Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
08-nov-2019
vlutermano

Progresema movado - La tri tagoj de la fortoj, kiuj volas ŝanĝi la mondon

La generalo de armeo Raúl Castro Ruz, Ĝenerala Sekretario de la Kuba Komunista Partio; Miguel Díaz-Canel Bermúdez, prezidanto de Kubo, kaj Nicolás Maduro Moros, prezidanto de la Bolivara Venezuela Respubliko, prezidis la fermon de la evento.

Madeleine Sautié kaj Nuria Barbosa León

{La 4-an de novembro 2019}

En la politika medio, la firma pozicio de Kubo estas tiu, kiu konsideras la homaron komuna patrujo, kie ĉiuj homoj, samrajtaj kaj unuiĝintaj, vivas en la sama koro. Pro tio la kuba teritorio estis, estas kaj ĉiam estos loko por priraporti la imperiisman avarecon, kaj tio montriĝis en la Kontraŭ-Imperiisma Renkontiĝo de Solidareco, por la Demokratio kaj kontraŭ la Novliberalismo, okazinta de la 1-a ĝis la 3-a de novembro en la Palaco de Kunsidoj, kun partopreno de 1.332 delegitoj el pli ol 86 landoj. Jen skiza raporto pri la tri laborsesioj.

Unua tago

La malferman sesion prezidis José Ramón Machado Ventura, Vic-Sekretario de la Kuba Komunista Partio (KKP), kaj Esteban Lazo, prezidanto de la Kuba Parlamento kaj de la Ŝtat-Konsilantaro.

En tiu ĉi salono oni sentas la profundan valoron de la bataloj de niaj popoloj”, diris la kuba Ministro pri Eksteraj Aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla, dum sia parolado.

La kuba ministro asertis, ke la nuntempa usona registaro akrigas sian entrudemon en la aferojn de niaj ŝtatoj, kaj li avertis: „Mi devas diri al vi, ke venos malfacilaj tempoj, kaj tiam la ĉiesaj klopodoj estos gravaj kaj decidaj”. Pri la malamikeca usona politiko kontraŭ Kubo la ministro diris, ke la registaro de tiu lando rompas la homajn rajtojn de la kubanoj, kaj krome ĝi faras atak-kampanjon kontraŭ la kuracista kunlaborado, kiun nia lando faras ĉe la malriĉuloj. „Ni dankas vian solidarecon okaze de la atako al nia popolo, kiu rezistas kaj ĉiam rezistos”, li diris.

La vortoj de Fernando González Llort, prezidanto de la Kuba Institucio de Popola Amikeco (KIPA), estis oportunaj, kiam li memoris la Ĉef-Komandanton Fidel Castro: „En tiu ĉi salono Fidel diris, ke se la jaĥto Granma denove navigus, ĝi kunhavus la socialajn movadojn”.

En ĉi tiu unua tago, fakrondo pri la farendaĵoj de la maldekstrularo en la nuntempa cirkonstancaro fronte al la imperiisma atakemo, disponigis tempon por debatoj inter la delegitoj, kiuj konsideris grave prezenti alternativon kiel modelon malsaman disde la unupotenca kaj kapitalista mondo. La argentina esploristo Atilio Borón avertis pri la bezono scii, ke la dekstrularo – kiu posedas potencajn amaskomunikilojn – havas grandajn monsumojn, kiujn ĝi utiligas por trudi siajn mesaĝojn kaj kaŝi la veron.

La gvidanto de la Komunista Partio de Hispanujo, José Luis Centella diris, ke „se ni ne venkas la dekstrularon, ĝi povos endanĝerigi ne nur la homaron, sed ankaŭ la planedon”. Krome, li instigis la maldekstrularon kunlabori, kunigi la strebojn kaj atingi tion, ke en la jaro 2020 okazu firma reago de la popoloj kontraŭ la imperiismo. „Rezistado devas fariĝi ofensivo”, li substrekis.

Ana Luz Farías, kunordigantino de la Monda Virina Marŝado diris, ke nia batalo temas pri rezistado, kaj ĝi devas bazi sin sur solidareco, demokratio kaj socialisma socio por ĉiuj popoloj, sen limoj.

Yasmina Bárbara Vázquez Ortiz, membro de la Centro de Hemisferaj kaj Pri-Usonaj Studoj, de la Havana Universitato, klarigis, ke la dekstrularo reprezentas tion, kion alprenas la plurdimensiaj konkuroj por atingi la povon en la imperiismo de la 21-a jarcento, en procezo, kie la koncentradon de la politika povo oni nomas kompletigo de la riĉaĵoj kaj la kapitalo.

Unu el la ĉefaj malstabiligaj strategioj de la imperiismo estas la tiel nomata formado de civitanaj movadoj kaj senideologiaj partioj, kaj la instigado al socia protestado, kio inkluzivas eĉ gvidlibrojn kun precizaj indikoj por ĉiu okazo”, klarigis Bárbara Vázquez.

