Dek-sepa leciono

123. Landnomoj.

Ekzistas du specoj da landnomoj:

  1. derivitaj el la nomo de la popolo per la sufikso -ujo, finaĵo -io aŭ la vorto lando (al tiu ĉi kategorio apartenas la nomoj de preskaŭ ĉiuj landoj en Eŭropo kaj Azio);
  2. memstaraj radikoj, el kiuj la nomo de la popolo estas devenigata per la sufikso -ano (al tiu ĉi kategorio apartenas preskaŭ ĉiuj landoj en Ameriko kaj Afriko).
  1. Per la oficiala sufikso -ujo oni povas el ĉiuj nomoj de la popoloj devenigi la respektivan landnomon: abiseno – Abisenujo, albano – Albanujo, bavaro – Bavarujo, bulgaro – Bulgarujo, ĉeĥoslovako – Ĉeĥoslovakujo, ĉino (aŭ ĥino) – Ĉinujo (aŭ Ĥinujo), dano – Danujo, hindo – Hindujo, hispano – Hispanujo, hungaro – Hungarujo, italo – Italujo, japano – Japanujo, jugoslavo – Jugoslavujo, kataluno – Katalunujo, kroato – Kroatujo, greko – Grekujo, norvego – Norvegujo, polo – Polujo, portugalo – Portugalujo, rumano – Rumanujo, ruso – Rusujo, sakso – Saksujo, svedo – Svedujo, sviso – Svisujo, turko – Turkujo, k.t.p.
  2. Ĉar -ujo havas ankaŭ du aliajn sencojn (ekz. supujo kaj pomujo = pomarbo), kaj ĉar ĝi krom tio estas artefarita kaj ne troviĝas en la aliaj lingvoj, multaj preferas la neoficialan, sed internacian finaĵon -io: Albanio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Estonio, Germanio, Hindio, Hispanio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Latvio, Litovio, Norvegio, Portugalio, Rumanio, k.t.p.
  3. Tiuj, kiuj ŝatas nek -ujo nek -io, uzas kunmetaĵojn kun lando: Ĉinlando, Danlando, Franclando, Hungarlando, Japanlando, Pollando, Ruslando, Svedlando, Svislando, k.t.p. Sed tro longaj kunmetaĵoj (Ĉeĥoslovaklando, Jugoslavlando, Portugallando, Aŭstrolando, k.t.p.) ne estas belaj. La formoj «Finnujo»«Finnio» (el finno, kelkfoje eĉ fino) ne estas uzataj, sed ĉiam Finnlando.
  4. La nomoj Nederlando, Holando, Irlando kaj Islando ne estas kunmetaĵoj, sed memstaraj vortoj, kie -land- apartenas al la radiko. La nomo de la popolo estas derivata el ili per la sufikso -ano: nederlandano, holandano, irlandano, islandano. Al la sama kategorio apartenas: Usono, Sovet-Unio (ankaŭ Sovetio kaj USSR), Kanado, Palestino, Argentino, Peruo, Koreo k.t.p. Ankaŭ el ili la nomo de la popolo estas derivata per -ano: usonano, kanadano, peruano, koreano k.t.p.

La nomoj de kelkaj ekster-eŭropaj landoj havas du formojn: egipto – Egiptujo kaj Egipto – egiptano; Brazilo – brazilano kaj Brazilio – braziliano; Ĉilo – ĉilano kaj Ĉilio – ĉiliano.

La landnomoj: Alĝerio kaj Meksikio havas la finaĵon -io por ke oni povu diferencigi ilin de la samnomaj urboj (Alĝero kaj Meksiko). La loĝantoj de tiuj landoj estas nomataj alĝerianoj kaj meksikianoj.

