Unua leciono

1. Alfabeto.

La alfabeto de Esperanto konsistas el 28 literoj: 5 vokaloj (a, e, i, o, u) kaj 23 konsonantoj (b, c, ĉ, d, f, g, ĝ, h, ĥ, j, ĵ, k, l, m, n, p, r, s, ŝ, t, ŭ, v, z).

La nomoj de la literoj estas a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. Tiu -o estas aldonata pro tio, ke la konsonantoj ne estas facile elparoleblaj sen vokalo, kaj ja ĉiuj nomoj havas la finaĵon -o. La nacilingvaj liternomoj estas evitindaj en la internacia uzo, ĉar, ne estante egalaj en la diversaj lingvoj, ili povas facile kaŭzi miskomprenon.

Ĉiu litero estas elparolata ĉiam memstare kaj senŝanĝe kaj al ĉiu sono respondas nur unu litero. Tial anstataŭ la angla ch ni havas ĉ, anstataŭ la germanaj ch kaj sch resp. ĥ kaj ŝ; c kaj g estas elparolataj same antaŭ a, o, u kaj e, i. Tiu ĉi fonetika principo estas grava pliboneco de Esperanto kaj faras ĝin vere internacia kaj egale facile lernebla kaj uzebla por ĉiuj popoloj. Se anstataŭ ĉ ni skribus ch, tio povus ŝajni natura al la angloj kaj hispanoj, sed la francoj estus ĉiam tentataj elparoli ĝin kiel ŝ, la italoj emus diri k, dum la germanoj kaj ĉeĥoslovakoj malfacile povus liberiĝi de sia ĥ.

2. Elparolo.

Ĉar en Esp. ekzistas nur 28 sonoj (la naciaj lingvoj havas multe pli!) kaj ili ĉiuj estas pli-malpli internaciaj (mankas tiaj specialaĵoj kiel la angla th, la hispana c, la francaj nazaloj, la germanaj ä, ö kaj ü, la ĉeha r', la polaj rz kaj y, la sveda ng k.t.p.), por ĉiuj popoloj estas multoble pli facile ellerni ĝian ĝustan elparolon ol tiun de kiu ajn alia lingvo. Se tamen kelkfoje ni aŭdas malĝustan kaj malbelan elparolon, tiam la kaŭzo estas ne la «speciala konstruo» de la parol-organoj, sed simple neserioza rilato al la elparolado. Cetere eĉ fuŝa elparolado, kaŭzata de blinda imitado de la gepatra lingvo, kutime ne malhelpas la interkompreniĝon kaj ne tiom ofendas la orelojn, kiom ekz. angla lingvo, parolata per franca akcento, kaj male.

Tamen la honora devo de ĉiu esp-isto estas akiri ĝustan, internacian kaj belsonan elparolon. Ĉiu sono estu formata klare kaj neniun literon oni rajtas «forgluti», kiel ofte okazas en la naciaj lingvoj. Precipe atentu la vokalojn, kiuj estu klare kaj distinge eldirataj: anstataŭ amas ne diru «emes», «omos» aŭ ion similan! E ne ŝanĝiĝas antaŭ r kiel en la germana kaj skandinavaj lingvoj, sed ankaŭ en la vortoj lerni, verda, perdi k.t.p. ĝi restas la sama kiel en venki, vesto, pendi.

B, d, g estas sonoraj. Zorge diferencigu ilin de p, f, k, por ke ne okazu miskomprenoj: bano – pano, dano – tano, galo – kalo, budo – puto, k.t.p. M kaj n ne elparolu tra la nazo kiel en la franca lingvo. anstataŭ la ne diru «lja» kaj anstataŭ saluti ne «saljutji», kiel faras poloj kaj rusoj. Antaŭ i la konsonantoj ne moliĝas: nd en vendi elparoliĝas tute same kiel en vendas (ne «venjdi» !). Kaj ne elparolu la konsonantojn duoble kiel en itala lingvo: ne «montetto» kaj «ĉevalaĉĉo», sed monteto, ĉevalaĉo, ne «bella», sed bela, k.t.p. Ankaŭ ne dehaku en la parolo la gramatikajn kaj aliajn finaĵojn, kiel kelkaj faras: ne «lamp-o, grand-a, star-as, vid-i, libr-oj, ki-u, ki-al, ti-e, ti-am», sed ĉiam flue: lampo, granda, staras, vidi, libroj, kiu, kial, tie, tiam k.t.p.

3. s kaj z.