Multaj el la fakuloj kaj delegitoj dum siaj paroladoj trafe instigis al uzado de la aktualaj tesktaj kaj aŭdvidaj iloj.

Dua tago

La kontraŭimperiisma renkontiĝo havis specialan momenton, kiam oni donis al Gleisi Hoffmann, prezidantino de la Laborista Partio de Brazilo (LPB), 2.061.565 subskribojn kolektitajn el la kuba popolo por postuli la liberigon de Luiz Inácio Lula Da Silva.

La transdono okazis kiel solidara sinteno al la brazila eksprezidanto, kaj ĝin prezidis la membroj de la Politika Estraro de la KKP, Ulises Guilarte – ĝenerala sekretario de la Kuba Laborista Sindikato (KLS) – kaj Teresa Amarelle Boué – ĝenerala sekretariino de la Kuba Federacio de Virinoj (KFV).

Hoffmann takstis la aranĝon altvalora donaco, kaj li esprimis, ke „ni estas ĉi tie kun tre heterogena brazila delegitaro, kaj nome de la LPB kaj ĉiuj institucioj kaj partioj ĉeestantaj ni entuziasme salutas la kuban revolucion”. Li substrekis la 60-jaran rezistadon de la Revolucio en ties batalo kontraŭ la imperiismo, la novliberalismo, kaj favore al la demokratio.

En ekskludiga mondo kun tiom da malegaleco, kiu koncentras la riĉaĵojn kaj kiu nuntempe travivas la plej atakplenan fazon de kapitalismo „ni dankas Kubon, ĉar ĝi estas lumturo gvidanta la batalon por la memdecido de la popoloj, por ties rajtoj”, li diris kaj dankis ankaŭ la insulon etan „sed en si mem grandan pro sia sindonemo” kaj la solidarecon, kiun ĝi ĉiam elmontris al la popoloj. „Multan bonon vi faris al la brazila popolo, kiam vi sendis milojn da kubaj kuracistoj al ni”, li substrekis kaj bedaŭris, ke „malfeliĉe, hodiaŭ pli ol 60 milionoj da brazilanoj ne havas bazan sanservon, pro la damaĝa kaj faŝisteca persekutado fare de Jair Bolsonaro – neleĝa prezidanto de la respubliko – kontraŭ la kubanoj”, li emfazis.

La prezidantino de la LPB asertis, ke Brazilo neniam forgesos la afablecon de Kubo kolekti pli ol du milionojn da subskriboj en apenaŭ 14 tagoj por postuli la liberiĝon de la plej granda politika gvidanto, kamarado Luiz Inácio Lula da Silva, kaj li dankis KIPA, KLS (KLS), FKV kaj ĉiujn organizaĵojn, kiuj membras en la Komitato de Solidareco por la liberiĝo de Lula, kaj la Centran Komitaton de la KKP. „Kubo havas 11 milionojn da loĝantoj, kaj ĝi donis al ni 20 % da subskriboj el tiu loĝantaro”, li diris kaj klarigis, ke la batalo por la liberiĝo de Lula estas ankaŭ batalo de la brazila popolo kaj de Brazilo, „liberiĝo el la ungegoj de novliberalismo, aŭtoritatismo kaj detruo de la brazila ŝtato”, li substrekis.

Hoffmann asertis, ke oni „kulpigis kaj kondamnis ne homon, sed progres-projekton de lando”, kiu jam donis ekonomian kaj socialan perspektivon al plimulto de la malriĉaj brazilanoj, kaj li aldonis, ke „Lula estis kondamnita sen pruvoj en juĝo manipulita kaj multe politikigita, kiun prezidis juĝisto – trejnita de la usona justico – kiu post kondamni Lulan ricevis kiel premion estri la Ministrejon de Justeco dum regado de usona prezidanto, kiun li helpis per forigo de Lula el la elekto-kampanjo”. Sergio Moro kaj lia eta grupo persekutis Lulan kaj fordonis „la plej grandan riĉaĵon de nia lando, nian petrolon, al la eksterlandaj interesoj, al la imperiisma usona avideco”, li diris.

Alia elemento pritraktita de Hoffmann estas „la perfekta kombino de ŝajnveroj kaj la instigado al perforto por redoni al la novliberalisma politiko gravan pozicion en la gvidado de la ŝtato”, sed – li diris – „estas rezistemo kaj batalo ĉiam plipotencigita de la subteno kaj solidareco de ĉiuj ĉeestantoj”, kio helpas por plu avanci, kaj helpas la plej grandan batalon de la latinamerika popolo.

La sukceso de Obrador en Meksiko, de Alberto kaj Cristina en Argentino, de Evo en Bolivio, la popolaj manifestacioj en Ekvadoro kaj Ĉilio, la elektorezulto en la kolombia ĉefurbo, la rezistado de la venezuela kaj kuba popoloj, „ĉio montras al ni la irendan vojon, kiu estas firma persistemo kaj unueco de la maldekstrularo por forigi ĉiujn maljustaĵojn el la mondo”, li aldonis.

