Kvara leciono

23. La konsisto de la vortoj.

La vorto maljunulo konsistas el 4 partoj: mal, jun, ul, o. La plej grava el ili, sen kiu la vorto ne estas ebla, estas jun. Ĝi estas la radiko.

Antaŭ la radiko estas mal-. Ĝi estas prefikso. La aliaj prefiksoj: bo-, dis-, ek-, eks-, ge-, mis-, pra-, re-, fi-.

Post la radiko estas -ul-. Ĝi estas sufikso. La aliaj sufiksoj: -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ebl-, -ec-, -eg-, -em-, -estr-, -et-, -id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -in-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-, -obl-, -on-, -op-, -uj-, -um-, -ĉj-, -nj-.

La prefiksoj kaj sufiksoj nomiĝas per komuna nomo afiksoj kaj ludas tre gravan rolon, ĉar per ili oni povas devenigiderivi senliman nombron da novaj vortoj kun memstara signifo. Tio nomiĝas derivado.

En la fino de la vorto maljunulo troviĝas la litero o. Ĝi estas gramatika finaĵo. Nur la substantivoj (-o), adjektivoj (-a), verboj (-as, -is, -os, -us, -i, -u) kaj derivitaj adverboj (-e) havas specialan gramatikan finaĵon, sen kiu ili ne estas uzeblaj. La ceteraj vortoj (pronomoj, numeraloj, originaj adverboj, prepozicioj, konjunkcioj kaj interjekcioj) gramatikan finaĵon ne havas kaj estas uzataj kiel puraj radikoj.

Tasko 5.

(Dispartigu la subajn vortojn je prefiksoj, radikoj, sufiksoj kaj gramatikaj finaĵoj kaj traduku ilin al via gepatra lingvo):

patro, patrino, gefratoj, bofilino, meblisto, tranĉilo, bonega, laborema, laŭdinda, malboneco, malgrandigi, trinkaĵo, manĝebla, arbareto, geurbanoj, plumingo, knabaĉo, diskuri, ekiras, revenu, dispartigis, komprenebleco, hundidino, malsanulejo, kuŝemulo.

24. La karaktero de la radikoj.

Ekzistas teorio, ke tiuj radikoj, kiuj ne estas uzeblaj sen gramatika finaĵo (ekz. cigar, jun, skrib) per si mem estas nek substantivoj, nek adjektivoj, nek verboj, sed fariĝas tiuj nur post almeto de koncerna finaĵo. Kiam ni almetas al ili la finaĵon -o, ili fariĝas substantivoj (cigaro, juno, skribo), kun -a ili estas adjektivoj (cigara, juna, skriba), kun -e adverboj (cigare, june, skribe) kaj kun verba finaĵo ili fariĝas verboj.

Sed tiu ĉi teorio apartigus Esperanton de ĉiuj aliaj lingvoj, kie ĉiu radiko havas certan karakteron, kaj pro tio senbezone malfaciligus ĝian lernadon kaj uzadon. Ĝi kontraŭas ankaŭ nian lingvo-senton: aŭdante aŭ vidante la radikon cigar, ni ne pensas pri kvalito, ago aŭ maniero, sed antaŭ niaj okuloj klare prezentiĝas konkreta objekto; la radiko jun elvokas en ni tuj klaran imagon pri certa kvalito kaj skrib impresas nin sendube kiel ago.

Kaj laste – ankaŭ la praktika lingvo-uzo, precipe la derivado, kontraŭas tiun ĉi hipotezon: la substantivaj kaj adjektivaj radikoj estas nur malofte uzeblaj kun verba finaĵo, kaj ni havas afiksojn, kiuj povas esti uzataj nur kun substantivoj (bo-, ge-, eks-, -ano, -ĉjo, -njo, -estro, -ido, -ino, -aro, -ero, -ingo, -ujo), nur kun verboj (dis-, mis-, ek-, re-, -ado, -ilo, -ema, -ebla, -inda) aŭ kun adjektivoj (-eco, -ulo).