Ofte germanoj, francoj kaj ĉeĥoslovakoj diras z anstataŭ s, kiam la lasta staras inter du vokaloj aŭ post r kaj n («braziko» anstataŭ brasiko, «dezegni» anstataŭ desegni, «diverzaj» anstataŭ diversaj, «kurzo» anstataŭ kurso, «penzi» anstataŭ pensi, «konzumi» anstataŭ konsumi, k.t.p.). Finnoj siavice elparolas s simile al ŝ («kaŝtelo» anstataŭ kastelo, «kaŝo» anstataŭ kaso) kaj germanoj emas diri «ŝtrato» anstataŭ strato, «ŝporto» anstataŭ sporto, k.t.p. Tia malĝusta prononco sonas ne nur malbele, sed povas ankaŭ malhelpi la interkompreniĝon, ĉar estas ja granda diferenco inter rozo kaj roso, pezi kaj pesi, kaŝo kaj kaso!

s estas sibla sono nesonora, kiel en la vortoj: aresti, kosti, masonisto, adreso, kaso, dum z estas sonora zuma sono, kiun faras la musoj kaj aliaj insektoj flugante (zzzz): rozo, razi, rezultato, kuzino.

4. ng kaj nk.

Pro reguleco oni devus la literon n antaŭ g (longa, lango) kaj k (benko, konko) elparoli en la sama maniero kiel antaŭ d (lando, ondo) kaj en ĉiuj aliaj kombinaĵoj. Sed tia elparolo estas nenatura, malfacila kaj kontraŭa al la reguloj de la internacia fonetiko. Pli facile kaj nature estas en tiaj okazoj elparoli n iom naze, same kiel en la naciaj lingvoj, ĉar ja ankaŭ Esperanto kiel vivanta lingvo devas subiĝi al la ĝeneralaj fonetikaj reguloj.

Sed tio ĉi ne koncernas la kunmetitajn vortojn (bankuvo, bangasto, vinglaso), kie n konservas sian originan prononcon.

5. bs, bt, kz.

Same en la vortoj: absolute, absurda, obtuza, ekzemplo, ekzisti k.a. bs kaj bt devus esti elparolataj kun la sama b kiel en sabato kaj abdiki, kz kun la sama k kiel en akra. Sed tio estas malfacila kaj kontraŭnatura. Tial ni diras kiel en la aliaj lingvoj «apsolute, apsurda, optuza, egzemplo, egzisti». Sed en kunmetitaj vortoj kaj post prefikso ek- ili kompreneble konservas sian originan prononcon: korbtenilo, trabsigno, ekzumi.

6. ĥ.

La plej malofta Esp-a litero ĥ estas elparolata kiel tre orta, duobla h (tian sonon oni faras sopirĝemante): eĥo, jaĥto, monaĥo, ĥano, ĥoro, ĥolero k.t.p.

Ĥ estas elmortanta litero. Tuta serio da vortoj kun komenca silabo ark- (antaŭe arĥ-) estas nun eĉ oficiale skribata per k anstataŭ ĥ: arkaika, arkaismo, arkeologo, arkipelago, arkitekto, arkitekturo, arkivo k.t.p. Ankaŭ la antaŭa teĥniko skribiĝas nun oficiale tekniko.

Multaj forigas ĥ ankaŭ en tiaj vortoj, kie ĝi estas oficiala: kaoso (ĥaoso), kemio (ĥemio), mekaniko (meĥaniko), koruso (ĥoro), ĉino (ĥino), jakto (jaĥto) k.t.p.

7. Silabo.

Silabo estas sono aŭ grupo de sonoj, kiu estas elparolata per unu spiro. Ĉiu silabo povas enhavi nur unu vokalon: si-la-bo, kre-to, fa-ci-la, tra-i-ri, te-ni, he-ro-o, ge-o-gra-fi-o, Es-to-ni-o. J kaj ŭ ne estas vokaloj kaj tial memstaran silabon formi ne povas: Eŭ-ro-po, laŭ-di, poŭ-po, kaj: aj-lo, soj-lo, ja-ro, jus-ta.

La silabigado okazas ĝenerale laŭ la samaj reguloj kiel en la aliaj lingvoj; cit-ro-noci-tro-no, prob-le-mopro-ble-mo. Pro klareco estas rekomendinde ne intermiksi afiksojn, radikojn kaj gramatikajn finaĵojn: tranĉ-il-o, patr-in-o, mal-akr-a, ba-nan-arb-o (ne «ba-na-nar-bo», ĉar tio estus malfacile komprenebla), lav-akv-o (ne «la-vak-vo»!).

Praktikan valoron la silabigado havas tiam, kiam oni bezonas dividi iun vorton inter du linioj. Ĉe tio nepre evitu transporti solan gramatikan finaĵon, precipe -n kaj -j

8. Akcento.

Akcenton havas ĉiam la antaŭlasta silabo de la vorto: homo, krajono, Esperanto, vokalo, facila, pomoj, hieraŭ, ankaŭ (ne «pomoj, hieraŭ, ankaŭ», ĉar j kaj ŭ ne estas vokaloj), Estonio, geografio, historio, apud (ne «apu!), malbona (ne «malbona»!), ekiri (ne «ekiri»). Precipe hungaroj, ĉeĥoslovakoj kaj finnoj zorge atentu la ĝustan akcentadon, ĉar pro influo de sia gepatra lingvo ili tre emas akcenti la unuan silabon de la vorto («la hungaraj esperantistoj tutkore bonvenigas vin» anstataŭ la hungaraj esperantistoj tutkore bonvenigas vin).

