dühring (Kontraŭ-Duringo), MEW, vol. 20, p. 129.

6. Frederiko Engelso: Ludo­viko Fojerbaĥo … (MAS 56), p. 24s.

7. Saml., p. 27.

8. Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo (MAS 56), p. 7 kaj 8.

9. Saml., p. 6.