Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
18-jul-2023
vlutermano

Se oni sekvas la raportadon en la grandaj germanaj komunikiloj kaj en la sociaj retoj, tiam la Ukrain-konflikto laŭ tio komenciĝis nur la 24-an de Februaro 2022 per ne provokita atako de Ruslando. Evidentas, ke tiu vidmaniero estas absolute amputita. Des pli gravas rakonti la tutan sinsekvon de la okazaĵoj, kiu kondukis al tiu milito.

Fakulo, kiu tion esploras kaj prezentas kun multe da faktoscio kaj pruvoj, estas la siviso jacques Baud. Li laboris por la Svisa Strategia Informservo kaj tie dum la Malvarma Milito estis analizisto pri la tiel nomata orienta bloko, do la ŝtatoj de la Varsovia Traktato kiel repliko al la NATO. Poste Baud laboris ankaŭ por la Unuiĝinta Naciaro kaj fine por la NATO.

Spite al siaj biografiaj datumoj, Baud hodiaŭ estas tamen riproĉata esti agento de Kremlo. Tio diras multon pri tio, kiom unuflankaj la diskutoj en la Okcidento nun fariĝis. Oni volas ŝtel-eliri el sia jardekojn longa respondeco pri la estiĝo de la konflikto. La prezentado de Baud dum la Pleisweiler-interparolado organizita de la Pripenso-Paĝoj (NachDenkSeiten) klarigas, ke la Okcidento kaj ankaŭ Germanujo devas transpreni respondecon pri la estiĝo kaj pri la reciproka akrigo de tiu ĉi konflikto.

Jam per la invito al Ukrainujo aliĝi al la NATO, dum la NATO-pintkunveno en Bukaresto en la jaro 2008 la Okcidento konscie rompis la sekurec-intereson de Ruslando. Per tio ĝi krome rompis la popoljuran principon ke neniu lando rajtas altigi sian sekurecon koste de la sekureco de alia lando.

Baud klarigas, ke Ukrainujo fakte devus atingi venkon super Ruslando por, laŭ sia celo, povi aliĝi al la NATO. Tio enhavas ekstreme altan povon de reciproka akrigo.

Baud ankaŭ refutas la ne pruvitan, sed ĉiam ripetatan aserton, ke rusaj soldatoj jam ekde 2014 en Donbaso batalis kontraŭ Ukrainujon. Rusaj soldatoj ekde la Majdan-puĉo kaj ĝis la 24-a de Februaro 2022 neniam en konsiderebla nombro estis aktivaj en Donbaso; Baud pruvas tion per sekretserva materialo. En la konflikto en la oriento de Ukrainujo temas pri klasika interna milito. Kievo ekde 2014 mortigas la proprajn civitanojn en pretekstata “dispozicio kontraŭ teroro”.

La traktato Minsko-2 estis la diplomatia provo pacigi tiun ĉi konflikton kaj konservi la teritorian integrecon de Ukrainujo – kun tamen la escepto de la demando pri Krimeo, kiu restis ne konsiderata, kiel Baud klarigis. Kvankam ekzistis fortaj streboj de la Donbas-Respublikoj disiĝi de Ukrainujo kaj aliĝi al Ruslando, estis precipe Ruslando, kiu ĝis la fino vetis je intertraktadoj pri paco. La rezulto de la intertraktado, la popoljure liganta traktato Minsko-2, estis de la Okcidento ekde la komence sabotata. Ĉe la sabotado unuavice respondecas Germanujo [La germana eks-kancelierino Merkel kaj ŝia franca kolego Hollande antaŭ nelonge publike konfirmis tion. -vl] . En la Okcidento kaj en Ukrainujo neniam ekzistis la intenco realigi la interkonsenton Minsko-2. Ĉefe antaŭ tiu ĉi fono la vipado de germanaj komunikiloj kaj de ĉiuj mandatitaj germanaj politikistoj kontraŭ Ruslando sonas mensoga.

La eldiroj de Baud estas aparte interesaj pri la okazaĵoj rekte antaŭ la enmarŝo de Ruslando en Ukrainujon. Ukraina ofensivo estis, koneble, tuj okazonta; Ruslando, fine, per agnosko de la Donbas-Respublikoj, al kiu tuj sekvis la peto al Ruslando de tiuj respublikoj je milita apogo, certigis al si la popoljuran legitimecon de la armea speciala operaco. Baud en tiu kunteksto indikas la popoljuran principon de protekt-respondeco (Responsibility to Protect), kiun Ruslando elvokas.

Tiu, kiu povis sekvi la prelegon de Baud, ne povas alie ol konstati, ke la politika kaj komunikila Germanujo kun sia rigardo al la okazaĵoj en Ukrainujo troviĝas internacie sufiĉe izolita. Klariĝas ankaǔ la motivo: Germanujo provas ŝtel-eliri el sia historia respondeco, ĉar ĝi faris decidan kontribuon al la reciproka akrigo en Ukrainujo.

Estas la merito de la “Pripenso-Paĝoj” (NachDenkSeiten) ke ili donas spacon al prelegoj kiaj tiu de Jacques Baud. Ili des pli gravas en tempo en kiu la grandaj germanaj komunikiloj jam ne klopodas por ĵurnalisma objektiveco kaj anstataŭ tio, en la germana ĉefa informfluo la propagando per unuflankaj, amputitaj vidmanieroj de kompleksaj interrilatoj estas la regulo.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 17-an de Julio 2023 el https://rtde.site/inland/175391-verkuerzte-deutsche-narrativ-jacques-baud/