Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
01-sep-2015
vlutermano

Karaj,

ni estas ĉi tie tre ege malmultaj, krome kun tre ege malsamaj antaŭkonoj. Tion ni devas havi en nia kapo, kiam ni rigardas la unuopajn paŝojn, kiujn mi proponas.

Mi ripetas: Mi gvidas tiun ĉi kurson, proponas kaj disponigas la materialon almenaŭ ciferece, do ĉi tie en la retejo legeble, kaj volonte uzas tiun de aliaj kursanoj, sed mi paŝas kune kun vi kiel unu el la kursanoj. La kurso estas via, tiu de la kursanoj.

Por komenci, mi pensas ke decas unue prezenti difinon de tio, kio estas marksismo.

Mi prezentas al vi du:

1. "Nomo por la sistemo de perceptoj kaj teorioj de Markso kaj Engelso ellaborita kaj science fundamentita de ili kune en la jaroj de 1843 ĝis 1895." (Alfredo Kozingo, en: A. K.: Stalinismo, leninismo kaj marksismo. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano kun biografiaj notoj de Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia — MAS — 2015, ISBN 978-2-36960-19-0, p. 47)

2. Sub marksismo ni komprenas en la sekvo la jenon:

  • historian-materiisman analizon de ekonomio kaj de klasrilatoj,
  • teorion de politiko bazitan sur tio,
  • politikan praktikon en la perspektivo de superado de la kapitalisma socio.

Kio estas historia materiismo? La respondo kondukas nin rekte al ĝiaj du fondintoj, Karlo Markso (1818–1883) kaj Frederiko Engelso (1820–1895). (El: Georg Fülberth: Marxismus, 2-a eld. 2015, PapyRossa Verlags GmbH & Co. KG, Kolonjo (germanlingva), p. 7)

Kaj, laŭ mi, la esenco de la marksismo — ne la tuta marksismo, sed ja ĝia esenco — konsistas en la libro: Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: Manifesto de la Komunista Partio, kun enkonduko de Eric Hobsbawm, tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, MAS, Embres-et-Castelmaure, 2015, 126 p., ISBN 978-2-36960-015-2.

Mi vigle instigas legi la "Manifeston de la Komunista Partio", la libro estas akirebla ĉe la libroservo de UEA kaj de FEL (Flandra Esperanto-Ligo), sed ankaŭ rete mendeblaj ĉe diversaj retaj libroservoj (ekz-e http://www.retbutiko.net/ie/ero/mkph, 12,60 €). Sed eblas simple kaj senpage elŝuti la tekston ĉe www.marxists.org.

Mi petas viajn komentojn, poste ni transiros al la 2-a leciono.

Vilhelmo.


La Komunistan Manifeston oni povas elŝuti de la retpaĝo: https://www.marxists.org/esperanto/marx-engels/1848/manifesto/mkp.pdf

Stano.


Dankon pro la precizigo! Jes, tio estas la versio de 1990. Tiu de 2015, kun la enkonduko de Hobsbawm, estas la jena:

https://www.marxists.org/esperanto/marx-engels/1848/manifesto/manifesto.pdf

Bonan elŝutadon!

Vilhelmo Lutermano.