Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
01-feb-2017
yura

Karaj kunstudantoj,

mi preparis novan tekston por nia kurso, kaj kunmetas ĝin ĉi tie.

Kiel la enkonduko bone klarigas, temas pri prelego antaŭ laboristaj reprezentantoj en Londono, en kiu Markso en facile komprenebla maniero klarigas al la laboristoj la esencajn punktojn de sia laborvalorteorio (la kerna ekonomia bazo de "La kapitalo").

Estus bone, se vi legus ankaŭ la enkondukon, kvankam tio ne estas nepre necesa. Sed la prelego de Markso mem estas grava por kompreni la bazan ekonomian teorion de Markso kaj do de la marksismo.

Markso. Salajro, prezo kaj profito.

Bonan legadon!

Marksisme,
Vilhelmo Lutermano.