Alia grava okazintaĵo estis la parolado de Guilarte de Nacimiento: „Antaŭ pli ol unu jaro kaj duono, la mondo estis atestanto de la maljustaĵoj kontraŭ la brazila eksprezidanto Luiz Inácio Lula Da Silva, faritaj de la brazila oligarkia dekstrularo, kiu timas lian integrigan, homan kaj latinamerikanisman gvidadon”, li diris, kaj krome parolis pri la nuntempaj cirkonstancoj de la brazila gvidanto, kiu estas mallibera de aprilo 2018 pro ne-faritaj deliktoj, kaj viktimo de „justica persekutado per labirinta leĝo manipulita kaj korupta, kiun hodiaŭ ĉefreprezentas la prezidanto Jair Bolsonaro”, lakeo de la Blanka Domo, detruanto de la socialaj atingoj de la brazila popolo kaj kalumnianto kontraŭ la kuba revolucio kaj ties kunlaboranta kuracistaro.

Li elstarigis la mondan staturon de la ŝtatisto Lula kaj la sukceson de liaj socialaj politikoj – neniam antaŭe ekzistantaj en Brazilo – en apenaŭ ok jaroj da regado. „Fidel ĉiam instruis al ni, ke nur batalantoj kaj rezistemuloj rajtas je venko. Tiel same pensas kamarado Lula”, diris Guilarte, kiu tuj petis Fernando González Llort, heroo de la kuba respubliko, doni al la brazila delegitaro kadron kun la bildo de Fidel kaj Lula.

En la fakrondo pri solidareca strukturado de niaj bataloj, oni pritraktis la ideologiajn, komunikajn kaj organizajn farendaĵojn. La debaton komencis la reprezentanto de la Kontinenta Laborsesio, Jordania Ureña, kiu diris, ke hodiaŭ „la dekstrularo invadas niajn sociojn per diskurso pri timo kaj malamo”. La aktivulino komentis ankaŭ, ke la Internacia Mond-Fonduso (IMF) revenis kun novliberalaj politikoj, kiuj sufokas la malriĉulojn, kaj ke la transnaciaj entreprenoj grave rolas en la rompado de la popolaj rajtoj. „Unueco estas kerna por alfronti la armeon de la morto; ni faru eĉ ne unu paŝon malantaŭen; ni daŭre batalas”, li diris.

Karin Nansen, prezidantino de Amikoj de Tero Internacia emfazis la bezonon kunigi la fortojn. „Ni alfrontas sisteman kaj strukturan krizon, kiu ne estos solvebla per individuaj agoj. Por strukturigi nin necesas komuna interkompreniĝo, solidareco, popola povo, politika instruiteco kaj komunikado”, ŝi diris.

Gail Walker, aganta direktorino de la Interreligia Fondaĵo por la Komunuma Organizaĵo Pastroj por la Paco, diris: „Ĉi tie kun ni estas pluraj usonaj lernantoj, kiuj membras en la armeo de blanka kostumo. Ni dankas Kubon pro ĝia solidareco al nia popolo malgraŭ la embargo farata de Usono”, ŝi komentis.

Manuel Bertoldi, membro de la Kontinenta Sekretariejo de ALBA (komerctraktato por la popoloj de Ameriko) laŭ la hispanlingvaj komencliteroj), de Movadoj kaj de la Movado Granda Patrujo, diris, ke „ni bezonas konstrui per niaj popolaj fortoj por konkuri koncerne plimultojn. Havi naciajn popolajn grupojn, havi politikan programon kune kun la popolo kaj kun granda mobilizado”.

Mónica Valente, membro de la LPB diris, ke en la batalo ni devas kunigi la landajn kaj la regionajn elementojn; restarti Unasur (unuiĝo de sudamerikaj landoj); la dialogon de politikaj fortoj kaj socialaj movadoj; la solidarecon kiel vakcinon kontraŭ la subjektivaj malbonoj de la novliberalismo. „Kreskas la batalo kontraŭ la imperiismo kaj la novliberalismo”, ŝi diris.

Ismael Drullet, membro de la Sekretariejo de la Centralo de Kubaj Laboristoj (CKL) pri Internaciaj Aferoj, diris, ke la nuntempa cirkonstancaro postulas havi devojn en rilato kun la ideoj de Martí, Bolívar, Fidel, Chávez kaj aliaj gravuloj.

 

Tria tago

Per alvoko al unueca batalo finiĝis la renkontiĝo, kiun fermis la kuba prezidanto Miguel Díaz-Canel. Ĉeestis la Armea Generalo Raúl Castro Ruz – Ĝenerala Sekretario de la KKP – kaj la venezuela prezidanto Nicolás Maduro Moros.

Mi speciale salutas ĉiujn, kiuj rezistas kaj venis al la kuba ĉefurbo, kiu estis kaj ĉiam estos renkontiĝejo de tiuj, kiuj subtenas la pacon kaj la solidarecon inter la popoloj”, diris la prezidanto en varma parolado. Konklude kaj nome de Kubo li konfirmis, ke „la nova generacio de kubaj gvidantoj, instruita kaj edukita de la historia generacio de Fidel kaj Raúl, plu estas revolucia, socialista, fidelista kaj martiista, kaj ke ni rezignos eĉ ne unu milimetron en nia pozicio favore al sendependeco, suvereneco kaj sociala justeco”.

