Dua leciono

12. Nedifina artikolo.

Nedifina artikolo en Esperanto ne ekzistas. Jam per si mem la vortoj estas nedifinitaj: lampo = iu lampo, tablo = iu tablo, k.t.p.

Kelkfoje tamen unu estas uzata kiel nedifina artikolo («Unu vidvino havis du filinojn» ĉe Zamenhof), sed tio ne estas imitinda, ĉar unu kiel numeralo indikas ja nombron, kaj dirante unu vidvino oni asertas, ke ne temas pri du aŭ pli multaj vidvinoj, sed pri unu sola. La uzado de unu kiel nedifina artikolo povas kaŭzi eĉ miskomprenojn: se vi diros «mi havas unu bonan edzinon», oni eble opinios, ke vi havas kelkajn edzinojn, el kiuj nur unu estas bona. Sed ja ne tio estis la intenco! Diru tial tute simple mi havas bonan edzinon, ĉar estas ja memkompreneble, ke vi havas unu edzinon, ne du.

Volante speciale akcenti nedifinitecon, oni uzas la nedifinan vorton iu: 'iu dana samideano skribis al mi', 'En iu gazeto mi trovis tre interesan artikolon'.

13. Difina artikolo.

A) La difina artikolo (la) estas uzata:

  1. Kiam temas pri io konata, difinita, por diferencigi ĝin de ĉiuj aliaj el la sama speco: Mi legas libron; la libro (= tiu libro, kiun mi legas) estas interesa. En la ĝardeno (= konata, certa ĝardeno) sub mia fenestro kreskas multaj floroj; la floroj (= tiuj floroj, kiuj kreskas sub mia fenestro) estas tre belaj. Mi sidas ĉe la tablo (= certa, difinita tablo, mia tablo) kaj skribas. Li metis la manon (= sian manon) en la poŝon (= sian poŝon). La itala lingvo (= tiu lingvo, kiu estas ĝenerale konata sub la nomo «itala») estas bela.

    Rimarko: Kiam kelkaj substantivoj sekvas unu la alian, ne estas necese ripeti la artikolon antaŭ ĉiu el ili, sed sufiĉas, se ĝin havas nur la unua: La libro, plumo kaj kajero kuŝas sur la tablo. Sed pro klareco oni povas ja ankaŭ diri: la libro, la plumo kaj la kajero.

  2. Kiam parolante pri io aŭ iu oni ĝeneraligas, t.e. pensas pri ĉiuj el la sama speco: La homo (= ĉiu homo) havas du piedojn. La ŝuisto (= ĉiu ŝuisto) riparas ŝuojn kaj botojn. Oni diras, ke la vero (= ĉiu vero) ĉiam venkas. – Same en multnombro: La svedoj (= ĉiuj svedoj) vivas en Svedlando. La birdoj (= ĉiuj birdoj) havas du flugilojn.
  3. Kiam oni celas tuton de io: Donu al mi la kafon! (= la tutan, la priparolitan aŭ la montratan kafon)! La knabo manĝis la panon (= la tutan aŭ la priparolitan panon). Sed kiam temas pri parto de io, artikolo ne estas uzata: Donu al mi kafon (= iom da kafo)! Sur la stratoj iras homoj (= nedifinita nombro da homoj).
  4. Kutime antaŭ plej + adjektivo: Li estas la plej bona homo en la tuta mondo. – Kelkfoje antaŭ plej + adverbo (Margareto kantas la plej bele el ĉiuj), sed tio ne estas imitinda.

B) Artikolo ne estas uzata:

  1. Antaŭ propraj nomoj. Sekve neniam «la Kopenhago, la Eŭropo, la Petro, la Esperanto», sed simple: Kopenhago, Eŭropo, Petro, Esperanto. Kun la nomoj de riveroj kaj montoj kelkaj tamen uzas artikolon: la Danubo, la Alpoj. Sed tio estas evidente imitado de nacilingva kutimo.

    Artikolo ne estas uzata ankaŭ tiam, kiam antaŭ la propra nomo troviĝas iu titolo aŭ alia vorto, indikanta rangon aŭ profesion (sinjoro, sinjorino, fraŭlino, doktoro, advokato, ŝuisto, ŝoforo k.t.p.): Ĉu vi konas sinjorinon Isbrücker (ne «la s-inon Isbrücker»!). Esperanto estas kreita de D-ro Zamenhof (ne «de la D-ro Z.»!).

