Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
08-jul-2023
vlutermano

Ondo de kolero

KIU sin demandas, kial Francujo – jam denove – brulas, devas retrorigardi en la raportojn de ties Kvina Respubliko. Ne malfacilas mezuri la miksaĵon el kolonia heredaĵo, urbokonstrua ignorado, rasismo kaj centroŝtata malkompetento, kaj la longperspektivan efikon el tio. Dum superbazaroj kaj aŭtoj brulas, oficialuloj estas atakataj kaj la polico uzas ĉiam pli pezan ilaron, la Francujo de la prezidanto Emmanuel Macron disfalas en ĉiam pli nepacigeblajn tendarojn.

La timigaj bildoj de la noktaj bataloj efikas al multaj gefrancoj kvazaŭ varbiloj por la dekstra popolista partio de Marine Le Pen. La rezultoj jam mezureblas. Aktuala enketo pri kontenteco de la civitanoj pri la politikaj reagoj al la morto de la juna Nahel montras Marine Le Pen kun 39 elcentoj klare ĉe la pinto, ĝin sekvas la ministro pri internaj aferoj de la Macron-partio, la akrulo Gérard Darmanin (34 elcentoj). La Unua Sekretario de la Socialista Partio, Olivier Faure, kiu elpaŝis per alvokoj por racio kaj mem-pripensado, staras per 22 elcentoj ĉe la malsupra fino de aprobo, sekvata de ĉiuj ceteraj partneroj de la Maldekstro, kun kiuj la socialdemokratoj ekde la parlament-elekto de 2022 forĝis la parti-aliancon NUPES.

Tiu ĉi opini-enketo permesas malmultan esperon por la larĝa socia dialogo kun la antaŭurboj jam delonge postulata de progresema flanko. Dum la registaro de Macron videble serĉas taŭgan reagon inter akreco kaj justeco, respublikanoj kaj la partioj de la ekstrem-dekstro vipas gemigrintojn kiel “barbarojn” kaj krie avertas la de ili mem prognozatajn sekvojn de “amas-enmigrado”.

Ĉe la alia flanko de la politika spektro, Jean-Luc Mélenchon, parti-gvidanto de la Maldekstra Partio La France Insoumise [La Ne Submetita Francujo], evitas alvokon al trankvilo. Male, li senkulpigas la tumultantojn per la argumento, ke ili estas reprezentantoj de malprivilegiita klaso, laŭ la slogano “Ne unue la trankvilon, sed unue la justecon”. La Socialista Partio, la verduloj kaj la komunistoj aliflanke kondamnas la perforton, admonas al reciproka malakrigo, instigas al agado kontraŭ rasismo kaj disigo – kaj per tio estas apenaŭ perceptataj. Mélenchon per tio zorgas por malbonaŭgura fendiĝo inter sia Ne Submetita Francujo kaj la ceteraj progresemaj partioj, kio en la alianco NUPES kaŭzas fortajn perturbojn.

La indigniga morto de la 17-jara Nahel kaj la sekva ondo de kolero en ĉiuj partoj de la loĝantaro kompreneble ankaŭ instigis la debaton pri la procedo de la polico. Ĉi tie la franca demokratio verŝajne definitive ne povas plu regi la spiritojn, kiujn ĝi alvokis. Aŭ ĉu tamen jes?

Nenie en Eŭropo mortas pli da homoj ĉe policaj agadoj kadre de trafikkontroloj ol en Francujo

Nicolas Sarkozy, la posta konservativa prezidanto de Francujo, kiel ministro pri internaj aferoj de Francujo (2002-2007) ĉe la temo polico adiaŭis la koncepton de civitan-proksima “ĉiutaga polico” kaj de tiam apogis pli da alfrontiĝojn kaj uzadon de armiloj. Studaĵoj montras, ke francaj policaj strategioj estas fasonitaj alfrontige kaj, kompare kun aliaj eŭropaj landoj, relative malmulte insistas pri malakrigo.

Leĝo el la jaro 2017, kiu por la polico interpretas pli fleksiĝeme la uzadon de mortigaj armiloj, estis iniciatita de la eksa ĉefministro Bernard Cazeneuve (kiu lastjare forlasis la Socialistan Partion [socialdemokratan -vl] kaj antaŭ nelonge fondis sian propran socialdemokratan movadon). Cazeneuve sub la tiama prezidanto François Hollande estis unu el la ministroj respondecaj pri la dispozicioj reage al serio da islamistaj atencoj en Francujo, interalie ankaŭ tiu en Julio de 2016 en Nico, ĉe kiu atenculo per ŝarĝaŭto mortigis 86 homojn.