Maduro diris: „Tie, kie estas Raúl, estas Fidel”.

Estas novaj kaj pli bonaj tempoj en Latinameriko, asertis la prezidanto de la Bolivara Respubliko de Venezuelo, Maduro, kiu finis sian paroladon tiel: „Ni estu fortaj por daŭre puŝadi en nia jarcento. Ĝis la venko ĉiam!”

Ĝuste tiu estis la spirito reganta en la salono de la Palaco de Kunsidoj en Havano, dum la lasta laborsesio de la Kontraŭimperiista Renkontiĝo de Solidareco, por la Demokratio kaj kontraŭ la Novliberalismo. La raportadoj de la komisionoj emfazis pri la bezono de unueco de la popolaj fortoj konsistigantaj sindikatojn, socialajn movadojn, partiojn kaj popolajn organizaĵojn, por daŭre venki la imperiisman hegemonion kaj speciale la faŝistan kaj militecan politikon de la nuntempa usona registaro prezidata de Donald Trump.

La delegitoj substrekis la urĝecon daŭrigi la ideologian batalon kaj reaktivigi la klasbatalon fronte al la kapitalista ideologio, kaj ili priraportis la diversajn strategiojn de la imperiista dominado, la kulturan kaj gazetaran batalojn, kiuj multe interplektiĝas kun la celo apartigi la popolojn por daŭrigi la dominadon de la kapitalo.

La ĉeestantoj emfazis la bezonon de politika instruiĝo de la komunikistoj substrekante la gravecon de la lernejo kaj de la intelektaj devoj, sen malatenti la popolajn manifestaciojn kiel ĉefajn batalejojn. Ili konsideris tre grave, ke la maldekstrulaj fortoj konstruu sian propran strategion por fari historion ekde la perspektivoj de la malriĉaj klasoj, kaj ili asertis, ke en ideologia batalo la venko okazas surbaze de la devo-konsciiĝo de la popoloj.

La donitaĵo de Kubo por atingi superan ŝtupon en la monda progresema movado, kaj ĝia helpado al la malriĉuloj estis laŭdata de la ĉeestantoj, kiuj esprimis sin favore al la elimino de la milittrejnejoj en la mondo kaj ĉefe de tiu usona ekzistanta en Guantánamo. Krome, la ĉeestantoj alvokis al monda paco.

La ĉeestantoj samopiniis pri tio, ke la novliberala modelo de liberkomercado estigas negativajn sekvojn en la landoj: maleblon protekti la naciajn produktojn kaj la naturajn rimedojn, kio estigas kreskon de la malfavora ekonomio de la lokaj industrioj. Tiu nepunata strukturo ebligas al la transnaciaj entreprenoj entrudi sin, elpreni, transmeti, aĉeti, senkoste detrui la vivon en tiuj teritorioj, kaj permesas al ili puni registarojn, kiuj klopodas kontroli ilian agadon.

La eventon oni rekonis kiel renkontiĝon de la avangardaj fortoj de la mondo, kaj oni taksis ĝin grava por strukturi batalojn kontraŭ la novliberalismo kaj la dominado de kapitalo, kun strategioj ĉiam pli aktualaj. Pro tio oni petis daŭre okazigi en la venontaj jaroj similajn kunsidojn.

La solidareco al la suverenecon de Portoriko, Palestino kaj la popolo Saharaui, kaj ankaŭ al la plendoj en Ĉilio, Ekvadoro, Kolombio kaj Peruo kaj al la liberiĝo de la eksprezidanto Luiz Inácio Lula da Silva kaj aliaj gvidantoj – malliberigitaj de la oligarkioj, kiuj volas nuligi la avangardajn ideojn – estis elmontrita en la renkontiĝo, kie oni ratifis la subtenon de la Bolivara Venezuela Respubliko, de sandinismo en Nikarakvo kaj de la venkoj de Evo Morales en Bolivio kaj Alberto Fernández kaj Cristina Fernández en Argentino.

Kun videbla konstrua kaj sincera spirito malfermita al interkonsentoj, oratoroj de Honduro, Laoso, Ĉilio kaj Ganao alvokis la popolajn fortojn de la mondo por kune batali kontraŭ la kapitalismo.

Ili substrekis, ke la batalo kontraŭ la krima usona embargo aplikata al Kubo devas daŭri per novaj iniciatoj kaj agadoj.

La ĉilia aktivulino Elizabeth Molina parolis pri la manifestacioj okazantaj en ŝia lando kontraŭ la novliberalaj leĝoj aplikataj de la registaro, kiun prezidas Sebastián Piñera, kaj ŝi diris, ke la agado ne haltos ĝis la establiĝo de nova Konstitucio.