25. Patro, patra, patre.

Per simpla interŝanĝo de gramatika finaĵo oni povas transporti la vortojn el unu vortklaso en alian, kiel okazas ankaŭ en la naciaj lingvoj, kvankam ne tiel regule kiel en Esperanto. Tiamaniere oni povas el ĉiu substantivo devenigi adjektivojn (per la finaĵo -a) kaj adverbojn (-e): patro – patra – patre; homo – homa – home; knabo – knaba – knabe; letero – letera – letere; ŝipo – ŝipa – ŝipe; buŝo – buŝa – buŝe; maŝino – maŝina – maŝine; telegrafo – telegrafa – telegrafe, k.t.p.

26. Ekzerco.

En la patra domo (= domo de la patro) mi pasigis miajn plej feliĉajn jarojn. En la instruisto Ernesto trovis vere patran amikon (= amikon, egalan al patro). La instruisto zorgis patre (= en patra maniero, kiel patro) pri Ernesto. Dum longa tempo ili staris antaŭ la doma pordo (= pordo de la domo). Hunda bojado (= bojado de hundo aŭ hundoj) aŭdiĝis tra la vilaĝo. Li estas hunde fidela (= fidela kiel hundo) al sia edzino. Inka makulo (= makulo de inko) estas sur la papero. Ĉu vi skribis la leteron inke (= per inko) aŭ krajone (= per krajono)? La aŭtomobila veturo (= veturo per aŭtomobilo) estis tre laciga. Ni veturis aŭtomobile (= per aŭtomobilo) de Tallinn al Riga. Jen estas via hejma tasko (= tasko por la hejmo)! Dum la tuta tago ŝi sidis hejme (= en la hejmo) kaj laboris. Ĉu vi apartenas al iu Esperanta klubo (= klubo de Esperanto)? Ni parolas Esperante (= en Esperanto).

27. Kunmetitaj vortoj.

Kunmetitaj vortoj estas formataj per simpla kunmetado de radikoj, ĉe kio la ĉefa vorto lokiĝas en la fino. Kunmetante la radikojn benk kaj pied, ni ricevas la kunmetaĵojn benkpiedo kaj piedbenko, kiuj kompreneble tute ne estas egalaj. Benkpiedo signifas: piedo, kiu estas karakterizata per benko, kiu apartenas al benko (= benka piedo aŭ piedo de benko). Sed piedbenko signifas: benko, kiu estas karakterizata per piedo, kiu estas difinita por piedoj (= pieda benko aŭ benko por piedoj).

Por eviti malĝustajn kaj miskomprenigajn kunmetaĵojn, oni devas do bone atenti, ke la ĉefa vorto troviĝu ĉiam en la fino de la kunmetaĵo. Okaze de dubo analizu la vortojn, apartigante la radikojn kaj provizante ilin per la finaĵoj, kiuj estas necesaj por kompreni la esprimon. Tiam vi tuj vidas, kiu vorto estas la ĉefa kaj kiu estas akcesora. Se vi ne povas elekti ekz. inter foliarbo kaj arbfolio, dispartigu ilin ambaŭ kaj la rezultato estos: foliarbo = folia arbo, arbo kun folioj; arbofolio = arba folio, folio de arbo.

Ekzemploj: dompordo = doma pordo, pordo de domo; cigarstumpo = cigara stumpo, stumpo de cigaro; fabriklaboristo = fabrika laboristo, laboristo de fabriko; stratangulo = strata angulo, angulo de strato; skribmaŝino – skriba maŝino, maŝino por skribi; vetkuri = vete kuri; finlegi = legi ĝis fino; homplena = plena de homoj; altkreska = de alta kresko; grizhara = kun grizaj haroj; nudpieda = kun nudaj piedoj; frumatene = frue matene; bonvolu = bone volu; sukerpeco = sukera peco, peco de (da) sukero; pecsukero = peca sukero; hejmlando = hejma lando, lando de la hejmo.

