Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
31-aŭg-2015

Karaj kursanoj de marksismo,
nun la someraj ferioj finiĝas, kaj nia kurso komenciĝas.

Kiel antaŭan frandaĵon mi prezentas al vi tekston, kiun nia samkursano Roland Schnell antaŭ du monatoj sendis al mi en la germana, kaj kiu ja iel rilatas al nia kurso. Temas pri artikolo de la germana gazeto taz (Tageszeitung), kiun mi Esperantigis por vi.

Bonan frandadon,
ĝis morgaŭ,
kiam venos la unua teksto de la kurso mem.

Vilhelmo Lutermano.


Politika teorio en Usono

Ni provu ĝin per Markso

En Usono oni proklamas la revenon de Markso. La selula literaturisto Benjamin Kunkel heligas la blindajn makulojn de la novkejnzismo.

"Nocioj ne estas firmaj, sed ili vivas en spaco kaj tempo. Esti marksisto signifas en ĉiu generacio kaj en ĉiu jardeko ion alian. Se io portis antaŭ si la etikedon de 'marksisto' en la pasintaj jaroj kiel memdifinon, tiam tio ofte signifis: Mia radikaleco estas antaŭ ĉio emfazo de diferenco: mi estas alia, ne apartenas al la ĉefa tendenco. Mi fajfas pri la reala mondo kaj pri la normaluloj. Almenaŭ mi havas la konsenton de tiuj, kiuj kundividas mian pensadon, do de miaj tri plej bonaj amikoj kaj de la publiko de ekspozici-malfermoj. La memkarakterizo kiel marksisto estis ofte tre ege malfacile distingebla de akademia elit-konduto.

En Usono en tiu ĉi frua somero oni proklamas la "revenon de Markso", ĉar juna generacio de intelektuloj malkovras la radikalan kritikon. Ĉefaj argumentoj estas: La fondo de la maldekstra magazino 'Jocobin', la turniĝo de la grupo de kritikaj intelektuloj ĉirkaŭ la revuo n+1 al la direkto de marksismo kaj precipe la nova libro de la stelula literaturisto Benjamin Kunkel, "Utopia or Bust".

La proklamo de tia renaskiĝo ankoraŭ ne nepre menciindas, ĉar ĝi estas regule proklamataj en la ritmo de kelkaj jaroj. Nur en la lastaj dudek jaro la reveno de Markso estis, se mi bone kalkulas, dufoje anoncita: en 1997 la New Yorker deklaris Markson la "venanta granda pensisto", kaj aliaj magazinoj sekvis. Ĉar la kapitalismo tiom furoras, oni tiam diris, ke venis nun la horo de sistemkritiko, kiu helpas kompreni tiun kapitalismon.

La "publikaj intelektuloj"

Dek jarojn poste, kiam la karto-domo de la tutmonda financkapitalismo kolapsis, oni ree profetis la revenon de Markso — ĉi-foje ĉar oni ja devis kompreni, kial la kapitalismo, kiu ĵus ŝajnis ankoraŭ tiom vivanta, povis fariĝi "kaputismo". El ĉio ĉi sekvis nenio. Tio estis neniam pli ol felietona susurado en la folioj de la temp-spirito. Sed, kiu scias, eble ĉi-foje ĉio estas alia?

La eminentuloj de la hodiaŭa usona Marks-renaskiĝo estas aparte seriozaj homoj, kiel la menciita Benjamin Kunkel. Kunkel, 41-jara, estas de dek jaroj kvazaŭ la voĉo de generacio de tiuj, kiuj kiel iom senorientiĝaj Twenty- kaj Thirtysomethings trairis la nulajn jarojn, sed klopodis por fariĝi gravaj.

Ankaŭ apenaŭ dek jaroj per sia romano "Nedeciditaj" li zorgis por unu el la grandaj literaturaj sensacioj. Ĝia ĉeffiguro, Dwight Wilmerding, kiu sencele drivas tra la vivo, estas komika Holden-Caulfield-tipo de la jarmilŝanĝiĝo.

Kunkel mem, kiu verkis tiun amuzan karakterizon de tuta generacio inter "iel esti kontraŭ", konsumkapitalismo kaj Ecstasy-ebrio, poste profundiĝis en filozofian legadon kaj en mirige funditajn studojn de politika ekonomio. Li kunfondis la maldekstran kultur­revuon n+1, partoprenas en verkado por la nova maldekstra politikgazeto Jacobin kaj evoluis al "publika intelektulo".

Bridi la ekonomion

Antaŭ kelkaj semajnoj aperis ĉe Verso lia nova libro "Utopia or Bust" — envere nur kolektaĵo de disaj eseoj kaj recenzegoj, kiuj precipe orientiĝas laŭ aliaj aŭtoroj: laŭ la krizteorio de David Harvey, la kapitalismo-analizo de Robert Brenner, la kulturmarksismo de Fredric Jameson. Ankaŭ kelkaj semajnoj Kunkel publikigis krome grandan, impresan kritikon pri "Capital in the 21st Century" de Thomas Piketty.

