Kaj nun?

Ĉu vi aŭdis pri terkulturisto, kiu printempe semas siajn kampojn, sed aŭtune, kiam la greno maturiĝis, ne rikoltas ĝin? Ĉu vi vidis homon, kiu aĉetas biciklon aŭ aŭtomobilon, sed anstataŭ uzi ĝin por siaj bezonoj kaj plezuro, senzorge formetas kaj forgesas ĝin ie kaj daŭrigas iradi piede? Ĉu vi konas iun, kiu havigas al si modernan radioaparaton, sed eĉ unu fojon ne provas ĝiajn kapablojn?

Bedaŭrinde ekzistas homoj, kiuj lernas Esperanton, sed baldaŭ laciĝas kaj perdas la intereson, forlasas kaj forgesas la tutan aferon. Ili semis, sed ili ne volas rikolti, lasante la fruktojn defali kaj putri. Ili elspezis tempon kaj monon – tute vane! Ĉar lingvo estas kiel tranĉilo, kiu rustiĝas, kiam oni ne uzas kaj prizorgas ĝin. Jam dum unu-du jaroj oni povas forgesi grandan parton de tio, kion oni lernis, kiam oni ne refreŝigas sian memoron.

Certe vi, kiu legas tiujn ĉi liniojn, ne apartenas al tiaj senpripensaj, facilanimaj kaj senkarakteraj homoj, kiuj turniĝas laŭ la vento. Se vi foje komencis iun aferon, vi ankaŭ finos ĝin! Daŭrigu la laboradon pri Esperanto, refreŝigante viajn sciojn kaj perfektigante vin en la lingvo, ankaŭ praktike uzante ĝin. Por tio mi donas al vi jenajn konsilojn:

1. Abonu kaj legu regule almenaŭ unu Esperantan gazeton, kiu tenos vin en kontakto kun la tuta Esperanta mondo kaj plivastigos vian spiritan horizonton. Se vi estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da mono por aboni iun gazeton, formu «akcian societon» el kelkaj viaj gekonatoj kaj abonu la gazeton kune kun ili, laŭvice legante ĝin.

2. Legu la ampleksan kaj interesan Esperantan literaturon, kie apud originalaj verkoj ekzistas tradukoj el kelkaj dekoj da lingvoj, multaj el ili tiaj, kiaj certe ne troviĝas en via propra lingvo. Per Esperanto vi povas konatiĝi kun la japana, hungara, ĉeĥoslovaka, pola, sveda, kataluna, estona, latva kaj aliaj literaturoj, kiuj estas malmulte konataj eksterlande.

Ne nur legu, sed ankaŭ aĉetu Esperantajn librojn, ĉar tiel vi ebligos al la eldonejoj aperigi ĉiam novajn kaj novajn librojn. Aĉetu ĉiujare almenaŭ unu solidan libron kaj kolektu al vi iom post iom malgrandan Esperantan bibliotekon, kiu estos ornamo kaj fiero de via hejmo. Por havi ĉiam freŝan legmaterialon, fondu legrondon inter viaj Esperantaj gekonatoj! La rondo povas konsisti el ekzemple 5 membroj, kiuj kunmetas monon por aĉeti tiom da libroj kiom da rondanoj estas. Laŭvice oni legas la librojn kaj poste dislotumas ilin inter si. Instigu ankaŭ vian Esperantan klubon fondi al si bibliotekon kaj la urban bibliotekon havigi al si Esperantajn librojn.

Bedaŭrinde la homoj kutime ne havas tempon por legi Esperantajn librojn. Sed ne estas ja necese legi dum la tuta tago! Sufiĉas, se vi legos ĉiutage almenaŭ 15 minutojn aŭ duonhoron. Tiom da tempo povas trovi eĉ la plej okupata homo, ekzemple post la tagmanĝo, antaŭ la endormiĝo k.t.p. Legante ĉiutage nur 5 paĝojn, oni povas tralegi dum la jaro kelkajn dikajn librojn. Necesas nur bona volo kaj konstanteco!

