Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
17-apr-2023
vlutermano

Seymour HERSH pri Nord-Stream: “Scholz kunludis la ludon – kaj de tiam silentas”

2023-03-28

 

La germana entreprenisto kaj aŭtoro Marc Friedrich lunde parolis kun la usona esplor-ĵurnalisto Seymour Hersh pri la atencoj al la germanaj-rusaj gasoduktoj Nord Stream 1 kaj 2 de la lasta Septembro. Antaŭe Hersh jam esprimis sin sur la aŭtora platformo Substack en pluraj artikoloj pri la fonoj de tiu atenco kaj kulpigis Usonon, ke ĝi longe antaŭe planis kaj, helpe de Norvegujo, plenumis la agon. Hersh krome kulpigis la germanan kancelieron Olaf Scholz, ke li almenaŭ postfare estis informita pri tio kaj de tiam kovras la verajn kulpulojn. La laborado de Hersh kiel esplor-ĵurnalisto dum pluraj jardekoj provizis lin per multaj kontaktoj kun altrangaj personoj, kiujn li tamen ne povas konatigi. Kiel Hersh emfazis al Friedrich: “Tiu, kiu nomas nomojn, jam ne vivas longe”.

 

Biden komplete vetis je venko de Ukrainujo

Pri la kialoj por la decido eksplodigi la gasoduktojn, Hersh diris, ke la germana-rusa proksimiĝo ekde la orienta politiko de la kanceliero Willy Brandt jam tiam estis malbone vidata de Usono. Kiam Nord Stream 1 en la jaro 2011 estis finkonstruita, la gigantaj kvantoj de malaltpreza tergaso kaŭzis ne nur grandegan puŝon por la tergas-intensa industrio kaj por produktantoj kiaj la BASF. Germanujo povis krome eĉ plu vendi troan tergason al aliaj landoj. Kiam Nord Stream 2 dek jarojn poste estis finkonsturita kaj Usono jam esprimis zorgojn pro la ebleco de rusa-ukraina milito, oni premis la germanan registaron sankcii la duan gasodukton.

 

Kiam la milito en Februaro 2022 fine eksplodis, laŭ Hersh, la Biden-registaro decidis la eksterordinaran financan kaj militan subtenon al Kievo kaj atendis la samon de la NATO-partneroj en Eŭropo.

 

De tiam oni ege premis speciale Germanujon, kvankam Germanujo havas nenian intereson fariĝi grava militpotenco, kiel Hersh emfazis. Dum Usono pumpis ĉiam pli da miliardojn da usonaj dolaroj en Ukrainujon por teni ĝin batalkapabla – intertempe tiu subteno kreskis al 120 miliardoj da usonaj dolaroj –, Biden maltrankviliĝis pro la ebleco, ke la germana registaro povus provi, kaze de malvenko de Kievo, teni siajn ekonomiajn rilatojn kun Ruslando sendifektaj.

 

Ankaŭ pro internpolitikaj konsideroj Biden vetis ĉion je venko de Kievo, kvankam eĉ en usonaj sekurec-politikaj rondoj estis personoj, kiuj rilatis skeptike al tiu pozicio. Kaj ankaŭ la plimulto de la usona publiko intertempe estas, laŭ Hersh, kontraŭ daŭrigo de tiu subtenado. La eksplodaĵoj verŝajne estis muntitaj kun subteno de norvegaj subakvuloj, monatojn antaŭ ol ilia eksplodigo. Poste Biden decidis, ke Germanujo jam ne havu opcion reveni al la stato antaŭ la milito kaj ordonis la eksplodigon.

 

Kiu deprenis la ne eksploditan bombon?

La ĉefa motivo de Biden do estis, ĉar li ne povis eterne devontigi Germanujon subteni la militon de Usono en Ukrainujo, forpreni de la germanoj la rusan gason. Dum Usono kaj Norvegujo nun profitas de tio, ke la gasofluo de Ruslando al Eŭropo estas signife reduktita, entreprenoj kiaj la BASF cerbumas por transigi sian produktadon en aliajn landojn, kiuj estas pli stabilaj ol Germanujo kaj kiuj garantias sufiĉan energion por la produktado, ekzemple al Ĉinujo.