Kunkel intervenas do sur la centra kampo de la nuntempa diskuto (sur kampo, kiun la nuntempa marksismo longan tempon neglektis aŭ nur perfraze pritraktis), la ekonomio kaj ekonomia teorio. Kunkel konas la modelojn de la rivalaj skoloj, li prenas ilin serioze kaj pro tio ankaŭ kapablas precize trafi per sia kritiko.

Se oni volas krude (pro la mallonge: tro krude) resumi la situacion de la debato, al kiu Kunkel kritike — aŭ per aliaj vortoj: radikaleme — reagas, oni povus formuli jene: La financa kraŝo kolapsigis la intelektan hegemonion de la novliberalismo. Estiĝas nova postkejnza ĉeftendenco, kiu, kvankam ne hegemonie, tamen konkeras terenon.

Influaj ekonomikistoj, de Joseph Stiglitz ĝis Paul Krugman kaj Thomas Piketty, stampas hodiaŭ la retorikon, kiuj konsideras la forlason de la kejnzaj aranĝoj la esenca kaŭzo de la krizo kaj per tio — implicite kaj ofte ankaŭ eksplicite — instigas al la interpreto, ke oni devas reveni al la kejnza projekto, kaj per tio oni povus remeti la tutmondan ekonomion sur la vojon de prospero kaj samtempe fari ĝin pli justa.

Inspirta de Markso

Kunkel ne simple rifuzas tian interpreton. La "marksismo" de lia bando tute ne asertas doktrine, ke socialreforma bridado (kaj per tio ankaŭ savo) de la kapitalisma merkatekonomio estas ekskludita. La novaj radikaluloj nomas sin mem ne "marksistaj", sed "marxish" ("marksa"), kio celas pli malfermitan pozicion en la senco de "inspirita de Markso" aŭ "en la tradicio de la marksa pensado" kaj distanciĝas de ortodoksa laŭlitera kredo je tekstoj. Iel "markseca".

Sed ĝuste tio ebligas al Kunkel indiki la dubindoj de la post- aŭ nov-kejnzaj proponoj, kaj la fundita ekonomia klereco, kiun li en la lasta jardeko lege akiris, donas al tiuj indikoj realan sencon. Kio do estas la pravaj kritikoj kontraŭ la novkejnza pensado?

Unue: La novliberalismo dankis sian triumfon en la sepdekaj jaroj al ekonomiaj ŝanĝiĝoj de la postmilita kapitalismo, nome al la "superakumulado" kaj la "subkonsumado". Profitkvotoj en la reala ekonomio malkreskis. Tio altigis la spekulan febron de la financ-ekonomio, ĉar kapitalposedantoj tiel esperis pli altajn renditojn.

La dua respondo al la streĉiĝintaj esperoj je renditoj estis la malaltigo de la realaj salajroj, sed tio ne povis alporti kontentigan solvon, ĉar ĝi nur akrigis la troakumulad-krizon kaj subkonsumad-krizon: salajruloj, kiuj enspezis ankoraŭ malpli, povis konsumi ankoraŭ malpli. Tio, kio devis altigi la renditojn en la produktado, tio samtempe reduktis ilin.

La kolapso de la rendito

Kreskanta enŝuldiĝo de privataj mastrumoj ja bremsis tiun procezon, sed per la fatala fino, kiun ni ĉiuj konas, nome la pufiĝo de la financa sektoro kaj ĝeneralan troŝuldiĝon. Al la eksceso de ŝuldoj kontraŭstaras la eksceso de ŝparaĵoj (de la riĉuloj kaj riĉeguloj), kaj ambaŭ havas komunan kaŭzon: laboron ne sufiĉe pagatan [pagatan sub sia valoro].

Tiu fazo estas karakterizita per malalta kresko kaj pli granda malegaleco de la distribuado, kaj tiu interrilato ne estas hazarda. Ekzistas bonaj kialoj por supozi, ke la malegaleca distribuado estas esenca kaŭzo de la malalta kresko.

Kvankam Kunkel tre aprezas la empirian studaĵon de Thomas Pickety pri la kreskanta malegaleco, li tamen tre kritikas la mankon de ĉia teoria kadro. Se la kapitalrendito konstante troviĝas super la kreskokvoto (kaj tio estas la kerno de la "leĝo" prezentita de Piketty), tiam el tio, laŭ li, devige sekvas, ke ĉe unu flanko estas ĉiam pli da kapitalo, kiu serĉas renditon kaj estas en la mano de privatuloj, kaj ĉe la alia flanko ĉiam malpli da konsumebla enspezo de normalaj gecivitanoj.

