Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
25-apr-2023
vlutermano

La trompo de Merkel kaj la okcidentaj planoj

Jam en la jaro 2014 videblis, ke la Okcidento pretis oferi grandan kvanton da institucioj kaj da normoj por antaŭenigi siajn intencojn en Ukrainujo. Du ekzemploj: Kiam, printempe de 2014, la rusa ambasadejo en Kievo estis atakita kaj priĵetata per molotov-kokteloj, jam ne eblis kondamno fare de la Sekurec-konsilantaro de la UN, kvankam tio en la jardekoj de la Malvarma Milito estis memkomprenebla – la protekto de la diplomatiaj reprezentejoj ja estis komuna intereso. Io simila okazis en la somero de 2014, kiam la unua homhelpa konvojo el Ruslando survojis al Donbaso kaj de la ukraina lim-instanco ne estis enlasita, kvankam tio estis klara rompo de la Ĝenevaj Konvencioj. La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, kiu en tiu ĉi kazo estis kompetenta por protesti kontraŭ tiu konduto kaj por postuli la enveturadon, ne esprimis sin. Dume en la sieĝata Donecko, kiu estis de la ukraina armeo mem fortranĉita de akvo-prizorgado, evoluis homa katastrofo. En la komunikiloj kaj en diversaj internaciaj organizaĵoj lokitaj en la Okcidento oni forgesis tion, kio en la Ĝenevaj Konvencioj staras pri homhelpaj liveradoj.

Tio jam havis strangan guston, ĉar organizaĵoj, kiuj estas tiamaniere uzataj, estas per tio kompromititaj kaj perdas sian transtendaran karakteron. Ankaŭ okazaĵoj, al kiuj ne estis reagita, koncernis punktojn, en kiuj envere devus esti longperspektiva intereso, nome konservi la funkcikapablon de la diplomatiaj strukturoj kaj de la homhelpaj organizaĵoj; ĉar temas pri organizaĵoj, kiuj estas utilaj kiam la direkto de la agado ree ŝanĝiĝas. Nenia alfrontiĝo estas senlima, do ĉiam estas senchave konservi bazan mezuron da komunikad-eblecoj. La konduto de la Okcidento en tiu somero antaŭ ok jaroj similas al tiu, kiu detruas la pontojn malantaŭ si. Kaj tio okazis jam delonge antaŭ ol la trompo de Merkel kaj Hollande konatiĝis.

Sed tia konduto, speciale kiam ĝi entenas tian malestimon de la popoljuro, montras ne nur, ke oni ĉiapreze vetas je alfrontado. Tio estas tamen ankoraŭ nur la duona historio. Ĉar la sola momento, en kiu oni per tia impertinento, per kiu Merkel kaj Hollande agis, trompas kaj mensogas al ebla kontraŭulo, estas momento, en kiu oni kredas sin certa, ke oni neniam plu devos intertrakti pri io ajn kun tiu sama kontraŭulo. Per aliaj vortoj, kiam oni estas konvinkita, ke tiu ĉi kontraŭulo en la alstrebata estonteco ne plu ekzistos, ĉar alikaze tia konduto havus gravajn konsekvencojn. Eĉ pli – oni devas deiri de tio, ke ĉiuj ceteraj observantoj, kiuj perceptas kaj rifuzas tian konduton, estas tiom malgravaj, ke ankaŭ ili ne povas el tio tiri konsekvencojn kaj do devas plu konduti kvazaŭ okazus nenio.

Se la tuta Okcidento vere estus interesita je demokratia Ukrainujo kaj je ties “teritoria integreco”, tiam ĝi devintus realigi la Minsko-traktaton. Jes, ĝia realigo postulintus prezon, unu solan – la lando ne povintus plu honori la ideologion de Stepan Bandera, ĉar paco kun Donbaso, bazita sur rektaj interparoladoj inter la Donbas-Respublikoj kaj Kievo, ne haveblus kun tia ideologio. Do, eblas diri, ke la Okcidento devis decidi inter pacigita, ne nazieca Ukrainujo kaj agresema, naziisma Ukrainujo. Kaj ĝi elektis tiun ĉi.

Ankaŭ tio pruveblas ĉiam denove en la evoluo de la lastaj naŭ jaroj. Eĉ insisto pri la interkonsento inter Janukoviĉ kaj la “opozicio”, fare de la reprezentantoj de la EU, kondukintus al tio, ke la elektoj planitaj por Majo okazintus sub komplete aliaj, pli demokratiaj kondiĉoj, ĉar la teroro, kiu disvolviĝis tagon post la puĉo, ne estus ebla. Sen tiu teroro, sen la minacoj, kiuj el Kievo tuj iris direkte al Krimeo, ankaŭ tiu demando estus evoluinta alie. Ĉe ĉiu unuopa vojkruciĝo, ĉe kiu Usono kaj la EU-landoj havis la eblecon decidi inter demokratia aŭ Bandera-Ukrainujo, ili elektis la Banderan. Kaj neniu asertu, ke per tio oni faris komplezon al la ukraina loĝantaro. Ĉiu unuopa viktimo de la militaj disputoj ekde 2014 troviĝas sur la fakturo de tiu ĉi okcidenta politiko.

Ĉu Merkel montrus fieron pri tiu trompo, se ŝi estus al ĝi devigita? Tre malverŝajne; agoj, kiuj okazas sub premo, hontigas, oni pri ili ne fieras. Sed ŝi ĝojas, kiom sukcese ŝi trompis la rusojn.

