Dek-naŭa leciono

132. Afiksoj.

La afiksa sistemo ne estas specialaĵo de Esperanto. – Ankaŭ la naciaj lingvoj uzas diversajn prefiksojn kaj sufiksojn. Tamen neniu alia lingvo havas tiel genie simplan, regulan kaj produktivan derivadon kiel Esperanto, kie ĉiu prefikso kaj sufikso havas sian firme difinitan sencon kaj estas tute regule uzata. Dank' al tio ĉiu iom lerta esperantisto povas facile kaj sen risko erari el malgranda nombro da radikoj devenigi senliman kvanton da novaj vortoj kun tute nova senco, per kiuj oni povas esprimi ĉiujn nuancojn de la homa penso. Tial Esperanto estas unu el la plej nuancriĉaj lingvoj, kvankam la provizo de ĝiaj radikoj estas multoble pli malgranda ol en iu alia lingvo.

En la derivado partoprenas ĉefe substantivoj, adjektivoj kaj verboj, ankaŭ prepozicioj kaj numeraloj, dum la konjunkcioj, interjekcioj kaj pronomoj neniam estas uzataj por tio. Ĉe tio ne estas diferenco inter radikaj kaj devenigitaj substantivoj, adjektivoj kaj verboj. La sufiksoj aliĝas rekte al la radiko kaj la necesa gramatika finaĵo sekvas nur en la fino de la vorto.

Multaj afiksoj estas detale pritraktitaj jam en la antaŭaj lecionoj.

133. La substantiva sufikso -aĵo

kiu indikas objekton kun la ecoj de la radiko aŭ rezulton de ago, estas uzebla kun ĉiaj vortoj, se nur la senco tion permesas (same kiel mal-, fi-, -aĉ-, -et-, -eg-, -ejo, -isto, -ismo, -igi, -iĝi kaj -um-): nova – novaĵo; alta – altaĵo; sukero – sukeraĵo; tolo – tolaĵo; porko – porkaĵo; manĝi – manĝaĵo; pentri – pentraĵo; kreski – kreskaĵo; supre – supraĵo; ĉirkaŭ – ĉirkaŭaĵo, ekster – eksteraĵo; post – postaĵo, k.t.p.

Same kiel -ujo, -ingo, -ilo, -aro, -ero, -ejo k.a., ankaŭ -aĵo devenigas vortojn kun tute speciala kaj konstanta signifo: ne ĉio, kio kreskas, estas kreskaĵo, ne ĉio tola estas tolaĵo, k.t.p.

Atentu la diferencon inter vesto = la ago vesti, verko = la ago verki, kanto = la ago kanti kaj vestaĵo = tio, per kio oni vestas sin, verkaĵo = tio, kio estas verkita, kantaĵo = tio, kio estas kantata. Sekve kun la finaĵo -o verbaj radikoj indikas agon, kun la sufikso -aĵo ion konkretan, karakterizatan de la radiko. Sed tiu diferenco inter -o kaj -aĵo fariĝas en la praktika lingvouzo ĉiam pli malofta kaj preskaŭ ĉiam oni diras: vesto anstataŭ vestaĵo, verko anstataŭ verkaĵo, kanto anstataŭ kantaĵo, k.t.p. En multaj okazoj tiu -aĵo tamen ne estas evitebla: trinkaĵo, kreskaĵo, skribaĵo, legaĵo k.t.p.

134. -um-,

same kiel la prepozicio je, ne havas firman sencon kaj estas uzata nur tiam, kiam neniu alia sufikso taŭgas (tiuj nemultaj okazoj estas jam fiksitaj de la lingvouzo kaj -um- preskaŭ ĉesis esti produktiva sufikso): nazo – nazumo; buŝo – buŝumo; kolo – kolumo; mano – manumo; kalkano – kalkanumo; komuna – komunumo; lakto – laktumo; kruco – krucumi; gusto – gustumi; okulo – okulumi; palpebro – palpebrumi; butono – butonumi; sapo – sapumi; mastro – mastrumi; vento – ventumi; aero – aerumi; plena – plenumi; malvarma – malvarmumi; proksima – proksimume; aminda – amindumi, k.t.p.

Kiel montras la supraj ekzemploj, -um- estas uzata ankaŭ por verbigado de substantivoj kaj adjektivoj, kiam la sola verba finaĵo por tio ne sufiĉas (vidu ankaŭ § 131): ne «okuli», sed okulumi, ne «aeri», sed aerumi, k.t.p.