Ankaŭ en la kunmetitaj vortoj akcenton havas la antaŭlasta silabo de la tuta vorto: dompordo, buterpano (ne «buterpano», kiel kelkaj diras), kolorriĉa (ne «kolorriĉa»), matenmanĝo (ne «matenmanĝo»). Sed kiam estas necese aparte substreki la unuan vorton de la kunmetaĵo, oni escepte transportas la akcenton al ĝi, same kiel ankaŭ en la frazo oni akcentas tiun vorton, pri kiu oni volas speciale atentigi: Matenmanĝon mi deziras, ne tagmanĝon! Same ĉe prefiksoj: Iru maldekstren, ne dekstren! Li estas nia patro, ne bopatro.

9. Longeco de la vokaloj.

Komparu la du e en la vorto vetero kaj vi trovas, ke ili ne estas egalaj: la dua, akcentata, estas pli longa ol la unua, senakcenta. Tiel estas pri ĉiuj vokaloj – la akcentataj estas longaj, la senakcentaj estas mallongaj: makadami, honoro, murmuri, ĉevaleto.

Plue komparu a en la vortoj paro kaj parto kaj vi trovas, ke en paro ĝi estas pli longa ol en parto. La kaŭzo estas tio, ke en paro post a estas nur unu konsonanto, sed en parto du konsonantoj. Kiam akcentatan vokalon sekvas neniu aŭ nur unu konsonanto, ĝi estas longa, sed kiam ĝin sekvas du aŭ pli multaj konsonantoj, ĝi estas mallonga: poŝo – poŝto, kreto – kresto, nuko – nukso, viro – virto, kamforo – komforta, barako – barakti.

Kiam unusilaba vorto finiĝas per konsonanto, la vokalo estas mallonga: dum (sed en dume estas longa u), per (sed pere), min (sed mia). En la vorto unu ambaŭ vokaloj estas mallongaj, same en apud. Patro estas elparolata de kelkaj kun longa, de aliaj kun mallonga a.

Ne elparolu la vokalojn tro longe kaj tire, ankaŭ ne tro mallonge, hake, sed sekvu la oran mezvojon!

10. Vortklasoj.

La lingvo konsistas el vortoj, kiuj dividiĝas je 9 klasoj:

  1. Substantivoj estas vortoj, kiuj respondas al la demando «kio ĝi estas?» kaj nomas objektojn, estaĵojn k.t.p.: lampo, maŝino, libro, hundo, birdo, homo, knabo, Karlo, elektro, amo, libereco. La substantivoj havas la finaĵon -o.

    La substantivoj siavice dividiĝas je komunaj nomoj kaj propraj nomoj. La komunaj nomoj distingas certan specon de objektoj kaj estaĵoj (lampo, libro, floro, pomo, seĝo, homo, amo), dum la propraj nomoj indikas unu solan, certan objekton, lokon aŭ estaĵon kaj diferencigas ĝin de ĉiuj aliaj el la sama speco (Zamenhof, Petro, London(o), Hispanujo, Eŭropo, Esperanto, la Nigra Maro, Longstrato, Literatura Mondo). La familiaj, personaj kaj lokaj nomoj estas kutime uzataj en ilia nacilingva formo (Privat, Kalocsay, Jean Forge, Marta, Napoli, Tallinn). Sed internacie konataj urbnomoj estas kutime esperantigataj (Londono, Parizo, Berlino), same ankaŭ internaciaj personaj nomoj (Andreo, Johano, Henriko, Aleksandro, Teodoro).
  2. La adjektivoj respondas al la demando «kia ĝi estas?» kaj indikas kvaliton aŭ econ: granda, bona, bela, varma, ruĝa. Ĉiuj adjektivoj havas la finaĵon -a.
  3. La verboj respondas al la demando «kion ĝi (li, ŝi k.t.p.) faras?» aŭ «kio okazas?» kaj esprimas agon aŭ staton: skribas, dormis, manĝos, promenus, stari, venu, pluvas, estas. La verboj havas la finaĵojn -as, -is, -os, -us, -i kaj -u.
  4. La pronomoj anstataŭas substantivojn kaj adjektivojn: mi, vi, li, ŝi, ĝi, ni, ili, tio, kiu, ĉia, nenia.
  5. Numeraloj: unu, du, tri, dek, cent, mil.
  6. La adverboj precizigas verbojn, adjektivojn kaj aliajn adverbojn kaj indikas manieron, tempon, lokon, cirkonstancon k.t.p.: bone, bele, frue, nokte, hieraŭ, ankaŭ, supre, jes, ne. La derivitaj adverboj havas la finaĵon -e.
  7. Prepozicioj estas uzeblaj nur kune kun substantivoj kaj pronomoj (neniam memstare) kaj indikas ilian rilaton al aliaj partoj de la frazo: sur (la tablo), en (la poŝo), ekster (la domo), super (la urbo), kun (mi).
  8. La konjunkcioj kunligas frazojn kaj frazpartojn: kaj, sed, nek ... nek, aŭ, kvankam, tamen, do, ĉar, ja, se, ol, ĉu.
  9. Interjekcioj: ha! ho! he! fi! st! brr! miaŭ, voŭ-voŭ! zzzzz!