Janna Alonso, de Ganao, substrekis, ke Afriko defendas la kuban revolucion, ĉar oni konas la solidareman sintenon, kiu daŭras pli ol 60 jarojn.

Ana Miranda, de Hispanujo, parolis pri la historiaj rilatoj ekzistantaj inter Hispanujo kaj Kubo, priskribis la situacion de la kapitalismo en Eŭropo kaj asertis, ke daŭras la batalo por ŝanĝiĝo de la mondo. La honduranino Elena Flores dankis la solidarecon, kiun la kuba popolo elmontris en rilato kun Honduro, ĉefe per kuracista kunlaborado kaj instruado ĉe popoloj loĝantaj en apartaj lokoj, kaj tio inkluzivas aŭtoktonajn popolojn de la kontinento.

Granda revolucia forto regis en la salono, kie ĉiuj kune laŭte diris sloganojn kontraŭ la imperiismo kaj favore al la sociaj bataloj.

{Elhispanigita de Norberto Díaz Guevara

fonto: http://www.granma.cu/cuba/2019-11-04/los-tres-dias-de-las-fuerzas-que-quieren-cambiar-el-mundo-04-11-2019-02-11-51

dato de la elfontigo: la 5-an de novembro 2019}

 

- - - - - - - -  -

Jen la hispanlingva originalo:
 

Los tres días de las fuerzas que quieren cambiar el mundo

 

El General de Ejército Raúl Castro Ruz, Primer Secretario del Partido Comunista de Cuba, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, Presidente de la República, y Nicolás Maduro Moros, presidente de la República Bolivariana de Venezuela, presidieron la clausura del evento

 

Madeleine Sautié kaj Nuria Barbosa León

4 de noviembre de 2019

 

 

El sitial que ocupa Cuba en materia política es el que piensa a la Humanidad como una patria común, en la que todos los hombres laten juntos y con iguales derechos en un mismo corazón. Por esta razón su territorio ha sido, es y será siempre espacio para que en sus predios se denuncie la codicia imperial, tal como sucedió en el Encuentro Antimperialista de Solidaridad, por la Democracia y contra el Neoliberalismo, celebrado en el Palacio de Convenciones desde el viernes hasta ayer, con la participación de 1 332 delegados de más de 86 países. Por la importancia de lo vivido en estos días, Granma le ofrece a sus lectores una síntesis de lo acontecido en estas tres jornadas.

 

PRIMERA JORNADA

 

Presidido por José Ramón Machado Ventura, Segundo Secretario del Comité Central del Partido Comunista de Cuba, y Esteban Lazo, presidente de la Asamblea Nacional del Poder Popular y del Consejo de Estado, abrió sus puertas el Encuentro.

 

«Se siente en esta sala la expresión profunda de las luchas de nuestros pueblos», expresó el ministro de Relaciones Exteriores de Cuba, Bruno Rodríguez Parrilla, al intervenir en la apertura del foro.

 

El Canciller cubano afirmó que el actual Gobierno estadounidense incrementa la injerencia en los asuntos de nuestros Estados, y alertó: «Siento el deber de expresarles que vienen tiempos difíciles en que los esfuerzos de todos serán decisivos y determinantes». Ante la hostil política de EE. UU. contra Cuba, el Ministro de Relaciones Exteriores dijo que el gobierno de ese país incurre en violaciones de los Derechos Humanos de cubanas y cubanos, y además ha lanzado una campaña de agresión contra la cooperación médica que nuestro país brinda a los más necesitados. «Agradecemos la solidaridad que ustedes expresan frente a la agresión que nuestro pueblo resiste y resistirá hasta las últimas consecuencias», expresó.

 

Oportunas fueron las palabras de Fernando González Llort, presidente del Instituto Cubano de Amistad con los Pueblos, dirigidas al auditorio, al recordar al Comandante en Jefe Fidel Castro: «En esta sala Fidel expresó que, si otra vez viniera en el Granma, lo haría con los movimientos sociales a bordo».

 

En este primer día, el panel sobre los retos de la izquierda en el actual escenario ante la ofensiva imperialista resultó un intervalo de reflexión para los delegados, quienes defienden la importancia de presentar un modelo alternativo al que impera en un mundo unipolar y capitalista. El investigador argentino Atilio Borón alertó sobre la necesidad de reconocer que la derecha, esa que tiene en sus manos los poderosos medios de comunicación, cuenta con grandes sumas de dinero, las cuales aprovechan para implantar sus líneas de mensajes y ocultar la verdad.

 

El líder del Partido Comunista de España, José Luis Centella, dijo que «si no derrotamos a la derecha, esta puede ser un peligro no solo para la humanidad, sino también para el planeta». Hizo también un llamado a la izquierda para que sea capaz de cooperar, aunar esfuerzos y lograr que el año 2020 sea una arremetida de los pueblos contra el imperialismo. «La resistencia tiene que dar lugar a la contraofensiva», acotó.

 

Ana Luz Farías, coordinadora de la Marcha Mundial de Mujeres, expresó que nuestra lucha es de resistencia y debe basarse en la solidaridad, la democracia y una sociedad socialista para todos los pueblos del mundo, sin fronteras.