124. Propraj nomoj.

Ĉar la substantivoj en Esperanto havas la finaĵon -o, ekzistas tendenco provizi per ĝi ankaŭ la proprajn nomojn kaj tute adapti ilin al la reguloj de nia lingvo. Multaj internacie konataj nomoj estas jam ĝenerale uzataj en tiu maniero: Johano, Karlo, Petro, Aleksandro, Henriko, Teodoro, Andreo, Julio, Mario, Elizabeto, Napoleono, Cezaro, Parizo, Londono, Romo, Kopenhago, VarsovioVarŝavo (pole Warszawa), Vieno (Wien) k.t.p.

Tuta serio da geografiaj nomoj, precipe tiuj de maroj, riveroj kaj montoj, kiuj estas internacie konataj, estas uzata senescepte en ilia Esperanta formo: Danubo, Mediteraneo (Meza Maro), Balta Maro, Finna Golfo, Botnia Golfo, Norda Maro, Glacia Maro, Nigra Maro, Kaspia Maro, Marmara Maro, Atlanta Oceano Atlantiko, Pacifika Oceano Pacifiko, Ruĝa Maro, Dardaneloj, Alpoj, Karpatoj, Altaj Tatroj, Apeninoj, Pireneoj, Krimeo k.t.p.

Internacie konataj urbnomoj estas uzataj aŭ en la Esperanta aŭ en la oficiala formo (sed kutime oni ne uzas iun alian nacilingvan formon): KopenhagoKobenhavn, Stockholm Stokholmo, Berlin Berlino, London Londono, Moskva Moskvo (sed ne «Moscou»!), Roma Romo (sed ne «Rom»), New York Nov-Jorko, Chicago Ĉikago, Varsovio, Varŝavo Warszawa (sed ne «Warschau»), Praha Prago (sed ne «Prag»), Göteborg Gotenburgo (sed ne «Göteborgo»), Milano (ne «Mailand»), Napoli (ne «Neapel»), Budapest Budapeŝto k.t.p.

La nomojn de malpli konataj urboj oni kutime ne esperantigas (sed ofte estas tre utile, se en parentezoj oni aldonas ilian proksimuman elparolon): Bordeaŭ (Bordo), Bydgoszcz (Bidgoŝc), Tallinn (ne «Reval»«Talino») k.t.p.

La familiajn nomojn oni ne esperantigas kaj el la antaŭnomoj oni kutimas esperantigi nur tiujn, kiuj estas internacie uzataj: Lazaro Ludoviko Zamenhof, John Durrant, James Baldwin, Romain Rolland, Vlasta Stolejdova k.t.p. En adresoj k.s. oni uzas la Esperantajn formojn malofte, sed en literaturo pli ofte.

Rimarko: En kelkaj naciaj lingvoj oni diras unue la familian kaj poste la antaŭnomon (Bleier Vilmos, Dokoupil Bohuslav k.t.p.). Sed ĉar multaj nacilingvaj antaŭnomoj ne estas internacie konataj kaj pro tio eksterlandanoj ne scipovas diferencigi la familian kaj antaŭnomon, estas rekomendinde loki la antaŭnomon antaŭ la familia nomo, kiel oni faras en la plej multaj lingvoj: Edmond Privat, Teo Jung, Ernfrid Malmgren, Vilmos Bleier, Bohuslav Dokoupil k.t.p. Kiam pro specialaj kaŭzoj (ekzemple en alfabeta nomaro) estas necese unue lokigi la familian nomon, oni apartigu ĝin de la sekvanta antaŭnomo per komo: Privat, Edmond. Zamenhof, Lazaro Ludoviko.

125. Akuzativo.

Akuzative la esperantigitaj propraj nomoj estas uzataj same kiel ĉiuj aliaj substantivoj: Mi tre ŝatas SvedlandoN. Neniam ankoraŭ mi vidis ParizoN. Multaj turistoj vizitas (la) AlpojN. Ernesto amas AmalioN.

