Tria leciono

17. Verbo kaj objekto.

Komparu la frazojn:

Li tuŝis la muroN.
Knabo portas seĝoN.
Ŝi legas libroN.
kaj
Li staris la muron.
Knabo sidas seĝon.
Ŝi iras libron.

Ni vidas, ke la tri unuaj frazoj estas bonaj, dum la tri lastaj estas «malsanaj». Kial? Ĉar la verboj tuŝas, portas, legas kaj staras, sidas, iras ne estas egalaj. La unuaj tri havas rektan objekton (akuzativ-objekton: muron, seĝon, libron), ĉar ili estas transitivaj; la aliaj tri ne povas havi rektan objekton, ĉar ili estas netransitivaj. La diferenco inter transitiva kaj netransitiva verbo estas tio, ke la ago de la transitiva verbo celas iun aŭ ion, estas direktita al iu aŭ io, ekz. Patrino vekis Petron (Petro estas la celo de la ago «veki»), sed la ago de la netransitiva verbo tian celon ne havas, ekz. Petro vekiĝis.

Ĉar la verboj staras, sidas, iras estas netransitivaj kaj ne povas havi rektan objekton, ni devas ŝanĝi tiujn frazojn: Li staras ĉe la muro. Knabo sidas sur seĝo. Ŝi iras kun libro. En ili mankas la akuzativa finaĵo -n, ĉar ĉe la muro, sur seĝo kaj kun libro ne estas rektaj objektoj.

Kelkaj transitivaj verboj:

havas (monoN), trinkas (kafoN), manĝas (bananoN), skribas (leteroN), parolas (EsperantoN), aŭdas (muzikoN), aŭskultas (radioN), vidas (filmoN), rigardas (bildoN), komprenas (nenioN), k.t.p.

Netransitivaj verboj:

estas, sidas, staras, kuŝas, iras, dormas, plaĉas, apartenas, ŝajnas, kreskas, vivas, loĝas, mortas, fartas, ploras, ridas, eraras, pluvas, neĝas, hajlas, degelas, brilas, k.t.p.

Nur malgranda parto de la verboj estas netransitiva, dum la plej multaj estas transitivaj. Atentu precipe tion, ke havas estas transitiva kaj havas sekve rektan objekton, dum estas estas netransitiva kaj neniam povas ĝin havi. Plue en bona Esperanto oni diras ne «apartenas min, plaĉas ŝin, ŝajnis ilin», sed apartenas al mi, plaĉas al ŝi, ŝajnis al ili.

En kelkaj maloftaj okazoj oni tamen povas uzi rektan objekton ankaŭ kun netransitivaj verboj, nome kiam la verbo kaj objekto estas formitaj el la sama radiko aŭ estas sence parencaj: Ĉiu iru sian vojon. Tiel li vivis sian tutan vivon. Li mortis gloran morton. Ŝi ploris krokodilajn larmojn.

Resumo.
La rekta objekto de la transitivaj verboj havas la finaĵon -n. La subjekto havas ĝin neniam. La prepozicioj (al, kun, pri k.t.p.) regas ĉiam nominativon.

18. Adjektivo.

La adjektivo staras kutime antaŭ la substantivo, kiu ĝi rilatas (bona patro), sed en esceptaj okazoj povas stari ankaŭ post ĝi (patrino kara, lingvo internacia) precipe en poezia stilo kaj kiam oni volas apartigi du adjektivojn (la bela lingvo itala). La adjektivo devas kaze (nominativo kaj akuzativo) kaj nombre (ununombro kaj multnombro) akordi kun sia substantivo: BonaJ patroj. Mi vidis interesaN filmoN. Aĉetu freŝaJN pomoJN!

Anstataŭ ruĝa domo kaj verda domo, kie la vorto domo ripetiĝas, oni povas pli mallonge diri ruĝa kaj verda domoj. DomoJ, ĉar temas ja pri du domoj, el kiuj unu estas ruĝa, la alia estas verda. La frazon ruĝa kaj verda domo oni povus kompreni tiel, ke temas pri unu sola domo, kiu estas samtempe kaj ruĝa kaj verda (dukolora). Ruĝa kaj verdaJ domoJ signifas: unu ruĝa domo kaj kelkaj verdaj domoj.

Same oni povas anstataŭ acida lakto kaj acida kremo diri pli mallonge acidaJ lakto kaj kremo, por eviti ripetiĝon de la vorto acida. La multnombra acidaJ rilatas samtempe kaj al lakto kaj al kremo. La esprimo acida lakto kaj kremo povus esti komprenata tiel, ke nur la lakto estas acida, ne la kremo.

19. La ĉambro estas varma.

En la frazoj La ĉambro estas varma kaj La patro estas bona la adjektivoj (varma, bona) rilatas samtempe al la subjekto (ĉambro, patro) kaj verbo (estas). Tia adjektivo havas ĉiam la saman nombron kiel la substantivo, al kiu ĝi rilatas: La ĉambro estas varma. La ĉambroJ estas varmaJ. Sed neniam ĝi povas havi la finaĵon -n, ĉar ĝi ne estas objekto!

