Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
24-mar-2023
vlutermano

Kontraktoj inter Ĉinlando kaj Ruslando

2023-03

Kiel vi certe scias, en la lastaj 3 tagoj la rusa kaj ĉina ŝtatprezidantoj interkonsultis pri plej gravaj kaj aktualaj problemoj de la du superpotencoj kaj de la mondo. La Hungara Pacrondo eldonis propran sumigon de tiu okazintaĵo, kies tradukaĵon mi ĉi-sube prezentas al vi.

Ĉinio kaj Rusio kunlaboras por kreado de kunlaboranta mondordo

Ĉinio kaj Rusio interkonsentis pri likvido de la mondordo baziĝanta sur la usona hegemonio kaj anstataŭe instalas mondordon konstruiĝontan sur paca kunagado. La gvidantoj de la du superpotencoj XI Jinping kaj Vladimir Putin decidis apogi reciproke unu la alian en la defendo de fundamentaj interesoj naciaj, de suvereneco, teritoria integreco, sekureco kaj progreso. Jen do la sumigo de la Pacrondo, farita pri la esenco de la pintkunveno en Moskvo.

En la mondo okazas transformiĝoj kun tia graveco, kian la mondo ne spertis eĉ en la lastaj cent jaroj. Per nia kunagado ni direktas ĉi tiujn transformiĝojn.” – diris XI Jinping al Putjin en sia adiaŭa parolado. „Mi konsentas.” – estis la respondo de Putjin. Al ĉi tio li aldonis: „Mi petas zorgi pri vi, kara amiko”.

Post sia tritaga laborvizito la ĉina prezidanto veturis hejmen el Moskvo. La komunikaĵo rusa-ĉina, eldonita en Mardo, enhavas la jenojn:

  • La du partioj pliprofundigos sian partneran kunagadon strategian en la nova epoko;

  • Ili helpos unu la alian en la defendo de plej fundamentaj interesoj naciaj, de suvereneco, teritoria integreco, sekureco kaj progreso;

  • Ili plifortigos sian engaĝintecon por la defendo de la UN-centra sistemo de internaciaj aferoj;

  • Moskvo kaj Pekino kontraŭas al ajna formo de hegemonio, al politiko de unuflanka alproksimiĝo kaj al perforto, al la pensmaniero de malvarma milito, al bloka alfrontiĝo kaj al grupiĝoj direktitaj kontraŭ certaj landoj.

  • Kun adreso al Usono, ili fiksis: neniu atompotenca lando rajtas instali atomarmilojn sur teritorion ekster sia propra lando, kaj ili devas retiri siajn atomarmilojn instalitajn en aliaj landoj.

  • La intenco de Rusio kaj Ĉinio estas antaŭenigo de plurpolusa mondordo, ekonomia tutmondigo, demokratiigo de internaciaj kontaktoj, pli justa kaj racia evoluo de la regado tutmonda;

  • Ili esprimis sian angoron pro instalado de elementoj de usona raketdefenda sistemo en diversajn mondpartojn;

  • Ili oponas la klopodojn celitajn por utiligi la kosmon por armitaj kolizioj kaj faros dispoziciojn kontraŭ tiaj agadoj

  • Rusio konfirmis sian engaĝintecon favore al la principo de „unu Ĉinio”; kaj kontraŭas al sendependiĝo de Tajvano.

  • Ili elpaŝas por la paco kaj stabileco de la Proksim-Oriento, apogas la normigon de la rilatoj inter Saud-Arabio kaj Irano. La paciĝon inter Irano kaj Saud-Arabio ili interpretas kiel rezulton de dialogo kaj similajn dialogojn urĝigas ankaŭ inter la proksim-orientaj partioj;

  • Ili daŭrigos la traktadon de demandoj rilataj al Afriko kaj Sud-Ameriko.

