Antaŭparolo

Kiam antaŭ 17 jaroj kiel juna gimnaziano mi lernis Esperanton, antaŭ mi stariĝis diversaj lingvaj problemoj, al kiuj mi ne trovis respondon en miaj elementaj lernolibroj. Tial mia perfektiĝado estis tre pena kaj malrapida, ĉar klaran koncepton pri la plena strukturo kaj spirito kaj diversaj intimaj detaloj de la lingvo mi devis iom post iom ĉerpi per zorga legado de la literaturo kaj gazetaro, plejparte mem eltirante la regulojn.

Poste, precipe dum mia multjara agado en Svedlando, Norvegio kaj Ĉeĥoslovakio kiel profesia Cseh-instruisto, mi konstatis, ke la samajn malfacilaĵojn havas ĉiuj, kiuj volas fundamente ellerni nian lingvon, kaj ke la kaŭzo, ke ekzistas tiom da «eternaj komencantoj», ke ofte eĉ malnovaj kaj laŭdire perfektaj esperantistoj faras erarojn, kuŝas simple en tio, ke mankas lernolibro, kiu sisteme kaj en populara maniero klarigus al ili la tutan delikatan konstruon kaj mekanismon de la lingvo.

La celo de tiu ĉi libro, kiu antaŭ du jaroj aperis en Stockholm en sveda prilaboro kaj nun prezentas sin reverkite kaj kompletigite en internacia vesto, estas forigi tiun mankon. Ĝi estas difinita por tiuj, kiuj jam tralernis iun elementan lernolibron aŭ vizitis kurson por komencantoj kaj nun deziras perfektigi sin kaj penetri profunden en la organismon de la lingvo, samtempe havante ankaŭ bonan ripetadon kaj ekzercadon. La libro volas esti ankaŭ speco de utila gramatika manlibro por pli-malpli perfektaj esperantistoj, kiuj bezonas klarigojn kaj konsilojn pri iu lingva demando. Per la helpo de la alfabeta registro en la fino de la libro oni povas facile trovi ĉiun necesan lingvaĵon.

Tiu ĉi libro ne volas esti teoria studo, sed praktika helpilo kaj konsilanto por tiuj, kiuj volas serioze ellerni kaj uzadi la Internacian lingvon en la diversaj fakoj de la internacia vivo. Tial ĝi ne sekvas sekajn dogmojn kaj regulojn, sed klopodas priskribi la vivantan Esperanton, tiun Esperanton, kiu estas uzata en la praktika vivo de la miloj kaj miloj da esperantistoj; ne tiun Esperanton, kiu estis uzata antaŭ 30 kaj 40 jaroj, sed tiun, kiu estas uzata ĝuste nun.

Pro la sama kaŭzo mi laŭeble evitis gramatikajn terminojn, kiuj al gramatike neklera homo nenion diras, kaj uzis kelkajn novajn, sed internacie konatajn terminojn (rekta objekto, adverbialo) anstataŭ la ĝisnunaj pure Esperantaj (rekta komplemento, nerekta komplemento). Por ke ĉiuj facile komprenu la konstruon de la lingvo, mi evitis ankaŭ tro detalan gramatikan klasigon kaj tro detalajn klarigojn, kiuj estus interesaj al lingvisto, sed estas superfluaj al simpla uzanto de la lingvo. Kaj nur por la lasta tiu ĉi libro estas difinita. Se li trovos en ĝi helpon kaj ĝojon sur sia perfektiĝa vojo, mia celo estos atingita.

Orlová, decembro 1937.
Henrik Seppik