    Rimarko: Sed kiam antaŭ la propra nomo staras adjektivo, oni devas uzi artikolon: La bela Stockholm. La fama Julio Baghy. La facila Esperanto. La malnova Eŭropo. La blua Danubo. Same: La urbo Stockholm. La rivero Volga. La monto Sinaj. Kaj ankaŭ: la Balta Maro, la Altaj Tatroj, la Granda Urso, k.t.p.

  2. Antaŭ la nomoj de la monatoj kaj semajnotagoj: La 6-an de novembro (ne «la novembro»!). Dimanĉo (ne «la dimanĉo»!) estas la plej bona tago de la semajno.
  3. Kiam oni ĝenerale parolas pri la substancoj kaj sezonoj: Ŝtalo estas fleksebla, sed ŝtono ne estas fleksebla. Vitro estas rompebla kaj travidebla. Somero estas la plej varma kaj vintro estas la plej malvarma sezono. Sed oni povas diri ankaŭ la somero, la vintro k.t.p.
  4. Kiam iu alia difina vorto (tiu, mia, via k.t.p.) estas uzata: Tiu ĉambro (ne «la tiu»«tiu la ĉambro») estas bela. Mia patro (ne «la mia patro») estas maljuna.
  5. Kutime en librotitoloj: Ĉeĥoslovaka antologio. Bela Joe. Krimo kaj puno. Stranga Heredaĵo. Tamen ofte artikolo estas uzata: La Ora Ŝtuparo. La viro el Francujo. La junulino el Stormyr.

Kun la nomoj de organizoj k.s. oni kelkfoje uzas artikolon (la Ligo de Nacioj), sed tio ŝajnas deveni de la influo de naciaj lingvoj kaj estas pli logike uzi ilin kiel proprajn nomojn sen artikolo.

Rimarko: La artikolo ne estas superflua balasto, kiel eble opinias slavoj kaj aliaj, en kies gepatra lingvo ĝi mankas, sed ĝi estas nepre necesa por la klareco kaj precizeco de la esprimoj, al kiuj ĝia uzo aŭ neuzo donas ofte tute alian sencon.

14. Malfeliĉa komercisto.

(Atentu la uzadon de la artikolo!)

Juna homo (= iu juna homo), kiu ne havis laboron (= ian laboron) en sia urbo, veturis al Londono por serĉi helpon (= ian helpon) ĉe sia parenco. La parenco (= tiu parenco, ĉe kiu la junulo serĉis helpon) donis al li kelkajn ĉapelojn kaj konsilis al li stari sur la strato (= strato en Londono, do certagrade difinita strato) kaj vendi ilin. Ĝoja, ke nun li povos iom perlabori, la junulo (= tiu junulo, pri kiu ni parolas) prenis la ĉapelojn (= tiujn ĉapelojn, kiujn la parenco donis al li) kaj iris kun ili al homplena strato (= iu homplena strato) kaj ekstaris en oportuna anguleto (= iu oportuna anguleto).

En la vespero (= en la sama vespero) li revenis al la parenco, kaj tiu demandis: «Nu, ĉu vi multe vendis?» – «Ha», malgaje respondis la junulo, «eĉ unu ĉapelon mi ne vendis» – «Kial? Ĉu vi al neniu proponis? Kion do vi faris dum la tuta tago?» – «Mi tenis la ĉapelojn bone kaŝite en la korbo (= en tiu korbo, kiun li kunhavis), por ke la polvo (= polvo ĝenerale, aŭ la polvo de la strato) ne difektu ilin. Sed en la daŭro (temas pri la daŭro de la tago) de la tuta tago mi ne havis okazon (= ian okazon) proponi ilin al iu, ĉar ĉiuj homoj, kiuj preteriris sur la strato (= sur tiu strato, kie la junulo staris), jam havis ĉapelon (= ian ĉapelon) sur la kapo (= sia kapo).»

Tasko 2.

(Alskribu artikolon tie, kie ĝi estas necesa.)