 

La lasta vintro, laŭ Hersh, ja montriĝis milda, kaj oni konstruis haven-instalaĵon por akcepti likvan gason kaj la registaro decidis ampleksajn subvenciojn por la elektontoj. Sed en la venonta vintro ja povus okazi iom grandaj malfacilaĵoj. La grandaj entreprenoj superos tion, sed la malgrandaj, ekzemple bakejoj, verŝajne ne.

 

Sed la germana registaro interesiĝas, eĉ malpli ol pri la malgrandaj entreprenoj kaj pri la kostoj de la simplaj civitanoj, pri la demando, kiu envere kaŭzis la atencojn al Nord Stream. Anstataŭ tio, laŭ Hersh, oni klopodas por diri kiom eble plej malmulte pri la kaŭzo kaj por doni al la komunikiloj multan spacon por spekuladoj. Kvar gasoduktoj, sed nur tri eksplodoj. Ĉu eble ĉi tie, laŭ Hersh, oni povintus trovi indikon? Sed divenu, tiel Hersh, kiu mallonge post la eksplodo estis surloke kaj reprenis la ne eksplodintan bombon: – Usono. Dume, eĉ la germanaj “fakto-ekzamenistoj”, kiuj provas refuti la teorion de Hersh, ne havas klarigon pri tio, kiel la atencoj estis faritaj.

 

“Prezidantoj ne mensogu” – kaj kancelieroj?

Speciale por la germana publiko estus tre interese scii, kiu atakis kaj sukcese detruis unu el la plej gravaj pilieroj de la sekureco de energio kaj bonstato de Germanujo. La atencoj kontraŭ la Nord Stream 1 kaj 2 estis ja ne malpli ol milita ago. Unuaj indikoj al la planoj de Usono – kaj al la atendenda reago de la germana registaro – ekzistis jam malmultajn semajnojn antaŭ la komenco de la milito. Dum komuna gazetara konferenco Biden tiam malrekte minacis per detruado de Nord Stream, se Ruslando enmarŝus en Ukrainujon. Scholz, kiu ĉion ĉi aŭdis, ĉar li ja staris rekte apud la usona prezidanto, diris pri tio – nenion.

 

Hersh, laŭ la eldiroj de siaj fontoj, ne povas aserti, ke la germana kanceliero estis informita pri la usonaj planoj antaŭ la eksplodigo. Sed plej malfrue ekde la 3-a de Marto 2023, kiam Biden kaj Scholz faris longan interparoladon “sub kvar okuloj”, en kiu, laŭ la fontoj de Hersh, temis pri la gasoduktoj kaj en kiu eĉ ne rajtis partopreni la konsilistoj de la kanceliero, ŝajnas esti klara, laŭ Hersh, ke Scholz kovras la atencon de Usono. Laŭ Hersh, la germana kanceliero kulpas je sekretigo de la faktoj. Sed tio estas io, kion, laŭ Hersh, la kanceliero ne faru. Lia tasko estas protekti la germanan popolon:

Komence [Scholz] eble ne sciis tion. Sed ekde kiam ĝi okazis, li kunludis la ludon kaj de tiam silentas.”

 

Laŭ Hersh, Biden de tiam per mensogo manovris sin en angulon. Tie li estas fiksita. Ĉe tio la komunikiloj favoras la usonan prezidanton:

[Biden] ne povas koncedi, ke li mensogis. Neniu premos lin, ĉar la komunikiloj hodiaŭ estas tiaj. Ili timas novan Trump-on.”

 

Sed prezidantoj ne mensogu, tiel Hersh. Pro tio li ankaŭ estonte daŭrigos sian laboron kiel esplor-ĵurnalisto. Por tio li bezonas fari nenion. La homoj, laŭ li, per si mem venas al li. Sed tio, kio validas por prezidantoj, validas ankaŭ por la kancelieroj. Scholz, laŭ Hersh, ne mensogas tiom malkaŝe kiom Biden. Sed kompense li faras tion, kion li scias plej bone: diri nenion.

 

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, la 16-an de Aprilo, el https://rtde.site/inland/166415-seymour-hersh-zu-nord-stream/