Ĉe la neesperantigitaj nomoj oni aplikas du manierojn:

  1. Oni uzas ilin en ilia origina formo sen akuzativa finaĵo: Lars amas Oudrun (aŭ Oudrunon). Ĉiuj maristoj konas Bordeaŭ (aŭ la urboN Bordeaŭ).
  2. Oni aldonas la finaĵon -n (post vokalo) aŭ -on (post konsonanto), kiun oni tute simple alskribas al la nomo (Mi ŝatas Prahan. Ĉiuj pacamikoj memoras Briandon), aŭ apartigas per streketo (Folke amas Helga-n) aŭ per apostrofo (Post Londono ni vizitis Manchester'onMenĉesteron).

Kiam antaŭ la propra nomo troviĝas iu titolo (sinjoro, fraŭlino, samideano, doktoro, profesoro, instruisto, ŝoforo k.t.p.) aŭ iu alia simila vorto (urbo, monto, lingvo, vorto k.t.p.), la propra nomo estas ĉiam nominativa: Ĉiuj esperantistoj ŝatas kaj amas DoktoroN Zamenhof. Ĉu vi konas pastroN Andreo Cseh? Dum la mondmilito la germanoj okupis la polan ĉefurboN Varsovio. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvoN Esperanto (ne «la lingvon Esperanton»!). Ŝi forgesis la vortoN «eraro».

126. Difina artikolo.

Aldone al § 13 ankoraŭ kelkaj reguloj pri la uzado de la difina artikolo:

  1. La estas uzata ĉiam por indiki horon: Nun estas la tria kaj kvarono (3.15). Mi enlitiĝis je la dekdua. La vagonaro foriros dek minutojn antaŭ la sepa (6.50).
  2. Same la estas uzata ĉiam por indiki la tagon de la monato: Mi naskiĝis la naŭan de Februaro. Hodiaŭ estas la kvara de Marto.
  3. Anstataŭ ripeti substantivon, oni povas uzi la kun adjektivo aŭ poseda pronomo: Jen estas du libroj; la dika estas angla kaj la maldika estas Esperanta. Lia patro estas instruisto, sed la mia estas ŝuisto.

127. Adjektivigado kaj adverbigado de verboj.

Kutime oni adjektivigas kaj adverbigas la verbojn pere de la participoj: kanti – kantanta – kantante; dormi – dormanta – dormante. Sed en certaj okazoj oni faras tion ankaŭ per simpla aldono de la finaĵoj -a-e al la verba radiko kaj devenigas tiamaniere adjektivojn kaj adverbojn kun speciala sencnuanco: D-ro Privat estas brila oratoro. Vi faris tion brile. La demanda kaj ekkria signoj apartenas al la interpunkcio. Eksterlandaj vojaĝoj estas ne nur distraj kaj amuzaj, sed ankaŭ tre instruaj. Multaj Esperantaj kluboj havas vivan aŭ parolan gazeton. Ni interrilatis nur skribe. Li parolas Esperanton flue.

Precipe ofte oni adjektivigas kaj adverbigas tiamaniere la verbojn kun la sufiksoj -igi kaj -iĝi: Estona Kleriga Ligo. Vendado de refreŝigaj trinkaĵoj. Lia konduto estis koleriga kaj hontiga. Interkonatiĝa vespero.

Atentu, ke tiuj ĉi adjektivoj kaj adverboj ne estas egalaj al la respektivaj participoj, sed havas tute speciale nuancitan sencon: la participoj esprimas hazardan staton kaj substrekas la agon kaj tempon, dum la simplaj adjektivoj kaj adverboj indikas konstantan staton, malpli akcentas la agon kaj tute ne enhavas ideon pri tempo. Brilanta ŝtono estas ŝtono, kiu brilas, eble nur hazarde, ĉar sunradioj falas sur ĝin. Sed brila oratoro (ne brilanta! jes, brilanta li fariĝas, kiam li ŝvitas kaj lia vizaĝo brilas pro tio) – estas persono, kiu havas grandan talenton kaj multe da spertoj por paroladi.