Pro tio logike io okazos la punkto, en kiu la kresko de rendito kolapsas, do la kresko de rendito transformiĝos en malkresko de rendito. Oni rajtas interpreti Kunkel-on tiel, ke povas esti, por ĉion ĉi kompreni, oni estas kun la argumentoj de Markso pri la tendenca falo de la profitkvoto tamen ĉe la pli sekura flanko ol ĉe la empirismo de Piketty. Oni povus diri ankaŭ jene: Kie Piketty laŭspuras la malsanojn de nia ekonomia sistemo, tie Kunkel laŭ malnova marksa metodo serĉas ties "kontraŭdirojn", la krizajn spiralojn, el kiuj eliro ne ekzistas.

Revolucio estas pli realisma

Eble en pli kaj pli statanta mondo sen grandaj kreskokvotoj kun samtempa troŝuldiĝo de ĉiuj ekonomiaj subjektoj — ŝtatoj, privataj mastrumoj, bankoj — la kejnza alternativo jam ne ekzistas. Do: Kion, se Kejnzo jam ne funkcias? Nu, tiam ni provu Markson!

Ĉe sia tuta kritiko de la nova novkejnza ĉeftendenco — kaj Kunkel metas la fingron precize sur la blindan makulon de tiu politikekonomia skolo — li estas kompreneble mem duona kejnziano. Iu, kiu metas la ĝustajn demandojn, kiu tiam tamen mem formulas, "tutmonda prospero revenos nur kun la evoluo de socioj, en kiuj la homoj kapablas konsumi tion, kion ili produktas, kaj en kiu ili per sia laborforto produktas pli" — aŭ, per aliaj vortoj, kiel regas kondiĉo de "plendungeco". Sed tio estas, permesu al mi diri, pura kejnzismo.

La pravaj demandoj, kiujn Kunkel metas, estas ja integreblaj en la kejnzan modelon. Miksaĵo el tutmondaj fortranĉoj de ŝuldoj, masiva alidistribuado, grava kresko de salajroj kaj publikaj disponoj de laborestigo, kiuj kreas plendungecon, tio ja povus eble restartigi la ekonomian motoron, ĵus antaŭ ĝia definitiva rompiĝo, kiu scias?

Sed la dua demando — apud la unua, ĉu tio entute estas ankoraŭ ekonomie ebla — estas la demando pri tio, ĉu tio estas politike realigebla. Pri la propono de Piketty organizi tutmondan impostadon de riĉaĵoj Kunkel prave skribas: "Kiel eblus, ke la afergvidantaj organoj de la reganta klaso en ĉiuj landoj tra la tuta terglobo komune decidas enkonduki masivan impostadon de ĝuste tiu klaso?" Kaj li aldonas sarkasme: "Sincere dirite, kompare al tio, eĉ la socialisma revolucio estas pli realisma."

Ironio kaj fakta scio

En certa rilato ankaŭ la marksismo de Kunkel estas variaĵo de la "katastrofo-marksismo", do de la konvinko, ke "normalaj" solvoj en la kadro de la sistemo ekonomie eble ne ekzistas, kaj se ili tamen ekzistas, estas politike komplete fantasta ideo, ke ili estas ankaŭ elekteblaj. "Kapitalismo estas memmortigo", li iam diris en prelego. Tio ja sonas apokalipse, sed la problemo estas: La argumento ne estas facile refutebla.

Eble la vere miriga flanko de la marksema skolo ĉirkaŭ Kunkel kaj liaj amikoj estas: Ke ili, alie ol tio, kion ni en la pasintaj jardekoj kutimis vidi ĉe la pensistoj de la radikaleco, estas damne realismaj kaj raciaj. Li ne povas aprezi la kontraŭpolitikan sintenon de Occupy nek la rektan agadon de sengvidaj kontraŭhierarĥiaj movadoj, kiujn ekz-e la proparolanto David Graeber regule proponas.

Tio estas fine unu el la ĉefaj kaŭzoj pro kiuj Occupy restis senefika. Modera reformo kaj radikala transformado por Kunkel ne estas kontraŭdiroj: "La alte sukcesaj tempoj de la prizorgoŝtato estis, lastanalize, akompataj de pli da radikaliĝo de laboristoj kaj studentoj ol la sekvanta erao de la novliberalismo, kiu malkuraĝigis la radikalulojn same kiel la reformistojn."

La stilo, sed ankaŭ la senemocia ironio kaj la faka scio igas al tiu nova radikala pensado produkti analizojn, al kiuj oni lastanalize ankaŭ kiel, ni diru: reformisma socialisto devas konsenti aŭ al kiuj oni almenaŭ ne povas nei fundamentan konvinkoforton. Ili estas portataj de la dubo, ke la maŝinaro simple ripareblas. Sed Kunkel kaj amikoj ne havas politikan strategion en pli strikta senco.

Tamen oni ne povas ekskludi, ke tiu pensado gajnos influon. La postkrizaj jaroj kondukis al tio, ke la egoisma ekonomio de la novliberalismo perdis diskutan potencon kaj ke novkejnzismo orientita al la komuna prospero gajnis influon. La novaj radikaluloj ekdiskutas tie, kie tiu ne kontentigas. Ilia forto estas: Ili levas la demandojn, kiuj trudiĝas. Kaj ili estas perceptataj en grava publiko.