11. Majuskloj kaj minuskloj.

La literoj dividiĝas je minuskloj aŭ malgrandaj literoj (a, b, c, d...) kaj majuskloj aŭ grandaj literoj (A, B, C, D...).

Granda komeclitero estas uzata:

  1. En la komenco de ĉiu memstara frazo: La vetero estas bela.
  2. En la propraj nomoj: Julio Baghy, Budapest, Francujo, Ameriko, la Balta Maro, Internacia Esperanto-Muzeo, Literatura Mondo, Petro la Granda. (Povas ja troviĝi multaj grandaj kaj ankaŭ malgrandaj Petroj, sed ekzistas nur unu kun la nomo Petro la Granda [rusa caro]).

    Rimarko: La popolnomoj (franco, anglo, germano, svedo k.t.p.) estas ne propraj, sed komunaj nomoj. Tial mankas kaŭzo skribi ilin per granda komenclitero. Same iliaj adjektivaj formoj (la itala lingvo, la norvega literaturo k.t.p.) devas esti skribataj per minusklo. Sed la vorto Esperanto estas kutime skribata per granda komenclitero (kvankam en multaj naciaj lingvoj oni skribas ĝin minuskle), ĉar ĝi estas ja propra nomo, same kiel Amsterdam, Goldsmith k.t.p. Por diferencigi ĝin de la verbo esperi multaj uzas ankaŭ ĝian adjektivan kaj adverban formon majuskle (la Esperanta literaturo, ni parolas Esperante; esperante signifas dum ni esperas), sed ĝiaj derivaĵoj per la afiksoj estu kompreneble skribataj minuskle (esperantisto, esperantigi, k.t.p.).

  3. Per granda komenclitero oni personigas, idealigas, esprimas respekton: la Homo, la Ora Epoko, Dio. Kelkfoje, precipe en leteroj, oni skribas ankaŭ la vorton vi per majusklo (Vi), volante elmontri specialan respekton.
  4. Per granda komenclitero estas ofte skribataj la nomoj de la monatoj (Januaro, Februaro, Marto), sed multaj skribas ilin ankaŭ minuskle (januaro, februaro, marto). La tagoj de la semajno estas ĉiam skribataj per malgranda komenclitero: dimanĉo, lundo, mardo, k.t.p.
  5. Kutime ankaŭ la mallongigoj de la titoloj: doktoro kaj profesoro estas skribataj per granda komenclitero: D-ro Zamenhof, Prof. Collinson. Sed la mallongigoj de sinjoro (s-os-ro), sinjorino (s-ino), fraŭlino (f-ino), samideano (s-ano), samideanino (s-anino), kamarado (k-do) kaj kamaradino (k-dino) estas kutime skribataj per minusklo. Kelkfoje, kiam oni volas elmontri specialan respekton, precipe ĉe alparolo en leteroj, ankaŭ tiuj vortoj estas skribataj per granda komenclitero, same kiel Vi.

Tasko 1.

(Elskribu aparte ĉiujn substantivojn, adjektivojn k.t.p.!)

Skeptika vilaĝanino

Maljuna vilaĝanino venis al Moskvo. Kun granda intereso ŝi rigardis la urbon kaj admiris la aŭtomobilojn kaj tramojn, ĉar la unuan fojon en sia vivo ŝi estis en granda urbo.

Interalie ŝi vizitis ankaŭ la bestan ĝardenon, kie ŝi vidis diversajn strangajn bestojn, kiajn ŝi neniam antaŭe vidis. Kiam ŝi fine venis al loko, kie estis du ĝirafoj kun longegaj koloj, ŝi ne povis plu teni sin kaj ekkriis indigne: «Tio estas trompo! Tiaj bestoj ne povas ekzisti!»

Poste oni montris al ŝi kamelon. Kiam la simpla maljunulino ekvidis tiun malbelan beston, si tuj ekkriis kolere:

«Ho, tiuj komunistoj! Kion ili faris el la ĉevalo!»