Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
31-aŭg-2016
yura

Jen nova ĉapitro de la Georgo Fulberto: Marksismo. Temas pri la ĉapitro 2.3 "Proprieto, klasoj, ŝtato". Tiu teksto estos poste kompletigota per aliaj tekstoj.

Bonan studadon!

Vilhelmo Lutermano.


Georgo Fulberto: Marksismo

2.3 Proprieto, klasoj, ŝtato

El la malsama distribuado de la socia riĉaĵo, por Markso kaj En­gel­so rezultas la fendiĝo de la socio en klasojn de proprietuloj kaj neproprietuloj je grundo, je produktadrimedoj kaj je libere disponebla, do ankaŭ investebla mono. La akriĝo de tiu kontraŭeco en la kapitalis­mo kondukas al la proletara revolucio.

Ni vidis, ke la marksa kompreno de revolucio ŝanĝiĝis dum lia vivo.

Ankaŭ lia sinteno pri la demando de proprieto trairis evoluon. Markso kaj Engelso en la Manifesto de la Komunista Partio ja pre­zentis la superadon de la privata proprieto kiel centran postulon, sed per tio estis ankoraŭ nenio dirita, per kio la superita privata proprieto estu anstataŭigebla. Markso kaj Engelso mem nomis la problemon: „Kio distingas la komunismon, estas ne la forigo de la proprieto entu­te, sed la forigo de la burĝa proprieto.” (Saml.) La ekvacio asocio = kooperativo aludas direkton, sed ne estas konkreta. Tio ja ankaŭ ne povis esti alia ĉe la kontraŭ-utopia pensmaniero de Markso kaj Engel­so: estonteco ne estis anticipebla.

Sed tiam en 1848, oni evidente pensis pri fazo, en kiu la demando de proprieto estu ligita kun tiu de la ŝtato:

„Ni vidis jam supre, ke la unua paŝo en la laborista revolucio estas la leviĝo de la proletaro al reganta klaso, la elbatalado de la demo­kra­tio.

La proletaro uzos sian politikan regadon por iom post iom elŝiri de la burĝaro ĉian kapitalon, centrigi ĉiujn produktadinstrumentojn en la manoj de la ŝtato, t.e. de la proletaro organizita kiel reganta klaso, kaj kiom eble plej rapide pliigi la amason da produktad­fort­oj.” (MEW 4: 481)1

La dek „disponoj”, kiuj en la plej progresintaj landoj post la re­volucio estis aplikindaj, montras la ŝtaton precipe kiel ekonomian aganton. (Saml., 87s.)

La sekva eldiro de Markso en 1871 forigis la ĝistiaman ligon de ŝtato kaj de unua formo de neprivata proprieto:

„Sed la laborista klaso ne povas simple preni en sian posedon la pretan ŝtatmaŝinon kaj tiun ekfunkciigi por siaj propraj celoj.” (MEW 17: 336.)2

La ŝtatmaŝino estas anstataŭigenda per aliaj formoj de publika potenco, kies trajtoj estas laŭ Markso: deviga mandato, revokeblo de la elektitoj kaj nuligo de la potencdivido — trajtoj, kiujn havis ankaŭ la konsilantaroj [sovetoj] en Ruslando en 1905 kaj en 1917. En la antaŭ­parolo de noveldono de la Manifesto de la Komunista Partio de 1872 Markso eksplicite korektis la version de 1848 kaj ripetis la eldiron de 1871:

„Nome la Komunumo pruvis, ke 'la laborista klaso ne povas simp­le preni en sian posedon la pretan ŝtatmaŝinon kaj tiun ekfunkciigi por siaj propraj celoj'.” (MEW 18: 96)3

Markso nomis la novan formon de publika potenco — kiu ne estas ŝtato en la tradicia senco, ĉar ĝi jam ne bezonas en la ĝisnuna amplek­so la malnovajn formojn de subpremado kaj fine povas tute ĉesi — sekvante lingvouzadon de sia samtempulo Blankio (Auguste Blanqui), „diktatoreco de la proletaro”, kiun Frederiko Engelso interpretis:

