Dek-kvina leciono

111. De.

Origine, esence de signifas 'deiron', 'devenon', kaj ĝi estas uzata en jenaj okazoj:

  1. Movo for de io (male al al): Foriru de mi! (sed Venu al mi!) Li iris de la tablo al la pordo. Ŝi rigardis de la edzo al la edzino. Mi ricevis longan leteron de mia amiko el Varsovio.
    Atentu bone la diferencon inter de kaj el: Li venis el la aŭtomobilo = li estis interne de la aŭtomobilo kaj venis el ĝia interno. Li venis de la aŭtomobilo = li estis ne en sed nur ĉe la aŭtomobilo kaj malproksimiĝis de ĝi. Tiaj frazoj kiel «Mi ricevis leteron el mia amiko» kaj «Mi venas el mia amiko» estas tute sensencaj. Devas esti de mia amiko.
  2. Tempa deiro: Mi dormis de la dekdua ĝis la sepa. Jam delonge (depost longa tempo, dum longa tempo) mi ne ricevis leteron de vi. De sia oka vivjaro (depost sia oka vivjaro, ekde sia oka vivjaro) la knabo vizitas lernejon. Mi laboras jam de (depost) la oka. Anstataŭ de oni uzas ofte la pli precizan kaj klaran depost, dum ekde estas uzata malofte.
  3. Posedo (genitivo): La domo de la patro (la patro estas la posedanto de la domo). La koloro de ŝiaj haroj estas blonda. Kuzo estas filo de onklo aŭ onklino, kuzino estas filino de onklo aŭ onklino.
  4. Dato: Hodiaŭ estas la 2-a de Februaro. Oni ne povas diri «la 2-a Februaro», ĉar tio havus tute alian signifon. La unua esprimo estas mallongigo de la dua tago de Februaro dum la alia signifas la dua monato Februaro, ekzemple: Jam la duan Februaron mi pasigas en Ĉeĥoslovakio. Pliaj ekzemploj: D-ro Zamenhof naskiĝis la 15-an de Decembro 1859 kaj mortis la 14-an de Aprilo 1917. Moravska Ostrava, la 21-an de Januaro.
  5. Post plena, riĉa, abunda: Ŝi estis plena de ĝojo. Kanado estas riĉa de arbaroj. La arbo abundas de fruktoj. Anstataŭ de oni povas uzi ankaŭ je aŭ kunmetitan vorton: Ŝi estis plena je ĝojoĝojplena. Sed da ne estas uzebla en tiaj okazoj, ĉar plena, riĉa, abunda ne indikas mezuron.
  6. Oni diras Mi lernas EsperantoN, sed oni ne povas diri «Mi estas lernanto Esperanton» ĉar lernanto kiel substantivo ne povas havi akuzativ-objekton, kiu estas privilegio de la verboj. Anstataŭe oni devas diri: Lernanto de Esperanto. La verkinto de la libro. Gajnintoj de la konkurso.
  7. Kun pasiva participo de indikas la plenumanton de la ago: «Homoj sur la tero» estas verkita de Stellan Engholm. La ŝuoj estas faritaj de ŝuisto. La kravato estas donacita de mia filino. Por indiki 'ilon', per kiu io estas farita (farata, farota), oni uzas kompreneble la prepozicion per: La letero estas skribita per inko. La forno estas hejtata per koakso. Por indiki 'materialon', el kiu io estas farita, oni uzas la prepozicion el: La ŝuoj estas faritaj el ledo. La domo estas konstruita el brikoj.
  8. Kvalito: anstataŭ Li estas mezkreskali havas mezan kreskon oni povas diri Li estas de meza kresko. La ĉielo estas de griza koloro = La ĉielo estas grizkolora, aŭ havas grizan koloron.
  9. Kaŭzo: En Ĉinujo multaj homoj mortas de malsato. Li estas laca de la senĉesa laborado. Anstataŭ de oni povas same bone diri pro: mortas pro malsato, laca pro laborado.
  10. Kun certaj adverboj de loko: Interne de la koro li tute ne estis tiel trankvila kiel li aspektis. Ekstere de (= ekster) la urbeto estas mezepoka kastelo. Apude de (= apud) mi sidis iu strangulo. Nia klubejo estas proksime de (aŭ proksime al) la ĉefa placo. Antaŭe de (= antaŭ) la familio kuris hundeto. La ferfabriko estas transe de (= trans) la rivero. Pri tio mi eksciis nur pere de (= per) vi.