  • Rusio kaj Ĉinio konstatas, ke la procezo de elformado de plurpolusa mondordo akceliĝis, la pozicio de evoluantaj landoj, la nombro kaj influo de tiuj landoj kaj regionaj potencoj kun evoluanta merkato, reprezentantaj siajn pravajn interesojn naciajn en la tutteraj procezoj, plifortiĝas;

  • La du partioj elpaŝas por objektiva, senpartia kaj ekspertiza ekzamenado de la eksplodigoj, okazintaj ĉe la gasduktoj Norda Fluo (“Nord-Stream”);

  • Ili kondamnas ĉiujn formojn de terorismo, apogas estigon de unueca tutmonda fronto kun la centra rolo kunordiga de la Unuiĝinta Naciaro kontraŭ terorismo, kondamnas aplikadon de duobla kaj politikigita mezurilo ĉe la lukto kontraŭ internacia terorismo kaj ekstremaĵoj, kondamnas la praktikon de interveno en internajn aferojn de aliaj landoj sub la preteksto de lukto kontraŭ internacia terorismo de ekstremaĵoj, kaj la provojn utiligi teroristajn kaj ekstremismajn grupojn por geopolitikaj celoj;

  • Ili oponas aplikadon de informadaj kaj komunikadaj teĥnologioj por militaj celoj kaj apogas plurflankan, egalan kaj travideblan manipuladon de Interreto.

  • Ili interkonsentis pri longdaŭra kunagado en energi-rilataj aferoj. Ili klarigis preskaŭ ĉiujn parametrojn de interkonsento pri la gasdukto Siberia Forto 2, kondukonta inter Rusio kaj Ĉinio trans Mongolio.

  • Ili ĉiurimede kunligas siajn loĝistikajn sistemojn por certigi rapidan movon de varoj kaj pasaĝeroj sur fervojoj, ŝoseoj, aera, rivera kaj mara vojoj.

  • Ĉinio atribuas eksterordinaran gravecon al kunligo de la iniciato „Zono kaj Vojo”, konata kiel Nova Silkovojo, kun la Ekonomia Unio Eŭrazia – diris prezidanto XI;

  • Oni estigos komunan laborgrupon por evoluigo de la Norda-mara kurso – anoncis prezidanto Putin. (Tiu kurso ligos en komunan trafiksistemon de eŭropaj kaj malproksim-orientaj havenoj de Rusio, kaj estuaroj de navigeblaj riveroj de Siberio. La kurso ekde la Kara-markolo ĝis la Providence-golfo estos 5600 kilometrojn longa);

  • Oni pliigos la nutraĵ-eksporton al Ĉinio; Ĉinio estos la gvida partnero en la evoluigo de la rusa Malproksim-Oriento surterene de la komerco kaj investado inter la du landoj. Moskvo kaj Pekino, danke al siaj riĉaj potencialoj sciencaj, povos iĝi pintaj landoj surterene de la informada teĥnologio, reta sekureco kaj artefarita intelekto. Rusio apogas la evoluigon de pagado en ĉinaj juanoj en la komerco kun aziaj, afrikaj kaj sud-amerikaj landoj, – sciigis Putin.

  • La eblecon de kunagado inter la du landoj la rusa prezidanto nomis senlima.

  • La formiĝo de kontaktoj inter Rusio kaj Ĉinio estas sendependa de eksterlandaj influoj, – oni asertis en la komunikaĵo.

  • Pri la interkonsento de la du prezidantoj, la rusa vicministro pri eksteraj rilatoj Sergej Rjabkov merkrede diris, ke ili alvokis Usonon al redukto de la streĉiteco, al stabiligo kaj al reveno al dialogo, dum oni serĉados la ekvilibron de interesoj kaj de strategia stabileco.

Raportisto de Békekör (= Pacrondo) rimarkis, ke kvankam en la komunikaĵo la ukrainia konflikto estis ne menciita, en la dialogo ĝi tamen rolis kiel grava temo. Prezidanto Putin rilatiĝis kun estimo al la ĉina 12-punkta pacplano, sed supozeble sciigis al XI, ke la rusoj ne rezignas je siaj originaj celoj sennaziigi, malarmi kaj neŭtraligi Ukrainion, ĉar sen ĉi tio ili ne scipovus kalkuli ankaŭ kun tio, ke Okcidento paciĝos kun Rusio, plenumos iliajn postulojn, prezentitajn je la 15-a de Decembro 2021 kaj oni scipovos rekonstrui la eŭropan kaj internacian sistemon de sekureco surbaze de la principo de nedividebla sekureco. Putin la ĉinan pacplanon verŝajne opiniis antaŭeniga, kvankam frua, dum XI supozeble notis, ke la tempo por interpaciĝo ankoraŭ ne alvenis.

(El la hungara originalo tradukis Johano Petik kaj lingve reviziis Vilhelmo Lutermano)