 

Yasmina Bárbara Vázquez Ortiz, académica del Centro de Estudios Hemisféricos y sobre Estados Unidos, de la Universidad de La Habana, explicó que la derecha que enfrentamos es expresión de las particularidades que adquieren las disputas multidimensionales por el poder en el imperialismo del siglo XXI, en medio de un proceso que se ha denominado completamiento de la concentración de las riquezas y el capital, a la concentración del poder político.

 

«Una de las principales estrategias de subversión del imperialismo es el llamado a la formación de movimientos ciudadanos y partidos desideologizados, y la promoción de acciones de protesta social, que incluyen hasta manuales con orientaciones precisas para cada caso», explicó la académica.

 

Como bien exhortaron muchos de los especialistas y delegados durante sus intervenciones, la utilización de las herramientas hipermediales es un arma de estos tiempos.

 

SEGUNDA JORNADA

 

La segunda jornada del Encuentro Antimperialista de Solidaridad, por la Democracia y contra el Neoliberalismo vivió un especial momento cuando se le entregó a Gleisi Hoffmann, presidenta del Partido de los Trabajadores de Brasil, las 2 061 565 firmas del pueblo cubano, para exigir la liberación de Luiz Inácio Lula Da Silva.

 

La acción tuvo lugar en el acto en solidaridad con el expresidente brasileño, y estuvo presidido por los miembros del Buró Político del Partido Comunista de Cuba, Ulises Guilarte, secretario general de la Central de Trabajadores de Cuba, y Teresa Amarelle Boué, secretaria general de la Federación de Mujeres Cubanas.

 

Como un precioso regalo valoró Hoffmann el gesto y expresó que «estamos aquí con una delegación muy representativa de Brasil por el Partido de los Trabajadores y en nombre de todas las entidades y los partidos aquí presentes, saludamos con entusiasmo a la Revolución Cubana», de la cual destacó la resistencia en su lucha contra el imperialismo, el neoliberalismo y por la democracia durante 60 años.

 

En un mundo tan desigual y excluyente, que concentra las riquezas, y que hoy vive la fase más perversa del capitalismo, «agradecemos a Cuba por ser un faro que orienta la lucha por la determinación de los pueblos, por sus derechos», expresó y agradeció también a la Isla pequeña «pero enorme en sí, por su generosidad» y la solidaridad que siempre ha dado a los pueblos del mundo. «Es mucho el bien que han hecho al pueblo brasileño, cuando enviaron a miles de médicos cubanos a servir a nuestro pueblo», señaló, y lamentó que «hoy infelizmente más de 60 millones de brasileños y brasileñas no cuentan con asistencia básica de salud, por la persecución insana y fascistoide a los cubanos por parte de un hombre que llegó de forma ilegítima a la Presidencia de la República, Jair Bolsonaro», remarcó.

 

La Presidenta del pt aseguró que Brasil no olvidará jamás el gesto cubano de recoger más de dos millones de firmas en apenas 14 días para reclamar la libertad del mayor de sus líderes políticos, el compañero Luiz Inácio Lula da Silva y agradeció al icap, a la Central de Trabajadores de Cuba, a la Federación de Mujeres Cubanas, y a todas las organizaciones que forman parte del Comité de Solidaridad en pro de la liberación de Lula, y al Comité Central del Partido Comunista de Cuba. «Cuba tiene 11 millones de habitantes y nos ha entregado el 20 % de las firmas de sus habitantes», valoró, a la vez que explicó que la lucha por la libertad de Lula es también la lucha por la libertad del pueblo brasileño y de Brasil, «libertad de las garras del neoliberalismo, del autoritarismo y de la destrucción del estado brasileño», argumentó.

 

En un aparte Hoffmann denunció que «han criminalizado, culpado y condenado no a un hombre, sino a un proyecto de desarrollo de país», que ya daba salida económica y social a la mayoría de los pobres brasileños, y recordó que «Lula ha sido condenado sin pruebas, en un proceso manipulado y altamente politizado, conducido por un juez entrenado por el Departamento de Justicia estadounidense, que después de hacer el servicio de condenar a Lula, ganó como premio el Ministerio de Justicia del presidente que él ayudó a elegir, al sacar a Lula de la disputa electoral». Sergio Moro y su grupúsculo persiguieron a Lula y entregaron «la mayor riqueza de nuestro país, nuestro petróleo, a los intereses extranjeros a la voracidad imperialista estadounidense», sentenció.

 

Otro elemento destacado por Hoffmann, como parte del Brasil actual es «la combinación perfecta de las fake news y el estímulo a la violencia para que la política neoliberal pueda retomar su posición en la conducción del Estado», pero –aseveró– «hay resistencia y lucha, siempre fortalecida por el apoyo y la

 

solidaridad de todos los presentes aquí», lo cual brinda fuerzas para continuar adelante y ofrece la dimensión de la lucha mayor del pueblo latinoamericano.