112. Da.

La prepozicio da estas parenca al de, sed ĝiaj funkcioj estas multe pli limigitaj; ĝi estas uzata nur por indiki certan kvanton de io, por interligi mezuron kaj tion, kio estas mezurata: Taso da kafo. Kilogramo da pano. Oni ne povas diri «taso kafo» kaj «kilogramo pano» kiel en kelkaj naciaj lingvoj, ĉar en Esperanto ne estas eble tute senceremonie apudmeti du substantivojn – oni devas interligi ilin per prepozicio: Vespere mi trinkis nur glason da teo. Patrino aĉetis kilogramon da butero. Metro da drapo kostas tridek frankojn. Ŝi aĉetis dudekon da ovoj. Al la sveda popolo apartenas ses milionoj da homoj. Li ricevis amason da leteroj. Kiom da membroj havas via societo? En ŝiaj vortoj estis ankaŭ iom da vero. La germanoj kaj ĉeĥoj trinkas multe da (aŭ multon da) biero. En tiu ĉi tasko vi faris nur kelke da eraretoj (aŭ kelkajn eraretojn).

Atentu la diferencon inter da kaj de: Glaso de (aŭ por) vino (= vinglaso) estas glaso, kiu estas uzata por vino, sed ĝi povas esti tute malplena; male: glaso da vino estas glaso, kiu estas plena de vino, egale, ĉu ĝi estas vinglaso aŭ iu alia glaso.

Rimarko 1: Kun la fundamentaj numeraloj da ne estas uzebla: Tri tasoj (ne «tri da tasoj») da kafo. Dudek ovoj (ne «dudek da ovoj»). Sed kun la substantivaj numeraloj oni kompreneble devas uzi ĝin: Dudeko da ovoj. Miliono da homoj (ne «miliono homoj»).

Rimarko 2: Same kiel de, ankaŭ da neniam povas esti sekvata de akuzativo; ne: «Mi trinkis du tasojn da kafon» sed: Mi trinkis du tasojN da kafO.

Rimarko 3: Kiam antaŭ tio, kio estas mezurata, troviĝas artikolo (la), oni devas anstataŭ da uzi deel: Donu al mi glaseton de la (aŭ el la) vino (ne «da la vino»), kiun vi aĉetis hieraŭ.

Rimarko 4: Kun la vortoj plena, riĉa, abunda da ne estas uzebla, ĉar ili ne indikas mezuron. Ne «plena da homoj» sed plena de homoj, homplena.

113. El.

La diferenco inter de (vidu § 111) kaj el estas tio, ke de indikas formoviĝon el la proksimeco de io, dum el indikas formoviĝon el la interno de io: Li prenis la revolveron el la poŝo. Oni forprenis revolveron de la ŝtelisto (oni ne povas diri «el la ŝtelisto» ĉar la revolvero ja ne estis en li!). Mi ricevis leteron el Helsinki de mia amiko. Pro drinkemo li estas eksigita el la ofico. La severa patro forpelis sian filon el la domo.

Krome oni povas distingi kelkajn specialajn okazojn, kiam el estas uzata:

  1. Kun superlativo (en la senco elinter): Kolibro estas la plej malgranda el ĉiuj birdoj. Esperanto estas la plej facila el la lingvoj.
  2. Por indiki la materialon, el kiu io estas farita aŭ konsistas: Bata fabrikas ŝuojn el ledo kaj ŝtofo. La forno estas farita el kaheloj. La kurso konsistas el dudek lecionoj.
  3. Por indiki la lokon, el kiu iu devenas: Ĉu vi vidis la s-anon el Bruselo? Atentu, ke la frazo Ĉu vi vidis la s-anon en Bruselo? havas tute alian sencon! La aŭtoro de tiu ĉi libro estas el Estonio, sed nuntempe li troviĝas en Ĉeĥoslovakio.