Tiu leĝo, kaj per ĝi ankaŭ Cazeneuve, en tiuj ĉi tagoj trafas en la centron de la kritiko kaj la eksa ministro en malfacilon klarigi. Ĉar la defendema ŝtato en la lastaj du jarcentoj kreis institucion, kies kompaso turniĝas klare dekstren. Nenie en Eǔropo mortas pli da homoj ĉe policaj agadoj kadre de trafikkontroloj ol en Francujo. Multnombraj esploradoj montras, ke ene de la francaj policofortoj rasismo kaj diskriminacioado de enmigrintoj estas larĝe disvastiĝintaj fenomenoj. Tiel ekzemple la nombro de identec-kontroloj laŭ la “vizaĝ-principo”, do la “Racial Profiling” [angle por rasa profilo] en Francujo estas signife pli alta ol en Germanujo. Kiel sendependa instanco la “Rajto-defendisto” (“Ombudsulo pri rajtoj”) en sia raporto notis, ke en Francujo juna persono, kiu estas perceptata kiel nigra aŭ arabdevena, havas dudekoble pli altan verŝajnecon esti kontrolata ol persono perceptata kiel blanka.

En la kunteksto de perfortaj kolizioj inter flavveŝtuloj kaj polico en la jaro 2021 oni ja kunvokis sekurec-politikan pintkunvenon. Sed la plej gravaj rezultoj estis nur altigo de la buĝeto kaj pli bonaj laborkondiĉoj por la polico. Perfortaĵoj faritaj de la polico estas en Francujo sisteme perceptataj kiel izolitaj okazaĵoj. Kvankam ne mankas masiva kritiko pri la mankanta sendependeco de la polico-superrigardo, kiu estas sub regado de la ministrejo pri internaj aferoj, la franca registaro strebas daŭrigi la ĝisnunan staton.

Perfortaĵoj de la polico estas en Francujo sisteme traktataj kiel izolitaj okazaĵoj

La polico pli kaj pli radikaliĝas, kion la tre potencaj polico-sindikatoj, al kiuj ĝis 90 elcentoj de ĉiuj policistoj apartenas, laŭtvoĉe eldiras. Du el la plej grandaj sindikatoj diskreditigis la tumultantajn junulojn nun kiel “malutilulojn” kaj “sovaĝaj hordoj” kaj deklaris, ke la polico troviĝas “en milito” kaj iros en la “rezistadon”. Reagoj al tiuj ĉi pozici-deklaroj, kiuj lingve pruntas el la kontraŭjudismo kaj el la kolonia epoko, flanke de la politiko restas pli reteniĝemaj, escepte de la maldekstra flanko.

La eksa ministro pri interno Christophe Castaner, iama socialdemokrato kaj poste Macron-isto “de la unua horo”, pri la polico-aparato ankoraŭ heziteme parolis por provoj de reformo. Sub la premo de la polico-sindikatoj li ne estis renomumita en sian oficon. Al li sekvis en Julio de 2020 la nuna ministro pri interno kaj akrulo Gérald Darmanin.

Per tio la polico delonge fariĝis centra politika institucio, de kiu la registaro – en perdo de laŭleĝeco kaj skuata de multspecaj krizoj – opinias ekzistograve dependi. Tiel estas antaŭprogramite, ke estontaj konfliktoj sekvos la ripetiĝantan modelon: La ĉiam pli akriĝanta lingva retoriko apogas, ambaŭflanke, ĉiam pli da perforto.

Emmanuel Macron kaj lia registaro de malplimulto, post jaro de denova mandato, estas kvazaŭ blokita de la politika-institucia situacio estiĝinta ĉe la elektoj. Ekde la – same perfort-ŝarĝita konflikto pri lia rento-reformo krome la franca demokratio estas forte damaĝita. La prezidanto, premata inter dekstra-pololista opini-farado kaj maldekstraj postuloj de fundamentaj reformpolitiko, troviĝas antaŭ registaro-ŝanĝo. La kreskanta polusiĝo lasas al li, al la politikisto kiu iam opiniis ke li povas fari politikon nek maldekstran nek dekstran, jam nur malbonajn opciojn.

Benjamin SCHREIBER

(B.Sch. Estas scienca kunlaboranto de la Friedrich-Ebert-Stiftung (FES) [socialdemokrata, -vl] en Francujo kun sidejo en Parizo.)

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano la 7-an de Julio 2023 el la retejo de la FES. -vl