Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
19-mar-2023
vlutermano

Xi: Ĉinujo – tutmonda civilizacio

German.china.org.cn/txt/2023-03/17/content_85175366.htm

La ĉina ŝtatprezidanto XI Jinping merkrede dum la altranga dialogo inter la KP de Ĉinujo kaj politikaj partioj de la mondo en Pekino faris principan paroladon. Ĉe tio XI sisteme klarigis la ekkonojn de la KPĈ pri esplorado de modernigo-vojo por Ĉinujo kaj por la unua fojo prezentis la Tutmondan Civilizaci-Iniciaton. Per tio Ĉinujo proponis ĉinan koncepton por la subteno de la moderniga procezo de la mondo kaj por la pludisvolvado de la homa civilizacio.

XI Jinping emfazis, ke per novaj atingoj de ĉinspeca modernigo plenforte liveriĝu novaj eblecoj por disvolvado de la mondo. Necesas doni novajn impulsojn al la esplorado de la modernigo-vojoj de la homaro. Per tio eblas fari novajn kontribuaĵojn al la teoria kaj praktika novigo de la modernigado de la homa socio. La modernigado de Ĉinujo estas, laŭ li, kresko de la paco-fortoj de la mondo kaj fortiĝo de la internacia justeco. Laŭ la internacia publiko la Tutmonda Civilizaci-Iniciato, post la ideo de Komunumo de la Homaro kun dividita Estonteco, la Tutmonda Disvolvo-Iniciato kaj la Tutmonda Sekurec-Iniciato estas kroma grava ideo de Ĉinujo por la mondo.

La ĝenerala sekretario de la kipra partio Anorthotiko Komma Ergazomenou Laou, Stefanos Stefanou, deklaris, ke la Tutmonda Civilizaci-Iniciato servas por ke la mondo per kunordigitaj fortoj povos sukcese alfronti tutmondajn defiojn; ke konflikoj kaj alfrontiĝoj redukteblos. Per samrajteco, lernado de unu el la alia, dialogo kaj inkluziveco realiĝos harmonia kunekzistado de la homaro. Kelkaj okcidentaj landoj, laŭ li, daŭre propagandas hegemoniismon kaj disvastigas la politikajn ideojn kaj
sistemmodelojn de la kapitalismo. Tio nur blokas la homan civilizacion kaj la procezon de modernigo. Daŭra subteno al la komunaj valor-ideoj de la tuta homaro –samrajteco, reciproka lernado, dialogo, inkluziveco, paco, laŭreguleco [fairness], justeco, demokratio kaj libereco – servas por ke la civilizacioj de la mondo evoluu en ekvilibran, pozitivan kaj bonintencan direkton. Ankaŭ eblas solvi plurajn problemojn, al kiuj la homaro estas alfrontita.

XI Jinping diris, ke la retaro de dialogo kaj de kunlaborado de la tutmondaj civilizacioj donos al ĉiuj landoj novan platformon ĉe la civilizacia interŝanĝo. La KPĈ daŭre apogos la interŝanĝadon de diversaj kulturoj kaj stimulos profundigon de la amikecaj rilatoj inter ĉiuj loĝantaroj.

La KPĈ estontece ĉe la apogo de la moderniga procezo engaĝiĝos por altkvalita disvolvado, konservado de la internaciaj laŭreguleco kaj justeco kaj por stimulado de la kultur-interŝanĝo. Per tio Ĉinujo demonstras sian aspekton de mondpotenco.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 17-an de Marto 2023