Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
06-dec-2015

Karaj,
jen la daûrigo. Ĉi-foje pri la politika ekonomio, unue en la klarigo de Fulberto.

Bonan legadon, kaj, ĉefe, bonan komentadon!

Vilhelmo Lutermano.


Kritiko de la politika ekonomio

Samtempe Markso laboris pri la pretigado de la unua volumo de la Kapitalo, kiu aperis en la jaro 1867.

Li donis al tiu verko la subtitolon Kritiko de la politika ekonomio. Per tio li celis kritikon

1. de la kapitalisma nacia kaj monda ekonomio, kiu tiom, kiom ĝi trudiĝas, ĉiam pli identiĝas kun la socio, kaj

2. la ĝisnunan ekonomian sciencon.

Por ambaŭ — ekonomio kiel ekonomia scienco — li uzis — sekvante la lingvouzon de la francaj kaj britaj teoriuloj de la 18-a kaj 19-a jarcentoj („Économie politique”, „Political Economy”, germane tre ofte: Nationalökonomie, „nacia ekonomio”) — la nocion politika ekonomio. La vorto „kritiko” estas uzata en duobla senco:

a. kiel ekz-e en la titoloj de la tri grandaj „kritikoj” de Kantio1 (Kritiko de la pura racio, Kritiko de la praktika racio, Kritiko de la juĝkapablo) kiel analizo de la eblecoj kaj limoj — ĉe Kantio: de la ekkonkapablo, de la morala kaj de la arta juĝo, ĉe Markso: de la kapitalisma ekonomia ordo kaj de la ĝisnunaj konceptoj pri ĝi. Sub „ekonomio” li komprenas implicite ĉiam nur la kapitalisman.

b. Sed pli gravas kritiko en la senco de senvualigo kaj refuto. Politika ekonomio estas tiam pensformo, kiu komprenas sin kiel sciencon, kiu laŭ Markso estas fine nur la inversigo de realo, pro kio li karakterizas ĝin ankaŭ kiel „dislokita”2. (MEW 25: 483) Dum ĉe Hegelo la subjekto de la historio estis la spirito, kaj ĉe la juna Markso de la jaro 1844 la subjekto estis la proletaro, li esploris — kiel jam la titolo montras — nun novan subjekton: la kapitalon mem. Li volis eltrovi, kiuj estas la kondiĉoj de superado de la kapitalismo kiel konsekvenco de ĝia propra dinamiko.

Ĉe tio li malkovris la plusvaloron kaj la strebadon je ĝia produktado kiel la pelforton. Kio estas tio?

Markso kritike prilaboris la verkojn de antaŭuloj kiel Adam Smith (1723 — 1790) kaj Davido Rikardo3 (1772 — 1823).

Por ili same kiel por li la valoro de varo estis determinita ekskluzive de la kvanto da laboro elspezenda en la socia mezumo por ĝia produktado. (Oni nomas tiun koncepton laborvalorteorio). Ankaŭ la valoro de la krudmaterialoj kaj de la interaj produktoj mezureblas per la kvanto de laboro necesa por ilia produktado. Ĉe tio la laborforto estas mem varo. Ĝia valoro determiniĝas ankaŭ per kvanto: tiu estas la tempo, dum kiu necesas labori por produkti la vivtenon de la laborantoj en plej larĝa senco (nutraĵo, vestaĵoj, loĝado, elspezoj por vivteni la infanojn = estontaj gelaboristoj). Oni povas mezuri ilin per horoj, kiuj estas pagataj per mono (= salajro). Ĉe Markso (alie ol ĉe Smith kaj Rikardo) la laborforto havas econ, kiu distingas ĝin de ĉiuj ceteraj varoj: ĝi aplikeblas pli longe ol necese por ĝia propra estigo kaj restarigo. Markso demonstras tion ĉe la ekzemplo de dekduhora labortago, kiu estis kutima en Britujo antaŭ la reformo de 1847: La tempo por estigi la produktojn, kiujn laborist(in)o bezonas por sia vivtenado, estu ses horoj. (La monesprimo por tiu tempo, la salajro, estas en la ekz-o elektita de Markso tri ŝilingoj = sh). En tiuj ses horoj tiu laboristo aŭ laboristino produktas certan kvanton de varo (en la ekz-o uzata de Markso: dek funtoj da fadeno). Sed la laborforto aplikeblas pli longe, ni diru: dek du horojn. En tiu kroma tempo oni plu produktas fadenon (ree dek funtojn). Sed por tio ne estas pagata kroma salajro. La ekvivalento de tiu kroma laboro — la plusvaloro (ĉe Markso ree tri ŝilingoj) — estas alproprigata de la entreprenisto, ĝi estas lia gajno. Lia tiamaniere atingita celo estas la „plivalorigo” de la investita kapitalo. La proporcion de la plusvaloro al la fakte pagita salajro Markso nomas la kvoton de la plusvaloro, la plusvalorkvoton. Oni devas distingi de ĝi la profitkvoton (oni parolas hodiaŭ prefere pri rendito). Tie la plusvaloro estas dividita ne nur per la salajro, sed per sumo, kiu konsistas el la salajro kaj la kostoj por instalaĵoj, antaŭproduktoj kaj krudmaterialoj. La profitkvoto estas do la kvociento el plusvaloro kaj la tuta elspezita kapitalo. Ankaŭ la profito laŭ Markso mezureblas per labortempo.