Atentu la diferencon inter la frazoj: Ŝiaj lipoj estas ruĝaj kaj: La koloro de ŝiaj lipoj estas ruĝa. En la unua okazo la multnombra ruĝaJ rilatas al lipoj, sed en la dua okazo la ununombra ruĝa rilatas al koloro.

20. La kato estas besto.

En la sama maniero estas uzataj ankaŭ substantivoj: en la frazo: La kato estas besto la vorto besto rilatas samtempe al la subjekto (kato) kaj verbo (estas). Ankaŭ tia substantivo devas nombre akordi kun la subjekto (Oslo estas urbo. Ili estas lernantoJ), sed neniam povas havi akuzativan finaĵon. La netransitiva verbo esti entute ne povas havi rektan objekton. Oni povas ĝin image anstataŭigi per signo de egaleco (=), kaj kompreneble la komponentoj ambaŭflanke de tiu signo devas esti egalaj.

Kiam tia substantivo aŭ adjektivo post estas rilatas al kelkaj subjektoj, ĝi estas multnombra, kvankam la subjektoj mem estas ununombraj: Londono kaj Parizo estas urboJ. Tablo kaj seĝo estas mebloJ. Rozo kaj lilio estas floroJ. La libro kaj krajono estas flavaJ. Elefanto kaj leono estas fortaJ. Same: La koloroJ de la domoJ estas ruĝa kaj verda. Temas ja pri du koloroj, el kiuj unu estas ruĝa, la alia estas verda.

21. Estas kaj havas.

Komparu la frazojn Tio estas mia kato kaj Mi havas katoN. En ambaŭ troviĝas la vorto kato, sed ĝi ne havas en ili la saman rolon. En Mi havas katon la vorto katoN estas objekto de la transitiva verbo havas, kaj tial havas la finaĵon -n. Sed en Tio estas mia kato la vorto kato rilatas samtempe al la subjektoj tio kaj la netransitiva verbo estas kaj ne povas havi la finaĵon -n, ĉar ĝi ne estas objekto.

Ekzemploj: Mi havas fratoN. Karlo estas mia frato. La ĉambro havas kvar fenestrojN. La fenestroj de la ĉambro estas grandaj. Jen estas mia skribmaŝino! Ĉu vi havas skribmaŝinoN? Svedlando havas belaN ĉefurboN. Stockholm estas la sveda ĉefurbo.

22. Miaj gepatroj.

Miaj gepatroj estas maljunaj kaj kadukaj. Jam antaŭ multaj jaroj mi forlasis ilin kaj la patrodomon (= patran domon, domon de la patro), kiu estas al ĉiu homo la plej kara loko sur la tero. Depost tiu tago mi tre malofte vidis ilin. Sed ofte miaj pensoj migras al ili, precipe en kristnaska vespero. Miaj okuloj pleniĝas per larmoj, kian mi pensas pri la karaj gemaljunuloj, kiuj sian tutan vivon dediĉis al la filoj kaj nun solaj malĝojas en la malplena nesto.

Miaj patro kaj patrino loĝas en Nordurbo. Tio estas malgranda, sed tre bela urbeto ĉe la Balta Maro. En Nordurbo estas multaj belaj somerdomoj, ĉar ĝi estas populara somerloko. Sed miaj gepatroj ne havas vilaon: ili estas malriĉaj kaj loĝas en malnova dometo ĉe la arbarrando (= rando de arbaro, arbara rando).

La patro estas ŝuisto kaj la patrino estas kudristino, aŭ pli ĝuste ili estis tiuj, ĉar pro la maljuneco ili ne kapablas plu labori kaj vivas nur el la malmulto, kiun la filoj sendas al ili ĉiumonate. Kaj el la espero ricevi maloftan leteron de siaj «infanoj» kaj eble ankaŭ revidi ilin. Sed la «infanoj» estas jam delonge plenkreskaj, havas siajn proprajn familiojn, al kiuj ili devas dediĉi sian tutan atenton kaj laborpovon.

La amplenaj, sulkaj (= sulkoplenaj) vizaĝoj de la karaj gemaljunuloj restos ĉiam en mia memoro.

Tasko 4.

(Korektu la erarojn en tiu ĉi rakonto, substreku la transitivajn kaj ĉirkaŭstreku la netransitivajn verbojn):

Ĉu la negroj havas nigraj larmoj?

Petro  estas  inteligenta  knabo.  En  la  lernejo
li  lernas  ankaŭ  Esperanto  kaj  ofte  li  skribas
leteroj  en  tiu  lingvo  al  infanoj  en  fremdaj
landoj . Kaj  kiam  li  ricevas  longa  respondo , li
estas  tre  feliĉa.

Foje  li  ricevis  longa  letero  de  sia  nigra
amiko  el  Afriko  . Li  malfermis  la  letero  kaj
trovis  sur  ĝi  kelkaj  nigraj  inkmakuloj . Petro
iris  al  sia  patrino , montris  al  ŝi  la  makuloj
kaj  diris:  «Panjo ,  mia  nigra  amiko  estas  tre
malfeliĉa , ĉar  li  ploris ,  kiam  li  skribis  tiu
ĉi  letero  al  mi . Jen,  sur  la  letero  estas  liaj
larmoj !»