Ĉe kunmeto de certaj radikoj povas amasiĝi tro multaj konsonantoj, kiujn estas malfacile aŭ preskaŭ neeble eldiri: ĉambrpordo, tondrkrako, nigrhara. En tia okazo oni enŝovas taŭgan gramatikan finaĵon: ĉambrOpordo, tondrOkrako, vitrOpordo, manĝOtablo, dormOĉambro, fenestrOkadro, nigrAhara, neĝEblanka, pafIpreta. Sed tian helpvokalon uzu nur ĉe vera bezono kaj forlasu ĝin, kiam ĝi ne estas necesa. Do ne diru domOpordo, buterOpano, matenOmanĝo, sed pli simple kaj mallonge dompordo, buterpano, matenmanĝo. Same longtempe kaj kelkfoje estas pli bonaj ol longAtempe kaj kelkAfoje.

Kelkfoje la kunmetitaj vortoj fariĝas tro longaj (fervojkonduktoro, parlamentprezidanto, redakcisekretario), malfacile kompreneblaj (monujenhavo) aŭ eĉ miskomprenigaj (altondo, ĉevale). En tia okazo estas bone apartigi la radikojn per streketo aŭ – ankoraŭ pli bone – skribi ilin aparte: fervoj-konduktorofervoja konduktoro, parlament-prezidantoparlamenta prezidanto, redakcia sekretario, monuj-enhavoenhavo de (la) monujo, alt-ondoalta ondo (altondo = al-tondo); ĉe-valeĉe la valo (ĉevale signifas: kiel ĉevalo!). Same vitra pordo estas pli bona ol vitropordo, urba biblioteko estas pli bona ol urb(o)biblioteko, printempa vetero estas pli bona ol printempvetero, k.t.p. Entute evitu uzi tro multajn kunmetaĵojn kaj preferu simplajn vortojn, per kio la stilo fariĝas pli malpeza, gracia kaj facile komprenebla.

La kunmetaĵoj meznokto, mezsomero, centjaro, miljaro kaj piednuda, kiujn oni kelkfoje renkontas, ne estas regulaj. Devus esti: noktomezo (= nokta mezo, mezo de la nokto), somermezo (= somera mezo, mezo de somero), jarcento (= jara cento, cento da jaroj), jarmilo (= jara milo, milo da jaroj), nudpieda (= kun nudaj piedoj).

Kelkfoje kunmetitaj vortoj havas tute specialan, propran sencon, kiu ne estas egala al la analizaj formoj: ne ĉiu urba domo aŭ domo de urbo (= domo, kiu troviĝas en urbo aŭ apartenas al urbo) estas urb(o)domo; Finnlando estas sendube parto de la mondo, sed tute ne mondparto (= kontinento); liberan tempon oni havas ja ĉiam, kiam oni ne estas okupita per io, sed libertempon oni ricevas nur unu fojon jare; k.t.p.

Tasko 6.

(Kunmetu la diklitere presitajn esprimojn!)

Kutime fera vojo estas pli rekta ol landa vojo. La nomoj de la kvin partoj de la mondo estas: Eŭropo, Ameriko, Azio, Afriko kaj Aŭstralio. La hundo estas besto kun kvar piedoj. Mia patrino kudras per kudra maŝino. Mia frato donacis al mi por la tago de mia naskiĝo belan tranĉilon de papero. Ĉu vi ŝatas kapti fiŝojn? Unu parto de la urbo en Tallinn estas nomata Vosto de Kato. La tago de mia nomo estas la 19-an de januaro. La anoj de la nordaj landoj estas kutime kun blondaj haroj sed multaj el ili estas ankaŭ kun brunaj haroj kaj eĉ kun nigraj haroj. Ĉe la strata angulo estas vendejo de tabako.