La plusvaloro estas ĉe Markso ja necesa, sed ne sufiĉa antaŭkondiĉo de la kapitalismo. Penseblas, ke proprietulo de produktad- kaj cirkulad-rimedoj ja akiras gajnon, sed uzas tiun ekskluzive por sia konsumado. La investitaj rimedoj estas kapitalo, kiu post la vendo de la varoj ree plene disponeblas, se li anstataŭigas eluziĝojn per rezervita kapitalo. Sed ĝi ne pliiĝas.

Sed la konstanta kreskigo de la kapitalmaso — ĝia akumulado — estas ekskluziva trajto de la kapitalismo, dum gajno, profito, estis akirita ankaŭ jam en antaŭkapitalismaj socioj. En la kazo de kompleta konsumado de la profito temus pri kapitalo sen kapitalismo. Socio, kiu havas tian trajton, ankoraŭ ne ekzistis en la historio.

Ĉar akumulado konsistas en tio, ke parto de la profito estas aldonata al la jam ekzistanta kapitalo, en la historio de la kapitalismo la maso de kapitalo konstante kreskas. La kapitalisma produktad- kaj cirkulad-maniero per tio penetras en ĉiam novajn kampojn. Por tio kelkajn ekzemplojn: Antaŭ la industria revolucio de la 18-a kaj 19-a jarcentoj preskaŭ nur teksaĵoj estis produktataj kaj komercataj kapitalisme, krome ankaŭ la tiamaj cirkuladrimedoj: oro kaj arĝento, produktitaj en minejoj. La libropresado estis kapitalisme praktikata nur esceptokaze, plej ofte en metio (kie nur malofte produktiĝis plusvaloro kaj ankoraŭ pli malofte ĝi estis akumulata). La industria revolucio de la 18-a kaj 19-a jarcentoj trudiĝis en la teksaĵa branĉo kaj estis komence limigita al ĝi. En la minejo la produktado de karbo estis la sekva aplikokampo, samtempe ankaŭ la cetera mineja industrio por produktado kaj prilaborado de uzataj metaloj (fero kaj ŝtalo). La ĥemia kaj elektra branĉoj fine de la 19-a jarcento disponigis komplete novajn produktojn. Pli kaj pli ĝis tiam nekapitalismaj formoj de laboro estis anstataŭigitaj per kapitalismaj. Fine en la dua duono de la 20-a jarcento tiu produktad- kaj cirkulad-maniero penetris en la privatajn mastrumojn: Kie antaŭe dommastrinoj (aŭ servistinoj) ĝenerale preparis kaj konservis la manĝaĵojn, lavis la tolaĵojn kaj purigis la loĝejojn, tiaj laboroj estis tre grandparte anstataŭitaj aŭ faciligitaj de kapitalisme produktitaj aparatoj kaj procezoj (frostigitaj manĝaĵoj, lavmaŝinoj, polvsuĉiloj). En la fabrikoj kaj minejoj de la 19-a jarcento virinoj laboris jam amase per dunglaboro. Sed aliaj faris senpagan familian laboron. Nun, en la 20-a jarcento, ankaŭ multaj el ili, kiuj antaŭe estis dommastrinoj aŭ kiuj fariĝintus dommastrinoj, eniris salajratajn dungojn: ilia laborforto estis do nun ankaŭ kapitalisme aplikata.

Ĉar akumulado estas procezo, ĝi — kaj kun ĝi la kapitalismo — havas historion. Pro tiu fakto tiu ĉi socio alprenas ĉiam novajn formojn. Ĝi prezenteblas do neniam nur per sia strukturo, sed prezentendas ĉiam samtempe historie.

La baza formulo de akumulado, samtempe „la ĝenerala formulo de la kapitalo” (MEW 23: 161–170)4, ĉe Markso, tekstas:

m — vr — m' (Saml.: 170)5
m = mono; vr = varo; g' = mono plus profito.

Se oni trastudis la tri volumojn de la Kapitalo, oni venas al la sekva rezulto: Ĝi analizas ĝisfunde, kiel la kapitalismo funkcias, kaj malpli profunde, per kio ĝi povus perei.

Senŝanĝa restas la normo, kiu estas samtempe la esplorimpulso de Markso: „Ni imagu fine, por iom ŝanĝi, asocion de liberaj homoj, kiuj laboras per komunaj produktadrimedoj kaj kiuj elspezas siajn multajn individuajn laborfortojn memkonscie kiel socian laborforton.” (MEW 23: 92)6

Ĉu ene de la kapitalismo troveblas faktoj, kiuj preparas realan evoluon en tiu direkto? Respondo: Kiel eblecojn jes, kiel nepran evoluon ne.

Certe: montriĝas problemoj de la kapitalisma evoluo, sed kiuj ne estas nepre sakstratoj.

