Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
28-mar-2023
vlutermano

 

Ĉinujo apogas interparoladojn pri paco

En la tritaga vizito al Ruslando de la ĉina prezidanto XI Jinping, la 21-an de Marto subskribiĝis la “Komuna deklaro de la Popolrespubliko Ĉinujo kaj de la Rusa Federacio por profundigo de la ampleksa strategia kaj kunlabora partnereco en la nova erao”. En ĝi estis emfazata, ke la Ukrain-krizo solveblas nur per interparoladoj por paco. Per tio la aktuale perturbata mondo ricevos pecon pli da sekureco.

Ekde la eksplodo de la Ukrain-krizo, Ĉinujo konsekvence apogis paroladojn por paco. La proparolanto de la ĉina ministrejo pri ekstero, WANG Wenbin, en gazetara konferenco la 14-an de Marto deklaris, ke Ĉinujo ĉiam apogis la pacan solvon de konfliktoj per diplomatiaj intertraktadoj. Ke tio estas la kazo ankaŭ en la Ukrain-krizo. Wang ankaŭ deklaris, ke Ĉinujo en Februaro publikigis la dokumenton “La pozicio de Ĉinujo pri politika solvo de la Ukrain-krizo”, en kiu la lando emfazis 12 punktojn, inter ili la respekton de la suvereneco de diversaj landoj, la forlaso de la mensostato de Malvarma Milito, la batalhalton, la enkondukon de porpacaj interparoladoj kaj la ĉesigon de unuflankaj sankcioj. Ke la plej grava punkto tamen estas la apogado de porpacaj intertraktadoj. Ke sur tiu ĉi bazo Ĉinujo pretas kunlabori kun la internacia komunumo, por ankaŭ plu ludi konstruan rolon ĉe la politika ĉesigo de la Ukrain-krizo.

En la Ukrain-krizo aktuale ne ekzistas signoj por batalhalto. Sed la historio pruvis, ke ĉiu konflikto aŭ milito ĉesigeblas nur per politikaj dialogoj kaj intertraktadoj. La dek du proponoj de Ĉinujo verŝajne servos kiel enkonduko al tia momento.

Kiel granda lando Ĉinujo disponas ankaŭ pri la necesa forto por sukcese antaŭenigi tiajn interparoladojn. La 10-an de Marto Ĉinujo, Saud-Arabujo kaj Irano faris en Pekino tripaĝan komunan deklaron, en kiu ili anoncis, ke Saud-Arabujo kaj Irano atingis komunan starpunkton por remalfermi diplomatiajn interrilatojn, kiuj antaŭe jam de sep jaroj estis ĉesigitaj. La rolo de Ĉinujo gravas por realigi la remalfermon de la diplomatiaj rilatoj de la du landoj. La dialogo krome evoluis ankaŭ al sukcesa praktiko ĉe la realigo de la “Tutmonda Iniciato pri Sekureco” (TUS; GSI laŭ la angla kaj la germana). Kiel fidinda peranto Ĉinujo ĉiam plenumis sian respondecon.

Fakuloj estas unuanimaj pri tio, ke la koncepto de la TUS, proponita de Ĉinujo, favoris la remalfermon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La kaŭzo, pro kio Ĉinujo ĉe tio povas ludi ŝlosilan rolon, estas ke Ĉinujo havas amikecajn rilatojn same al Saud-Arabujo kiel al Irano, kio estas profunda bazo por plibonigo de la duflankaj rilatoj. Ĉinujo faris ampleksan strategian partnerecon kun Irano kaj Saud-Arabujo kaj estas la plej granda komerca partnero de la du landoj. Tiamaniere inter Ĉinujo kaj la du konfliktpartioj povis estiĝi la necesa konfido-rilato.

Unuflanke la remalfermo de diplomatiaj rilatoj inter Riado kaj Teherano plene pruvas, ke Ĉinujo kiel respondeca granda lando kapablas fari pozitivajn kontribuaĵojn al la monda paco. Aliflanke montriĝas ankaŭ la diferencoj en la diplomatiaj kaj sekurecpolitikaj konceptoj inter Ĉinujo kaj Usono. Ĉinujo estas objektiva kaj neŭtrala peranto. Kontraste al Usono, kiu en la Proksim-Oriento jam de longa tempo batalas por siaj propraj egoismaj interesoj, Ĉinujo ne havas “egoismajn intencojn” en la regiono. Ĝi ĉiam tenas sin je la koncepto de kunlaborado per gajno-gajno, respektas la nacian suverenecon de la tieaj landoj kaj apogas ilin ĉe solvado de disputoj per diplomatio.


 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 26-an de Marto 2023, el la germanlingva ĉina retejo http://german.china.org.cn/txt/2023-03/27/content_85194493.htm