Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
01-apr-2023
vlutermano

Melina Deymann: La mondo volas pacon – la Okcidento ne

De Ĉinlando ĝis Brazilo, de Sud-Afriko ĝis Bulgarujo, la klopodoj ĉesigi la anstataŭanto-militon en Ukrainujo per intertraktadoj. Nome per tiaj, kiaj per realismaj kondiĉoj ankaŭ donas perspektivon de sukceso. Eĉ en la Eŭropa Unio (EU) intertempe aperas voĉoj, kiuj devojiĝas de la ĉeftendenco de “ruinigo de Ruslando”, kion [la germana ministrino pri eksteraj rialtoj] Annalena Baerbock dekretis. Ekzemple la ĉefo de la hispana registaro Pedro Sanchez anoncis sian intencon vojaĝi al Pekino por tie paroli pri la pacplano prezentita de Ĉinujo.

Kaj la NATO? Tiu faras ĉion por malebligi pacon. La ĉina prezidanto XI Jinping apenaŭ alvenis en Moskvo por esplori pri intertraktoj, Londono jam anoncis sian intencon liveri al Ukrainujo tankorompan municion kun kerno el malriĉigita uranio. Pli malpure apenaŭ eblas. Uran-municio, tion jam montris ĝia uzado fare de Britujo kaj Usono en Jugoslavujo kaj Irako, havas katastrofajn sekvojn – por la civila loĝanaro, por la soldatoj, kiuj devas uzi ĝin kaj tiuj, al kiuj ĝi estas pafata, kaj por la medio. Tiu, kiu liveras tian municion al Ukrainujo, per tio montras, ke ĝi fajfas pri la estonteco de tiu lando.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 1-an de Aprilo 2023, el https://www.unsere-zeit.de/die-welt-will-frieden-der-westen-nicht-4778664/?utm_source=mailpoet&utm_medium=email&utm_campaign=UZ_2023-13