128. Neado.

  1. Por neado estas uzataj la vortoj: ne, nek, nek... nek, eĉ ne, neniu, nenio, nenia, nenie, nenial, neniam, neniel, nenies, neniom.
  2. La nea vorto troviĝas ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ĝi rilatas: Mi ne legis gazeton. Ne mi legis gazeton. Mi legis ne gazeton.
  3. Kiam iu alia nea vorto estas uzata, la vorto ne estas superflua: Neniu povas ellerni la ĉinan lingvon. Neniel oni povas kompreni tian agmanieron. Li ŝatas nek kinon nek teatron.
  4. Ĉe duobla neado la senco fariĝas jesa: Mi ne povas ne paroli = Mi devas paroli.
  5. Atentu la diferencon inter ne kaj la sufikso mal-, kiu indikas rektan malon, dum ne nur neas tion, pri kio temas: nevarma – malvarma; nebela – malbela; ne fari – malfari (= detrui). Kun verboj kelkaj uzas mal-, kiam ne estas pli ĝusta. Ne Mi malsciis tion, sed: Mi ne sciis tion, ne: Li malkomprenis la leteron sed: Li ne komprenis (aŭ miskomprenis) la leteron. Same anstataŭ la kelkfoje renkonteblaj formoj: malebla, malkomprenebla, malvidebla, mallegebla k.t.p. pli ĝustaj estas: neebla, nekomprenebla, nevidebla, nelegebla k.t.p.

129. Apostrofado.

Kelkfoje, precipe en poezio, oni forlasas la literon a de la artikolo kaj anstataŭigas ĝin per apostrofo (l'). Tio estas farata kutime nur post de, kaj precipe tiam, kiam la vorto, kiu sekvas la artikolon, komenciĝas per a aŭ iu alia vokalo: La posedanto de l' aŭtomobilo. Sur la ondoj de l' oceano. Laŭlonge de l' rivero.

Sed kiam la vorto post la komenciĝas per l kaj entute kiam troviĝas danĝero de miskompreno, ne estas rekomendinde apostrofi la artikolon. Sekve ne «de l' lingvo, de l' laŭdo, de l' aŭdo, de l' iro» (la lasta sonas kiel deliro!), sed de la lingvo, de la laŭdo, de la aŭdo, de la iro k.t.p.

Kelkaj apostrofas la artikolon ankaŭ post tra, pri, pro, ĉe kaj je (tra l' arbaro, ĉe l' akvo), sed en la kutima stilo tio ne estas imitinda.

En poezio (sed ne en prozo!) oni apostrofas pro belsono kaj ritmo ankaŭ substantivojn: Ho, mia kor'! Al la mond' eterne militanta... k.t.p. Sed apostrofi oni rajtas nur substantivojn kun la finaĵo -o, neniam adjektivojn, adverbojn, verbojn kaj aliajn vortojn, ankaŭ ne la finaĵojn -on, -oj kaj -ojn.

Entute estu ŝparema pri la apostrofado, ĉar la plenaj formoj estas pli klaraj kaj facile kompreneblaj.

130. Komo.

La uzado de punkto (.), demanda signo (?), ekkria signo (!), dupunkto (:) kaj punktokomo (;) estas en Esperanto la sama kiel en la aliaj lingvoj. Sed la uzado de komo (,) estas tre malegala en la diversaj lingvoj, kio kompreneble respeguliĝas ankaŭ en Esperanto. Tamen en sekvantaj tri okazoj ĝi estas ĝenerale uzata:

  1. Por apartigi samklasajn vortojn, kiuj troviĝas unu apud la alia kaj ne estas ligitaj per kaj: Tablo, seĝo, lito kaj ŝranko estas mebloj. Budapest estas granda, bela, moderna kaj pura urbo. Hejme mi skribas, legas, manĝas, trinkas kaj ripozas. Lernu Esperanton tage, nokte, matene kaj vespere; hejme, ĉe la laboro, en kafejo, tramo kaj vagonaro!
  2. Por apartigi la alparolaton kaj imperativon: Karlo, venu tien ĉi! Sen komo la frazo ekhavas tute alian sencon (tria persono): Karlo venu tien ĉi! Plue: Karulino, kio okazis al vi? Vi tute ne komprenas min, kara amiko!
  3. Por apartigi eldiraĵon, sekvatan de diris, opiniis, demandis, respondis k. s., kiam demanda aŭ ekkria signo ne estas uzata: Vi jam ne trompos min, ŝi pensis en si mem. Ni parolas Esperante, li diris.