135. Ge-,

kiu kunigas personojn de ambaŭ seksoj, estas uzebla nur kun substantivoj kaj devenigas ĉiam substantivojn, simile al: bo-, eks-, -ano, -ĉjo, -njo, -estro, -ido, -ino, -aro, -ero kaj -ingo: gepatroj = patro kaj patrino aŭ patroj kaj patrinoj, gefratoj, geedzoj, gefianĉoj, gemastroj, gesinjoroj = sinjoro kaj sinjorino aŭ sinjoroj kaj sinjorinoj, gesamideanoj, geamantoj, gekonat(ul)oj, k.t.p.

Ĉar ge- estas plurala prefikso, la vortoj kun ĝi devas havi multnombran finaĵon, sed kompreneble nur en la substantiva formo. Ĉe plua derivado tiu -j foriĝas: gepatra lingvo; geedza tragedio; ili geedziĝis.

Por bestoj ge- kutime ne estas uzata.

136. Bo-

indikas parencecon per geedziĝo: bopatro, bopatrino, bofilo, bofratino, bogepatroj k.t.p.

137. -ino

indikas virinan sekson: patro – patrino; frato – fratino; sinjoro – sinjorino; fraŭlo – fraŭlino; lernanto – lernantino; virgulo – virgulino; Paŭlo – Paŭlino; koko – kokino; porko – porkino k.t.p.

La nomoj de la bestoj estas kutime sekse neŭtralaj: ĉevalo estas nek vira nek ina, sed simple certa tirbesto. Por indiki viran sekson, kiam tio estas necesa, oni uzas prefikse la vorton vir-: ĉevalo – ĉevalino – virĉevalo; ŝafo – ŝafino – virŝafo; kato – katino – virkato. Sed kiam ne estas nepre necese substreki la sekson, oni diras simple ĉevalo, ŝafo, kato k.t.p., egale, ĉu temas pri vira aŭ ina besto.

Rimarko 1: Kelkaj uzas la vorton viro sufikse (ĉevalviro anstataŭ virĉevalo), sed tio estas kontraŭregula kaj erariga. Fakte ĉevalviro signifas viron, kiu okupas sin pri ĉevaloj (t.e. ĉevalisto).

Rimarko 2: Koko kaj bovo estas viraj bestoj.

138. -ido

indikas posteulon : ĉevalido, bovido, ŝafido, birdido, izraelido, homido, latinidaj lingvoj. Krom tio ankaŭ arbido kaj plantido.

139. -ĉjo kaj -njo.

Per tiuj ĉi sufiksoj ni devenigas karesajn nomojn, aldonante ilin al la 1-6 litero de la nomo.

  1. -ĉjo estas uzata por viraj nomoj: Petro – Peĉjo, Johano – Joĉjo, Aleksandro – Aleĉjo. Same: patro – paĉjo. Kelkfoje estas uzataj ankaŭ onklo – oĉjo kaj frato – fraĉjo.
  2. -njo estas la responda sufikso por virinaj nomoj: Mario – Manjo, Sofio – Sonjo, Elizabeto – Elinjo. Same: patrino – panjo kaj pli malofte onklino – onjo kaj fratino – franjo.

Rimarko: Samsence estas uzata ankaŭ la malgrandiga sufikso -et: patrineto, frateto, onklineto, Marieto. Por bestoj estas uzata nur -et-: hundeto, ĉevaleto, birdeto.

140. -estro

indikas ĉefon: urbo – urbestro; ŝipo – ŝipestro (= kapitano); polico – policestro; regno – regnestro; lernejo – lernejestro.

141. -aro kaj -ero

estas malaj unu al la alia: -aro indikas kolekton de samspecaj aĵoj, dum -ero nomas unu el la samspecaj partoj, el kiuj la tuto konsistas.
  1. -aro: vorto – vortaro (= vortlibro, leksikono); arbo – arbaro; kampo – kamparo (= «malurbo»); vagono – vagonaro (= trajno); monto – montaro; ŝtupo – ŝtuparo; homo – homaro. Ne temas do pri hazarda kolekto, sed pri vortoj kun memstara kaj konstanta senco – kolekto aŭ listo de vortoj tute ne estas ankoraŭ vortaro (= vortlibro), kaj amaso de homoj ne estas homaro, sed nur homamaso.
  2. -ero: sablo – sablero; neĝo – neĝero; polvo – polvero; ĉeno – ĉenero; fajro – fajrero; greno – grenero; mono – monero. -ero ne estas identa al peco aŭ parto kaj estas granda diferenco inter ekzemple ĉenero kaj ĉenpeco (= peco de ĉeno); tial ankaŭ ne «vitrero» kaj «sukerero», sed vitropeco kaj sukerpeco.