Bifsteko kun fungoj

Angla   komercisto   kun   nomo   John   Bull   vojaĝis   dum
libertempo   en   Hispanujo.   Sed   ĉar   li   ne   scipovis 
hispanan   lingvon,   li   ne   povis   paroli   kun   hispanoj,
kaj   tial   li   ofte   havis   malagrablaĵojn.

En   Sevilla   li   iris   en   restoracion   kaj   mendis  sian
plej   ŝatatan   manĝaĵon   –   bifstekon   kun fungoj.   Sed
kelnero   ne   komprenis   lin.   Tiam   anglo   ekhavis   bonan
ideon:   li   prenis   paperon   kaj   krajonon,   desegnis   sur
papero   belan   bovon   kaj   fungon   kaj   triumfe   transdonis
ĝin   al   kelnero.   Kelnero   rigardis   desegnaĵon,   tuj
komprenis   deziron   de   anglo   kaj   foriris   por   plenumi
ĝin.

Sed   dum   longa   tempo   li   ne   revenis.   Anglo   atendis
kaj   atendis,   lia   stomako   grumblis   kaj   li   estis
kolera   kaj   malfeliĉa.   Fine   venis   kelnero,  ŝvitante
kaj   peze   spirante,   kaj   kun   triumfa   rideto   sur
vizaĝo   li   transdonis   al   anglo  –  ĉu   bongustan
bifstekon   kun   fungoj?  tute   ne!  –  bileton   al
bovbatalo  kaj   grandan   pluvombrelon.

Anglo   rigardis   malfeliĉe   bileton   kaj   pluvombrelon,
ekkomprenis   grandan   valoron   de   internacia   lingvo,
kaj   kiam   li   revenis   hejmen   al   Anglujo,   li   tuj
aĉetis   al   si   Esperantan   lernolibron.

15. Akuzativo

la arto ekstermi ratojn.

Tiun ĉi arton mi lernis en Kiruna trans la polusa cirklo, kiam mi gvidis tie Esperantajn kursojn. La infanoj instruis ĝin al mi, kaj ĝi estas tre simpla kaj facila – per la Esperanta akuzativo aŭ «la grava litero: N».

Certe vi komprenas la frazon

La kato manĝas la rato.

Sed mi ne komprenas ĝin! Ĉar ĝi ne montras, kiu manĝas, ĉu la kato aŭ la rato; kiu estas manĝata, ĉu la rato aŭ la kato. Tio nenion diras, ke ni komencas la frazon per la kato, ĉar en Esperanto la vortordo estas libera kaj ne influas la sencon de la frazo. La frazoj

La kato estas besto.
Besto estas la kato.
Estas besto la kato.
La kato besto estas.
Besto la kato estas.
Estas la kato besto.

estas tute samsencaj, kvankam ilia vortordo ne estas egala.

/*«Estas la kato besto?» ne impresas kiel demando. Ĉiuj demandoj devas komenciĝi per iu DEMANDA VORTO (kiu? kio? ĉu? k.t.p.), ĉe kio la vortordo ne ŝanĝiĝas. Do ne «Estas la kato besto?», sed Ĉu la kato estas besto?*/

Tial ankaŭ

La kato manĝas la rato
kaj
La rato manĝas la kato
devas havi egalan sencon. Tio fariĝas ebla per «la litero n», kiu montras la celon de la ago, al kiu aŭ kio la ago estas direktita.

Sekve:

La kato manĝas la ratoN.
La ratoN manĝas la kato.

Nun ni klare vidas, ke ili estas vere samsencaj, kvankam unu komenciĝas tie, kie la alia finiĝas. En ambaŭ frazoj la kato estas tiu, kiu manĝas, kaj la rato estas manĝata (dank' al Dio!). La kato plenumas la agon, dum la rato estas la celo, la objekto de tiu ago. Al la rato la ago estas direktita, kaj tion montras la litero n.

Ni signu tion per sagoj:

        ——————>
     La kato manĝas la ratoN.
     La ratoN manĝas la kato.
        <——————

En tiuj lingvoj, kie akuzativo ne ekzistas kaj kie la vortordo pro tio ne estas libera, la dua frazo (la raton manĝas la kato) devas esti tradukata kun la sama vortordo kiel la unua (la kato manĝas la raton). Por tamen konservi la inversan vortordon, oni aŭ pasivigas la verbon (la rato estas manĝata de la kato) aŭ uzas ĉirkaŭskribon (la rato estas tiu, kiun la kato manĝas). Tio montras, kian simplecon, flekseblecon kaj klarecon de esprimoj la akuzativo ebligas kaj ke ĝi estas grava avantaĝo de Esperanto.