Oni demandas sin, pri kio oni babilis, vespere, ĉe ŝtatvizitoj en Vaŝingtono aŭ ĉe la G-7-renkontiĝoj. La lasta jaro montris, ke en la tuta Okcidento ekzistis la opinio ke oni povas per sankcioj Ruslandon surgenuigi. Se oni retrorigardas al la konduto en 2014 kaj 2015, tiam oni havas la impreson, ke ĉiuj frenezaj planoj dispecigi Ruslandon, estis temoj de paroladoj jam antaŭ dek, se ne dudek jaroj inter la okcidentaj politikistoj, kaj ne nur ie ĉerande, sed ĉiam denove; kvazaŭ ĉiu aganto, ankaŭ Merkel kaj Hollande, havintus, por tiel diri, sian pecon da predo jam antaŭ siaj okuloj. Kiel alie tiu monstra aroganteco eblas, per kiu la propra intertraktad-kapablo estis forcedita? Nur tiu, kiu estas absolute, senkondiĉe, blinde konvinkita pri la propra venko, pri venko ne nur kontraŭ Ruslando, sed same kontraŭ Ĉinujo, riskus komenci militon kontraŭ iu, kun kiu oni detruas ĉiajn opciojn de interparolado.

La trompo de Merkel kaj Hollande kaj ilia fiero pri ĝi ebligas enrigardon en la realajn konvinkojn de tiuj okcidentaj gvidfiguroj. Se oni perceptas, kiom nekutima tiu konduto estis kaj sub kiaj kondiĉoj ĝi entute nur eblas, tiam videblas, ke jam la puĉo de 2014 estis la produkto de vera neniiga plano, kiu en tiu momento interne de la politikaj elitoj de la Okcidento devas esti interkonsentita, starigita kaj intime konata. La konfeso de la du pruvas ne nur la absolutan malestimon al la popoljuro. Ĝi pruvas la senliman orgojlon de la kolonia sistemo same kiel la amplekson kaj profundon de la preparoj por la nuntempa konflikto. Ĝi pruvas kulpon, kiu postulos altan prezon.

[Vidu pli pri la temo: Harald Kujat pri la Minsko-trompo” de Merkel: “Jes tio estas rompo de la popoljuro”, en la germana: https://freeassange.rtde.live/inland/164583-harald-kujat-ueber-merkels-minsk/]

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2023-04-22.

Dagmar Henn: La trompo de Merkel kaj la okcidentaj planoj

La konfesoj de Merkel kaj Hollande koncerne la Minskan Traktaton estas en la Okcidento konsiderataj kvazaŭ eta maldecaĵo. En la realo ili ebligas rigardon en la abismon de orgojlo kaj de frenezaj planoj.

Germanujo fariĝis jam strange sensent-ema. Kvazaŭ ĉio, kio politike okazas, estus nur televida filmo, nenia realo; agoj sen graveco, kaj sensencaj, por kiuj neniu respondecas, ĉar ili ne havas sekvojn. Iom tia estis la reago al la malkaŝo de Merkel, ke per la Minska Traktato ŝi volis nur doni iom da tempo al Ukrainujo. Tiu eldiro estis akceptita kvazaŭ ĝi estus io ĉiutaga, kvankam oni dum sep jaroj asertis, ke Germanujo engaĝiĝas por paco en Ukrainujo, kiun nur Ruslando malhelpas.

La duobla trompo, al Ruslando same kiel al la germana publiko, ne kaŭzis indignon. Eĉ ne, kiam la franca prezidinto François Hollande siavice konfirmis, ke li agis kun la sama motivo. Ankaŭ la fakto, ke la Minska Traktato per decido de la UN-sekurec-konsilantaro fariĝis valida popoljuro – sen ke la veto-potenco Francujo tion malebligis – kaj ke jam dekomence planita sabotado de la traktato estas grava ago kontraŭ la popoljuro, tiu konduto ne estis perceptata kiel kritikinda. Tiel en la germanaj komunikiloj. Eĉ la fakto ne donis apartan pezon, ke jam jaron post la subskribo de tiuj traktatoj la Eŭropa Unio (EU) faris sankciojn kontraŭ Ruslando, ĉar Ruslando ne realigis la traktatojn, kvankam la du decidaj ŝtatestroj de la EU sciis, ke ili mem neniam intencis ilian realigon.

Sed eĉ per ĉiuj ĉi punktoj, la profundo de la abismo, kiu malfermiĝas per tiuj eldiroj, ankoraŭ tute ne estas atingita. Almenaŭ mi ne povas memori kompareblajn eldirojn, nek el la propra vivtempo, nek el la historio, ke ŝtatestroj konfesis esti farintaj intertraktojn por paco nur por la ŝajno. Por tute ne paroli pri tio, ke ili krome orgojlas pri tio. Tio ne signifas, ke similaj agoj ne ekzistis; sed tio, kio ne ekzistis, estis la publika eldiro, ke oni faris traktatojn nur por trompo, kaj la konvinko, ke oni per tia eldiro tute ne estos malestimata, sed, male, laŭdota.

Fine ne estas tiel, kvazaŭ ne okazus konsekvencoj, se oni konsideras traktatojn de ekstreme alta jura kaj politika kvalito nur kiel manovraĵon por sia propra intereso. Oni ege perdas da konfido, ne nur ĉe la alia flanko de tiu ĉi konkreta traktato, sed same ĉe ĉiuj aliaj. Kaj precize ĉe tiu punkto komenciĝas tuta serio da demandoj.

Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, 2023-04-22.