 

La victoria de Obrador en México, de Alberto y Cristina en Argentina, de Evo en Bolivia, el pueblo en las calles de Ecuador y Chile, el resultado electoral en la capital colombiana, la resistencia de los pueblos venezolanos y cubanos, «todo ello nos muestra el camino a seguir. Persistencia firme y unidad de la izquierda para barrer todas las injusticias en el mundo», refirió.

 

Otro momento significativo fue la intervención de Guilarte de Nacimiento: «El mundo ha sido testigo hace más de un año y medio de las injusticias cometidas contra el expresidente brasileño Luiz Inácio Lula Da Silva por parte de la derecha oligárquica de su país, que siente temor a su liderazgo integracionista, humanista y latinoamericanista», dijo y repasó las actuales condiciones del líder brasileño, prisionero desde abril de 2018 por delitos que no cometió, y víctima de «la persecución judicial, mediante un entramado legal amañado y corrupto, que tiene hoy como principal representante al presidente Jair Bolsonaro», lacayo de la Casa Blanca, destructor de las conquistas sociales del pueblo brasileño y calumniador en contra de la Revolución Cubana y de sus colaboradores de la salud.

 

De Lula, recordó su condición de estadista de talla mundial y el éxito de sus políticas sociales en apenas ocho años de Gobierno, nunca antes vividas en Brasil. «Fidel siempre nos enseñó que solo los que luchan y resisten tienen derecho a la victoria. Así también piensa y actúa el compañero Lula», concluyó Guilarte y llamó a Fernando González Llort, héroe de la República de Cuba, a entregar a la delegación brasileña un cuadro con la imagen de Fidel y Lula.

 

En el panel Desafíos para una articulación solidaria de nuestras luchas, se cuestionó cuáles son los retos ideológicos, comunicacionales y organizativos que enfrentamos. El intercambio fue iniciado por la representante de la Jornada Continental, Jordania Ureña, quien expresó que hoy «la derecha invade nuestras sociedades con el discurso del miedo y del odio». La activista también comentó que el Fondo Monetario Internacional ha regresado con políticas neoliberales que ahogan a los más desposeídos y que las empresas transnacionales juegan un papel esencial en la violación de los derechos de los pueblos. «La unidad es clave para enfrentar las fuerzas de la muerte, ni un paso atrás, seguimos en lucha», dijo.

 

Karin Nansen, presidenta de Amigos de la Tierra Internacional, hizo énfasis en la necesidad de unir las fuerzas. «Enfrentamos una crisis sistémica y estructural que no puede resolverse desde acciones individuales. Para articularnos necesitamos comprensión común, solidaridad, poder popular, formación política y comunicación», alegó.

 

Por su parte Gail Walker, directora ejecutiva de la Fundación Interreligiosa para la Organización Comunitaria-Pastores por la Paz, expresó: «Hay varios estudiantes estadounidenses miembros del ejército de batas blancas aquí con nosotros. Agradecemos a Cuba por su solidaridad con nuestro pueblo a pesar del bloqueo de EE. UU.», comentó.

 

Manuel Bertoldi, miembro de la Secretaría Continental del alba Movimientos y del Movimiento Patria Grande, expresó que «necesitamos construir desde las fuerzas populares para disputar a las mayorías. Tener bloques populares nacionales, contar con un programa político con el pueblo y con una fuerte movilización».

 

Mónica Valente, miembro del pt de Brasil, dijo que en la lucha debemos unir lo nacional y lo regional; retomar Unasur; el diálogo de fuerzas políticas y movimientos sociales; la solidaridad como antídoto a los males subjetivos del neoliberalismo. «Avanza la lucha contra el imperio y neoliberalismo», dijo. En tanto, Ismael Drullet, miembro del Secretariado de la CTC para las Relaciones Internacionales, refirió que el actual escenario supone asumir compromisos con las ideas de Martí, Bolívar, Fidel, Chávez y otros líderes imprescindibles.

El espíritu antimperialista protagonizó cada una de las jornadas. Foto: Endrys Correa Vaillant

 

TERCERA JORNADA

 

Convocando a una lucha unida, concluyó el encuentro, clausurado por el Presidente cubano Miguel Díaz-Canel, en presencia del General de Ejército Raúl Castro Ruz, Primer Secretario del Partido Comunista de Cuba, y del Presidente venezolano Nicolás Maduro Moros.

 

«Les dedico un especial saludo a todos los que resisten y han venido a la capital cubana, que ha sido y siempre será punto de encuentro de quienes defienden la paz y la solidaridad entre los pueblos», dijo el Presidente en un cálido discurso que en palabras conclusivas y en nombre de Cuba reafirmó que «la nueva generación de dirigentes cubanos, formada y educada por la generación histórica de Fidel y Raúl, seguimos siendo revolucionarios, socialistas, fidelistas y martianos y que no cederemos un milímetro en nuestras posiciones a favor de la independencia, la soberanía y la justicia social».

 

Maduro expresó: «Donde está Raúl está Fidel».