„La germana filistro lastatempe ree bonfare teruriĝis ĉe la vorto: diktatoreco de la proletaro. Nu bone, sinjoroj, ĉu vi volas scii, kia tiu diktatoreco aspektas? Rigardu la Parizan Komunumon. Tiu estis la diktatoreco de la proletaro.” (MEW 22: 199)

(Markso kaj Engelso uzis la nociojn „regado” kaj „diktatoreco” en klaspolitika senco sinonime — alie ol en la lingvouzo de la 20-a jar­cento.)

Kiaj specoj de proprieto trudiĝis per tiuj novaj politikaj rimedoj, tio ne estis pritraktita okaze de la Pariza Komunumo. En la nur du monatoj da ĝia daŭro ĝi — alie ol en la ŝtata demando — ne liveris konkretan materialon.

Ne nur pri tiu demando la verko de Karlo Markso kaj Frederiko Engelso restis torso. Kvankam La kapitalo — kiu estis ja ankaŭ post­lasita kiel fragmento — malkovris bazajn strukturojn de la kapitalisma produktadmaniero ĝenerale, la pludisvolvado de tiu analizo estis same dependa de sekvanta historio de la kapitalismo kiel la ellaborado de koncepto por superi ĝin.

„La moderna ŝtatpotenco estas nur komisiono, kiu administras la komunajn aferojn de la tuta burĝa klaso.” (n-ro 100, p. 68.)

Tiu ĉi eldiro de la Manifesto de la Komunista Partio rilatas al la malmultaj parlamente regataj ŝtatoj en la tempo de Markso kaj Engel­so. En Britujo validis cenza voĉdonrajto. En siaj Principoj de komun­ismo4, antaŭkoncepto por la Manifesto de la Komunista Partio, En­gel­so diras:

„Kian evoluvojon tiu revolucio iros?

Respondo: Ĝi starigos antaŭ ĉio demokratian ŝtatan konstitucion kaj per tio rekte aŭ malrekte la politikan regadon de la proletaro. Rekte en Anglio, kie la proletoj jam estas la plimulto de la popolo. Malrekte en Francio aŭ Germanio, kie la plimulto de la popolo konsistas ne nur el proletoj, sed ankaŭ el etaj kampkulturistoj kaj burĝoj, kiuj nur ĵus estas transirantaj en la proletaron kaj en siaj politikaj interesoj pli kaj pli dependiĝas de la proletaro. Tio eble kostos duan batalon, sed kiu povas finiĝi nur per la venko de la proletaro.” (n-ro 25, p. 48)

En la revolucio en Francujo de 1848/1849 Markso kaj Engelso spertis, ke tiu „dua batalo” sub la kondiĉoj de ĝenerala voĉdonrajto povas sekvigi malvenkon de la proletaro. Ribelo en la junia batalo en Parizo estis en 1848 sange disbatita, la elektoj aperigis Louis Bona­parte kiel prezidanton, tiu forigis la ĵus fonditan respublikon kaj faris sin imperiestro. La „bonapartismo” estis centra temo de la ŝtatanalizo de Markso kaj Engelso. Per tiu nocio ili nomis ankaŭ la sistemon en Germanujo. La ŝtato estis por ili precipe plenuma potenco. Ties celo estas, laŭ ili, teni la proletaron malsupre, celo praktikata en la bona­partismo ne de la burĝaro mem, sed — kun ties grandparta deteno — per armeo kaj administracio. Tia aparato ne estas superebla per pacaj rimedoj.


Notoj:

1. Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto … (n-ro 100), p. 87.

2. Karlo Markso: La interna milito en Francujo … (n-ro 112), p. 65.

3. Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto … v.c., p. 38.

4. Frederiko Engelso: Principoj de komunismo, en (n-ro 25), p. 35-58.