La unuan problemon priskribas la „Ĝenerala leĝo de la kapitalisma akumulado” (MEW 12: 640–740)7: se maŝinoj anstataŭas ĉiam pli da laborforto, tiam estiĝas kreskanta senlaboreco, kiu povas premi al kontraŭbatalo ĝis superado de la kapitalismo, sed povas ankaŭ senkuraĝigi.

La dua problemo: La „Leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto” (MEW 25: 221–277). Ree temas ĉi tie pri la anstataŭigo de laborforto per maŝinoj. Kun la daŭro per tio la kvociento el plusvaloro kaj kapitalelspezo malgrandiĝas, la profito malkreskas.

Sed tiuj du problemoj ne estas sakstratoj. Markso ne asertis, ke kreskanta senlaboreco nepre kondukas al ribelo. Ekzistas multaj historiaj kontraŭ-ekzemploj. La „tendenca falo de la profitkvoto” estas por Markso ja nur tendenco, al kiu li kontraŭmetas „kontraŭefikajn kaŭzojn” (MEW 25: 242–250). Ili ne nuligas la tendencon, sed malrapidigas ĝin. La Kapitalo do ne entenas teorion de kolapso, sed ja iun de ebleco. Markso laŭspuras ĝermojn de pensebla transformado.

Tio koncernas i.a. la gigantan kreskon de la laborproduktivo en la kapitalismo. Necesa parto de la „asocio de liberaj homoj” estas ankaŭ, ke tiuj havu kiom eble plej da libera tempo por si mem — kun malgranda kontribuaĵo da laboro por la plej necesa. La malaltiĝo de la elspezo necesa por tio komenciĝis jam rapidiĝe kun la industria revolucio de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, temas do pri transformado ene de la kapitalismo mem.

La centraligo de la kapitalo en malmultaj manoj laŭ Markso faciligas la transiron de la produktadrimedoj en publikan proprieton. Akci­societoj, en kiuj jam ne proprietuloj, sed elstarigitaj dungitoj transprenas la gvidan agadon, superfluigas la unuajn, kaj la ebleco konturiĝas, ke la unuiĝintaj produktantoj mem transprenas tiun agadon.

La ekshegelano Markso restas dialektikulo. Al liaj pensmoviĝoj apartenas la transiĝo de stato en alian. Li enkondukas ĝin eĉ en priskriboj de mizero kiel turnopunkton al io pli bona, ekz-e kiam li en la ekspluatado de virinoj kaj infanoj en la industria revolucio vidas la premison de novaj rilatoj inter viroj kaj virinoj:

„Kiom ajn terura kaj naŭza la dissolvo de la malnova familio8 ene de la kapitalisma sistemo aperas, la granda industrio tamen kreas kun la decida rolo, kiun ĝi atribuas al la virinoj, gejunuloj kaj geinfanoj en socie organizitaj produktadprocezoj trans la sfero de la hejmo la novan ekonomian bazon de pli alta formo de la familio kaj de la rilato inter la seksoj.

Kompreneble estas same absurde konsideri la kristane ĝermanan formon de la familio kiel absolutan kiel la antikvan roman formon aŭ la malnovgrekan aŭ la orientan, kiuj cetere inter si formas progresantan historian serion de evoluo. Same evidentas ke la konsisto de la kombinita laborpersonaro el individuoj de ambaŭ seksoj kaj de plej diversaj aĝoj — kvankam en sia sponte brutala, kapitalisma formo, kie la laboristo ekzistas por la laborprocezo kaj ne la laborprocezo por la laboristo, ĝi estas fonto de korupto kaj sklaveco — en aliaj kondiĉoj devas transformiĝi al fonto de humana evoluo.”9

Tamen, ĉe Markso — spite al okazaj vortuzoj, kiuj ŝajnas tion pensigi — ne ekzistas nepreco por tio, ke tiuj eblecoj estas ankaŭ uzeblaj.


Notoj:

1. Germane: Immanuel Kant [imánŭel kánt]. -vl

2. En la germana, „verrückt” signifas samtempe dislokita kaj freneza. -vl

3. En la angla: David Ricardo [dévit rikádo]. -vl

4. Karlo Markso: La kapitalo. Vol. 1 (librofina librolisto n-ro 68. Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio. Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2011, ISBN 978-2-918300-59-5 (2-a eldono, reta, vidu la n-ron 115.)), p. 141–149. -vl

5. Saml., s 149. -vl

6. Saml., s 80. -vl

7. Saml., s 572–606. -vl

8. Vd. Frederiko Engelso: La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato (n-ro 26. — Frederiko Engelso: La origino de la familio, de la privata proprieto kaj de la ŝtato, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2010, ISBN 978-2-918300-16-8). -vl

9. Karlo Markso: La kapitalo, vol. 1 (n-ro 115. Karlo Markso: La kapitalo. Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio. Libro I: La produktad­procezo de la kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2-a eldono, 2015, 763 s, ISBN 978-2-36960-010-7 (en 2015 nur reta, ĉe http://marxists.org)), p. 459.