 

Nuevos y mejores tiempos corren hoy en América Latina, aseguró el dignatario de la República Bolivariana de Venezuela. Maduro, al concluir, exhortó a los presentes: «Tengamos la fuerza para seguir empujando en nuestro siglo. ¡Hasta la victoria siempre!».

 

Justo ese fue el espíritu que se respiró en el plenario del Palacio de Convenciones de La Habana, al transcurrir la última jornada del Encuentro Antimperialista de Solidaridad, por la Democracia y contra el Neoliberalismo. La relatoría de las comisiones versaron alrededor de la necesidad de la unidad de las fuerzas populares visibilizadas en los sindicatos, movimientos sociales, partidos y organizaciones de masas, para alcanzar más victorias en contra del hegemonismo imperialista, y en especial, ante la política fascista y guerrerista de la actual Casa Blanca, presidida por Donald Trump.

 

Los delegados patentizaron el apremio de continuar la batalla ideológica y retomar la lucha de clases frente a la lógica capitalista, y denunciaron las diversas estrategias de dominación imperialista, la guerra cultural y mediática muy entrelazadas entre sí con el propósito de enajenar a los pueblos para mantener el dominio del capital.

 

Para los presentes fue preciso enfatizar en la necesidad de superación política de los comunicadores, resaltando la importancia de los centros de estudios y de la intelectualidad comprometida, sin descuidar las movilizaciones populares, como principal trinchera. Consideraron crucial que las fuerzas de la izquierda construyan su propio relato para escribir la historia desde la perspectiva de las clases más explotadas y aseguraron que la batalla ideológica se gana con la conciencia responsable de las masas.

 

El aporte de Cuba para alcanzar avances en el movimiento progresista en el mundo, así como su apoyo a los más necesitados y carentes de recursos económicos fue avalado por los presentes. Por ello se pronunciaron por eliminar las bases militares en el mundo y, esencialmente la estadounidense posicionada en Guantánamo, a la par que hicieron un llamado a la paz mundial.

 

Los asistentes convergieron en señalar que el modelo neoliberal de libre comercio provoca consecuencias negativas para los países como son: la imposibilidad de proteger sus producciones nacionales y sus recursos naturales, lo que deriva en el aumento de la quiebra de sus industrias locales, una estructura de impunidad que permite a las transnacionales irrumpir, saquear, desplazar, comprar, destruir la vida en los territorios sin costo alguno e, incluso, les permite sancionar a gobiernos que intentan regular sus acciones.

 

Se reconoció el evento como un espacio de encuentro entre las fuerzas de avanzada del mundo y se valoró como un punto para estructurar luchas en contra del neoliberalismo y de la dominación del capital, con estrategias cada vez más sofisticadas y novedosas. Por ello se solicitó dar continuidad en los próximos años a este intercambio de experiencias.

 

La solidaridad por la descolonización de Puerto Rico, Palestina y del pueblo Saharaui, así como con las protestas en Chile, Ecuador, Colombia y Perú, y con la libertad del expresidente Luiz Inácio Lula da Silva y otros líderes presos por las oligarquías que desean derrocar los pensamientos de vanguardia, fue manifestada en el Encuentro, donde se ratificó el apoyo a la Revolución Bolivariana de Venezuela, al Sandinismo en Nicaragua y a las victorias de Evo Morales en Bolivia y de Alberto Fernández y Cristina Fernández, en Argentina.

 

Con posterioridad, y con visible espíritu constructivo, franco y abierto para llegar a consensos, oradores de Honduras, Laos, Chile y Ghana alzaron sus voces para convocar a las fuerzas populares del mundo a una lucha unida en contra del capitalismo.

 

Resaltaron que la lucha en contra del genocida bloqueo estadounidense a Cuba debe mantenerse con nuevas iniciativas y acciones.

 

La activista chilena Elizabeth Molina relató las movilizaciones que se realizan en su país en contra de las medidas neoliberales dictadas por el Gobierno presidido por Sebastián Piñera y dijo que no pararán hasta que se conquiste establecer una nueva Constitución.

 

Janna Alonso, de Ghana, resaltó que desde África se defiende a la Revolución Cubana porque se conoce de la vocación solidaria que se ha mantenido por más de 60 años.

 

Ana Miranda, de España, habló de los lazos históricos existentes entre los pueblos de España y Cuba, describió la situación del capitalismo en Europa y aseguró que se mantiene la lucha por un cambio en el mundo; Elena Flores, de Honduras, agradeció la solidaridad que el pueblo de Cuba ha brindado a su país, principalmente en la colaboración médica y la alfabetización en pueblos radicados en comunidades apartadas, incluyendo a los pueblos originarios del continente.

 

Una gran fuerza revolucionaria inundó la sala del plenario, donde se corearon consignas en contra del imperialismo y en apoyo a las luchas sociales.

 

 

http://www.granma.cu/cuba/2019-11-04/los-tres-dias-de-las-fuerzas-que-quieren-cambiar-el-mundo-04-11-2019-02-11-51

2019 nov 05