114. Por kaj pro.

La diferenco inter por kaj pro estas tio, ke por indikas celon, pro – kaŭzon: La homoj aĉetas multe da objektoj por kristnasko. Pro kristnasko la bankoj estas fermitaj. Tiun pupon li aĉetis por sia filino. Pro sia malsana filino li havas multe da zorgoj. Kelkaj akraj vortoj estis sufiĉaj por malpaciĝo de la geedzoj. Pro la malpaciĝo la edzino ekploris. Por vi mi povas fari ĉion! Pro vi mi malfruis al la vagonaro.

Por estas sufiĉe proksima al al (kiu esprimas direkton): Mi mendis kafon por vi. Mi mendis kafon al vi. La diferenco estas ja tre malgranda, kaj anstataŭ por oni povas preskaŭ same bone diri al kaj male. Sed ne ĉiam! Ekzemple la sekvantaj du frazoj tute ne estas egalaj: Mi skribis por vi. Mi skribis al vi. Same ne intermiksu por kaj al en la frazo La homoj aĉetas al si multe da objektoj por kristnasko.

Jen la diversaj nuancoj, kiujn por havas:

  1. Prezo, por kiu oni aĉetas (abonas, mendas k.t.p.) ion, kvanto, por kiu oni pagas (donas k.t.p.) ion, kaj tempo, dum kiu io estas okazonta: Mi aĉetis florojn por du kronoj al (aŭ por) mia edzino. La knabino petis ĉokoladon por kvindek centimoj. Mi pagis por la floroj (ne pro, ĉar la floroj estis ne kaŭzo, sed celo de mia aĉeto) du kronojn. La patro donis al sia filino kvindek centimojn por ĉokolado. La senlaborulo konsentis labori por manĝo kaj loĝo. Pro la bankroto de la entrepreno la laboristoj ne ricevis salajron por du semajnoj (aŭ salajron de du semajnoj). Oni dankis la prezidanton por (aŭ pro) lia energia laboro. Dankon por (aŭ pro) via interesa letero! Nia instruisto forveturis por kelkaj tagoj (= li forveturis kun la celo foresti kelkajn tagojn). Nia klubo abonis «Heroldon de Esperanto» por unu jaro (dum unu jaro havas tute alian sencon).
  2. Malo de kontraŭ: Dudek kvin membroj voĉdonis por kaj nur dek voĉdonis kontraŭ la propono. Ĉiuj ĉeestantoj estis por fondo de la klubo.
  3. Certajn verbojn (voli, deziri, povi, scipovi, devi, rajti, ordoni, promesi, permesi, komenci, fini, ĉesi, daŭri, intenci, projekti, lasi, igi, ŝajni, emi, domaĝi k.t.p.) infinitivo sekvas senpere: Mi volas manĝi. La infanoj komencis ludi. Ĉu mi rajtas eniri? Ĉesu jam petoli! Mi ne emas labori hodiaŭ.
    Sed multaj aliaj verboj devas esti ligataj kun infinitivo per la prepozicio por: Ĉu vi venis tien ĉi por dormi? La homo naskiĝis por labori, suferi kaj morti. Ili havas nenion por manĝi. Li pafis nur por defendi sin.

Rimarko 1: Kun la verboj iri kaj veni infinitivo estas uzata kaj kun por kaj senpere: Mi venis por iom babili kun vi. Venu manĝi! Antaŭ nelonge ili iris (por) promeni.

Rimarko 2: Kun pro infinitivo ne estas uzebla. Oni devas substantivigi la verbon: Pro kurado (ne «pro kuri») li laciĝis (aŭ: Pro tio, ke li kuris, li laciĝis). Mi malfruis pro la tagmanĝo.

Rimarko 3: Kun por ke estas ĉiam uzata imperativo: Li ŝlosis la biciklon, por ke oni ne ŝtelu. Skribu al ŝi, por ke ŝi sciu, kie vi estas.

Rimarko 4: Anstataŭ por kio kaj pro kio, kiuj inter si tamen ne estas samsencaj, oni povas diri simple kial: Por kio (= kial) vi venis tien ĉi? Pro kio (= kial) vi ploras, knabeto? Anstataŭ pro tio, ke oni povas diri ĉar: Mi ne venis pro tio, ke (= ĉar) mi ne havas tempon.