142. Eks-

signifas «antaŭa, eloficigita»: eksreĝo, eksministro, eksoficiro, eksinstruisto, ekslernanto k.t.p.

143. Pra-

indikas malproksiman parencecon kaj apartenon al malproksima pasinteco: prapatro, praarbaro, prahomo, pratempo, prahistorio, pratipo, k.t.p. Ankaŭ: pranepo.

144. -oza

estas neoficiala sufikso, kiu devenigas el substantivoj adjektivojn kun la senco hava, plena, riĉa: oroza (= orhava, orriĉa) sablo; ŝtonoza (= ŝtonplena, ŝtonriĉa) vojo; nuboza (= nuba, nuboplena) ĉielo; poro – poroza (= porhava) k.t.p.

145. Dis-,

uzata kun verboj kaj ne influanta ilian karakteron, same kiel mis-, ek- kaj re-, estas malo de kun: disiri (komp. kunveni), diskuri, disŝiri, disĵeti, disdoni, dissendi, disporti, disvastiĝi k.t.p.

146. Mis-

signifas «erare, malĝuste, malbone»: miskompreni = erarkompreni, malĝuste kompreni; misuzi = trouzi, malbonuzi, eraruzi; mistrakti = malbone trakti k.t.p.

147. Re-

indikas revenon kaj ripeton: reveni, reiri, reskribi, refari, rebrili, resendi, repagi, revidi, reformi, refoje, returne k.t.p. Anstataŭ re- oni povas uzi ankaŭ returni (pri loko), denove (pri tempo).

148. -ado

indikas daŭran aŭ ripetan agon kaj servas ĉefe por substantivigi verbojn: kanti – kanto – kantado; verki – verko – verkado; krii – krio – kriado, danci – danco – dancado k.t.p.

En § 131 ni vidis, ke -ado servas ankaŭ por resubstantivigi verbojn, derivitajn el substantivoj (fabriko – fabriki – fabrikado k.t.p.). En tiu okazo la ago eĉ ne bezonas esti daŭra aŭ ripetata.

Kun verbaj formoj -ad- speciale substrekas, ke la ago estas daŭra aŭ ripetata: iradi = iri longe kaj ripete, bicikladi = ofte bicikli, legadi = multe legi, k.t.p.

149. -ema,

kiu indikas inklinon, devenigas adjektivojn el verboj, same kiel: -ebla, -inda kaj -enda: labori – laborema; lerni – lernema; paroli – parolema; dormi – dormema; cedi – cedema; danki – dankema, k.t.p. Same ankaŭ kun derivitaj verboj: biciklo – bicikli – biciklema; profito – profiti – profitema; malsana – malsani – malsanema; pura – puriĝi – purigema; ruĝa – ruĝiĝi – ruĝiĝema; mastro – mastrumi – mastrumema, k.t.p.

Kelkfoje -ema estas uzata eĉ kun senverbaj substantivoj kaj adjektivoj: ordo – ordema; pura – purema.

150. -ebla

indikas, ke tio, kion esprimas la radiko, povas esti farata: legi – legebla; vidi – videbla; kredi – kredebla; manĝi – manĝebla, k.t.p. Ĝi estas uzebla nur kun transitivaj verboj.

151. -inda

indikas, ke tio, kion esprimas la radiko, valoras esti farata: ami – aminda; laŭdi – laŭdinda; legi – leginda; bedaŭri – bedaŭrinda – bedaŭrinde, k.t.p. Ankaŭ ĝi estas uzebla nur kun transitivaj verboj.

152. Afiksa tabelo.

Afiksa tabelo

153. Pseŭdosufiksoj.

Krom la pritraktitaj 42 prefiksoj kaj sufiksoj (ne kalkulante la t.n. sciencajn aŭ teknikajn afiksojn: -iva, -izi k.a., kiuj ne estas uzataj en la ĉiutaga vivo), troviĝas tuta vico da t.n. pseŭdosufiksoj, kiuj fakte apartenas al la radiko de la internaciaj kulturvortoj kaj kutime ne estas uzataj por derivado: redakti – redakcio (= redaktejo, redaktistaro) - redaktoro (= redaktisto, redaktanto); inspekti – inspektoro (inspektisto); direkti – direktoro – direkcio (direktantaro) – direktorio; civilizi – civilizacio (= civilizo); organizi – organizacio (= organizo, organizaĵo) – organizatoro (= organizanto); evolui – evolucio (= evoluo); apendico – apendicito, k.t.p. Ankaŭ: -isto kaj -ismo estas ofte nur pseŭdosufiksoj: antagonisto, antagonismo, katolicismo (= katolikismo), militarismo, militaristo, optimisto, optimismo k.t.p.