3. Tre utila kaj interesa estas korespondado kun eksterlandanoj. Per tia korespondado vi havos ne nur bonan ekzercon en Esperanto, sed vi havigos al vi ankaŭ amikojn en fremdaj landoj, vi ekscios pri la vivkondiĉoj kaj pensmaniero de aliaj popoloj kaj ĉiamaniere plivastigos vian horizonton. Adresojn por korespondado oni povas trovi en la Esperantaj gazetoj, aŭ prefere mem anoncu pri via deziro en iu gazeto. En tiu okazo oni devas almenaŭ unu fojon respondi al ĉiu skribinto.

4. Inter la esperantistoj parolu nur Esperante, ĉar vian gepatran lingvon vi povas paroli ĉie tiom, kiom vi deziras, sed Esperante vi povas paroli malofte kaj nur kun la esperantistoj. Tial eluzu ĉiun okazon por paroli Esperante! Komence tio kompreneble estas malfacila kaj peniga, vi devas serĉi vortojn, balbutas kaj faras erarojn, sed ĉe diligenta ekzercado vi baldaŭ rimarkos, ke vi povas jam tute libere esprimi viajn pensojn en la nova lingvo.

5. Nepre aliĝu al via loka Esperanta klubo kaj pere de ĝi al la landa asocio kaj partoprenu la internacian movadon. En la klubo ne estu «meblo», kiu nur pagas sian kotizon, sed alie tute ne partoprenas la kluban vivon. Ne, estu vera, aktiva membro, kiu partoprenas ĉiujn ĝojojn kaj malĝojojn de la klubo, kiu regule vizitas la kunvenojn, kunagas en la programoj kaj ĉiuj entreprenoj de la klubo, memorante, ke Esperanto estas nia komuna posedaĵo kaj ke ni ĉiuj devas labori por ĝi. Se iu opinias, ke li ne havas multe da utilo de la klubo, li konsideru ankaŭ tion, ke la klubo bezonas lin, ĉar maro konsistas el akvogutoj, kaj ju pli multnombraj kaj fortaj estas la kluboj, des pli forta estas ankaŭ la tuta movado.

6. Se vi havas radio-aparaton, aŭskultu regule la Esperantajn dissendojn el la diversaj landoj kaj ne forgesu sendi al la stacioj poŝtkarton kun danko. Alie la stacio ne scias ja, ke vi aŭskultis ĝin, kaj ricevinte neniujn aŭ tro malmultajn sciigojn pri aŭskulto, la stacio baldaŭ ĉesigos siajn Esperantajn dissendojn.

7. Por certiĝi pri viaj scioj en Esperanto kaj ricevi diplomon pri tio, absolvu superan ekzamenon ĉe via landa asocio. Zorge tralerninte tiun ĉi libron kaj leginte la necesan literaturon, vi devos esti kapabla por tio.

Troviĝas homoj, kiuj diras, ke ili ne bezonas Esperanton, ĉar ili povas tre bone vivi ankaŭ sen ĝi, tute vere oni povas, same kiel oni povas vivi sen biciklo, sen aŭtomobilo, fervojo, aeroplano, telefono, telegrafo, gramofono, kino, radio k.t.p. Sed tiuj produktoj de la moderna tekniko povas fari nian vivon pli agrabla kaj komforta. Same ankaŭ Esperanto, kvankam ĝi ne apartenas al niaj nepraj vivbezonaĵoj, povas plikomfortigi nian kulturan nivelon. Ĉar en nia tempo ĝi estas jam vera kulturfaktoro, kiu spirite proksimigas nin al la aliaj popoloj kaj ilia kulturo. Ni do eluzu Esperanton en ĝia rolo de internacia lingvo! Kaj samtempe ni ne forgesu malfermi ankaŭ la okulojn de la «nekredemaj Tomasoj» kaj ĉiamaniere labori por la progreso kaj disvastiĝo de Esperanto!