Por ke la manĝanto kaj manĝato interŝanĝu siajn rolojn, oni nur bezonas ŝanĝi la lokon de n:

La katoN manĝas la rato.
La rato manĝas la katoN.

Tiamaniere mi klarigis la akuzativon al la infanoj en Kiruna, kaj poste mi kontrolis, ĉu ili komprenas la aferon.

Ili respondis jene: «Se oni metas la literon n al la rato, tiam la kato manĝas kaj la rato estas manĝata; se oni metas ĝin al la kato, tiam la rato manĝas kaj la kato estas manĝata».

Se do vi volas ekstermi la ratojn en via domo, pendigu belan n sur ilia vosto, tiam la kato venos kaj formanĝos ilin ĉiujn. Sed ne faru eraron kaj ne metu n sur la voston de la kato, ĉar tiam la ratoj venos kaj formanĝos vian belan katon!

16. Subjekto kaj objekto.

Ĉiu vorto en la frazo havas sian specialan taskon, same kiel ĉiu parto de la aŭtomobilo. La ĉefan rolon ludas la verbo (motoro), ĉirkaŭ kiu grupiĝas la ceteraj partoj de la frazo – subjekto, objekto kaj aliaj. Subjekto estas estaĵo aŭ objekto, kiu agas, kiu faras tion, kion la verbo esprimas, la objekto (aŭ rekta komplemento) indikas tiun aŭ tion, kiu estas la celo de la ago, al kiu la ago estas direktita. Se ekz. kato manĝas raton, la kato estas la aganto (subjekto), dum la rato estas la celo (objekto) de la ago »manĝi«.

Atentu bone tiun ĉi gravan regulon:

Subjekto havas neniam la finaĵon n, dum objekto ĉiam havas ĝin.

Ekzemploj: (subjekto diklitere, objekto klinlitere):
Knabo batas hundoN. Urso ŝatas mieloN. Leono havas fortajN dentojN. Ŝi skribis multajN leterojN. Mi amas ŝiN. Li ne komprenas tioN.

La normala vortordo estas: subjekto + verbo – objekto (Mi amas vin). Sed la ordo de la vortoj povas esti ankaŭ tute mala, kiel ni jam vidis (la raton manĝas la kato). Ĝuste en tiaj okazoj oni devas esti speciale atentema kaj nepre elserĉi la subjekton kaj objekton!

Ekzemploj: (subjekto diklitere, objekto klinlitere):
ĈokoladoN manĝas la knabino (= Tio estas ĉokolado, kion la knabino manĝas). HundoN batas la knabo (= Tio estas hundo, kiun la knabo batas). MultajN leterojN ŝi skribis hodiaŭ. LiN amas ŝi. TioN mi ne komprenas.

Tiel subjekto kiel objekto povas konsisti el nur unu vorto ('Knabo trinkas akvon') aŭ el tuta grupo da vortoj. Ĉiuj objektvortoj devas havi la finaĵon n, ne sole unu el ili: Multaj diverslandaj esperantistoj vizitis la grandaN EsperantaN kongresoN en Stockholm.

Tasko 3.

(Korektu tiujn ĉi frazojn, substreku la verbojn kaj signu la subjekton kaj objekton per sago – la pinto de la sago montru al la objekto, la vosto al la subjekto):

Mia  frato  lernas  Esperanto . La  fraŭlino  skribas
letero . Ĉu  vi  konas  ŝi ? Ŝia  patro  havas  du
grandaj  domoj . Kial  vi  ne  salutis  li  ?  Ĉar  mi
ne  vidis  li . Kafo  mi  ne  deziras, sed  mi  petas
lakto . Kio  diris  la  knabo ? Tio  ŝi  neis . Mi
tute  ne  kredas,  kio  ŝi  diras.  Prenu  krajono
kaj  skribu  mallonga  rakonto ! Mi  li  vidis,  sed
li  mi  ne  vidis.  Ĉu  vi  komprenis  tio , kio  mi
diris?