Ekzistas tendenco forigi tiujn pseŭdosufiksojn kaj anstataŭigi ilin per regulaj Esperantaj derivaĵoj: redaktejo kaj redaktistaro anstataŭ redakcio, redaktistoredaktanto anstataŭ redaktoro, organizoorganizaĵo anstataŭ organizacio, evoluo anstataŭ evolucio, k.t.p. Per tio kompreneble gajnas la unueco kaj reguleco de la lingvo kaj ĝi fariĝas pli facila por la popoloj, kiuj la internaciajn kulturvortojn en sia lingvo ne uzas, precipe ekstereŭropanoj. Sed aliflanke tio malproksimigas Esperanton de la eŭropaj lingvoj, el kiuj almenaŭ unu konas ĉiu kulturhomo en la tuta mondo.

154. La principo de neceso kaj sufiĉo.

La derivado okazas en Esperanto laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo, t.e. oni devas uzi tiom da elementoj, kiom estas necese por la difino de la ideo, sed ne pli multajn ol sufiĉas por la klareco de la esprimo. Se oni ekzemple volas nomi la agon de tiu, kiu parolas antaŭ publiko, tiam ne sufiĉas la simpla parolo kaj la matematike preciza «antaŭpublikparolataĵo» enhavas pli multe da elementoj ol estas nepre necese. Tial ni elektas la oran mezon kaj diras parolado, kiu kontentigas ambaŭ postulojn.

Laŭ la principo de sufiĉo oni diras simple: timulo, drinkulo, konato, ŝprucilo, ŝuisto, laboremo, malsanemo ktp. anstataŭ la pli longaj: timemulo, drinkemulo, konatulo, ŝprucigilo, ŝufaristo, laboremeco, malsanemeco k.t.p. Entute -eco estas malofte uzata por substantivigo de -ema: dormemo (ne dormemeco), lernemo (ne lernemeco) k.t.p. Sed por substantivigo de -inda ĝi estas ĉiam uzata: amindeco (ne «amindo»), vidindeco (ne «vidindo») k.t.p. -eco ludas gravan rolon ĉe la substantivigo de la adjektivaj radikoj: La belo (aŭ Belo) kaj la bono (aŭ Bono) gvidu nin tra la vivo. Ŝi fieris pri sia beleco (ne «belo»). La boneco (ne «bono») de la sveda ŝtalo estas mondkonata.

Laŭ la principo de sufiĉo oni uzas kanto, vesto, verko, manĝo k.t.p. anstataŭ la pli longaj kantaĵo, vestaĵo, verkaĵo, manĝaĵo. Same oni povas forlasi la sufikson -ino, kiam ĝi ne estas nepre necesa: Oni elektis s-inon Eriksson prezidanto (anstataŭ prezidantino) de la kunveno. La sekretario (anstataŭ sekretariino) de nia klubo estas f-ino Maulrois. Cetere, la uzo de -ino donus al tiuj frazoj eĉ iom alian sencon, substrekante, ke la prezidanto kaj sekretario nepre devas esti virinoj kaj ke krome troviĝas ankaŭ vira prezidanto kaj sekretario.

Kelkaj pekas kontraŭ la principo de sufiĉo, trouzante la sufiksojn: -ad-, -et-, -eg-, -aĉ- k.t.p.: Mi lernadas Esperanton. Mi deziras korespondadi. Li laboradas la tutan tagon. Per -ad- oni ja volas akcenti la daŭron kaj ripetiĝon de la ago, sed ofte tio evidentiĝas jam el la kunteksto kaj sekve -ad- estas superflua. La verboj lerni kaj korespondi jam per si mem indikas daŭran agon, kial do ankoraŭ tiu -ad-! Kaj en Li laboras tutajn tagojn la komplemento tutajn tagojn montras, ke temas pri daŭra kaj ripetada ago. Uzu do la afiksojn nur tiam, kiam ili vere estas necesaj, sed ne pendigu ilin al ĉiu vorto!