Kelkfoje oni povas vidi longajn frazojn, kie troviĝas neniu komo, ekzemple «Mi ne scias ĉu vi konsentas pri tio kion mi ĵus diris sed mi estas konvinkita ke tio estas la sola solvo de la problemo». Fakte ĉi tie temas ne pri unu, sed pri pluraj frazoj, kaj la esprimo fariĝus multe pli klara kaj eleganta, se ĉiu frazo estus apartigita per komo: Mi ne scias, ĉu vi konsentas tion, kion mi ĵus diris, sed mi estas konvinkita, ke tio estas la sola solvo de la problemo! Oni ja ne eldiras per unu spiro la tutan esprimon, sed faras paŭzon post ĉiu unuopa frazo, kaj en la skribo ni marku tiujn paŭzojn per komo. Per tio la stilo fariĝas pli malpeza kaj facile komprenebla. Praktike tio interalie signifas, ke ni uzu komon antaŭ ke, sed kaj ĉu, kiam ili kunligas du frazojn : Mi timas, ke morgaŭ estos malbona vetero. Mi ne dormas, sed mi nur iomete ripozas. Ŝi ne diris certe, ĉu ŝi venos. Komo estu uzata ankaŭ tiam, kiam temas pri mallongigitaj frazoj: Ĉu vi redonis la librojn, prunteprenitajn en la biblioteko? Ripozinte iom da tempo, li daŭrigis sian vojon.

Dum kelkaj uzas komon tro ŝpareme, aliaj, ankaŭ pro influo de la gepatra lingvo, uzas ĝin tro ofte kaj apartigas per ĝi eĉ unuopajn frazpartojn («Hieraŭ, mi skribis dum la tuta tago. En Ĉeĥoslovakio, oni trinkas multe da biero», k.t.p.). Sed prefere ne apartigu partojn de la sama frazo: Hieraŭ mi skribis dum la tuta tago. En Ĉeĥoslovakio oni trinkas multe da biero. La germanoj uzas komon eĉ antaŭ infinitivo («Estas facile, lerni Esperanton»), sed ni ne imitu tion: Estas facile lerni Esperanton. Same ne estas necese uzi komon antaŭ por kun infinitivo (Mi venis ĉi tien por paroli kun vi) kaj antaŭ ol (Printempo estas pli bela ol aŭtuno).

Tasko 16.

(Alskribu la mankantajn komojn!)

Kiu kreis la mondon?

Jozefo estis la plej petolema knabo en la tuta lernejo. Li ne povis trankvile sidi en sia benko sed ĉiam li elpensadis novajn artifikojn kiujn li tuj efektivigis. Kiam dum leciono paperbulo flugis rekte sur la nazon de la instruisto kiam iu fenestro estis frakasita aŭ iu alia malbonaĵo okazis ĉiuj tuj sciis ke en tio estas kulpa Jozefo. Ankaŭ Jozefo mem alkutimiĝis al tio ke li estas kulpa pri ĉio kaj tial kelkfoje li devis suferi ankaŭ pro malbonfaroj de la aliaj knaboj.

Foje dum leciono de biblia historio la instruisto rakontis pri tio kiel la mondo estas kreita. Sed kiam poste por kontroli ĉu la knaboj komprenas la aferon li subite demandis kiu kreis la mondon neniu el la lernantoj sciis tion. Tio kompreneble ĉagrenis la instruiston kaj li ripetis la demandon pli laŭte. Silento. Fine Jozefo starigis sin kaj deklaris kun la mieno de granda pekulo: «Mi faris tion sinjoro instruisto sed mi promesas ke neniam plu mi faros ion similan».