155. Afiksoj kiel memstaraj vortoj.

En Esperanto la afiksoj ne estas nuraj gramatikaj finaĵoj, kiel en la naciaj lingvoj, sed veraj vortoj, uzeblaj ankaŭ tute memstare:

Disa, dise: La libroj kuŝas dise sur la tablo. Ĉi tie disiĝas niaj vojoj.

Eksa: Li estas mia eksa (= antaŭa) lernanto (= ekslernanto).

Fia, fie: Kelkaj ĉefoj traktas siajn subulojn en fia maniero.

Mala, male, malo: La vorto «sen» estas malo de «kun». La diplomatoj agas ofte male al siaj vortoj.

Praa: La praaj homoj (= prahomoj) estis primitivaj.

Rea, ree, reen: Ree (= denove) ŝi malfruis al la vagonaro. Post kelkaj paŝoj li rigardis reen (= rigardis returne, rerigardis). Je mia rea vizito mi trovis lin hejme.

Ade (uzata tre malofte): La geedzoj ade (= ofte, senĉese, konstante) malpacas.

Aĉa, aĉe: Nun ni trafis en vere aĉan situacion.

Aĵo: Vi forgesis kelkajn viajn aĵojn (= objektojn) ĉe ni.

Ano: Nia klubo havas tridek anojn (= membrojn).

Aro, are: Aro (= grupo, amaso) da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la kverelantoj. La ŝafoj iras ĉiam are (= grupe, amase). Ni veturis al la kongreso grand-are (= multnombre).

Ebla, eble: Tio tute ne estas ebla! Eble vi povos veni morgaŭ?

Eco: Li havas ankaŭ kelkajn bonajn ecojn (= kvalitojn).

Ejo: Antaŭ kelkaj monatoj nia societo transloĝiĝis en novan ejon.

Emi, emo: Hodiaŭ mi ne emas skribi. En altaj lokoj kelkaj homoj havas grandan emon salti malsupren.

Ero: Mi ne havas eĉ eron da fido al li.

Estro, estri: Kapitano estas la estro de la ŝipo. Ŝi plene estras la portugalan lingvon.

Eta: La koro estas eta (= tre malgranda) instrument' sekreta. Eta havas samtempe ankaŭ karesan sencon.

Ido: La kato portas siajn idojn per la buŝo.

Igi: La malfeliĉo igis (= faris) lin tute malespera. Singardemo igis lin ŝlosi la biciklon.

Iĝi: La vetero iĝis (= fariĝis) denove bela.

Ilo: Esperanto estas grava ilo (= rimedo, instrumento) por la interfratiĝo de la popoloj.

Ino, ina: Ina (= virina) sekso. Pri homoj ino havas malŝatan nuancon, kvankam kelkaj uzas ĝin simple anstataŭ virino.

Inda, inde, indi: Li ne kredis sin inda por tiaj laŭdoj. En kelkaj landoj la laboristoj ne ricevas hom-indan salajron. Ne indas klopodi, ĉar tamen la afero ne povas sukcesi.

Ingo: La knabo elprenis la plumon el la ingo.

Ujo: Ĉu vi havas iun ujon, kien ni povu verŝi la lakton?

Ulo: La ulo estis ĉifone vestita. Same kiel ino, ankaŭ ulo havas malŝatan nuancon, kvankam de kelkaj ĝi estas uzata simple anstataŭ viro.

Kompreneble oni povas ankaŭ al la afiksaj vortoj aldoni diversajn aliajn afiksojn: disigi, disigi, diseco, eksigi, eksiĝi, eksiginda, fiulo, fiulino, fieco, aĉulo, aĉulino, aĉega, aĉeco, aĵeto, anaro, anigi, aniĝi, anino, aneco, areto, arigi, ariĝi, ebleco, ebligi, ebliĝi, eblaĵo, ecaro, ejeto, ejaro, ereto, diserigi, estrado, estreco, estriĝi, estrema, estrino, estraro, estrarano, etulo, etulino, etularo, idaro, idino, ideto, ilaro, ilarejo, ineto, inaĉo, indeco, malinda, malindeco, ujeto, ulaĉo, uleto, ulino, emigi, emulo k.t.p.

Provu traduki tiujn vortojn al via gepatra lingvo!

Tasko 17.

Devenigu el la sekvantaj vortoj laŭeble multe da derivaĵoj kaj penu traduki ilin al via gepatra lingvo: sana, nova, porko, lavi, per, ĉirkaŭ, unu.